Via vojo al mi de Ploŝad Marksa/Площадь Маркса/La placo Karl Marx

Ploŝad Marksa estas la plej grava transporta nodo en mia distrikto. Krome, ĉi tie troviĝas la plej proksima al mi metrostacio. Se vi veturas de multaj lokoj, ofte estas pli facile dekomence veni ĉi tien (ekzemple per metroo) kaj poste veturi al mi de ĉi tie.

Preskaŭ la tuta teritorio ĉi tie estas unu granda bushaltejo. Oni devas scii, kie kiuj buslinioj haltas.

La blua rektangulo en la centro estas subtera metrostacio. La blua indikilo montras direkton de la trajno, kiu veturigis vin ĉi tien (se vi startas de ĉi tie, do via direkto estas kontraŭa). La bluaj linioj montras la skemon de la subpasejoj - eliroj el la metroo. Sur la proksimuma loko de mia haltejo mi skribis per ruĝo "Haltejo". Krome, per ruĝo supre mi farbis orientilon - altan nefinkonstruitan kaj forlasitan konstruaĵon - la plej altan konstruaĵon ĉe mia bordo de la rivero, kiun oni komencis konstrui en 1972 kaj baldaŭ ĉesis, kaj nun vi povas imagi kiel ĝi aspektas.

Kiel mi jam skribis ĉe la paĝo pri Ploŝad Stanislavskogo, direkto al mi nomiĝas Zapadnij "ж/м Западный" kaj la haltejo - "ulica Kolhidskaja (улица Колхидская)". De ĉi tie al mi kondukas la linioj: la minibusa 1018(15) kaj la busaj 20(9), 1137(14), 1337(14), 1193(14), 1239(14), 1243(14). Enkrampe mi indikis la prezon de la veturo de ĉi tie al mi por marto 2008.

Apud la du plej malproksimaj eliroj el la metroo (dekstre sur la skemo) troviĝas alia bushaltejo. Tie jam NE haltas la busoj de la linio 1137, ŝajnas ke ankaŭ ne 1243 kaj 1 veturo per minibuso al mi kostas jam 20 rublojn.

Enbusiĝinte, la dua haltejo post Ploŝad Marksa estos Ploŝad Stanislavskogo (legu ankaŭ pri ĝi, ĉar tie mi multon skribis pri ĉiuj ĉi buslinioj).

Mia adreso kaj via vojo al mi

Al la starta paĝo

Сайт управляется системой uCoz