Via vojo al mi de Ploŝad Stanislavskogo/Площадь Cтаниславского/La placo Stanislavski

Ploŝad Stanislavskogo estas la dua plej grava transporta punkto en la distrikto, kie mi loĝas. Ĉiuj transportaj linioj, kiuj kondukas al mi, veturas preter tiu placo. Se vi veturas al mi de la flughaveno Tolmaĉovo, do probable vi devas ĉi tie ŝanĝi la buson, tial mi priskribas vian vojon al mi de ĉi tie.

Atenton!!! Oni promesas, ke en 2009 ĉi tie povas komenciĝi konstruo de metrostacio. Kiam tio okazos, ĝis finiĝo de la konstruo la placo verŝajne perdos sian valoron kaj tiam ĉi tie neeblos ŝanĝi busojn, facile orientiĝi, ktp. Anticipe provu ekscii, ĉu la metrokonstruo ne komenciĝis kaj se ĝi komenciĝis, elektu tian itineron, kiu evitas tiun placon.

Tiu placo estas vojkruco de 2 stratoj: La strato Titova (Титова) kaj Stanislavskogo (Станиславского) kun rondvojo en la centro. Ĝi havas 4 bushaltejojn - po 1 ĉe ĉiu direkto de la placo.

Elektu la ĝustan haltejon. 1. Tio estas sola direkto, kien NE veturas trolebusoj do elektu la solan direkton, kie supre mankas dratoj por iliaj troleoj. 2. Vi povas legi numerojn de la domoj kaj tiu haltejo troviĝas ĉe la strato Titova (Титова), ĉe la para flanko de la strato kaj ĝi kondukas al la direkto, kie la numeroj de la domoj pliiĝas.

Ĉi tie haltas la busoj, kiuj veturas al 3 lokoj: Zapadnij "ж/м Западный", Volhovskaja (Jugo-Zapadnij), "ул Волховская (Юго-Западный)" kaj Trollejnij "Троллейный". Mia direkto estas Zapadnij "ж/м Западный". Legu, kio estas skribita sur la (mini)busoj kaj elektu la ĝustan. De ĉi tie al mi kondukas la linioj: minibusaj: 1012(15), 1018(15); busaj: 20(9), 37(9), 1137(14), 1337(14), 1193(14), 1239(14). Enkrampe mi indikis la prezon de la veturo de ĉi tie al mi por marto 2008. Mia haltejo estas "ulica Kolhidskaja (улица Колхидская)" (la nomon de la haltejo kaj orientilojn mi jam priskribis ĉe la paĝo Mia adreso kaj via vojo al mi).

De ĉi tie al mi kondukas ankoraŭ unu buslinio - 1243(14), sed ĝi haltas ĉe la alia haltejo. Se vi volas veturi per ĝi, do elektu la alian direkton de la placo: Se vi staras vizaĝe al la direkto al mi, do la direkto por la buslinio 1243 estas dekstren de vi. Aŭ ĝi estas ĉe la strato Stanislavskogo (Станиславского) ĉe la nepara flanko (apud la domo 15), kaj ĝi kondukas al la direkto, kie la numeroj de la domoj malpliiĝas. Atentu! Ĉi tie haltas kelkaj linioj EL mia distrikto do enbusiĝu nur en la busojn 1243.

La buslinioj 20 kaj 1243 veturas preter la distrikto Trollejnij "Троллейный" do se vi vidas sur la busoj tiun nomon - ne timu, poste ĝi venos al mia distrikto. La alia sekvo de tio estas, ke vi ne povos orientiĝi laŭ la kvanto de la turniĝoj.

La buslinioj 20 kaj 37 estas municipaj. Busoj laŭ ĝi veturas ege malofte. Se vi volas veturi "plej malmultekoste" do konsideru, ke eble vi atendos la buson dum horo aŭ kelkaj horoj.

Mia adreso kaj via vojo al mi

Al la starta paĝo

Сайт управляется системой uCoz