Kir Buliĉov. La setlejo

    

La setlejo

aŭtoro : Kir Buliĉov

     LA PARTO UNUA

     LA MONTPASEJO

     LA ĈAPITRO UNUA

    Hejme estis humide, muŝetoj svarmis apud la lumilo, delonge valoris estingi ĝin, la patrino, certe, forgesis, kaj ekstere pluvis kaj malhelis. Oleg sternis sin sur la lito — li antaŭ nelonge vekiĝis. Nokte li gardis la setlejon: peladis ŝakalojn, plena grego da ili celis ŝedon, apenaŭ lin mem ne buĉis. En la animo li sentis vakuon kaj ordinarecon, kvankam li atendis de si emociojn, eble timon. La ŝancoj reveni aŭ ne reveni estas ja kvindek kontraŭ kvindek. Aŭ eble kvadrato de kvindek? Devas ja esti iu reguleco, devas esti tabeloj, sen tio oni konstante inventadas biciklon. Interalie li ĉiam intencis demandi al Oldulo, kio estas biciklo. Paradokso. Biciklo ne ekzistas, sed Oldulo riproĉas pri ĝi, sen pensi pri la senco de la frazo.

    En la kuirejo ektusis la patrino. Evidentiĝis ke ŝi estas hejme.

    — Kial vi ne foriris? — li demandis.

    — Ĉu vi vekiĝis? Ĉu vi volas supon? Ĝi jam estas varma.

    — Sed kiu foriris por fungoj?

    — Marjana kun Dik

    — Ĉu nur ili?

    — Eble iu el la infanoj kuniris.

    Domaĝe. Ili povus veki kaj voki. Marjana ne promesis, sed estus nature se ŝi vokus.

    — Mi ne volas manĝi.

    — Se pluvoj ne ĉesos, — la patrino diris, — kukumoj ne maturiĝos antaŭ la malvarmoj, la ŝimo ĉion ĉirkaŭkreskos.

    La patrino eniris la ĉambron, dispelis muŝetaron per la manplato, blovestingis la lumilon. Oleg rigardis plafonen. Flava makulo de ŝimo pligrandiĝis, ŝanĝis sian formon. Hieraŭ ĝi ankoraŭ similis al la profilo de Vajtkus: terpomforma nazo. Sed hodiaŭ la nazo ŝvelis, kvazaŭ ĝin pikis vespo, kaj la frunto kurbiĝis kiel ĝibo. Dikon ne interesas esti en arbaro. Por kio li kolektu fungojn? Li estas ĉasisto, stepa homo, li ofte diradis tion.

    — Muŝetoj multas — la patrino diris. Por ili estas malvarme en la arbaro.

    — Nu vi trovis kompatindaĵon.

    La domo estis dividita en du partojn, en la alia duono loĝis Oldulo kaj la ĝemeloj Durovoj. Li prenis ilin al si, kiam la pliaĝaj mortis. La ĝemeloj ĉiam malsanis: se unu saniĝas, do la alia malvarmumas.

    Se ili ne veaĉus, do Oleg neniam konsentus deĵori nokte. Ankaŭ nun estis aŭdate, ke ili ĥore eklamentis. La nekomprenebla, fora, kutima monologo de Oldulo ĉesis, ekknaris la benko. Oldulo foriris en la kuirejon, kaj tuj ekbabilis liaj lernantoj.

    — Kien do vi marŝos? — la patrino diris — Vi ja ne alvenos! Estos bone, se vi revenos vivaj!

    La patrino tuj ekploros. Ŝi nuntempe ofte ploras. Dum noktoj ŝi murmuradas, turnadas sin, kaj poste komencas mallaŭte plori — eblas kompreni, ĉar ŝi snufas. Aŭ komencas ekzorce flustri: "Mi ne povas, mi ne plu povas! Prefere mi mortu!..." Oleg, se li aŭdas, senmoviĝas: estas hontinde montri, ke li ne dormas, kvazaŭ li kaŝrigardus kion vidi ne licas. Por Oleg estas honte konfesi, sed li ne kompatas la patrinon. Ŝi ploras pri tio, kio ne ekzistas por Oleg. Ŝi ploras pri la landoj, kiujn neeblas vidi, pri la homoj, kiuj ne estis tie ĉi. Oleg ne memoras la patrinon alia — nur tia, kia ŝi estas hodiaŭ. Maldika, vejna virino, ruanaj, rektaj haroj estas kunigitaj malantaŭe en la hartuberon, sed ĉiam disiĝas kaj falas peze, tufe ĉe la vangoj, kaj la patrino blovas al ili, por forigi ilin de la vizaĝo. La vizaĝo estas ruĝa, stigmatizita de kurkardo, sub la okuloj estas malhelaj ŝvelaĵoj, sed la okuloj estas tro helaj, kvazaŭ ili perdis la koloron. La patrino sidas ĉe la tablo, etendinte la kalajn krurojn suben per la malmolaj manplatoj. Nu ploru do, kial ne? Tuj ŝi prenos la foton... jes, ŝi almovis al si la skatolon, malfermas, prenas la foton.

    Malantaŭ la muro, Oldulo admonas la ĝemelojn manĝi. La ĝemeloj ploraĉas. Lernantoj babilas, helpas al Oldulo nutri la etulojn. Kvazaŭ estas absolute ordinara tago, kvazaŭ nenio okazis. Kion ili faras en la arbaro? Baldaŭ estos tagmezo. Tagmanĝinte ili foriros, jam estas tempo reveni por Dik kaj Marjana. Ĉu malmulto povas okazi al la homoj en la arbaro?

    La patrino esploras la foton. Tie estas ŝi kaj la patro. Oleg milfoje vidis tiun foton kaj penis trovi sian similecon al la patro. Kaj ne sukcesis. La patro estis blonda, krispahara, la lipoj estas dikaj, la mentono estas disduiĝinta antaŭe. Li ridetas. La patrino diras, ke li ĉiam ridetis. Sed Oleg al la patrino pli similas, ne al la hodiaŭa, sed al tia, kia ŝi estas sur la foto apud la patro. La haroj estas nigraj kaj rektaj, kaj la lipoj maldikaj. La brovoj estas larĝaj, sub ili estas helbluaj okuloj. Kaj la blanka haŭto kun bela vangruĝo. Ankaŭ Oleg facile ruĝiĝas. Kaj liaj lipoj estas maldikaj kaj la hararo nigra kiel ĉe la patrino sur la foto. La patro kun la patrino estas junaj kaj tre gajaj. Kaj brilaj. La patro estas en uniformo, kaj la patrino en robo sen manikoj. Ĝi nomiĝas sarafano. Tiam, antaŭ dudek jaroj, Oleg ankoraŭ ne ekzistis. Sed antaŭ dek ses jaroj li jam ekzistis.

    — Patrino, — Oleg petis, — ne ploru, por kio do?

    — Mi ne forpermesos vin, — la patrino respondis. — Ne forpermesos kaj punkto. Nur post mia morto.

    — Patrino, — Oleg sidiĝis sur la liton, — sufiĉas, ĉu? Mi prefere supon manĝu.

    — Prenu en la kuirejo. Ĝi ankoraŭ ne malvarmiĝis.

    La okuloj estas malsekaj. Ŝi tamen ploris, kvazaŭ entombigis Olegon. Kvankam, eble, ŝi ploris pri la patro. Tiu foto estis homo por li. Sed Oleg la patron tute ne memoris, kvankam penis rememori.

    Li levis sin kaj venis en la kuirejon. En la kuirejo estis Oldulo. Li bruligis la forneton.

    — Mi helpos, — Oleg proponis. — Ĉu mi boligu la akvon?

    — Jes, — Oldulo respondis, — dankon. Mi ja havas lecionon. Vi venu al mi poste.

* * *

    Marjana kolektis plenan sakon da fungoj. Ŝi bonŝancis. Vere, ŝi devis iri malproksimen al la intermontejo. Kun Oleg ŝi neniam decidiĝus iri tiel malproksimen, sed kun Dik ŝi sentis sin trankvile, ĉar Dik sin sentis trankile. Ĉie. Eĉ en la arbaro. Kvankam li pli ŝatis stepon. Li estas ĉasisto, kvazaŭ li naskiĝis ĉasisto, sed fakte li naskiĝis pli frue, ol la setlejo estis fondita.

    — Vi en la arbaro sentas vin kiel hejme, — Dik diris.

    Li eldiris tion laŭte. Dik iris antaŭe kaj iom flanke. Jako kun felo ekstere estis kiel haŭto sur li. Li mem kudris la jakon por si. Malmultaj el la virinoj en la setlejo povus tiel kudri.

    La arbaro estis maldensa, kripla, la ĉitieaj arboj, kreskinte iom pli ol homstaturo, klinis pintojn flanken, kvazaŭ ili timis elŝoviĝi el amaso de najbaroj. Kaj prave. Vintraj ventoj facile rompus la pintojn. De pingloj gutis akvo. La pluvo estis malvarma, frostiĝis la mano de Marjana, en kiu ŝi tenis la sakon kun fungoj. Ŝi retenis la sakon en la alian manon. La fungoj ekmoviĝs en la sako, ekknaris. La manplato doloris. Ŝi kaptis dornon per ĝi, elfosante la fungojn. Dik eltiris la dornon, por ke sangoveneniĝo ne okazu. Oni ne povas scii, kio estas la dorno. Marjana glutis la amaran antidoton el la botelo, kiu ĉiam pendis sur la kolo.

    Ĉe la blankaj, glitaj radikoj de pino Marjana rimarkis violkoloran makuleton.

    — Atendu, Dik, — ŝi diris, — tie estas floro, kian mi ne vidis ankoraŭ.

    — Ĉu vi bezonas florojn? — Dik demandis. Estas tempo reveni hejmen. Ial al mi ne plaĉas esti ĉi tie. — Dik havis neordinaran senton pri malagrablaĵoj.

    — Momenton, — Marjana respondis kaj ekkuris al la trunko.

    La poroza, mola, blueta ŝelo de la pino iomete pulsis, pumpante akvon, kaj la radikoj vibris, etendante fingrojn por preterlasi neniun guton de la pluvo.

    Tio estis floro. Ordinara floro, violo. Sed multe pli denskolora kaj pli granda ol tiuj, kiuj kreskis apud la setlejo. Kaj la dornoj estis pli longaj. Marjana abrupte eltiris la violon el la tero, ke la floro ne sukcesu kroĉiĝi per radiko al la pino, kaj post sekundo la violo jam estis en la sako kun fungoj, kiuj eksusuris kaj ekknaris tiel, ke Marjana eĉ ekridis. Kaj tial ŝi ne tuj aŭdis la voĉon de Dik:

    — Kuŝiĝu!

    Ŝi komprenis, saltis antaŭen, falis, enpremiĝis en la varmajn, pulsantajn radikojn de la pino. Sed ŝi iomete malfruiĝis. La vizaĝo brulis, kvazaŭ oni verŝis al ĝi bolaĵon.

    — Okuloj! — Dik ekkriis. — Ĉu la okuloj ne estas damaĝitaj?

    Li ektiris Marjanan je la ŝultroj, disigis de la radikoj ŝiajn fingrojn, konvulsie kunpremitajn pro doloro, sidigis.

    — Ne malfermu la okulojn, — li ordonis kaj rapide komencis eltiri malgrandajn mallarĝajn dornojn el la vizaĝo kaj kolere diris: — Stultulino, ne eblas forpermesi vin en la arbaron. Vi devis aŭskulti. Ĉu doloras?

    Subite li falis sur Marjanan kaj enpremis ŝin al la radikoj.

    — Doloras ja!

    — Ankoraŭ unu alflugis, — li diris leviĝante.

    Du globetoj de kurkardo preterflugis je tri metroj. Rigidaj, plektitaj el dornoj-semoj, sed malpezaj kiel aero, ĉar malplenaj interne, ili flugados, ĝis hazarde pro blovo de vento batiĝos kontraŭ arbo aŭ roko. Miliono da globoj vane pereos, sed unu trovos sian urson, pripikos varman felon per dornoj, kaj de la dornoj ekkreskos markotoj. Ili estas tre danĝeraj, tiaj globoj, kaj dum la sezono de maturiĝo oni devas esti tre singarda en la arbaro, aliokaze spuroj restos por la tuta vivo.

    — En ordo, — Dik diris, — ne plu restis dornoj. Kaj ne trafis okulon. Tio estas plej grava - ne trafi okulon.

    — Ĉu vundetoj multas? — Marjana mallaŭte demandis.

    — Ne malaperos via beleco, — Dik diris. Nun iru ni hejmen, rapide. Egli ŝmiru per graso.

    — Jes, certe. — Marjana tuŝis la vangon per manplato.

    Dik rimarkis, batis la manon.

    — Vi fungojn prenadis, la floron tenis. Frenezulino vi estas. Vi ja infektos la vangon.

    Dume la fungoj elgrimpis el la sako, disrampis inter la radikoj, kaj kelkaj eĉ sukcesis duone enfosiĝi en la teron. Dik helpis al Marjana kolekti ilin. Tamen la violon ili ne trovis. Poste Dik redonis la sakon al Marjana. Ĝi estis malpeza, Dik ne volis okupi siajn manojn. En la arbaro ĉiu sekundo estas grava kaj la manoj de ĉasisto devas esti liberaj.

    — Rigardu, — Marjana elparolis prenante la sakon. Ŝia friska mallarĝa mano kun rompitaj ungoj haltis sur la mano de Dik. — Ĉu mi estas tre kripla?

    — Ridindas, — Dik diris, — ĉiuj havas punktojn sur siaj vizaĝoj. Ankaŭ mi. Ĉu mi estas kripla? Tio estas tatuaĵo de nia tribo.

    — Tatuaĵo?

    — Ĉu vi forgesis? Oldulo instruis al ni historion, ke sovaĝaj triboj intence ornamis sin tiel. Kiel dekoracio.

    — Tio ja estis sovaĝuloj, sed al mi doloras.

    — Ankaŭ ni estas sovaĝuloj.

    Dik jam marŝis antaŭen ne retrorigardante. Sed Marjana sciis ke li ĉion aŭdas. Li havas aŭdkapablon de ĉasisto. Marjana transsaltis grizan tigon de ĉasliano.

    — Poste tio jukos, neeblos dormi. Sed gravas ne grati. tiuokaze spuroj ne restos. Sed ĉiuj gratas.

    — Mi ne gratos, — Marjana diris. Sed dormante mi povas forgesi kaj ekgrati.

    La pluvo iĝis pli densa, la haroj algluiĝis al la kapo, kaj akvo gutis de okulharoj, malhelpis vidi, sed malvarma akvo plezurigis la vangojn. Marjana pensis ke oni devas tondi Dikon, ĉar la ĝisŝultra hararo ĝenas. Estas malbone, ke li vivas sola. Ĉiuj vivas en familioj, sed li — sola. Ekde kiam lia patro mortis, li vivas tiel. Li jam kutimiĝis.

    — Ĉu vi ion sentas? — Marjana demandis, rimarkinte ke Dik rapidigis la paŝadon.

    — Jes, — li diris, — bestoj. Verŝajne ŝakaloj. Grego.

    Ili ekkuris, sed estis malfacile kuri en arbaro. Tiuj, kiuj kuradas malatente, tiujn trafas liano aŭ kverko por manĝo. La fungoj palpitis en la sako, sed Marjana ne volis forĵeti ilin. Baldaŭ aperos elhakejo, kaj poste la setlejo. Ŝi vidis, ke Dik prenis de la zono tranĉilon kaj reprenis oportunen la arbaleston. Ankaŭ ŝi eligis tranĉilon de la zono, sed ŝia tranĉilo estas mallarĝa kaj maldika, ĝi estas bona por tranĉi lianojn aŭ elfosi fungojn. Sed se vin kuratingas grego da ŝakaloj, do tia tranĉilo ne helpos, estus pli bone preni bastonon.

* * *

    Oleg finmanĝis la supon, metis la kaserolon kun densaĵo alten, sur la breton. Lernantoj estis frapintaj per nudaj kalkanoj kontraŭ adoba planko kaj tra embrazuro en la muro Oleg vidis, ke ili, elsaltinte el la pordo, saltis en grandegan flakon, aperintan dum la lastaj tagoj. Ŝprucoj ĉien! Pli poste iu kriis: "Vermo!" Kaj ili amasiĝis, kaptante la vermon, kaj ĝia rozkolora vosto elŝoviĝis el akvo kaj vipis la krurojn de la lernantoj. Rufulino Rut — la filineto de Tomaso ŝrikis: verŝajne la vermo trafis ŝian nudan brakon per urtika kupo; Ŝia patrino elŝoviĝis el la kontraŭa domo kaj kriis:

    — Vi freneziĝis! Kiu do ŝovas sin en akvon! Ĉu vi volas perdi la brakojn? Senprokraste iru hejmen!

    Sed la lernantoj decidis eltiri la vermon eksteren, kaj Oleg sciis kial. En la aero ĝi ŝanĝas kolorojn, iĝas jen ruĝa, jen blua, tio estas tre interesa, sed tio interesas ilin, sed ne patrinojn, kiuj panike timas vermojn, sendanĝerajn kaj timemajn estaĵojn.

    Linda, la edzino de Tomaso staris ĉe rando de la flako kaj vokis la filinon, kaj Oleg, preventinte demandon de la patrino elparolis:

    — Mi tuj venos.

    Sed li eliris eksteren kaj rigardis al la fino de la strato, al la pordego de la palisaro, apud kiu staris Tomaso kun arbalesto en la mano. La pozo de Tomaso estis streĉita. Estas malbone, diris Oleg al si. Malbone estas, mi ja ĝuste tion pensis. Dik venigis ŝin ien malproksimen, kaj tie io okazis. Dik ne komprenas, ke ŝi estas tute alia, malsama al li kaj ŝi devas esti gardata.

    La infanoj tiris la vermon eksteren, kaj ĝi jam iĝis preskaŭ nigra, tute ne povis adaptiĝi al mallibero. Kaj tuj ankaŭ la rufulino Rut iĝis kaptita kaj Linda ektiris ŝin hejmen. Oleg kuris al la palisaro kaj kurante konjektis, ke li ne kunprenis arbaleston do li estos senutila.

    — Kio? — li demandis Tomason.

    Tiu respondis ne retrorigardinte:

    — Ŝajne ree vagaĉas ŝakaloj. Grego.

    — Ĉu la sama, kiu estis nokte?

    — Mi ne scias. Antaŭe ili ne vagadis tage. Ĉu vi atendas Marjanan?

    — Ŝi kun Dik foriris por fungoj.

    — Mi scias, mi mem ilin ellasis. Vi ja estu trankvila. Se kun Dik, do nenio okazos. Li estas denaska ĉasisto.

    Oleg kapjesis. Tomaso ne volis ofendi Olegon. Simple okazis, ke Dik estas pli fidinda: Dik estas ĉasisto, sed li, Oleg, ne tre estas ĉasisto. Kvazaŭ esti ĉasisto estas la plej granda atingo de la homaro.

    — Certe mi komprenas, — Tomaso subite ridetis. Li mallevis la arbaleston kaj apogis sian dorson kontraŭ unu el la palisoj de la barilo. — Sed tio estas demando pri prioritatoj. En la malgranda socio, mi diru simila al la nia, la kapabloj, ekzemple matematikaj, retiriĝas laŭ la skalo de valoreco antaŭ la kapablo mortigi urson. Tio estas maljusta, sed klarigebla.

    La rideto de Tomaso estis ĝentila, la longaj lipoj fleksiĝis ĉe anguloj, kvazaŭ ne povis lokiĝi sur la vizaĝo. La vizaĝo estis malhela, plena je profundaj sulkoj, kaj la okuloj estis eĉ mapli helaj ol la vizaĝo. Kaj iliaj blankoj estis flavaj. Tomaso havas la malsanan hepaton. Eble pro tiu malsano li iĝis tute kalva kaj ofte tusis. Sed Tomaso estis eltenkapabla kaj sciis la vojon al la montpasejo plej bone ol iu ajn alia.

    Tomaso abrupte levis la arbaleston kaj ne celinte pafis sagon. Oleg ĵetis rigardon tien, kien ŝrikante pafiĝis la sago. Ŝakalo ne sukcesis elturniĝi. Ĝi elfalis el la arbustoj, kvazaŭ la arbustoj tenis ĝin en la aero kaj poste liberigis. Ĝi falegis sur la herbejon kaj konvulsiinte mortis.

    — La pafo de majstro, — Oleg diris.

    — Dankon. Necesas fortreni antaŭ alflugo de korvoj.

    — Mi fortrenos, — Oleg proponis.

    — Ne, ĝi ne estas sola. Vi prefere kuru por via arbalesto. Se la infanoj estos revenantaj, ili devos iri tra tiu grego. Kiom da ŝakaloj estas en ĝi?

    — Mi nokte kalkulis ses pecojn.

    La nigra faŭko de la ŝakalo estis malfermita, la blanka felo dorne elstaris.

    Oleg turniĝis por kuri por arbalesto, sed la fajfo de Tomaso haltigis lin. La fajfo estis laŭta, aŭdebla en ĉiu angulo de la setlejo.

    Ĉu halti? Ne, prefere por la arbalesto. Tio okupus unu momenton.

    — Kio okazas tie? — La patrino staris ĉe la pordo.

    Li forpuŝis ŝin, kaptis de la muro la arbaleston, apenaŭ forŝiris la hokon. Kie estas sagoj? Ĉu sub la tablo? Ĉu la ĝemeloj ilin fortiris?

    — Sagoj estas malantaŭ la forno, — la patrino diris. — Kio okazis? Ĉu io al Marjana?

    Oldulo elkuris kun lanco. Kiel li pafu per arbasesto per unu mano? Oleg devancis Oldulon, samtempe eligante sagon el la sagujo, kvankam samtempe tion oni ne faru.

    La tuta infanaro de la setlejo kuregis al la palisaro.

    — Reen! — Oleg ekkriis per severa voĉo, sed neniu obeis lin.

    Apud Tomaso jam staris Sergejev, tenante grandan pafarkon en la mano. La viroj estis intense fiksaŭskultantaj. Sergejev levis la manon sen du fingroj, ordonante senmoviĝi al la alkurantoj de malantaŭe.

    Kaj tiam el la griza, ebena muro de la arbaro venis krio. La homa krio. La krio estis fora, mallonga, ĝi ĉesis, kaj ekregis senlima silento, ĉar neniu animo en la setlejo permesis al si eĉ spiri. Eĉ beboj en luliloj eksilentis. Kaj Oleg imagis, ne, li eĉ ekvidis, ke tie, malantaŭ la muro de la pluvo kaj blanketaj trunkoj, en la vivanta, spiranta, moviĝanta arbaro, staras Marjana, alpremiĝante per dorso al la varma kaj urtika ŝelo de pino, kaj Dik penas repreni lancon, falinte sur genuon. Kaj sango elverŝegas el la brako, vundita per dentoj de ŝakalo.

    — Oldulo! — Tomaso ekkriis. — Boris! Restu ĉe la palisaro, Oleg, kuru kun ni.

    Ĉe la arbaro ilin atingis Luiza kun sia fama glavo, per kiu ŝi pasintjare forpelis urson. En la alia mano ŝi portis bruligitan ŝtipon. Luiza estis granda, dika kaj timiga virino - kurtaj, grizaj, hirtaj haroj ĉien, kapoto pufiĝis kiel sonorilo. Eĉ arboj timeme entiris siajn branĉojn kaj tordis la foliojn, ĉar Luiza estis kiel malica spirito, kiu vintre graŭlas en la intermontejo. Kaj kiam Luiza stumblis kontraŭ ĉasliano, tiu, anstataŭ kapti la viktimon, kaŝis sin malantaŭ trunkon kiel timema serpento.

    Tomaso haltis tiel subite, ke Sergejev apenaŭ koliziis kontraŭ li, kaj fajfis, ŝovinte du fingrojn en la buŝon. Neniu en la setlejo scipovis tiel surdige fajfi.

    Kiam la fajfo ĉesis, Oleg komprenis, kiel timeme kaŝiĝis, ektimis la arbaro la homan bruon, la homan malkvietecon kaj koleron. Oni nur aŭdis kiel malfacile spiras ŝarĝa Luiza.

    — Ĉi tien! — Marjana kriis.

    Ŝia voĉo sonis tute proksime. Ŝi eĉ ne kriis, ŝi vokis, kiel oni vokas de la fora flanko de la setlejo. Kaj poste, kiam ili ree ekkuris, Oleg ekaŭdis la voĉon de Dik, pli ĝuste la muĝon, kvazaŭ bestan, kaj furiozan ululon de ŝakalo.

    Oleg ĵetis sin flanken, por devanci Luizan, sed antaŭ li aperis la dorso de Sergejev, kiu ne sukcesinte eĉ vesti sin, kuris en nura leda pantalono.

    Marjana, kiel en la imago de Oleg, staris, alpreminte sin al mola, blanka trunko de olda, dika pino, kiu cedmoviĝis internen, kvazaŭ klopodis gardi la knabinon. Sed Dik ne falis. Dik batalis per tranĉilo kontraŭ granda ŝakalo, kiu evitis la batojn, siblante kaj serpentante. Plia ŝakalo konvulsiis apude sur la tero kun sago en sia flanko. Kaj ne malpli ol kvin sidis vice, flanke kvazaŭ spektantoj. Ŝakaloj havas tian strangan kutimon. Ili ne atakas kune, sed atendas. Se la unua ne superfortos kaptaĵon, do la aferon daŭrigas la dua. Kaj tiamaniere, ĝis venko. Ili ne kompatas unu la alian. Ili ne komprenas tion. Sergejev, kiam sekcis unu ŝakalon, kun peno sukcesis trovi cerbon en ĝi.

    La ŝakaloj-spektantoj, kiel pro ordono turnis la muzelojn al la homoj, kiuj atakis la herbejon. Kaj al Oleg ial ŝajnis, ke la ruĝaj punktoj de la ŝakalaj okuloj rigardas lin riproĉe. Ĉu oni rajtas ataki kune? Tio ja estas kontraŭregula.

    La ŝakalo, kiu ĉiam penis kapti per dentoj la tranĉilon, subite falis sur la flankon: el bazo de lia longa kolo elstaris sago. Evidentiĝis ke Tomaso sukcesis pafi dum Oleg estis nur pensanta pri tio. Kaj Dik, kvazaŭ li atendis tion, tuj turniĝis al la restaj ŝakaloj kaj ĵetis sin al ili kun lanco. Apude jam estis Sergejev kaj Luiza kun siaj glavo kaj ŝtipo. Antaŭ ol la ŝakaloj komprenis, kio okazis, du el ili sternis sin mortintaj, kaj tiam la aliaj ekkuregis en la vepron. Neniu kuris post ili. Kaj Oleg paŝis al Marjana:

    — Ĉu vi estas en ordo?

    Marjana ploris, alpremis al la brusto la sakon kun fungoj kaj amare ploris.

    — Nu diru do! - Oleg timiĝis.

    — Kurkardo urtikis min, — Marjana ploris. — Do mia vizaĝo estos stigmatoza.

    — Domaĝe, ke vi tiel rapide alkuris, — Dik diris, forviŝante sangon de la vango, — mi ĵus komencis ĝui tion.

    — Ne diru stultaĵojn, — Luiza ĉesigis lin.

    — La tria aŭ la kvara venkus vin, — Sergejev aldonis.

* * *

    Survoje al la setlejo Dik komencis tremi, pro ŝakalaj dentoj neniu bonfartis.

    Ĉiuj tuj venis en la domon de Vajtkus, Vajtkus mem malsanis, kuŝis, kaj lia edzino Egli prenis el la kuracilujo - kesto en la angulo - ungventojn kaj tizanon kontraŭ la ŝakala veneno, poste ŝi lavis la vundon de Dik kaj ordonis al li dormi. Oni ŝmiris la vizaĝon de Marjana per graso. Dik foriris. Post unu aŭ du horoj la febro kvietiĝos, sed nun li malbonfartas, kaj sentas doloron, li ne volis, ke la aliaj vidu tion.

    Egli metis sur la tablon bovlon kun sukero, kiun oni degeligas el radikoj de karekso, kiu kreskas en marĉoj. Nur ŝi kaj Marjana sciis, kiel distingi la dolĉan karekson de la ordinara. Ankaŭ etuloj, kiuj sente scias, kiu herbo estas dolĉa kaj kiun oni ne tuŝu. Poste Egli disverŝis la bolaĵon en tasojn, kaj ĉiu mem ĉerpis la densan grizan sukeran amelsupon per kulero. Ĉe Vajtkusoj ĉio estas simpla. Ĉiuj ŝatas viziti Vajtkusojn.

    — Ĉu ĉio estas en ordo? — Tomaso demandis al Egli, Ĉu Dik povos marŝadi?

    — Sur li ĉio resaniĝas kiel sur kato.

    — Ĉu vi tamen dubas? — Sergejev replikis.

    — Mi ne dubas, — Tomaso diris, — alia vojo ne ekzistas. Ĉu vi proponas atendi tri pliajn jarojn? Ni formortos pro la mizero.

    — Ni ne formortos, — Vajtkus diris de la lito. La barbo kaj la hirta hararo vualis la tutan vizaĝon. Estis videblaj nur la ruĝa nazo kaj helaj makuloj de la okuloj. — Ni definitive sovaĝiĝos.

    — Tio estas samo, — Tomaso diris. — Mi trafus nun Daniel Defoe. Kompatinda mensogulo.

    Vajtkus ekridegis, kvazaŭ ektusis.

    Oleg jam aŭdis tiujn diskutojn. Nun partopreni ilin estas tute vanta afero. Li volis iri en la ŝedon, kie Oldulo kun lernantoj senfeligis la mortigitajn ŝakalojn, por konversacii kun Oldulo. Nur por konversacii. Sed li rigardis al la bovlo kun sukero kaj decidis manĝi ankoraŭ iomete. Hejme li kun patrino finmanĝis sian porcion eĉ en la antaŭlasta semajno. Li ĉerpis neplenan kuleron da sukero. Li ja venis ĉi tien ne por manĝegi.

    — Trinku, Marjanjo, — Egli diris, — vi laciĝis.

    — Dankon, — Marjana respondis, — Mi metos la fungojn malsekiĝi, alie ili sekiĝos.

    Oleg fiksrigardis al Marjana, kvazaŭ li unuafoje vidis ŝin, li eĉ forgesis alporti la kuleron al sia buŝo. La lipoj de Marjana estas kvazaŭ desegnitaj — klaraj, iomete pli helaj ĉe la randoj, mirindaj lipoj, neniu alia en la tuta setlejo havas tiajn lipojn. Kvankam ŝi iomete similas al Sergejev. Tute iomete. Verŝajne, ŝi similas ankaŭ al la patrino, sed ŝian patrinon Oleg ne memoris. Kaj eble al sia avo. Tio estas mirinda afero — genetiko. Oldulo en la forcejo — la kavo malantaŭ la ŝedo, la mastrumejo de Marjana, — eksperimentis por la lernantoj pri pizo. Nu vere ne pri pizo, sed pri la ĉitiea lento. Ĉio koincidis, sed post korektoj. Ĉi tie estas aliaj kariotipoj, tutcerte aliaj. La vizaĝo de Marjana estas triangula, la vangostoj kaj la frunto larĝaj, sed la mentono estas akra, do estas multe da loko sur la vizaĝo por la okuloj, kaj ili okupas la tutan liberan lokon. Kaj tre longa kolo, flanke estas rozkolora cikatro, de la infana aĝo. Marjana alkutimiĝis al ĝi, sed emociiĝas pro kurkardo. Ĉu ne egalas, ĉu homo havas punktojn sur sia vizaĝo aŭ ne? Ĉiuj havas. Sed anstataŭ bidaron, Marjana havis, kiel ĉiuj en la setlejo, ŝnuron kun ligna boteleto kun kontraŭveneno.

    — Imagu, ke la marŝado finiĝos tragike, — Sergejev diris.

    — Mi ne volus, ĉar mi ĝin partoprenos, — Tomaso respondis.

    Vajtkus ree ekridis, ie en mezo de la barbo io ekgluglis.

    — La knaboj — Dik kun Oleg estas espero de nia setlejo, ĝia estonteco, — Sergejev daŭrigis. — Vi ja, Tomaso, estas unu el la kvar lastaj viroj.

    — Aldonu min, — Luiza elparolis base kaj komencis laŭte blovi en sian tason, por malvarmigi la bolaĵon.

    — Min vi ne konvinkos, — Tomaso kapneis. — Sed se vi tre timas, restigu ni Marjanan ĉi tie.

    — Mi timas pri la filino, jes. Sed nun ni priparolas pli principajn aferojn.

    — Mi iru por malsekigi la fungojn, — Marjana diris kaj facile levis sin.

    — Haŭto kaj ostoj — Luiza diris rigardante al ŝi.

    Preterirante sian patron, Marjana tuŝis lian ŝultron per pintoj de la fingroj. Tiu levis la trifingran manon por kovri per ĝi la manon de Marjana, sed ŝi jam demetis la manon kaj rapide ekiris al la pordo. La pordo malfermiĝis, enlasinte la monotonan bruon de la pluvo, kaj laŭte klakis. Oleg apenaŭ impetis post Marjana, sed detenis sin, tio ja ne decas.

    El la alia ĉambro eliris, mallerte paŝante, unu el la filoj de Vajtkus. Kiom aĝa li estas? La unua naskiĝis en la pasinta printempo, sed la alia - antaŭ nelonge, kiam komencis neĝi. Do ĉi tiu havas jaron kaj duonon? Kaj sume Vajtkusoj havas ses gefilojn. Tio estas tutmonda rekordo.

    — Sukeron, — la infano diris kolere.

    — Ĉu sukeron!? — Egli minace indignis. — Sed kies dentoj doloras? Ĉu miaj? Kaj kiu paŝas nudpiede? Ĉu mi?

    Ŝi kaptis la knabon kaj forportis lin el la ĉambro.

    Oleg rimarkis, ke lia brako memstare denove ĉerpis per la kulero sukeron el la bovlo. Li koleris kontraŭ si kaj forverŝis la kuleron reen, alportis ĝin al la buŝo kaj lekis la malplenan.

    — Mi verŝu pli da bolaĵo por vi, — Luiza proponis. — Mi kompatas niajn geknabojn, ili ĉiam estas iaj nesatmanĝintaj.

    — Nun ja estas pli-malpli bone, — Egli aldonis, revenante en la ĉambron. Post ŝi aŭiĝis la baseta muĝado de Vajtkus-malpliaĝa. Nun jam fungoj aperis. Kaj sufiĉas vitaminoj. Sed grasoj mankas.

    — Ni tuj foriros, — Luiza elparolis. — Vi estas tro pala.

    — Vi ja scias, kial. — Egli penis rideti. Sed la rideto evidentiĝis grimaco, kvazaŭ io al ŝi doloras.

    Antaŭ monato Egli naskis infanon, knabinon, malvivan. Oldulo diris, ke ŝi estas tro maljuna por naski infanojn. Kaj la organismo estas elĉerpita. Sed ŝi estas homo de devo. La gento devas esti daŭrigata. "Ĉu vi komprenas?"

    — Dankon pro la regalo, — Luiza diris.

    — Mi ne komprenas, kiel vi sukcesis tiel dikiĝi, — Tomaso levetis la ŝultrojn, rigardante, kiel la grandega korpo de Luiza fluas al la pordo.

    — Mi ja ne pro bonfarto pufiĝis, — Luiza diris, ne retrorigardante. Ĉe la pordo ŝi haltis kaj diris al Oleg: — Vi pro ĉiuj emocioj forgesis viziti Kristinan. Ili atendas vin. Nebone estas.

    Certe. Tio estas tre malbona! Li devis viziti ŝin horon antaŭe.

    Oleg saltleviĝis.

    — Tuj.

    — Bone. Mi nur por disciplino, — Luiza mansvingis. — Mi mem vizitetos. Mi nutros miajn orfojn kaj vizitos.

    — Ne.

    Oleg elkuris eksteren post Luiza, kaj tuj rememoris, ke li forgesis danki Eglin pro la bolaĵo kun sukero; maldece.

    Ili iris apude. Ila celo estis proksima. La tutan setlejon eblas ĉirkaŭkuri dum kvin minutoj laŭlonge de la palisara perimetro.

    La domoj kun oblikvaj unudeklivaj tegmentoj densiĝis, alpremiĝis unu al la alia per du strioj de ambaŭ flankoj de la rekta vojeto, kiu tranĉis la setlejon en du partojn: de la pordego de la palisaro ĝis la komuna ŝedo kaj la provizejo. La tegmentoj, tegitaj per longaj rozkoloraj folioj de akvotulipoj, brilis pro la pluvo, respegulante la ĉiam grizan, ĉiam nebulan ĉielon. Estas kvar domoj ĉe unu flanko kaj ses domoj ĉe la alia. Tamen tri domoj estas malplenaj. Tiel estas post la pasintjara epidemio.

    La domo de Kristina estas antaŭlasta, malantaŭ ĝi estas nur la domo de Dik. Luiza loĝas kontraŭe.

    — Ĉu vi ne timas foriri? — Luiza demandis.

    — Mi devas.

    — La respondo estas inda je viro. — Luiza ial ridetis.

    — Ĉu Sergejev forpermesos Marjanan? — Oleg demandis.

    — Marŝos via Marjana, nepre.

    — Nenio okazos al ni, — Oleg trankviligis. — Estos kvar homoj. Ĉiuj estos armitaj. Ne unuafoje ni estas en la arbaro.

    — Jes, en la arbaro ne unuafoje, — Luiza konsentis, — sed en la montaro ĉio estas tute alia.

    Ili haltis sur la vojo inter la domoj de Kristina kaj de Luiza. La pordo al Luiza estis duonfermita, tie brilis okuloj — la adoptito Kazik atendis Luizan.

    — Estas timinde en la montaro, — Luiza diris. — Mi enmemorigis por la tuta vivo, kiel ni marŝis en la montaro. Homoj frostiĝis antaŭ niaj okuloj. Matene ni vekiĝas sed jam iujn neeblis veki.

    — Nun estas somero, neĝo forestas.

    — Vi diras deziraĵon anstataŭ realon. En la montaro ĉiam kuŝas neĝo.

    — Kaj se ne eblos trairi, ni revenos.

    — Revenu. Vi prefere revenu.

    Luiza turnis sin al sia pordo. Kazik elkuris renkonten al ŝi. Oleg puŝis la pordon ke Kristina.

    En la domo do Kristina estas sufoke, odoras je io acida, ŝimo jam kovris la murojn, kiel per tapeto, kaj kvankam la ŝimo estas flava, oranĝkolora, hela, ĝi ne heligas la ĉambron. Kaj lumilo ne brilas.

    — Saluton, — Oleg diris, ne ferminte la pordon por vidi, kiu estas en la ĉambro. — Ĉu vi ne dormas?

    — Ho, — Kristina replikis, — tamen vi venis, mi pensis ke vi ne venos, forgesos. Ĉar vi intencis iri en la montaron, kial vi memoru pri mi?

    — Ne aŭskultu ŝin, Oleg, — Liz elparolis mallaŭte, tre mallaŭte, preskaŭ flustre, — Ŝi ĉiam grumblas. Jam tedis.

    Oleg trovis tablon, palptrovis sur ĝi lumilon, eligis el la saketo sur la zono fajroŝtonon kaj meĉon.

    — Kial vi sidas sen lumo? — li demandis.

    — Oleo finiĝis ĉe ni, — Liz respondis.

    — Kie estas vazo?

    — Ni ne havas oleon, — Kristina suspiris. — Kiu do bezonas nin, du mizerajn virinojn? Kiu alportos oleon al ni?

    — La oleo estas sur la breto, dekstre de vi, — Liz diris. — Kiam vi foriros?

    — Post tagmanĝo. Kiel vi fartas?

    — Bone. Sed mi estas astenia.

    — Egli diris, ke post tri tagoj vi jam povos stari. Ĉu vi volas ke ni portu vin al Luiza?

    — Mi ne lasos la panjon.

    Kristina ne estis ŝia patrino. Sed ili delonge vivis kune. Kiam ĉiuj venis en la setlejon, Liz aĝis malpli ol unu jaron, ŝi estis la plej juna. Ŝia patrino frostiĝis en la montaro, kaj la patro pereis eĉ pli frue. Kristina portis Liz-an dum tutaj tiuj tagoj. Tiam ŝi estis forta, kuraĝa, ŝi ankoraŭ havis okulojn. Kaj ili restis tiel duope. Poste Kristina blindiĝis. Pro tiuj kurkardoj: tiam oni ne jam sciis, kion fari, kaj ŝi blindiĝis. Ŝi malofte lasas la domon, nur somere, se ne pluvas. Ĉiuj jam alkutimiĝis al la pluvoj, ne rimarkas tion, sed ŝi ne alkutimiĝis. Se pluvas, ŝi pro nenio lasos la domon. Kaj se sekas, ŝi eliras, sidiĝas sur ŝtupo, divenas preterpasantojn laŭ la paŝoj kaj plendas. Kaj antaŭe ŝi estis fama astronomo. Tre fama astronomo. Liz foje diris al Oleg: "Imagu la tragedion de homo, kiu la tutan vivon rigardis stelojn, sed poste trafis arbaron, kie steloj tute mankas, kaj aldone blindiĝis. Vi ne komprenos tion".

    — Certe, — Kristina diris, — portu ŝin ien. Kial ŝi mortaĉu kun mi?

    Oleg trovis vazon kun oleo sur la breto, verŝis ĝin en la lumilon kaj bruligis. Tuj iĝis hele. Kaj videblas la larĝa lito, sur kiu sub felo kuŝis apude Kristina kaj Liz. Oleg ĉiam miris, kiom ili similas unu al la alia, eĉ nekredeblas, ke ili ne estas parencoj. Ambaŭ estas blankaj, kun flavaj hararoj, kun larĝaj plataj vizaĝoj kaj molaj lipoj. Liz havas verdajn okulojn. La okuloj de Kristina estas fermitaj, sed oni diras ke ili antaŭe estis verdaj.

    — La oleo sufiĉos por semajno, — Oleg diris, — poste Oldulo alportos. Vi ne ŝparu. Kial vi sidu en mallumo?

    — Domaĝe, ke mi malsaniĝis, — Liz diris. — Mi ŝatus marŝi kun vi.

    — Sekvafoje.

    — Ĉu post tri jaroj?

    — Post unu jaro.

    — Post unu jaro signifas post tri niaj jaroj. Mi havas malsanajn pulmojn.

    — Ĝis la vintro restas multe da tempo. Vi resaniĝos.

    Oleg komprenis, ke li diras ne tion, kion atendis de li tiu junulino kun larĝa vizaĝo. Kiam ŝi diris pri la marŝado, ŝi subkomprenis tute alion: ke Oleg ĉiam estu kun ŝi, ĉar ŝi timiĝas, ŝi estas tute sola. Oleg penis esti ĝentila, sed li ne ĉiam sukcesis: Liz kolerigis lin — ŝiaj okuloj ĉiam petis ion.

    Kristina levis sin de sur la lito, prenis bastonon, ekiris al la forno. Ŝi ĉion scipovis fari mem, sed preferas, ke la najbaroj helpu.

    — Freneze, — ŝi balbutis, — Mi, fama sciencisto, virino, iam fama ankaŭ pri sia beleco, estas devigita loĝi en tiu brutejo, forlasita de ĉiuj, ofendita de la fortuno...

    — Oleg, — Liz komencis, levetante sin per kubuto. Malkovriĝis granda, blanka mamo, kaj Oleg forturnis sin. — Oleg, ne foriru kun ili. Vi ne revenos. Mi scias, vi ne revenos. Mi antaŭsentas...

    — Ĉu mi alportu akvon? — Oleg demandis.

    — Ni havas akvon, — Liz respondis. — Vi ne volas aŭskulti min. Nu almenaŭ foje dum la vivo!

    — Mi iras.

    — Iru.

    Ĉe la pordo lin atingis la vortoj:

    — Oleĉjo, vi rigardu, eble tie estas kuracilo kontraŭ tusado. Por Kristina. Ĉu vi ne forgesos?

    — Mi ne forgesos.

    — Li forgesos, — Kristina replikis. — Kaj tio ne estos io mirinda.

    — Oleg!

    — Nu kio?

    — Vi ne diris al mi "ĝis revido".

    — Ĝis revido.

* * *

    Oldulo lavis sin en la kuirejo super kuvo.

    — La grandajn bestojn vi mortigis, — li diris. — Sed la felo estas malbona, somera.

    — Tion faris Dik kun Sergejev.

    — Ĉu vi koleras? Ĉu vi vizitis Kristinan?

    — Tie ĉio estas en ordo. Poste alportu oleon al ili. Kaj ĉe ili finiĝas terpomoj.

    — Ne zorgu. Vizitu min, ni konversacios antaŭ la marŝado.

    — Sed nelonge! — la patrino ekkriis el-post la vando.

    Oldulo ridetaĉis. Oleg deprenis viŝtukon, etendis al li, ke por li estu oportune viŝi la maldekstran manon. La dekstran Oldulo perdis ĉirkaŭ dek kvin jarojn antaŭe, kiam oni unuafoje penis veni al la montaro.

    Oleg eniris la ĉambron de Oldulo, sidiĝis ĉe la tablon, poluritan per kubutoj de lernantoj, demovis memfaritan abakon kun sekigitaj nuksoj. Kiomfoje li sidis ĉe tiu tablo? Kelkmilfoje. Kaj preskaŭ ĉion, kion li scias, li aŭdis ĉe tiu tablo.

    — Por mi la plej timinda afero estas forpermesi vin, — Oldulo diris, sidiĝante kontraŭe, sur la instruistan lokon. — Mi pensis, ke post iom da jaroj vi anstataŭos min kaj instruos infanojn.

    — Mi revenos, — Oleg respondis. Li pensis: "Kaj kion nun faras Marjana?" La fungojn ŝi jam malsekigis, poste rearanĝis sian herbarion, ŝi nepre rearanĝas sian herbarion. Ĉu ŝi preparas sin? Ĉu ŝi parolas kun la patro?

    — Ĉu vi aŭskultas min?

    — Jes, certe, instruisto.

    — Tamen mi mem insistis, ke oni kunprenu vin malantaŭ la montpasejon. Verŝajne, tio estas pli bezona por vi ol por Dik aŭ Marjana. Vi estos miaj okuloj, miaj manoj.

    Oldulo levis la manon kaj rigardis ĝin kun intereso, kvazaŭ li neniam vidis ĝin. Kaj enpensiĝis. Oleg silentis, pririgardante la ĉambron. Oldulo iufoje silentiĝis tiel, subite, por minuto aŭ du. Ĉiu havas siajn malfortaĵojn. Fajreto de la lumilo speguliĝis de la polurita, ĉiam pura mikroskopo. Al ĝi mankis la ĉefa vitraĵo. Sergejev milfoje diris al Oldulo, ke la malplena tubeto estas troa lukso, por konservi ĝin sur la breto, kiel ornamaĵo. "Donu ĝin al mi en la metiejon, Boĉjo. Mi faros el ĝi du admirindajn tranĉilojn". Sed Oldulo ne donis.

    — Pardonon, — Oldulo diris. Li dufoje palpebrumis per bonaj grizaj okuloj, glatigis la akurate tonditan barbon, pro kiu Luiza nomis lin negocisto. — Mi estis pensanta. Ĉu vi scias pri kio? Pri tio, ke en la historio de la tero jam okazis, ke pro malbonŝanco grupo de homoj okazis forigita de la komuna fluo de la civilizado. Kaj ni trafas en la fakon de kvalita analizo...

    Oldulo ree silentiĝis kaj maĉis per la lipoj. Li foriris en siajn pensojn. Oleg kutimiĝis al tio. Al li plaĉis sidi apud Oldulo, simple silenti, li kredis, ke Oldulo estas tiel plena je scioj, ke eĉ aero de la ĉambro estas plena je ili.

    — Jes, certe, oni devas konsideri la tempan diapazonon. Diapazono estas distanco. Ĉu vi memoras?

    Oldulo ĉiam klarigis al la lernantoj vortojn, kiujn la lernantoj ne renkontis.

    — Por unu homo sufiĉas kelkaj jaroj por degeneri. Kondiĉe, ke li estas blanka folio de papero. Estas sciate, ke infanoj, bebaĝe trafitaj al lupoj aŭ simioj, post kelkaj jaroj absolute regresis kompare de siaj samaĝuloj, kaj tiaj okazoj estis registritaj en Barato kaj Afriko. Ili iĝis demenculoj. Demenculo estas...

    — Mi memoras.

    — Pardonon. Oni malsukcesis revenigi ilin al la homaro. Ili eĉ iris nur kvarpiede.

    — Kaj kio pri plenkreskuloj?

    — Lupoj ne adoptos plenkreskulon.

    — Kaj se ili trafos en neloĝatan insulon?

    — Variantoj diversas, sed homo neeviteble degeneras... degenereco...

    Oldulo rigardis al Oleg, tiu kapjesis, li konis tiun vorton.

    — Degenereco dependas de la nivelo, kiun la homo atingis al la momento de la izoleco, kaj de ĝiaj ecoj. Sed ni ne povas fari eksperimenton pri unu formita persono. Ni diras pri sociumo. Ĉu grupo de homoj, en kondiĉoj de izoleco, povas savi kulturnivelon, kiun ili havis en la momendo de disiĝo?

    — Povas, — Oleg respondis. — Tio estas ni.

    — Ne povas, — Oldulo oponis. Sed por etulo sufiĉas kvin jaroj, por grupo, eĉ se ĝi ne formortos, necesas du aŭ tri generacioj. Por tribo — kelkaj generacioj. Por popolo, eble, jarcentoj. Sed la procezo estas definitiva. Ĝi estas konfirmita de la historio. Ni prenu la aŭstraliajn indiĝenojn...

    Eniris la patrino de Oleg, ŝi estis kombita, surmetis ĵuslavitan jupon.

    — Mi sidos kun vi.

    — Sidu, Irinjo, — Oldulo kapjesis. Ni konversacias pri la socia progreso. Pli ĝuste - pri la regreso.

    — Mi jam aŭdis. Vi filozofias, post kiom da tempo ni komencos iri kvarpiede? Do mi respondos al vi — pli frue ni ĉiuj mortaĉos. Kaj tio estas bona. Min tedis jam.

    — Sed al li ne tedis, — Oldulo ne konsentis. Kaj al miaj ĝemeloj ne tedis.

    — Mi ja por li vivas, — la patrino diris, — kaj vi sendas lin al nepra morto.

    — Se mi okupos vian vidpunkton, Ira, — Oldulo diris, — do ĉi tie ĉiu tago minacas per morto. La ĉitiea arbaro estas morto, vintro estas morto, inundo estas morto, uragano estas morto, piko de burdo estas morto. Kaj ni ne scias, de kie elrampos morto kaj kian aspekton ĝi prenos.

    — Ĝi elrampas kiam ĝi volas, kaj forportas, kiujn ekdeziros, unu post la alia.

    — Ni estas pli multaj, ol estis antaŭ kvin jaroj. La ĉefa problemo estas ne la biologia vivado, sed la morala.

    — Ni estas pli malmultaj! Estas malpli da ni kun vi! Ĉu vi komprenas, ni tute ne restis! Kion tiuj hundidoj povas sen ni?

    — Ni povas, — Oleg respondis. Ĉu vi sola irus en la arbaron?

    — Prefere mi pendumos min. Foje mi timas eĉ eliri eksteren.

    — Sed mi povas iri eĉ tuj. Kaj revenos kun predo.

    — Jes, ni hodiaŭ Dikon kun Marjanja apenaŭ savis.

    — Tio estas hazardo. Vi ja scias, ke ŝakaloj ne vagadas grege.

    — Nenion mi scias! Ĉu ili tamen vagis grege aŭ ne? Ĉu vagis?

    — Vagis.

    — Do, ili vagadas.

    — Oleg ne plu oponis. Ankaŭ la patrino silentiĝis. Oldulo suspiris, ĝisatendis paŭzon kaj daŭrigis sian monologon.

    — Ial mi rememoris unu okazaĵon. Mi mil jarojn ne rememoris ĝin, sed hodiaŭ rememoris. Eble ĝi konvenas al tio? Tio okazis en la jaro 1530, baldaŭ post la malkovro de Ameriko. Germana balenŝipo, kiu ĉasis sude de Islando, trafis ŝtormon, kaj la ŝipo estis forportita nordokcidenten, en nekonatajn akvojn. Kelkajn tagojn la ŝipo estis portata per ondoj inter glaciinsuloj. Glaciinsulo estas...

    — Tio estas blokego el kontinenta glacio, flosanta sur apudpolusa maro, mi scias.

    — Ĝuste. Post kelkaj tagoj aperis neĝozaj rokaj bordoj de nekonata tero. Nun ĝi nomiĝas Groenlando. La ŝipo ankris kaj maristoj elŝipiĝis. Kaj imagu, kiel ili miris. kiam baldaŭ ili trovis duonruiniĝintan preĝejon, kaj poste restaĵojn de ŝtonaj kabanoj. En unu el la kabanoj ili trovis kadavron de rufhara viro en vesto, fuŝe kudrita el fokaj feloj kaj apude malakriĝintan, rustiĝintan tranĉilon. Kaj ĉirkaŭe estis malpleneco, malvarmo, neĝo...

    — Ne timigu, Boĉjo, — la patrino ĉesigis lin. Ŝiaj fingroj nervoze frapis kontraŭ la tablo. Pseŭdohistoriaj fabeloj...

    — Momenton, Tio ne estas fabelo. Tio estas strikte dokumentita. Tiu homo estis lasta vikingo. Ĉu vi memoras, Oleg, kiuj estis vikingoj?

    — Vi rakontis pri vikingoj.

    — Vikingoj navigadis, konkeris tutajn landojn, ili loĝigis Islandon, elŝipiĝis en Ameriko, kiun ili nomis Vinland, eĉ fondis sian reĝlandon en Sicilio. Kaj ili havis grandan kolonion en Groenlando. Tie troviĝis kelkaj setlejoj, staris ŝtonaj domoj kaj preĝejoj. Sed ŝipoj de vikingoj ĉesis navigadi en la maroj. Iliaj kolonioj reaparteniĝis al aliaj popoloj aŭ iĝis forlasitaj. Rompiĝis rilatoj kun Groenlando. Kaj dume la klimato iĝis pli kaj pli severa, bruto mortadis kaj la groenlandaj setlejoj dekadencis. Unuavice ĉar ili perdis rilatojn kun la ekstera mondo. Groenlandanoj, iamaj kuraĝaj maristoj, mallernis fari ŝipojn, ili iĝis malplimultaj. Estas sciate, ke en mezo de la jarcento XV en Groenlando okazis lasta nuptofesto. Prafiloj de vikingoj sovaĝiĝis, ili estis tro malmultaj, por kontraŭstari la naturon, atingi progreson aŭ por almenaŭ konservi atingaĵojn. Ĉu vi imagas la tragedion — la lasta nuptofesto en la tuta lando? — Oldulo parolis al la patrino.

    — Viaj analogioj ne konvinkas min. Ĉu vikingoj estis multaj aŭ malmultaj — nenio savus ilin.

