Via vojo al mia loĝejo

Do unue: en la libro de Pasporta Servo estas adreso de mia avino. Pro kelkaj kaŭzoj mi ne povas akcepti korespondaĵojn en mia reala adreso, tial mi indikas tie "mian korespondadreson". Mi timas, ke se mi almenaŭ en rimarkoj indikos tie mian realan adreson, mi ne ricevos la adreslibron de PS, nur tial mi ne indikas tie mian realan adreson.

Mia reala loĝadreso estas ул. Колхидская (ul. Kolhidskaja) 11 68 Por kontakti min vi povas uzi ankaŭ la telefonnumeron +7 903 930 4005 (mia poŝtelefonnumero) ICQ UIN 115200534 kaj la retpoŝtadreson vi povas legi en la adreslibro de PS. Tie estas ankaŭ mia hejma telefonnumero, sed prefere ne uzu ĝin - al ĝi kutime venas mia patrino kiu parolas nur ruse.

Via vojo de Ploŝad Stanislavskogo (Площадь Станиславского)

Via vojo de Ploŝad Marksa (Площадь Маркса)

Via vojo de la ĉefa stacidomo

Via vojo de la flughaveno Tolmaĉovo

Kiel vi jam legis en la paĝoj pri la publika transporto, ĉi tie neniuj transportiloj havas tabulojn kun la nomoj de haltejoj. Vi devas demandi la kunveturantojn aŭ konduktoron aŭ ŝoforon. Sed se via vojo estas al la haltejo "Улица Колхидская (Ulica Kolhidskaja)" (se vi veturas NE per la buslinio "111э" de la flughaveno Tolmaĉovo) do eĉ se vi preterveturos ĝin, vi povas reveni eĉ perpiede de la fina haltejo. Vi devos marŝi nur 2 haltejojn. (aŭ certe vi povas denove preni AJNAN linion de transporto en la rean direkton kaj veturi 2 haltejojn). Krome, se via vojo al mi estas ne per la buslinioj "20" aŭ "1234" vi povas orientiĝi tiel: Post Ploŝad Stanislavskogo ĉiuj buslinioj longe veturas sen turniĝoj. Antaŭ mia haltejo okazas: 1. Turniĝo dekstren. 2. Du haltejoj 3. Turniĝo maldekstren, kaj tuj denove dekstren 4. Haltejo. 5. Turniĝo maldekstren. 6. Mia haltejo ("Улица Колхидская (Ulica Kolhidskaja)"). Se vi veturas per minibusoj do la kvanto de haltejoj inter ĉi tiuj turniĝoj povas esti malplia. La buslinioj "20" kaj "1234" havas alian itineron al la sama haltejo. La buslinio "111э" havas itineron en alia loko, ne apud mia haltejo.


Sur la skemo: la ruĝa litero H estas bushaltejo apud mia domo kaj la ruĝa indikilo apud ĝi indikas direkton de veturo de busoj. Per la blua kurbo mi indikis vian vojon de la bushaltejo al la pordo de mia perono. En mia domo de tiu flanko ekzistas amasego da diversaj pordoj! Provu diveni la ĝustan! Super ĝi per la nigra farbo estas skribite "49-96" (la numeroj de la loĝejoj, kien kondukas tiu pordo)

Kiam vi estos apud la pordo de la perono, tajpu tie 68B (la numeron de mia loĝejo kaj la literon B)


Iome pri miaj kondiĉoj:

Mi skribas, ke mi povas gastigi 1 homon. Sed fakte mi povas akcepti eĉ iom pli. Mi kelkfoje gastigis po 3 homojn samtempe. Sed 3 estas tro. Ju pli da homoj mi gastigas des malpli bonajn kondiĉojn havas vi kaj mi. Do ekstremokaze mi povas gastigi eble eĉ dekon, sed nelonge, kaj vi dormos surplanke en viaj dormosakoj. Prefere vi estu ne pli ol duope.

Mi mem antaŭe fumis. Sed en Rusio oni kutime ne fumas en hejmoj. Kiel fumejon mi proponas balkonon kaj ŝtuparejon, kie mi mem fumis, kiam mi estis fumanto. Eĉ vintre mi fumis sur la balkono.

Al la starta paĝo

Сайт управляется системой uCoz