Via vojo al mi de la ĉefa stacidomo

Sur la skemo: Per la blanka litero S mi markis la konstruaĵon de la ĉefa stacidomo, per la ruĝa M - la metrostacion "Ploŝad Garina-Mihajlovskogo". La strato tuj apud al ĉefa stacidomo situas multe pli sube ol la placo mem, tial mi per maldikaj blankaj linioj markis la ŝtuparon supren.

Antaŭ nelonge la haltejo por mia direkto estis translokita en tute alian lokon. Sed onidire eĉ ĝis nun kelkaj minibusoj haltas ankaŭ ĉe la malnova loko. Krome, antaŭ tute nelonge, ĉi tie aperis nova buslinio. Kie estas ĝia haltejo mi ne scias - eble ĉe la malnova loko. Tial sur la skemo mi markis ambaŭ haltejojn: Per nigro prokime de la metroa eniro mi markis la malnovan haltejon, kaj per ruĝo dekstre, ĉe la fino de la blua linio - la novan.

Atenton! Ĉar tiu transloko okazis antaŭ ne tre longe kaj ĉar mi ne ofte veturas de la ĉefa stacidomo, eble mi eraras pri la ĝusta situo de la nova haltejo. Eble ĝi estas ĉe la apuda domo ekzemple, sed proksimume mi indikis ĝin ĝuste (laŭ tiu strato, ...)

Se vi longe staras kaj ne povas atendi (mini)buson, vi ĉiam povas uzi metroon. Venu per metroo al Ploŝad Marksa kaj de tie busoj veturas multe pli ofte (kaj ĝis pli malfrua tempo) ol de ĉi tie.

Se vi volas veturi rekte, do direkto al mi nomiĝas Zapadnij "ж/м Западный" kaj la haltejo - "ulica Kolhidskaja (улица Колхидская)".

De la ĉefa stacidomo al mi kondukas la linioj: la minibusa 1012(15) kaj la busaj 37(9), 1337(14). Enkrampe mi indikis prezon de 1 veturo por ĉiu linio en marto 2008.

La buslinio 37 estas municipa, do preskaŭ neeblas atendi buson de tiu linio. La buslinio 1337 estas ege nova - ĝi aperis en fino de januaro 2008 kaj mi dume ne scias, kie estas ĝia haltejo ĉi tie, do konsideru, ke de ĉi tie vi eble povos veturi nur per minibusoj.

Laŭ la skemo iru laŭlonge de la blua linio, haltu ĉe la malnova haltejo, rigardu, eble iu el la menciitaj de mi transportiloj tamen estas ĉi tie. Se ne - iru plu al la ruĝe markita de mi haltejo.

La buslinio 37 kaj minibuslinio 1012 havas la saman itineron. La linio 1337 - la alian, laŭ la alia ponto kaj malsame al 1012 kaj 37 - preter la metrostacio Ploŝad Marksa.

Mia adreso kaj via vojo al mi

Al la starta paĝo

Сайт управляется системой uCoz