    — Sed alternativo ja estis. Se tiu germana ŝipo venus je tridek jaroj pli frue, ĉio estus alie. Tiuj vikingoj povus forveturi al la kontinento kaj reveni al la homaro. Aŭ refunkciiĝus rilatoj kun la aliaj landoj, aperus komercistoj, novaj kolonianoj, aŭ almenaŭ novaj laboriloj, scioj... Kaj ĉio estus alie.

    — Al ni neniu alnavigos.

    — Nia savo estas ne kunvivado kun la naturo, — Oldulo certeme diris. Tiufoje li turnis sin al Oleg. — Ni bezonas helpon. Helpon de la cetera homaro. Tial do mi insistas, ke via filo marŝu post la montpasejon. Ni ankoraŭ memoras. Kaj nia devo estas ne ŝiri la fadenon.

    — Vana parolado, — la patrino lace diris. — Ĉu mi varmigu akvon?

    — Varmigu, — Oldulo respondis. — Ni ĝuu bolaĵon. Por ni danĝeras forgesado. Jam nun, la posedantoj de almenaŭ eroj da la homara saĝo, da scioj, iĝas pli kaj pli malmultaj. La unuaj pereas, mortas, la aliaj estas tro absorbitaj de la lukto por ekzistado... Kaj jen aperas nova generacio. Vi kun Marjana dume estas transira etapo. Vi estas kvazaŭ ĉenero, kunliganta nin kun nia estonteco. Kia ĝi estos, ĉu vi imagas?

    — Ni ne timas arbaron. Ni konas fungojn kaj arbojn, ni povas ĉasi en la stepo.

    — Mi timas estontecon, en kiu potencas la nova tipo de homo — Dik-ĉasisto. Por mi li estas simbolo de retiriĝo, la simbolo de la homa malvenko antaŭ la naturo.

    — Rikardo estas bona knabo, — la patrino replikis el la kuirejo. — Por li estis malfacile esti sola.

    — Temas ne pri karaktero, — Oldulo diris. — Temas pri la socia fenomeno. Kiam vi, Irina, povos abstraktiĝi de bagateloj?

    — Ĉu mi abstraktiĝos aŭ ne, sed se en tiu vintro Dik ne mortigus urson, ni ĉiuj formortus pro malsato, — diris la patrino.

    — Dik jam sentas sin aborigeno de tiu loko. Li ĉesis viziti min antaŭ kvin jaroj. Mi ne certas, ĉu li memoras abocon.

    — Por kio? — la patrino demandis. — Tutegale libroj mankas. Kien kaj al kiu li skribu leterojn?

    — Dik scias multe da kantoj, — Oleg replikis. — Kaj mem verkas. — Oleg iom ekhontis, ke al li plaĉas senti la malbonkorecon de Oldulo al Dik, tial li decidis defendi Dikon.

    — Temas ne pri kantoj. Kanto estas aŭroro de civilizado. Kaj por la etuloj Dik estas idolo. Dik-ĉasisto! Kaj por vi, virinoj li estas ekzemplo. "Rigardu al Dik. Jen estas bona knabo!" Kaj por knabinoj li estas kavaliro. Ĉu vi atentis, per kiaj okuloj lin rigardas Marjanjo?

    — Ŝi rigardu, edziniĝu. Por la setlejo tio estas bona.

    — Panjo! — Oleg perdis paciencon.

    — Kio?

    La patrino, kiel ĉiam, nenion rimarkis ĉirkaŭe, vivis en iu sia mondo, rememoradis malnovaĵojn.

    — Ĉu vin ĝojigas la mondo de dik-oj? — Oldulo estis kolera. Li eĉ frapegis la tablon per pugno. — La mondo de bonordaj, rapidaj sovaĝuloj?

    — Kion do vi proponas anstataŭe?

    — Jen lin. — Oldulo metis la pezan manplaton sur la nukon de Oleg. — La mondo de Oleg estas mia mondo, estas via mondo, de kiu vi penas forturni vin. Kvankam por vi ja la alia ne ekzistas.

    — Vi malpravas, Boĉjo. — La patrino venis en la kuirejon, prenis de fajro bovlon kun bolaĵo kaj portis ĝin en la ĉambron. — Sukero finiĝis.

    — Ankaŭ ĉe mi, — Oldulo respondis. — Nun radikoj estas maldikaj, nedolĉaj. Egli diras, ke oni devas toleri monaton. Ni manĝu kun pano. Vi ja estas inteligenta virino kaj devas kompreni, ke ni estas kondamnitaj al degenerado, se nin anstataŭos dikoj-ĉasistoj.

    — Mi ne konsentas kun vi, Boĉjo, — la patrino diris. Ni almenaŭ travivu. Nun mi diras ne pri mi persone sed pri la setlejo, pri la etuloj. Kiam mi rigardas al Dik aŭ al Marjana, en mi aperas espero. Vi nomas ilin sovaĝaj, sed mi pensas, ke ili sukcesis adaptiĝi. Kaj se ili nun pereos, do ni ĉiuj pereos. La risko estas tro granda.

    — Do mi ne adaptiĝis, ĉu? — Oleg demandis.

    — Vi adaptiĝis malplej ol la aliaj.

    — Vi simple timas pri mi, — Oleg respondis. — Kaj ne volas, ke mi marŝu en la montaron. Sed mi pafas per arbalesto pli bone ol Dik.

    — Mi timas pri vi, certe, timas. Vi estas sola ĉe mi. Vi estas ĉio, kio restis ĉe mi. Sed vi ĉiutage pli kaj pli disiĝas de mi, foriras ien, iĝas fremda.

    Oldulo monotone paŝadis en la ĉambro, tiel okazis, kiam li estis malkontenta pri lernantoj, se ili pigras. Li klinis sin, levis globuson de tabureto. Li faris ĝin el giganta fungo, kiu kreskis en tiu vintro ĉe la ŝedo. Tiam ili kun Oleg kune raspis farbojn, farban argilon, kiun Majana kaj Liz serĉadis ĉe la rojo, ĝuste tiun, el kiu nun oni faras sapon. Ili sekigis ĝin kaj obtenis du kolorojn — la blankan kaj la grizan. Kaj la fungo mem estis lila. Kaj Oldulo laŭmemore desegnis ĉiujn kontinentojn kaj oceanojn de la Tero. La globuso rezultis pala, kaj post du jaroj eĉ pli paliĝis kaj viŝiĝis, iĝis kiel ronda pomo.

    Oleg ekvidis sur la tablo malgrandan makuleton de rozkolora ŝimo. Tio estas ne flava, sed venena ŝimo. Li singarde forviŝis la makuleton per maniko. Estas stulte, se via propra patrino preferas alian ol vi. Entute tio estas perfido. La tute vera perfido.

    — Ni kun vi mortos, — Oldulo diris.

    — Kaj tio estas bonega. Ni vivis sufiĉe, — la patrino eldiris.

    — Tamen ni ne hastas morti, ni kroĉiĝas je tiu vivo.

    — Ni estas timuloj.

    — Vi ĉiam havas Olegon.

    — Mi vivis por li.

    — Ni kun vi mortos, — Oldulo daŭrigis, sed la setlejo devas vivi. Alie malaperos la senco de nia kun vi ekzistado.

    — Pli da ŝancoj vivi havas la setlejo de ĉasistoj, — la patrino insistis.

    — Pli da ŝancoj vivi havas la setlejo de tiaj, kia estas Oleg, — Oldulo oponis. Se nian tribon regos Dik kaj similaj al li, do post cent jaroj neniu memoros, kiu ni estas kaj de kie venis. Ekregos la rajto de fortulo, leĝoj de pratriboj.

    — Kaj ili fruktos kaj multiĝos. Kaj ili iĝos multaj. Kaj ili inventos radon, kaj post plia jarmilo — vapormaŝinon. — La patrino ekridis, kvazaŭ ekploris.

    — Ĉu vi ŝercas? — Oleg demandis.

    — Irina pravas, — Oldulo respondis. La lukto por ekzistado en elementa formo venigos al senespera regreso. Resti vivaj kontraŭ la prezo de kunviviĝo kun la naturo, akcepto de ĝiaj leĝoj signifas kapitulaci.

    — Tamen resti vivaj, — la patrino insistis.

    — Ŝi ne pensas tiel, — Oleg diris.

    — Certe, ŝi ne pensas tiel, — Oldulo konsentis. Mi konas Irinan jam dudek jarojn, kaj scias, ke ŝi ne pensas tiel.

    — Mi ĝenerale preferas ne pensi.

    — Vi mensogas, — Oldulo diris. — Ĉiuj ni pensas pri estonteco, timas kaj esperas. Alie ni ĉesos esti homoj. Ĝuste la ŝargo de scioj, kiun ne akceptas Dik, anstataŭigante ĝin per la simplaj leĝoj de la arbaro, povas savi nin. Kaj dum restas alternativo, ni povas esperi.

    — Ĉu por tiu alternativo vi pelas Oleĉjon en la montaron?

    — Por savo de la scioj, por ni kun vi, por lukto kontraŭ sensencaĵo, ĉu al vi ne klaras?

    — Vi ĉiam estis egoisto.

    — Ĉu via blinda patrina egoismo ne enkalkulendas?

    — Por kio vi bezonas Olegon? li ne eltenos la marŝadon. Li ja estas malforta.

    Tion ŝi devis ne diri. La patrino mem konjektis, kaj rigardis al Oleg, petegante lin per la okuloj ne ofendiĝi.

    — Mi ne ofendiĝas, sed mi volas iri. Eble, mi volas eĉ pli ol ĉiuj aliaj. Dik volonte restus. Baldaŭ cervoj komencos migri, estos bona ĉasado en stepo.

    — Li estas necesa en la marŝado, — Oldulo diris. Malgraŭ ĉiuj miaj indignoj pri la perspektivo de lia potenco, hodiaŭ lia scipovo, lia forto povas nin savi.

    — Savi! — La patrino forigis la rigardon de Oleg. — Vi gurdas pri savo. Ĉu vi mem kredas je ĝi? Trifoje homoj marŝis en la montaron, kiom da ili revenis? Kun kio?

    — Tiam ni ne jam estis spertaj. Ni ne konis la ĉitieajn leĝojn. Ni iris, kiam en la montaro kuŝis neĝo. Nun ni scias, ke ĝi degelas nur en fino de somero. Oni devas pagi kontraŭ ĉiu ajn sciero.

    — Se tiuj homoj ne pereus, ni vivus pli bone. Estus pli da nutrantoj.

    — Tamen nin egale trafus potenco de la leĝo pri degenerado. Aŭ ni estas parto de la homaro kaj savas ĝiajn sciojn aŭ ni estas sovaĝuloj.

    — Vi estas idealisto, Boĉjo. Peco da pano nun estas pli necesa ol abstraktaj ananasoj.

    — Sed vi ja plu memoras la guston de ananaso, ĉu? — Oldulo turnis sin al Oleg kaj aldonis: — Ananaso estas tropika frukto kun specifa gusto.

    — Mi komprenis, — Oleg respondis. — Ridinda vorto.

    

    

     LA ĈAPITRO DUA

    — Paperon, — Oldulo ripetis. — Almenaŭ dekon da folioj.

    — Vi havos paperon, — Tomaso promesis.

    Tiuj, kiuj intencis foriri, kunvenis ĉe la pordego de la palisaro. La aliaj venis por akompani ilin. Ĉiuj ŝajnigis, ke la marŝo estas tute ordinara, kiel por radikoj al marĉo, sed adiaŭis kvazaŭ por ĉiam.

    La forirontoj estis varme vestitaj — Oni kolektis vestaĵojn en la tuta setlejo. Luiza mem selektis, orlis, retuŝis. Verŝajne, Oleg neniam estis tiel varme vestita. Nur Dik prenis nenion superfluan. Li mem por si ĉion kudras.

    La pluvo preskaŭ ĉesis, en la flakoj ĉirkaŭ la fostoj plaŭdis kaj pepis akvotigroj. La signo de bona vetero.

    Tomaso rigardis al la akvotigroj.

    — La pluvo ĉesas. Oni fortikigu la fostojn.

    — Ne pensu pri tio, — Luiza respondis. Ni faros tion sen vi.

    — Kaj kion vi alportos por mi, paĉjo? — demandis la rufulino Rut, la filino de Tomaso.

    — Ne, — replikis lia edzino Linda. — Eĉ ne pensu pri tio. Gravas nur, ke la paĉjo revenu. Enkovru la gorĝon, vi ja ree tusadas.

    — Post la montpasejo iru iomete dekstren, — Vajtkus diris al Tomaso. — Ĉu vi memoras?

    — Certe, — Tomaso ridetis. — Mi memoras, kvazaŭ tio ĵus estis. Vi prefere kuŝiĝu...

    La patrino tenis Olegon je la mano, kaj li ne aŭdacis eltiri la manon, kvankam al li ŝajnis, ke Dik iomete rikanas, rigardante lin. Ŝi volis iri kun li ĝis la tombejo, sed Sergejev ne permesis al ŝi. Li tion permesis al neniu, krom Luiza kaj Oldulo.

    Oleg kelkfoje retrorigardis. La patrino staris, levetinte la manon, kvazaŭ ŝi volis svingi antaŭ la disiĝo, sed forgesis. Ŝi penis ne plori.

    Super la palisaro videblis la kapoj de la plenaĝuloj. La patrino, Egli, Linda, Sergejev, Vajtkus, kaj tra la dornoj, malsupre, videblis la malhelaj kapoj de la infanoj. La eta vico de homoj, kaj post ili estis la oblikvaj, brilantaj pro la pluvo, rozkoloraj tegmentoj de la malgranda amaseto da dometoj.

    Sur la monteto Oleg lastfoje retrorigardis. Ĉiuj staris same ĉe la palisaro, sed iuj el la etuloj forkuris flanken kaj umis apud la flako. De ĉi tie, desupre, videblis la strato — la vojeto inter la kabanoj. Kaj la pordo de Kristina. Iu virino staris ĉe la pordo. Sed de la monteto ne klaras, ĉu Kristina aŭ Liz. Kaj poste pinto de la monteto forigis la setlejon de vido.

    Ankaŭ la tombejo estis ĉirkaŭita per palisaro. Dik, malfermonte la pordeton, rigardis internen, ĉu tie kaŝiĝas iu besto. Oleg ekpensis, ke li mem verŝajne, forgesus tion fari.

    Strange, li pense rimarkis, ke estas multe pli da tomboj, premitaj per ŝtonoj el mola ardezo, derompita de la proksimaj rokoj, ol homoj en la setlejo. Kvankam la setlejo estas nur deksesjaraĝa. La patro estas ne ĉi tie - li restis malantaŭ la montpasejo.

    Dik haltis antaŭ du egalaj ŝtonoj, elhakitaj pli akurate ol la aliaj. Tio estas liaj patro kaj patrino.

    Ekis vento, malvarma kaj humida. Oldulo malrapide iris de tombo al tombo. Li konis ilin ĉiujn. Kiom da ili estis antaŭ dek ses jaroj? Ŝajne, tridek ses plenaĝuloj kaj kvar infanoj. Kaj kiom da restis? Naŭ plenaĝuloj kaj triopo da infanoj el venintoj. Triopo. Dik, Liz kaj Oleg. Marjana naskiĝis jam ĉi tie. Ankaŭ vivas dek du infanoj, kiuj naskiĝis en la setlejo. Do antaŭ dek sep jaroj ĉi tie estis kvardek homoj, sed nun - dukek iom. Tio estas facila aritmetiko. Ne, ne estas facila. Da tomboj estas multe pli, tio ofte estas etuloj, mortintaj aŭ pereintaj, ĉitieaj.

    Ĉe la orelo, kvazaŭ subaŭskultinte liajn pensojn, Luiza diris:

    — La plimulto mortis dum la unuaj kvin jaroj.

    — Certe, — Oldulo konsentis, — ni pagis kontraŭ la sperto.

    — Estas miraklo, ke ĉiuj ne mortis dum la unua jaro, — Tomaso aldonis.

    Ili haltis antaŭ la ŝtonoj en mezo de la tombejo. La ŝtonoj estis malbone dehakitaj, krudaj, kurbaj, ili preskaŭ enteriĝis, kaj alkroĉaj branĉetoj de musko ĉirkaŭkreskis ilin, transforminte ilin en rondecajn altaĵetojn.

    Oleg ekdeziris tuj reveni, por ankoraŭfoje vidi la setlejon, li sciis: la patrino staras ĉe la palisaro kaj esperas, ke li faros tion. Oleg eĉ ekiris al la pordeto de la palisaro, sed Tomaso diris:

    — Estas tempo por iri. Baldaŭ komencos krepuskiĝi, sed ni devas atingi la rokojn.

    — Oj! — Marjana eksklamaciis. Ŝi rapide fingrumis la sakon, pendantan malantaŭ la ŝultro.

    — Ĉu vi ion forgesis? — Dik demandis.

    — Ne. Tamen mi forgesis... Mi rigardu al la patro...

    — Iru, iru, Marjanjo, — Tomaso balancis la kapon. — Ju pli frue ni ekiros, des pli rapide revenos.

    Oleg rimarkis, ke la okuloj de Marjana estas plenaj je larmoj. Ankoraŭ iomete - kaj ili elverŝiĝos sur la vangojn.

    Marjana malantaŭiĝis de la ceteraj. Oleg aliris al ŝi kaj diris:

    — Ankaŭ mi volis reveni. Nu almenaŭ por rigardi de la monteto.

    Ili iris apude kaj silentis.

    Je ĉirkaŭ tridek paŝoj for de la palisaro, kie komenciĝis la perfida glueca arbustaro, ili haltis.

    Luiza kisis ĉiujn, Oldulo adiaŭis, manpreminte. Lastvice kun Oleg.

    — Mi tre esperas al vi, — li diris. Eĉ pli, ol pri Tomaso. Tomaso zorgas pri bonfarto de la setlejo, pri ĝia nuntempo. Vi devas pensi pri estonteco. Ĉu vi komprenas?

    — Bone, — Oleg kapjesis, — kaj vi prizorgu la patrinon, ke ŝi ne enuu. Mi alportos mikroskopon.

    — Dankon. Revenu rapide.

    La unua eniris la arbustaron Dik, facile kaj rapide desĵetante la malpezajn tentaklojn per pinto de la lanco.

    — Estu proksime de mi, — li ordonis, — ĝis ili rekonsciiĝos.

    Oleg ne retrorigardis. Mankis tempo por retrorigardi. Se oni retrorigardus - branĉeto gluiĝus al boto, kaj poste estus nedeŝirebla, kaj se oni deŝiros ĝin - ĝi tri semajnojn fiodoros. Tio estas abomena arbustaro.

* * *

    Ĉe krepuskiĝo ili atingis la rokojn. Ĝuste kiel Tomaso taksis.

    La arbaro ne etendiĝis ĝis la rokoj, iliaj helruĝaj pintoj elstaris el la nuda valo, kovrita per makuloj de likeno. Flokoj de nuboj preterflugis tiom malalte, ke pintoj de la rokoj tranĉis iliajn ventrojn kaj malaperis en nigran nebulon. Tomaso diris, ke la groto, en kiu li noktumis lastfoje, estas seka, kaj estas facile atingi ĝin. Ĉiuj krom Dik laciĝis. Kaj Dik, eĉ se li laciĝis, al neniu diris pri tio, sed ridetaĉis.

    — Tiam estis pli malvarme, — Tomaso diris. — Tiam ni decidis, ke transiri la marĉojn dum malvarmo estas pli facile. Sed la montpasejo estis fermita. Mi memoras, ni iris ĉi tie kaj la tero sub piedoj sonoris — frostis.

    Inter la marŝantoj kaj la rokoj kuŝis la blankeca ronda makulo, diametre ĉirkaŭ dudek metrojn.

    — Ĉu ĝuste ĉi tie sonoris? — demandis Dik, kiu iris unua. Li subite haltis ĉe rando de la makulo. Ĝi iomete briletis, kiel ŝelo de pino.

    — Jes. — Tomaso haltis apud Dik.

    Oleg malantaŭiĝis. Antaŭ horo li prenis de Marjana sakon, ke ŝi ne trolaciĝu. Marjana ne volis ĝin redoni, sed Tomaso aprobis: "Prave. Morgaŭ mi helpos al vi, poste - Dik". "Por kio helpi? — replikis Dik. — Ni eligos nokte la superfluan, dismetos en niajn sakojn, neniu rimarkos, kaj por Marjanjo estos malpli peze. Oni devis pensi pli frue. Ni estis pretigantaj nin du monatojn, sed ne pripensis tion".

    "Interese, kiu devis pensi? Vi ja estas sama pensanto kiel ĉiuj", — pense rimarkis Oleg.

    Sed ili devis treni nemalmulte, kvankam Dik diras, ke eblas ne zorgi pri manĝaĵo, li nutros. Tamen ili kunprenis sekigitan viandon, fungojn, ankaŭ radikojn, sed la plej peza aĵo estis seka brulligno. Sen ĝi ne eblos boligi akvon, nek forpeli bestojn.

    — Ĉu vi scias, al kio similas tio? — Marjana diris, atinginte la virojn. — Al pinto de fungo, grandega fungo.

    — Eble, — Dik respondis. Ni prefere ĉirkaŭpasu ĝin.

    — Kial? — Oleg demandis. — Ni ja devos grimpi sur la deklivo.

    — Mi provu, ĉu bone? — Marjana genuiĝis kaj eligis tranĉilon.

    — Kion vi volas fari? — Tomaso demandis.

    — Mi peceton detranĉos. Kaj flaros. Se tio estas manĝebla fungo, ĉu vi imagas kia bonega tio estas? Eblos ja satigi la tutan setlejon.

    — Ne indas tion fari, — Dik diris. — Al mi ne plaĉas via fungo. Kaj tio tutcerte ne estas fungo.

    Sed Marjana jam enigis la tranĉilon en randon de la makulo. Sed ŝi ne sukcesis detranĉi — ŝi apenaŭ sukcesis kapti la tranĉilon. La blanka makulo subite ektremis, impetinte kiel ondego al Marjana. Dik abrupte ektiris la knabinon al si, kaj ili ekruliĝis sur la ŝtonoj. Tomaso saltis al ili kaj levis la arbaleston.

    Dik, sidante sur la ŝtonoj, ekridegis:

    — Por mortigi ĝin, necesas sago de la amplekso de arbo aŭ eĉ pli!

    — Mi ja diris, ke tio estas fungo, — Marjana diris. Domaĝe, ke vi timiĝis, Dik. Ĝi odoras kiel fungo.

    La konvulsioj onde ruliĝis sur la blanka makulo, naskiĝante en centro kaj diskurante al la randoj, kvazaŭ rondoj sur akvo pro ŝtono. Kaj centro de la fungo pli kaj pli leviĝis, kvazaŭ iu volis eliĝi eksteren, puŝis la fungon per kapo. Poste de la centro ekkuris flanken malhelaj fendetoj, ili estis plilarĝiĝantaj kaj iĝis grandaj petaloj kun pintoj al centro. La petaloj komencis leviĝi supren kaj turniĝi malantaŭen, konsistigante floron.

    — Tio estas bela, — Marjana diris, — tio estas belega, ĉu ne?

    — Kaj vi volis promeni sur ĝi, — Dik memorigis al Oleg per la voĉo de pliaĝulo, kvankam ili estas samaĝuloj.

    Tomaso metis la arbaleston post la dorson, levis la tranĉilon de Marjana.

    — Naturesplorantoj devas dekomence pensi, kaj nur pli poste esplori.

    — Ĝi nenion povas fari al ni, — Marjana replikis. — Ĝi montras kia bela ĝi estas!

    — Certe, se neniu kaŝiĝas en ĝi, — Dik aldonis. — Nu, ni iru, ĉu? Poste malheliĝos kaj ni ne trovos la groton. Ĉiuj planoj rompiĝos. Ni ja intence eliris ĝuste, por noktumi en la konata loko.

    Ili ĉirkaŭpasis la makulon sur la ŝtonoza deklivo. Desupre Oleg penis rigardi en mezon de la floro, sed tie estis malhele. Kaj malplene. La petaloj poiome denove estis alproksimiĝantaj, la fungo-giganto estis trankviliĝanta.

    — Kiel ni nomos ĝin? — Marjana demandis.

    — Amanito, — Tomaso proponis.

    — Ĉu amanito estas fungo?

    — Amanito certe estas fungo, — Tomaso kapjesis. — Venena kaj granda. Kun ruĝa ĉapelo kaj sur la ĉapelo estas blankaj makuloj.

    — Ne tre similas, — Dik diris.

    — Sed bele sonas, — Marjana replikis.

    Delonge okazis, ke la nomojn por nekonataj aĵoj donis Tomaso. Li donis la nomojn konatajn, ne ĉiam kongruajn. Por kio oni elpensu la novajn? Gravas nur komuna indiko. Fungoj kreskas en tero kaj ilin eblas sekigi. Do rondaj oranĝkoloraj aŭ bluaj globoj, kiuj enteriĝas, sed kiujn eblas sekigi, kuiri, friti kaj manĝi, se oni bonege malsekigos ilin, ni nomu fungoj. Ŝakaloj vagas grege, manĝas kadavraĵon, estas timemaj kaj avidaj. Kaj ne gravas, ke ĉi tie ŝakaloj estas reptilioj. Lano de urso estas longa, vila, kaj urso mem estas granda... Kvankam ĝia lano estas markotoj de kurkardo, similaj al verdetaj haretoj.

    Oleg senspiriĝis, dum li grimpis sur la deklivo. Ŝtonoj ruliĝis el sub la piedoj, la sako de Marjana tiris la manon, la sia premis la ŝultrojn. Oleg kalkulis paŝojn. Kie estas tiu damnita groto? La aero komencis bluiĝi, eĉ sen tio la tago estis malserena, sed nun je deko da paŝoj for, objektoj svagiĝis, de la tero leviĝis griza nebulo, venis la tempo por kaŝi sin, nokte eĉ Dik ne riskas iri en arbaron. En mallumo aperas noktaj estaĵoj. Elirinte nokte post palisaron, oni ne revenas. Kaj ĉi tie, fore de la setlejo... Oleg retrorigardis... Al li ŝajnis, ke iu iras post li. Ne, tio estas nur nebulo. Li ne rimarkeble plirapidiĝis, — Tomaso tuj retrorigardis, nelaŭte krietis:

    — Ne koliziu kun mi, vi faligos min. Konservu la distancon.

    Tamen Oleg ne povis perdi la senton, ke iu iras post ili.

    La dorso de Tomaso malaperis — Tomaso devancis Marjanan. Nun antaŭe marŝas Marjanjo. Ŝia dorso estas mallarĝa, eĉ en la varma jako ĝi estas mallarĝa. Marjana stumblas, ŝi malbone vidas en krepusko. Egli diris — pro hemeralopeco, ne pro ordinara, sed pro la endemia. "Endemia... tio signifas rilata al tiu regiono", — sonis en la oreloj la voĉo de Oldulo, kvazaŭ li estis ĉi tie.

    — Ĉu vi volas ke mi prenu vin je la mano? — Oleg demandis.

    Ili duope iris en nebulo en marĉo, mergiĝante en ĝin ĝis genuoj.

    — Ne, — Marjana respondis, — dankon.

    — Haltu! — la voĉo de Dik sonis obtuze, el foro — Rokoj.

* * *

    Estas bone, ke la groton neniu ankoraŭ okupis. En ĝi povus kaŝiĝi urso aŭ iu eĉ pli malbona, el la krepuskaj kaj noktaj estaĵoj, kiuj kiel fantomoj vagadas ĉirkaŭ la palisaro kaj eĉ iufoje ŝancelas ĝin, altiriĝas al homa loĝejo kaj timas ĝin. Foje Marjana alportis el la arbaro kapridon, ankoraŭ etan, de la alteco ĝis lumbo. Ĝi havis malagrablan voĉon, eĉ pli malbonan ol tiu de la ĝemeloj, haroj de verda herbo pendis ĝis la tero, ĝi piedfrapis per la piedoj, kovritaj per kornaj platoj kaj kriegis.

    "Ĝi mekas, — Vajtkus kontentiĝe diris tiam. — Mi adoras la voĉojn de hombestoj".

    "Do ĝi estu kapro", — Tomaso decidis.

    La kapro ĝisvivis en la setlejo vintron, kiam nokto daŭras preskaŭ senpaŭze. Li alkutimiĝis al homoj, preskaŭ ne mordadis, ĉiam tede restis en la metiejo de Sergejev, tie estis varme. En la metiejo Segejev faris meblojn kaj tranĉis manĝilojn. Oleg ŝatis helpi al li, al li plaĉis fari aĵojn per manoj. Kaj poste venis noktaj estaĵoj kaj forprenis la kapron de la setlejo. Marjana trovis iom da verdaj laneroj malantaŭ la tombejo, sed tio ja estis printempe. Ŝi povis erari.

    Vajtkus diris tiam : "Bestobredadon ni prokrastu ĝis estonteco".

    "Des pli, tiun virkapron eblas utiligi same kiel melki", — Egli aldonis.

    La sola malavantaĝo de la groto estis larĝa enirejo. La enirejon ili tegis per fiŝa haŭto, poste estigis fajron — la noktaj bestoj malŝatas fajron. En la groto estis preskaŭ varme, kaj Oleg ĝue sternis sin sur la plata ŝtona planko. Marjana kuŝiĝis apude.

    — Kiel mi laciĝis. Kaj estis terure al mi. — ŝi suspiris.

    — Ankaŭ al mi — Oleg aldonis mallaŭte. — Al mi ŝajnis, ke iu iras malantaŭe.

    — Estis bone, ke mi ne sciis tion, — Marjana diris.

    Dik hakis ŝtipetojn. Ili kunprenis nur la plej bonajn ŝtipojn - kiuj malrapide brulas. Tomaso malfermis la sakon kun sekigitaj fungoj, prenis marmiton kun tripiedo.

    — Oleg, donu akvon, — li petis.

    Akvo troviĝis en la sako de Oleg, en la ujo el kukurbo. Tomaso devis fari nur du etajn paŝetojn por ke li povu mem preni akvon kaj Oleg komprenis, ke Tomaso diris tion edukcele. Li ne volas ordoni, ke tiu ekstaru kaj okupiĝu pri io utila. Kaj ĉu Oleg ne laboris? La tendon ili kune starigis, la fajro brulas. "Sekvan fojon, se mi malpli laciĝos, mi okupiĝos pri mastrumado, mi ja trenis la sakon de Marjana..."

    Sed Oleg certe nenion diris laŭte. Kaj antaŭ ol li levis sin, Dik etendis la longan brakon kaj movis la sakon de Oleg al Tomaso.

    — Li ripozu, — li eldiris sen sentimentoj, indiferente. — Li trenis du sakojn kaj laciĝis.

    — Li kuŝu, — Tomaso konsentis.

    Oleg sidiĝis.

    — Kion mi faru? — li demandis. — Se oni bezonas, mi nepre faros.

    — Momenton, Tomaso, — diris Marjana, — mi mem garnos la bolaĵon. Vi ne scias, kiom da fungoj meti.

    — Mi havis la senton, ke iu iris malantaŭ ni, — Dik diris.

    — Ĉu ankaŭ vi? — Oleg respondis.

    Kaj tuj ili ekaŭdis pezajn paŝojn ĉe la enirejo. Dik ĵetis sin al la arbalesto. Tomaso klinis sin al la fajro kaj prepariĝis preni ŝtipon. La paŝoj fariĝis malpli laŭtaj. Iĝis tre silente. Aŭdeblis nur, ke maloftaj gutoj de la pluvo falas de sur superpendaĵo super la enirejo de la groto.

    — Ni ĝustatempe sukcesis ĉion aranĝi, — Marjana diris.

    — Silenton.

    Sed nenio aŭdeblis el post la brila ŝirmilo el fiŝa haŭto, sur kiu dancis rebriloj de la fajro.

    Dik, tenante la lancon preta, venis al la kurteno, singarde movetis angulon, elrigardis eksteren.

    Oleg rigardis lian larĝan streĉitan dorson kaj atendis. Ankaŭ li prenu lancon... Sed tio ja estas devo de Dik. Maljusteco de tiu penso estis evidenta al Oleg, sed eblis konsoli sin, ke li havas alian taskon. Li devas vidi tion, kion vidi ne estas interese al la aliaj. Oldulo esperas al li...

    Marjana umis apud la fajro, disigante fungojn de peklitaj beroj, ŝi ĉiam kuiris ilin aparte kaj poste miksis. Ŝi staris sur genuoj, manikoj de ŝia jako estis kuspitaj, la mallarĝaj brakoj estis plenaj je cikatroj kaj vundoj. Oleg ekpensis, ke la brakoj de Marjana estas belaj kaj la vundoj kaj cikatroj estas bagatelo, ĉiuj ja havas cikatrojn.

    Ankaŭ Tomaso rigardis la rapidajn manojn de Marjana, observis, kiel la junulino enprofundiĝis en la magion, kiu por li, fremdulo sur tiu planedo, ne havis sencon. Li vidis cikatrojn sur ŝiaj brakoj — la koston, kiun la arbaro prenis kontraŭ la instruon, kaj pensis pri la abismo, kiun la setlejo fosas inter li kaj tiuj adoleskoj, kiuj baldaŭ bonege ekdormos sur la ŝtona planko, ne kovrinte sin kaj ne sentante la humidan, penetrantan malvarmon. Kaj la odoro de tiuj plantaj sepioj, kiujn ili nomas fungoj, ne estas abomena por ili, ili alkutimiĝis al tiu odoro... Cetere, la ĉitieaj infanoj odoras alie, ol hejme. Eĉ propraj infanoj. Kaj Rut, havanta ok jarojn, se ŝi trafus en la arbaron, eble ne pereus, almenaŭ ne mortus pro malsato. La arbaro estas kvankam danĝera, tamen konata loko. Kaj se li, Tomaso Hind, estas homo en tiu arbaro, do ili estas cervidoj, leporoj kaj eĉ lupidoj — ne la plej fortaj, tamen pli ruzaj ol multaj, kaj ili ne pereos.

    Marjana mordetis la dubindan fungon, ekpepetis, forĵetis ĝin en angulon. Sed laŭ la aspekto tio estas ordinara fungo.

    Iu ree malpeze paŝis, preskaŭ tuŝinte la duondiafanan kurtenon. "Damnaj fantomoj de la mallumo. Vagas elefantoj, mi ne miros se ili estas venenaj... La infanoj laciĝis, sed Dik havas la aspekton, kvazaŭ li pretas tuj persekuti ŝakalojn en densejo. Oleg, certe, estas malpli forta. Li estas saĝa knabo..."

    La kurteno moviĝis, ŝajnas ke la nokta gasto decidis forŝiri ĝin. Tomaso levis ŝtipon kaj rigardis eksteren, en la nebulan krepuskon. La nigra ombro ŝvebis for, dissolviĝis en la grizan nebulon, kvazaŭ ŝerculo altiris al si baloneton.

    — Mi ne scias, mi ne vidis tion antaŭe — Tomaso diris.

    — Ni devos deĵori ĉe la fajro, — Dik decidis.

    — Mi tute ne volas dormi, — Oleg diris.

    — Nun tre helpus bona pistolo, — Tomaso suspiris.

    — Post kvin minutoj la supo pretos, — Marjana avertis. — Bona supo. Luiza klopodis elekti por ni nur la plej bonajn fungojn.

    Tre fore io ŝmacis, ululis. Kaj aŭdiĝis mallaŭtaj paŝoj de multaj kruroj kaj blekado de multaj voĉoj.

    Marjana saltleviĝis.

    — Kaproj!

    — La vian oni jam formanĝis. Kiu ja pelas ilin? — Dik demandis.

    — Venena elefanto, — Tomaso respondis neatendite por si.

    — Kiu? — Marjana miris.

    Dik ekridis.

    — Ĝuste tiel ni nomu tion.

    La blekado iĝis alta kriado, tiel krias infano. Kaj ĉio silentiĝis. Kaj denove paŝado.

    — Mi opinias, ilin eligas la blanka fungo, — Oleg notis.

    — Kiujn?

    — Venenajn elefantojn.

    — Tio estas malicaj spiritoj, Kristina rakontis, — Marjana diris.

    — Malicaj spiritoj ne ekzistas, — respondis Oleg.

    — Vi enprofundiĝu en la arbaron, — Dik proponis.

    — Silentu, — Tomaso ĉesigis ilian disputon.

    Tute proksime preterkuris kaproj. Poste, paŝante mole kaj malofte, moviĝis persekutanto. La homoj movis sin malantaŭ la fajron, lasinte ĝin inter si kaj la kurteno. Nekonataj bestoj estas timigaj, ĉar oni ne konas iliajn kutimojn.

    La kurteno subite moviĝis, diagonale ŝiriĝis, kaj en la groton penetris verda hirta estaĵo, de la homa alteco, sed ronda, sur kvar kruroj, kun ungohava kresto laŭlonge de la dorso, elstaranta el haroj, kiel ĉeno de krutaj montetoj elstaras el arbaro.

    La besto rapide tremetis. Ĝiaj malgrandaj ruĝaj okuloj rigardis sensence kaj senespere.

    Dik celis per arbalesto, zorgante ne maltrafi.

    — Ĉesu! — Marjana ekkriis. — Tio ja estas kapro!

    — Vere, — Dik flustris restante sur la sama loko kaj eĉ ne movante la lipojn, — tio estas viando.

    Sed Marjana jam estis iranta al la kapro, ĉirkaŭirante la fajron.

    — Atendu, — Tomaso provis haltigi ŝin.

    Marjana forskuis lian manon.

    — Tio estas mia kapro, — ŝi diris.

    — La via antaŭ longe jam mortis, — Dik asertis, sed lia brako kun la arbalesto malleviĝis: viandon ili ankoraŭ havis, kaj Dik ne ŝatis mortigi sencele. Ĉasistoj mortigas tiom, kiom eblas forporti.

    La kapro ekretroiris kaj senmoviĝis. Videblis, ke tio. kio atendis ĝin ekstere estis pli timinda ol Marjana. Marjana klinis sin, rapide kaptis en la sako bongustan sekigitan fungon kaj proponis ĝin al la kapro. Tiu suspiris, flaris, malfermis la gigantan faŭkon kaj obeeme voris la donacon.

* * *

    Oleg deĵoris unua. La kapro ne intencis foriri. Ĝi retiriĝis al la muro, kvazaŭ volis kuniĝi kun ĝi, rigardis per unu okulo al Oleg kaj de tempo al tempo brue suspiris. Poste komencis grati sin kontraŭ la muro.

    — Vi pulojn ellasos. Staru senmove, aliokaze mi forpelos vin, — Oleg diris.

    La atentema, fiksa rigardo de la kapro ŝajnigis, ke tiu aŭskultas kaj komprenas, sed fakte, la kapro atente aŭskultis tion, kio estis okazanta ekstere.

    Rigardante la finbrulantan fajron, Oleg nerimarkite ekdormetis. Al li ŝajnis, ke li ne dormas, sed vidas, ke bluaj fajreroj ekflugas super la brulaĵoj kaj dancas popare, formas rondon. La kapro ekĝemis kaj blekis, ekstamfis. Oleg saltleviĝis, ne tuj rememoris, kie li estas, kaj nur post unu aŭ du sekundoj komprenis, ke la kapro forestas en la kutima loko — ĝi saltis profunden en la groton, kaj tra la truo en la kurteno enrampas la griza grajneca substanco, malrapide, kvazaŭ kiel pasto penetrante en la groton. En la substanco estis ia stulta scivolemo, malrapidemo, obstino, kaj la kapro senespere blekis, petegante savi ĝin — verŝajne ĝi decidis, ke la pasto venis por ĝi persone. Oleg ial ekpensis, ke tiu substanco estas tro malbela por nokta fantomo, li serĉis per mano kaj tute ne povis trovi sian arbaleston sur la ŝtonoj, kaj li ne povis forturni sian rigardon de la moviĝanta proksima substanco, kiu eligis la sufokan acidan odoron. Kaj tial li vidis, ke en la flanko de la estaĵo subite aperis plumita sago de arbalesto kaj duone eniĝis en la paston, enfalis en ĝin kaj tuj la pasto facile kaj rapide retiriĝis, ŝrumpis kaj malaperis, la randoj de la ŝiraĵo de la kurteno kuniĝis, kaj ĝi pigre ekflirtis.

    Oleg finfine sukcesis forturni la okulojn. Lia arbalesto kuŝis je du centimetroj de liaj disiĝintaj fingroj. Dik sidis surplanke, freŝa, vigla, kvazaŭ li ne estis dorminta. Li mallevis la arbaleston kaj diris:

    — Eble, mi devis ne pafi sed atendi.

    — Kial do vi pafis? — Marjana demandis. Ne stariĝante, ŝi etendis sian manon kaj karesis la maldikajn, kovritajn per kornaj platoj, krurojn de la kapro, kiu ploretis kvazaŭ infano, plendante al Marjana pri sia timo.

    — Oleg ŝtoniĝis, kaj tiu aĵo jam alproksimiĝis al li, — Dik diris sen la deziro riproĉi aŭ ofendi Olegon, Li diris ĝuste tion, kion li pensis. Li ĉiam diris nur tion, kion li pensis. — Mankis tempo por elekti ŝtipon.

    — Ĉu vi ekdormis? — Tomaso demandis Olegon.

    Tomaso kuŝis, metinte la sakon kun sekigita viando sub la kapon kaj volvinte litkovrilon sur sin. Al li frostis, pli ol al ĉiuj, kaj li neniel povis alkutimiĝi al la frosto. "Al li fariĝos plej malfacile, kiam iĝos efektive malvarme", — Oleg pensis. Kaj konfesis:

    — Mi ekdormetis kaj mem ne rimarkis. La kapro vekis min.

    — Vi estas bravulo, kapreto, — Marjana laŭdis.

    — Bone, ke li vekis, — Dik diris kuŝiĝante sur la flankon. Lia mano kuŝis sur la strikte kaj bele tornita tenilo de la arbalesto, li mem ĝin faris. — Aliokaze ni estus manĝitaj...

    Kaj li ekdormis, ne fininte la frazon.

    Tomaso ne volis dormi. Li ekstaris, anstataŭis Olegon, tiu iomete disputis, sed konsentis, liaj palpebroj malleviĝis kaj li tuj sternis sin surplanke. Tomaso kovris siajn ŝultrojn per la litkovrilo. Estus bone aldoni ŝtipojn, sed lignon ili ŝparu, ili ne havas tro da ĝi kaj estos pli malvarme. Li rememoris, kiel estis malvarme, kiam ili unuafoje marŝis al la montaro, — estis mortige kaj senespere malvarme. Plej malproksimen ili sukcesis veni la duan fojon. Verdire, el tiu marŝado ili revenis nur duope : li kaj Vajtkus.

    Tomaso rigardis al la infanoj. Kial ili ne sentas, ke dormi sur ŝtonoj estas malvarme kaj malmole? Ili estas naturaj sovaĝuloj, rigardantaj lin, oldulon, kun la ĝentila mizerikordo de indiĝenoj. Malgraŭ la timoj de Boris, ili ĉiujare pli kaj pli bone kunviviĝas kun tiu mondo de la humida arbaro kaj la griza nubaro. Kaj Boris pravas kaj ne pravas. Li pravas, ke sovaĝiĝo estas neevitebla. Tomaso vidas tion en la propra filino kaj en la aliaj etuloj. Sed estas evidente, ke tio estas sola eliro, sola eblo saviĝi. Kaj la montpasejo estas simbolo, je kiu neniu jam kredas, sed kiun rifuzi estas malfacile.

    La kapro ekpaŝetis, frapis ŝtonon per la hufoj. Dik malfermis la okulojn, ne moviĝante, fiksaŭskultis kaj denove ekdormis. Marjana, dormante, ruliĝis al la flanko de Oleg kaj metis la kapon sur lian ŝultron. Tiel estas pli oportune. Malproksime en la arbaro io ululis kaj aŭdiĝis malrapide silentiĝanta muĝado. Tomaso elektis maldikan ŝtipon kaj metis ĝin en la fajron.

* * *

    Kiam mateniĝis kaj tra la truo en la kurteno venis blua nebulo, fore, en la arbaro saltuloj ekknaris, salutante la novan tagon. Dik findeĵoris ĉe la estingiĝinta fajro, rabotis stangojn por sagoj, akurate metis la stangojn en la sakon kaj ekdormis. Tial neniu vidis, kiel la kapro foriris el la groto. Marjana, vekiĝinte, ĉagreniĝis, elkuris eksteren, ĉirkaŭkuris la rokon — nenie estas eĉ spuroj de la kapro.

    — Mi malamas lin, — ŝi diris reveninte.

    — Ĉar li ne diris al vi dankon? — Oleg demandis.

    — Al li estus pli bone kaj pli sendanĝere esti kun ni.

    — Veindas ke mi ne mortpafis lin ĉe la mateniĝo, — Dik bedaŭris, — Mi pensis pri tio, sed poste decidis, ke tage estos pli oportune.

    — Tio estas malhonesta, — Marjana diris, — li ja savis nin nokte.

    — Unu ne koncernas la alion. Ĉu vi ne komprenas? La kapro ja pensis nur pri sia haŭto.

    Oleg prenis la ledan sitelon kaj ekiris por serĉi akvon.

    — Ne forgesu la lancon, — Marjana memorigis.

    — Kaj ne iru malproksimen, — Tomaso avertis.

    — Mi ne estas etulo, — Oleg respondis, sed prenis la lancon.

    La nebulo ankoraŭ ne malaperis, kaŝiĝis en la valoj, nuboj ŝvebis tuj super la tero kaj en kelkaj lokoj inter ili kaj kusenoj de la nebulo, aperadis pontetoj, kvazaŭ la nuboj, preterflugante, etendis siajn manojn al la nebulo, vokante al si. Sed la nebulo volis dormi kaj ne ŝatis flugi en la ĉielo. Oleg pensis, ke li konsentus anstataŭ la nebulo flugi kun la nuboj suden, al la grandaj arbaroj, al la maro, kien Sergejev kun Vajtkus kaj Dik iris en la pasinta jaro. Kun ili iris ankaŭ Poznanski, sed li ne revenis. Ili ne sukcesis iri malproksimen kaj ne vidis la maron, ĉar la tieaj arbaroj estas grandaj kaj plenaj je ĉaslianoj, bestoj kaj venenaj rampuloj kaj ju pli varme des pli da estaĵoj, danĝeraj por homo estas tie. Sed fluge eblus kuregi super pintoj de arboj kaj super la maro, kiel ordinaraj birdoj, kies ombroj de tempo al tempo aperadas en la nubaro en bona vetero, sed ili neniam sinkas ĝis la tero. Homoj scipovas flugi, certe, scipovas multe pli rapide ol nuboj. Sed en la setlejo oni devas ĉion komenci denove. Kaj tio estas malfacila, ĉar mankas iloj kaj tempo. Oleg volis fari balonon, sed por balono li bezonus tre multe da fiŝa haŭto, fadeno kaj kudriloj, sed neniu krom la etuloj kaj Oldulo volis helpi al li.

    — Tio estas bona abstrakta ideo, — taksis tion Sergejev. — Post ĉirkaŭ cent jaroj ni kun vi nepre okupiĝos pri ĝi.

    Kaj Oldulo respondis : "Post ĉirkaŭ cent jaroj ni ĉiuj bone forgesos pri tiu ideo. Ni elpensos por ni diojn, kiuj loĝas en la nubaro kaj ne permesas al ni, karnuloj proksimiĝi al ili".

    Li nenion sukcesis pri balono.

    Oleg direktis sin malsupren sur la deklivo, al li ŝajnis, ke tie lirlas akvo. En tiaj lokoj povas esti fontoj, rojoj. Poste li alvenis al la ŝtonoza deklivo, malantaŭ kiu el la tero elstaris pinto de la grandega fungo, kiu hieraŭ vespere malfermis sian faŭkon. La nebula ĉapo forflugis de la blanka rondo kaj Oleg vidis, ke centro de la fungo malrapide popetale malfermiĝas kaj el la nebulo ĉe la alia flanko de la valeto, solene ruliĝas grizaj globoj, iom malpli helaj ol la fungo. La globoj aspektis molaj, porozaj kaj moviĝis unu post la alia, konservante la regulajn intervalojn. Unu, du, tri, kvar... Do jen kiu estis la nokta gasto, venena elefanto, peco de pasto...

    — La ĉasistoj revenas hejmen, — Oleg diris mallaŭte kaj subite komprenis, ke la globoj ruliĝas direkte al li, kaj ili ruliĝas multe pli rapide, ol al li ŝajnas pro la monotoneco de ilia moviĝo.

    Oleg komencis retiriĝi kaj la globoj unu post la alia ruliĝis sur la elastan surfacon de la fungo kaj direktis sin al la centro, al la malfermitaj petaloj. Jen la unua globo, mole disiginte ilin falegis internen, post ĝi la dua kaj tria; la kvara prokrasiĝis por momento, kvazaŭ ĝi kontrolis, ĉu ĉio estas en ordo en la taga mondo.

    Kaj malaperis. La petaloj malrapide, kontente kuniĝis en la centro, la surfaco de la fungo glatiĝis kaj ĝi iĝis simila al frostiĝinta lageto.

    Oleg ektremis. De okcidento, kien iris la vojo, subite venis glacia vento kaj dolorigis la vizaĝon kaj la manojn. Ĝi rememorigis al li tion, kio atendas ilin. Sed Oleg subite ektimis ne tion, sed ke ili ne povos trairi la montpasejon, kiel oni ne sukcesis tion fari en la antaŭaj marŝadoj. Dik certe ĝojos — li povos reveni en sian amatan stepon. Marjana konsoliĝos, trovinte novajn herbojn kaj fungojn Tomaso alkutimiĝis al la malfeliĉoj kaj ne kredas je sukceso. Estos malbone nur al Oleg kaj Oldulo.

* * *

    La tutan tagon ili marŝis en senarba loko, nur iufoje renkontante malaltajn arbustejojn. Tiuj lokoj estis dezertaj, sed estis facile iri kaj ili eĉ ne tre laciĝis. Tomaso diris, ke la tempon ili divenis ĝuste. La somero ĉi-jare estis varma, la antaŭan fojon ĉi tie jam kuŝis neĝo. Dik enuis, li, kiel saltulo kuradis flanken, reaperante disreviĝinta post duonhoro sen predo.

    La kapro bonŝancis, ke li revenis ĝuste dum unu el la forestoj de Dik. Oleg decidis, ke aliokaze Dik nepre mortpafus lin. Tio estis ĝuste tiu kapro. Li brue elsaltis el arbustejo — la homoj renkontis lin, hirtiĝinte per la arbalestoj, sed rekonis jam el foro. Hirta grandulo, pli alta ol Oleg ĉe kresto, brue ekĝojis, ke ĝi renkontis amikojn. La kapro preterkuris ilin, suprenĵetante la pezan postaĵon, bruegante per platoj sur la dorso kaj tondre blekante.

    La kapro ne plu foriris de ili. Li ĝojis vidi ankaŭ Dikon, sentinte lian proksimiĝon je kilometro kaj poste li eniĝis en mezon de la taĉmento, ne dezirante iri flanke aŭ laste kaj ĝenis iri. Al Oleg ĉiam ŝajnis, ke la kapro tretos lian piedon per la akra hufo, sed la besto evidentiĝis esti pli delikata, ol dum la unua konatiĝo.

    La flaron kaj la aŭdkapablon li havis bonegajn. Li sentis alproksimiĝon de vivaj estaĵoj je multe da kilometroj, kaj vespere Marjana jam asertis, ke ŝi komprenas sencon de liaj sonoj: kiam la kapro asertas, ke antaŭe estas kampo kun bongustaj fungoj kaj kiam oni rigardu al la tero — tie rampas ĉaslianoj.

    Ili haltis por tranokti longe antaŭ krepuskiĝo. Antaŭ ni la vojo iris supren kaj Tomaso diris, ke matene ili serĉu buŝon de rojo kaj supreniru laŭ ĝia valo, kiu poste mallarĝiĝos, iĝos intermontejo kaj laŭ tiu intermontejo ili marŝu ne malpli ol du tagojn.

    Ĉi tie mankis iu kaverno aŭ alia ŝirmejo, ili dormis en la tendo, kio ne plaĉis al la kapro, kaj kvankam en tiu nokto estis neniu danĝero, la kapro tamen postulis, ke oni lasu lin varmiĝi kaj finfine kuŝiĝis sur la tendon, ĉiuj skoldis, sed toleris lin, ĉar ili povis ne gardi sin — jam klaris, ke se venos malagrabla gasto, la kapro tiom bruos, ke vekos ĉiujn.

* * *

    Matene Oleg frostiĝis. Al li mankis fortoj por vekiĝi, dormante al li ŝajnis, ke li mergiĝas en glacian marĉon kaj li ne povas malmergiĝi. Li komencis frostotremi. Poste iĝis pli varme kaj Oleg ekdormis trankvile. Li vekiĝis pro tio, ke la kapro decidis grimpi pli alten sur la tendon. Oleg levis la kruron, malfermis la okulojn kaj rimarkis, ke Tomaso nokte interŝanĝis lokojn kun li kaj kuŝiĝis ĉe randon. Tomaso estis blanka pro la frosto, li kuŝis, kunpreminte la dentojn, ferminte la okulojn kaj ŝajnigis, ke li dormas. Oleg ekhontis. En la vilaĝo ili interkonsentis, ke kiam tute frostos, ili domaĝu Tomason. Liaj pulmoj estas malsanaj kaj li malfacile toleras frostojn. Al la geknaboj estas pli facile - ili estas sanaj kaj kutimiĝintaj.

    — Tomaso, — Oleg vokis mallaŭte, — mi varmiĝis. Ni interŝanĝu la lokojn.

    — Ne, ne necesas, flustris Tomaso, sed la lipoj malbone obeis lin.

    Oleg trarampis lin. Fiŝa haŭto de la tendo enlasis froston, kaj ĉi-nokte ĉiuj kovris sin per litkovriloj, eĉ Dik, kiu asertas, ke li povas dormi eĉ sur neĝo.

    — Dankon, — Tomaso diris. Li frostotremis.

    Ankaŭ Marjana vekiĝis. Ŝi tuj komprenis ĉion.

    — Mi boligos akvon, — ŝi decidis kaj eksusuris, malligante la sakojn.

    La kapro, kompreninte, ke la homoj vekiĝis, saltleviĝis, ekstamfis, ekblekis voke, videble, li sopiris nokte. Dik ĵetis sian litkovrilon al Tomaso kaj rapide elrampis eksteren.

    — Gravas, — li kriis deekstere, — moviĝi! Vidu kiel bonege!

    Oleg igis sin elrampi al Dik.

    La valo, kies randon ili atingis vespere, estis kovrita per neĝo. Dum la nokto falis neĝo. Ĝi estis blanka kaj pura, multe pli hela ol la nubaro, kiu pro la kontrasto ŝajnis tute violkolora. La kapro staris proksime kaj lekis glacierojn de sia felo. Blanka makulo de la valo apogis sin kontraŭ kruta deklivo de la plataĵo. Arbustoj, kreskantaj sur la deklivo, malrapide movis siajn branĉojn, levante ĉirkaŭ si neĝajn nubetojn.

    Dik estis malkontenta, ke ligno estas elspezata pli rapide, ol ili taksis, sed diris pri tio mallaŭte kaj nur al Oleg, kiam ili malproksimiĝis de la malpura altaĵo de la tendo.

