Pri publikaj transportiloj en Novosibirsko

Uzado de la publika transporto en Novosibirsko kvankam similas, tamen ne egalas al la transportoj en multaj aliaj urboj de Rusio. Antaŭ kelkaj jaroj mi estis en Niĵnij Novgorod kaj tie mi rimarkis, ke la ĉitiea transporto estas tute sama kiel en Novosibirsko. Sed nun ĉi tie okazis rimarkindaj ŝanĝoj kaj mi ne certas ĉu nun tio koincidas kun Niĵnij Novgorod aŭ ne. Ĝi ne estas sama al la Moskva tranporto kaj diferencas de la aliaj siberiaj urboj, kiujn mi vizitis. Tamen ekzistas multe da komunaj trajtoj inter la novosibirska tranporto kaj tiu de ajna rusia urbo.

Ekzistas 5 specoj de transportiloj: busoj, minibusoj, trolebusoj, metroo kaj tramoj. Krome, certe, vi povas preni taksion. Ĉiuj linioj (krom la metroaj) havas ciferan numeron. Krom la numeron de la linio vi devas scii specon de transportilo, ĉar povas ekzisti ekzemple buslinio kaj trolebuslinio kun la sama numero, sed la linioj estas tute malsamaj! Do unue vi devas distingi tiujn specoj.

La plej malfacila estas klarigi malsamecon inter busoj kaj minibusoj. En multaj siberiaj urboj oni konsideras minibusoj tion, kion ĉi tie oni konsideras busoj. Do memoru: minibuso ĉi tie estas tio, kio povas preni kutime malpli ol 20 homojn. Ĝis antaŭnelonge ĉi tie, kiel minibusoj rolis la aŭtoj "Gazel", kiu povas preni ĉ. 13 pasaĝerojn. Nun oni komencas uzi iom pli grandajn aŭtojn "Ford", kiu laŭaspekte povas preni iom pli (mi ne scias kiom ĝuste).

La aliaj malsamecoj mi esperas estas evidentaj. Metroo estas plene subtera dume ĉio alia estas plene surtera. Tramoj uzas relvojojn, trolebusoj uzas ordinarajn vojojn sed havas troleojn supre.

Uzado de busoj, trolebusoj kaj tramoj

Uzado de minibusoj

Uzado de metroo

Al la starta paĝo

Сайт управляется системой uCoz