Minibusoj

Mi jam priskribis kio estas minibusoj en Novosibirsko kaj donis la ligojn ( "Ford", "Gazel" ) al ilia aspekto.

Minibusoj en Novosibirsko estas sufiĉe amasa kaj malmultekosta speco de transportiloj. Ruse minibuso nomiĝas маршрутка (marŝrutka).

En minibusoj kutime oni ne rajtas veturi stare kaj se la transportilo estas plena (se ĉiuj sidlokoj estas okupitaj), ĝi veturas senhalte kaj enbusiĝo ĉesas. Do ĉe la finhaltejo ŝoforo kutime atendas ĝis kiam la buseto pleniĝas kaj nur post tio startas. En la tempo kun malmulta trafiko ŝoforo povas starti ne plena. Se la minibuso estas plena do ĝi veturas senhalte ĝis kiam iu el la pasaĝeroj petas halti. Minibusoj rajtas halti nur ĉe la haltejoj de ordinaraj transportiloj kaj ne ĉiuloke. Se la buseto ne estas plena, ŝoforo ofte haltas aŭ almenaŭ haltetas ĉe ĉiu haltejo. Sed kutime eblas enbusiĝi en ilin nur ĉe la finaj haltejoj.

Kosto de veturo varias de la linio kaj povas dependi ankaŭ de longeco de via veturo. Ekzemple ĉe mi nun (februaro 2008) veturas 2 linioj de minibusoj. Unu veturas al la ĉefa stacidomo kaj kostas 15 rublojn. La alia veturas preter la metrostacio Ploŝad Marksa kaj kostas 15 rublojn por tiuj, kiuj ne preterveturas tiun haltejon kaj 20 rublojn por tiuj, kiuj preterveturas ĝin (se inter la haltejoj kie oni enbusiĝis kaj elbusiĝis ne inkluzive tiujn haltejojn estas tiu haltejo Ploŝad Marksa, do la kosto estas 20, aliokaze se ekzemple vi enbusiĝas aŭ elbusiĝas tie, la kosto estas 15). Similan skemon de kosto havas ankaŭ kelkaj enurbaj buslinioj. Kelkaj linioj de minibusoj povas kosti multe pli ol la menciitaj 15 kaj 20. Ĉar mia urbo estas granda kaj kelkaj linioj estas vere longaj.

En minibusoj oni pagas tuj enbusiĝinte al la ŝoforo (sen iu aparta peto pagi). Kaj certe oni devas aŭ scii kiom kostas aŭ demandi. Se vi planas demandi tion, ne forgesu diri al kiu stacio vi veturas ĉar kiel mi jam skribis supre, la prezo povas varii.

Kiel mi jam skribis se la minibuso estas plena, ĝi veturas senhalte ĝis kiam iu el la pasaĝeroj voĉe petas halti. Fakte eĉ se ĝi ne estas plena ĉi tie estas kutimo voĉe peti halti ĉe sia haltejo do ne forgesu tion fari. En neniuj transportiloj ĉi tie estas tabuloj, kiuj montrus nomon de la sekva haltejo do vi devas aŭ scii kiel ĝi aspektas aŭ peti iun ke tiu avertu vin pri ĝi (certe plej oportune estus peti pri tio ĝuste la ŝoforon).

Bedaŭrinde estas maloportune veturi kun grandaj pakaĵoj per minibusoj. Ili ne havas bagaĝujon kaj la loko ene estas nur iomete pli granda, ol en leĝeraj aŭtoj. Sed se vi ne havas pli ol po 1 grandan valizon, vi povas meti tion sur la genuojn. Kompreneble tio neeblas en la unuaj 2 lokoj apud la ŝoforo.

Uzado de la publika transporto en Novosibirsko

Al la starta paĝo

Сайт управляется системой uCoz