    — Ni devis ne kunpreni Tomason, — li diris. — Li malsanos.

    — Al ni estos malfacile trairi la montpasejon sen li.

    — Kun li estos eĉ pli malfacile, — Dik respondis, pafante sagon el la arbalesto en malluman kavon en la roko. Oleg nenion vidis tie, sed en la kavo ekfumis neĝo, de tie ĵetis sin leporo kaj ekkuregis for per longaj saltoj, ĵetinte sian rostreton post la dorson. En ĝiaj spuroj videblis sangaj gutoj.

    — Mi iros por preni ĝin, — Dik diris. Li restis ĉe sia opinio.

    Ĉiam estis malfacile disputi kun Dik, ĉar, se li certas, li ne daŭrigas disputon, sed simple foriras. Kaj la plej bezonaj vortoj aperas pli poste, kaj okazas, ke Dik ĉiam venkas, eĉ se li ne pravas.

    — "Kiel do ni venos sen Tomaso? — Oleg pense daŭrigis la dialogon kun Dik. — Gravas ja eĉ ne la vojo, gravas — kiel ni poste kondutu. Ni ja estas sovaĝuloj, kiuj neniam vidis biciklon, kaj tial ni nenion scias, ĉu tio estas biciklo aŭ vaportrajno. Al Dik ŝajnas, kvazaŭ li scias ĉion, kion indas scii por homo en la setlejo aŭ arbaro. Eble li timas trovi sin en la alia mondo, kie ne li estas la plej forta, la plej rapida?"

    Marjana estigis fajron. La kapro jam alkutimiĝis al fajro kaj decidis, ke fajro neniel minacas lin, do li tuj direktis sin en la fajron, kaj Marjana kriis al Oleg, ke tiu detiru tiun malpuran beston. Detiri la maturan kapron estas preskaŭ neebla afero, sed Oleg penis. Li batis la kapron per tenilo de tranĉilo, sed la kapro ŝajne decidis, ke oni karesas lin kaj li ekstaze ŝrikis.

    Tomaso rapide iris sur la neĝo, por varmiĝi, li kovris sin per litkovrilo kaj ĝibiĝis, kaj ŝajnis al Oleg maljuna homo, kvankam li sciis, ke Tomaso havas nur kvardek jarojn. Egli foje diris, ke la procezoj de maljuniĝo en la setlejo ial estas pli aktivaj ol sur la tero, kaj Luiza tiam diris, ke pro tiu dieto ĉiuj delonge devis mortaĉi. Ĉiuj konstante suferas gastritojn, alergiojn, renoj de la pliaĝuloj estas netaŭgaj. Verdire la infanoj estas preskaŭ sanaj. Kaj la setlejo bonŝancis, ke plimulto da la ĉitieaj mikroboj ne adaptiĝis al la homa metabolo. Ankoraŭ ne adaptiĝis, Luiza aldonis tiam.

    — Domaĝe, ke ĉi tie forestas marĉo, — Marjana diris. — Mi kolektus por vi herbon. Mi scias, kiun.

    — Kial do vi ne kolektis ĝin anticipe? — Oleg demandis.

    Marjana plej bone el ĉiuj en la vilaĝo spertis pri herboj.

    — Stranga vi estas, — Marjana miris. — Tiun herbon oni manĝu tuj, dum ĝi estas freŝa, kiel mi konservu ĝin?

    Al ŝi ĉiam ŝajnis stranga, ke la aliaj ne scias tion, kion ŝi scias.

    — Oleĉjo, — Tomaso vokis, — venu al mi.

    Tomaso mallevis sin sur la tendon kaj sulkigis la vizaĝon.

    — Denove la dorso doloras, — li diris, — lumbago.

    — Mi poste frotos vian dorson, — Marjana promesis.

    — Dankon, tio ne helpas min, — Tomaso ridetis. Li similis kornikon, kiel Oldulo desegnis ĝin dum la biologiaj lecionoj. Malhela birdo kun granda pinta vosto. — Aŭdu, ĉu vi memoras, kie mi kaŝas la mapon? Ĉu malmulto povos okazi al mi?

    — Nenio okazos, — Oleg asertis. Ni ja marŝas kune.

    — Tamen, ni ne risku. Ĉu vi komprenos la mapon?

    La mapo estis desegnita sur la peceto de papero — la plej grava trezoro en la setlejo. Oleg ĉiam spertis la neordinaran senton al papero. Papero, eĉ blanka folio, magie rilatis sciojn. Ĝi ankaŭ estis kreita por esprimi sciojn. Do papero estis kvazaŭ rivelaĵo de diaĵo.

    Tomaso, fojfoje regate de tusado, devigis Olegon montri laŭ la mapo la vojon al la montpasejo. La itinero estis konata, ili kun Vajtkus kaj Oldulo jam pense trapasis ĝin, sed, verdire, en la setlejo senti la distancon, la froston, la esencon de la vojo estis neeble — en domo estis varme, komforte, lumas lumiloj, malantaŭ la muro susuras pluveto...

    Dik alportis la leporon. La kapro ial ektimis la malvivan korpeton, forkuris al la krutaĵo kaj staris tie, bedaŭre skuante la kapon.

    — Li sentas, kio atendas lin, — Dik notis. Li ĵetis la leporon sur la ŝtonojn. — Ni manĝu ĝin nun, Marŝi estos malpli triste. Kaj por Tomaso estos sanige. Vere, eĉ pli sanige estus trinki varman sangon, mi ĉiam faras tion en ĉasado. Sed vi, Tomaso ne trinkos, ĉu?

    Tomaso kapneis.

    — Kion vi faras? Ĉu rigardas la mapon? — Dik demandis.

    — Tomaso petis ripeti por la okazo, ke io okazos al li.

    — Absurdaĵo, — Dik diris, ekkaŭrante kaj komencante sperte senfeligi la leporan korpeton, — vi dume povas marŝi. Kaj se al vi estos malbone, ni revenos.

    Oleg komprenis, ke Dik ne volas ofendi Tomason. Ekde la komenco Dik opiniis, ke Tomaso povos ne elteni la marŝadon.

    — Ne gravas, — diris Tomaso, kiu neniel montris, ke al li estas malagrabla la indiferenta tono de Dik, — ni prefere sekurigu nin.

    Kiam ili trinkis teon — bolaĵon kun radikoj, la kapro venis pli proksimen, sed ne de la flanko, kie Dik ĵetis felon de la leporo, sed de la alia, kvazaŭ barinte sin de la feleto per la fajro kaj la tendo. Li brue ĝemis kaj Marjana ĵetis al li iom da sekigitaj fungoj.

    — Tio estas superflua, — Dik balancis la kapon. — Ni mem bezonas fungojn. Povos okazi, ke ni nenion trovos. Kiel ni marŝos reen?

    — Tie, malantaŭ la montpasejo estas manĝaĵo, — Tomaso memorigis.

    — Ni ne scias, ĉu estas aŭ jam ne, — Dik respondis. — Estus stulte perei pro malsato. Kaj dum frostoj oni pli multe manĝu.

    — Ekstremokaze ni manĝos la kapron, — Oleg diris.

    — Kial ekstremokaze? — Dik demandis. — Ni nepre manĝos ĝin. Baldaŭ. Aliokaze li fuĝos.

    — Eĉ ne pensu, — Marjana ordonis, — ne faru.

    — Kial? — Dik miris.

    — Ĉar la kapro estas bona. Li revenos kun ni en la setlejon. Kaj vivos. Tempas por ni bredi hejmbestojn.

    — Mi alportos por vi mil samajn kapojn, — Dik promesis.

    — Ne. Vi simple fanfaronas. Vi ne alportos. Ili ne abundas en la arbaro. Kaj se li ne volos, vi neniel povos lin treni.

    — Mi kunprenos vin, ĉar vi scipovas paroli kun bestoj. — Kaj Dik komencis tranĉi la leporon en egalajn partojn.

    — Mi ne permesos mortigi, — Marjana avertis. — Ŝi havos idojn.

    — Kiu? — Oleg demandis.

    — La kapro, — Marjana diris, — la kaprino.

    — Ĉu tio estas kaprino? — Tomaso demandis.

    — Jes, kaprino. Mi scias.

    — Marjana pravas, la kaprino vivu, — Tomaso decidis. — Estas utile pensi pri tio, kio okazos morgaŭ.

    — Pensu ankaŭ pri tio, ke ni ne mortu hodiaŭ, — Dik diris.

    — La kaprinon ni nutretu, — Marjana diris.

    — Eĉ ne pensu, — Dik malkonsentis.

    — Mi fordonos la mian. — Marjana kun la akra mentono antaŭe obstine rigardis Dikon.

    Dik klinis la kapon, rigardadis la junulinon, kiel nekonatan besteton.

    Tomaso levis sin unua kaj ekiris por faldi la tendon. Li tremegis.

    — Eble, vi revenu? — Dik demandis lin.

    — Malfruas. Mi marŝos.

    — Pensu, — Marjana koleris al Dik, — Kiel vi povas tion diri? Tomaso ja ne povos sola atingi la setlejon.

    — Oleg povas reveni kun li.

    Dik diris tion nur por lasi la lastan vorton sia.

    — Tempas marŝi, — Tomaso finis la disputon. — Se hodiaŭ ni marŝos bone, eble ni atingos la plataĵon. La antaŭan fojon ni ne sukcesis trapasi ĉi tiun intermontejon. Neĝo estis ĝis lumbo. Kaj neĝventegis.

    Tomaso iris anatŭe, laŭ la larĝa ujo de la rojo, kiu post abundaj pluvegoj verŝajne iĝas torento, kaj nun nur apenaŭ lirlis sur ŝtonoj, derompante glacierojn, kreskintajn dum la nokto.

    La kaprino dekomence ĵetis sin antaŭen, kvazaŭ montrante la vojon, kaj poste redecidis kaj haltis. Dik minacis al ŝi per fingro, kaj jen la kaprino suspiris kaj ekiris post la homoj, kvankam ŝi kelkfoje haltis kaj malplaĉe kriegis, konvinkante la homojn reveni.

    Iomete plivarmiĝis, la neĝo sub la piedoj ekdegelis, estis glite, dum la tago ili devis dekfoje trairi la rojon, kiu serpentumis laŭ la valeto, fluante de unu krutaĵo al la alia, kaj la piedoj de ĉiuj frostiĝis.

* * *

    La tutan sekvan tagon la valeto, laŭ kiu fluis la rojo iom-post-iome mallarĝiĝis, la rokaj muroj iĝis ĉiam pli krutaj kaj ĉiam pli alproksimiĝis, kaŝante la rojon en la eternan ombron. Ĝia bruo iĝis pli morna, ĝi speguliĝis de la muroj, kiel en barelo. Estis malkomforte kaj timinde — neniu el ili, krom Tomaso estis antaŭe en la montaro, eĉ Dik perdis la ĉiaman certecon pri si, ne kuris antaŭen, ĉiam rigardis supren, kvazaŭ li timis, ke sur lian kapon falos ŝtono, kaj ofte demandis Tomason:

    — Nu, ĉu baldaŭ? Ĉu ni baldaŭ eliros?

    — Vespere ni eliros, — Tomaso respondis.

    Tomaso, kiel ĉiuj, varmiĝis, eĉ ŝvitis, preskaŭ ne tusis kaj marŝis pli rapide ol hieraŭ. Sed kelkfoje prenis sin je la flanko.

    — Ĉu vi rekonas la lokojn? — Marjana demandis.

    Ŝi marŝis malantaŭe, pelante la kaprinon, kiun la tuta aventuro tute tedis kaj kiu ofte haltis, retrorigardis, kvazaŭ petegante Marjanan lasi ŝin reen en la arbaron, en liberon.

    — Estas malfacile respondi, — Tomaso respondis. — La antaŭan fojon ni ne atingis ĉi tiun lokon. Kaj kiam ni antaŭ dek ses jaroj iris de la montpasejo, ĉi tie kuŝis neĝo, tagoj estis mallongaj kaj ni preskaŭ ne rigardis flanken. Tiam ni ekhavis esperon, unuafoje ekhavis esperon, sed ege laciĝis. La vojo de ĉi tie ĝis la setlejo okupis pli ol semajnon.

    Dik, marŝanta antaŭe, subite senmoviĝis, levis la manon.

    Ĉiuj haltis. Eĉ la kaprino haltis, kvazaŭ kompreninte la ordonon.

    Dik kun preta arbalesto malrapide ekiris antaŭen. Li kliniĝis.

    — Rigardu! — li kriis. — Ili vere iris ĉi tie.

    Malantaŭ granda ŝtono, malhele briletante kaj speguliĝante en la kavo de la rojo kuŝis mirakla aĵo. Ĝi estis farita el blanka metalo kaj similis al platigita globo kun blanka tubero supre. Al tiu aĵo estis muntita rimeno, do ĝin eblis porti sur ŝultro.

    Dik levis la aĵon kaj diris:

    — Sur ĝin, verŝajne, falis ŝtono,

    — Ne, ne ŝtono. Ĝi estas intence farita tia, — Tomaso diris, venante al Dik kaj prenante de li la aĵon. — Ĉi tie ni haltis por ripozi. Kaj iu... Vajtkus! Tio estas la ladbotelo de Vajtkus. Kiel li ĝojos, kiam ni alportos ĝin al li!

    — Ĉu tio nomiĝas "lado"? — Marjana demandis.

    Tomaso skuis la aĵon en la aero, kaj ĉiuj aŭdis, ke interne plaŭdas akvo.

    — Oportuna aĵo, — Dik notis.

    — Ĝi estas intence farita plata, — Tomaso klarigis, singarde malŝraŭbante la kovrilon, — por ke ĝi estu oportune portata ĉe flanko.

    — Ĝi estas bela, — Marjana diris.

    — Mi ĉasados kun ĝi, — Dik decidis. — Vajtkus ne bezonas ĝin. Li tutegale malsanadas.

    Tomaso movis la ladbotelon al la nazo kaj flaris.

    — Diable! — li ekkriis. — Mi povas freneziĝi.

    — Kio okazis? — Oleg demandis. Li volis teni la ladbotelon.

    — Amikoj, tio ja estas konjako! Ĉu vi komprenas, tio estas konjako!

    La kaprino foriris flanken kaj mire ekblekis, vokante al si.

    Oleg venis al ŝi. En la kavo, malantaŭ amaso de ŝtonoj, kuŝis aro da metalaj vazoj — Li neniam vidis tian trezorejon.

    — Tomaso! — li vokis. — Vidu, kion ankoraŭ vi forgesis.

    — Ni ne forgesis, — Tomaso diris. — Komprenu, tiam ni ekkredis, ke ni atingos la arbaron kaj lastfoje manĝis. Tio estas vazoj de ladmanĝaĵo, ĉu vi komprenas? Tio estas nebezonataj vazoj de ladmanĝaĵo.

    — Ĉu nebezonataj?

    — Tiam ili ŝajnis al ni nebezonataj. — Tomaso denove movis la ladbotelon al la nazo kaj flaris. — Mi freneziĝos. Tion mi sonĝas.

    — Do tio estas vero, — Dik diris, — ke vi marŝis ĉi tie. Iufoje mi pensis, ke la setlejo estis ĉiam.

    — Sciu, mi mem iufoje pensas tion, — Tomaso ridetis.

    Li glutis iomete el la ladbotelo. Unu gluton, kaj kontente fermetis la okulojn.

    — Mi vivos, — li diris. Li ektusis, sed ne ĉesis rideti.

    Marjana estis kolektanta la ladvazojn kaj metanta ilin en la sakon. La kaprino ofte ĝemis, veis, la ladvazoj ne plaĉis al ŝi. Ili estis fremdaj.

    — Ne prenu do ilin, — Tomaso ekridis. — Ne prenu! Tio ja estas malplenaj vazoj. Se necesos, vi prenos mil ilin. Ĉu vi komprenas?

    — Mi ne scias, — Marjana racie oponis. — Kaj se ni trovos nenion, ankaŭ ili utilos. Ni revenos ne sen predo. Mia patro multe da ĉiaj aĵoj faros el ili.

    — Do kunprenu ilin sur la revena vojo, — Oleg proponis. Li multe volis gustumi la konjakon, kiu tiom ĝojigis Tomason.

    — Kaj se oni prenos ilin? — Marjana demandis.

    — Kiu prenos? — Tomaso demandis. — Neniu ja prenis dum dek ses jaroj. Kaproj ne bezonas ladvazojn.

    Sed Marjana kolektis ĉiujn vazojn, eĉ la truajn.

    Dik diris:

    — Mi gustumu, Tomaso. El la ladbotelo.

    — Al vi ne plaĉos, — Tomaso avertis. — Konjako estas danĝera por infanoj kaj sovaĝuloj.

    Tamen li etendis la ladbotelon al Dik.

    "Mi devis peti, — Oleg ĉagreniĝis. — Ĉiam kiam mi nur pensas pri io, Dik tion jam prenas"

    — Sed singarde, — Tomaso avertis, — nur unu etan gluton.

    — Ne timu, — Dik respondis. — Se tion povas vi, do des pli povos mi. Mi estas pli forta ol vi.

    Tomaso respondis nenion. Al Oleg ŝajnis, ke li ridetas.

    Dik renversis la ladbotelon kaj faris grandan gluton. Videble tiu konjako estis tre amara, ĉar Dik faligis la labotelon kaj ege ektusis, preninte sin je la gorĝo. Tomaso apenaŭ sukcesis kapti la ladbotelon.

    — Mi ja avertis, — li diris riproĉe kaj sen kompato.

    Marjana ĵetis sin al la ruĝiĝinta, malfeliĉa Dik.

    — Ĉio brulas... — Dik finfine povis diri.

    — Por kio vi? — Marjana ekkoleris kontraŭ Tomaso.

    Ŝi komencis umi en sia sako. Oleg sciis — ŝi serĉis la kuracilon kontraŭ brulvundoj.

    — Tio tuj ĉesos, — Tomaso asertis. — Dik, vi ja estas sovaĝulo. Vi devis gustumi la nekonatan likvon kiel venenon, dekomence per lango...

    Dik svingis la manon.

    — Mi kredis... Komprenu, mi kredis! Vi ja trinkis!

    Dik estis humiligita. Li ne toleris humiligojn.

    — Jen, — Marjana diris, — maĉu la herbon. Tio helpas.

    — Ne, — Dik rifuzis.

    — Ĉio ĉesis, — Tomaso diris. — Al li jam estas pli varme.

    — Ne, — Dik oponis. Sed mensogis.

    — Ĉu estas pliaj dezirantoj brulvundiĝi? — Tomaso demandis. — Miaj kuraĝaj samtribanoj, ĉu? Cetere, indianoj nomis tion fajra akvo.

    — Kaj poste ili drinkadis kaj vendis siajn terojn kontraŭ nenio al la blankaj kolonianoj, — Oleg rememoris la lecionon pri historio.

    — Ĝuste. Sed tiuj drinkaĵoj estis malpli kvalitaj.

    Tomaso pendigis la ladbotelon sur la ŝultron. Dik rigardis ĝin kun bedaŭro. Li kun plezuro elverŝus la damnan konjakon de tie kaj enverŝus akvon.

    Ili sidiĝis sur ŝtonojn por ripozeti. Marjana disdonis al ĉiu po unu manplenon da sekigitaj fungoj kaj po unu tranĉaĵon da sekigita viando. Ankaŭ al la kaprino ŝi donis fungojn. Dik malaprobe rigardis, sed diris nenion. La kaprino delikate voris la fungojn, rigardis Marjanan, ĉu ŝi donos pli. Al la kaprino esis malfacile trovi manĝaĵon ĉi tie kaj ŝi estis malsata.

    — Kaj ĉu la tuta via nutraĵprovizo estis en tiuj vazoj? — Oleg demandis.

    — Ne nur, — Tomaso diris. La nutraĵprovizo estis en kestoj, skatoloj, konteneroj, boteloj, tuboj, flakonoj, sakoj kaj en multaj aliaj aĵoj. Da nutraĵprovizo estis, mi diru al vi, amikoj, multe. Kaj estis ankaŭ cigaredoj, kiujn mi ofte sonĝas.

    Kaj subite Oleg komprenis, ke la trovo de la ladbotelo, de la vazoj de ladmanĝaĵo, de la spuroj, efikis ne nur lin aŭ Dikon. Plej multe ŝanĝiĝis Tomaso. Kvazaŭ antaŭ tiu momento ankaŭ li mem ne tre kredis je tio, ke li iam estis malantaŭ la montpasejo, kie oni manĝas el brilaj vazoj kaj en ladboteloj povas esti konjako. Kaj tiu mondo, fremda, sed dezirata por Oleg, fremda, kaj entute nebezonata por Dik, ŝanĝis Tomason.

    — Ek, — Tomaso diris, levante sin. Nun mi preskaŭ kredas, ke ni venos, kvankam la plej malfacila parto de la vojo estas antaŭe.

    Ili marŝis plu. Marjana tenis sin proksime al Dik, ŝi estis maltrankvila, ĉu li bone sin sentas. Marjana havas tiun trajton — kompati ĉiujn. Iufoje tio emociis Olegon, sed nun - kolerigis. Estas ja videble, ke Dik estas sana, nur liaj okuloj brilas kaj li parolas pli laŭte, ol kutime.

    — Tio estas pordo, — diris Tomaso, kiu estis iranta apud Oleg. — La pordo, post kiu komenciĝas miaj rememoroj. Ĉu vi komprenas?

    — Mi komprenas.

    — Antaŭ tio mi povis nur imagi, — Tomaso daŭigis. — Kaj mi tute forgesis pri tiu ripozhaltejo. Via patrino portis vin sur siaj brakoj. Ŝi tute senfortiĝis, sed donis vin al neniu. Kaj vi silentis. Dik kriegis, komprenu, kriegis, kio decas al la malsata kaj malfeliĉa bebo. Kaj vi silentis. Egli ĉiam tenis sin apud via patrino, ili ja estis nur junaj knabinoj, po dudek kvin jaroj, ne pli, kaj antaŭe ili amikis. Ŝi nenion plu havas en sia vivo, nur vin.

    Tomaso subite ektusadis, li fleksiĝis. Li apogis sin per la polmoj kontraŭ la ŝtona muro, kaj Oleg rimarkis, kiaj flavaj kaj mallarĝaj estas la fingroj de Tomaso. Dik kun Marjana foriris antaŭen kaj malaperis post turniĝo.

    — Mi portu la sakon, — Oleg proponis.

    — Ne, Tio tuj pasos, tuj pasos... Tomaso kulpe ridetis. — Ŝajnas, mi devis estri vin, doni ekzemplon al la adoleskantoj. Kaj mi apenaŭ trenaĉas min... Sciu, al mi ŝajnis, ke se mi glutos konjakon, ĉio pasos. Tio estis naiva...

    — Vi glutu pli, — Oleg diris.

    — Ne. Mi havas altan temperaturon. Mi volas atingi la montpasejon. Por mi estus bone trafi hospitalon — tie estus kvieto kaj kuracproceduroj, kaj ne supreniro kaj gloragoj.

    Post ĉirkaŭ du horoj la intermontejo finiĝis. La rojo falis de sur deklivo, ĉirkaŭ du metrojn alta, formante malgrandan akvofalon. Sed grimpi sur la deklivon estis nefacila afero. Tomaso estis tiom astenia, ke ili devis treni lin supren. La kaprinon ili levis per ŝnuro, kaj la timigita besto nur pro miraklo mutilis neniun, kvankam ŝi batadis per la mallarĝaj kirasaj kruroj.

    Venis la stranga sento: du tagojn ili supreniris laŭ la mallarĝa, duonluma intermontejo, aŭdante nur lirladon de la akvo, kaj subite ilin trafis la potenco de la vastaĵo, kian Oleg neniam antaŭe vidis.

    La plataĵo, kovrita per neĝo, kun malmultaj stonaj kalvaĵoj, etendiĝis je kelkaj kilometroj, limante la muron de la montaro. De la alia flanko, ruliĝante kiel senfina krutaĵo, ĝi enfluis en la larĝan valon, dekomence nudan kaj ŝtonozan, poste sur ĝi aperis punktoj de arbustoj kaj arboj, kaj tre fore ĉe la horizonto tiuj punktoj kunfandiĝis, plidensiĝante, en la senfinan arbaron. Tie, je kvar tagoj da piedirado, situis la setlejo. Sed ĝin neeblas vidi de ĉi tie.

    — Jen ĉi tie, — Tomaso diris, plu anhelante, — ĉi tie ni komprenis, ke ni estas savitaj. Ni iris de la montaro, eĉ ne iris, ni rampis, trenante vunditojn, frostiĝante, kredante je nenio, kaj subite venis al ĉi tiu plataĵo. Ĝi, kiel vi vidas, iomete leviĝas ĉe la rando kaj tial, dum ni ne venis ĉi tien, ni ne sciis, ke estas espero. Neĝventegis... kiu do estis unua? Ŝajnas ke Boris. Nu jes, Boris. Li foriris antaŭen kaj subite haltis. Mi memoras, ke li subite senmoviĝis, sed mi tiom laciĝis, ke ne komprenis, kial li staras. Kiam mi venis al li, li ploris kaj lia vizaĝo estis glaciizita. Videbleco en tiu tago estis malbona, sed fojfoje la neĝa vindaĵo maldensiĝis kaj ni komprenis, ke tie, malsupre, en la valo, kreskas arboj, do estas vivo...

    Estis vento, feliĉe neforta, la kaprino komencis salti, petoli, ĝojante pri la vasteco, suprenĵetante la hirtan postaĵon, restigante profundajn, triangulajn spurojn sur la neĝa kovrilo. Ŝi haltis apud la bruna kalvaĵo, komencis fosi la frostiĝintan teron per la korna tubero sur la nazo, suspirante, veante kaj mekante, — videblis, ke ŝi sentis ion manĝeblan.

    — Ĉi tie mankas ĉasaĵo, — Dik riproĉe diris. Li turnis sin al Tomaso, kvazaŭ li estis kulpa pri tio.

    — Post ĉirkaŭ tri tagoj, se ĉio estos en ordo, ni venos, — Tomaso asertis. — Aŭ post kvar.

    — Kaj oni diris, ke vi marŝis du semajnojn.

    — Ni marŝis dek tri tagojn. Estis vintro kaj multe da malsanuloj kaj vunditoj, kaj nun ni ne estas ŝarĝitaj. Estas mirinde, kvazaŭ tio okazis nur hieraŭ — ni kun Boris staras kaj rigardas malsupren...

    Antaŭ krepuskiĝo ili sukcesis atingi la montaron.

* * *

    Nokte iĝis pli malvarme kaj ĉiuj frostiĝis. Dik kun Oleg kuŝigis Marjanan kaj Tomason mezen. Tomaso tiom senfortiĝis dum la tago, ke eĉ ne disputis. Li estis varmega, sed neniel povis varmiĝi, kaj kiam li komencis seke tusadi, Oleg brakumis lin, kaj Marjana donis miksturon kontraŭ tusado, kiun ŝi preparis. Marjana ne dormis, kaj ili flustris kun Oleg por distri dum la nokto, kaj Dik, kiu volis dormi, turnadis sin. Poste li diris:

    — Morgaŭ ni ne ripozos tage, ĉu klaras?

    — Kio? — Oleg demandis.

    — Mi devigos vin marŝi eĉ se vi tre volos dormaĉi.

    — Ne timu, ni ne prokrastiĝos pro ni.

    — Pro iu ajn.

    Oleg ne disputis. Li komprenis, ke Dik celas Tomason. Li opiniis, ke Tomaso dormas kaj ne aŭdas, sed Tomaso aŭdis.

    — Laŭ mi, mi havas pneŭmonion, pardonu, amikoj, ke okazis tiel malbone.

    Ili starigis la tendon en granda kavo, ĉi tie estis pli varme, ol en la alta loko, kaj la kaprino paŝis apude, suspirante, kaj poste komencis murmuri, foseti la teron.

    — Kion ŝi serĉas? — Marjana flustris.

    — Helikojn, — Oleg respondis. — Mi vidis, ke ŝi trovis helikon.

    — Mi opiniis, ke ĉi tie estas tro malvarme por ili.

    — Ni ja vivas, do ankaŭ la aliaj povus.

    — Nenio estas ĉi tie, — Dik ĉesigis, — dormu.

    Tomaso ektusadis. Marjana denove donis al li akvon. Aŭdeblis, ke liaj dentoj frapas kontraŭ rando de la kruĉo.

    — Vi devas reveni, — Dik diris.

    — Malfruas, — Tomaso respondis, — mi ne sukcesos atingi la setlejon.

    — Stultulo vi estas, Dik, — Marjana diris, — vi forgesis la leĝojn.

    — Mi nenion forgesis, — Dik ekparolis laŭte. Mi scias, kio estas devo, ne malpli bone ol vi mi tion scias. Sed oni gurdis al mi: Se nun ni ne atingos la montpasejon, se ni ne alportos feron kaj ilojn, la setlejo povos perei. Tion elpensis ne mi. Mi ne kredas, ke la setlejo pereos. Ni bonege vivas sen tiuj aĵoj. Mi povas mortigi urson per mia arbalesto je cent paŝoj.

    — Certe, — Oleg memorigis, — vi ja havas ferajn bekojn sur viaj sagoj. Se Sergejev ne forĝus ilin, kiel vi mortigus urson?

    — Mi povas fari bekojn el ŝtono. Gravas scipovo kaj ne materialo. Kaj nun oni pelis nin ĉi tien, en la montaron.

    — Neniu pelis vin, vi venis mem.

    — Mem. Sed vi scias — tre baldaŭ ekneĝados. Kaj se ni malforte trenaĉos nin, ni ne povos reveni en la setlejon.

    — Kaj kion vi proponas? — Oleg demandis.

    Nek Tomaso nek Marjana enmiksiĝis en ilian disputon, sed ili atente aŭskultis lin. Al Oleg ŝajnis, ke eĉ la kaprino silentiĝis, aŭskultante.

    — Mi proponas restigi ĉi tie Marjanan kun Tomaso kaj doni al ili litkovrilojn kaj manĝaĵon. Kaj mi kun vi sen ŝarĝo facile atingos la montpasejon.

    Oleg ne respondis. Li komprenis, ke ili ne rajtas restigi Tomason. Ili ne rajtas senigi Tomason je lia celo. Tio mortigus lin. Sed ĉu okazos, ke Dik pensos, ke li timas plu marŝi duope?

    — Ĉu vi ektimis? — Dik demandis.

    — Mi ne pri mi, — Oleg finfine diris. — Se Tomaso estos malsana, li ne povos defendi Marjanan. Kaj Marjana lin. Kaj se venos bestoj? Se ĉi tie vivas rabobestoj? Ĉu ŝi superfortos ilin?

    — Marjanjo, ĉu vi superfortos? — Dik ne demandis, sed kvazaŭ ordonis, kvazaŭ li rajtis ordoni.

    — Mi venos, — Tomaso diris. — Mi venos, ne timu, amikoj. Mi devas veni... mi iras tien jam dek ses jarojn.

    Kaj la voĉo de Tomaso estis varma, vigla, kvazaŭ plena je larmoj.

    — Do dormu, — Dik ordonis, farinte la longan paŭzon. Neniu konsentis kun li, sed neniu konvinkis Dikon.

    Kaj matene la diskuto ĉesis mem. Pro la simplega kaŭzo. Kiam Oleg, vekiĝinte unua — la kapo doloris, la piedoj ne obeis, la dorso frostiĝis ĝis la hepato, — elgrimpis el la kavo, li rimarkis en la blanka valo de la plataĵo ĉenon da kavoj, en kiuj li ne tuj rekonis spurojn: kvazaŭ iu enigis en la neĝon grandajn barelojn.

    Oleg vekis Dikon kaj ili kune singarde sekvis la spurojn al la direkto, kiun indikis la kavetoj de ungegoj. La spuroj finiĝis ĉe la kruta deklivo — tiu besto ankaŭ povas grimpi sur rokojn.

    — Kia ĝi estas? — Oleg demandis flustre.

    — Kuŝiĝinte sur domon ĝi dispremos ĝin, — Dik diris. — Mi volas ĝin mortigi.

    — Ŝancoj estas malgrandaj, eĉ kun via arbalesto. Vi eĉ ĝian haŭton ne povos trapafi.

    — Mi penos.

    — Kie vi estis? — demandis Marjana, kiu estigis fajron. — La temperaturo de Tomaso malpliiĝis. Tio estas bona, ĉu?

    — Bone, — Oleg respondis.

    Ili rakontis pri la spuroj, ĉar Marjana egale ekvidos ilin. Sed ŝi ne ektimis. Ĉu malmulte da bestoj vagadas ĉirkaŭe? Tute ne ĉiuj estas malicaj kaj danĝeraj. La bestoj okupiĝas pri siaj aferoj.

    — Sidiĝu, — Marjana proponis, — kaj matenmanĝu.

    Tomaso elrampis el sub la tendo. Li estis pala kaj malforta. En la mano li tenis la ladbotelon. Sidiĝante apud Olegon, li malŝraŭbis ĝin kaj glutis.

    — Mi devas varmiĝi, — li raŭke eksplikis. — Kuracistoj iam preskribis al malsanuloj kaj asteniuloj kahorson — specon de vino.

    Marjana prenis sian sakon.

    El ĝi ekruliĝis fungo.

    La sako estis ŝirita, maĉita kaj malplena.

    — Kaj kie estas la fungoj? — Marjana demandis Tomason, kvazaŭ li devis scii, kie ili estas.

    Dik saltleviĝis.

    — Kie kuŝis la sako?

    — Mi tiom laciĝis, — Marjana diris. — Mi pensis, ke mi metis ĝin sub la tendon, kaj ĝi restis ekstere.

    — Kie estas tiu bestaĉo? — Dik mallaŭte diris.

    — Ĉu vi freneziĝis? — Marjana kriis. Eble, ne la kaprino tion faris?

    — Kaj kiu? Ĉu Tomaso? Ĉu mi? Kion ni manĝos nun?

    — Ni ankoraŭ havas viandon.

    — Montru. Eble ankaŭ ĝi mankas?

    — Por kio la kaprino manĝu viandon?

    Dik pravis. Restis proksimume nur dudek pecetoj de viando.

    — Mi ne ŝercas. — Dik prenis la arbaleston de sur la neĝo.

    La kaprino, kvazaŭ kompreninte, kio minacas ŝin, vigle saltis post la rokon.

    — Vi ne foriros, — Dik diris.

    — Atendu, — Oleg haltigis lin. — Atendu, se vi tion bezonas, vi havos la tempon. Vi ĉiam havos la tempon. Marjana ja volas bredi ilin, ĉu vi komprenas, kiel gravas tio por la setlejo? Do ni ĉiam havos viandon.

    — Por la setlejo pli gravos, ke ni ne mortaĉu, — Dik diris. — La kaprino ne venos en la setlejon sen ni. Ankaŭ ŝi bezonas manĝi. Ŝi fuĝos.

    — Ne, Dik, bonvolu, — Marjana petis. — La kaprino ja havos idojn, ĉu vi komprenas?

    — Do ni iru reen, — Dik decidis. — Nia marŝado finiĝis.

    — Atendu, — Tomaso enmiksiĝis. — Dume mi decidas. Se vi volas, mi permesas al vi reveni en la setlejon. Vi revenos, mi ne dubas. Mi plu marŝos. Ankaŭ tiuj, kiuj volos.

    — Mi plu marŝos, — Oleg respondis. — Ni ne povas atendi pliajn tri jarojn, ĝis la sekva somero.

    — Ankaŭ mi plu marŝos, — Marjana diris. — Kaj Dik marŝos. Li ne estas malica, vi ne pensu. Li volas ke estu bone al ĉiuj.

    — Ne necesas ekspliki, — Dik diris. — Mi egale mortigos ŝin.

    — Ni havas manĝaĵon por hodiaŭ, — Marjana memorigis.

    — Estus nemalbone reveni kun la kaprino. Ni povos eĉ ŝarĝi ŝin, — Tomaso aldonis.

    Li ankoraŭfoje glutis la konjakon kaj skuis la ladbotelon. Klaris laŭ la sono, ke restis tute malmulte da la fajra akvo.

    — Ankoraŭ unu tagon, — Dik diris, — kaj jam estos malfrue reveni. Kaj vin, Tomaso tio koncernas multe pli, ol la aliajn.

    Marjana komencis labori apud la fajro, hastante boligi akvon. Ŝi plu havas la dolĉajn radikojn, ĉirkaŭ du manplenojn.

    

    

     LA ĈAPITRO TRIA

    Post du horoj da marŝado Oleg pensis, ke Dik tamen pravis. Ili marŝis sen pado, sur la neĝa kampo, la vojo iris supren, kaj ili devis ĉirkaŭiri rokojn, grimpi laŭ rokfendoj, trairi glaciejojn, la aero estis akra kaj ili havis anhelon. Oleg jam alkutimiĝis, ke neniam eblas manĝi ĝissate, tamen antaŭe li ne malsatis — en la setlejo ĉiam troviĝis iom da nutroprovizo. Sed nun la malsato, vaganta apude tuj atakis Olegon, kiam iĝis klare, ke antaŭe estos tagoj sen manĝoj. Oleg trovis en si la penson, ke li rigardas la kaprinon kun deziro, esperas, ke ŝi falos en fendegon, batiĝos kaj tiam li ne bezonos rompi siajn vortojn — nu, ni trovos la alian, li pense gurdis, trovos la alian.

    Kaj kvazaŭ subaŭskultinte liajn pensojn, Tomaso diris:

    — Estas feliĉo, ke la viando iras mem. Ni ne sukcesus ĝin treni.

    — Haltu.

    Tio estis voĉo de Dik. Dik venis al la kaprino, tenante en la mano fortikan ŝnuron, plektitan el algoj, ĵetis la ŝnuron al la kolo de la kaprino. La kaprino obeeme kaj stulte atendis, kiam ŝi estos ligita. Poste Dik etendis la liberan finon de la ŝnuro al Marjana.

    — Gvidu. Mi ne volas riski.

    Tage ili haltis por ripozi. Por longe, ĉar ĉiuj senfortiĝis, kaj Tomaso iris balanciĝante, kaj oni volis subteni lin. Lia vizaĝo purpuriĝis, la okuloj estis duonfermitaj, sed li obstine iris antaŭen, al sia montpasejo.

    Du horojn post la ripozhaltado Tomaso ekzorgis:

    — Atendu. Gravas ne perdi la vojon. Ĉi tie devas esti tendejo. Mi memoras tiun rokon.

    Tomaso sidiĝis sur ŝtonon, malfermis la mapon per tremantaj manoj kaj ekmovis la fingron sur ĝi. Tio nenion diris al Dik, li iris antaŭen, esperante akiri predon.

    La mapo estis desegnita per inko en la tempo, kiam ankoraŭ estis inko — densa pasto, per kiu oni ŝargis globkrajonojn. Oleg vidis globkrajonojn. Sed ili ne skribis.

    — Ni estas ĉi tie, — Tomaso orientiĝis. — Ni trapasis jam pli ol duonon da la vojo. Mi ne taksis, ke ni povos marŝi tiel rapide.

    — La vetero estas bona, — Oleg diris.

    — Juĝante laŭ ĉio ĉi, ni tranoktis ĉi tie. Devas esti spuroj, sed mi ne vidas.

    — Kiom da jaroj pasis...

    — Jen... — Tomaso murmuris, — grupo de rokoj... tri rokoj, ne, kvar. Aĥ, mi preskaŭ forgesis... — Li turnis sin al Oleg: — Prenu tion. Sen tio ne faru eĉ paŝon en la ŝipon. Ĉu vi memoras?

    — Tio estas detektilo de radiado, ĉu?

    — Detektilo de radiado, vi ja scias, kial ni ne povis resti, tie estis intensa radiado. Kaj la frosto nur aldone.

    — Eble, vi dormu? — Oleg demandis. — Kaj poste ni marŝos...

    — Ne, ni ne povas resti. Tio estas morto. Mi respondecas pi vi... Kie do estas la tendejo, ni fosu pli profunde... Ni enterigis ilin, sed mankis la fortoj por fosi profunde, komprenu, nepre necesas pli profunde...

    Oleg kaptis Tomason, kiu komencis fali de sur la ŝtono.

    Dik revenis, rigardis Olegon volvi Tomason per litkovriloj, kaj Marjanjon klopodi, farante fajron, por varmigi miksturon. Dik silentis, sed ŝajnis, ke li ripetas: "Mi ja avertis".

    Oleg mem malŝraŭbis la kovrilon de la ladbotelo, flaris la konjakon — la odoro estis akra, agrabla, sed trinki tion li ne volis, tio estis netrinkebla. Li garde movis ĝin al la lipoj de Tomaso, kiu ion neklare flustris, Tomaso glutis kaj ial diris "Kiooo".

    Ili plu povis marŝi nur ĉe krepuskiĝo, Tomaso rekonsciiĝis, Oleg portis lian sakon, kaj Dik prenis la arbaleston. Pro tiu halto ili iris, pli ĝuste grimpis sur deklivo, priŝutita per grandegaj, nestabilaj ŝtonoj, du horojn, ne pli, poste iĝis mallume, kaj ili devis serĉi tranoktejon.

    Malvarmiĝis, la ĉitiea ĉielo estis de tute alia koloro — ne nur griza, kiel en la arbaro, sed vespere akiris la malkvietajn kolorojn — la ruĝetajn, kaj tio timigis, ĉar al la ĉielo mankis solideco.

    Ili ege volis manĝi. Oleg pretis maĉi ŝtonojn. Kaj la impertinenta kaprino, tuj, kiam ili deprenis kaj metis la sakojn sur neĝon, alkuris al ili, penis disĵeti ilin, kvazaŭ la homoj okupiĝis nur pri tio, ke kaŝis de ŝi manĝaĵon.

    — Iru for! — Oleg kriis al ŝi kaj ĵetis en ŝin ŝtonon.

    La kapino forsaltis blekante.

    — Ne faru, — Marjanjo diris. Ŝi estis lacega, eĉ nigriĝis dum la tago, iĝis pli malgranda kaj maldika. — Ŝi ja ne komprenas. Ŝi pensas ke ni nutros ŝin. Ŝi bezonas pli, ol homoj.

    Ĉi-vespere Dik batis Marjanan.

    Ili maĉis la lastajn pecetojn de viando, la etajn tranĉaĵetojn. Posttrinkis ilin per bolaĵo, tio estis trompo, sed ne manĝo, ĉar homo devas manĝi almenaŭ manplenon da pecetoj, por senti satecon. Kaj Marjana kaŝe fordonis sian peceton al la malfeliĉa kaprino, kredante, ke neniu rimarkos, sed rimarkis ĉiuj, krom Tomaso, kiu estis duonsvena. Oleg silentis, decidinte poste diri al Marjana, ke estas stulte nutri la kaprinon, kiam ili mem baldaŭ mortos pro malsato.

    Sed Dik enmiksiĝis. Li etendis la manon super la fajro kaj, kurte svinginte la manon, batis Marjanan kontraŭ la vango. Marjanjo ekkriis.

    — Pro kio?

    Oleg ĵetis sin al Dik. Dik facile deĵetis lin.

    — Idiotoj, — li malice diris, — Grupaĉo da idiotoj. Ĉu vi decidis mem mortigi vin per malsato? Vi neniam atingos la montpasejon!

    Tio estis mia peco de viando, — Marjana respondis. Ŝiaj okuloj estis rapidaj kaj malicaj, — mi ne volas manĝi.

    — Vi volas, — Dik asertis, — Kaj restis da viando — po du pecetoj por morgaŭ. Kaj ni marŝos supren. Por kio do mi marŝas kun vi!

    Li subite kaptis tranĉilon kaj, ne retrorigardinte, forte ĵetis ĝin en la kaprinon. Forŝirinte flokon de la verdeta lano, la tranĉilo batiĝis kontraŭ muro kaj tintis. Dik saltleviĝis, la kaprino saltis, streĉis la ŝnuron. Dik levis la tranĉilon. La pinto estis rompita.

    — Idiotoj! — Dik kriis. — Kial vi ne komprenas, ke ni neniam revenos!

    Li ne rigardis la plorantan Marjanjon, Olegon, kiu elpensis nenion pli bonan ol ŝovi al Marjana sian lastan peceton, kvazaŭ ŝi estis eta knabino. Ŝi forpuŝis la manon, kaj Dik, rapide malvolvinte sian litkovrilon, sternis sin je la tuta staturo kaj fermis la okulojn. Li ekdormis aŭ ŝajnigis, ke li dormas.

    Tomaso malvigle tusis, kvazaŭ li ne plu havis la forton tusi.

    Oleg levis sin kaj volvis lin per la tendo. Poste, li kun Marjanjo kuŝiĝis ĉe du flankojn de Tomaso, por varmigi lin. Ekneĝis. La neĝo ne estis malvarma, ĝi kovris ilin per dika tavolo. La kaprino venis nur post malheliĝo kaj same kuŝiĝis apud ilin: ŝi komprenis, ke esti kune estos pli varme.

    Oleg ne dormis ankaŭ ĉi-nokte, aŭ al li ŝajnis, ke li ne dormas. Iu grandega paŝis apude, ŝirminte la bluan lumon de mateniĝo. Poste iĝis pli malvarme — la kaprino vekiĝis kaj ekiris por serĉi manĝaĵon por si. Kaj pli poste Olegon pikis neĝa pulo. De kie ĝi aperis, li ne komprenis. Eble ĝi kaŝiĝis en la vestaĵoj aŭ en la lano de la kaprino.

    Pikoj de neĝaj puloj estas specialaj — pri ili ne eblas erari. Tiuj pikoj estas senesperaj, kiel morto. Oni povas plori, krii, voki helpon, sed neniu helpos. Ĉio okazas kvazaŭ laŭ iu hortabelo. Dekomence estas nur piko — malvarma, kvazaŭ glaciero estis enigita sub haŭton, kaj tiu glacia urtikado estas tiom akra, ke homo tuj vekiĝas kaj senmoviĝas pro teruro kaj senforteco. Kaj poste nenio — dum unu horo okazas nenio. Kaj subite, la homo freneziĝas — tio okazas egale al ĉiuj: al saĝuloj, al stultuloj, etuloj kaj maljunuloj. Dum duonhoro, dum horo la homon prenas koŝmaroj. Oldulo diris, ke, se li havus mikroskopon, li facile venkus tiun malsanon — komprenus, kiel la mikrobo efikas la nervosistemon... La homo furioziĝas, iĝas sovaĝa, neniun rekonas, eĉ povas mortigi sian intiman amikon kaj pli poste nenion memoros. Kiam la malsano okazis la unuan fojon en la setlejo, neniu konjektis, kio okazis. Kaj estis pliaj teruraj okazoj, ĝis oni ne komprenis, ke oni ne luktu kontraŭ la pula febro — oni nur ligu malsanulon, sekure kaŝu tiun kaj nur atendu, kiam la furiozo pasos kaj la malsanulo rekonsciiĝos. Kaj ĉio. Iam, kiam oni scios kuraci la febron, estos alie. Kaj nun la eliro estas sola... Kaj se okazas, ke en la setlejo iun pikos neĝa pulo, tiu mem hastas al la homoj kaj petas — ligu min! Kaj tio havas ion teruran. La homo ankoraŭ estas sana, li pensas kaj komprenas, kiel kondamnita al morto, ke pasos kelkaj pliaj minutoj — kaj li malaperos, kaj anstataŭ li aperos malica, neracia estaĵo. Kaj ĉiu vidis, kiel tio okazas al aliaj. Kaj ĉiu hontas pensi, ke tio okazos al li. Tial, kiam Oleg eksentis la malvarman pikon de pulo, li tuj vekiĝis kaj vekis la aliajn.

    — Dik, — li kulpe diris, — pardonu, ĉu via ŝnuro estas proksime?

    — Kio? — Dik levis sin kaj komencis serĉi per manoj en la mallumo.

    Mateniĝo ĵus ekis. Tomaso raŭkis dormante, sed ne vekiĝis.

    — Oj, kia malfeliĉo! — Marjana lamentis. — Ĉu pulo pikis vin?

    — Ĵus.

    Dik oscedis.

    — Vi povas ne hasti. Vi havas horon da tempo, minimume unu horon.

    — Povos okazi pli frue, — Oleg diris. — Malbonŝanco okazis.

    — Jes, nur tio al ni mankas, — Dik konsentis.

    — Mi kovros vin per litkovrilo, — Marjana proponis. — Kaj sidos apude.

    — Aĥ, — Dik diris, serĉante la ŝnuron, — Denove ni malfruiĝas.

    — Tio ja pasos, — Oleg respondis.

    — Vi kuŝos post la atako du horojn, ne malpli, mi scias laŭ mia propra sperto, — Dik diris.

    Li ne koleris kontraŭ Oleg, li koleris pri la sorto, pri la senĉesaj malsukcesoj de ĉi tiu marŝado.

    La sento de malvarmo en la femuro, kiun pikis tiu pulo ne malaperis. Oleg ĉiam sentis la pikon kaj imagis, ke la sango, venenita per eta guto de veneno fluas, pulsante, al la cerbo, por ataki lin kaj senigi je racio.

    Dik ne rapidante kontrolis la ŝnuron. Marjana komencis fari fajron.

    La mateniĝo estis blua, alia, ol en la valo, kie tagoj ĉiam estas grizaj.

    — Nu, — Dik ordonis, — submetu vin.

    — Sed ligu tiel, ke li nenion povu rompi al si, — Marjana diris. — Kompatinda Oleĉjo!

    — Ne la unuan fojon mi ligas, — Dik trankviligis ŝin, — La terura afero estas tiuj puloj. Vi malstreĉu vin, Oleg, kaj estos pli facile. Kaj pensu pri alio.

    Dekomence li ligis la manojn de Oleg malantaŭ la dorso, poste volvis la bruston kaj la krurojn. La ŝnuro dolore eniĝis en lian korpon, sed Oleg toleris, li sciis, ke dum tia paroksismo, homo iĝas forta, kiel urso. Se oni kompatas lin nun, do poste estos malbone.

    Tomaso ekĝemis. Lia hirta ruana kapo elŝoviĝis el sub la tendo, li fermetis la okulojn, ne povante kompreni, kie li estas. La okuloj de Tomaso koloriĝis je sango, la vizaĝo estis ruĝa, ŝvita. Finfine li ekvidis Dikon, kiu ligis Olegon. Oleg sinĝene ridetis — estis malagrable tiom ĝeni homojn. Oldulo iam rakontis, ke dum mezepoko oni proklamis epilepsiulinojn kaj aliajn frenezajn virinojn sorĉistinoj kaj eĉ ŝtiparumis.

    — Pulo, — Tomaso komprenis, — ĉie estas puloj... ĉie estas estaĵaĉoj...

    — Vi plu dormu, — Oleg diris. — Mi rekonsciiĝos ne baldaŭ, vi ja scias. Ripozu!

    — Estas malvarme, — Tomaso diris, — mi ne rajtas dormi, mi baldaŭ vaĉos, denove la komputilo malfunkcias, en ĝin trafis pulo.

    — Kial do oni lasis nin, — Dik diris. — Oni devis malpermesi al tia kompanio marŝi en la montaron.

    — En la setlejo mankis aliaj por marŝi, — Marjana respondis. — Vi ja komprenas.

    La malvarmo iom post iom disvastiĝis laŭ la tuta korpo, sed tio estis ne ordinara malvarmo, sed juka, tiranta la tendenojn, kvazaŭ multege da etaj glacieroj en la brusto kaj la kruroj kuradis, puŝis unu la aliajn... La kapo de Tomaso komencis pligrandiĝi...

    — Nu jen, mi ŝajne taŭge ligis vin. Ĉu ne premas?

    — Premas. — Oleg penis rideti, sed la pometoj jam konvulsiis.

    — Aŭskultu... — Dik turniĝis. — Kaj kie estas la kaprino?

    — Ĉu la kaprino? Nokte mi aŭdis ŝin.

    — Mi demandas, kie estas la kaprino? — La voĉo de Dik altiĝis, iĝis la knaba, alta pro la kolero. — Ĉu vi alligis ŝin?

    — Mi alligis ŝin, — Marjana senkulpigis sin, — sed ŝi, verŝajne, malligiĝis.

    — Mi demandas, kie estas la kaprino?

    Videblis, ke la agaco, akumuliĝinta en Dik devis trovi eliron — la kaprino iĝis simbolo de ĉiuj malsukcesoj.

    — Ne koleru, Diĉjo, — Marjana diris. Ŝi penis kovri Olegon per litkovriloj. — La kaprino, verŝajne, serĉas manĝaĵon.

    — Ĉi tie ŝi nenion trovos. Kial vi ne alligis ŝin?

    Dik eligis sian arbaleston el sub la kurteno, ŝovis tranĉilon sub la zonon.

    — Kienas vi? — Marjana demandis, kvankam ŝi bonege sciis, kien.

    Dik atenteme pririgardis la neĝon ĉirkaŭe, serĉante spurojn.

    — Ŝi revenos.

    — Ŝi revenos, — Dik ripetis, — sed en la formo de mortinta korpo. Sufiĉas. Mi ne volas malsatmorti pro viaj stultaĵoj.

    Dik pli kaj pli kreskis, baldaŭ lia kapo atingos la ĉielon, kaj li povas frakasi la kapon kontraŭ la nubaro, la nubaro ja estas vitra, solida... Oleg streĉe fermis la okulojn kaj denove malfermis ilin, por forpeli la iluzion. Tomaso sidis sur la litkovrilo kaj balanciĝis, kvazaŭ li silente kantis.

    — Marjanjo, faru bolaĵon... — Al Oleg ŝajnis, ke lia voĉo sonas laŭte kaj firme, kvankam fakte li preskaŭ sensone flustris. — Por Tomaso. Al li estas malbone.

    Marjana komprenis.

    — Tuj, Oleĉjo, certe.

    Sed ŝi ne fortunis la rigardon de Dik.

    — Ĝuste tion mi suspektis, — Dik diris. — Ŝi direktis sin reen. Malsupren. Povas okazi, ke dum la nokto ŝi foriris je ĉirkaŭ dudek kilometroj.

    — Dik, restu ĉi tie, — Tomaso subite diris laŭte kaj klare. — Marjanjo mem trovos la kaprinon. Vi ja mortigos ŝin.

    — Ne dubu, — Dik konfirmis. — Sufiĉas stultaĵoj.

    — Mi trovos ŝin. — Marjana forgesis pri bolaĵo. — Vi, Dik, ne rajtas nun foriri. Tomaso estas malsana, kaj oni devas observi Olegon.

    — Nenio okazos al ili.

    Dik enigis la fingrojn en sian densan malhelan hararon, tiregis ĝin, skuis la kapon kaj, ne retrorigardante, rapide kaj leĝere direktis sin laŭ la spuroj de la kaprino malsupren, de kie ili venis hieraŭ.

    — Mi volis, ke ĝuste vi ekiru, — Tomaso suspiris, — Vi revenigus ŝin. Kaj li mortigos ŝin.

    Oleg dume konservis la eblon pensi, kvankam la mondo ĉirkaŭ li senĉese ŝanĝis siajn formojn kaj proporciojn kaj iĝis ĉiam malpli solida kaj fidinda. Li diris:

    — Mi povas kompreni Dikon... Vere, ni daŭre perdadas ŝancojn.

