Metroo en Novosibirsko

Novosibirsko havas 2 metroliniojn, kies stacioj troviĝas en la centro de la urbo. Gravas, ke metroo ekzistas ĉe ambaŭ bordoj de la rivero, ĉar al Novosibirsko mankas aŭtopontoj kaj ofte ĉe la pontoj okazas trafikŝtopiĝoj. Metroe oni povas eviti tiujn ŝtopiĝojn.

En metroo oni pripagas eniron do vi povas foje eniri kaj ŝanĝante la trajnojn (sed sen eliri eksteren) vojaĝi eĉ la tutan tagon. Ŝanĝo de linioj estas konstruita tiel, ke vi ne eliras el metroo do ankaŭ ŝanĝo de linioj estas senpaga. Nun (oktobro 2010) la metroo kostas 14 rublojn.

Eniroj de metroo estas markitaj per la ruĝa litero M (ekzemplo). Ekzistas diversaj manieroj de pripago, sed por vi (kaj ankaŭ eĉ por plimulto da novosibirskanoj) estas oportuna la ĵetona maniero:

Antaŭ la aŭtomatoj, kontrolantaj enirantojn, ĉie estas giĉetoj de kasoj. Tie vi povas aĉeti ĵetonojn por metroo (simple donu la monon kaj perfingre montru kiom da ĵetonoj vi bezonas). Iuj kontrolaj aŭtomatoj estas destinitaj por tiuj, kiuj pagas per metroaj kartoj, do vi elektu la aŭtomaton kun fendo por ĵetono. Prenu la ĵetonon per la dekstra mano, ke tiu aŭtomato kun fendo troviĝu dekstre de vi, ĵetu la ĵetonon en la fendon kaj iru. Vi povas certe ankaŭ rigardi kiel tion faras la aliaj. Aŭ vi povas montri, ke vi ne scias, kion oni faras pri tiuj ĵetonoj al kontrolisto, kiu ĉiam deĵoras ĉe tiuj aŭtomatoj.

En la stacioj, indikiloj al la vojoj listigas staciojn, kien venas la trajnoj, kiuj veturas en tiu vojo, malsame al Eŭropo, kie oni kutime skribas nur la finajn staciojn (direktojn). Ĉi tie sur la indikiloj oni skribas ĉiujn staciojn. Ekzistas 2 specoj de tiuj indikiloj: unuj estas videblaj de la ŝtuparoj, kondukantaj al la stacioj, kaj la aliaj estas listoj ne stacioj, kien veturas trajnoj, sur la muroj super la vojoj.

Tre ofte, sed ne ĉiam, trajno veturas de unu fina haltejo al la alia. Sed malofte, tamen okazas, ke oni anoncas, ke la trajno veturas nur ĝis iu certa ne fina stacio. Kutime tiu stacio estas "Krasnij prospekt", ĉar tie troviĝas depoto.

La du stacioj de la novosibirska metroo: "Krasnij prospekt" kaj "Sibirskaja", apartenantaj al malsamaj linioj, estas transiraj. Tie ekzistas indkiloj al la vojo al la alia stacio. Sed krom la indikita vojo ekzistas ankoraŭ unu neindikita, pli oportuna pro la tri kaŭzoj: 1. Ĝi estas multe pli mallonga. 2. Ĝi havas eskalatoron. 3. Ĝi ne fermiĝas je la 22a vespere. Se vi vidas iun uzi la oficialan vojon inter tiuj stacioj - estu certa: tiu ne estas novosibirskano. Kaj vespere la oficiala vojo entute fermiĝas.

Neoficiala vojo: Mi intence elektis tiun ŝablonon de la skemo de metroo, kiu ĝuste montras la relativan situon de tiuj du stacioj, do rigardu al la skemo. De la stacio "Sibirskaja" iru al la eliro, direkte al la stacio "Ploŝad Garina-Mihajlovskogo" (se vi veturas de la ĉefa stacidomo do iri reen, se vi veturas de la alia flanko, do iru antaŭen). Leviĝu per la eskalatoro. Antaŭ la kontrolaj aŭtomatoj turniĝu maldekstren. Baldaŭ vi venos al la stacio "Krasnij prospekt". De la stacio "Krasnij prospekt": Iru al la eliro, direkte al la stacioj "Gagarinskaja" kaj "Zajelcovskaja", leviĝu supren per la ŝtuparo, antaŭ la kontrolaj aŭtomatoj turniĝu dekstren kaj baldaŭ antaŭ vi estos eskalatoro malsupren al la stacio "Sibirskaja".

La ĉefa stacidomo troviĝas ĉe la stacio "Ploŝad Garina-Mihajlovskogo", la plej proksima stacio de mia loĝejo estas "Ploŝad Marksa".

La Novosibirska metroo fermiĝas kaj ĉesas funkcii je 24:00. Sed la surtera transporto post 23:00 preskaŭ ne funkcias kaj ĉar mi loĝas ne apud metroa stacio, post 23:20 vi tutegale povas veni al mi nur per taksio.

Uzado de la publika transporto en Novosibirsko

Al la starta paĝo

Сайт управляется системой uCoz