Uzado de busoj, tramoj kaj trolebusoj

Tramoj estas malaperanta speco de transporto en Novosibirsko. Oni forigas tramliniojn el la centro. Ĝis komenco de la naŭdekaj jaroj tramoj veturis laŭ unu ponto tra Obj, sed se mi ĝuste memoras ekde 1993 Novosibirsko havas 2 izolitajn nekomplikajn tramajn retojn. Mi persone preskaŭ ne uzas tramojn. Neniuj priskribotaj de mi itineroj uzos ilin. Sed mi mencias ankaŭ tiun specon de transporto. Ĉiuj tramlinioj estas municipaj (legu pri tio 3 alineojn sube).

Trolebusoj estas sola amasa municipa speco de transporto en Novosibirsko. Bedaŭrinde vintre en ili estas malvarme. Se vi veturas vintre per ili, provu okupi la lokon antaŭ la meza pordo (la antaŭa pordo ne estas malfermata kutime, do tiu meza pordo estas iusence antaŭa). Tie estas sola hejtilo. Ĉiuj trolebuslinioj estas municipaj.

Busoj en Novosibirsko abundas. Ofte ĉe la haltejoj mankas loko por busoj. Jam kelkajn jarojn ekzistas komercaj nemunicipaj buslinioj sed la municipaj preskaŭ malaperis. Konstante aperas novaj komercaj linioj laŭ kiuj busoj veturas ofte kaj regule. La municipaj buslinioj kutime havas 2ciferan numeron (aŭ 1ciferan, eble ankaŭ restis 3ciferaj buslinioj, sed mi ne scias, ĉar ĉe municipaj buslinioj foje veturas po 1 buso kaj estas malfacile renkonti municipajn busojn ĉi tie). Dume la komercaj buslinioj kutime havas 4ciferan numeron.

Uzado de municipaj linioj: Post kiam vi eniras, al vi venas konduktoro kaj prenas de vi monon. Nun (februaro 2008) 1 veturo kostas 9 rublojn. Ricevinte monon li donas al vi vian bileton. Tiu bileto validas nur por tiu veturo! Se vi elbusiĝas vi povas forĵeti tiun biletoj kaj en nova buso (tramo, trolebuso) vi devos denove pagi. Se vi havas grandajn valizojn oni povos peti vin pagi ankaŭ ĝin. Tio kostas same kiom 1 veturo.

Komercaj busoj: Se la buso estas granda, do la skemo estas sama kiel ĉe municipaj busoj, sed la prezo kutime estas plia. Do se al vi venas konduktoro ne forgesu al li diri kien vi veturas ĉar la prezo povas varii depende de la distanco. Sed la grandaj busoj aperis ĉi tie antaŭ nur paro da jaroj. Antaŭe ĉiuj komercaj linioj estis servataj per la buso "PAZ". Eĉ nun multaj linioj uzas tiun modelon de busoj. En tiuj busoj konduktoro ne venas al la ĵus enirintaj pasaĝeroj. En tiuj busoj oni pagas elirante. Kiam oni elbusiĝas, oni pagas al konduktoro, kiu sidas ĉe la pordo. Se prezo de la veturo varias depende de la distanco, do ĉe la haltejo, preterveturante kiun la prezo altiĝas, konduktoro ekstaras kaj kolektas pagon de ĉiuj kiuj estas en la buso kaj donas bileton, kiun vi montros poste elirante. Krome, proksime al finaj haltejoj (sufiĉe ofte antaŭ la haltejo kie loĝas mi), konduktoro povas ekstari kaj kolekti monon.

En neniuj transportiloj ĉi tie estas tabuloj, kiuj montrus nomon de la sekva haltejo do vi devas aŭ scii kiel ĝi aspektas aŭ peti iun ke tiu avertu vin pri ĝi (certe plej oportune estus peti pri tio konduktoron).

Krome, ekzistas la buslinio "111" kiu iom malsimilas al ĉiuj aliaj. Sed pri ĝi mi skribos tie, kie mi priskribos vian vojon al mi de la flughaveno Tolmaĉovo.

Uzado de la publika transporto en Novosibirsko

Al la starta paĝo

Сайт управляется системой uCoz