    — Restis tute malonga vojo por marŝi, — Tomaso diris. — Mi scias. Ni iras rapide. Ni estos tie postmorgaŭ. Ni venus ankaŭ sen viando. Ni ja venos, ĉu? Kaj malantaŭ la montpasejo estas manĝaĵo. Dik, mi promesas!

    Dik levis la manon por montri, ke li aŭdas, — sonoj aŭdiĝis malproksime super la neĝa deklivo, sed li ne malrapidigis la paŝadon.

    — La kaprinon ni devas kapti, — Tomaso sin turnis al Marjana. — Ni bezonas ŝin. Sed ni devas ne mortigi ŝin. Tio ne havus sencon. Io urtikas min. Kiel varmege estas... Kial tiom doloras la hepato? Tio estas malhoneste. Ni jam estas proksime.

    — Li mortigos ŝin... — Marjana flustris. — Li nepre mortigos ŝin... Di-i-ik! — Marjana turnis sin al Oleg kaj Tomaso. Nu, kion fari, diru, vi ja estas saĝaj, vi ja scias ĉion! Kiel mi haltigu lin?

    — Mi jam ne povas atingi lin, — Tomaso respondis. — Bedaŭrinde, mi jam ne estas aŭtoritatulo por li.

    — Tuj... — Oleg decidiĝis. — Vi nur malligu min. Eble, mi sukcesos fari ĉion antaŭ la paroksismo, eble, mi sukcesos?

    Marjana nur svingis la manon. Ŝi faris du paŝojn al Dik, revenis, rigardis al Tomaso kaj Oleg.

    — Kaj mi ne povas lasi vin.

    — Do vi kuru! — Tomaso subite ekkriis. — Rapide kuru!

    — Kiel do mi povas lasi vin? Kaj se venos iu besto...

    — Kuru do! — Oleg ripetis. — Kaj revenu.

    Kaj Marjana leĝere, kvazaŭ ne tuŝante la neĝon, impetis malsupren sur la deklivo, tien, kien Dik jam malaperis.

    — Kompatinda knabino, — Tomaso ĉagreniĝis, — ŝi ligiĝis al la kaprino.

    — Kompatinda, — Oleg konfirmis. — Kiel strange estas, ke vi ne havas formon. Vi estas dikaj kaj poste tute malika, kiel alumeto.

    — Jes, — Tomaso konsentis. — Vi kuŝu oportune, ial tiu veneno dekomence efikas vidkapablon. Mi memoras, pulo trifoje pikis min. Sed ne timu, malbonaj kromefikoj preskaŭ ne okazas. Ne timu.

    — Mi komprenas, tamen egale estas timinde perdi min, ĉu vi komprenas? Jen nun estas mi kaj baldaŭ mi ne plu estos.

    Oleg estis tirata malsupren, en la bluan akvon, kaj estis tre malfacile resti ĉe la surfaco de la akvo, ĉar la kruroj estis ligitaj per algoj, li penis liberigi la krurojn, forŝiri la algojn, por ne droni.

* * *

    Defalis la kovrilo, per kiu Marjanjo kovris Olegon. Oleg ne sukcesis resti ĉe la muro kaj falis sur la neĝon. Liaj okuloj estis fermitaj, la lipoj moviĝis, la vizaĝo malheliĝis pro fortostreĉo, pro la deziro deŝiri la ŝnuron. Tomaso volis helpi al Oleg, kovri lin aŭ almenaŭ meti lian kapon sur siajn genuojn. Tio estas utila en la samaj okazoj — teni la kapon. Tomaso klopodis levi sin, sed la kruroj rifuzis lin teni. Oleg retrofleksis la dorson kaj preskaŭ saltis en la aeron, puŝis sin per la pungoj kontraŭ la tero kaj ruliĝis malsupren sur la deklivo. Li kelkfoje renversiĝis, batiĝis kontraŭ ŝtono, elstaranta el la neĝo, kaj haltis. Lia jako ŝiriĝis, neĝo sur la nuda brusto ne degelis.

    Tio ne estas ordo, Tomaso pensis. Mi nepre atingu lin. Diabla kaprino, damnita Dik kun lia sento de forteco. Kaj Dik ja certas, ke li pravas, kaj certas, ke lin regas nur la zorgoj pri ĉiuj. Kaj li pravas de sia vidpunkto de sovaĝulo, li pravas, pro sia sovaĝula malpovo rigardi estontecon... Ĉu ne tro rapide homo civilizita, homo sapiens, iĝas sovaĝulo? Eble, ni eraris, permesinte al la infanoj adoleski en la lupidojn, por ke al ili estu pli facile resti vivaj en la arbaro? Sed ni ja ne havis elekton. Dum dek ses jaroj ni, plenkreskuloj vane penis atingi la montpasejon. Kaj la espero pri tio ne aperus, se ne estus kreskintaj Dik kaj Oleg. Kian temperaturon mi nun havas? Verŝajne pli ol kvardek. Estas tre malfacile spiri — duobla pneŭmonio, por fari tiun diagnozon oni ne nepre devas esti kuracisto. Se mi ne atingos la ŝipon do finiĝos mia vivo. Eĉ viando de kaprino neniel helpos min. Kaj mi devas mem marŝi — la infanoj ne sukcesos treni min ĝis la montpasejo... Kio estas al Oleĉjo? La pulo estas ekstrema grado de bonŝanco, kvazaŭ la fato, kaŝiĝinta en la rokoj ne volas lasi nin al la homaro, kvazaŭ la arbaro volas transformi nin en siajn infanojn, en la dupiedajn ŝakalojn, ĝi konsentas toleri nian setlejon, sed nur kiel sian parton kaj ne kiel sian malon. Tie, malantaŭ la ŝtonego, estas malhela krutaĵo, ŝajne neprofunda, sed se Oleg nun falos malsupren, li certe pereos. Kie estas la ŝnuro, kie estas la dua ŝnuro, mi devas alligi lin al tiu ŝtono...

    Tomaso ekrampis malsupren, estas bone, ke rampi malsupren estas plej facile, kaj nur la neĝo urtikas — ial ĝi sukcesas penetri ĉien kaj tre urtikas la bruston. Tusi li povis nur iomete, por ne krevigi la pulmojn, kaj la tusado akumuliĝas kaj impetas el la brusto eksteren, kaj ĝin neeblas deteni.

    Tomaso rampis malsupren, tiris post si la ŝnuron, kiu ŝajnis al li nekredeble peza, plumba, la ŝnuro malbobeniĝis kaj treniĝis, kiel serpento. Oleg ekkonvulsiis kvazaŭ birdo, penante ŝiri la ŝnurojn, lia nuko martelis ŝtonon, kaj Tomaso reale sentis la doloron, regantan Olegon, regantan lin en la koŝmaro, sed ne malpli realan, transformiĝintan en iluzion. En tiu momento, al Oleg ŝajnis, ke tegmento de domo falis sur lin.

    Restis ĉirkaŭ dek metroj ĝis Oleg, ne pli. Tomaso komprenis, ke Oleg ne aŭdas lin, tamen li ripetis:

    — Toleru, mi iras.

    Kaj li mem penis levi la kapon por vidi, ĉu Marjana kun Dik ne estas revenantaj.

    Gravis veni ĝustatempe, veni antaŭ ol Oleg ruliĝos al la krutaĵo, tiam estos tro malfrue.

    "Kial nun mi sentas vertiĝon?"

    Kiam Tomaso tuŝis Oleg, li svenis por iom da sekundoj, ĉiuj fortoj estis konsumitaj por alrampi. La korpo, movata nur per tiu lasta deziro, rifuzis plu obei, kvazaŭ plenuminte ĉion, kion ĝi kapablis. Tomason rekonsciigis blovo de la glacia vento, portinta bulon da neĝo, aŭ eble neklara flustro de Oleg kaj lia raŭka spirado. Tomaso plej multe volis fermi la okulojn, ĉar tiel kuŝi, nenion farante, pensante pri nenio — ĝuste tio estis la varmeta, oportuna fabelo, plenumo de la deziroj. Oleg moviĝis je plia metro, li konvulsiis, penante liberiĝi de la ŝnuroj, sin puŝante de la ŝtonego per la ligitaj kruroj. Tomaso tiris al si la ŝnuron, penante konjekti, kiel li pli solide alligu Olegon al la roko, kaj ne povis kompreni, kiel oni faras tion, kaj poste evidentiĝis, ke lia mano estas malplena — li perdis la ŝnuron, ĝia fino restis je kelkaj metroj malantaŭe kaj li ne havis fortojn por reveni al ĝi. Tomaso altiris sin, por kapti la piedojn de Oleg, sed tiu konvulsiis kaj forĵetis Tomason, kies korpo ne sentis doloron.

    Tomaso komprenis, ke tiel li ne sukcesos teni Olegon, kaj ke Oleg, eĉ ligita, multe pli forta ol li, tial Tomaso denove komencis sian malrapidan movon al la abismo, por esti inter ĝi kaj Oleg, iĝi barilo, obstaklo, senmova muro. Al Tomaso ŝajnis, ke li rampas rapide, tamen kiam li finfine sukcesis rampe atingi la mallarĝan breton, situantan inter la abismo kaj Oleg, Oleg jam rampis tiom malsupren, ke Tomaso devis traŝovi sin inter la korpon de Oleg kaj la akrajn ŝtonoj ĉe rando de la abismo.

    Kaj verŝajne, Tomaso sukcesus treni Olegon de la abismo supren, al la sekuro, se li mem sukcesus konservi sian ŝanceliĝan konscion.

* * *

    Marjana kuris en la tendejon anhelante, al ŝi ŝajnis, ke ŝi forestis kelkajn minutojn, sed vere, ŝi vagis pli ol horon. Ŝi kuris rekte al la tendo, kaj tial ŝi ne tuj komprenis, kio okazis. Ŝi rimarkis nur, ke la tendejo estas senhoma, kaj eĉ dekomence ŝi levis la kurtenon de la tendo, decidinte, ke Tomaso kun Oleg tie kaŝas sin de neĝo, kvankam la tendo kuŝis plate sur la tero kaj en ĝi neniu sukcesus kaŝi sin.

    Marjana konsternite retrorigaris kaj rimarkis spuron sur la neĝo, kiu indikis malsupren al la roko, la spuro estis tia, kvazaŭ iu trenis sur la neĝo pezaĵon, kaj al ŝi ŝajnis la terura bildo: besto, kiu restigas la rondajn spurojn, kiel de bareloj, trenas ambaŭ virojn, kaj pri tio kulpas nur ŝi, ĉar ŝi kuris por savi la kaprinon kaj forgesis pri la homoj, pri la malsanaj homoj en la neĝa dezerto, kion oni ne faru. Kaj ĉio okazis terure kaj stultege, ĉar ŝi ne atingis Dikon kaj ne trovis la kaprinon, kaj, restinte sola inter rokoj, timiĝis, ke ŝi ne trovos la vojon al la tendo, timiĝis pri Tomaso kun Oleg, kiuj estas senhelpaj, ekkuris reen — kaj jen, ŝi malfruiĝis.

    Marjana paŝetis malsupren, sur la deklivo, ĝemante kaj ripetante:

    — Panjo, panjo...

    Ial sur la neĝo kuŝis ŝnuro. Ĉu Oleg sukcesis malligi sin?

    Ŝi ĉirkaŭiris la grizan ŝtonegon kaj ekvidis, ke ĉe rando de la krutaĵo kuŝas ligita Oleg, kaj Tomaso forestas.

    — Oleg! Oleĉjo! — ŝi kriis. — Ĉu vi estas viva?

    Oleg ne respondis. Li dormis. Oni nepre ekdormas, kiam pasas atako. Li estis sola, sed spuro de lia korpo daŭriĝis malsupren, al la abismo, kaj, kiam Marjana rigardis malsupren, ŝi ekvidis, ke tie, proksime, je ĉirkaŭ kvin metroj, kuŝas Tomaso, tre trankvile, kaj eĉ iel oportune, kaj tial Marjanjo ne tuj komprenis, ke Tomaso jam estas mortinta. Ŝi malsupreniĝis, hastante kaj rompante la ungojn kontraŭ glaciaj ŝtonoj, longe skuis lin, penante veki kaj subite komprenis, ke Tomaso falis, pereis. Kaj Oleg, kiu rekonsciiĝis, ekaŭdis la bruojn kaj la ploron de Marjana kaj demandis per la malforta voĉo.

    — Kial vi, Marjanjo, kio okazis?

    Li tute ne memoris, ke puŝis Tomason malsupren, kvankaŭ poste, laŭ la spuroj kaj laŭ la fragmentoj de la koŝmaraj iluzioj de Oleg, ili sukcesis kompreni, kiel kaj kial ĉio okazis, kaj konjektis, kial Tomaso mortis.

* * *

    Dik revenis en la tendejon post du horoj. Li ne atingis la kaprinon kaj perdis ŝiajn spurojn sur larĝa ŝtonoza deklivo. Sur la revena vojo li trovis spurojn de iu nekonata besto kaj sekvis ilin, intencante pafi ĝin, por reveni en la tendejon kun predo. Do eblas diri, ke li intence lasis la kaprinon kun paco, kompatis Marjanan. Kaj li jam sincere kredis, ke li kompatis Marjanan, ĉar li ne toleris malsukcesojn.

    Kiam li eksciis, kio okazis en la tendejo sen li, li evidentiĝis esti pli trankvila kaj prudenta ol la aliaj kaj diris al Oleg:

    — Ne diru stultaĵojn. Vi mortigis neniun kaj kulpas pri nenio. Vi ja eĉ ne sciis, ke vi puŝis Tomason. Vi devas esti danka al li, ke li penis vin deteni. Eble, li nenion sukcesis fari, pli ĝuste — li tute nenion sukcesis fari, tamen egale li volis savi vin. Eble, tio estas eĉ pli bona, ĉar Tomaso estis tute malsana, li povis morti en ajna minuto, li volis marŝi al la montpasejo, do ni devus treni lin, kaj ĉiuj pereus.

    — Vi volas trankviligi Olegon, — Marjana respondis, balanciĝante pro doloro, — ŝiaj manoj frostoŝvelis kaj gratiĝis ĝissange, kiam ŝi penis revivigi Tomason kaj kiam ili kune kun Oleg, balanciĝanta pro malforteco, trenis lian korpon al la tendo. — Vi volas trankviligi Olegon, sed kulpas ni kun vi. Se ni ne estus forkurintaj por la kaprino, Tomaso vivus.

    — Ĝuste, — Dik konfirmis, — vi devis ne kuri post mi. Tio estis stultaĵo, virina stultaĵo.

    — Ĉu vi ne kulpigas vin? — Marjana demandis.

    Tomaso kuŝis inter ili, plene kovrita per litkovrilo kaj kvazaŭ ĉeestis ilian konversacion.

    — Mi ne scias. Mi sekvis la kaprinon, ĉar ni bezonas viandon. Ni ĉiuj bezonas. Kaj mi bezonas malpli ol ĉiuj, ĉar mi estas la plej forta.

    — Mi ne plu volas paroli kun li, — Marjana indignis. — Li estas malvarma, kiel ĉi tiu neĝo.

    — Mi volas esti justa, — Dik diris. — Se ni ĝemos kaj baraktos, al neniu estos bone. Ni perdas tempon. Jam pasis mezo de la tago.

    — Oleg ankoraŭ estas astenia por marŝi, — Marjana diris.

    — Ne, ne gravas, — Oleg respondis, — mi marŝos. Sed mi prenu la mapon kaj la detektilon de radiado de Tomaso. Li diris al mi, ke se io okazos, mi prenu tiujn aĵojn.

    — Ne necesas, — Dik kapneis.

    — Kial?

    — Ĉar ni iras reen, — Dik diris trankvile.

    — Ĉu vi decidis tion? — Oleg demandis.

    — Tio estas sola eliro saviĝi, — Dik respondis. — Post du tagoj ni estos en la arbaro. Tie mi trovos viandon. Mi revenigos vin, mi promesas.

    — Ne, ni plu marŝos.

    — Stulte. Vi ne havas ŝancojn.

    — Ni havas la mapon.

    — Kial vi kredas ĝin? La mapo estas malnova. Ĉio povis ŝanĝiĝi. Kaj neniu scias, kiom longe restis al ni marŝi sen manĝaĵo sur la neĝo.

    — Tomaso diris, ke ni iris rapide kaj ke restis nur unu tago.

    — Tomaso eraris. Li volis tien kaj trompis nin ĉiujn.

    — Tomaso ne mensogis. Li diris, ke tie estas manĝaĵo kaj ni estos savitaj.

    — Li volis kredi je tio, li estis malsana kaj malklare pensis. Ni restos vivaj, nur se ni revenos en la setlejon.

    — Mi iros al la montpasejo. — Oleg diris tion, rigardante la korpon, kovritan per la litkovrilo, li turnis sin al Tomaso.

    — Ankaŭ mi iros, — Marjana subtenis lin, — kial vi ne komprenas?

    — Marjanjo, — Dik komencis, frapante ŝtonon per la granda pugno, batante la takton por la vortoj. — Oldulo nebuligis la kapon de Oleg, li ĉiam gurdis al li, ke li estas pli saĝa, pli bona ol ni kun vi, ke li estas speciala. Li ne povis esti pli lerta ol ni en la setlejo aŭ en la arbaro, li ĉiam cedis al mi. Eĉ al vi li cedas en la arbaro. Komprenu, li bezonas tiun fabelon pri la montpasejo kaj paroladojn pri sovaĝuloj, kio ni ne rajtas iĝi. Kaj mi ne estas sovaĝulo. Mi ne estas malpli saĝa ol li. Oleg marŝu, se li certas. Kaj vin mi ne lasos — mi venigos vin malsupren.

    — Dirlididi! — Marjana kriis. — La setlejo sendis nin. Ĉiuj atendas nin kaj esperas.

    — Ni vivaj estos pli utilaj.

    — Ek. — Oleg etendis la manon al la likovrilo, por preni de Tomaso la mapon kaj la detektilon, kaj malrapide diris: — Pardonu, Tomaso, ke vi ne alvenis kaj mi prenas de vi tiajn valorajn aĵojn.

    Li formovis randon de la litkovrilo. Tomaso kuŝis, ferminte la okulojn, lia vizaĝo paliĝis, kaj la lipoj iĝis mallarĝaj. Kaj Oleg ne povis igi sin tuŝi la malvarman korpon de Tomaso.

    — Atendu, mi mem, — Marjanjo proponis. — Atendu.

    Dik sin levis, venis al la roko, levis la ladbotelon de sur la neĝo, skuis ĝin — la konjako plaŭdis tie. Dik malŝraŭbis la kovrilon kaj forverŝis la konjakun sur la neĝon. La spica, nekonata odoro aperis en la aero. Dik ŝraŭbis la kovrilon kaj pendigis la ladbotelon sur la ŝultron. Neniu diris eĉ ion. Marjana redonis al Oleg la falditan mapon, la detektilon de radiado kaj la tranĉilon de Tomaso.

    — Ni ne sukcesos enterigi lin, — Dik decidis. — Ni portu lin sub la krutaĵon kaj ŝutu per ŝtonoj.

    — Ne! — Oleg oponis.

    Dik mire levis la brovojn.

    Estis stulte respondi. Kial oni ne metu ŝtonojn sur Tomason? Tomaso ja estas mortinta kaj por li ĉio egalas.

    Dik faris ĉion.

    Oleg kaj Marjana nur helpis al li. Ili ne plu interparolis eĉ pri io. Oleg kaj Marjana senvorte kolektis la aĵojn, prenis la tute maldikiĝintajn sakojn (eĉ ligno restis por unu aŭ du fajroj), dividis en tri partojn la lastajn pecetojn de sekigita viando, kaj Marjana donis al Dik lian porcion. Li metis la viandon en la poŝon kaj diris nenion. Pli poste Oleg kaj Marjana levis sin kaj ekiris, ne retrorigardante, supren, al la montpasejo.

    Dik atingis ilin post ĉirkaŭ cent metroj. Li atingis, poste devancis kaj marŝis antaŭe. Oleg iris pene, ankoraŭ ne pasis sekvaĵoj de la atako. Marjana lamis — ŝi kontuzis la genuon, kiam ŝi grimpis sur la krutaĵo. Ili trapasis nur dekon da kilometroj kaj devis resti por tranokti.

    Oleg falis sur la neĝon kaj tuj ekdormis. Li ne vekiĝis, por trinki bolaĵon kun dolĉaj radikoj. Kaj li ne vidis tion, kion vidis Dik kaj Marjanjo, kiam iĝis tute mallume. La nuboj ĉirkaŭe disiĝis, kaj en la ĉielo aperis steloj, kion neniu el ili eĉ iam vidis. Poste la ĉielo denove nebuliĝis. Ankaŭ Marjana ekdormis, kaj Dik longe plu sidis ĉe la estingiĝinta fajro, metinte la piedojn en ĝin, rigardis la ĉielon kaj atendis — ĉu la nuboj ree disiĝos? Li aŭdis pri la steloj, la plenkreskuloj ĉiam parolis pri la steloj, sed li neniam antaŭe konjektis, kia vasteco kaj grandeco estas antaŭ la homo, kiu rigardas la stelojn. Li komprenis, ke ili neniam povos reveni en la setlejon.

* * *

    Ili frue vekiĝis, trinkis iom da bolaĵo, degeliginte neĝon, kaj finmanĝis la dolĉajn radikojn, pro kio la malsato nur plifortiĝis. Tiun tagon ili trenis sin malpli rapide, ol kutime, eĉ Dik senfortiĝis.

    Estis la malagrablaĵo, ke ili ne sciis, ĉu ili iras ĝuste. Sur la mapo estis desegnitaj gvidmarkoj, sed ili ne koincidis ĝuste. Kaj estis kompreneble, kial: pasintfoje la homoj iris ĉi tie vintre, kiam estis multe da neĝo, kiam forte frostis kaj nebulis, tial nun ĉio aspektis alie.

    Venis despero, ĉar la montpasejo estis abstraktaĵo, je kiu neeblis kredi, kiel neeblas imagi la stelplenan firmamenton, se oni ne vidas ĝin kaj scias pri ĝi nur laŭ rakontoj. Oleg bedaŭris, ke kuŝiĝis kaj fordormis la ĉielon, sed, eble, ĝi reaperos la sekvan nokton? La nubaro ja iĝis malpli dika, kaj iam videblis bluo tra ĝi, kaj ĉirkaŭe estis multe pli hele, ol en la arbaro.

    Tage, kiam ĉiuj senfortiĝis, Dik ordonis halti kaj komencis froti la frostiĝintajn vangojn de Marjana per neĝo. Tiam Oleg rimarkis flanke, sur la neĝo, bluan makulon. Ĉirkaŭ cent paŝoj restis ĝis ĝi, sed mankis fortoj, kaj Oleg diris nenion.

    Kiam finfine Dik diris, ke tempas plu marŝi, Oleg montris al la blua makulo. Ili direktis sin al ĝi, akceliĝante post ĉiu paŝo.

    Tio estis blua, kurta jako el firma kaj maldika ŝtofo. Ĝi duone alfrostiĝis al la neĝo, kaj unu ĝia maniko, ŝtopita per neĝo, elstaris supren. Dik fosis la teron ĉirkaŭe, por preni la jakon, kaj Olegon ekregis la malsana malpacienco.

    — Ne faru, — li raŭke diris, — por kio? Ni baldaŭ venos, vi komprenu, ni ĝuste marŝas!

    — Ĝi estas firma, — Dik eksplikis, — Marjanjo tute frostiĝis.

    — Mi ne bezonas, — Marjana rifuzis, — ni prefere plu marŝu.

    — Iru, mi atingos vin, — Dik obstinis. — Iru.

    Dik atingis ilin post dek kvin minutoj, portante la jakon en la manoj, sed Marjana rifuzis surmeti ĝin, ŝi diris, ke la jako estas malseka kaj malvarma. Sed plej gravas, ke la jako estis de iu kaj tiu surmetis ĝin. Kaj se tiu ĝin demetis kaj ĵetis, do li pereis. Ĉiuj sciis, ke la ŝipon forlasis sepdek ses homoj, sed la arbaron atingis nur kvardek.

    Tiun tagon ili ne atingis la montpasejon, kvankam al Oleg ĉiam ŝajnis, ke la montpasejo estas tuj antaŭe — tuj ni ĉirkaŭiros tiun glaciejon, kaj aperos la montpasejo, ni tuj trapasos tiun deklivon kaj ekvidos la montpasejon... Sed la deklivo iĝis ĉiam pli kruta kaj aero pli kaj pli mankis.

    Ili tranoktis, pli ĝuste ili atendis, kiam finiĝos la mallumo, kunpremiĝinte, volvinte sin per ĉiuj litkovriloj kaj kovrinte sin per la tendo. Egale neeblas ekdormi pro la frosto, ili nur svenis kaj ree vekiĝis, por interŝanĝi la lokojn. De Marjana, kiu kuŝis meze, preskaŭ ne venis varmo — ŝi iĝis ia senkarna kaj akra, kiel birdaj ostoj. Ili levis sin ĉe la mateniĝo, super ili estis la stelplena ĉielo, sed ili ne rigardis la ĉielon.

    Poste, iom post iom heliĝis, la nubaro estis travidebla, kiel nebulo, kaj tra ĝi lumis la malvarma kaj hela suno, ankaŭ kiun ili neniam vidis, sed ili ne rigardis ankaŭ la sunon. Ili vagis, ĉirkaŭirante fendegojn en la neĝo, krutaĵojn kaj kornicojn. Dik obstine iris antaŭe, elektante la vojon, falante kaj stumblante pli ofte ol la aliaj, sed neniun fojon cedinte la lokon. Kaj li unua atingis la montpasejon, ne kompreninte, ke ĝuste tio estas la montpasejo, ĉar la deklivo, sur kiu ili marŝis supren, glatiĝis nerimarkeble por la okuloj, kaj iĝis plataĵo, kaj antaŭe ili ekvidis dentojn de spinoj. Spinon post la spino, ĉenojn de la neĝaj montoj, brilantaj sub la suno, kaj post plia horo malsupre aperis kaldrono, meze de kiu, kuŝis ronda disko de la malhela metala koloro. Ĝi aspektis grandega, eĉ de ĉi tie, de la kilometra alteco, kliniĝis kaj eniĝis en la neĝon ĝuste meze de la kaldrono. Ĝis tiu kaldrono la ŝipestro sukcesis venigi la ŝipon, kiam post la eksplodo en la motora ĉelo malfunkciiĝis aparataro. Li alterigis la ŝipon ĉi tie, dum neĝventego, frosto kaj nebulo de la ĉitiea malica vintro.

    Ili staris vice. Tri ĉifonuloj, senfortaj sovaĝuloj, kun arbalestoj sur la ŝultroj kaj sakoj el bestaj feloj post la dorsoj, vestitaj je ĉifonoj, frostigitaj per neĝo kaj glacio, nigraj pro malsato kaj laceco, tri mikroskopaj figuretoj en la grandega, malplena kaj sensona mondo rigardis la pereintan ŝipon, kiu antaŭ dek ses jaroj falegis sur tiun planedon. Kaj neniam ree leviĝos.

    Poste ili komencis malsupreniri sur la kruta deklivo, kroĉiĝante je ŝtonoj, penante ne kuri sur nefidindaj krutaĵoj, sed ili kuris ĉiam pli rapide kaj la piedoj rifuzis obei.

    Kaj post unu horo ili jam estis sur la fundo de la kaldrono.

    

    

     LA ĈAPITRO KVARA

    Antaŭ dek ses jaroj Oleg kaj Dik ne havis eĉ du jarojn. Marjana ankoraŭ ne estis. Kaj ili ne memoris, kiel ĉi tie, en la montaro alteriĝis la esplora ŝipo "Poluso". Iliaj unuaj rememoroj estis ligitaj kun la setlejo kaj la arbaro; la kutimojn de viglaj, rufaj fungoj kaj de ĉaslianoj ili ekkonis pli frue, ol aŭdis de la pliaĝuloj pri tio, ke ekzistas steloj kaj la alia mondo. Kaj la arbaro estis multe pli komprenebla, ol la rakontoj pri raketoj aŭ domoj, en kiuj povas loĝi po mil homoj. La leĝoj de la arbaro, de la setlejo, aperintaj pro la neceso savi la grupeton da homoj, ne adaptitaj al tiu mondo, penis anstataŭi la Teron en la memoro, kaj anstataŭ la memoron naski nur la abstraktan esperon pri tio, ke iam oni trovos ilin kaj ĉio ĉi finiĝos. Sed kiom longe ili toleru kaj atendu? Ĉu dek jarojn? Dek jaroj jam pasis. Ĉu cent jarojn? Cent jaroj signifas, ke oni trovos ne vin, sed vian pranepon, se ekzistos via pranepo kaj se tiu, kaj la tuta setlejo povos ekzisti tiom da tempo. La espero, vivanta en la pliaĝuloj, ne ekzistis por la dua generacio — ĝi nur malhelpus vivi en la arbaro, sed ne eblis ne transdoni la esperon al ili, ĉar eĉ la morto por la homo estas ne tiom timinda, se tiu scias pri daŭrigo de sia gento. La morto iĝas definitiva en la momento, kiam kun ĝi malaperas ne nur vi, sed ankaŭ ĉio, kio ligis vin al la vivo.

    Tial la pliaĝuloj kaj la instruisto — ĉiuj, ĉiu kiel tiu povis, — penis eduki la infanojn kun la sento de aparteno al la Tero, kun la penso, ke pli aŭ malpli frue la izoleco malaperos. Kaj por subteni ligon kun la mondo restis la ŝipo malantaŭ la montpasejo. Ĝi ekzistis, ĝin eblis atingi, se ne en ĉi tiu miltaga senfina malvarma jaro, do en la sekva, kiam la infanoj kreskos kaj povos atingi la montpasejon.

    Dik, Oleg kaj Marjana estis malsuprenirantaj en la kaldronon, al la ŝipo, ĝi kreskis, estis materia, grandega, sed restis legendo, Gralo, kaj neniu el ili mirus, se tuŝite, ĝi dissaltus. Ili estis revenantaj al la hejmo de siaj patroj, kiu timigis ilin per tio, ke ĝi venis en tiun malvarman kaldronon el la sonĝoj kaj la legendoj, rakontitaj ĉe malhela lumilo en kabano, kiam malantaŭ fendo de la fenestro, tegita per fiŝa haŭto, graŭlas neĝvento.

    La ekzistado de la ŝipo revivigis la sonĝojn kaj la legendojn, alliginte la bildojn, naskitajn per imago kaj tial neĝustajn, al la realeco de tiu grandegulo. La pliaĝuloj ne komprenus tiun diferencon — ja por ili, la novelo pri tio, kiel venis la katastrofo kun malvarmo kaj mallumo, la rakonto pri la malplenaj koridoroj, en kiuj iom post iom estingiĝas lumo kaj kien penetras sekaj neĝeroj deekstere, — ĉio ĉi rememorigis la realajn bildojn de la koridoroj kaj lampoj, silenton de la helpaj moviloj kaj krakadon de radiaddetektiloj. Por aŭskultantoj — por Oleg kaj liaj samaĝuloj — en la rakonto estis kompreneblaj nur neĝeroj, kaj la koridoroj asociiĝis kun densaĵo de la arbaro aŭ malluma groto — fantazio ja produktas nur tion, kio estis aŭdita kaj vidita.

    Nun iĝis kompreneble, kiel la homoj estis forirantaj de ĉi tie — ili trenis infanojn kaj vunditojn, haste kunprenis tiujn aĵojn, kiuj povus esti utilaj en la proksima tempo. En tiu momento neniu pensis, ke ili devos vivi kaj morti en tiu malvarma mondo, — la gigantaj ampleksoj kaj la nekredebla potenco de la kosma civilizacio eĉ ĉi tie erare certigis ilin, ke ĉio okazinta, malgraŭ sia granda tragikeco, estas nur provizora akcidento, hazardo, kiu estos korektita, kiel aliaj hazardoj, kiuj ĉiam korektiĝas.

    Jenas tiu luko.

    Forirante, kiel rakontis Oldulo, ili fermis ĝin, kaj forportis flanken, sub la superpendantan rokon la akcidentan eskalon, laŭ kiu ili malsupreniris sur la neĝon. Tiu loko estis markita sur la mapo, sed ili ne bezonis ĝin serĉi — la neĝo degeletis kaj ĝi kuŝis en sia loko, la blua farbo forfalis en kelkaj lokoj, kaj kiam Dik levis la eskalon, ĝi restigis la bluan desegnaĵon sur la neĝo.

    Dik klakis rungon per la ungo.

    — Malpeza, — li diris, — ni kunprenu ĝin.

    Neniu respondis al li, Marjana kun Oleg staris malproksime kaj, malklininte la kapojn, pririgardis la rondecan ventron de la ŝipo. La ŝipo ŝajnis tute perfekta, eĉ preta plu flugi. Kaj Oleg imagis, kiel ĝi supreniĝas de la kaldrono, ĉiam pli rapide leviĝas al la blua ĉielo kaj iĝas nigra rondeto, punkto en la bluo.

    La laceco pasis. La korpo estis leĝera kaj vigla, kaj la malpacienco plej rapide rigardi internen de la monstro miksiĝis kun la timo por ĉiam malaperi en la fermita sfero de la ŝipo.

    Oleg redirektis la rigaron al la akcidenta luko. Kiom da fojoj Oldulo ripetis al li: "La akcidenta luko ne estas ŝlosita, ĉu vi komprenas? Ni nur fermetis ĝin. Vi ascendu al ĝi laŭ la eskalo kaj unue nepre mezuru la radiadan intenson. Radiado devas ne esti, sed vi nepre mezuru. Tiam la radiado estis unu el la kaŭzoj, kial ne devis tiom haste foriri, la frosto kaj la radiado. Kvardek gradoj sub nulo, la hejtaj sistemoj ne funkcias, kaj la intensa radiado — ni ne povis resti."

    Dik vagis ĉirkaŭ la ŝipo, trovante kaj eligante el la neĝo kestojn kaj vazojn, — multaj aĵoj estis forportitaj el la ŝipo, sed oni ne povis kunpreni ilin kaj restigis ilin ĉi tie.

    — Nu, — Oleg demandis, — ĉu ni iru tien?

    — Jes, — Dik levis la eskalon kaj almetis ĝin al la luko. Poste li mem ascendis laŭ ĝi, ŝovis la tranĉilon de Tomaso en fendon, tiris, la tranĉilo rompiĝis.

    — Eble, tio ŝlosiĝis? — Marjana supozis.

    — Tute finiĝis tranĉiloj, — Dik ĉagreniĝis.

    — Oldulo diris, ke la luko ne estas ŝlosita, — Oleg memorigis.

    — Oldulo ĉion forgesis. Oni ne kredu al olduloj.

    — Ĉu vi ne sukcesas? — Marjana demandis.

    La nubaro ŝirmis la sunon, kaj tuj iĝis pli mallume, pli kutime.

    — Momenton, — Oleg ekdubis. — Kial ni tiras la kovrilon al ni, kial ni puŝas, kiel hejme? Ĉu ne povas okazi, ke la pordo de la ŝipo malfermiĝas alie?

    La pordeto estis iomete enigita en la muron de la ŝipo, ĝi estis sub la ŝelo. Kaj se ni provos puŝi ĝin flanken? Tion mi ne vidis, sed se la ŝipo povas flugi do estus bone, ke la pordo ne malfermiĝu hazarde. Oleg diris al Dik:

    — Donu la tranĉilon.

    Dik ĵetis al Oleg la rompitan tranĉilon, ŝovis la manojn sub la brakojn kaj ekstamfis: li frostiĝis. Eĉ li frostiĝis.

    Ekfalis seka neĝo. Ili estis solaj en la tuta mondo, ili estis mortantaj pro malvarmo kaj malsato, kaj la ŝipo ne volis lasi ilin internen.

    Oleg enigis la tranĉilan stumpon en la fendon kaj penis puŝi la kovilon flanken. Tiu subite klakis kaj facile, kvazaŭ atendinte tion, glitis flanken kaj malaperis en la muro. Ĉio estas ĝusta. Oleg eĉ ne retrorigardis — ĉu ĉiuj vidis, kia li estas saĝa. Li solvis la taskon. Eĉ se ĝi ne estis malfacila, tamen la aliaj ne sukcesis solvi ĝin. Oleg metis la tranĉilon sub la zonon kaj prenis la radiaddetektilon.

    — Oj! — Li aŭdis la voĉon de Marjana. — Oleg malfermis!

    — Tio estas bona, — Dik diris. — Iru, kial vi staras!

    La detektilo montris, ke ne estas danĝero. Ĉio estas en ordo.

    — Tie estas mallume, — Oleg diris, — donu torĉon.

    Eĉ en la lasta nokto, kiam estis ege malvarme ili ne bruligis torĉojn. Torĉoj malmulte varmigis, sed daŭre brulis.

    — Ĉu tie estas varme? — Marjana demandis.

    — Ne. — Oleg fikse flaris. En la ŝipo restis fremda kaj danĝera odoro. Paŝi internen estis timinde. Sed Oleg subite komprenis, ke nun li estas pli ĉefa ol Dik, ke Dik timas. Dik klakis per fajroŝtono, penante bruligi la torĉon. La torĉo ekbrulis per la eta flamo, preskaŭ nevidebla en la taga lumo. Dik ascendis ĝis duono de la eskalo kaj donis la torĉon al Oleg. Sed li ne iris plu. Oleg prenis la torĉon kaj etendis la manon internen. Antaŭe estis mallumo, sub la piedoj komenciĝis ebena, malglata planko.

    Oleg diris laŭte, por malpliigi la timon:

    — Mi iras. Prenu torĉojn. Kaj ek, post mi! Mi atendos interne.

    La planko sub la piedoj iom risortis, kiel ŝelo de vivaj arboj. Sed Oleg sciis, ke la planko estas malviva kaj tiaj arboj ne kreskas sur la Tero. Al li ŝajnis, ke antaŭe iu gvatas lin kaj li senmoviĝis. Kaj li komprenis, ke li tiel aŭdas la eĥon de sia propra spirado. Oleg lumigis la muron, rondiĝantan supre. La brilan kaj luman muron. Li tuŝis la muron. Ĝi estis malvarma.

    "Do, mi estas hejme, — Oleg pensis. — Mi havas la hejmon — la setlejon. Ankaŭ la hejmon, kiu nomiĝas la kosma esplora ŝipo "Poluso". Mi sonĝis ĝin milfoje, sed tute ne tian, kia ĝi evidentiĝis en realo. Kaj mi estis tie ĉi. Mi eĉ naskiĝis tie ĉi. Ie, en la malluma profundo de la ŝipo estas ĉambro, kie mi naskiĝis".

    — Kie vi estas? — Dik demandis.

    Oleg retrorigardis. La silueto de Dik ŝirmis la embrazuron de la luko.

    — Iru ĉi tien, — Oleg vokis. — Ĉi tie neniu estas.

    — Se iu estus, tiu jam delonge estus frostiĝinta. — La voĉo de Dik resonis en la koridoro.

    Oleg etendis la torĉon al Dik, ke li bruligu la sian, poste atendis, kiam Dik, cedinte la lokon al Marjana, bruligos ŝian torĉon.

    Iri kun tri torĉoj estis pli hele, sed tre malvarme. Multe pli malvarme, ol ekstere, ĉar tie estas viva aero kaj ĉi tie la aero estas malviva. La koridoro finiĝis per la pordo, sed Oleg jam sciis malfermi ĝin. En la agoj de Oleg aperis ankoraŭ ne vera certeco, sed plia unueco kun la ŝipo, ol en la agoj de la aliaj, al kiuj la ŝipo ŝajnis timinda groto, kaj, se ili ne estus malsataj, ili restus ekstere. Se kun ili la ŝipon atingus Tomaso, ĉio okazus alie. Oleg ne povis preni al si la rolon de kondukisto kaj klariganto de misteroj, sed pli bone ol Oleg tion povis fari neniu.

    Malantaŭ la pordo estis ronda halo, kian ili neniam vidis. En ĝi povus lokiĝi la tuta setlejo. Malgraŭ la lumo de la torĉoj, ĝia plafono ne videblis en la mallumo.

    — Hangaro, — Oleg diris, ripetante la parkerigitajn vortojn de Oldulo. — Ĉi tie estas ŝipetoj por surplanediĝo kaj aliaj maŝinoj. Sed la energidona ĉelo malfunkciiĝis post la surplanediĝo. Tio estis fatala...

    — Kaj igis la ŝipanojn kaj la pasaĝerojn iri piede tra la montaro, — Marjana aldonis.

    Oldulo dum la lecionoj devigis ilin parkerigi la historion de la setlejo, la komencon de tiu historio, ke tio ne estu forgesita. "Se homoj ne havas paperon, ili parkerigas sian historion, — li diris. — Sen historio homoj ĉesas esti homoj".

    — Kun multaj viktimoj... — Dik daŭrigis, sed ne finis la frazon, silentiĝis: ĉi tie oni ne parolu laŭte.

    Antaŭ ili, barante la vojon, kuŝis cilindro ĉirkaŭ dek metrojn longa.

    — Tio estas tiu ŝipeto, — Oleg diris, — kiun ili portis el la hangaro per manoj, sed ne sukcesis uzi ĝin, ili devis foriri.

    — Kiel malvarme estas. — Marjana ektremis.

    — Ĝi tenas en si la froston de vintro, — Dik eksplikis. — Kien ni iru plu?

    Dik konsentis la ĉefecon de Oleg.

    — Ĉi tie devas esti malfermita pordo, — Oleg diris, — kiu kondukas al la motora ĉelo. Sed ni devas ne iri tien. Ni devas trovi ŝtuparon supren.

    — Kiel bone vi ĉion ellernis, — Marjana iomete ridetis.

    Ili denove ekiris laŭlonge de la muro.

    — Ĉi tie devas esti multe da aĵoj, — Dik diris. — Sed kiel ni portu ilin reen?

    — Kaj ĉu ĉi tie vagas tiuj, kiuj mortis ĉi tie? — Marjana demandis.

    — Ĉesu do! — Dik ĉesigis ŝian parolon.

    — Certe! — Oleg subite haltis.

    — Kio? Kion vi vidis?

    — Mi konjektis. Se ni fleksos finojn de la eskalo, do ni povos ĝin ŝarĝi per aĵoj kaj treni post ni. Nu kiel sledo, kiun Sergejev faris.

    — Kaj al mi ŝajnis, ke vi vidis mortinton, — Marjana flustris.

    — Ankaŭ mi pensis pri tio, — Dik diris.

    — La unua pordo, — Oleg diris. — Tien ni ne iru.

    — Mi vizitetos, — Dik decidis.

    — Tie certe estas radiado, — Oleg diris. — Oldulo rakontis.

    — Nenion ĝi faros al mi. Mi estas forta.

    — Radiado estas nevidebla, vi ja scias. Vi ja lernis. — Oleg ekiris plu, portante la torĉon proksima al la muro.

    Tomaso estis inĝeniero. Tomaso komprenis, kion signifas tiuj butonoj kaj kian forton ili povas okazigi.

    — Kiom multe ili konstruis, — diris Dik, ankoraŭ ne alkutimiĝinta al la ŝipo, — sed kraŝis.

    — Kompense, ili venis el post la ĉielo, — Marjana oponis.

    — Jenas tiu pordo, — Oleg diris. — De ĉi tie ni iru al la loĝejoj kaj al la navigejo.

    Kiel tio ĉiam sonis "navigejo", "regpupitro"... kiel ekzorcaĵoj. Kaj baldaŭ li vidos la navigejon.

    — Kaj ĉu vi memoras la numeron de via ĉambro? — Marjana demandis

    — De kajuto, — Oleg korektis ŝin. — Certe mi memoras. Kvardek kvar.

    — La patro petis min viziti kaj rigardi, kiel tie estas. La nia estas centdeka. Vi ja naskiĝis en la ŝipo?

    Oleg ne respondis. Kaj la demando ne postulis respondon. Sed estis strange, ke Marjana pensas same, kiel li.

    Oleg movis flanken la pordon. Kaj timiĝis. Li forgesis, ke li devis tion atendi. Ekzistas farboj, kiuj lumas multajn jarojn. Iuj koridoroj kaj la navigejo estis farbitaj per ili.

    La lumo venis de ĉie kaj de nenie. Kaj estis hele. Sufiĉe hele, ke la toĉoj kvazaŭ paliĝis.

    — Oj, — Marjana flustris, — kaj, eble ĉi tie iu loĝas?

    — Estas bone, ke ĉi tie helas, — Oleg diris. — Ni ŝparos torĉojn.

    — Kvazaŭ eĉ iĝis pli varme, — Marjana diris.

    — Tio nur ŝajnas, — Oleg diris. — Sed ni verŝajne trovos varmajn vestaĵojn. Kaj dormos en ĉambro.

    — Ne, — respondis Dik, kiu iom postiĝis kaj ankoraŭ ne venis en la helan koridoron. — Mi ne dormos ĉi tie.

    — Kial?

    — Mi dormos tie, sur la neĝo. Tie estas pli varme.

    Oleg komprenis, ke Dik timas dormi en la ŝipo, sed Oleg volis resti ĉi tie. Li ne timis la ŝipon. Li ektimis dekomence, kiam estis mallume, sed ne nun. Tio estas lia hejmo.

    — Ankaŭ mi ne dormos ĉi tie, — Marjana decidis. — Ĉi tie estas ombroj de tiuj, kiuj vivis. Mi timas.

    Dekstre, la muro de la koridoro fleksiĝis internen kaj estis kovrita per la travidebla materialo, kiel maldika tavolo de akvo, kaj Marjana rememoris, ke ĝi nomiĝas vitro. Kaj malantaŭ ĝi estis verdaj kreskaĵoj. Kun verdaj etaj folioj, tiaj verdaj folioj ne ekzistas en la ĉitiea arbaro.

    — Ĉu ili ne kaptos nin? — Oleg demandis.

    — Ne, — Marjana respondis, — Ili frostiĝis. Kreskaĵoj sur la Tero ne ĉasadas, ĉu vi forgesis, kion Luiza rakontis al ni?

    — Tio ne tre gravas, — Dik diris. — Iru. Ni ne promenu longe ĉi tie sencele. Kaj ĉu ĉi tie mankas manĝaĵo?

    Estas strange, Oleg pensis, mi tute ne volas manĝi. Mi manĝis antaŭ longe, sed ne volas manĝi nun. Tio estas pro nervozeco.

    Post dek paŝoj ili ekvidis plian niĉon, sed la vitro en ĝi estis frakasita. Marjana etendis la manon.

    — Ne faru, — Dik ĉesigis ŝin.

    — Mi pli bone scias, mi sentas ilin. Ili estas malvivaj.

    Ŝi tuŝis branĉeton kaj la folioj disiĝis en polvon.

    — Domaĝe, — Marjana diris. — Domaĝe, ke mankas semoj, ni semus ilin ĉe la setlejo.

    — Dekstre estas provizejoj, — Oleg diris. — Ni rigardu, kio estas tie.

    Ili turniĝis dekstren. Meze de la korioro kuŝis ŝirita, duondiafana sako, kaj el ĝi falis iom da blankaj vazoj — videblas, ke kiam la homoj fuĝis de la ŝipo, la sako ŝiriĝis.

* * *

    Tio estis stranga, mirinda festeno. Ili malfermadis la vazojn, Dik — per tranĉilo, kaj Oleg trovis, ke tion eblas fari sen tranĉilo, preminte randon de vazo; Ili gustumis tion, kio estis en la vazoj kaj tuboj. Kaj preskaŭ ĉiam tio estis bongusta kaj nekonata. Kaj ili ne domaĝis vazojn, ĉar tie estis ĉambroj, plenaj je kestoj kaj konteneroj, tie estis milionoj da vazoj kaj da ĉiuj aliaj konteneroj. Ili trinkis densigitan lakton, sed mankis Tomaso apude, kiu dirus al ili, ke tio estas lakto. Ili glutis sprotojn, sed ne sciis, ke tio estas sprotoj; ili elpremis el la tuboj konfitaĵon, kiu ŝajnis al ili tro dolĉa; ili maĉis farunon, ne sciante, ke tio estas faruno. Marjana ĉagreniĝis, ke ili tiom kotis kaj la planko estas malpura.

    Poste ilin trafis dormemo — la palpebroj malleviĝis, kvazaŭ la tuta laceco de la lastaj tagoj trafis ilin. Tamen Oleg ne sukcesis konvinki la amikojn resti en la ŝipo kaj dormi en ĝi. Ili foriris duope, kaj Oleg, tuj post kiam la paŝoj silentiĝis en la koridoro, subite ektimis kaj apenaŭ detenis sin kuri post ili. Li kuŝiĝis surplanken, formovinte la vazojn kaj estis dormanta dum multaj horoj. Sed la tempo ĉi tie, en la ŝipo, ne moviĝis, ĝin neniel eblis diveni. Oleg dormis ne sonĝante, sen pensoj, profunde kaj trankvile, multe pli trankvile, ol Marjana kun Dik, ĉar Dik, eĉ tiom laciĝinte, dum la nokto kelkfoje vekiĝis kaj fiksaŭskultis, ĉu estas iu danĝero. Kaj tiam tuj vekiĝis Marjana, kaŝanta sian kapon sur lia brusto. Ili kovris sin per ĉiuj litkovriloj kaj per la tendo, kaj al ili ne estis malvarme, ĉar vespere ekis densa neĝo kaj kovris la tendon, transforminte ĝin en neĝamason.

    Oleg vekiĝis pli frue ol tiuj, kiuj dormis ekstere, ĉar li frostiĝis. Li longe estis saltanta por varmiĝi, poste manĝis Tio estis mirinda sento: ne pensi, ĉu ne mankos manĝaĵo, — li delonge ne spertis ĝin. Iomete doloris la ventro. Ĝi povus dolori pli, pensis Oleg. Estis hontinde rigardi la restaĵojn de la festeno, kaj Oleg formovis la malplenajn kaj duonplenajn vazojn en profundon de la ĉambro. "Ni iru reen, — Oleg pensis. — Ĉu mi iru kaj voku la amikojn? Ne, verŝajne ili ankoraŭ dormas". Al Oleg ŝajnis, ke lia dormo daŭris nur kelkajn minutojn.

    Li iom rigardos, poste eliros eksteren kaj vekos la aliajn. En la ŝipo estas neniu. Jam delonge estas neniu, mankas io timinda. Ni iru reen, la montpasejon baldaŭ kovros amaso da neĝo. Kaj ni dormos ĉi tie. Ĉu ni rajtas dormi ĉi tie?

    Oleg, kiel vera arbarloĝanto, ĉie orientiĝis bonege. Eĉ en la ŝipo. Li ne timis vojerari, tial li trankvile sin direktis laŭ la ramplo, kondukanta supren, al la loĝejoj.

    Kajuton kun la ronda tabuleto "44" li trovis post unu horo. Ĉar li ofte deturnis sian atenton al aliaj aĵoj laŭ la vojo kaj ne ĉar trovi ĝin estis malfacile. Dekomence li trovis salonon, kie li vidis la longan tablon, kaj tie al li tre plaĉis amuzaj salujoj kaj piprujoj, starantaj meze, kaj li eĉ metis en la sakon ilin po unu peco, li pensis, ke la patrino ĝojos, se li kunportos tiajn aĵojn. Poste, li longe estis rigardanta ŝakpecojn — videblis, ke la kesto falis surplanken pro bato kaj frakasiĝis, kaj la ŝakpecoj disŝutiĝis sur la planko. Neniu rakontis al li pri la ŝakludo, kaj li decidis, ke tio estas skulptaĵoj de teraj bestoj, nekonataj al li. Kaj certe mirinda estis la tapiŝo — sur ĝi ne estis kudroj, do ĝi estis farita el felo de unu besto. Egli rakontis, ke la plej grandaj teraj bestoj loĝas en maroj kaj nomiĝas balenoj. Oleg vidis multe da mirindaj kaj nekompreneblaj aĵoj dum la horo, kiu estis necesa por atingi la kajuton kvardek kvar, li estis plenplena je impresoj. La impresoj, akumuliĝante, vekis desperon en Oleg pro lia stulteco, pro la nekapablo kompreni la aĵojn kaj pro tio, ke Tomaso ne atingis la ŝipon kaj ne povas ĉion ekspliki.

    Antaŭ la pordo de la kajuto kvardek kvar Oleg longe estis staranta, malpreta malfermi ĝin, kvankam li sciis, ke li vidos tie nenion specialan. Kaj li eĉ komprenis kial. Kvankam la patrino multfoje diris, ke lia patro pereis dum la kraŝo de la ŝipo, ke li estis en la motora ĉelo, kie krevis la reaktoro, spite tion al li ŝajnis, ke la patro povas esti tie. Oleg ial neniam kredis je la morto de la patro, kaj la patro restis viva en la ŝipo, atendanta, malfeliĉa. Eble, tio estis pro la interna konvinkiĝo de la patrino, ke la patro estas viva. Tio estis ŝia koŝmaro, ŝia doloro, kiun ŝi ĉiam kaŝis de ĉiuj, eĉ de la filo, sed la filo sciis pri tiu malsano.

    Finfine Oleg devigis sin movi la pordon. En la kajuto estis mallume. Ĝiaj muroj estis kovritaj per ordinara farbo. Li devis prokrastiĝi kaj bruligi la torĉon, kaj la okuloj ne rapide alkutimiĝis al la duonlumo. La kajuto konsistis el du ĉambroj. En la unua staris tablo, divano, ĉi tie dormis la patro, en la dua, interna ĉambro, loĝis la patrino kun li, Oleg, kun bebo.

    La kajuto estis malplena. La patro ne revenis en ĝin. La patrino eraris.

    Sed Olegon atendis alia surprizo, alia ŝoko, la sekvo de la paŭzo, en kiu vivis la ŝipo ekde la momento, kiam la homoj forlasis ĝin kaj ĝis la tago, kiam al ĝi revenis Oleg.

    En la malgranda ĉambro staris beba lito. Li tuj komprenis, ke tiu instalaĵo kun malbukitaj kaj pendantaj flanke rimenoj, mola, kvazaŭ pendanta en la aero, estas por bebo. Kaj jen ial nelge, antaŭ minuto, la bebo estis haste forportita de ĉi tie, eĉ restis unu malgranda rozkolora ŝtrumpeto kaj bunta bruludilo. Oleg, ankoraŭ ne plene kompreninte, ke li renkontiĝis kun si en tiu rezervejo de la haltinta tempo, levis la ludilon, svingis ĝin, kaj ĝuste en tiu momento, aŭdinte la sonon de la bruludilo, kaj rekoninte ĝin, li ekkredis je la realeco de la ŝipo, je la realeco de ĉi tiu mondo, pli profunda kaj vera, ol la realeco de la setlejo kaj de la arbaro. En la ordinara vivo oni ne povas renkontiĝi kun si. Aĵoj malaperas, kaj eĉ se io restas, do tio restas kiel memoraĵo. Kaj ĉi tie, en la maŝo, alligita al flanko de la liteto, pendis nefintrinkita boteleto kun lakto, la lakto frostiĝis, sed ĝin eblas degeligi kaj fintrinki.

