Via vojo al mi de la flughaveno Tolmaĉovo/Толмачёво

En Novosibirsko ekzistas 2 pasaĝeraj flughavenoj kaj almenaŭ 1 nepasaĝera sur la teritorio de la aviadkonstrua uzino. Sed por vi gravas nur la flughaveno Tolmaĉovo (Толмачёво).

La alia flughaveno (ne Tolmaĉovo) havas 2 nomojn: la oficialan "Severnij" (Северный/norda) kaj la plej uzatan neoficialan "Gorodskoj" (Городской/urba). De tiu flughaveno estas aviadlinioj nur al la proksimaj urboj en Siberio kaj ĝi estas multe malpli grava ol Tolmaĉovo. Se en la urbo sur ekzemple trolebusoj vi vidas, ke ĝi veturas al "flughaveno" (аэропорт), do tio signifas ĝuste la nordan flughavenon (ne Tolmaĉovo). Ekzistas ankaŭ onidiroj, ke oni malkonstruos tiun nordan stacidomon pro ĝia malgraveco. Se vi tamen venis en la nordan novosibirskan flughavenon - preskaŭ ĉiuj transportaj linioj tie kondukas al la metrostacio Zajelcovskaja. Ĝustajn nunajn numerojn de la linioj mi ne scias, ĉar mi ne estis tie multajn jarojn (kvankam antaŭe, dum la sovetia tempo mi kelkfoje flugis de kaj al ĝi).

Bedaŭrinde mi ne povas ĝuste indiki, kie estas haltejoj ĉe la placo antaŭ la flughaveno Tolmaĉovo, ĉar ankaŭ tie mi promenas ne ofte kaj ŝajnas ke tio ŝanĝiĝas de tempo al tempo. Sed de tie ekzistas 2 ebloj veni al mi:

Tie, sur (aŭ apud) la placo estas haltejo, kie haltas multaj minibusoj. Ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj veturas preter aŭ Ploŝad Stanislavskogo (Площадь Станиславского) (tre ofte, preskaŭ ĉiuj) aŭ preter Ploŝad Marksa (Площадь Маркса) (ne ofte, tamen ekistas tiuj, kiuj ne haltas ĉe la placo Stanislavskij, sed haltas ĉe al placo Marx) aŭ preter aŭ ĝis la ĉefa stacidomo (ofte, sed preskaŭ ĉiuj tiuj minibusoj haltas ankaŭ ĉe la placo Stanislavskij). Do vi povas enbusiĝi kaj veturi al unu el tiuj lokoj kaj de tie veturi laŭ la jam priskribita plano.


Per la buso 111э

Aŭtune 2007 aperis la nova buslinio "111э". Januare 2008 1 veturo per ĝi kostis 50 rublojn. Ĝia itinero estas inter la ĉefa stacidomo kaj la flughaveno Tolamĉovo. La prezo inkluzivas ankaŭ uzon de la bagaĝujo. La busoj de tiu linio estas tre komfortaj. Gravas ankaŭ, ke ĝi veturas laŭ la nova kaj tre kurta vojo, kaj ŝajnas ke ĝis nun tio estas la sola transporta linio, kiu uzas tiun tre oportunan kaj rapidan vojon. Gravas ankaŭ, ke tiu vojo en unu loko troviĝas relative proksime al mia domo (oni devas marŝi nur ĉ. 1 km).

Uzado de busoj de tiu linio estas simpla: vi metas la aĵojn en la bagaĝujon (nur se vi veturas al la ĉefa stacidomo), enbusiĝas kaj sidiĝas. Antaŭ ol forveturi, al vi venas la ŝoforo kaj vendas al vi bileton kontraŭ 50 rubloj. Elirante vi montras tiun bileton al la ŝoforo, ĉar survoje la ŝoforo povas halti kaj kunpreni aliajn pasaĝerojn, kiuj pagos la veturon elirante.

Certe per tiu buso vi povas veni ankaŭ al la ĉefa stacidomo kaj tie uzi la jam priskribitajn manierojn veni al mi (des pli pro la mallongeco de tiu vojo vi venos al la ĉefa stacidomo en 20 minutoj kontraŭ pli ol 1 horo laŭ la malnova vojo). Sed ekzistas alia eblo.

Bedaŭrinde ekzistas malfacilecoj uzi tiun eblon: unue: vi devos elbusiĝi ne ĉe la fina haltejo kaj pro tio vi ne povos uzi la bagaĝujon, sed pro la komforteco de la busoj veturi per ili kun pakaĵoj estas ĝuste malkomforte. La alia problemo estas, ke vi devos elbusiĝi en la loko, kiun la ŝoforo povas ne koni (la solan fojon, kiam mi veturis tiel, mi mem en mallumo sukcesis rekoni mian haltejon kaj krii pri tio al la ŝoforo, ĉar la ŝoforo anticipe avertis min, ke li ne scias, kie estas tiu mia haltejo).

La haltejo, kie vi elbusiĝu nomiĝas Sibtekstilmaŝ (Сибтекстильмаш) (tiel nomiĝas uzino, kiu troviĝas apude). Ne miksu kaj ne permesu miksigi vin kun Sibselmaŝ (Сибсельмаш) (la alia uzino survoje). Vi povas aldone diri, ke tiu haltejo situas tuj post la haltejo "Olimpijskaja" (Олимпийская) (kaj fakte antaŭ kelkaj jaroj mem nomiĝis tiel) kaj tuj antaŭ la haltejo "Betonka"/"Betonnij zavod" (Бетонка/Бетонный завод) (Sibselmaŝ situas kelkajn haltejojn post "Betonka").

Sur la skemo: la loko te tiu haltejo supre estas markita per la ruĝa litero H. La ruĝa indikilo montras direkton de veturo de la buso. Per nigra dika linio mi markis ankaŭ ankoraŭ 1 fervojon (por ke vi ne timu, ke vi renkontis neindikitan fervojon). Per la maldika blua linio mi desegnis vian vojon al mi.

Mia adreso kaj via vojo al mi

Al la starta paĝo

Сайт управляется системой uCoz