    Kaj ekvidinte sin, renkontiĝinte kun si, kompreninte kaj sentinte tiun renkontiĝon, Oleg komencis serĉi spurojn de la du aliaj homoj, estintaj ĉi tie, ĉe la alia flanko de la haltinta tempo, — la spurojn de la patro kaj la patrino.

    Estis pli facile trovi la patrinon. Ŝi fuĝis de ĉi tie, forportante lin, Olegon, do sur ŝia lito en profundo de la kajuto kuŝis tordita, ĉifita robo, faligita dum la hasto, la mola ŝuo videblis sub la lito, sur la kuseno kuŝis libro, kun la paĝosigno el papera folio. Oleg garde levis la libron, timante, ke ĝi disiĝos en polvon, kiel la kreskaĵo en la koridoro. Sed la libro bone eltenis la froston. La libro nomiĝis "Anna Karenina" kaj estis verkita de Lev Tolstoj. Tio estis dika libro, kaj sur la paĝosigno estis skribitaj formuloj — la patrino estis fizikisto-teoriisto. Oleg neniam vidis la skribmanieron de la patrino, ĉar en la setlejo mankis papero, sur kiu oni povus skibi, li neniam vidis librojn, ĉar en tiu momento neniu kunprenis librojn de la ŝipo, Oleg nur aŭis la nomon de la verkisto dum la lecionoj de Luiza, sed ne imagis, ke verkisto povas verki tiom dikan libron. Oleg prenis la libron kun si. Kaj li sciis: malgraŭ mafacilaĵoj de la revena vojo, li portos tiun libron. Kaj tiun papereton kun la formuloj. Kaj poste, pensinte, li metis ankaŭ la ŝuojn de la patrino en la sakon. Ili ŝajnis tre mallarĝaj por ŝiaj oldaj, kalecaj piedoj, sed ŝi havu ilin.

    Kaj la spuroj de la patro, kvankam estis realaj kaj evidentaj, ial ne tiom impresis Olegon, kiel la renkontiĝo kun si. Tiel okazis, ĉar en la momento, kiam kraŝis la ŝipo, la patro forestis. Li foriris pli frue. Li foriris por vaĉi, ordiginte la ĉambron post si — la patro estis purema homo kaj ne toleris malordon. Liaj libroj staris vice sur la breto malantaŭ vitro, liaj vestoj pendis en la murŝranko... Oleg prenis la uniformon de la patro el la ŝranko. Verŝajne li ne surmetis ĝin en la ŝipo, la uniformo estis tute nova, blua, densa, kun du steletoj sur la brusto, super poŝo de la jako, kun mallarĝa orkolora strio sur la mallarĝa pantalono. Oleg prenis la uniformon el la ŝranko kaj almetis ĝin al si — la uniformo estis iom pli granda. Do Oleg surmetis la jakon super sia jako, kaj ĝi iĝis taŭga, sed li devis iom kuspi la manikojn. Poste li kuspis la krurumojn. Se la patro vivus en la vilaĝo kaj surmetus la uniformon, li certe permesus ankaŭ al Oleg iufoje surmeti ĝin.

    Nun la ŝipo definitive apartenis al Oleg. Eĉ reveninte en la arbaron, li ĉiam sopiros pri la ŝipo kaj strebos reen, ĉi tien, kiel strebas Oldulo kaj kiel strebis Tomaso. Kaj en tio estis nenio malbona, en tio estis venko de Oldulo, kiu ne volas, ke la loĝantoj de la vilaĝo iĝu parto de la arbaro. Nun Oleg definitive komprenis, kiel kaj kial pensis Oldulo, kaj en liaj vortoj aperis senco, kiun nur ĉi tie eblas kompreni.

    Oleg konjektis formovi kovrilon de la tablo, tie, ĉe la interna flanko estis spegulo. Oleg jam vidis sin spegulita en flako. Sed li neniam vidis sin en granda spegulo. Kaj rigardante sin, li konsciis disduiĝon, sed tiu disduiĝo ne estis nenatura — ja tie, malantaŭ la malfermita pordo, ĵus esis li, la eta Oleg, li eĉ ne fintrinkis la lakton. Kaj nun li staras antaŭ la spegulo en la uniformo de sia patro. Certe, nun li tute ne similas al la patro, ĉar lia vizaĝo estas ventbatita, frostigita, tegita per la malhela haŭto kun fruaj sulkoj pro la malsato kaj la severa klimato, sed tamen ĝuste li, Oleg, kreskis, revenis al la ŝipo, surmetis la uniformon kaj iĝis ŝipano de la ŝipo "Poluso".

    En la skribotablo li trovis notlibreton de la patro, duono da la paĝoj en ĝi estis blankaj, ne malpli ol cent blankaj folioj estos trezoro por Oldulo. Li povos instrui la infanojn, desegnante sur la papero diversajn aĵojn, kiujn ili neniam vidis. Ili ja nepre devos, kreskinte, reveni al la ŝipo. Kaj li trovis tie ankaŭ kelke da spacaj koloraj bildoj, fotojn kun pejzaĝoj de la teraj urboj. Li kunprenis ankaŭ ilin. Iuj aliaj aĵoj estis nekompreneblaj, Oleg ne tuŝis ilin — li komprenis, ke la reveno al la setlejo estos malfacila. Sed unu aĵon li kunprenis, ĉar li tuj komprenis, kio estas tio, kaj komprenis, kiaj feliĉaj estos Sergejev kaj Vajtkus, kiu desegnis tiun aĵon sur humida argilo kaj multfoje ripetis: "Mi neniam pardonos min, ke neniu el ni kunprenis blastron. Eĉ ne unu homo". "Vi ne akuzu vin, — Oldulo respondis, — por tio oni devis reveni al la ponto, sed tie estis mortiga radiado". Evidentiĝis, ke la blastro kuŝis en la tablo de la patro.

    La tenilo oportune kuŝis sur la manplato. Kaj por kontroli, ĉu la blastro estas ŝargita, li direktis ĝin al la muro kaj premis ellasilon. El la blastro pafiĝis fulmo kaj difektis la muron. Oleg fermis la okulojn, sed la sekvan minuton post tio en la okuloj saltis fajreroj. Kaj Oleg eliris en la koridoron kun blastro en la mano: nun li estis ne nur mastro de la ŝipo, sed li ankaŭ ricevis la eblon paroli kun la arbaro ne kiel petanto. Ne tuŝu nin!

    En la koridoro Oleg haltis pensante. Li volis iri al la navigejo aŭ al la telekomunikejo, sed estus pli prudente reveni al la provizejo, ĉar se Dik kun Marjana revenis tien, ili maltrankviliĝos pri li.

    Oleg rapide direktis sin reen, sed la provizejo estis malplena. Neniu revenis tien. Do, li veku ilin. Aldone, kvankam Oleg ne konfesis pri tio al si, li volis montri sin al ili en la uniformo de kosmonaŭto, li volis diri: "Vi preterdormos ĉion en la mondo. Kaj tempas por ni flugi al la steloj..."

    Ĉi-foje li trapasis la hangaron rekte, la vojo evidentiĝis pli kurta, ol hieraŭ. li jam alkutimiĝis al la ŝipo. Antaŭe aperis la hela lumo — la luko eksteren estis malfermita. Ili forgesis ĝin fermi. Kvankam ĉi tie tio ne gravas. Apenaŭ ĉe tia alteco loĝas bestoj, kion ili faru ĉi tie?

    Oleg fermis la okulojn kaj staris tiel minuton, dum la okuloj estis kutimiĝantaj al la suna lumo. La suno estis alte, la nokto pasis jam delonge. Oleg malfermis la okulojn kaj timiĝis.

    Estis neniuj spuroj de Dik kaj Marjana: neĝado ĉion platigis kaj glatigis dum la nokto, la neĝo estis sen ajna malhela makuleto.

    — Hej! — Oleg mallaŭte diris. Estis tia silento, ke eĉ estis timinde veki ĝin.

    Kaj Oleg tuj rimarkis, ke io ekmoviĝis je ĉirkaŭ dudek metroj de la ŝipo. Tie estis nealta malkruta neĝa monteto. Kaj blanka besto, kian Oleg neniam antaŭe vidis, preskaŭ nevidebla sur la neĝo, simila al lacerto, sed vila, ĉirkaŭ kvar metrojn longa, garde, kvazaŭ timinte fortimigi la predon, fosis la monteton. Oleg fascinite rigardis la beston kaj atendis, kio okazos poste, li ne rilatigis la monteton al la tranokto de Dik kaj Marjana. Eĉ kiam la piedegoj de la besto disŝovelis la neĝon kaj tie aperis malhela makulo de la tendo, li tutegale staris senmova.

    Sed en tiu momento vekiĝis Dik. Dormante li ekaŭdis, ke la besto umas super ili, kaj lia nazo kaptis fremdan, danĝeran odoron de la besto. Dik, preninte la tranĉilon, ĵetis sin el sub la tendo, sed kateniĝis per la litkoviloj. Al Oleg ŝajnis, ke la neĝa monteto subite viviĝis, pafiĝis supren per fosto de neĝo. La besto, tute ne timigita de tiu eksplodo, kaj male, konvinkiĝinta ke ĝi ne eraris, fosante la neĝon, prenis per la ungeghavaj manoj la bulon de feloj kaj penis premi ĝin al la tero, sufoki, graŭlante kaj ĝojante pri la predo.

    Oleg — la loĝanto de la arbaro — palpserĉis ĉe la zono tranĉilon kaj taksis la distancon por salti, penante diveni per la okuloj, kie estas atakinda loko de tiu blanka besto, kien li enigu la tranĉilon. Kaj Oleg — la loĝanto de la ŝipo kaj la filo de mekanikisto — anstataŭ tranĉilon kaptis la blastron, kaj ne pafis de ĉi tie, de foro kaj desupre, sed saltis malsupren al la neĝo kaj ĵetis sin al la besto, premante la armilon en la mano. La besto, rimarkinte lin, levis la muzelon kaj ekgraŭlis, fortimigante Olegon, verŝajne konsiderante lin konkuranto, kaj tiam, ne plu timante trafi Dikon, Oleg haltis kaj pafis ŝargon de la blastro en la malfermitan muzelon.

* * *

    Dum Dik kun Marjana, manĝinte kaj ĉirkaŭirinte la ŝipon, trenis al la eniro ĉion kunprenendan por la revena vojo, Oleg venis tute supren, al la navigejo. Li vokis Dikon kun si, sed tiu ne venis — al li sufiĉis ĝui la predon. Ankaŭ Marjana ne povis — Oleg montris al ŝi, kie troviĝas hospitalo, kaj ŝi elektis kuracilojn kaj instrumentojn, kiujn Egli priskribis por ŝi. Kaj ili devis hasti, ĉar denove ekneĝis kaj iĝis rimarkinde pli malvarme. Post plia tago neeblos forlasi la montaron — Neĝados multajn tagojn kaj okazos frostoj ĝis minus kvindek gradoj. Do Oleg sola trovis sin en la navigejo.

    Li estis staranta kelke da minutoj solene ĉirkaŭita de la instrumentoj en centro de la pereinta ŝipo, kies kreado estis neimagebla laborego de milionoj da kapoj kaj de miloj da jaroj de la homa civilizado. Sed Oleg spertis nek teruron nek desperon. Li sciis, ke nun la setlejo, almenaŭ por li, Oleg, el centro de la universo transformiĝis en provizoran azilon por la jaroj, ĝis kiam la ŝipo iĝos vera hejmo: ĝis kiam ili tiom komprenos ĝin, por helpe de ĝi trovi manieron informi la Teron pri si. Por tio oni devas — kaj la pliaĝuloj milfoje diskutis pri tio — refunkciigi la savan telekomunikadon.

    Oleg eniris la telekomunikejon, ĉar Oldulo diris al li, kie li serĉu manlibrojn pri telekomunikado, tion, kion li komprenu antaŭ ol Oldulo kaj Sergejev mortos: nur ili povos helpi lin, Olegon, kaj tiujn, kiuj venos post Oleg.

    En la telekomunikejo Oleg ne rapide trovis keston kun instrumentoj. Li prenis manlibrojn, ili evidentiĝis multaj kaj li ne sciis, kiun li bezonas. Sed Oleg sciis, ke li prefere forĵetos la ŝuojn de la patrino, ol tiujn librojn. Li kun plezuro prenus iujn detalojn, instrumentojn, kiuj utilos, sed li komprenis, ke tion li prokrastu ĝis la sekva fojo, kiam li komprenos sencon de tiuj ekranoj kaj paneloj.

    Kaj subite la atenton de Oleg altiris la apenaŭa flagreto ĉe angulo de la panelo, duonŝirmita per la seĝo de operatoro. Oleg singarde, kvazaŭ al sovaĝa besto, venis al tiu loko.

    Sur la panelo egalritme scintilis verda lampeto.

    Oleg provis rigardi malantaŭ la panelon, por kompreni, kial tio okazas, sed li ne sukcesis. Li sidiĝis en la operatoran seĝon kaj komencis puŝadi la butonojn antaŭ la panelo. Ree nenio okazis, la lampeto plu same scintilis. Kion tio signifas? Kial ĝi brilas? kiu lasis ĝin? Kiu ĝin bezonas? La mano de Oleg tuŝis levilon, kiu facile cedis kaj moviĝis dekstren. Kaj el post la maldika krado apud la lampeto venis la homa voĉo:

    — Parolas Tero... Parolas Tero... — Poste eksonis pepo, laŭ la ritmo de la scintilado, kaj tiu pepo havis iun nekompreneblan sencon. Post minuto la voĉo ripetis: — Parolas Tero... Parolas Tero...

    Oleg perdis la senton de tempo. Li atendis ree kaj ree, kiam reaperos la voĉo, al kiu li ne povis respondi, sed kiu kunligis lin kun la estonteco, kun la momento, kiam li povos respondi.

    Sonoro de la manhorloĝo revenigis lin al la realeco — Dik trovis la horloĝon en sia ĉambro kaj donis al li. La horloĝo sonoris post ĉiu kvaronhoro. Verŝajne tiel devas esti.

    Oleg levis sin, respondis al la voĉo de la Tero:

    — Ĝis la revido.

    Kaj li direktis sin al la elirejo de la ŝipo, trenante stokon da manlibroj, en kiuj li ne komprenis eĉ unu vorton. Dik kun Marjana jam atendis lin malsupre.

    — Mi jam intencis iri al vi, — Dik diris. — Ĉu vi volas resti ĉi tie por ĉiam?

    — Mi restus. Mi aŭdis la Teron paroli.

    — Kie? — Marjana ekkriis.

    — En la telekomunikejo.

    — Ĉu vi diris al ĝi ke ni estas ĉi tie?

    — Ili ne aŭdas. Tio estas iu aŭtomato. Telekomunikado ja ne funkcias, ĉu vi forgesis?

    — Eble nun ĝi ekfunkciis?

    — Ne. Sed ĝi nepre ekfunkcios.

    — Kaj ĉu vi faros tion?

    — Jenas la libroj. Kaj mi nepre ilin ellernos.

    Dik skeptike snufis.

    — Dik, Diĉjo, — Marjana petegis, — mi nur vizitetos la komunikejon kaj aŭskultos la voĉon. Tio okazos rapide. Iru ni kune, ĉu?

    — Kiu trenos ĉion ĉi? — Dik grumble demandis. — Ĉu vi scias kiom da neĝo estas sur la montpasejo?

    Li denove sentis sin ĉefa. El post lia zono elstaris la tenilo de la blastro. Sed certe li ne forĵetis la arbaleston.

    — Ni alportos. — Oleg ĵetis la sakon sur la neĝon. — Iru kun mi, Marjanjo. Vi aŭdos la voĉon. Des pli mi forgesis la plej gravan aferon. Ĉu en hospitalo estas negranda mikroskopo?

    — Jes, eĉ pli ol unu.

    — Bone, — Dik diris, — do ankaŭ mi iros kun vi.

* * *

    Ili jungis sin ĉiujn al la sledo kaj trenis ĝin dekomence supren sur la kruta deklivo de la kaldrono, poste sur la plataĵo, poste malsupren. Neĝadis kaj estis tre malfacile marŝi. Sed al ili ne frostis. Kaj ili havis multe da maĝaĵo. Kaj ili ne forĵetis malplenajn vazojn.

    La kvaran tagon, kiam ili komencis descendi al la intermontejo, kie fluas la rojo, ili subite ekaŭdis la konatan blekon.

    La kaprino kuŝis sub roka elstaraĵo ĉe la akvo.

    — Ŝi atendis nin! — Marjana ekkriis.

    La kaprino tiom malgrasiĝis, ke ŝajnis, ke ŝi tuj mortos. Tri lanugaj kapridoj rampis ĉe ŝia ventro, penante trovi la cicojn.

    Marjana rapide demetis la kovrilon de la sledo kaj komencis serĉi manĝaĵon por la kaprino en la sakoj.

    — Atente, ne venenu ŝin, — Oleg avertis.

    La kaprino ŝajnis al li tre bela. Li estis ĝoja pri ŝi. Preskaŭ kiel Marjana. Kaj eĉ Dik ne koleris, li estis justa homo.

    — Bravulino vi estas, ke vi fuĝis de mi, — li laŭdis. — Mi nepre mortigus vin. Kaj nun, ni jungos vin.

    Sed ili ne sukcesis jungi la kaprinon. Ŝi kriegis tiel, ke la rokoj tremis, kaj ankaŭ la kapridoj evidentiĝis kriemaj estaĵoj kaj emociiĝis pri la patrino.

    Tiel ili plu iris. Dik kun Oleg trenis la sledon, Marjana tenis ĝin malantaŭe, ke ĝi ne renversiĝu, kaj la kaprino kun siaj idoj iris lastaj kaj trudblekis — ŝi ĉiam volis manĝi. Eĉ kiam ili malsupreniris en la arbaron kaj tie estis fungoj kaj radikoj, ŝi ĉiam postulis densigitan lakton, kvankam same, kiel la marŝantoj, ŝi ankoraŭ ne sciis, ke tiu blanka dolĉa maso nomiĝas densigita lakto.

     LA PARTO DUA

     MALANTAŬ LA MONTPASEJO

     LA ĈAPITRO UNUA

    La degelo daŭris du semajnojn.

    Laŭ la kalendaro, estis tro frue por alveno de printempo, sed ĉiuj esperis, ke la frostoj ne plu revenos.

    La setlejo havis du kalendarojn. La unua estis loka, ĝi estis specifata per ŝanĝoj de tagoj kaj per alvenoj de vintroj kaj someroj. La dua estis tera, formala. Kiel leĝo, kiun neniu obeas.

    Antaŭ longe, preskaŭ dek naŭ jarojn antaŭe laŭ la teraj jaroj kaj antaŭ ses lokaj jaroj, kiam la travivintoj el tiuj, kiuj saviĝis post la pereo de "Poluso" atingis la arbaron, Sergejev faris la unuan noĉon sur la fosto, enbatita apud la flanka kabano. Unu noĉo signifas unu teran tagon. Tridek aŭ tridek unu noĉoj — teran monaton.

    Iom post iom la kalendaro iĝis plena arbaro de fostoj kun noĉoj. Super ĝi oni faris tegmenton kontraŭ pluvoj kaj neĝoj. La noĉoj estis malsamaj. Iuj estis pli longaj, la aliaj malpli. Apud kelkaj estis aldonaj markoj. La markoj de mortoj kaj la markoj de naskiĝoj. La markoj de epidemioj kaj la markoj de severaj frostoj.

    Kiam Oleg estis eta infano, tiuj fostoj ŝajnis al li vivaj kaj ĉiosciaj. Ili memoris ĉion. Ili memoris, ke li malbone ellernis geografion aŭ diris arogantaĵojn al la patrino. Foje Marjana konfesis al Oleg, ke ankaŭ ŝi timis tiujn fostojn. Kaj Dik ekridis kaj diris, ke foje li volis fortranĉi malbonan noĉon de la fosto, sed Oldulo kaptis kaj skoldis lin.

    La kalendaro de Sergejev estis trompa. Ĉiuj sciis tion. Ĝi estis duoble trompa. Unue, ĉar la ĉitiea diurno estas je du horoj pli longa ol la tera. Due la jaro havas pli ol mil tiajn diurnojn. La kurta somero, la longa pluvoza aŭtuno, la kvarcenttaga vintro kaj la malvarma, ankaŭ longa printempo. Tiu teda aritmetiko iĝis kvazaŭ limo inter la pliaĝuloj, venintaj de la ŝipo, kaj la juna generacio. La pliaĝuloj ŝajnigis, ke ili kredas la fostojn sub la tegmento kaj kalkulas la terajn jarojn. La junuloj akceptis la lokan jaron, kia ĝi estas. Aliokaze neeblas kompreni, se aŭtuno estas jaro, kaj vintro estas ankaŭ jaro...

    La degelo daŭris du semajnojn. La neĝo ŝrumpis, sur ĝi aperis kalvaĵoj. La deklivo de la tombeja monteto, rigardanta al la setlejo, iĝis bruna — junaj markotoj de likeno aperis kaj ekmoviĝis, kredinte, ke venis printempo. La sola strato de la setlejo iĝis longa strio de koto. La strio disduiĝis post la domoj — la mallarĝa branĉo kondukis al la pordego de la palisaro, la larĝa finiĝis ĉe la metiejo kaj la ŝedoj. Dekstre de la metiejo, antaŭ la stalo, aperis profunda verda flako. Matene la kapridoj rompis glacieton sur ĝi per la akraj hufetoj kaj umis en la koto, serĉante vermojn. Poste ili komencis ludi, interbati, ŝprucadi, ili faladis en fangon, turnis la krurojn — ankaŭ ili salutis la ŝajnon de printempo. Nur la kaprino, nomiĝanta Kaprino, la matriarko de tiu familio, bonege komprenis, ke printempo venos ne baldaŭ. Ŝi daŭre tede promenis apud la metiejo, de kie blovis varmo, kaj kiam ŝin tute tedis, ŝi komencis froti la muron per la karapaco. La metiejo tremis. Oleg elkuris eksteren kaj pelis la kaprinon per bastono. Ekvidinte Olegon, la kaprino ekstaris sur la malantaŭajn piedojn, rapide svingis la antaŭajn, pendis super Oleg kaj alte mekis pro ĝojo. Ŝi estis konvinkita, ke ŝia favorato ŝercas. Tiam Oleg vokis helpi Sergejevon. La kaprino timetis lin. "Nu do, — Sergejev severe diris, — revenu, madame, al viaj patrinaj devoj. Viaj infanoj estas neprizorgitoj" La kaprino foriris, ne hastante, alte suprenĵetante la verdan postaĵon. Ŝi ne revenis al siaj nezorgitoj sed iris al la palisaro kaj haltis tie, esperante, ke aperos ŝia amiko, la matura kapro, pli ol tri metrojn alta ĉe kolo, ornamita per akraj ostaj platoj.

    Foje la kapro aperis ĉe la rando de la arbaro kaj vokis la kaprinon promeni per la alta voĉo. Li ne venis proksimen al la palisaro, li timis homojn. La kaprino kuris al la pordego kaj se tie estis neniu, ŝi mem malriglis la pordegon kaj malaperis por iom da tagoj. Pro tiuj promenoj jam trifoje okazis naskoj, tial en la stalo jam loĝis sep kapridoj de diversaj aĝoj.

    Utilo de la kapra familio mankis al la setlejo, sed la kaproj iĝis parto de la mastrumaĵo, pruvo de vivkapablo de la setlejo, distro por la etuloj, kiuj rajdis ilin, kvankam tio ne plaĉis al la kapridoj kaj la petoloj de la rajdantoj aperigis bluaĵojn. Certe, oni povus buĉi kaj manĝi ilin, ĉasistoj ja mortigas sovaĝajn kaprojn. Meze de la vintro, kiam okazis granda manko ne manĝaĵo, Dik proponis, ke li mem faru ĉion. Sed Marjana kontraŭstaris kaj Oldulo subtenis ŝin. Dik levetis la ŝultrojn, li ne ŝatis disputi, kaj foriris en la arbaron, spite neĝventon. Li revenis malfruvespere, frostiginte la fingrojn de la maldekstra mano, kompense li alportis malgrandan ursidon.

    Tamen estis unu avantaĝo pro la ekzistado de la kaprino. Ŝi evidentiĝis mirinda gardistino. Kaj instruis la kapridojn gardi. Ĉe apero de iu fremdulo apud la barilo, la kaprina familio okazigis tian bruon, ke la tuta setlejo vekiĝis. Verdire, poste, se al la kaprino ŝajnis, ke la danĝero estas granda, ŝi kuregis en hazardan domon por kaŝi sin. Kaj tie ŝi sukcesis frakasi ĉion, kio estas malĝuste metita kaj malplenigi ĉiujn bovlojn kaj marmitojn.

    La kaprino, bonkora kaj komunikema estaĵo, malamis nur ĉistopluon. Plej verŝajne, ŝi antaŭe spertis renkontiĝon kun li. Ŝi ne kuraĝis veni proksimen al lia kaĝo, stamfis je sendanĝera distanco, minace balancis la kreston, mekis kaj postulis, ke tia abomena besto ne loĝu en la setlejo.

    Kazik, adoptito de ŝarĝa Luiza estis unua, kiu konatiĝis kun ĉistopluo.

    Printempe Kazik iĝis dektrijara, kvankam laŭ la aspekto li aĝis ne pli ol dek jarojn. Li estis malgranda, malgrasa, la tute malhela haŭto estis kovrita per stigmatoj de kurkardoj, la brakoj estis plenaj je grataĵoj, kaj li havis diagonalan cikatron sur la frunto. Oni nomis Kazikon Maŭgli, ĉar la arbaro estis hejmo por li. La aliaj adoleskantoj povis vagadi en la arbaro, kaj, se necesas, do ankaŭ tranokti, sciante, kiel kaŝi sin de rabobestoj inter molaj branĉoj de blanka pino, kaj Maŭgli povis loĝi en la arbaro dum multaj semajnoj. Li paŝis en la arbaro kiel mastro. Kaj ĉiuj sciis tion. Arboj obeeme retiris siajn branĉojn de lia vojo, fungoj enfosiĝis en la teron, ĉaslianoj subtiris la vostojn. Eĉ ŝakaloj timis lian odoron. Maŭgli neniam kunprenis arbaleston en la arbaron. Li povis ĵeti tranĉilon kun tiaj forto kaj ĝusteco, ke la tranĉilo povis alnajli kulon al trunko de la distanco kvindek metroj.

    En la setlejo Kazik ĉiam estis silentema kaj nebabilema. Li neniam ploris aŭ interbatalis. Kaj neniu volis interbatali kontraŭ li, ĉar en ĉiu batalo Kazikon ekposedas malvarma kolero. Li ne povis ludi.

    Dekomence Luiza timis, ke Kazik estas malfruiĝinto. Sed li obeeme frekventis lernejon kaj fiksis en sia memoro ĉion, kvankam en la klaso li neniam strebis respondi kaj neniam faris demandojn, preferante silenti, kiam la aliaj brue diskutis ion. Oldulo asertis, ke Kazik havas bonegan fenomenan memorkapablon. "Sur la Tero, — li diris, — li iĝus eminenta persono. Sed ĉi tie mankas al li nutraĵo por intelekto. Li havas talentegan, sed eterne malsatan cerbon". "Donu al li ĉion, kion vi povas, — Luiza respondis, — kaj poste ni revenos sur la Teron kaj la aliaj donos ceteron".

    Idolo, favoranto kaj fidinda amiko de Kazik estis Dik. Ĉar Dik estis homo de la arbaro. Ankaŭ ĉar ili ambaŭ estis orfoj. Dik eĉ apenaŭ memoris siajn gepatrojn. Kazik perdis ilin pro la epidemio, kiam li estis infano. Li ne nomis Luizan patrino. Fumiko, la dua adoptito de Luiza, nomis ŝin patrino. Kazik — nur Luiza.

    Aŭtune, post la reveno el la montaro, kie kuŝis la kraŝinta "Poluso", Kazik kun Dik estis en la arbaro. Ili iris suden, malproksimen, ĉirkaŭ dudek kilometrojn for, por ĉasi. Tien aŭtune migras gregoj de mustangoj. La viando de mustangoj estas nemanĝebla, eĉ ŝakaloj ne manĝas mustangojn. Sed mustangoj havas mirindajn aerajn vezikojn. Besto pufigas ĝin, savante sin de persekutantoj. Kaj tiam la seka, malgrasa, iel simila al ĉevalo insekto transformiĝas en brilan globon kaj leviĝas en la aeron. Ĝia aera veziko estas elasta kaj fortika. El ĝi oni faras bonajn fenestrajn tegaĵojn, sakojn, vezikojn por akvo kaj greno kaj multajn aliajn utilajn aĵojn. Kaj knabinoj en la setlejo enkondukis la novan modon — irizajn leĝerajn mantelojn, kaj kuradas en ili kiel libeloj.

    La ĉasistoj ekiris ĉe la sunleviĝo. En la arbaro ili trovis nenion interesan. Dum tiu tempo ĉiuj ankoraŭ estis emociitaj pri la mirinda marŝado al la montpasejo, tial la silentema Kazik estis tute ne simila al si — li tedis Dikon per demandoj. Li sensone kaj leĝere paŝis apude, ne rigardante sub la piedojn, por kovri per la malmola manplato dolĉan fungeton kaj ne haltinte ĵeti ĝin en la buŝon, fojfoje li sage ĵetis sin flanken, por flari spuron, sed tuj revenis kun la sekva demando:

    — Ĉu ĝi tuta estas farita el fero?

    — El alojo.

    — Kaj pli granda ol nia setlejo?

    — Kiel nia barilo. Nen, pli.

    — Kaj ronda?

    — Maŭgli, vi jam demandis tion.

    Dik ne ŝatis paroli en la arbaro. La sonoj en la arbaro aŭdeblas malproksime. En la arbaro oni mem aŭskultu. Tiuj ideoj ne konfuzis Kazikon. Li egale aŭdis pli bone ol ajna besto.

    — Mi plu demandos, — Kazik obstine respondis. — Mi ŝatas demandi. Ĉu en la sekva somero vi kunprenos min al "Poluso"?

    — Nepre. Se vi bone kondutos.

    Kazik snufis. Li ĉiam kondutis tiel, kiel li opiniis necesa.

    — Mi volas flugi al la steloj, — Kazik diris. — La steloj estas multe pli grandaj ol nia arbaro, ol tuta tiu tero. Ĉu vi scias, kien mi vojaĝos, kiam ni revenos sur la Teron? Mi vojaĝos en Baraton.

    — Kial? — Dik miris.

    — Nenial... — Kazik subite konfuziĝis. — Mi volas.

    Iom da tempo ili iris silente.

    — Mi restus ĉi tie, — Dik subite diris. Li neniam diris tion eĉ al iu.

    Kazik silentis. Li subite akcelis sin, saltis sur la malaltan horizontalan branĉon de arbo, tuŝis la nuksan neston kaj, deŝirinte, ĵetis ĝin en sian sakon.

    — Vespere ni rostos ĝin, — li diris, saltinte sur la teron.

    Dik kuntiris la brovojn. Li estis malkontenta pri si. Ĝuste li devis ekvidi la nuksan neston. La arbaro por Dik estis batalkampo, sur kiu li penis ĉiam venki. En la arbaro kaŝiĝis danĝeroj, kiujn li superfortu aŭ evitu, en la arbaro kaŝiĝis predo, kiun li akiru, rabobestoj kaj la aliaj mortigaj estaĵoj, kiujn li mortigu, ke ili ne mortigu lin. Por Kazik la arbaro estis hejmo, eble eĉ pli hejma, ol la setlejo, ĉar eĉ la ekzistado de la setlejo estis fremda por tiu mondo, kaj la arbaro toleris ĝin nur ĉar la homoj evidentiĝis pli saĝaj kaj pli ruzaj. La arbaro por Kazik estis komprenebla do ne timinda. Li ne luktis kontraŭ malamikoj. Se li estis pli forta, do li pelis kontraŭulon. Kaj cedis la vojon al tiuj, kiuj estas pli fortaj ol li. Sed li sentis neniun specialan amon al la arbaro, kiel li ne spertis iujn sentojn al la aero aŭ al la akvo. Ĉiuj liaj revoj, pensoj, esperoj estis ligitaj kun la mondo, kiu vivis en la rakontoj de la pliaĝuloj, en la memoroj de Luiza kaj Oldulo. Tiu mondo — la hejmlando de la steloj kaj la spacoŝipoj, la mondo, en kiu la Tero atendis lin, formale estis konata al li pli bone, ol al ajna alia loĝanto de la setlejo. Sed neniu konjektis pri tio. Ĉar Kazik fiksis en sia memoro ĉion, kion Oldulo diris pri la Tero, ĉion, kion li aŭdis en la paroloj de la pliaĝuloj. Li sciis la altecon de Everesto kaj datojn de la vivo de Aleksandro la Makedona, atommasojn de ĉiuj elementoj kaj la longecon de Bramaputro, lia knaba kapo estis plenplena je ciferoj kaj informoj, neniel rilatajn al la morna mondo de la setlejo. Precipe ravis lin historio — la sennombraj generacioj, el kiuj ĉiu vivis, militis, konstruis, anstataŭante sur la Tero unu la alian. Miliardoj da homoj kaj milionoj da eventoj, ligitaj unu kun la alia en la komplikan nodon de interrilatoj, transformis la arbaron, la setlejon en iun abstraktaĵon, en similaĵon de enua sonĝo, kiun li trasuferu. "Mi vizitados muzeojn dum plena jaro, — li diris al si, — Mi scias, kiel ili nomiĝas: Ermitejo, la Londona Muzeo, Prado, Pergamon..." Sed li diris tion al neniu. Por kio li diru?

    Kiam somere Marjana, Dik kun Oleg kaj Tomaso Hind foriris al la montpasejo, Kazik pense trapasis kun ili la tutan vojon en la montaro. Kaj multe antaŭ ol ili revenis li ĉesis manĝi kaj dormi — li aŭskultis. Li aŭskultis ilin reveni. Kaj ĝuste li renkontis ilin je ĉirkaŭ dek kilometroj de la setlejo, kiam ili senfortaj trenis sur la kota tero la memfaritan sledon, ŝarĝitan per la trezoroj de la ŝipo.

    Li pridemandis ĉiun aparte, mallaŭte kaj persiste, pri tio, kion ili vidis en la ŝipo. Li sciis, ke oni atendu la sekvan someron, por reveni al "Poluso", kaj tri teraj jaroj ŝajnis al li nelongaj. Pasos la vintro, Oleg kun Sergejev komprenos, kiel ili riparu komunikadon, agordos radioaparaton kaj tiam la Tero sendos helpon.

    Kiam krepuskiĝis, kaj tio okazis proksimume je la kvara, Dik kun Kazik haltis por tranokti en bosko de fetoruloj. La arbaraj bestoj evitas tiajn lokojn, sed tolerinte eblas facile alkutimiĝi al la odoro. La sekvan matenon Dik kaj Kazik trovis gregon de mustangoj, ŝtele venis al ĝi tiel, ke la insektoj ne sentu ilin, kaj, elektinte, mortigis kelkajn masklojn. Dik pafis per la arbalesto, la blastron, prenitan de la ŝipo, li portis kun si, sed ne uzis ĝin — li ŝparis ŝargojn. Kazik mortigis nur unu mustangon. Lia tasko en la ĉasado estis alia: li pelis la masklojn al Dik, ke ili ne povu ekflugi. Li mortigis, ĵetinte la tranĉilon, kiun Sergejev faris por li — li faris tranĉilojn por ĉiuj loĝantoj de la setlejo el la metala eskalo, kiu estis trenita de "Poluso".

    Dik restis por senhaŭtigi la mustangojn: eltranĉi la vezikon ne difektinte ĝin estas klopoda laboro ne por knabeto. Kazik enuis resti sur la sama loko kaj li direktis sin malsupren laŭ la bordo de la rojo por vidi, ĉu tie estas helikoj. Oni faras bonegajn skrapilojn kaj pladetojn el iliaj konkoj — la virinoj de la setlejo dankos lin.

    Kazik paŝis ĉirkaŭ tricent metrojn. Li estis pensanta pri la mirinda lando Barato, kie Luiza loĝis en junaĝo, Li eniris tra la pordego en la urbon, kun la fabela nomo Hajderabado. Kaj subite li aŭdis klakon, io fulmetis antaŭ la okuloj, kaj tuj Kazik trovis sin meze de la lageto, kiu ĵus ne ekzistis.

    La lageto estis tute ronda, ĉirkaŭ tri metrojn diametre, ne pli ol du aŭ tri centimetrojn profunde — herbetoj kaj ŝtonetoj elstaris el ĝi. Ĝi estis tute glata kaj spegulis la violkoloran ĉielon, tegitan per la nubaro. Kvazaŭ desupre falis grandega guto.

    Kazik senmoviĝis. Kiel ĉiuj arbaranoj, li ne ŝatis surprizojn.

    La arbaro atendis kaj silentis. Kazik volis retiriĝi kaj singarde komencis levi la piedon. Sed la likvaĵo tenis lin je la botoj, faritaj el dika fiŝa haŭto, kaj antaŭ la okuloj ĝi rigidiĝis kaj vitriĝis.

    Kazik malkvietiĝis kaj fajfis, vokante Dikon helpi. Li ne komprenis, ke li foriris malproksimen kaj Dik ne aŭdos lin. Tiam li denove senmoviĝis, pensante, kion fari. Kaj tuj la densa muro de folioj ekmoviĝis, kaj el ĝi malrapide elrampis estaĵo, simila al krabo, de kiu oni demetis karapacon kaj antaŭe alligis rostron. La estaĵo estis nekonata al Kazik kaj ne havis nomon. Sed senteblis danĝero de ĝi. Kaj la knabo nomis ĝin aĉaĵo.

    Ĉe ambaŭ flankoj de la rostro, malsupre de la sensencaj stanaj okuloj, la aĉaĵo havis aperturojn, ŝirmitajn per membranoj. La membranoj iomete tremis, kaj Kazik intuicie komprenis, ke li devas timi ĝuste ilin. Do kiam la membranoj malfermiĝis kaj el la aperturoj, ŝirmitaj per ili, ŝprucis du strioj de glueca likvaĵo. Kazik estis preta al tio kaj, kvankam liaj piedoj estis alkatenitaj al la rigidiĝinta flako, elturniĝis kaj eksidis. La likvaĵo kun laŭta plaŭdo batiĝis kontraŭ la flako kaj ekfluis sur ĝi, kiel akvo sur glacio.

    La aĉaĵo estis ege mira, ke ĝi maltrafis. Por ĝi la simila konduto de kaptaĵo ne estis kutima. La aĉaĵo movis la kapon, etendis supren la rostron, ekfrapis la teron per la piedoj — ĝi estis tre kolera.

    Kazik eĉ ridetis, vidinte, ke la aĉaĵo kovris la aperturojn per la membranoj kaj komencis pufiĝi, ŝveli, streĉi sin, poste ĝi ree malfermis la membranojn, sed anstataŭ fortajn striojn, ĝi eligis el la aperturoj nur du mizerajn strietojn. La aĉaĵo eksidis sur la malantaŭajn piedojn — videble ĝi intencis atendi kaj pensi, certe se ĝi havis ion por pensi. Kazik ja devis solvi la problemon, kiel li maltrafu la kaptilon.

    La gluo, sekiĝinte, premis la piedojn. Klaris, ke Kazik devos oferi la botojn. Kazik komencis eltiri la piedojn el la botoj. Nun li devas salti flanken, ĉirkaŭ metron kaj duonon for, klopodante ne tuŝi la gluon per nudaj plandoj. Rigardante Kazikon, la aĉaĵo denove emociiĝis. Ĝi tuŝis ĉe rando la gluon per ungo de la antaŭa piedo kaj, kompreninte, ke ĝi ankoraŭ ne sekiĝis kaj la predon ĝi ne prenos facile, ekiris serĉi lokon, de kie ĝi povus atingi Kazikon per la rostro, malrapide kaj necerte movante la krurojn.

    Kazik saltis en la flankon, malproksiman de la aĉaĵo tiel, por alteriĝi sur la manojn kaj altiri la krurojn. La salto preskaŭ sukcesis, sed la dekstra piedo per la nuda kuseneto tuŝis randon de la glua lago, kaj ĝi, kaptita de la gluo, estis forte urtikita. Penante deŝiri la piedon, Kazik kriis tiel, ke eble eĉ en la setlejo oni aŭdis lin, kaj la aĉaĵo, finfine kompreninte, ke la muŝo kaptiĝis, lerte ekkuris al Kazik.

    Kurbiĝinte, Kazik kaptis la tranĉilon kaj volis ĵeti ĝin en la aĉaĵon, sed komprenis, ke nun pli gravas liberigi la piedon — li ja ne povis scii, ĉu la tranĉilo helpos kontraŭ tiu estaĵo.

    Kazik per rapida movo provis fortranĉi tavolon de gluo, sed la tranĉilo nur glitis sur la vitra surfaco. Kaj tiam, sentante, kiel la rostro de la aĉaĵo etendiĝas al li, Kazik tranĉis sin je la nuda plando, maltrafis kaj levis la tranĉilon por bati la rostron, kiu jam atingis lin, blovante per la friska acida odoro.

    Kaj en tiu momento Dik pafis per la blastro.

    Dik ne aŭdis la fajfon, sed aŭdis la helpkrion, kaj kiam li venis, li timiĝis pri Kazik. Li pafis, ĝis la malfirma korpo iĝis nigra fumanta bulo kaj la piedoj disŝutiĝis kiel branĉoj, derompitaj de arbo. Odoris je ozono.

    Kazik mire rigardis la amason da cindro, ĉirkaŭitan per sekaj branĉoj, kaj diris:

    — Por kio vi? La pistolon ja oni ŝparu.

    Li neniam vidis la efikon de blastro, sed sciis, ke ŝargojn oni ŝparu.

    — Stultulo vi estas, — Dik diris. — Ĝi ja elsuĉus vin. Kiu promenas en la arbaro, forgesinte pri ĉio? Ĉu vi estis en Barato?

    Kazik silentis. Li sukcesis forŝiri la plandon de la gluo. Fluis sango. Li komencis serĉi en la sako balzamon. Poste li diris:

    — Mi bedaŭras pri la botoj.

    La piedo estis ŝmirita kaj bandaĝita, kaj Kazik revenis en la setlejon rajdante Dikon. Al Dik estis peze. Li trenis ankaŭ la sakon kun vezikoj de mustangoj, sed Dik estis forta, kaj ĉiuj sciis tion. Tial li toleris. Ankaŭ Kazik silentis, kvankam la plando doloris, kaj poste li du semajnojn saltadis sur unu piedo en la setlejo.

    La aventuro pri Kazik iĝis kaŭzo de la gravaj eventoj. La unua preteksto por ili estis la vortoj de Kazik. Tiam li sidis sur la lito kaj rigardis sian adoptan patrinon kudri botojn por li. Matene Vajtkus alportis tajlaĵon — li tranĉis pecojn el fiŝa haŭto, kaj Luiza kunkudris ilin. Tiu laboro estis primitiva, kvankam Marjana alportis de "Poluso" verajn kudrilojn. Ŝi ne trovis tie fadenojn tial en la setlejo, kiel antaŭe, oni uzis fadenecajn tigojn de algoj, kaj ili estis sufiĉe dikaj, kaj oni konstante devis ligi ilin, ĉar ili estis tre mallongaj. Luiza, kiel ĉiam, silentis, ĉar ŝi malŝatis kudradon, kiu en la setlejo postulis tro multe da tempo. Kazik rigaris ŝin, kaj poste diris:

    — Kiam mi resaniĝos, mi venos en la arbaron kaj alportos tiun aĉaĵon.

    — Kiun aĉaĵon? Por kio? — Luiza ne komprenis.

    — Por kudri.

    — Kial via aĉaĵo devos kudri?

    — Vi ne komprenas, — Kazik respondis. — Ĝi ne kudros, ĝi gluos.

    Luiza preterlasis la vortojn de Kazik, sed tiu estis insista homo. Tuj kiam li sukcesis iri, li stumblante venis al Oldulo kaj petis de li nebezonatan reton. Oldulo kaptadis fiŝojn per retoj en la lagetoj malantaŭ la marĉo, la retoj ofte ŝiriĝis, kaj Oldulo, kiu opiniis trikadon la plej bona trankviligilo kaj tial kolektis aregon da ili, elektis la plej grandan kaj plej fortikan reton kaj eĉ konsentis partopreni la ekspedicion por kapti la aĉaĵon.

    La ekspedicion partoprenis ankaŭ Fumiko, la vicfratino de Kazik, kaj la plej aĝa el la infanoj de Vajtkus, la bonkorulo Piatras. Kaj certe Dik. Tri tagojn ili vagadis en la veprejoj, ĝis trovis la aĉaĵon, kraĉantan gluon. Dik provokis ĝin kaj la aĉaĵo kraĉis la tutan ŝargon de la gluo. Post tio ne estis malfacile kovri ĝin per la reto kaj alporti al la setlejo. Gravis nur ne forrompi ĝiajn krurojn.

    Por la aĉaĵo oni faris kaĝon, nutris ĝin per vermoj kaj helikoj. Ĝi bonege sentis sin, vindis interne la kaĝon per ŝpinaĵo kaj opiniis ĝin hejmo. Ĝi estis stultega kaj lantema, sed pri la malagrabla aspekto — en la setlejo oni konis eĉ pli abomenajn monstrojn.

    Oni nomis la aĉaĵon ĉistopluo. Oni povis nomi ĉistopluon araneo aŭ krabo, sed tiujn nomojn jam havis aliaj estaĵoj.

    Oldulo delonge rimarkis, ke iom post iom la tera lingvo ŝanĝiĝas, ataptiĝas al la novaj realoj. La vortprovizon de la infanoj provizis nur paroladoj de la eta aro da pliaĝuloj, la restanta mondo de la planedo estas muta. Tial la lingvo neeviteble malriĉiĝis, malgraŭ ke Oldulo en la lernejo devigis la lernantojn parkerigi versaĵojn, kiujn li memoris, kaj se li ion ne memoris, li vokis aliajn pliaĝulojn kaj ili kune rememoradis la forgesitajn tekstojn.

    "Estas bone por la infano sur la Tero, — Oldulo diris. — La gepatroj nur plendas — kiom da vortoj li kaptas en la lernejo aŭ surstrate, ŝaltinte vidilon aŭ vojaĝojn. Kaj la tera infano ja estas feliĉa homo. Li ricevas tro da informoj, kiuj verŝiĝas sur lin de ĉiuj flankoj. Kaj ĉiuj ĉi informoj havas la formon de vortoj. Kaj kio estas ĉe ni? Sesopo da pliaĝuloj, kiuj uzas milon da vortoj".

    Oleg ne konsentis kun Oldulo. Li opiniis, ke la lingvo de la nova generacio ne tre malriĉiĝas. Ĝi simple ŝanĝiĝas. Ĉar la infanoj ofte devas mem trovi vortojn por fenomenoj kaj aĵoj, kiuj estas nekonataj aŭ neinteresaj por la pliaĝuloj. Ili devas ne nur mem elpensi novajn vortojn, sed ankaŭ atribui novajn sencojn al la malnovaj vortoj. Foje Oleg el post la vando aŭdis la sesjaran Nikon Vajtkuson senkulpigi antaŭ Oldulo, ke li malfruiĝis al la leciono.

    — Mi tri beridojn akceptis al la kulero, — li diris, — je ungo pli profunde ol Arnis.

    — Iru kaj sidiĝu, — Oldulo respondis, ŝajniginte, ke li komprenis. Sed li ne komprenis.

    Kaj por Oleg tiu frazo estis plena je senco. Ĝi ne estis deĉifrenda, sufiĉus nur mergiĝi en la mondon de la knaboj de la setlejo, pri kiu Oldulo havis nur proksimuman imagon, malgraŭ liaj paroloj.

    Kaj la afero estis jena: foje, en la pasinta somero, la pomarbojn, kiuj kreskis ĉe la barilo, atakis "beretoj". Ili estis pigraj ruĝaj skarabetoj, kiuj pendis de sur la branĉoj, lante ronĝante la ŝelon. Vajtkus penis ekstermi ilin, priverŝante la pomarbojn per la solvaĵo, simila al kalko, eĉ per malkoncentrita ŝakala veneno, sed li nenion sukcesis — ili estis vivemaj kaj obstinaj. Kaj poste en unu hela tago la beretoj malaperis, la pliaĝuloj rimarkis nenion, kaj Vajtkus eksentis faciligon — la grandaj dolĉaj fruktoj de la arboj estis fonto de vitaminoj dum la vintroj. La knaboj tamen sciis, ke la "beretoj" nenien malaperis kaj transformiĝis en bluetajn dornojn, kiuj enteriĝis apud la barilo por ĝisatendi finon de la vintro. La infanoj nomis tiujn dornojn beridoj, sed la pliaĝuloj vidis neniun genetikan ligon inter beretoj kaj beridoj. Tiuj dornoj havis la mirindan econ. Se iu varmsanga estaĵo paŝis en tiu loko apud la barilo, la dornoj saltis el la tero, strebante eniĝi en haŭton, por restigi en ĝi semeton, mikroskopan kaj sendanĝeran. Sed la piko de dorno estis doloriga. La knaboj elpensis la ludon. Ili demetis sandalojn, kies plandumojn Sergejev rabotis el malmola kaj elasta ŝelo de arbaraj kokosoj kaj kiuj en la infana lingvo nomiĝis kuleroj, kaj incitis la dornojn per ili. La dornoj ĵetiĝis al la vamaj plandumoj kaj eniĝis en ilin. Venkis tiu, kiu trovis pli da dornoj kaj kies dornoj pli profunde eniĝis en la plandumon. La ludo estis pasiiga, sed nesendanĝera, ĉar dorno povis eniĝi ankaŭ en manon. Do la enigma frazo de Nik signifis, ke li ludis kun Arnis, almetante plandumon, kaj venkis.

    ...La nomo ĉistopluo estis elpensita de Irina, la patrino de Oleg, kaj ĉiuj tuj akceptis ĝin. Sed kun unu korektaĵo. La gluon de ĉistopluo la pliaĝuloj nomis, kiel kutime gluo, sed la infanoj kompreneble pluo.

    La apero de ĉistopluo vere plifaciligis la vivon de tajloroj. Des pli post du malkovroj de Vajtkus, kiu trovis, ke la ĉistoplua gluo malmoliĝas multe malpli rapide, se oni ĝin miksis kun la salivo, kiun eligas la rostro. Kaj Sergejev konjektis, kiel oni povas fari per la tornilo tasojn kaj telerojn el la sekiĝinta gluo. Kaj se oni aldonos en la gluon farbojn, kiuj akireblas el la farbaj argiloj en la marĉo, do vazoj estos diverskoloraj kaj tre belaj.

    Vintre ĉistopluo malvigliĝis kaj preskaŭ nenion manĝis, ankaŭ neeblis ricevi gluon de ĝi. Estis bone, ke Vajtkus antaŭzorgis prepari provizon de gluo por la vintro en fermitaj ujoj. Ĉe alveno de la printempa degelo, ĉistopluo rekonsciiĝis, komencis emociiĝi, kuradi en la kaĝo kaj senkaŭze kraĉadi.

* * *

    La senfina degelo alportis katarojn, bronkitojn, reŭmatismajn akutiĝojn. La patrino kuŝis pro radiklito, kaj Oleg devis mem varmigi kaĉon kaj supon.

    Oleg jam konvinkiĝis pri tio, ke la kuraciloj efikas selekte. Tiuj, kiuj kredas al ili, resaniĝas, kaj kiuj ne kredas, plu malsanas. Verdire, li ne ĝeneraligis siajn konkludojn al la veraj kuraciloj, kiujn li kunprenis de la ŝipo. Sed tiuj kuraciloj estis kontraŭ veraj malsanoj, kontraŭ tiuj, pro kiuj oni antaŭe mortadis — kontraŭ sangoveneniĝo, pneŭmonio. Estis malmulte da la ŝipaj kuraciloj, do oni ilin ŝparis. Egli Vajtkus deponis ilin en speciala kesteto.

    La patrino havis plenan stokon da diversaj bovloj, lignaj vazetoj kaj skatoletoj kun sekigitaj herboj kaj sanigiloj.

    Ankaŭ nun, kvankam Oleg estis tre malsata, li unue varmigis akvon kaj faris en ĝi urtikan tinkturon por frotado. En la kabano estis preskaŭ tute mallume, nur bovleto lumis sur la tablo, la patrino kuŝis sub feloj. Ŝi diris:

    — Vi manĝu, mi toleros. Mi toleris la tutan tagon. Mi sidis hejme sola kaj toleris. Mi esperis, ke vi revenos pli frue.

    — Tuj, — Oleg diris, Tuj la tinkturo pretos, kaj mi frotos vin.

    — Ne, vi prefere manĝu, — la patrino respondis. — Vi nun estas grava homo, ĉio dependas de vi. Kaj vi paliĝis, malgrasiĝis. Mi toleros, estu trankvila. Vere, kio povas okazi al mi, ordinara radiklito, ankoraŭ neniu mortis pro ĝi.

    Malantaŭ la vando io falis ĉe Oldulo. Ili jam delonge povus disloĝiĝi, konstrui novan kabanon aŭ Oldulo povus transiĝi en la vakuan, kontraŭ Vajtkusojn. Sed ili kutimiĝis vivi kune: Oldulo, Irina kaj Oleg; ili ne estis unu familio, sed ofte manĝis kune, aldone Oldulo kun Irina, estante solaj, longe konversaciis. Oldulo iĝis tre parolema, li preskaŭ ĉiam parolis, al li estis malfacile silenti. Eble, ankaŭ pri la lernejo respondecis li, ĉar li tiom ŝatis paroli. Kaj la patrino plendis kaj koleris kontraŭ la vivo. Ĉe ŝi restis nur la timo pri Oleĉjo, ke li ne falu, ne malsaniĝu, ke ŝi neniaokaze perdu lin. Oleg baldaŭ jam havos dudek jarojn, matura homo, li tutajn tagojn sidas kun Sergejev en la metiejo, ili faras aĵojn, bezonatajn por la setlejo, kaj konstante studas helpe de la libroj, kiujn Oleg kunprenis de "Poluso". Ili havas la solan ideon — ripari la telekomunikilon. Tiam eblos de "Poluso" komuniki al la Tero, kie setlis la homoj, kiuj supervivis. Kiom da jaroj la setlejo vivas kun la espero reveni sur la Teron, sed antaŭe la espero estis nekuraĝa kaj abstrakta, sed nun ĝi iĝis reala. La patrino de Oleg ripetis, ke se ripari la telekomunikilon ne sukcesis fakuloj, inĝenieroj, kiuj postvivis la kraŝon de la ŝipo, do kion povos fari knabo kaj maljuna invalido? Sed vere ŝi timis, ke Oleg denove devos marŝi al la montpasejo, kie kuŝas la frakasiĝinta "Poluso". Unu fojon Oleĉjo bonŝancis, sed la duan li ne revenos.

    Sed ĉu estos pli bone travivi la tutan vivon en tiu fetora setlejo, inter sepioj kaj muŝoj, se apude minacas la timiga arbaro, plena je monstroj kaj murdantoj? Ne, ŝi ne sciis kio estas malpli bona, ĉio estis malpli bona.

    Oleg alportis tinkturon, tamen li estas bona knabo, bonkora, la plej bona en la setlejo. Li tre adoltiĝis dum tiu vintro, kiel ĝojus la patro, ke ŝi kreskigis tian filon.

    Oleg frotis la dorson de la patrino. La tuŝo de la urtika likvo estis agrabla, ĉar ĝi signifis vivon. Ŝia korpo plu vivas kaj sentas, kaj ŝia filo havas malglatajn varmajn polmojn, kaj li scipovas froti dorson, li tiom da fojoj faris tion dum la lastaj jaroj, tio estas granda feliĉo, ke en la mondo ekzistas manoj, kiuj povas fari bonon al vi. Irina mallaŭte ekploris pro la neatendita ĝojo, kaj el post la vando aŭdiĝis la voĉo de Oldulo:

    — Ĉu mi helpu al vi, Oleg?

    — Ne, dankon, — Oleg respondis. — Sed vi venu, mi jam varmigis supon, ni tagmanĝu kune.

    — Dankon, mi estas sata, — Oldulo respondis, kaj Irina ridetis plorante, ĉar ŝi aŭdis — ŝi havis delikatajn orelojn, — ke Oldulo komencis prepariĝi al la vizito, lavis sian bovlon, poste komencis transvesti sin; li aprezis la nocion "vizito", eĉ se tio estis apuda ĉambro malantaŭ la vando.

    Ili kune sidiĝis ĉe la tablon, al Irina iĝis pli bone, ĉar ŝia humoro pliboniĝis. Ŝi kredis al la urtika tizano, tial ĝi helpis al ŝi. Oldulo alportis sekigitajn nuksojn por la tagmanĝo, li mem serĉis ilin kaj mem sekigis en rostilo. Li vestis novan jakon, ĝi havis unu manikon. Oleg iufoje miris, kiel homo povas malbezoni la duan brakon; preskaŭ ĉion Oldulo faris tiel, kvazaŭ li ne estis invalido.

    — Kiam la sekvan fojon vi venos en la ŝipon, — li diris, rigardante Olegon verŝi supon el la kuvo, — nepre alportu multe da papero. Estis granda eraro, ke vi prenis tiom malmulte da papero.

    — Mi scias. — Oleg multfoje aŭdis tiun riproĉon.

    — Kiam ni tute ne havis paperon, — Oldulo daŭrigis, — ni eĉ ne pensis pri ĝi. Kaj poste okazigis la paperan feston, mi mem kulpas, mi eĉ donis foliojn al la lernejaj infanoj, ke ili verku eseojn, sed ĉu indas riproĉi min pri tio?

    — Ne, ne indas, — Irina trankviligis lin, — mi komprenas vin.

    — Kaj Linda Hind verkis eĉ poemon pri Tomaso, — Oleg diris.

    — La homaro havas la moron doni al la papero siajn pensojn, tial mikrofilmoj kaj videobendoj ne sukcesis anstataŭi paperon. Sur la Tero mi havas nemalbonan bibliotekon, el veraj libroj. Kaj ĝi neniun mirigas. Do vi nepre alportu paperon. La forto de blanka folio, sur kiu homo volas esprimi siajn pensojn aŭ imagojn, absorbantajn lin, estas neimagebla. Kaj la infanoj lernos tute alie.

    — La someron ni komence ĝisvivu, — la patrino elbuŝigis. Ŝi sidis rekte, streĉite, senmove, por ne rompi la pozon, ŝanĝinte kiun ŝi trafis la doloron. — Mi miras, ke vi, la plenkreskaj homoj, nun kuradas al Oleĉjo — ne forgesu pri tio, alportu tion...

    — Se mi povus veni al la ŝipo, — Oldulo respondis, — mi komprenus pli bone ol Oleg, kion mi prenu. Mi havas sperton.

    — Kaj mi intuicion, — Oleg pigre respondis.

    La varma supo elvokis dormemon. Hodiaŭ ili finis torni metalajn detalojn por muelilo, por instali ĝin dum varma tempo ĉe la rojon. Pro tiu muelilo Oleg neglektis studadon de elektroniko, kaj nur antaŭ dormo li havis la tempon legi paragrafon en lernolibro kaj matene laboronte reciti ĝin al Sergejev.

    — Sekvafoje, — Oleg trankviligis lin, — ni altrenos de la ŝipo tutan stokon da utilaĵoj. Mi ja eĉ ne imagis, ke ĉio ĉi tiom rapide malaperos.

    — Ĝi ne malaperis. Ĝi dissolviĝis por utilo de la setlejo, — Oldulo korektis.

    — Kaj preskaŭ duono aparteniĝis al Egli kaj Sergejev, — la patrino diris, kaj estis nekompreneble, ĉu ŝi ĝojas pri tio aŭ riproĉas Eglin kaj Sergejevon.

    — Bonege, — Oleg memorigis. — Sergejev laboras en la metiejo, li faras ĉion. Kaj Egli kuracas.

    — Mi eĉ mikroskopon fordonis al ŝi. Provizore, — Oldulo aldonis. Li estis fiera pri sia ofero.

    Ĝenerale en la setlejo ĉio estis komuna, tiel estas praktike. Sed estis aĵoj propraj, sufiĉe multe da aĵoj. La spegulo de Marjana, la mikroskopo de Oldulo, la libro "Anna Karenina" de la patrino. Certe se ne mencii vestaĵojn kaj manĝilarojn. Pro tio, ke ekzistis propraj aĵoj, iufoje okazis incidentoj. Ekzemple, spegulon havis nur Marjanjo. Oleg trovis ĝin en la ŝipo, poŝan rondan speguleton, kaj poste, dum la revena marŝo, donacis al Marjana. La spegulo multe influis la vivon de la setlejo. Antaŭe homoj ne vidis sin. Ili vidis la aliajn sed ne sin. Nur en flako aŭ en membrano de fenestro. Kaj la spegulo diris al la homoj veron, kaj plej ofte la malgajan veron. La pliaĝuloj ja memoris sin de la tempoj, kiam estis multe da speguloj. Kaj nun ili ekvidis, ke ili ŝanĝiĝis, maljuniĝis, malbeliĝis. Sed la junuloj tute ne vidis sin antaŭe. Kaj nun ili devis formi rilaton al si. Ekzemple Marjana ŝanĝis sian opinion pri si al malpli bona. Kiam ŝi ekvidis en la speguleto grandzigoman ventoronĝitan vizaĝon kun kavaj vangoj, kun akra mentono kaj fenditaj lipoj, plena je bluaj punktoj pro pikoj de kurkardoj, kaj du grandajn cikatrojn sur la kolo, ŝi komprenis, ke ŝi estas kriplulino kaj povos plaĉi al neniu. Ŝi eĉ ne rimarkis siajn grandajn grizajn okulojn, longajn nigrajn okulharojn, densajn kaj elastajn harojn, tonditajn kurte kaj ne tre rekte. Kaj Liz, male, decidis, helpe de la spegulo, ke ŝi estas tre bela, preskaŭ kiel Anna Karenina. Ŝi plektis harligon, kaj poste ŝmiris siajn okulharojn per nigra fulgo, por esti pli bela. Ĝuste ŝi ŝtelis la spegulon de Marjana. Ŝi eĉ vivi ne povis sen ĝi. Marjana pruntadis la spegulon al la aliaj — kaj estis multe da dezirantoj rigardi al si per ĝi. Liz diris, ke la spegulo perdiĝis. Ĉiuj tre ĉagreniĝis, sed post ĉirkaŭ du tagoj Kristina, kiu vivis kun Liz, per fajnaj oreloj eksentis, ke Liz kaŝas la spegulon. Ŝi komencis bati Lizon per la sekaj pugnetoj kaj plori pro la ofendo, ke Liz estas tiom malbona, kaj poste devigis ŝin alporti la speguleton al Marjana kaj konfesi pri ĉio. Liz alportis la spegulon kaj diris, ke ŝi trovis ĝin en fendo, sub la lito. Kaj la sekvan tagon Kristina, sidante ĉe sia pordo, vokis preterkurantan Marjanan:

    — Ĉu Liz redonis al vi la spegulon?

    — Dankon, jes.

    — Kaj ĉu ŝi diris, ke ŝi intence ne volis ĝin redoni?

    Post mallonga paŭzo Marjana respondis:

    — Jes, ŝi diris.

    Kristina komprenis, ke Liz nenion diris. Sed neniu plu parolis pri tio...

    Oleg metis kaĉon en la bovlojn por ĉiuj. Oldulo priŝutis la kaĉon per nuksetoj. Oleg alportis dolĉan siropon, ĉi-jare la siropo estis tre bongusta, ĉar Vajtkus aldonis pomojn en ĝin.

    — Mi ŝatus kredi, — Oleg elbuŝigis, — ke ni riparos la telekomunikadon. Kaj do ni ne bezonos treni de tie aĵojn. Mi ne povas trankvile rememori, kion kostis al ni altreni tiun sledon al la setlejo.

    — Ni devas konsideri ĉiujn variantojn, — Oldulo diris. — Certe, pli aŭ malpli frue oni trovos nin. Sed ni devas esti pretaj al la malplej bona.

    — Ni ĉiam pretas al la malplej bona. Ekzistas nenio malpli bona, — Irina diris.

    — Ne ĵuru, — Oldulo seke ridetis.

    — Domaĝe, ke la surplanediĝaj ŝipetoj kraŝis, — Oleg diris. — Kaj ĉieiriloj ne trairos la montaron. Sed mi pensas, se ni malsukcesos pri la telekomunikado, ni kun Sergejev lanĉos surplanediĝan ŝipeton.

    — Estus bone, — oldulo suspiris. — Sed tio postulos kelkajn marŝojn al la ŝipo.

    — Kaj eble, — ni kun Sergejev diskutis pri tio — du aŭ tri homoj restos en la ŝipo por vintro.

    — Tio ne eblas, — la patrino protestis. — Mi neniam permesos tion.

    — Se funkcios hejtado kaj lumo.

    — La temperaturo ĉe la montpasejo vintre falas al ĉirkaŭ sesdek gradoj sub la nulo, — la oldulo memorigis. — Ne konsolu vin per vanaj revoj. Mi estas praktika pri sia bezono. Stoko da papero kaj punkto.

    — Se estus almenaŭ ia transportilo, — Oleg suspiris, verŝante la siropon en la kaĉon. — Almenaŭ eta aviadileto.

    — Ni devas iri la malfacilan fojon, iritan de la homaro, — Oldule serioze respondis. — Dekomence ni inventu radon.

    — Radon ni preskaŭ ne bezonas, — Oleg respondis. — Mankas vojoj en la arbaro. Se ni havus du setlejojn...

    — La rado jam estis inventita, kaj ni havas ĉaron. Nun pli konvenus vapormaŝino.

    — Ni kun Sergejev faros vaporkaldronon. Ni jam scias. El gluo.

    — Post vaporkaldrono ni inventos... balonon, — Oldulo ridetis.

    — Mi pensis pri balono, — Oleg konfesis. — Mi multfoje pensis pri balono. Kial ni ne faru balonon?

    — Tion en vi diras la misopinio de la homo, neniam farinta balonojn, — Oldulo diris. — Por levi almenaŭ unu homon, la balono devas esti grandega.

    — Nu, kiom grandega?

    — Ĉirkaŭ tridek metrojn alte. Tion eblas kalkuli. Kaj due — la balonoj estas plenigataj per heliumo aŭ hidrogeno. Kie vi akiros tion?

    — Vi ja mem diris, ke la fratoj Mongol...

    — Montgolfier.

    — La fratoj Montgolfier leviĝis per balono, plenigita je varma aero.

    — Oleg venis proksimen al la forno kaj ĵetis ŝtipeton. Ĝi tuj ekbrulis per la blueta varmega flamo. La rebriloj ekflagris sur la vizaĝoj.

    — Ili havis specialan brulilon. Kaj fuelon.

    — Kiun? — Oleg demandis.

    — Nu, certe ne ŝtipojn.

    — Mi kuŝiĝos, — la patrino diris. — Helpu al mi, Oleĉjo.

    Oldulo venis unua, li venigis la patrinon al la lito kaj kuŝigis ŝin.

    — Eblas elpensi ion pri fuelo, — Oleg diris, rigardante la fajron. — Kaj brulilon ni faros.

    — Ĉu vi serioze tion planas?

    — Tute serioze. Se ni leviĝos al la montpasejo per balono, tio estos grandega ŝparo de tempo kaj fortoj. Almenaŭ leviĝi. Kaj eble ankaŭ reveni. Aŭ fari du balonojn, tri balonojn. Unu por la homoj, la alia - por ŝarĝoj.

    — Lasu tiujn delirojn! — la patrino ektimis. — Se vi flugos vi povos kraŝi.

    — Ne timu, Irina, — Oldulo respondis. — Tio estas nur revo.

    — Ni faros, — Oleg diris.

    Li turniĝis kaj rapide eliris el la kabano.

    — Vestu vin! — la patrino postkriis.

    Sed li ne aŭdis.

    Ekstere iĝis pli malvarme. Ekis maldensa neĝo, malseka, grajla. La hajleroj batŝaŭmigis flakojn kaj ruliĝis sur la glita tero. Ekis vento, norda, de la montaro.

    Estis mallume, sed tra la neĝeroj balanciĝante malhele lumis lanterno ĉe la pordego. Ĝia lumo falis sur la malsekan, brilan kreston de la kaprino, kiu vagis ĉe la palisaro, atendante amindumanton.

    Oleg transsaltis flakon kaj diagonale trans la vojon ekkuris al la kabano de Sergejev. Malantaŭ la fenestreto, tegita per mustanga veziko, videblis malhela lumo de lumilo.

    Oleg frapis kaj tuj eniris, frapferminte la pordon, por ne ellasi la varmon.

    — Sergejev, pardonu, — Oleg diris ĉe la sojlo, — mi havas ideon.

    Sergejev sidis ĉe la tablo, trinkis teon - bolaĵon, farbitan per sekigitaj herboj. Kontraŭe ĉe la tablo sidis Linda Hind, la vidvino de Tomaso. Marjana ĉe flanko de la tablo en duonlumo serĉis, dismetinte bovlojn kun sekigitaj herboj.

    — Sidiĝu, — Sergejev invitis.

    Ankaŭ Linda salutis lin, kvankam dum la tago ili kvin fojojn renkontiĝis. Kaj Linda alportadis manĝaĵon al Sergejev en la metiejon. En la lasta tempo ŝi ofte venis al Segejev kaj neniu miris pri tio. Ĉiuj pensis, ke ŝi transloĝiĝos al li. La patrino de Oleg eĉ diris: ili rapidu, kion ili atendas, al Linda estas tute malfacile sen edzo — ŝi ja sciis, kio estas virina soleco.

    — Mi decidis konstrui balonon, — Oleg elbuŝigis.

    — Por kio? — Sergejev demandis.

    Li estis la plej forta kaj fidinda viro en la vilaĝo, kvazaŭ gvidanto de tiu malgranda homa grego. Ankoraŭ forta kaj "relative kompleta", kiel diris la patrino. Al li mankis nur du fingroj sur la dekstra mano. Kun Marjana ili havis nur similajn okulojn — ili estas grizaj, helaj, kun longaj densaj okulharoj. Sed la vizaĝo de Sergejev estas kvadrata, peza kaj, verŝajne malbela, se rigardi ĝin per fremdaj okuloj. Tamen la vizaĝo montris trankvilon, kaj eblas fidi al ĝi. Antaŭe idolo de Oleg estis Oldulo, kiu sciis pri ĉio, kiu estis Instruisto. Sed reveninte de la montaro Oleg ĉiam pli ligiĝis al Sergejev. Tiu estis ne nur instruisto, li estis majstro kaj ili kun Oleg havis komunan aferon.

    — Ni konstruos grandan balonon, — Oleg diris. — Kaj flugos per ĝi al la ŝipo. Komprenu!

    — Vi tamen sidiĝu. Marjanjo, faru teon por la gasto.

    — Mi jam trinkis, — Oleg diris, sed sidiĝis.

    Linda levis sin kaj diris, ke ŝi jam devas foriri, ĉar ŝiaj infanoj timas kaj ne dormas.

    Al Oleg ĉiam ŝajnis, ke Linda estas malvarma al li, ĉar ĝuste pro li ŝia edzo pereis en la montaro. Kaj ŝi ne povas pardoni lin pro tio. Oleg volis veni al ŝi kaj diri, ke li ne kulpas, li nenion memoras, li estis pikita de neĝa pulo. Sed Oleg ne aŭdacis veni al Linda, kiu griziĝis en unu nokto, kiam ŝi eksciis, ke Tomaso pereis.

    Sergejev rigardis post Lindan kaj ankaŭ Marjana postrigardis ŝin, kaj Oleg imagis, ke Marjana ne volas, ke anstataŭ ŝia patrino, pereinta antaŭ tre longe, ĉi tie loĝu Linda, kvankaum ĉiuj scias, ke Linda estas kvieta kaj bonkora.

    — Daŭrigu, — Sergejev interrompis la pensojn de Oleg.

    — Se ni konstruos grandan balonon kaj atendos fortan venton, ni povos leviĝi per ĝi en la montaron, eĉ atingi "Poluson". Ĉu vi imagas, kia avantaĝo estas tio?

    — Interese. — Sergejev disputas neniam, ĝis li mem por si ne solvas ĉiujn problemojn. — Granda balono. Kaj se ni atendos revenan venton, do povos eĉ reveni per ĝi reen.

    — Kaj dum unu somero flugi al la ŝipo kvin fojojn. Komprenu, kvin fojojn.

    Sergejev abrupte ekridis, kvazaŭ ektusis.

    — Ĉu ĝuste kvin?

    — Ĝuste. — Al Oleg ŝajnis, ke li jam trovis kunulon, kaj se tio estas, do la balono jam leviĝis.

    — Ĉu vi permesos al mi pensi laŭte? — Sergejev demandis.

    "Ne", — Oleg volis respondi. Tuj ĉio detruiĝos. Sergejev ne estas Oldulo, kiu pensas ĝenerale. Sergejev tuj trovos vere tiklajn punktojn

    — Se ni konstruos balonon, — Sergejev pensis, — kaj ĝi flugos, tio estos utila. Sed unue, oni ne povas stiri balonon. Eble ni leviĝos, la vento estos favora kaj ni flugos direkte al la montaro. Poste la vento ŝanĝiĝos kaj ni estos portataj direkte al la neĝaj spinoj, kie neniu el ni estis. Ni kraŝos aŭ alteriĝos, sed ne povos trovi revenan vojon. Kiel ni ordonu al la vento porti nin en la ĝustan valon?

    Oleg ekrigardis al Marjana. Ŝi movis al li tason kun teo. Marjana estis por li. En la pasinta jaro Oldulo aranĝis por ili — por li, Marjana kaj Dik — ekzamenojn, ĉar ili iĝis adoltaj kaj finis la lernejon. Tio estis solenaj ekzamenoj, ĉiuj setlejanoj, eĉ la etaj infanoj, kunvenis sub la tegmento ĉe la kalendaraj fostoj. Oldulo faris al ili demandojn, kaj ankaŭ la aliaj komisionanoj — Vajtkus kaj granda Luiza — ankaŭ ili faris demandojn. Ial Oleg ricevis demandojn, multe malpli facilajn, ol Marjana kaj Dik, kaj li estis iom ofendita kontraŭ Oldulo pro tiu maljusteco, nur poste li komprenis, ke ĝuste tio estis justeco — Oldulo preparis al ĉiu demandojn, kiujn tiu povus respondi. Tiam Oleg eksentis ĝuste tion, kion nun. Li plene koncentriĝis, li estis kvazaŭ en ĉasado, kiam vin atakas ŝakalo, kaj ĉiuj pensoj estu klaraj kaj rapidaj.

    — Se la vento subite ŝanĝiĝos, — Oleg rapide respondis, — do ni devas fari en la balono ilon, por rapide mallevi ĝin. Kaj la vento ne sukcesos porti ĝin flanken. Ni simple malleviĝos duonvoje kaj plu iros piede aŭ atendos favoran venton.

    — Prudente, — Sergejev kapjesis, — se ni havos por la malleviĝo ebenan lokon, sed ne rokojn.

    — Por ni gravas veni al la plataĵo, post ĝi ne plu estas rokoj. Tie estas ebene.

    — Ĉu vi kunprenos min? — Marjana demandis, rigardante rekte al Oleg. Ŝi ĉiam rekte rigardis la homon, kun kiu ŝi parolis, kaj tial multaj sentis sin maloportune kun ŝi. Kutime la homoj ne rigardas en la okulojn, parolante kun vi.

    — Mi ne scias.

    — La dua duono de la problemo, — Sergejev daŭrigis, — estas tio, kiel ni faru balonon. Mi dume ne scias, kiel ni faru ĝin.

    — Ankaŭ mi ne scias. Sed mi elpensos.

    — Ĝi devas esti granda. Kie ni trovos tian ŝtofon?

    — Kaj se kunligi multe da mustangaj vezikoj? — Marjana aliĝis al la konversacio. — Estos aro da balonoj.

    — Ne, — Sergejev oponis, — la balonoj restos kuŝi sur la tero. Mustango ja plenigas ilin per varma aero el sia korpo, tial ili levas ĝin.

    — Ĝuste, — Oleg konsentis. — Do ni prenu multe da mustangaj globoj kaj kunkudru ilin en unu grandan balonon.

    — Ĉu per fadenoj?

    — Per gluo. Ni havas ĉistopluon.

    — Bone, ni anticipe akceptu tion, sed kiel vi alligos al la balono nacelon?

    — Kion? — Oleg ne komprenis, ĉar li antaŭe ne aŭdis tiun vorton.

    — Gondolon, korbon, en kiu sidos homoj.

    — Kaj kiel oni faris tion sur la Tero? Verŝajne eblas ĝin alkudri al la malsupra rando de la balono. Tie malsupre ja devas esti aperturo, ke varma aero enfluu.

    — Ne, — Sergejev rememoris. — Mi preskaŭ vidas bildon en la libro de Jules Verne — oni kovris ilin per reto, kaj pendigis korbon al la reto.

    — Nu, ni faros reton.

    — Kaj kiel ni varmigos aeron?

    — Kiel la fratoj Montgolfier. — Oleg sentis, ke li venkas. - Ni faru fornon... nu, ĉu tio estas problemo?

    — Eble ne problemo, — Sergejev ridetis.

    La kaprino ĉe la palisaro ekmekis, do io okazis. Ŝi trankvile ekblekis. Se estus vera danĝero, la kaprino kriegus trioble pli forte. Do neniu atentis ĝin. Tamen estus bone rigardeti. Sergejev atende ekrigardis al Oleg. Tiu ekstaris:

    — Mi rigardos.

    — Bone, ĉar mi laciĝis hodiaŭ. Kaj pri la balono ni morgaŭ pensos.

    Oleg adiaŭis, direktis sin al la pordego. Marjana ekiris kun li.

    — Vi bone elpensis, — ŝi diris.

    Ili iris laŭ la rando de longa flako. La ĉielo iomete lumis, tial la okuloj rapide alkutimiĝis al la mallumo. La fenestroj de la kabanoj estis flavaj — ĉie brulis lumiloj. Neniu eliris, kvankam la kaprino daŭre lamentis. Ĉiuj sciis, ke estas nenio danĝera.

    Marjana glitstumblis kaj prenis Olegon je la mano. Ŝi havis malmolajn fingrojn. Oleg rigardis al ŝia profilo, al ŝia tre akurate tornita nazo kaj dikaj lipoj. Oleg pensis, ĉu ŝi estas bela? La patrino diras, ke Marjana estas malbela anasido, kiu neniam iĝos cigno. Eterna adoleskulo. La patrino opinias, ke Liz havas virinan ĉarmon. Eble ŝi tion diras, ĉar Liz tute ne plaĉas al Oleg, sed Marjana plaĉas. Oleg ne povas klarigi, kial ŝi plaĉas al li — li sentis nur negativajn sekvojn de tio. Ekzemple, kiam Marjana foriris en la arbaron kun Dik. Verŝajne, kvankam li ne povus vortumi tiun penson, tio estis ne ĵaluzo, sed pli ĝuste envio al Dik. Ĉar Dik estis pli alta, pli kuraĝa, forta, bonega ĉasisto. Oleg enviis al la scipovo de Dik pafi per arbalesto kaj ĵeti tranĉilon, al lia kapablo gvati kaj mortigi beston, eĉ tre fortan, al lia malvarma kuraĝo kaj, plej multe, al la plena indiferenteco al la atingoj kaj la revoj de Oleg. La atingoj de Oleg estis neatingeblaj al Dik, kaj li eĉ ne provis kompreni la manlibrojn pri telekomunikado aŭ logaritmojn. Kaj tio estas maljusta kaj ofenda. Pro tio, la valoro de scioj kaj povoj de Oleg malaltiĝis, kaj li devas konvinki sin, ke en unu hela tago li pruvos al Dik sian superecon pri scioj, pri saĝo, kvankam vere li volis pruvi sian superecon pri batalo kontraŭ ŝakalo.

    Iufoje Oleg komencis sopiri pri Marjana, li volis aŭdi ŝian voĉon aŭ renkonti la grizan, insistan rigardon. Sed en la lastaj monatoj ili preskaŭ ne renkontiĝis, ĉar Oleg estis ege okupita kaj laciĝis dum unu kurta malhela tago. En la setlejo ĉiuj kaj ĉiam estis okupitaj, eĉ infanoj, ĉiuj kaj ĉiam laciĝis, se ne kalkuli blindan Kristinan kaj Lizon, ne ŝatantan labori. Oleg devis kompreni ĉion skribitan pri telekomunikado en la libroj, kiujn li alportis de la ŝipo. Li devas reveni tien kaj diri al la Tero, ke ili estas ĉi tie.

    La kaprino kuris laŭlonge de la palisaro kaj per la mekado penis fortimigi solan ŝakalon, sidantan de la alia flanko — la blanka felo hirtiĝis, la nigra faŭko estas dismalfermita. La kaprino superfortus ŝakalon, se tiu transpasus la barilon — unu ŝakalo ne estas danĝera por kaprino, ŝi estas double pli granda kaj forta, tial la ŝakalo nur aspire gapis. Kaj la kaprino stamfadis, timigante la ŝakalon. Tio estis senrezulta batalo.

    — Silentu, — Oleg ordonis al la kaprino, — iru dormi.

    Marjana pelis la kaprinon al la stalo kaj riglis ŝin tie. Kaj Oleg prenis ŝtonon el la amaso, ŝutita ĉe la pordego speciale por tiu celo, kaj ĵetis en la ŝakalon. La ŝakalo komprenis, ke nenion ĝi ricevos ĉi tie kaj direktis sin al la arbaro.

    Estis tre silente. Neĝo ŝutiĝis pigre kaj sensone. Al Oleg estis malvarme.

    — Bonan nokton, — li diris al Marjana, kiu estis riglanta la kaprejon. — Ĉar mi frostiĝas.

    — Bonan nokton, — Marjana respondis.

    Ŝia voĉo estis malgaja, sed Oleg ne atentis la intonacion. Glitante sur la koto li kuris al sia kabano inventi aeronaŭtikon.

    

    

     LA ĈAPITRO DUA

    La balono iĝis pomo de malkonkordo en la setlejo. La ideo ŝajnis freneza kaj enorma. Kaj ĝi postulis, ke ĉiuj setlejanoj oferu sian tempon, bezonatan por ĉiutagaj zorgoj, pro la knaba elpensaĵo, kiu neniel fruktos. Sed Oleg havis subtenantojn.

    La unua estis Sergejev. Li ne enmiksiĝis en la disputojn, li konsentis inventi kaj fari brulilon. Feliĉe, la tigoj de la arbo sepio, per kiu oni hejtis hejmojn, konsistis preskaŭ duone el grasa rezino. Ili ne tre bone odoris, brulante preskaŭ sen restaĵoj per varmega violkolora flamo, sed tion neniu jam delonge rimarkadis. Sergejev konstruis premilon, por elpremi rezinon el la tigoj, por ŝpari multe da pezo. Kaj Oldulo, kvankam grumblante, tamen donis al ili la difektitan mikroskopon. Li havis la novan, kiun Oleg alportis de "Poluso", sed li gardis ankaŭ la malnovan, sen lenso. La mikroskopo fariĝis tubo por bruligilo kaj klapo, por regi la bruladon.

    La dua subtenanto estis Kazik.

    La balono estis por li granda aventuro. Kaj la tera aventuro. Oni ja nur sur la Tero flugas per balonoj. Kazik petis mallaŭte kaj ĝentile ĉiujn plenaĝulojn aparte, ke ili rerakontu al li la enhavon de la romano de Jules Verne "Kvin semajnojn en flugbalono". Kazik rezonis, ke ĉiuj legis tiun romanon, sed antaŭ longe, en infanaĝo, kaj forgesis amason da detaloj. Tamen se li konversacios kun ĉiu aparte, se ĉiu rerakontos la enhavon de la romano, do li ricevos pli-malpli plenan imagon. Li eĉ pridemandis la rakontantojn pri la nomoj de la roluloj kaj igis Oldulon desegni balonon. Oldulo ofte desegnis por la lernantoj bildojn pri la tera vivo. La unua generacio de la lernantoj — Dik, Liz, Marjana kaj Oleg devis kontentiĝi per krudaj desegnaĵoj sur la tero aŭ sur la pina ŝelo. La lastan jaron la infanoj bonŝancis — aperis papero kaj Oldulo, ekposedita de la eŭforio de mizerulo, riĉiĝinta dum unu nokto, disipis multe da la valora provizo por bildoj, mallertaj, naivaj, sed por tute veraj bildoj: la Ejfela turo, la Moskva Kremlo, elefanto, la luna kupolo, la unua vaportrajno, la karavelo de Kolumbo. Da tiaj bildoj li faris duoncenton, kaj oni povis esplori ilin post ĉiu leciono. Kaj estis bildo, desegnita laŭ la peto de Kazik kaj eĉ kun liaj korektoj, ĉar li, kvankam ne scipovante desegni, sciis pri balonoj multe pli ol Oldulo. Sur tiu bildo balono malleviĝis sur la afrikan savanon, kaj al ĝi kuris elefantoj kaj ĝirafoj.

    Tiun bildon Kazik alportis al Oleg, kiam tiu decidis konstrui balonon.

    — Jen, — li diris, rigardante Olegon demalsupre. — Ĉi tie estas ĉio.

    Oleg prenis la bildon kaj longe esploris ĝin. Li rimarkis, ke el la korbo pendas trenkablo kun ankro ĉe la fino, kaj pensis, ke li nepre faru ankaŭ tian ankron.

    Sen la helpo de Kazik la sorto de la balono estus obskura. Estis ja printempo kaj mustangoj, ne konjektantaj, kiel Oleg bezonas iliajn aervezikojn, ankoraŭ ne rekonsciiĝis el la vintrodormado. Ne estis facile trovi iliajn nestojn, kaj Kazik kun la amikino Fumiko preskaŭ dudek fojojn venis en la arbaron, ĝis ili trovis la vintran kuŝejon de mustangoj. Evidentiĝis, ke mustangoj por vintro okupis grandajn truojn en la pina arbaro. La molaj, moviĝemaj radikoj defendis ilin kontraŭ neĝo kaj frostoj.

    Poste aperis la problemo pri reto, kiu devos enspaci la tutan balonon kaj teni la korbon. Marjana kun la rufulino Rut kolektis algojn por ĝi. Iliaj manoj ŝvelis pro la malvarmo, fine Linda malpermesis al la filino vagi en la marĉo, kaj Oleg devis forlasi ĉiujn zorgojn kaj okupiĝi pri la kolektado de algoj. Verdire, komence lin helpis la knabetoj, ĝemeloj, loĝantaj kun Oldulo kaj la gefiloj de Vajtkus, sed tio baldaŭ tedis ilin, kaj ili ien malaperis.

    Frumatene, ĉe aŭroro, Marjana kun Oleg venadis malantaŭ la tombejon laŭ la trabatita pado al la marĉo. Ĉiutage ili devis veni ĉiam pli malproksimen, ili vagis ĝisgenue en la marĉa, glacia akvo, kiu urtikis eĉ tra la akvorezista pantalono el fiŝa haŭto. La algoj kreskis forte, oni devis detranci ilin. Elastaj blankecaj haroj falis el la manoj, kaj oni tranĉu ilin ĉe la radikoj, ke la fibroj estu laŭeble pli longaj. La piedoj glitis. Sangavidaj, sed feliĉe ankoraŭ malviglaj hirudoj palpis la pantalonojn. La grandokulaj kraboj, hazarde tretite, panike ĵetis sin for. Pro scivolemo alnaĝis gladilo, kaj oni devis retiriĝi al la bordo kaj atendi, ĝis ĝi denove revenos en la ŝlimon.

    Oleg klopodis fari pli ol Marjana, sed ne sukcesis, kaj al li ŝajnis, ke ili neniam kolektos sufiĉe da algoj por tiu diabla reto. Sed ili ja devis ankaŭ porti la algojn al la ŝedo, sterni ilin tie surplanke, ke ili sekiĝu, sed ili sekiĝis malbone - la vetero estis ankoraŭ malvarma kaj la aero malseka.

    Plej multe lin kontraŭis la patrino. La perspektivo de la aervojaĝo de Oleg timigis ŝin ĝismorte.

    — Tio estas memmortigo, — ŝi ripetis al Sergejev. — Kaj vi rigardas tion tiel indiferente.

    La vortoj de la patrino nur incitis Olegon.

    — Mi baldaŭ iĝos dudekjaraĝa, — li lace respondis.

    Li konsumiĝadis kiel neniam antaŭe, ĉar Sergejev ne reduktis la lecionojn pri elektroniko, kaj ne mankis laborendaĵoj en la metiejo.

    Kaj kiam Vajtkus komencis deadmoni Olegon, li subite eksplodis:

    — Ĉu mi malpli laboras? Ĉu mi ne konstruas muelilon? Ne faras plugilon? Mi neniun devigas. Kaj se mi sola devus konstrui tiun balonon, eĉ tiam mi estus konstruanta ĝin. Verŝajne ankaŭ al la fratoj Montgolfier ĉiuj diris, ke ili vane malŝparas la tempon. Kaj se ili ne agus, ni ne alflugus ĉi tien per la kosmoŝipo. Ĉio komenciĝas de io.

    Vajtkus ekridis. La rido elgluglis ie el la grandega rufa barbo.

    — Prefere ne estu la fratoj Montgolfier, — li diris finfine. — Kaj ni nun trankvile sidu hejme.

    — Mi ne ŝercas, — Oleg diris.

    — Domaĝe. Oni devas rigardi sin mem kun humuro.

    — Kun kia humuro? La patrino krias. Luiza diras, ke la ludo kandelon ne valoras, Oldulo gurdas, ke la risko estas tro granda, kaj al la ceteraj ŝajnas, ke mi ludas iun ludon. Kial neniu komprenas?

    — Jes, vi ludas, — Vajtkus diris, — la bonan ludon, sed ja tre malkutiman por ni, ordinaraj karnuloj.

    — Ĉu do vi ne volas fuĝi de ĉi tie?

    — Ni tre volas. Ni, la pliaĝuloj eĉ pli ol vi. Ni scias, kion ni perdis, sed vi nur konjektas. Sed eĉ en tiom stranga socio, kiel nia setlejo, naskiĝas stereotipoj de traktado kun novo. Kaj ili malmulte diferencas de tio, kio okazas en granda urbo. Marŝi al la ŝipo estas komprenbla, ĉiuj faris tion. Mortigi beston estas komprenebla. Sen tio oni de vivas. Sed flugi en la montaron per balono estas frenezaĵo. La infana speco de risko. Tio estas la revo de Kazik, sed ne afero de la homo, al kiu la setlejo esperas tute pri alio.

    — Sed ankaŭ perpiede estas danĝere.

    — Estas dekoble pli da ŝancoj alveni ĝuste perpiede. La vojo jam estas konata. Vi estos ekipitaj multe pli bone, ol antaŭ jaro. Ankaŭ da sperto vi havos pli. Ne, mi estas por la tradiciaj vojoj, eĉ se la tradicioj havas nur jaron ekde la apero. Tro multo estas metita sur la karton.

    La kontraŭargumentoj ne haltigis Olegon. Sed, krom Sergejev, kiu en la unuaj tagoj kalkulis volumenon de la balono kaj povon de brulilo kaj konkludis, ke la balono povos flugi, ĉiuj aliaj estis konvinkitaj, ke la elpensaĵo pri la balono neniel fruktos.

    Dik, kiel antaŭe, ne enviis al Oleg. Li kontentiĝis pri sia supereco en tiuj ĉiutagaj fakoj, en kiuj li estis nesuperebla. Li mem flugus per la balono, sed ne al la ŝipo, sed alian direkton, al la misteraj arbaroj kaj riveroj, kiuj kaŝiĝis malantaŭ la altaĵoj. Tie estis liaj venkoj kaj gloro. Dik volis ekvidi la mondon desupre, kiel birdoj, sed ne opiniis necesa diri pri tio. Tial Oleg miris, kiam ankaŭ Dik trovis la kuŝejon de mustangoj kaj alportis de tie plenan sakon da vezikoj.

    Tute neatendite Liz kontraŭis la flugon.

    Oleg evitis ŝin, kiel eblas eviti homon en malgranda setlejo. Kaj se Liz venis al ili, li serĉis pretekston foriri en la metiejon aŭ veni malantaŭ la vandon al Oldulo, por studi tie, ne aŭskultante la virinajn paroladojn. La patrino mirigis lin — ŝi komencis konversacii kun Liz, kaj kun sincera intereso, pri la aĵoj malgravaj, bagatelaj, kiuj tute ne valoris por diskuti ilin. Tio ne tre ĝenis, se ili diskutis kuirreceptojn de diversaj magraj pladoj, konkurante pri la scipovo kombini dolĉajn tuberojn kun kaĉo aŭ kun sekigitaj fungoj, tio estas ilia afero. Sed ili ekhavis la kutimon juĝi pri la aliaj homoj. Ne dezirante aŭskulti tiujn paroladojn, sed ne povante ne aŭskulti — la voĉoj aŭdiĝis eĉ depost la vando, — li eksciis ekzemple, ke Linda malbone edukas la rufulinon Rut, ĉar ŝi pli pensas pri tio, kiel obteni Sergejevon, granda Luiza nesufiĉe nutras Kazikon, li estas tiom pala, kaj Marjanjo ĉiam malbeliĝas — io malĝusta estas en ŝia metabolo (tio estis la vortoj de la patrino, Liz ne komprenis ilin, sed tuj konsentis). Iu subevoluinta infano — dekokjara, sed pli similas al adoleska knabo. Oleg eĉ ektusis, ke ili komprenu, ke li ĉion aŭdas, kaj ial Liz ekridis per la alta voĉo. Kaj li tuj imagis Lizon, nur pro la voĉo, kvankam li tute ne volis pensi pri ŝi. Liz estis la plej dika el la juna generacio. Pli ĝuste ne ŝi estis dika, ŝiaj korpopartoj estis dikaj, alian vorton Oleg ne povis elpensi. La dikaj mamoj kaj la koksoj. Liz ofte ridis, kiam Oleg aŭ Dik konversaciis kun ŝi, kaj foje Oleg kaptis la rigardon de Dik, kiu rigardis Lizon kiel akiraĵon en la ĉasado. Foje, kiam Liz foriris, kaj Oleg revenis de Oldulo, komencis enlitiĝi, la patrino demandis, ĉu ne venis la tempo pensi pri familio. Oleg eĉ ne komprenis — kiusence.

    — Edziĝi, — la patrino klarigis.

    Oleg ironie ekridis.

    — Ĉu ne al Liz?

    — La vivo daŭras. Eĉ en tiom sovaĝa medio. Atentu, se vi lasos la junulinon ŝi foriros al Dik.

    — Do li bonŝancis, — Oleg respondis.

    — Vi ne havas elekton.

    — Mi revenos sur la Teron kaj tie solvos miajn problemojn.

    — Stultulo, — la patrino diris ekscitite. — Fine vi venos al tio, ke enamiĝos en la magrulon.

    — Marjana almenaŭ ne estas stultulino. — Oleg turniĝis al la muro.

* * *

    La printempo venis frua kaj varma. Sergejev, kiu mastrumis ne nur pri la kalendaro sed ankaŭ pri la vetero, diris, ke laŭ liaj kalkuloj ankaŭ somero devos esti varma.

    Dekomence pluvoj forlavis la restaĵojn de la neĝo, nur en profundo de la arbaro ĝi plu kuŝis iom pli da tempo, poste pluvoj okazis malpli ofte, kaj tage la aero tiom varmiĝis tra la nubaro, ke la infanetoj demetis la felajn jakojn kaj kuradis ĝistalie nudaj. La suno leviĝis jam tiom alte, ke oni povis vidi ĝin kiel malklaran, sed helan makulon tra la eternaj nubegoj. La kaprino travivis novan mieltempon kaj nun trankviliĝis, paŝtiĝis malantaŭ la barilo, atendante naskon de novaj idoj.

    De la sudo revenis ŝakaloj, kiuj migris tien kun la bestaro, la unuaj birdoj revenis, sinkadis al la barilo, laŭte frapante la membranhavajn flugilojn, aperis moskitoj, kaj kiam la infanetoj kaj virinoj estrate de Vajtkus laboris sur la bedoj, oni devis bruligi fumantajn fajrojn. Unu el la ĝemeloj de Oldulo estis pikita de neĝa pulo, kaj ĝissange mordis sian langon.

    La somero nur estis komenconta, sed Oleg ĉiam pli sentis la internan malkvieton, malpaciencon kaj eĉ timon, ke restis tro malmulte da tempo. Li nenion sukcesos. Precipe studi ĉion, kio estas necesa por veni al la ŝipo kaj ripari la telekomunikadon. Nun li ofte estis liberigita de la komunaj laboroj — li tute ĉesis ĉasadi, kaj ne plu estis vokata por labori al la bedoj. Eĉ en la metiejo Sergejev diris al li, ke li ne ĝenu ĉi tie kaj vespere detale pidemandadis lin, kion li ekciis, studis, komprenis, kaj Oleg vidis ankaŭ la malkontenton de Sergejev, kiu aperis pro tio, ke eĉ Sergejev mem tute ne ĉion komprenis.

    Kaj dume la balono, iom post iom superante la kontraŭojn, estis transformiĝanta en la materian realaĵon. Kiam ĉesis pluvoj, kaj ĉistopluo, kiun Kazik kun Fumiko ĝissate nutris per vermoj, komencis kraĉadi tiel malice, ke, ke ĉirkaŭ lia kaĝo aperis vitra lageto, sub la tegmento inter la metiejo kaj la pomarboj, Oleg kun Marjana komencis glui balonon el la vezikoj. Dekomence ili kun Sergejev desegnis surtere ŝablonon de la balono, similan al floro kun akraj petaloj, kaj ĝi estis tiom granda, ke Fumiko kun peno ĵetis stoneton de unu ĝis la kontraŭa flanko. Cent dudek paŝojn. Poste Marjana kun Oleg komencis kunglui la segmentojn de la balono — la petalojn. La vezikoj, kiuj ŝajnis tiom multaj, baldaŭ mankis. Kazik kun Dik devis denove ĉasi mustangojn.

    Ankaŭ rilato de la setlejo al la balono iom post iom ŝanĝiĝis — Oni verŝajne kutimiĝis. Eĉ la patrino ĉesis krii. Liz venadis kelkfoje tage por tranĉi kaj glui la vezikojn. Kaj poste kune kun Kristina, kiu subite malkovris en si la talenton plekti retojn, ŝi tordis la ŝnurojn. Vajtkusoj faris la korbon — plektis ĝin el maldikaj branĉoj.

    Tamen neniu rigardis la balonon tiom serioze, kiel Oleg. Eĉ Marjana. Verdire restis Kazik, sed li ankoraŭ estis knabeto, sovaĝa hometo, kiu en la fundo de l' animo kredis, ke per la balono ili finfine venos en Baraton. Ofte okazis, ke kiam en la setlejo ankoraŭ ĉiuj estis dormantaj, kaj la nigra malvarma ĉielo nur komencis iomete griziĝi, Oleg mallaŭte venis al la malvarmo, pelata per la kreskanta malpacienco, kaj iris al la sternitaj sur la tero brilantaj petaloj. Kazik aperis apude kiel silenta ombro, sovaĝa Maŭgli. Li kuris al la kaĝo por veki ĉistopluon, kaj silente helpis al Oleg.

    Poste oni devis kunglui la randojn de la petaloj, ke rezultu globo, eĉ piro, etendigita malsupren. Malgraŭ ĉiuj klopodoj, la gluo trafis la manojn, la fingroj vitriĝis kaj rigidiĝis. Matene oni devis gardi sin de la urtikaj globoj de kurkardo, kiuj leviĝis kaj flugis, serĉante urson, por semi en ĝin novajn markotojn.

    Finfine la balono estis kungluita.

    Poste estis preta la reto. Kaj eĉ trenkablo kun ankro, por kroĉi la teron. Kaj brulilon Sergejev finfaris ĝustatempe, kaj sufiĉe da brulaĵo estis preparita. Kaj korbo estis farita, elasta fortika korbo. Eblis munti la balonon.

    Oldulo postulis, ke dekomence la balono estu lanĉita sen homoj. Ĝi ŝvebu, se ĝi leviĝos, kaj malleviĝu surteren. Sed Oleg kontraŭis tion, kaj Sergejev subtenis lin. Ja devas esti testita ne nur balono, sed ankaŭ brulilo, oni devis ekscii, ĉu la balono obeos homon.

    — Faru la kablon mallonga, — la patrino petis.

    Oleg nur ridetis. La kablon plektis Liz kun Kristina. Ankaŭ li helpis ilin, kvankam li tute ne havis la tempon por tio. Oleg komprenis, ke Liz faras tion, por ĝojigi lin. Li dufoje vespere venis en la hejmon, kie loĝis Liz kun Kristina, aŭskultis Kristinan, kiu ĉiam plendis kaj atendis la morton, kaj ili plektis tiun senfinan kablon. Oleg povis ne veni — li estis malbona plektanto. Liz rigardis lin, distriĝis kaj penis trovi pretekston por tuŝi lin per la mano. Oleg toleris, aŭskultis la vanajn vortojn, penis pensi pri alio, sed poste tamen, ne povante elteni tion, fuĝis al si aŭ en la metiejon.

    Oleg sciis, ke ĝuste li la unua leviĝos per la balono, kaj neniu disputis pri tio — la balono estis kreaĵo de Oleg, sen lia insisto nenio rezultus. Kazik la lastajn tagojn silente iris post Oleg kaj neniel povis rezignacii pri la penso, ke lia propra aervojaĝo prokrastiĝas. Li esperis miraklon, kiu permesos kunpreni lin en la unuan flugon. Oleg restis firma. En tio estis ne nur raciaj argumentoj, sed ankaŭ parto de malica ĝojo: "Neniu kredis, ke la balono estos, sed la balono estas. Kaj ĝi estas mia. Ne, certe ĝi estas komuna, ni kune konstruis ĝin, sed ĝi estas mia. Kaj ĝuste mi flugos per ĝi".

    Eble iu konjektis la pensojn de Oleg, sed ne diris laŭte.

    Nur Oldulo diris. Matene, kiam la balono estis leviĝonta.

    — Ĉu vi sentas vin Napoleono? — Oldulo demandis.

    — Kial? Mi neniam vidis Napoleonon. Nek eĉ lian bildon. Kaj mi ne scias, kion li faris.

    — Vi scias, — Oldulo respondis, observante Olegon.

    Oleg altiĝis dum la vintro, la ŝultroj larĝiĝis, la hararo malheliĝis, sed konservis sian leĝeran lukson. Vekas la deziron enigi la polmon kaj taŭzi. Kaj la vizaĝo malheliĝis, perdis la knaban molecon. Tio estas saĝa vizaĝo. Eble ne sufiĉe forta, sed en la ronda mentono kaj akraj pometoj estas ia interna insisto. Agrabla vizaĝo.

    — Nu bone, mi scias, — Oleg ridetis. — Li konkeris duonon de Eŭropo.

    Li surtiris la botojn kaj kontrolis, ĉu ili forte ĉirkaŭtuŝas la pantalonon. Vajtkus diris, ke tie, supre estos malvarme. Kiel en la montaro.

    — Ĉu tio ne sufiĉas? — Oldulo demandis.

    Enkuris la ĝemeloj, edukatoj de Oldulo, senzorgaj infanoj, emaj al eksplodoj de rido kaj al senpripensaj petoloj. Ili, kiel la tuta setlejo, sentis, ke hodiaŭ estas solena tago, granda festo. Kaj Oleg, kiu loĝas malantaŭ la vando kaj kiu havas malican patrinon, hodiaŭ flugos en la ĉielo.

    — Ĉio ĉi estas tro simpla, — Oleg diris. — Kvazaŭ matematika formulo. Aleksandro la Makedona konkeris duonon de la mondo. Napoleono konkeris duonon de Eŭropo. Hitlero provis konkeri la tutan Eŭropon. Ankaŭ Julio Cezaro konkeris. Ŝajne Egiption. Ĉiuj ĉi homoj ne ekzistas. Por mi eĉ nocioj ne ekzistas, senco ne ekzistas. Vi rigardas ilin alie. Vi vidis iliajn portretojn, legis librojn pri ili. Ili estas eksterordinaraj por vi kaj neniaj por mi. Mi ja eĉ Eŭropon ne vidis.

    — Nu, ne eblas ilin taksi neniaj, — Oldulo oponis. — Ĝuste la eksterordinareco allogas al ili la homan memoron. Bona aŭ malbona, sed ĝuste la eksterordinareco.

    — Por vi — jes. Vi povis laŭ ili mezuri viajn vivojn. Mi ne povas. Kiam mi estis dekdujara, tiu problemo subite incitis min. Kio estas "konkeris"? Kaj mi demandis en la klaso: ĉu estis alia Napoleono, kiu konkeris ne duonon de Eŭropo, sed nur kvaronon? Kaj vi respondis al mi, ke malsameco inter konkerantoj estas nur en daŭro de iliaj sukcesoj. Estis neniu, kiu atingis sian finan celon.

    — Mi memoras. Kaj mi ankaŭ diris, ke tiuj, kiuj suferis malvenkon en la komenco de sia vojo, estas nekonataj al ni, ĉar en ĉiu batalo estas venkito. Kaj ĉiu Napoleono trafas sian Vaterlon, se ne pereas pli frue. Mi memoras.

    — Nu jen, — Oleg konkludis, saltante surloke, por kontroli, ĉu ĉio sur li estas ĝusta. Poste li prenis botelon kun dolĉa akvo kaj pendigis ĝin traŝultre. — Kaj mi diras. Konkerado estas kutima okupo de konkerantoj. Kaj ĉiuj ili estas samaj. Sed tio estas tre fremda kaj nekomprenebla okupo. Same kiel komerco. Por mi eksterordinara estas tiu, kiu faras ion la unua.

    — Objektive vi pravas, — Oldulo konsentis. — Sed mi nomis vin Napoleono ne ĉar mi volis kompari vin kun konkeranto. Analogio estis tute alia. La tuta setlejo forlasis la domojn, ĉar hoiaŭ vi lanĉas vian balonon.

    — Nu, ne mi sola.

    — Hodiaŭ ĉies agoj estas obeataj al via volo, ĉu vi komprenas tion aŭ ne? Kaj mi imagis jenan bildon... Mi mem ne vidis tion, sed, malsame ol vi, mi povas imagi. Frua mateno. Ie en Aŭstrio aŭ Prusio, en la komenco de la deknaŭa jarcento. Napoleono pasigis la nokton en malgranda, odoranta je vanilo, pura hotelo. Li vekiĝas pro la bruo depost la fenestro kaj, ne jam tute rekonsciiĝinte, venas al la fenestro kaj malfermegas ĝin. La tuta vojo kaj placo de la urbeto estas ŝtopitaj per ĉaroj, furgonoj de merkatantinoj, kanonoj. Homoj iras, ĉevaloj henas — tumulto. Kaj subite Napoleono komprenas, ke en tiu komuna moviĝo estas strangaĵo — ĝi estas komencita de iu, kreskas pro io, plifortiĝas... Kaj tiuj soldatoj atendas matenmanĝon ĉe la kuira ĉaro ne ĉar ili ŝatas matenmanĝi ĝuste tiele, kaj tiuj kanonoj venas al la placo ne pro nenifarado, — tiu tuta moviĝo, tiu tumulto de vivoj kaj sortoj okazas pro lia volo, pro la volo de Napoleono, kiun la tutan nokton doloris dento, kaj kiu subite ekvolis krii tra la malfermita fenestro: "Tuj revenu hejmen!"

    — Kaj ĉu li kriis?

    — Vi ekhavas la nepran trajton de granda homo... — Oldulo estis malkontenta. — la malaperon de humursenso.

    En la domon venis Kazik. Lia maldika fleksa figuro estis streĉita. Li neniel povis rezignacii pri tio, ke li ne flugos hodiaŭ per la balono. Sed li komprenis: La plej ĉefa estas, ke la balono tamen flugu, eĉ se sen li. Ĉar se li ne flugos hodiaŭ, Oleg nepre kunprenos lin sekvafoje.

    — Mi iras, — Oleg diris. Li estis preta.

    Li kun Kazik eliris el la domo. Post ili ankaŭ Oldulo. Li peze apogis sin per la bastono. La bastono estis nova, sendanĝera. La antaŭan bastonon, belan, arĝentkoloran Dik aŭtune detranĉis por li en la siblanta bosko. Sed kiam venis printempo, la bastono unu belan tagon aperigis dornajn gluecajn branĉojn kaj penis elrampi el la domo dum Oldulo gvidis lecionon. La tuta klaso ĉasis la bastonon, kaj poste, kaptinte, lasis en libero. La bastono atingis la barilon, aperigis tie radikojn kaj fariĝis foliriĉa arbusto. Oldulo foje aŭdis, ke knaboj parolis pri fiŝkaptado kaj interkonsetis renkontiĝi "ĉe la bastono", kaj li komprenis, kion ili celas.

    Oleg, jam de la placo, retrorigardis al la malrapide stumblanta oldulo. Li subite ekkompatis lin. Oldulo jam baldaŭ mortos. Lia paŝado malboniĝis, li multe malsanas, eĉ en la lernejo al li estas malfacile gvidi la lecionojn. Li ĉion forgesas. Estas bone, ke la infanoj kreskas kaj baldaŭ flugos al la Tero. Oldulo faris multon. Se ne estus lia lernejo, neniu povis instrui la infanojn pri ĉiuj sciencoj.

    En la kampo, malantaŭ la ŝedoj, la balono kuŝis kiel malbela amaso. Brulilo siblis kaj pelis la varman aeron internen de la balono. Sed ĝi funkciis kvaronpove. Sergejev, kiu mastris pri la balono, ne volis riski.

    La balono similis grandan montaran elefanton — senforman amason de karno, apenaŭ moviĝantan dormante. Ankoraŭ ĉe la mateniĝo la balono estis simple granda peco de ĉifono, aparte reto kaj aparte korbo. Ĉio ŝanĝiĝis. La balono vigliĝis.

    La kaprino kun la kapridoj timeme staris flanke.

    Kiam Oleg venis, Sergejev, staranta apud la korbo, demandis:

    — Ĉu mi pliigu la fajron?

    Li turnis sin al Oleg kiel al egalulo. Ankaŭ li konfesis, ke la balono estas propraĵo de Oleg, kiel la speguleto estas propraĵo de Marjana. Sed tio ne signifas, ke la spegulo ne apartenas al ĉiuj. Al la kapo de Marjana ja ne povos veni la ideo rifuzi, se iu bezonos la spegulon?

    — Ĉu ankaŭ ni poste flugos? — la rufulino Rut demandis.

    Ĉiuj vizaĝoj ŝajnis tre klaraj, kvazaŭ Oleg rigardis ilin tra grandiga vitro. Jen Marjana kuras kun vazo da gluo — ŝi rimarkis, ke iu orlo ellasas la aeron.

    Jen granda Luiza, ŝarĝa, dika virino kun ŝvelinta vizaĝo, ĝustigas branĉon, elstarantan el la korbo.

    La balono ektremetis, kvazaŭ enspiris, kaj tuj ial iĝis pli ronda.

    Oleg klinis sin, kontrolante, ĉu ĝi firme estas fiksita al la tero.

    Al la palisoj, profunde enbatitaj en la teron, estis ligitaj ŝnuroj. Kaj proksime al la korbo estis enfosita en la teron fleksita kroĉilo el fera ligno — ankro. Apude kuŝis trenkablo, metita kiel akurataj ringoj.

    La balono ankoraŭfoje enspiris. Nun ĝi estis preskaŭ ronda kaj tuŝis la teron nur en unu loko.

    — Ĉu mi venu en la korbon? — Oleg demandis al Sergejev kaj subite perdis la voĉon.

    Li timiĝis, ke la aliaj rimarkos liajn emociojn kaj ridos. Kaj en tiu momento li pensis: "Mi ne estas Napoleono. Mi ne volas, ke pro mi oni manĝu en kuiraj ĉaroj kaj pafu per kanonoj. Homoj moviĝas ne ĉar mi tion volas, sed se pro miaj faroj al ili estos pli bone, mi ĝojos".

    — Estas tro malfrue, ĝi ne forflugos, — Sergejev haltigis lin. Li ne ekridis.

    Subite la balono leviĝis, forlasis la teron, sed tuj denove malleviĝis. La maldensa reto enigis en ĝian korpon kaj la maldika ŝelo vezike penetris tra la ĉeloj.

    — La materialo prefere estu malpli mola, — Vajtkus diris. — En estonteco ni konsideru la sperton de zepelinoj.

    — Kiun sperton? — Oleg subite komprenis, ke zepelino por li estas sensenca vorto.

    — Se ŝmiri maldikan tavolon de gluo al la balono, — Vajtkus sciigis, gratante la barbon, — do ĝi iĝos malmola.

    — Kial do vi ne diris tion pli malfrue? — Oleg tuj komprenis la belecon de tiu penso kaj ofendiĝis kontraŭ Vajtkus, ke tiu kaŝis de li tiom belan penson.

    — Mi nur ĵus ekpensis.

    — Tio pliigus la pezon, — Sergejev oponis.

    La balono definitive lasis la teron kaj malrekte, angule kun la korbo, leviĝis supren.

    Oleg ne atendis. Li saltis trans la randon de la korbo kaj ekstaris en ĝi, forte tenante la randon per la manoj.

    La korbo estis negranda, diametre metron kaj duonon kaj alta ĝislumbe. En ĝia mezo estis brulaĵrezervo kaj kelke da sakoj kun sablo — ĉiu balono nepre devas kunpreni balaston.

    La balono malrapide moviĝis super la kapo, kaj ĝian malsupran randon, sub kiu estis instalita brulilo, eblis facile tuŝi per mano. Oleg tuŝis la ŝnurojn, ligantajn la korbon al la rando. La ŝnuroj estis fortikaj.

    La korbo kuŝis sur la tero, eblis facile salti trans ĝian randon kaj ekstari sur la molan junan herbon, sed Oleg sentis iun fremdecon al ĉiuj, kiuj staris apude, kvazaŭ ĉiuj aliaj homoj jam estis malproksime malsupre.

    La korbo saltis, la balono streĉis la snurojn, penante levi la korbon supren.

    — Ĝi flugos, flugos, malligu! — la rufulino Rut kriis.

    — Silentu, — Sergejev ĉesigis ŝin. — Frue.

    Oleg, retroklinite la kapon, rigardis la balonon. Ĝi estis tiom enorma, ke ŝirmis duonon de la ĉielo. Kaj malbela — malrekte gluita, vezikhava, la ŝnuroj maloportune kaj mallerte stringis ĝin. La duondiafana blankeca ŝelo spegulis la herbon kaj la oblikvajn dometojn de la setlejo. Kaj samtempe en tiu plumpa enormaĵo senteblis ia stranga forto, kiu estis kaj en la malrapidaj persistaj penoj salti, forlasi la teron, kaj en tio, kiel streĉiĝis la ŝnuroj, tenantaj la korbon, kaj en tio, kiel zumis brulilo kaj ĝia zumo pliiĝis kaj malaperis en la sino de la balono.

    Nun la balono estis ĝuste super la kapo, kaj la ŝnuroj estis forte streĉitaj. Oleg distris sian atenton al la balono, kaj ne tuj rimarkis, ke laŭ la signalo de Sergejev, liaj helpantoj klinis sin al la palisoj, al kiuj estis alligitaj la ŝnuroj.

    — Estu preta, Oleĉjo, — Sergejev avertis. — Ni tuj lasos. Tenu vin pli forte. Ĝi povas salti.

    — Mi tenas min, ne timu! — Oleg kriis, rigardante kiel Vajtkus sin klinis tute proksime — eblas tuŝi la dorson, — kaj malligas nodon.

    Sed tuj li preskaŭ falis eksteren.

    Malgraŭ la penoj de Sergejev, ke la ŝnuroj estu lasitaj samtempe, la fortoj de liaj helpantoj estis tute ne egalaj. Vajtkus jam estis malliginta la ŝnuron kaj forte tenanta ĝin. Dik rektiĝis, apenaŭ ridetante kaj montrante per sia aspekto, ke li partoprenas malseriozan amuzon. Li tenis sian ŝnuron ne tre forte, la balono, kvankam estante granda, ne ŝajnis al li forta. De la alia flanko de la korbo Luiza kaj Egli iomete prokrastiĝis, malligante al ŝnurojn. La balono kvazaŭ atendis tion. De unu flanko la ŝnuroj ankoraŭ forte tenas la teron, sed de la alia ili jam estas liberigitaj, atendis etan blovon de vento, kiu venis por helpi ĝin kaj plenforte saltis.

    Vajtkus eksentis la salton kaj, estante preta al ĝi, pendiĝis sur la ŝnuro per la tuta korpo, sed la alia ŝnuro abrupte tiriĝis supren, vundinte la polmojn de Dik, kaj liberiĝis, ĵetinte lin sur la teron. Li tuj beste ruliĝis transkape, saltleviĝis kaj penis kapti la ŝnuron, sed jam estis malfrue: la korbo, kiun la balono multe klinis, moviĝis flanken kaj turniĝis. Oleg falis, batiĝinte kontraŭ la vazo kun brulaĵo, sur lin falis la sakoj kun balasto. La korbo puŝis flanken grandan Luizan, premis Eglin, la balono pli streĉis, tiriĝis, ĵetinte flanken Vajtkuson, elŝiris el la tero la lastajn ŝnurojn kun palisoj, balanciĝantaj en la aero, kaj rapide impetis supren.

    La korbo pendolis sub ĝi, kiel senpeza skarabeto.

    Ĉio ĉi okupis kelkajn sekundojn, kiuj estis plenaj je krako, krioj, susuro de la aero.

    Kaj tuj venis silento, la mallonga periodo de silento, dum kiu estis aŭdebla nur la mallaŭta ploro de Fumiko: ŝi anticipe komencis plori antaŭ tiuj eventoj, ĉar ŝi timis pri Oleg.

    Silentis ĉiuj, eĉ Egli, kies mano estis gratita per la korbo, kaj Luiza, plu kuŝanta sur la tero, kaj Sergejev, kaj Vajtkus, kaj eĉ la infanoj. Ĉiuj rigardis supren, ĉar tie, en la korbo estis Oleg.

    La patrino de Oleg, sola el ĉiuj, fermis la okulojn, ĉar kun la morta klaro ŝi imagis la korpon de sia filo fali el la korbo kaj flugi al la tero, etendinte la brakojn.

    Kaj por Oleg ĉio pasis tre rapide: la unuan momenton li falis internen de la korbo, kaj sablosako premis lin, kiel sufoka besto. Kaj la sekvan momenton li komprenis, ke li flugas, ke sub li estas nenio, ke la tero estas ie tre malproksime, ĉar la korbo pendolis libere kaj leĝere kaj tra la fendoj inter branĉoj de la korbo li vidis lumon.

    Li tre singarde, posedate de la timo pri alteco, ekstaris sur la genuojn, samtempe sentante, ke la korbo balanciĝas ĉiam malpli, kaj la balono ĉiam pli certe tiras ĝin supren.

    Kaj dum Oleg estis levanta sin sur la piedojn, liaj sensoj estis revenantaj al li, kvazaŭ la sensorganoj ŝaltiĝis laŭvice, sciigante lin, kio okazas ĉirkaŭe. Siblis la brulilo, pelante la varman aeron internen de la balono, knaris la ŝnuroj, frotante la ŝelon de la balono, knaretis la branĉoj de la korbo, kiujn li tretis. Kaj desube aŭdiĝis alta infana ploro.

    Finfine Oleg sukcesis plene levi sin. Li forte prenis la randon de la korbo kaj jam estis preta rektiĝi, sed feliĉe ne sukcesis, ĉar la korbo abrupte saltis kaj Oleg apenaŭ ne estis ĵetita supren. Kaj li ne tuj komprenis, ke treniĝis la tuta kablo, per kiu la korbo estis ligita al la ankro.

    La movo de la balono ĉesis, kvankam ĝi daŭre penis liberiĝi, kaj pro tio la korbo tremis kaj pendolis.

    Sube al ĉiuj ŝajnis, ke pasis tre multe da tempo. Preskaŭ minuton ĉiuj rigardis supren kaj silents. La balono leviĝis je ĉirkaŭ cent metroj — la kablo ne lasis ĝin pli alte — kaj komencis malrapide sinki al la arbaro, kvazaŭ penante trompi la kablon, kiu forte tenis ĝin.

    Oleg plu ne videblis.

    Sed li feliĉe restis en la korbo.

    Sergejev, plej frue ekreginta sin, jam volis krii al Vajtkus kaj Dik, ke ili helpu al li tiri la balonon malsupren, sed komprenis, ke dekomence la brulilo estu estingita, ĉar la levoforto de la balono estas tro granda kaj estos malfacile superi ĝin.

    Kaj tuj Irina eklamentis.

    — Fileto! — ŝi kris, rompante la silentan solenecon de la flugo. — Fileto, ĉu vi estas en ordo? Oleĉjo!

    Oleg aŭdis tiun krion, kaj ekhontis, ke la patrino vokas lin, kiel etulon, sed poste aperis la penso, ke ankaŭ Napoleono verŝajne havis patrinon, kaj li, ŝovinte sin el la korbo kaj forte tenante sin je la ŝnuroj, kriis malsupren:

    — Ĉio estas en ordo!

    Tute malgranda malhela silueto de Oleg — kapo kaj ŝultroj — estis videbla al ĉiuj sur la tero, kaj ĉiuj komencis krii, la infanoj eksaltis, kaj Irina ekploris plenvoĉe.

    La balono malrapide moviĝis super la kapoj — tio estis la tute vera aera ŝipo, kiu povos flugi en la ĉielo.

    Oldulo helpis levi sin al Vajtkus, kiu tiun tutan minuton estis sidanta sur la tero, kaj diris al li:

    — Kaj poste ili inventis aeronaŭtikon.

    Vajtkus ekridis.

    — Malpliigu la fajron en la brulilo! — Sergejev kriis. — Malpliigu la levoforton! Ĉu vi aŭdas min?

    — Mi bonege aŭdas! — Oleg respondis, kaj lia kapo malaperis.

    Oleg turnis sin al la brulilo, singarde sed ne multe malpliigis la fajron. Nun, kiam ĉio pasis, li tute ne volis malleviĝi.

    Li ankoraŭfoje rigardis malsupren kaj svingis la manon:

    — Ĉio estas en ordo!

    Kaj ekvidis la setlejon desupre. La tutan. La straton — malpuran rivereton, laŭlonge de kiu staris tiom mizeraj desupre kabanoj, malrektajn tegmentojn de la ŝedoj kaj de la metiejo, kliniĝintan barilon. La etan aron da homoj — li devis diveni ilin, ĉar iuj staris ĝuste sub la balono. Iuj svingis la manojn, la infanoj saltadis, prezentante sovaĝan dancon.

    Oleg vidis, ke Kristina sidas ĉe la sojlo de sia kabano. Eble, ŝi ne volis veni al la balono kaj eble, oni forgesis pri ŝi en la tumulto.

    Kaj jen tie la kaprino levis la verdan muzelon. Ŝi ankoraŭ ne vidis flugantajn elefantojn.

    La rigardo de Oleg glitis plu, malantaŭ la barilon — nelarĝa strio de herbejo, kaj poste komenciĝis arbaro. Li neniam antaŭe vidis ĝin desupre. Plektaĵo de blankecaj nudaj branĉoj, ie verdaj kaj brunaj makuloj de lianoj kaj likenoj, kaj tia bildo etendiĝas ĝis la marĉo. La marĉo, tiom vasta, desupre ŝajnas tute negranda, kaj malantaŭ ĝi komenciĝas arbustejo, poste denove arbaro, sen intermito kaj sen ĉeso, malaperanta en la fumeca nebulo.

    Oleg singarde venis al la alia flanko de la korbo. Nun li povis vidi la komencon de la vojo, kiun ili marŝis al la montaro, al "Poluso". Denove arbaro, nuda tereno malantaŭ ĝi kaj ruĝaj rokoj, elstarantaj el la arbaro.

    Du pliajn paŝojn dekstren. Ankaŭ arbaro. Sed ĝi intermitas — tie estas stepaj terenoj, kiujn ili vizitas por ĉasi la cervojn, kaj malhela muro de la granda malproksima arbaro, kiun malofte atingas ĉasantoj kaj kolektantoj. Tie mankas ĉasaĵo, kaj en la humida duonlumo sin kaŝas ĉasaj floroj kaj lianoj.

    Ekis la vento, penante forporti la balonon. La korbo ektremis.

    Oleg komprenis, ke li devis pli redukti la fajron de la brulilo. La homoj sube nervozas, atendas lian revenon. Sed li ne povis deturni sin de la vastaĵo, situanta antaŭ li. Li ĉesis esti formiko, rampanta inter branĉoj, li ekŝvebis super la mondo kiel birdo, kaj tute alia skalo de tiu mondo plenigis Olegon per libera kaj tikla sento de povo kaj certeco pri si kaj pri tiuj etaj homoj, kiuj atendas lin sube. Tio estis sento iom parenca al tiu, kiun li spertis, kiam li la unuan fojon ekvidis malantaŭ la montpasejo en la montara valo sur la neĝo la enorman diskon de la kosmoŝipo. Sed tiu ŝipo estis nur rememoraĵo pri la povo de homoj. Sed ĉi tiu flugo estis preparita de li mem. Kaj Oleg komprenis, ke plej multe li volas tranĉi tiun kablon kaj leviĝi alten, al la nubaro, por vidi pli, kaj flugi super tiuj arbaroj, nek kaŝante sin en ili, nek eĉ iun timante.

    Oleg pensis, ke la fratoj Montgolfier ne povas konkuri kun li. Ili leviĝis super sia propra urbo, kie neniu minacis ilin per morto. Ili devis venki nur la aeron. Oleg ja devis venki tiun tutan planedon, kiu volis mortigi ilin.

    La alteco ne estis granda, ĉi tie apenaŭ estis pli malvarme, ol sur la tero, sed Oleg frostiĝis. Verŝajne li troemociiĝis. Kaj kiam li estingis la brulilon, liaj fingroj tremis.

    La balono iom post iom estis perdanta la forton kaj la deziron fuĝi al la nubaro.

    Malsupre Sergejev kaj Dik tiris la kablon, por helpi al la balono glate malleviĝi.

    La ĉirkaŭa mondo komencis malpliiĝi, la horizonto estis proksimiĝanta.

* * *

    Komence de la somero preparoj al la marŝado al la ŝipo malrapidiĝis. La du ĉefaj partoprenontoj de tio — Oleg kaj Sergejev — ofte okupiĝis pri aliaj aferoj. Oleg plu daŭrigis mastrumi pri la balono. Ion inventadis por ĝi, riparadis, preskaŭ ĉiun tagon leviĝis per ĝi supren, ofte duope kun iu. Sergejev havis aliajn zorgojn — Linda Hind tamen transloĝiĝis al li. Okazis neniu nupto, nek festo, se ne konsideri, ke la pliaĝuloj kunvenis en ilia domo, sidis, rememoris Tomason kaj la mortintan edzinon de Sergejev, trinkis teon, deziris al Linda kun Sergejev bonorde reveni al la Tero. Kaj disiris.

    En la setlejo restis tute malmulte da pliaĝuloj, kaj iuj el ili estis tute kadukaj. Oldulo iĝis tre febla, granda Luiza malsanis, kaj blinda Kristina mem diris pi si, ke ŝi ne longe restos en la mondo. La patrinon de Oleg tiom turmentis radiklito, ke ŝi kuŝis en la lito grandan parton de tago. Tial en la ĝardeno mastrumis precipe Vajtkus kun Linda kaj Egli, kaj Sergejev okupiĝis pri la metiejo. Kaj certe ĉiam pli da aferoj estis destinitaj al la junuloj. En tiuj semajnoj ĉasado plene iĝis la devo de Dik, kiu kunprenis Kazikon, kaj iufoje ankaŭ Piatrason Vajtkuson. Jam estis malfacile nomi ilin knaboj — ili estis adoleskoj, fortaj, lertaj kaj rapidaj. Ili ne plu vizitis la lernejon, kaj Oldulo povis nenion novan instrui al ili. Lia pasinteco estis ilia estonteco, kaj eĉ proksima kaj atingebla. Ekde nun ĉiuj kredis je la balono kaj eĉ emis troigi ĝiajn eblecojn. Ŝajnis, ke per la balono eblis flugi al la ŝipo kiam kaj kiel oni volas.

    Oleg plej bone ol la aliaj komprenis, ke lia kreaĵo estas nefidinda ŝipo. Li jam povis senti la balonon kaj sciis, kiel facile ĝi pro malforta venteto pretas rapidi ĉien ajn.

    Sian duan flugon Oleg kunprenis Kazikon. Tio estis justa. Kazik propravole okupiĝis pri malagrablaj aferoj, ligitaj kun la balono. Li senlace portadis lignon por la balono kaj premis el la ligno oleon. Li iradis por ĉasi mustangojn, ĉar oni devis ripari kaj fliki la balonon.

    Oleg rimarkis, verdire ne tuj, kiel riveliĝas la homa egoismo rilate la balonon. Eble, oni ne rimarkis sian egoismon, nur deflanke vi vidas malfortaĵojn de la aliaj. Tiuj, kiuj volis flugi per balono, honeste helpis ĝin lanĉi, tenis la ŝnurojn, rulis ĝin kaj kaŝis sub la tegmenton kiam la flugo finiĝis. Sed post kiam, ili mem leviĝis per la balono, ilia intereso al ĝi malaperis. Plimulton da tiuj, kiuj flugis kun Oleg, la flugo disrevigis. Estis momento de timo, kiam la balono estis leviĝanta, poste aperis intereso — vidi la arbaron kaj la setlejon desupre. Kaj ĉio. Tio okazis al Linda kaj Liz, kiu trifoje cedis sian lokon en la vico, ĉar ŝi multe timis, poste ŝi tamen venis en la korbon, kaj kiam la balono estis leviĝanta, ŝrikis pro timo tiel, ke la infanetoj, observantaj demalsupre, preskaŭ mortis pro la rido. Vajtkus leviĝinte atente rigardis ĉirkaŭen, kaj poste diris, ke oni venu malantaŭ la marĉon, ĉar li vidas tie en la densejo pomarbojn. Oldulo silentis, kiam ili estis alte. Li silentis ĉirkaŭ dudek minutojn, kaj poste elbuŝigis: "Dankon, ni povas malleviĝi". Egli rigardis la setlejon, poste viŝis la okulojn, eble pro vento, eble polvero trafis ĝin. Kaj diris: "Freneziĝi eblas, kia mizerego".

    La patrino rifuzis flugi kaj tio estis bona. Sed ĉiufoje, kiam Oleg preparis sin al flugo, ŝi venis al la placo kaj nepre kontrolis, ĉu la kablo estas fidinda.

    Kazik kun Fumiko plilongigis la kablon. Je pliaj ĉirkaŭ dudek metroj. Plion ili ne sukcesis. Ĝi rezultis tiom peza, ke tiris la balonon malsupren, kaj aldone komencis ŝiriĝi.

    Dik leviĝis unu el la lastaj. Li kelkajn tagojn post la unua flugo evitis Olegon, ĉar opinis sin kulpa pri tio, ke apenaŭ ne okazis kraŝo. Oleg mem demandis lin, ĉu li volas flugi, kaj Dik konsentis.

    Tiun tagon pluvetis, kaj akvo fluis desur la balono, pro kio estis malfacile vidi. Oleg sentis, ke Dik timetis — li estis en fremdaj cirkonstancoj, kaj Dik ĉiam konfuziĝis en fremdaj cirkonstancoj: Oleg memoris, kia estis Dik en "Poluso". Li estis staranta la tutan flugon, tenante sin je la ŝnuroj de sia flanko de la korbo kaj ne kuraĝis promeni en ĝi. Dik kunprenis sian arbaleston, kaj eĉ metis la blastron sur la zonon, ĉio ĉi estis superflua, sed Oleg ŝajnigis, ke li ne rimarkis tion.

    Subite Dik diris:

    — Somere necesos veni la grandan stepon. Mi opinias, ĝi komenciĝas jen tie.

    Kaj li montris per la fingro suden, kie la arbaro fandigis kun la nubaro.

    — Tie devas esti multe da cervoj, — Dik aldonis.

    Kaj Oleg komprenis, ke Dik tamen restas sur la tero.

    Sed li estis malprava. Dik sentis sin malcerte en la tro leĝera, preskaŭ travidebla plektita korbo. Tamen la ĉefaĵo estis alia: la unuan fojon en la vivo li enviis al Oleg.

    Dum Oleg okupiĝis pri la aferoj kvankam necesaj por la setlejo, sed ne tre necesaj de la vidpunkto de Dik, Dik ne interesiĝis pri tio. Li havis sian arbaron kaj siajn venkojn. Kaj nur nun, rigardante la arbaron kaj vidante, kiel inter la branĉoj ŝteliras ŝakaloj, kiel rampas laŭ trunko piedhava serpento, kiel pufas pro la printempaj sukoj trunkoj de arĝentaj pinetoj, vidante tion, kio estis neatingebla por ne tiom trejnita kaj sentiva rigardo de Oleg, Dik konsciis kroman povon kaj liberon, kiun donas posedo de la balono. En li vekiĝis la dezirego flugi per la balono al novaj arbaroj, persekuti gregojn de bestoj, sinki por tranokti apud misteraj riveretoj...

    Oleg kun miro ekvidis, ke Dik prenas la blastron.

    — Kial do vi? — li miris.

    — Silenton, — Dik flustris.

    Verda fadena radio etendiĝis al la arboj ĉe la marĉo — al mutaj kaj senmovaj. Kaj tuj tie, malsupre kaj malproksime, aperis moviĝo: granda besto konvulsiis en la densejo kaj peza korpo falis sur la herbejon.

    — Mi ankoraŭ ne vidis tian, — Dik diris, kaŝante la blastron. Ni malleviĝu. Mi volas vidi kion mi mortigis.

    Kun Marjana Oleg flugis dum kvieta varma tago.

    — Ĉi tie estas bele, — Marjana diris. — Eĉ estas la deziro resti ĉi tie ĉu ne?

    Oleg rigardis ŝin. Li estis kvazaŭ malavara mastro, montranta sian bienon al la gastino. Kaj ĉar li sciis la belaĵojn de la bieno kaj estis certa pri ili, do la komplimentojn li akceptis kiel nepraĵon. Kaj al li estis agrable, ke ĝuste Marjana povis aprezi la belecon de la flugo.

    — Kaj kviete, — Marjana diris.

    — Dankon.

    — Kial? — Marjana turnis sin al li kaj atente rigardis lin, kvazaŭ ŝi vidis lin la unuan fojon. — Pro kio dankon?

    Oleg etendis la manon kaj tuŝis ŝiajn fingrojn, kuŝantajn rande de la korbo. La korbo iomete balanciĝis, sed Marjana ne timiĝis.

    — Vi ĉion komprenas, — Oleg respondis.

    Marjana deprenis la manon de la rando de la korbo kaj metis la fingrojn en la manon de Oleg.

    Tio estis tiel natura, kaj lia polmo jam atendis tiun tuŝon. La korbo ree balanciĝis, kaj Marjana faris unu paŝon antaŭen, por ne perdi ekvilibron. Ili estis tute proksime, kaj Oleg kisis ŝin je la vango. Li volis kisi je la lipoj, sed maltrafis kaj kisis je la vango, apud angulo de lipoj. kaj jam estis nenio — nek ĉielo, nek balono, ili ŝvebis tie, kie estis neniu, krom ili, kie estas tiom bone kaj kompreneble.

    — Hej! — Kazik kriis desube. — kien vi malaperis?

    Marjana levis la kapon — ŝi estis je kapo malpli alta, ol Oleg — kaj ridetis.

    — Kio? — Oleg ne komprenis.

    — Ni leviĝu ĉi tien ĉiutage. — Kaj ŝi ekridis.

    — Bone. — Ankaŭ Oleg ekridis. — Matene ni leviĝu kaj vespere malleviĝu.

    — Sed mi domaĝas Kazikon. Eble ni kunprenu lin?

    — Ne, — Oleg mallaŭte respondis, li subite ektimis, ke sur la tero oni aŭdas ilin. — Ni neniun kunprenos.

    — Hej! — Kazik kriis. — Malleviĝu! Venas fulmotondro.

    Kazik havis la mirindan senson pri vetero — kiel besto. Li neniam eraris. Se li sentis, ke venas fulmotonro, do estas la tempo kaŝi sin.

    Oleg nerapide estingis la brulilon.

    Kaj dum la balono malvarmiĝis kaj malleviĝis malsupren, li ĉiam ne lasis la manon de Marjana.

    Ili sukcesis sinki la lastan momenton — fortaj blovoj de vento tiris la balonon tiel, ka la kablo knaris. Malsupre estis neniu krom Kazik: post la tria flugo oni decidis, ke ne necesas tiri la balonon je la kablo — ĝi nenien malaperos. Sed ĉi tiun fojon la prokrastiĝo apenaŭ ne kondukis al malbono, ĉar la balono, pelata de blovoj de vento, sinkis ne al la loko de starto, sed flanken je la tuta longo de la kablo, ĉe la randa domo, preskaŭ koliziinte kun ĝi. Kaj jam sub la pluvo, luktante kontraŭ la ŝtormo, ili saltadis sur la ŝelo, ke la aero rapide foriru kaj ke ili povu treni la balonon sub la tegmenton. Al ili por helpi venis Dik, poste Sergejev. Ĉiuj malsekiĝis, laciĝis, skoldis Olegon, ke li prokrastis la malleviĝon.

    — Mi ja kriis al vi! — Kazik ripetis. — Ĉu vi surdiĝis?

    Oleg ne respondis. Li volis — ĉu eblas konfesi tion? — ree leviĝi supren, alten en la fulmotondron, ke la freneza vento portu lin — kaj ĉio estas ne timiga, sed nur gajiga.

    Li penis kapti la rigardon de Marjana. Al li ŝajnis tre grava, ke ŝi rigardu lin. Kaj foje aŭ du li sukcesis kapti ŝian rigardon. Kaj tuj lin komencis turmenti la duboj: ĉu ŝi ne ŝercis? Ĉu ŝi sentas tion, kion li sentas?

    Sed kiam ili jam estis en la ŝedo kaj la balono estis solide kaŝita, Marjana rigardis al Dik kaj Sergejev, kiuj staris apud la malfermita pordo, atendante finon de la pluvego kaj ŝi flustris:

    — Estas bone, ke ni flugis kun vi, ĉu ne?

    Kaj ankaŭ en ŝia demando aŭdeblis necerteco, ĉu ŝi povas kredi tion, kio okazis. Kaj la necerteco ĝojigis Olegon.

    Li diris:

    — Estas bonege, ke ni flugis kun vi.

* * *

    La tagon, kiam estis decidite leviĝi sen kablo, kun Oleg flugis Sergejev.

    Ili speciale atendis senventan tagon.

    La balono estis leviĝanta certe. Oleg jam kutimiĝis trakti ĝin kaj sciis ĝiajn etajn sekretojn. Kiam la balono venis al la antaŭa alteco, Oleg klinis sin kaj svingis la manon al tiuj, kiuj estis malsupre. Tie denove estis la tuta setlejo, kiel en la tago de la unua flugo. Oleg trovis Marjanan per la okuloj. Li svingis la manon nur por ŝi, sed neniu, krom Marjana komprenis tion.

    La balono estis leviĝanta pigre, sed persiste, ĉiam pli rapide, kaj Oleg subkonscie atendis, ke tuj la korbo saltos — la kablo ĉesigos la supreniron.

    Sed la flugo daŭris kaj la horizonto malrapide kaj nerimarkinde vastiĝis — en la nebulo kaŝiĝis randoj de la tero. La setlejo iĝis loĝejo de afidoj, kaj la arbaro — senfina maro.

    Subite iĝis malhele. Lango de nubo, veninta de la ĉielo ŝirmis la horizonton. La leviĝo de la balono malrapidiĝis.

    — Eble ni malsupreniĝu? — Sergejev demandis.

    — Ne, — Oleg respondis.

    La demando de Sergejem mirigis lin, ĉar ili ja malsupre interkonsentis veni tra la nubaro kaj vidi la ĉielon. Sergejev silentis.

    Estis tre silente. Eĉ nekredeble silente. Al Oleg ŝajnis, ke li neniam en la vivo aŭdis tian silenton.

    Estis nekompreneble, ĉu la balono leviĝas aŭ malleviĝas, ĉar flokoj de la densa nubo malrapide falis antaŭ la okuloj.

    Ĉi tie estis pli malvarme, ol sur la tero. La rando de la korbo iĝis malseka.

    — Laŭ mi, ni ĉesis leviĝi, — Sergejev diris.

    Oleg venis al la brulilo kaj pliigis la brulon.

    Iĝis eĉ pli malhele. Kaj komencis aperi la timo. Oleg rigardis al Sergejev kaj pensis: "Jen estas feliĉa homo, li tute ne timas. Sed mi ne scias, kien ni iras kaj ĉu ni iam forlasos tiun malsekan vaton". Li ne sciis, ke Sergejev multe pli timis, ol li, ĉar Sergejev nur la duan fojon flugis per balono, sed komprenis, ke sufiĉas hazarda kirlo, kiu povus insidi en la nubo, ke ili estu ĵetitaj flanken kaj, eble eĉ frakasitaj kontraŭ la tero aŭ forportitaj al la montaro.

    — Mi forĵetu la balaston, ĉu en ordo? — Oleg demandis.

    La demando estis retorika. Li estis estro de la balono, kaj Sergejev konfesis lian superecon en la aero. Aldonaj sakoj kun balasto estis kunportitaj ĝuste tiucele. Eĉ estis interkonsentite, ke post leviĝo de la balono ĉiuj loĝantoj de la setlejo foriros de la placo, por ne esti trafotaj de sako kun balasto.

    Sergejev helpis al Oleg ĵeti la sakojn malsupren. Post ĉiu forĵeto, la korbo tremis, la balono impetis supren, kiel laciĝinta naĝanto, kiu strebas al la akvosurfaco por gluti freŝan aeron.

    Kaj subite iĝis pli hele. La lumo estis stranga, alia. Kaj Oleg komprenis, ke ili baldaŭ forlasos la nubaron.

    Kaj jen super la kapoj estas steloj. Kaj Oleg ekvidis, kia neatendita frapo estis tiu vidaĵo por Sergejev, kiu jam multajn jarojn ne vidis stelojn.

    Sergejev senmoviĝis, rigardante supren. La balono rondis, spegulante la nubaron, sed inter ĝia flanko kaj la nubaro estis profunda bluo kaj multe da steloj. Kaj estis hele, tute hele: dekstre kiel brila arda kaldrono lumis la suno. Estis samtempe kaj malvarme, kiel en la montaro, — pro la freŝo de la vasto, — kaj varme pro la suno.

    Kaj la balono daŭre nerimarkinde leviĝis, lasante malsupre la nubaron, kiu ŝajnis mola, sed tiom densa, ke eblis paŝi trans la bordon de la korbo kaj iri sur ĝi, apenaŭ mergiĝante en ĝian blankan muskon.

    Sergejev ekregis sin la unua.

    — Malpliigu la fajron. Aŭ ni estos forportitaj.

    Oleg obeis.

    Ili silentis kaj rigardis la ĉielon kaj la nubaron. ili ne volis malleviĝi, kvankam ili jam frostiĝis.

    Kaj tiun momenton Oleg ekvidis strangan aĵon.

    En la ĉielo rapide kaj persiste moviĝis nigra punkto.

    Ĝi aperis en periferio de lia vidaĵo, kaj Oleg dekomence vidis ne ĝin, sed la luksan voston, blankan kaj rektan, malaperantan malantaŭ la horizonto, kvazaŭ el maldika tubo, dilatiĝante, torentis kolono de vaporo.

    — Sergejev, — Oleg diris. — Rigardu. Kio estas tiu besto?

    Sergejev, rigardinta alain direkton, retrorigardis. La punkto proksimiĝis al la balono, ŝirmanta duonon de la ĉielo, kaj estis preta malaperi.

    Sergejev diris:

    — Tio ne povas esti!

    — Kio? — Oleg komprenis la nekredeblan miron en la voĉo de Sergejev.

    — Tio... tio estas aviadilo, aŭ raketo... aŭ... Tio povas esti nur kreaĵo de homo.

    La nigra punkto malaperis, kaj Sergejev hastis al la alia flanko de la korbo. La korbo kliniĝis.

    Ne rimarkante la froston ili atendis, kiam la nigra punkto reaperos ĉe la alia flanko de la balono kaj iros plu certe, rekte, lasante dekomence maldikan, kaj poste ĉiam larĝiĝantan voston.

    — Ĉu homo? — Oleg demandis preskaŭ malkuraĝe. — Ĉi tie ja estas neniu. Eble tio estas birdo?

    — Kalkulu la rapidon, — Sergejev respondis. — Kaj la alton. Mi opiniias, ke tio estas sondilo.

    — Kio?

    — Esplora atmosfera skoltilo. Ĝi iras kun la rapido ĉirkaŭ du mil kilometrojn hore ĉe la alto dek — dek kvin kilometrojn. Tiajn oni uzas en geologiaj ekspedicioj.

    — Do ĉi tie iu estas?

    — Do ĉi tie iu estas, — Sergejev elbuŝigis.

    Li rigardis la sunon, por difini direkton de moviĝo de la skoltilo.

    La skoltilo komencis malleviĝi. Ili vidis, ke ĝi malleviĝas kaj malpliigas la rapidon. la vapora vosto malaperis proksime de la nuba tavolo.

    Kaj ĉio. Nur svaga malaperanta spuro en la blua ĉielo.

    — Ni malsupreniru, — Sergejev proponis.

    — Jes, — Oleg konsentis. — Mi tuj mortos pro la malvarmo.

    Ili sinkis ĉe la marĉo, kaj poste la tuta setlejo ĝis vespero trenis de tie la balonon. Ĉiuj malpuriĝis kaj malsekiĝis, sed tio ne estis tiom grava.

    Sur la planedo estis homoj. Aliaj homoj.

    

    

     LA ĈAPITRO TRIA

    La planedo ne havis nomon.

    Ĝi havis ciferan kodon. Ajna informa komputilo printis ĝiajn datumojn, eĉ ne suspektante, ke al la homoj estus pli agrable, se la planedo havus nomon. Pli kutime.

    Sed tio okazas al la planedoj, kiuj estis malkovritaj elfore, el la kosmo kaj envicigitaj por esploro.

    La planedo estis malkovrita antaŭ kelkaj jaroj. Poste, laŭorde, al ĝi estis sendita la stacio "Testo". La aŭtomata stacio, kiu surorbitiĝis, sendis skoltilojn, fotis ĝian surfacon, ĵetis sur la surfacon sondilojn, kiuj prenis specimenojn de aero kaj grundo. Poste "Testo" reprenis siajn ilojn kaj direktis sin al la linio, kie ĝi estis prenita de la ĉefŝipo. Sur la ĉefŝipo malĉefa scienca kunlaboranto Kirejko esploris la datumojn, faris gravajn konkludojn, kaj ĉiuj materialoj pri la planedo estis senditaj en la arkivon, atendi sian vicon.

    Malĉefa scienca kunlaboranto Kirejko povus konkludi, ke la planedo prezentas ekskluzivan intereson aŭ ĉar sur ĝi estas inteligenta vivo, aŭ ĉar la malinteligenta vivo estas eksterordinara, aŭ ĉar la klimato kaj kondiĉoj por koloniado tie estas idealaj, aŭ fine ĉar ĝiaj mineralaj riĉaĵoj konsternas pri sia diverseco kaj elekto.

    Malĉefa scienca kunlaboranto Kirejko rimarkis nenion tian.

    Sur la planedo mankis inteligenta vivo. Neĝkovritaj montoj okupis ĝiajn altajn latitudojn, pli malalte situis praarbaroj, ŝirmitaj per la eterna nuba tavolo, kaj en la ekvatora zono je miloj da kilometroj etendiĝis ardantaj dezertoj. La angulo de ĝia kliniĝo al la orbito estis negranda, la jaro daŭris iom pli ol mil tagojn. Nenio eksterordinara.

    La mezaj latitudoj, la nebulaj arbaraj regionoj kaj pli varmaj prerioj estis principe loĝeblaj por homoj, sed malproksimeco de la planedo al la kosmaj linioj kaj manko de esploraj grupoj en tiu neproksima sektoro de la Galaksio kondamnis la planedon al la provizora forgeso.

    Kaj ĉar sur la planedo mankis kaj inteligenta vivo kaj ŝancoj pri ĝia apero dum la proksimaj jarmiloj, do la planedo ne bezonis nomon.

    "Ekstremokaze, — Pavliŝ pensis, muntante la labortablon, — ni povos nomi la planedon laŭ nia propra plaĉo (esplorgrupoj rajtis tion), ekzemple Violo, kondiĉe ke en la katalogo de galaksiaj astroj ne jam estas iu alia Violo".

    Li neniel sukcesis pri la tablo. En la kompleto mankis la malsupra triono de teleskopa piedo, sed da tirkestoj estis je unu pli ol necese. Pavliŝ plenblovis la kestojn, metis ilin sur la ĝustajn lokojn, sed la superfluan li aranĝis por uzi kiel rubujon. La piedo perpleksigis lin ĝis li ekhavis la ideon uzi tendostangon.

    Klaŭdia vidis tiujn klopodojn kaj estis malkontenta. Klaŭdia ne toleris malordon, sendepende de ĝia origino.

    Pavliŝ instalis la tablon apud la fenestron, ke la griza krepuska lumo ĵetiĝu demaldekstre. Li ne ŝatis labori kun la vizaĝo kontraŭ lumo.

    Klaŭdia instalis la tablon tiel, ke la vizaĝo estu kontraŭ lumo.

    En ŝia kompleto, certe, ĉiuj detaloj de la tablo ĉeestis, kaj estis eĉ ne unu superflua. Poste Klaŭdia komencis meti sur la tablon ilojn, purajn kaj belajn, kvankam iuj el ili jam spertis tri aŭ kvar planedojn, multe pli malfacilajn, ol ĉi tiu.

    La tria tablo, apartenanta al Salli Gosk, plu restadis en la plata kesto. Salli prokrastis la aranĝon de la personaj aferoj, ĝis la tuta stacio estos aranĝita.

    La stacio devis esti ina.

    La grupo de Klaŭdia Sun.

    Klaŭdia Sun — estro de la grupo kaj geologo. Salli Gosk — radiisto, elektronikisto kaj kuiristo. Srebrina Taleva — biologo.

    Ili kune estis laborintaj jam sur kvar planedoj.

    La centro de kosmaj esploroj preferas ne okazigi eventualajn malfacilaĵojn en malgrandaj esplorgrupoj. Ĝi formas tiajn grupojn aŭ el familiaj paroj, aŭ el homoj de sama sekso. La kupolo de stacio estis negranda, duŝejo kaj necesejo estis apartigitaj de la komuna laborĉambro per plastikaj kurtenoj, kaj la vandoj inter la dormejoj estis iom pli altaj, ol homstaturo.

    Sed Srebrina Taleva malbonŝancis rompi la femuron unu tagon antaŭ la elŝipiĝo.

    Kapitano de "Magelano", la malnova amiko Gleb Bauer, invitis al si Pavliŝon. Gleb rigardis lin kompate.

    — Vi, certe, komprenas, — Gleb komencis, — ke la grupo de Klaŭdia Sun estas lasta en la ŝipo. La aliaj jam estas elŝipiĝintaj.

    — Mi povos elhospitaligi Srebrinan nur post monato, — Pavliŝ respondis. — Ŝia rompo estas tro komplika.

    — Mi ne pri tio. Mi volis demandi, kion ili faru tie sen biologo?

    — Sen biologo al ili estos malfacile, — Pavliŝ konsentis.

    — Ĉu vi komprenas, ke ni fuŝis ilian elŝipiĝon?

    — Kial do ni?

    — Ni respondecas, — Bauer diris tiel, ke klaris, ke repondecas pri tio ĝuste Pavliŝ.

    — Ĉu mi donu al ŝi mian kruron?

    — Slava, tio ne estas objekto por ŝercoj.

    Estas mirinde, kiel rapide kapitanoj komencas senti sin kapitanoj. Oni povas pensi, ke pasis multe da jaroj ekde tiam, kiam Baur laboris kiel la dua navigisto en "Segeĵa". Verdire, Pavliŝ tiam estis nur ŝipa kuracisto kaj ankaŭ nun havis la saman postenon.

    — Kion do vi proponas? — Pavliŝ demandis. — Kapitano devas havi variantojn por ĉio.

    Bauer ne volis aŭdi ironion.

    — Aŭskultu, Slava, — li diris pli milde. — Vi ja milfoje petadis min: Forpermesu min sur la planedon, min tedis sidi en la fera vazo. Ĉu vi petadis?

    — Ĉu mi iĝu Srebrina Taleva?

    — Mi demandas, ĉu vi volas helpi al la esploristoj?

    — Mi ne volas.

    — Kial do?

    — Mi ne povas imagi min labori en la ina grupo.

    — En ĝi laboros tridek tri procentoj da viroj.

    — Klaŭdia Sun konsumos min. Vi ja konas ŝian reputacion.

    — Klaŭdia estas ĉarmega virino. Mi garantias tion al vi.

    — Ĉiu restas ĉe sia opinio. Mi petis vin forpermesi min, kiam foriris la grupo de Sato. Tie estis interesa planedo kaj la homojn mi konis bone.

    — Ĉu vi timas unusolan virinon aŭ timas laboron?

    — Verŝajne, unusolan virinon. Kaj ankaŭ ŝi ne konsentos.

    — Do pri vi ĉio klaras. Kaj Sun flugos eĉ kun la diablo mem, gravas nur ke la ekspedicio sukcesu.

    Certe, Klaŭdia konsentis flugi kun Pavliŝ. Alie ŝi devis reveni al la Tero — en la ŝipo ne plu restis biologoj. Sed ŝi havis skeptikan humoron. Kaj, kiel ofte okazas, Pavliŝ malgraŭ sia volo komencis pravigi ŝiajn plej malbonajn antaŭsentojn. Dum la elŝipiĝo li sukcesis frakasi infraskopon, kiun eblis ĵeti de deketaĝa domo sen ajna damaĝo por la ilo. Kaj nun, ekzemple, li ne povas fari la facilegan aferon — munti labortablon.

    En ajna grego, ĉu besta, ĉu homa, ĉiam ekzistas propra rango-tabelo. Tri homoj plene sufiĉas por tia sistemo. La apero de Pavliŝ rompis la interrilatojn, formiĝintajn en pluraj jaroj. Ĉio estus pli simpla, se Klaŭdia Sun estus aĝa virulino kun tondra voĉo kaj bruskaj manieroj. Sed Klaŭdia Sun ne impresis kiel kosmohundo kaj estro de esplora teamo. Ekstere ŝi estis fabele milda kaj sendefenda virino kun grandaj, iom mongolaj ĉerizkoloraj okuloj kaj nigraj molaj haroj, emaj bukliĝi, kio ne estis permesita al ili, rekte dislimitaj kaj kuntiritaj en rigidan nodon.

    Klaŭdia Sun apartenis al tiu tipo de virinoj, kiuj tuj komencas abolute estri en la virina socio, sed cedas antaŭ fortaj viroj kaj pro tio iĝas agresemaj kaj arogaj. Aldone, Klaŭdia ofte perdis humursenson, sed Pavliŝ neniam perdis ĝin.

    Interne cedinte al Pavliŝ, Klaŭdia pliigis la eksteran reziston, kiam evidentiĝis, ke en ŝian organizitan inan neston estis subĵetita kukolido de la vira sekso.

    Tradicie, Pavliŝ devis okupi la ekologian niĉon de Srebrina Taleva, de la virino romantika, ema al subitaj humorŝanĝoj, malferma, gaja sed malbonŝanca — ordinara homo ne sukcesos rompi la femuron en kosmoŝipo. Kaj Klaŭdia tuj komencis kontrastigi, ofte eĉ maljuste, la "mallertan kaj nesaĝan" Pavliŝon kaj la "idealan laborantinon kaj bonegan homon" — Srebrinan. Do li iĝis iusence Malsrebrina.

    Sed Pavliŝ spretis trovi profitojn en la situacio, promesanta nur malbonon. Li estas pasigonta kvar monatojn sur la tute neesplorita planedo — miloj da sciencistoj revas trafi en esplorgrupojn. Li akiris la ŝancojn restigi spuron en la scienco, malkovri nekonatan familion de bakterioj aŭ novan formon de simbiozo. Kial do ne? Kio do povas esti pli bona, ol liberiĝi el la kutima rutino de la ŝipa vivo kaj fronti kontraŭ veraj aventuroj? Ĉu ne ĝuste li petis al Bauer sendi lin kun grupo? Certe, li petis. La informaj kaj lernaj libroj konvinku vin, ke vera esplora stacio devas eviti aventurojn, ke bone organizita laboro forigas paneojn, kaj ajna aventuro estas nenio alia krom bedaŭrinda paneo... Do, la ŝipa kuracisto Pavliŝ, kvardekjaraĝa, ne tro kapabla sciavida kaj glorama, ne perdinta vivoamon, lasis la fregaton, navigantan en la kosmaj maroj, kaj pli-malpli memvole elŝipiĝis al la bordo de neloĝata insulo, akompanate de du belegaj damoj. Unu el ili, Salli Gosk, estis fraŭlino, la dua — eksedziĝinta. Nun restis nur ekscii, ĉu sur la neloĝata insulo estas kokospalmoj, tigroj kaj Vendredoj.

    En tiu loko de liaj pensoj, la tendostango knaris, eniĝis en la tubon de la tablopiedo — kaj la tablo, lerte evitinte la penojn de Pavliŝ kapti ĝin, falis meze de la ĉambro, disĵetinte sur la planko ĉion, kion Pavliŝ sukcesis meti sur ĝin.

    Klaŭdia iom agacite observis sian novan biologon rampi sur la planko, kolektante sian havaĵon. Salli, rigardinte el la kuirejo, diris, hezitante inter la kompato al Pavliŝ kaj la interna estimo al Klaŭdia:

    — Eble ni dume metu keston sub la piedon, kaj poste Slava fortranĉos branĉon de iu arbo kaj riparos la piedon?

    — Certe, — Klaŭdia seke respondis, ne rigardante la subulojn, sed turniĝinte al la fenestro, malantaŭ kiu mallumis la arbaro, malklara pro la nebulo. — Restis nur alporti al la stacio la lokan mikrobflaŭron.

    — Unu knabĉjo, — Pavliŝ diris, kontraŭante ne la vortojn, sed pli la tonon de Klaŭdia, — alportis hejmen krokodilon, kaj tiu formordis la fingreton de la avĉjo.

    — Mia edzo... — Klaŭdia neatendite elbuŝigis, mordis la lipojn kaj silentiĝis.

    — Ne diru, Klaŭdia, — Salli ĉesigis ŝin.

    — Kial do ne diru? Li sciu.

    Klaŭdia rigardis en la okulojn de Pavliŝ.

    "Dio mia, — Pavliŝ pensis, — mi eĉ ne sciis, ke ŝia edzo pereis sur iu terura planedo".

    — Mia edzo, — Klaŭdia ripetis, — kun kiu mi disiĝis antaŭ ses jaroj, apenaŭ pereigis la ekspedicion en la sistemo Korrak, ĉar li facilanime alportis al la stacio lokan beston.

    "Kaj post tio mi certe disiĝis kun li, — Pavliŝ pense finis ŝian frazon, — ĉar mi ne povis pardoni tiom teruran malobeon de la instrukcioj".

    Laŭte li diris:

    — Mi promesas al vi, Klaŭdia, neniam alporti al la stacio la lokajn bestojn.

    Klaŭdia suspiris kun iom da trankviliĝo — videblis, ke ŝi decidis kompreni tiun frazon kiel seriozan promeson.

    Pavliŝ prenis unu keston el tiuj, kiujn Salli jam malplenigis, kaj metis ĝin sub la mallongan tablopiedon.

* * *

    Pavliŝ sidiĝis ĉe la tablon. La fotelo obee ĉirkaŭprenis lin. Ŝajnas ke estas oportune. Li rigardis maldekstren. La vitro de la fenestro rosumis. Pavliŝ frotis ĝin. Sed li ne sukcesis pririgardi la arbaron, ĉar ŝarĝo de pluvneĝo batis la vitron, kaj la grizaj trunkoj de la arboj ektremis, svagiĝis, ripetante la konturojn de la pluvaj strioj.

    — Necesas instali viŝilojn al la fenestroj, — Pavliŝ komunikis al Klaŭdia. — Sen ili estas maloportune ĝui la pejzaĝon.

    — Mi delonge pensis pri tio, — Klaŭdia respondis, — ankoraŭ dum la pasinta esploro. Sed ni mem ne sukcesos instali ilin.

    Pavliŝ suspiris. Li bonŝancis pri serioza ĉefino.

    La neĝado plidensiĝis. Neĝeroj sopire skrapis la fenestron, kaj la grizo definitive ŝirmis la arbojn.

    — Ĉu vi aŭdis la veterprognozon? — Pavliŝ demandis.

    — Kion? — Klaŭdia miris. Kaj komprenis: — Ne diru stultaĵojn.

    — Mi ja tute ne imagas, kion mi surmetu por la posttagmeza promeno.

    — Surmetu bioprotektan skafandron, — Klaŭdia respondis senŝerce. — Kaj neniam demetu ĝin ekster la stacio.

    — Do vi ne aŭdis. — Pavliŝ subite trovis en si la penson, ke li ne povas ĉesi. Li volis inciti Klaŭdian.

    Salli subridis. Io tuj eksiblis.

    — Mi forgesis pri la lakto, — ŝi komunikis.

    — Niaj mondkonceptoj, Pavliŝ, estas malsamaj, — Klaŭdia diris, — La bezono konstante klaŭni kondukas al miskuraĝo. La miskuraĝo — al troa risko. Kaj risko ĉi tie estas ege danĝera. Via malkonvena ŝerco povas endanĝerigi la sorton de la tuta stacio.

    — Mi estos serioza, — Pavliŝ diris.

    Zumilo de komunikado rompis tiun konversacion. Salli petis Klaŭdian anstataŭi ŝin ĉe la forno kaj kuris al la radioaparato. Vokis "Magelano". Ĝi estis daŭrigonta sekvi sian itineron. Post kelkaj horoj, antaŭ granda salto al la sekva planedo, la komunikado rompiĝos kaj reaperos nur post kvar monatoj. Kosmaj komunikadstacioj estas instalataj nur en grandaj ŝipoj kaj grandaj stacioj. Esplorstacioj ne povas disponi pri kosma dissendilo. En tio estas iom da risko. Sed ĝin oni toleru. Gravita dissendilo okupus la tutan kupolon.

    Ekstremokaze, en la alta kosmo, ekster la aktiva gravitkampo de la sistemo, drivas signalbuo. Se io okazos, oni povas atingi ĝin per interplaneda ŝipo.

    Ekde tiu momento ili povos komunikiĝi nur per la malnova nerapida maniero. Okaze de bezono, signalo venas kun la ordinara radioonda rapido al la buo, situanta unu lummonaton for de la planedo. Ĝi resendos la signalon al Tero-14. Tial pli frue, ol post ses semajnoj neniu aŭdos ilin.

    En la fino de la mesaĝo Bauer transdonis salutojn al ĉiuj kaj petis ne tristi.

    Kaj — ĝis la revido!

    Post kelkaj pliaj horoj la ŝipo "Magelano" malaperos en ĉi tiu kosma sektoro kaj aperos en la alia, situanta multajn parsekojn for.

    Pavliŝ aŭdis Sallin fini komunikadon, ricevi la lastajn instrukciojn. Li venis proksimen al la fenestro kaj rigardis la ĉielon. Li povis ne rigardi: tie estis nur grizo kaj nebulo.

    Li sciis, ke ilia kapsulo venis ĉi tien fine de printempo en la norda hemisfero, en la zono de modera klimato. Do ili povas esperi, ke ĉiutage la vetero pliboniĝos. La loko estis elektita laŭ la donitaĵoj, anticipe kolektitaj far de aŭtomatoj. La ĉitiea klimato estis la plej optimuma por la esploristoj: pli norde komenciĝis montaroj, vastaj kaj mornaj, malantaŭ ili — nuda tundro, pli sude, malantaŭ la oceano — dezerto. La zono, elektita por la laboro estis la plej aktiva biologie — granda parto da esploroj estos faritaj en la ĉirkaŭaĵo de la kupolo.

    Tra la fenestro Pavliŝ povis vidi pasejon — la rondecan tunelon, kondukantan al pli malgranda kupolo — al la laboratorio de bioskoltiloj. Estis tri tiaj helpaj kupoloj. La unua, kun bioskoltiloj apartenis al Pavliŝ. La dua, kun geologia aparataro — al Klaŭdia. La tria estis tenejo kaj garaĝo, kie troviĝis ĉieirilo. La kapsulo aŭ interplaneda ŝipo, portinta ilin ĉi tien, staris iom flanke. Ĝi similis turbon, sed anstataŭ pinto, sur kiu ĝi povus turniĝi, la ŝipo staris sur tri piedoj, mallarĝaj kaj ŝajne nefortikaj, kvankam ili estis sufiĉe solidaj.

    — Se mia helpo ne estos bezonata, — Pavliŝ diris, — mi venos en la tenejon kaj okupiĝos pri muntado.

    — Venu, — Klaŭdia konsentis. — Kaj post la tagmanĝo vi pretigos bioskoltilojn. Morgaŭ ni komencos labori laŭplane.

    — Mi scias.

    Pavliŝ venis al la dua teneja ĉelo. La konteneroj kun aparataro kaj manĝprovizo estis metitaj en strikta ordo. Klaŭdia kontrolis la malŝarĝadon, ĉeestate de ŝi eĉ robotoj tremis. Ĉi tie estis varme. Pavliŝ venis al la klimatizilo kaj reagordis ĝin je unu grado. Ĝi eksusuris pli gaje. Al Pavliŝ ekŝajnis, ke li aŭdas delikatajn petalojn de la multaj filtriloj moviĝi, diligente apartigante ĉion malutilan kaj fremdan por la ejo.

    Komenciĝis la plej malfacila por Pavliŝ parto de la prepara laboro. Li devis trovi inter tiuj ordigitaj vicoj da kestoj ĝute tiujn dudek tri numerojn, en kiuj troviĝas malmuntitaj biokoltiloj, analiziloj, akceptiloj de ekspres-laboratorioj, diagnoziloj, urĝa operaciejo, dissekciejo kaj multo alia.

    Pavliŝ malgaje tenis en la manoj tabuleton kun la listo de aparatoj, sciante, ke almenaŭ tri el la kvar monatoj ĉi tie li pasigos serĉante kaj muntante siajn havaĵojn.

    Sed plej multe li volis trovi sian konteneron, enhavantan mikrofilmojn. Pavliŝ timis, ke Klaŭdia, kontrolante la preparatan bagaĝon, elprenis la valoregan kesteton, en kiu Pavliŝ tenis provizon de detektivaj kaj sciencfikciaj romanoj. Li sciis, ke la mikrofilmoj troviĝas en la kontenero dek ses, kiu estas intence barita per la sesa kaj la tridekkvara, la plej pezaj el la konteneroj. Sed li ja ne povis atendi, kiam Salli aktivigos servoroboton, por ke ĝi trenu pezaĵojn.

    Klopodante ne brui, Pavliŝ puŝis la kontenerojn en la neokupitan angulon, atingis la necesan keston, malfermis ĝin, kaj liaj plej malbonaj antaŭsentoj efektiviĝis. Kaj li ekmalamis Klaŭdian. Certe ŝi malfermis la keston kun la beletra makulaturo kaj anstataŭ ĝin metis tien sian keston, ege valoran por la scienco. La disreviĝo estis plena kaj dolora, kvankam atendebla. Pavliŝ komprenis, ke sen siaj detektivaĵoj li ne eltenos eĉ monaton ĉestate de tiu vampiro.

    Pavliŝ sidiĝis sur la konteneron kaj penis konvinki sin, ke li bonŝancis, ĉar nun li povos pli da tempo dediĉi al la interesa laboro kaj liaj ŝancoj, lasi la spuron en la scienco, multe pliiĝos.

    Pavliŝi ne sukcesis konvinki sin pri tio kaj komencis verki patosan peticion pri maldungiĝo pro la sadisma krueleco de la estraro rilate la kolektivon de la stacio.

    La pordo malfermiĝis kaj Salli eniris en la ĉambron, sidiĝis sur la apudan konteneron. Ŝi estis forta, diketa, blonda virino kun saĝaj verdaj okuloj kaj grandaj lipoj, bone konvenaj por rideto.

    — Mi helpos al vi pri via malfeliĉo. — Salli larĝe ridetis. Si ekstaris, venis al la amaso de konteneroj. — Slava, venu ĉi tien.

    Ili eltiris la duan konteneron desupre kun la numero 57, kio signifas, ke ĝi apartenas al la bagaĝo kun la geologia aparataro. Salli malfermis ĝin kaj elprenis la valoran skatolon kun mikrofilmoj.

    — Ĉu vi faris tion? — Pavliŝ ĝojis, apenaŭ estingante en si la deziron brakumi la ĉarman, bonkoran, afablan Sallin. — Ŝi elmetis kaj vi remetis?

    — Tio okazis alie, — Salli diris, — Klaŭdia neniaokaze elmetus ion, apartenantan ne al ŝi, des pli senpermese. Ni remetis la ajojn kaj por ŝia mikroborilo mankis loko. Do ni ŝanĝis la kontenerojn.

    — Tamen dankon.

    — Kaj mi pli ŝatas klasikaĵojn.

    — Kaj Klaŭdia la geologian manlibron?

    — La geologian manlibron kaj "Anna Karenina". Ŝi ĉiam kunprenas "Anna Karenina". Kiam ŝi estas malbonumora, ŝi nepre komencas legi Anna Karenina. Verŝajne, ankaŭ hodiaŭ ŝi komencos tion. Ŝi tre emociiĝas pro vi.

    — Pro mi?

    — Al ŝi ŝajnas, ke vi konstante mokas ŝin.

    — Ne, certe, tute ne konstante, — Pavliŝ respondis, ĝojiginte la bonkoran Sallin.

    Fenestro en la teneja ĉelo estis negranda, tial, kiam al ĝi venis monstro, tuj iĝis pli mallume. Kaj Pavliŝ kun Salli tuj eksentis tiun ŝanĝon de lumeco.

    La monstro estis preskaŭ blanka, kaj se ĝi havis okulojn, do ili estis kaŝitaj sub la malmolaj longaj haroj. Sed la dentoj, elstarantaj antaŭen estis brunaj. Per tiuj dentoj la monstro provis testi la fortikecon de la vitro kaj Pavliŝ pensis, ke tiu monstro neniam brosas ilin. Malgrandaj estaĵoj, similaj al nematuraj citronetoj sidis inter la dentoj, kiel malantaŭ palisaro de antikva fortikaĵo. Ankaŭ la citronetoj havis dentojn. La citronetoj lasis sian fortikaĵon kaj diskuris sur la vitro, nekompreneble kiel alkroĉiĝante al la glata surfaco de la vitro kaj moviĝante tiom rapide, ke ili fandiĝis en verdetan brilon. La monstro fermis sian faŭkon.

    Pavliŝ komprenis, ke Salli tenas lin je la mano.

    — Ĉu vi timiĝis? — Pavliŝ demandis.

    Salli forprenis la manon.

    — La ideo pri promeno bedaŭrinde fiaskis, — ŝi diris. — Mi esperis, ke ĉi tie mi povos promeni.

    — Kompense jen estas temo de mia unua artikolo por "Kosmozoologio", — Pavliŝ diris. — Specifikecoj de simbiozaj komunumoj sur la planedo... kiel ĝi nomiĝas?

    — Vi povas pensi pri tiaj aĵoj. Vi estas tre senpasia, Slava. Kaj mi tuj mortos pro la abomeno.

    — Vi pensu ankaŭ, kiaj abomenaj estas ni por tiuj estaĵoj...

    La blanka senokula muzelo malaperis. La citronetoj ekkuris pri vigle — verŝajne ili timiĝis, ke ilia hejmo foriris. Salli vokis Klaŭdian.

    Klaŭdia nur foje ĵetis la rigardon al la citronetoj kaj tuj alportis sian filmilon, jam elpakitan kaj pretan por la laboro. Amara riproĉo al Pavliŝ.

    La nigra vipo batis la fenestron, disŝirinte unu el la citronetoj, kaj ĝia flava suko ekfluis sur la vitro. La aliaj citronetoj senmoviĝis. La vipo malrapide rampis sur la vitro, larĝiĝante, ĝis ĝi fariĝis strio ĉirkaŭ dek centimetrojn larĝa. La strio faldiĝis, transformiĝis en tubeton, kaj la citronetoj komencis obeeme fali en ĝin. Post kelkaj sekundoj la vitro liberiĝis de tiuj estaĵoj kaj nur la restaĵoj de la flava makulo rememorigis pri la tragedio, kiun la homoj ĵus observis.

    — Ni ĝis nun ne ŝaltis la eksterajn kameraojn, — Klaŭdia diris. — Ni eĉ ne scias, kio okazas ekstere.

    — Dankon, ke vi ne forgesis miajn detektivaĵojn, — Pavliŝ diris.

    — Bonvolu iufoje rememori ankaŭ pri via laboro.

    — Mi memoras. Mi eĉ memoras Latinon. Kaj mi povas doni terurajn nomojn al ĉiuj estaĵoj, kiujn ni vidos tra la fenestro. Por tio oni prenas latinajn vortojn "terura, aĉa, abomena" kaj aldonas la nomon de la eltrovinto. Ni kun vi havas la vastan elekton.

    Klaŭdia foriris.

    Salli rigardis ŝin foriri.

    — Kiam vi decidos doni al io mian nomon, trovu iun ne tre abomenan latinan vorton.

    — Vian nomon mi donos nur al papilioj, — Pavliŝ promesis.

    En la loĝa sekcio Klaŭdia tintigis la manĝilaron, garnante la tablon.

    — Ĉu ĉi tie povas ekzisti inteligenta vivo? — Salli demandis.

    — Mi dubas. La unuaj sondiloj trovis nenion. Kaj entute la biologia evolua nivelo ĉi tie estas malalta.

    — Kaj ĝuste?

    — Ni povos ĝuste diri, kiam ni forlasos ĉi tiun planedon.

    — Mi tre ŝatas novajn planedojn. Komence vi sentas plenan mallumon, kvazaŭ vi ĵus naskiĝis. Kaj poste vi komencas iom post iom kompreni tiun mondon, kaj iĝas pli hele.

    Pavliŝ ree venis al la fenestro. Malgrandaj insektoj rampis sur la vitro, ĉirkaŭ la flavaj fluetoj. La neĝo ĉesis. La arbaro estis malplena, timema.

    "Ni estas terure fremdaj ĉi tie, — Pavliŝ pensis. — Malgrandaj buloj de protoplasmo sub plastika ŝelo. Ĉu ni komprenos tiun mondon? Ĉu ĝi akceptos nin? Aŭ simple ĝi ne rimarkos nian ĉeeston?"

    — La plej proksima homo troviĝas miliardojn da kilometroj for de ĉi tie.

    — Nu jen, — Salli malkontente replikis. — Por kio vi divenas miajn pensojn?

    — Sed miliardoj da kilometroj ne estas tro multe, — Pavliŝ trankviligis ŝin. — Nia ekzistado estas registrita ĉie, kie eblas. En kosmofloto, sur Tero-14, en CdKE oni konsideras nian laboron kaj kalkulas premiajn semajnojn. Se io malbona okazos al ni, tie okazos granda tumulto — la savaj krozoŝipoj ĵetos sin ĉi tien de ĉiuj anguloj de la Galaksio...

    — Kaj se ili venos tro malfrue?

    — Por ke ili ne venu tro malfrue, — Pavliŝ edife diris, — ni devas bone konduti kaj obei la onklinon Klaŭdian. Kaj okazos nenio malbona. Gravas lavi la manojn antaŭ manĝi.

    — Mi komprenis, — Salli diris. — Vi sentas vin solece kaj jam bedaŭras, ke vi flugis kun ni.

    — Neniaokaze.

    Pavliŝ daŭre rigardis la arbaron. Li volis vidi en ĝi almenaŭ etan moviĝon, vivon. Kaj al li ŝajnis, ke la arboj komencis malrapide balanci la branĉojn, fleksi la trunkojn, kvazaŭ komencante iun somnambulan dancon, obeante komunan ritmon, kvazaŭ naskitan de fora tambura batado.

* * *

    La esplora stacio situis ĉe la rando de la granda arbaro.

    Post la unuaj du aktivaj tumultaj tagoj, post instalo de la kupolo kaj malŝarĝado, venis silento.

    Nenui forlasis la stacion kaj ĝiaj duoblaj muroj silentigis ajnan sonon, aperantan interne.

    Senmovaĵoj ne estas timigaj.

    La arbaro komencis alkutimiĝi al tio, ke apude vivas fremdulo.

    Pavliŝ, kvankam estante tre okupita en tiuj tagoj, scivole observis la procezon de kunviviĝo de la stacio kun la nova mondo. Al li helpis tio, ke la eksteraj kameraoj jam estis ŝaltitaj, la meteostacio funkciis, kaj la boranaliziloj, instalitaj sub la geokupolo, komencis vigle enfosiĝi en la teron — komenciĝis la esploro de la tero kaj de la arbaro, la esploro objektiva, ne rilata al la sensorganoj, ĉar la iloj tuj ĉifris la informojn. Kaj la ĉifritaj informoj kondukas al la ĝeneraligoj normaj, ĉar ĉiuj planedoj konsistas el la samaj elementoj, eĉ plej ofte el iliaj samaj kombinoj, kaj la viva naturo obeas la ĝeneralajn genetikajn leĝojn kaj konsistas el la samaj proteinoj en ĉiuj lokoj de la Galaksio. Diferencoj estas ne en biologia esenco, sed en la eksteraj specifaĵoj. Tial Pavliŝ ĉiam sentis malkontenton pro la nekonformeco de la kolektado de objektivaj informoj al lia plena sensa nescio.

    Li komprenis, ke estus frenezaĵo eliri eksteren, profunde enspiri tiun vivan, nesterilizitan aeron, ĉifi per la mano arban folion aŭ ŝiri herberon kaj flari ĝin. Li scias, ke la kvieto de la ĉirkaŭa mondo kaŝas la fortojn, malamikajn por la homo, ne ĉar ili estas direktitaj ĝuste kontraŭ la homo, sed ĉar ili estas absolute fremdaj al ĝi, ne konas ĝin kaj penos forigi ĝin tuj, kiam ĝi provos kontakti ilin.

    La trian tagon matene, Pavliŝ planis lanĉi la unuan bioskoltilon.

    Li havis entute tri bioskoltilojn — ili devis esplori la atmosferon, registrante ĝian kemian kaj biologian konsiston ĉe kelkaj altecoj. Similajn skoltilojn havis ankaŭ Klaŭdia, sed ilia tasko estis farado de la geologia mapo de la planedo. Diferenco inter ili estis en tio, ke okaze de bezono, Klaŭdia povas igi sian skoltilon sinki al la tero kaj eĉ fari testan boradon. La skoltiloj de Pavliŝ estis nur kolektantoj de informoj, pri kiuj ili komunikas reveninte. Tiam Pavliŝ legas la raporton, preparitan de la skoltilo, rigardas la fotojn kaj elektas la punktojn, kien li venu mem. Pavliŝ iris laŭ la malalta ovala koridoro kaj venis en sian laboratorion.

    La skoltiloj atendis lin, kuŝante sur altaj sokloj. Pavliŝ devis sendi ĉiujn skoltilojn "flore", laŭ la programo, preparita antaŭ longe por ĉiuj ordinaraj situacioj. Ĉiu flugo similis al petalo de floro. La longo de ĉiu petalo estas kvincent kilometroj, la alteco de flugoj varias. La elipso de la unua petalo estis ĉe la alteco tridek kilometroj kaj de la diametro — mil.

    La proceduro de la lanĉo estis nekomplika. Eniginte programon en la skoltilon, Pavliŝ nur puŝu la butonon kaj ĉio alia okazis sen lia helpo.

    La skoltilo respondis, blinkinte pri la preteco per verda lumo, la soklo ekmoviĝis, levante la skoltilon al la kupolo, en kiu aperis aperturo, sufiĉa por la skoltilo. Pavliŝ, retroklininte la kapon, vidis la grizan nuban ĉielon. Pluva guto falis sur la helmon de la skafandro. Pavliŝ forigis ĝin per la ganto.

    Startilo klakis. La skoltilo malrapide leviĝis super la soklon kaj celkonscie impetis al la aperturo supre. Ĝi leviĝis, base zumante, kiel dika skarabo, flugante por ĉasado.

    La aperturo en la tegmento de la kupolo fermiĝis.

    — Jen, — Pavliŝ pensis laŭte. — La labortago komenciĝis.

    Li ŝaltis interkomon.

    — Klaŭdia, mi lanĉis la unuan skoltilon. Tuj mi eliros eksteren.

    — Estu singarda, — Klaŭdia avertis, ŝia voĉo, iomete distordita per aŭdilo, ŝajnis knabina kaj preskaŭ tenera. — Ĉu vi ne forgesis anblaston?

    — Ne, mia anĝelo. Mi kunprenis ankaŭ nutran provizon, dormosakon kaj grandan bastonon. Mi informos vin ankaŭ kiam mi venos ĝuste cent metrojn for de la kupolo.

    — Slava, lasu viajn ŝercojn. Tio estas via unua eliro.

    — Nu, pli ĝuste dua. Ne forgesu, ke kiam ni alflugis ĉi tien, ni devis ĉirkaŭ horon promeni en la libera aero.

    — Defendate de la interplaneda ŝipo, kiu nin venigis, — Klaŭdia korektis lin, — kaj kun dek ĝiaj ŝipanoj.

    — Dankon. Mi estos singarda. Ne timu. Cetere, mi jam antaŭ longe devis testi la anblaston.

    Li prenis la pistolon el la kombinea poŝo. La anblasto estis negranda, sed peza. La mano trovis oportunan tenilon. Estis konfuzoj kun tiuj blastroj en ekspedicioj. Celo de la pafilo estas senmovigi ajnan agresanton de serpento ĝis elefanto, sed ĝia efiko certe estis relativa. Ĉar ĝi multe dependis de la metabolo de besto. Tio, kio sufiĉis por kviete endormigi la unuan por semajno, en la alia nur vokis dormemon, kaj la trian povis mortigi. Do la tasko de Pavliŝ inkludis ankaŭ testi la pafilon per la lokaj estaĵoj, por kio estas dezirinde ankaŭ kunpreni specimenon en la laboratorion kaj esplori la efikon de la anestezilo. Certe, se tiu specimeno ne kontraŭos.

    La pordo de la transira ĉelo laŭte ŝmacis, kaŝiĝinte en la kadro.

    Pavliŝ iomete staris apud la kupolo, rigardante flanken kaj atendante, kiel la loka faŭno reagos lian aperon.

    La faŭno neniel reagis lin.

    Pavliŝ nerapide iris sur la maldensa herbo al la ĉieirilo, glatis ĝian molan flankon, pendantan super li. Poste li rigardis al la fenestro de la geologia laboratorio. Ĝuste, Klaŭdia staras ĉe la fenestro kaj observas, ĉu lia knabo scias transiri la straton laŭ la verda lumo.

    Pavliŝ svingis la manon al Klaŭdia, tiu responde levis la manon, sed ne lasis la fenestron.

    — Vi devas infanojn havi, — Pavliŝ diris, — almenaŭ kvin, ne malpli.

    Kaj tuj li ektimis, ĉu la interkomo ne estas ŝaltita. Ne, ne estas, ŝi ne aŭdis. Alie ŝi ofendiĝus.

    Nun li povas ne hastante ĉion pririgardi.

    La kruta kupolo de la stacio kun brakoj de koridoroj kaj etaj kupoloj-laboratorioj estis ĉirkaŭ ducent metrojn for de la rando de la arbaro. Ĝuste tiun flankon rigardis la fenestro, antaŭ kiu staris la tablo de Pavliŝ.

    Se ĉirkaŭiri la stacion, kion Pavliŝ faris, oni trafas la malkrutan deklivon, kondukantan al granda lago. La deklivo estas kovrita per herbo, kaj malsupre el la nuda tero elstaris oblikvaj dorsoj de ŝtonoj, apud kiuj amase kreskis arbustoj.

    La lago mem estis griza, plata, kaj tiu tuta mondo faris la impreson pri trankvila grizo. Nur la impreson. Pavliŝ komprenis, ke tiu grizo kaŝas pasiojn kaj tragediojn, pramondaj, sed eĉ pli kruelaj pro tio. Li sciis, ke tiu mondo kaŝiĝis, esplorante la fremdulon.

    Pavliŝ rigardis supren. Dum tri tagoj la nuboj eĉ ne unun fojon disiĝis, por montri la sunon almenaŭ por minuteto. Ili estis de la sama koloro, kiel la lago kaj tiom ebenaj, ke ne eblis kompreni, ĉu ili moviĝas aŭ senmove ŝvebas super la kapo.

    Antaŭ li io briletis.

    Pavliŝ singarde direktis sin tien, malsupren sur la deklivo kaj haltis kelkajn metrojn de brila estaĵo, kiu estis rapide enfosiĝanta en la teron. La estaĵo tute ne atentis lin. Pavliŝ venis pli proksimen, tenante la anblaston preta. Metale brila rondeca dorso de la estaĵo jam preskaŭ malaperis sub la teron. Pavliŝ kaŭriĝis kaj komencis singarde formeti la fositan teron ĉirkaŭe. Poste li kaptis la estaĵon kaj abrupte tiris ĝin eksteren.

    Ĝi ne rezistis. Io krakis. Pavliŝ rimarkis, ke en la tero restis longa sentilo.

    Li levis la globon per la polmo kaj komprenis, ke li sukcesis kapti "beston", raregan por ĉi tiu mondo — bor-mobilon de Klaŭdia, kaj nun Klaŭdia pro tio forŝiros lian kapon — kaj ŝi estos prava.

    Ĉar la borilo tutegale devas esti riparita, li kunprenis ĝin, poste eltiris el la tero ĝian maldikan sentilon kaj metis ĉion ĉi en la konteneron por specimenoj. Poste, kvankam li ne volis tion fari, li premis la butonon de interkomo kaj vokis Klaŭdian.

    — Ĉu ĉiuj viaj boriloj funkcias? — li demandis.

    — Unu ĵus malŝaltiĝis, — Klaŭdia diris, — Mi ĝuste ĵus volis peti vin kontroli, kio okazis al ĝi.

    — Ne necesas peti. Mi okazigis ĉasadon por ĝi kaj ĵus kaptis. Mi portos ĝin al Salli, kaj ŝi riparos.

    — Sed ĝi ja estas metala! Ronda! Oni ne povas miksi ĝin kun io ajn!

    — Vidu do, ke la timo havas grandajn okulojn, — Pavliŝ pentis. — Analfabeteco kondukas al gravaj eraroj.

    Pavliŝ malŝaltis la komunikadon. Li estis kolera kontraŭ si. Neniu bona biologo povas miksi ilon kun viva estaĵo. Kaj ĉiuj opinias, ke Pavliŝ estas bona biologo kaj eĉ sciencisto.

    En tio estas danĝero de la fremda mondo kaj de la propra singardeco. Tio estas mirinda kombinaĵo: singardeco kune kun sekureco. "Mi ja ŝovis sin por tiu globeto, ĉar mi sciis: mia skafandro estas fortika, neniuj dentoj damaĝos ĝin, mia anblasto povas trankviligi ajnan agresanton, mi povas ekstremokaze kuri sub la kupolon kaj eĉ flugi en la kosmon per kapsulo kaj atendi tie, ĝis mi estos savita. Mi ne havas kaŭzojn timi tiun planedon, se ĝi ne ekvolos sendi al ni iujn kataklismojn. Kaj samtempe mi ne kredas al ĝi. Mi estas singarda sur ĝi kaj aplikas ĉiujn rimedojn, por neniuokaze kontakti ĝin esplorante. Kaj kio estus, se mi trafus ĉi tien hazarde, sen kupoloj, skafandroj, nuda? Ĉu mi rigardus tiujn ĉi arbaron kaj lagon same per la scivolaj okuloj? Aŭ la arbaro kaŝus morton por mi kaj la aero minacus per morto?"

    Tio estis vanaj pensoj, ili nenion fruktos. Li prefere malsupreniru al la lago kaj prenu provaĵon de la akvo. Certe, ankaŭ skoltilo povas fari tion, kaj eĉ pli bone ol Pavliŝ, sed li ne volis submeti ĉion al la devoj de robotoj. Ili ne havas intuicion, sed Pavliŝ havis ĝin bona.

    Pavliŝ ĉirkaŭiris la grupon de arbustoj kaj venis al la libera loko.

    Ŝajnas, ke la faŭno ĉi tie estas tre malabunda, kio estas nekutima, ĉar la flaŭro estas en ordo. Kvankam povas ekzisti ankaŭ la mondoj, en kiuj dominas flaŭro.

    Ĉe tiu penso li ekvidis insekton — io nigra kaj rapida saltis el sub la piedoj, la nigra punkto impetis supren kaj forflugis al la arbustoj.

    "Jen, — Pavliŝ pensis kontente, — estas la unua konatiĝo".

    Pavliŝ venis al la akvo kaj iom staris ĉe la bordo. La akvo en la lago estis pura, kovrita per maldika glacieto ĉe la bordo. Haroj de algoj alfrostiĝis malsupre al la glacio. Maldika serpenteto de la fingra longeco rapide forkuris inter la ŝtonoj kaj malaperis en profundo.

    La kontraŭa bordo de la lago kaŝiĝis en la nebulo kaj li povis nur imagi, ke tie altas montetoj.

    Pavliŝ rompis la glacieton, verŝis la akvon en la provtubon, poste movis la ŝtonetojn, esperante trovi ankoraŭ ion vivan. Sed tie estis neniu.

    Malproksime, ĉirkaŭ cent metrojn for de la bordo, la akvo kirliĝis, kaj io malhela, kiel kaparaco de grandega testudo, leviĝis super la akvon, poste abrupte falis, kaj la akvo ekŝaŭmis, sur ĝi aperis rondoj.

    Pavliŝ levis sin, tenante en la mano la provtubon. La akvo kvietiĝis, la lago silentis. Ĝi atendis, kion Pavlis faros. Li nevole retrorigardis — la kupoloj estis malproksime. La akvo ree malkvietiĝis, sed alie: sur ĝi aperis bruna spuro — iu, ne dezirante montri sin al Pavliŝ, rapide naĝis al la bordo.

    Kaj dum tio estis plena silento, eĉ la vento kvietiĝis.

    En Pavliŝ komencis aperi neklarigebla, malracia timo antaŭ tio nevidebla kaj sensona, kio direktis sin al li. Li faris unu paŝon for de la bordo, poste plian paŝon, ne rigardante sub la piedojn li stumblis kontraŭ ŝtono, apenaŭ falis kaj, neatendite de si, ekkuris supren sur la deklivo, sen retrorigardi kaj penante ŝajnigi, ke lin simple tedis promeni laŭ la bordo.

    — Pavliŝ? — li aŭdis la voĉon de Klaŭdia. — Ĉu io okazis?

    Tiu virino havis intuicion, aŭ eble sperton.

    — Nenio, — Pavliŝ respondis, penante normaligi la spiron.

    Li komencis iri, ĵetis rigardon malantaŭ la dorson al la lago.

    La lago estis idilie kvieta.

    Nur fore la neĝado preskaŭ tute kaŝis la ŝaŭmantan akvon.

    — Nenio, — Pavliŝ ripetis. — Mi iras reen. La lago estas enuiga.

    La kupolo estis firma, agrabla vidaĵo. Tie, interne, estis varme, monstroj ne povas veni tien, eĉ se ili vivas ĉi tie.

    Ĉe la kapsulo staris Salli Gosk. La oranĝkolora skafandro briletis pro humideco. Ŝi svingis la manon al Pavliŝ.

    — Mi eksciis, ke vi foriris por promeni kaj decidis aliĝi al vi. Se vi ne kontraŭas.

    — Ĉu Klaŭdia ne koleros?

    — Tiel estas eĉ pli bone. Laŭ la instrukcio en danĝeraj kaj nekonataj lokoj oni okazigu esplorajn promenojn nur grupe.

    — Kaj kie estas danĝera loko ĉi tie?

    — Ne foriru malproksimen, — ili aŭdis la voĉon de Klaŭdia.

    — Ni nur rigardetos la arbaron kaj tuj revenos, — Salli respondis.

    La malabunda herbo, kovranta la placon malaperis tri paŝojn antaŭ la unuaj arboj. Ĉi tie restis nur nuda tero kun makuloj de musko.

    Trunkoj de la arboj estis blanketaj, jen kun roza, jen kun flava nuanco. Cetere, oni povis ilin nomi trunkoj nur relative — pli ĝuste ili similis subterajn radikojn, kiuj ial decidis rigardi la supran mondon. Tuj ĉe la tero la radikoj ligiĝis en komplikajn nodojn, kvazaŭ pro la timo, ke iu tiros ilin reen sub la teron kaj ili sekuriĝis kontraŭ tio.

    En la kutima senco, foliojn la arboj ne havis. La radikoj maldikiĝis, transformiĝante en grizajn harojn, kiuj pendis kiel franĝo kaj tremis pro ajna moviĝo de la aero, kio atribuis al ili malican, sorĉan aspekton.

    La tero sub la piedoj estis malseka, en iuj lokoj neĝo alternis kun verdaj kaj oranĝkoloraj flokoj de likenoj kaj kun bluaj ĝibaĵoj de musko. La tero similis al ĉifona kovrilo.

    — Kiel en timiga fabelo, — Salli diris.

    Ŝi etendis la manon kaj singarde tuŝis trunkon per la ganto. La trunko facile cedis, kvazaŭ ĝi estis kaŭĉuka, kaj la haroj sur la supro de la arbo ekmoviĝis. Salli kriis kaj forprenis la manon. Pavliŝ eĉ ne ridetis. La makabra spirito de la arbaro deprimis ilin.

    — Kio? — tuj demandis Klaŭdia.

    — Ĉio estas en ordo, — Salli respondis. — Ni kutimiĝos.

    Ili trapasis kelkajn pliajn paŝojn, penante ne tuŝi la trunkojn, kaj haltis.

    — Vidu, — Salli mallaŭte diris.

    Kelkajn paŝojn antaŭ ili, el la musko elstaris negrandaj duongloboj, kiel ĉapeloj de fungoj, kreskantaj el la tero.

    Pavliŝ volis preni unu el la fungoj, sed Salli haltigis lin:

    — Momenton, mi havas palpilon.

    Ŝi etendis la maldikan palpilon al la fungo kaj subite la fungo malaperis pro la tuŝo de metalo, falis sub la teron.

    — Interese, — Salli diris kaj etendis la palpilon al la alia fungo.

    Sed en tiu momento la maldika radiko, komenciĝanta apud la trunko kaj kuŝanta sur la tero, kun la koloro, simila al la trunko kaj tial ŝajne sendanĝera, ĵetis sin al la palpilo, tiregis ĝin al si, volviĝis ĉirkaŭ ĝin, kaj preskaŭ faligis Sallin, ĉar ŝi ne lasis la palpilon, sed penis teni ĝin. Tian elastan forton havis tiu radiko.

    Pavliŝ reagis preskaŭ instinkte. Li prenis anblaston kaj pafis al la radiko. La radiko tuj rektiĝis kaj kvietiĝis.

    Salli staris, preminte la palpilon al la brusto, kvazaŭ timante, ke ankaŭ iu alia volos forpreni ĝin.

    — Pardonon, — ŝi diris.

    — Oni ne ŝatas nin ĉi tie, — Pavliŝ respondis.

    En la arbaro malheliĝis. Neĝa nubo, veninta de la lago, kovris la arbaron per muro el malsekaj neĝeroj.

    — Ni iru hejmen, — Salli proponis.

    — Konsentite.

    Nun ili povis vidi ne pli ol tri paŝojn antaŭen. Verŝajne ili perdis direkton pro la mallonga batalo kontraŭ la radiko, ĉar la arbaro ne finiĝis eĉ kiam ili trapasis kvindek metrojn en ĝi. Ĝi nur iĝis pli densa, kaj la trunkoj — pli dikaj kaj blankaj.

    — Klaŭdia, — Pavliŝ diris. — Montru al ni la direkton.

    — Mankas ankoraŭ, ke vi vojeraru.

    La zumilo de celumilo eksonis.

    Ili estis revenantaj malrapide, ĉirkaŭirante amasojn de musko kaj likeno. Sed unu fojon Pavliŝ tretis oranĝkoloran mukon, kaj ĝi algluiĝis al la boto kaj komencis grimpi supren laŭ la gambo. Pavliŝ klinis sin por forigi la likenon, sed ĝi tuj grimpis al la ganto.

    — Bone, — Pavliŝ diris, — mi konsideru, ke mi kunprenis specimenon.

    — Kion vi kunprenis? — Klaŭdia demandis.

    — Tre malkomforta estas tiu arbaro, — Pavliŝ klarigis. — Mi ne ŝatus vojerari ĉi tie.

    — Mi tuj preparos teon, — Klaŭdia diris.

    — Bonega penso, — Pavliŝ konsentis.

    Tra la lastaj arboj estis videblaj la kupoloj de la stacio, strekitaj per strioj de la pluvneĝo.

    Sed evidentiĝis, ke estas ne tiom facile veni al ili.

    Inter la arbaro kaj la stacio ilin atendis besto.

    Tiaĵojn oni povas nur sonĝi en koŝmaroj. Ses maldikaj kruroj portis la pezan korpon, kovritan per verdeta, longa felo, simila al algoj. La korpo estis ornamita ĉe la dorso per altaj kirasaj platoj. La timiga dentohava muzelo malrapide fermis kaj malfermis la faukon, kvazaŭ la monstro taksis, kiel ĝi mordu la viktimon.

    Vidinte la homojn, la besto aŭdigis strangan, mekan sonon, en kiu Pavliŝ aŭdis minacon kaj defion, kaj komencis balanci sin tiel, ke la platoj sur la dorso komencis tremi, interbatiĝi, aŭdigante teruran batalan tamburadon.

    Ne ĉesante meki, la monstro ĵetis sin al ili.

    Pavliŝ ŝirmis Sallin kaj pafis ŝarĝon de anblasto en la monstron. Blekante per la alta voĉo, la monstro ekturniĝis, ŝajne perdinte la homojn, la etaj ruĝaj okuloj malice brilis. Pavliŝ pafis ankoraŭfoje, kaj denove senrezulte: li nur montris al la monstro, kie ili estas.

    Kaj ne estas klare, kiel finiĝus la batalo, se Klaŭdia ne enmiksiĝus. Sur la pinto de la ĉefa kupolo aperis verda radio. Ĝi tuŝis la monstron kaj tiu falegis sur la teron.

    — Jen kio, — Pavliŝ diris, penante rideti. Li turnis sin al Salli.

    Salli silentis. Ŝi penis liberiĝi de brakumo de arbo. Verŝajne, retiriĝante de la monstro, ŝi premis la dorson al la trunko, kaj tiu brakumis ŝin, kvazaŭ penante ensorbi en sin, elsuĉi ŝiajn sukojn.

    La reston de la anblasta ŝarĝo Pavliŝ uzis kontraŭ la arbo. Tio efikis ĝin. La trunko ŝrumpis, nigriĝis, kaj Salli, farinte tri paŝojn antaŭen, falis en la brakojn de Pavliŝ.

    — Kial vi silentis? — Pavliŝ demandis.

    — Mi ne volis timigi Klaŭdian, — Salli mallaŭte respondis.

    Subtenante Sallin, Pavliŝ venis al la kuŝanta trimetra monstro.

    — Ĉiuj volas vespermanĝi per ni, — li diris.

    Li prenis la stangon de Salli kaj singarde malfermetis per ĝi la monstran faŭkon. Anstataŭ dentoj en la nigra buŝa truo estis flavaj malakraj platoj.

    Klaŭdia elkuris el la kupolo, haltis apude.

    — La unua konkludo, — ŝi diris, — anblasto ĉi tie ne efikas al grandaj ĉasbestoj. Aŭ efikas nesufiĉe.

    — Tio ne estas ĉasbesto, — Pavliŝ oponis. — Tiaj platoj pli taŭgas por froti manĝaĵojn, ol por ŝiri. Kvankam, se ĝi frotus nin, estus malfrue rezonadi. Dankon, Klaŭdia.

    — Mi konstante observis vin.

    — Miaj genuoj tremas, — Salli diris.

    — Mi ĝojas, ke tio okazis, — Klaŭdia daŭrigis. — Tio estas ekzempla leciono.

    — Kio?

    — Ekzempla leciono pri singardeco. Vi decidis promeni sur tiu planedo kiel sur la Tero. Nun vi ne plu faros tion.

    — Eble vi pravas. — Pavliŝ suspiris. — Ĉu vi helpos al mi porti la korpon en la laboratorion?

    — Mi funkciigis servoroboton.

    Kvazaŭ aŭdinte ŝiajn vortojn, el la luko aperis servoroboto kaj obee paŝis al la korpo de la monstro.

    — Kio estas sur via gambo? — Klaŭdia demandis.

    La oranĝkolora likeno kovris per maldika glita muko la krurumon de la skafandro ĝis la genuo. Trapasonte malinfektejon, Pavliŝ skrapis tiun likenon en provtubon.

    

    

     LA ĈAPITRO KVARA

    Ekstere pluvneĝis, kvazaŭ la vintro decidis denove reveni, tial ĉiuj kunvenis ĉe Oldulo, en la klasĉambro. Apenaŭ sufiĉis loko por ĉiuj. La infanoj sidis sur la planko, oni volis forpeli ilin, sed neniu foriris, eĉ la plej junaj. Al Oleg ŝajnis, ke ĉiuj plenaĝuloj havas la saman celon — kontesti Sergejevon, montri lin mensoganto aŭ fantaziulo. Kaj ĉiuj simple ne konsideris Olegon. Oleg ne komprenis, ke tio okazis pro la superstiĉa timo — ĉiuj ege deziris, ke Segejev estu vidinta ĝuste skoltilon, kaj pro tio ili diris la plej frenezajn argumentojn. Eĉ stultajn, laŭ la opinio de Oleg.

    Ekzemple la patrino ial diris, ke tio estis aŭtomata satelito, lanĉita iam fare de la antaŭaj esplorantoj.

    — En la atmosfero? — Sergejev respondis. — En ĝia sufiĉe densa zono? Post la unua turno ĝu forbrulus.

    — Kaj la alto? Ĉu vi certas pri la alto? — Vajtkus demandis. Lia vizaĝo iĝis ruĝa, pli malhela ol lia rufa barbo.

    — Oleg, ripetu.

    Oleg ripetis verŝajne la kvinan fojon, ke tio estis malhela objekto, ĝi moviĝis rapide kaj restigis post si lanugecan voston.

    — La alteco estis malpli ol dek kilometroj, — Sergejev klarigis.

    En la ĉambro estis sufoke, sed ili ne malfermis la pordon, ĉar blinda Kristina estis malvarmuminta kaj tusis.

    — Eblas, — Luiza diris, — ke ĉi tie vivas tre rapidaj birdoj. Fabele rapidaj birdoj.

    — Kun la rapido mil kilometroj hore? — Sergejev pacience demandis.

    Oleg miris pri tia pacienco. Li jam delonge volis krii: tio estis tute ne birdo, nek satelito. Ĉi tie, tute apude estas homoj, kaj ni ial sidas kaj malŝparas la tempon por la vanta babilado!

    — Ĉu vi pensas, ke ĝi estis tro malgranda por interplaneda ŝipo? — Vajtkus demandis.

    — Tipa skoltilo, komprenu, tipa skoltilo, — Sergejev respondis. Mi vidis centojn da ili en la vivo. Kaj mi ankaŭ mem lanĉis ilin.

    — Do ili fotis nin? — Marjana demandis.

    — Mi dubas, — Oldulo enmiksiĝis. — La mapon de la planedo faris la antaŭa ekspedicio, kiam ĉi tien venis "Testo". Tio estis aŭ bioskoltilo aŭ geologia...

    — Nu, almenaŭ vi kredas... — Sergejev replikis.

    — Mi ŝatus kredi, — Oldulo respondis.

    — Do ili povas eĉ ne rimarki nin? — Marjana demandis.

    — Ili povas ne rimarki, — Sergejev konsentis. — Kaj povas ankaŭ rimarki.

    — Bonvolu ne paradi pri via optimismo, — Kristina riproĉis lin. — Neniu rimarkos nin. Oni devas serĉi nin por rimariki. Ĉu vi ne imagas, kiom mizeran punkton ni prezentas sur la vizaĝo de ĉi tiu planedo? Mizeran. Kaj en nia setlejo estas tiom malmulte da metalo, ke rezulte de ajna analizo ĝi ŝajnos nur parto de la arbaro kaj ĝia daŭrigo. Neniu trovos nin.

    — Sed, eble, hazarde?

    — Skoltiloj prenas specimenojn de biosfero, aero, grundo, ili ne faras mapojn, — Oldulo diris. — Kristina pravas, estas nur mizeraj ŝancoj trovi nin. Ne forgesu ankaŭ pri tio, ke ni ĉiam estas sub la nubaro.

    — Sed ili povos vidi la ŝipon, — Oleg enmiksiĝis. — Super ĝi la ĉielo povas esti klara.

    — Pri tio la ŝancoj estas pli grandaj, sed ankaŭ mizeraj, — Sergejev suspiris.

    Jen, Oleg pensis, ili komencas konsenti. Ili permesis konvinki sin, kvazaŭ komplezinte. Li subite deziris laŭte diri, por ke ĉiuj aŭdu: se li ne okupiĝus pri la balono, ili neniam vidus la skoltilon; eblas, ke la ekspedicio, kiu lanĉas la skoltilojn, laboras ĉi tie jam dounjaron kaj eĉ pretas forflugi. Kaj li klare imagis ŝipon, similan al "Poluso", sed alian, kaj purajn kaj bele vestitajn homojn en ĝi, kiuj fermas kontenerojn kun specimenoj kaj diras unu al la alia: jen estas fino, sur tiu planedo estas nenio interesa, krom kriemaj kaproj kaj ŝakaloj.

    En la ĉambro estis tre mallaŭte.

    Kaj jen aŭdiĝis la mallaŭta voĉo de Kazik. Li sidis sur la planko kune kun la infanoj, kaj Fumiko kuŝis surventre sur liaj genuoj.

    — Kaj eble ili jam forflugas?

    — Kiu forflugas? — Kistina demandis per la alta voĉo. — Kial vi pensas tion? Ili nenien forflugos.

    Blovo de vento ĵetis ŝarĝon de neĝo kontraŭ la tegmento kaj la tegmento ektremis.

    La lumo, penetranta tra la fenestroj, tegitaj per vezikoj de mustangoj, estis tiom malhela, ke la homaj vizaĝoj svagiĝis, kaj en la duonlumo ne estis videblaj la mienoj. Videblis nur samaj grizaj makuloj.

    — Ni devas veni al ili, — Dik decidis. — Se ni sidos ĉi tie, nenio okazos. Ni devas veni kaj diri al ili, ke ni estas ĉi tie.

    — Bravo, Diĉjo, — Marjana laŭdis lin kaj metis la manon sur lian ŝultron.

    "Stulte, — Oleg ofendite pensis. — Ĝuste mi devis diri tion. Kial do mi atendis Dikon diri?"

    — Kien do vi iros? — la patrino demandis. — Eble tiu skoltilo iras laŭ rondo? Eble ĝi flugis dekstren, kaj eble maldekstren? Eble ĝi devas ateriĝi en la alia hemisfero?

    — Kion do vi proponas? — Oldulo demandis.

    — Ni devas doni ian signalon.

    — Kaj kiel do ni signalos?

    — Mi pensis pri tio, — Sergejev diris. — Laŭ mia opinio, nia situacio ne estas tute senespera. Ni ĝuste scias direkton de la moviĝo de la skoltilo. Kaj mia persona sperto diras al mi, ke skoltiloj malofte rondiras. Oni lanĉas bioskoltilojn flore.

    — Se tio estis bioskoltilo, — la patrino replikis.

    Oleg komprenis, ke la patrino rezistas ne ĉar ŝi vere ne kredas al Sergejev. Ŝi ne opinias vana ajnan provon trovi la ekspedicion. Ŝi timas nur ĉar Oleg povos esti sendita serĉi la ekspedicion. Kaj ŝi, anstataŭ diri tion, serĉas aliajn kaŭzojn.

    — Ĝi flugis laŭ dekliva tre malkruta arko, — Sergejev rememoris. — Kaj poste kaŝiĝis en la nubaron.

    — Kial do vi ne diris tion pli frue! — Oldulo kriis.

    — Vi tute ne volis kredi al mi, — Sergejev respondis. — Kaj tio ja estas nur detalo.

    — Detalo! — Vajtkus ekridis per alta voĉo, kaj la patrino kriis por supersoni lian ridon:

    — Ĉu tio okazis proksime? Kie estas tiu punkto?

    — Mi povas indiki la direkton, — Segejev respondis, — kie troviĝas la bazo de tiu skoltilo. — Kaj li levis la manon.

    — Sud-oriento, — Oldulo diris.

    — La nuboj estas monotonaj kaj erarigaj, — Sergejev daŭrigis. — Kaj aldone mi ne povas ĝuste diri, kiom longe tiu skoltilo flugis ene de la nubaro kaj sub ĝi.

    — Nu almenaŭ proksimume, proksimume? — Luiza redemandis.

    — Kelkajn dekojn da kilometroj. Apenaŭ pli.

    — Tio jam estas hazarda fortuno, — Vajtkus diris.

    "Li neniam marŝis en la arbaro, — Oleg pensis. — Li ne imagas, kio estas cent kilometroj ĉi tie. Neniu el ni marŝis tiom malproksimen, ankaŭ ne Dik. Ne, ni marŝis nur al la ŝipo, en la montaron. Kaj sud-oriente situas tre malfacila arbaro. Kaj la marĉoj. Foje Dik venis al la rivero, antaŭ ĝi estis marĉoj".

    — Ni povas konsideri tion fortuno, — Sergejev konsentis. — Almenaŭ ne estas neeble atingi ilin.

    — Malfacile, — Dik diris.

    — Tamen reale, ĉu vi konsentas, reale? — En la voĉo de Vajtkus aperis petaj intonacioj. Li komprenis, ke li persone ne sukcesus veni tien. Do devos iri Dik kaj Oleg.

    — Ili jam forflugis, — la patrino ripetis. — Dum vi estos marŝantaj al ili, ili jam certe forflugos.

    — Ni ne povas perdi tiun ŝancon, — Oldulo oponis. — Se necesos, ankaŭ mi marŝos.

    — Ĉu vi? — Dik dubeme diris. — La vojo estas malfacila.

    — Tamen eblas ja veni al ili. — Kazis ekstaris. — Ni faros floson.

    — Kaj la marĉoj? — Dik demandis. — Mi foje provis veni tien.

    — Ni ĉirkaŭiros ilin. Ili ja finiĝos ie.

    — Kaj ne forgesu, — Oleg memorigis, ĉar evidentiĝis, ke marŝos ne li, sed la aliaj, — ni ja atingis la montpasejon. Kaj tio estas malpli facila.

    — Kvin aŭ ses tagojn da marŝado, — Vajtkus kalkulis. — Mi marŝos kun vi.

    — Tio estas pli danĝera vojo, ol tiu al la montpasejo, — Sergejev diris.

    Mallumuĝis malantaŭ la fenestro, Oldulo bruligis la kandelon kaj la flameto ekludis sur la vizaĝoj, igante ilin malsimilaj kaj malicaj.

    Iu moviĝis malantaŭ Oleg, proksimiĝis, la mola mano tuŝis lian kolon. Vajtkus kaj Sergejev diskutis pri la lando, kiu estis sud-oriente, kvazaŭ ili jam estis tie. Oleg rigardis malantaŭen, ĉar li volis, ke tio estu la mano de Marjana, sed li sciis, ke tio ne estas Marjana: ŝi havas sekan malmolan polmon. Tio estis Liz.

    Ŝi proksimigis la lipojn al la orelo de Oleg.

    — Ne iru tien, restu, mi timas pri vi.

    Ŝi parolis flustre, sed la homoj sidis tiom dense, ke al Oleg ŝajnis, ke ĉiuj aŭdis ŝiajn vortojn kaj tuj ridos. Kaj li formovis la kapon, por liberiĝi de la tuŝo, kaj nenion diris. En la oreloj estis bruo kaj li kun peno komprenis, kion Oldulo diris pri la floso.

    — Por fari floson estas bezonataj traboj. Kaj por tio necesas haki la arbojn. Hakilon ni havas solan, nia segilo ne estas fortika. Kaj ankaŭ ni ne scias, ĉu la trunkoj de la arboj, kiuj kreskos tie, flosos aŭ dronos.

    — Se ne estus la rivero, — Dik diris, — ni venus tien post kvin tagoj.

    — Eblas fari vezikojn, — Oleg elpensis, — por flosi. Infanoj ja flosas per vezikoj. Ili similas al aerbalonoj, sed estas malpli grandaj. Ankaŭ ni povos transiri la riveron per vezikoj.

    — Tio estas bona ideo, — Oldulo rimarkis.

    — Momenton, momenton! — Marjana subite ekparolis tre rapide, kvazaŭ ŝi timis, ke iu interrompos ŝian parolon aŭ konjektos ĝin, antaŭ ŝi sukcesos fini. — Oleg diris, ke vezikoj similas la balonon. Sed ni tute ne bezonas flosi sur la rivero kaj marŝi sur la marĉoj. Ni ja havas balonon!

    — Balono! — Oleg diris neatendite de si. — Kaj ni vane babilas...

    — Kiel do ni flugos al la ŝipo? — Sergejev demandis.

    — Kiucele? — Oleg miris. — La ŝipo jam ne plu estas bezonata.

    Ekbruis multaj voĉoj, ĉiuj interrompis unu la aliajn, ĉar tiu ideo estis bonega solvo de la problemo. La renkontiĝo kun tiu nekonata sava ekspedicio, lanĉanta la skoltiojn, iĝis reala kaj facila. Restis nur enbaloniĝi kaj flugi unu tagon, aŭ eĉ malpli. Iuj diris, ke la ventoj ĉi tie estas nefidindaj, se nokte varmiĝos kaj rosos, do la vento nepre estos suda. Eĉ la patrino trankviliĝis kaj diris al la orelo de Oleg, ke li vestu sin pli varme. Sed tuj Kristina ekĝemis kaj diris, ke ŝi sentas sin malbone kaj sufoke kaj petis konduki ŝin hejmen. Kaj Liz petis Olegon helpi al ŝi pri tio, ĉar ŝi mem ne sukcesos.

    Oleg ne volis foriri, ĉar tuj oni komencos diskuti la plej gravan aferon, koncernan ĝuste lin.

    Feliĉe Sergejev tuj ekstaris.

    — Paŭzo, — li anoncis. — Ĉi tie ne eblas spiri. Mi proponas, ke ĉiuj vespermanĝu kaj poste ni daŭrigu la konversacion. Ni enlitigos la infanojn kaj poste parolos. Tio ja estas tre serioza afero.

    Oleg ne komprenis, kial ĝi estas serioza, sed estis danka al Sergejev, ke tiu ĉesigis la diskuton.

    Ili kondukis Kristinan al ŝia hejmo, Liz tute ne helpis al Oleg, sed simple paŝis apude. Kaj Oleg ne bezonis ŝian helpon, Kristina estas malpeza, tute senkorpa, eblis porti ŝin surbrake.

    — Mi revas, — Kristina diris, — Mi kvazaŭ spertas dolĉan koŝmaron. Ĉu vere mi vidos finfine verajn homojn? Mi opinias, ke mia blindeco estos kuracita tuj, eble eĉ ĉi tie, en la stacio. Tio ja ne estas malfacila operacio, ĉu ne?

    — Certe, vi estos kuracita, — Oleg konsentis. Li tuttempe sentis la rigardon de Liz.

    — Mi sopiras sen vi, — Liz diris. — Vi tute ne vizitas nin.

    — Kaj kiu bezonas nin? — Kristina komencis sian tristan kanton. — Eĉ se ili kuracos min, neniu redonos al mi la junecon. Neniam. Kaj eble mi prefere ne plu malfermu la okulojn — ĉu estus agrable vidi en la spegulo kriplulon kaj ruiniĝinton?

    Sed Oleg ne kredis, ke ŝe vere pensas tiel. Ŝi verŝajne esperas, ke oni redonos ankaŭ la junecon al ŝi. Povis ja okazi, ke dum dudek jaroj en la Galaksio ŝanĝiĝis tiom da aferoj, ke la homoj ĉesis morti. Ekzistas ja tiom da liberaj planedoj, ke la homoj havas multe da loĝeblaj lokoj kaj ili sufiĉas por ĉiuj. Oldulo instruis al li, ke la naturo kalkulis al la homo tiom da vivo, por ke la specio ne pereu. Por ĉiu biologia specio validas la sama leĝo: daŭro de la vivo de unu estaĵo devas esti sufiĉa, por ke tiu sukcesu postlasi idojn kaj laŭbezone helpi al ili vivi. Fiŝoj, kiuj multiĝas per frajado, povas perei tuj frajinte, ĉar estas multege da frajeroj. Por mamuloj jam gravas mamnutri la idojn, kaj eble eĉ nutri kelkajn naskitarojn, ke la specio multiĝu. Kaj homoj iam vivis po dudek aŭ tridek jarojn. Kaj poste ili komencis superruzi la naturon, kaj tiam la homo iĝis civilizita. Pli poste la homo venkis multajn malsanojn kaj nun ĝi vivas cent jarojn. Por la specio ne estas bezonate, ke la homo vivu cent jarojn, sed ĝi vivas tiom. Do ankaŭ tio havas sian sencon? Kiam Oleg komencis rakonti al Oldulo tiun ideon, Oldulo respondis, ke Oleg estas deterministo. Oleg ne oponis. Li jam fime decidis, ke li pravas. Li pravas pri tio, ke ne estas hazardo, ke la homo vivas cent jarojn — tio estas bezonata por la Naturo. Ĝi volas loĝigi la homon en la tuta Galaksio, sur ĉiuj planedoj, kie mankas propra inteligenta vivo. Kaj por tio necesas multaj miliardoj da homoj. Kaj estas bezonataj ankaŭ olduloj, ĉar ili havas sperton kaj saĝon. Kaj ili estas bezonataj sur la novaj planedoj eble eĉ pli ol sur la Tero. Sen Oldulo kaj Tomaso, la vilaĝo jam delonge mortus aŭ sovaĝiĝus. Povas esti, ke la homoj malkovros la eternan junecon kaj senmortecon. Sed tio signifas, ke ili devas fari unu plian salton — al la aliaj galaksioj.

    — Vi venu al mi, — Liz ripetis, kaj Oleg komprenis, ke ŝi tiun tutan tempon estis parolanta monotone kaj pacience. — Mi atendos vin. Kiam ĉiuj enlitiĝos, vi venu al mi. Kristina silentos.

    — Mi ne silentos, — Kristina enmiksiĝis, — vi ĝenos min. Vi ankoraŭ estas infanoj kaj por vi estas tro frue pensi pri tio.

    — Ni nenion pensas, — Oleg respondis.

    Ili venis al la domo. Oleg lasis Kristinan.

    — Liz, vi enkonduku ŝin, kaj mi devas iri.

    — Mi atendos vin, — Liz ripetis. — Mi ĉiam atendos vin.

    — Bonan nokton.

    Li ne atente aŭskultis ŝiajn vortojn, kaj al li ŝajnis stranga, ke Liz povas ĝuste nun tion diri. Li ne komprenis, ke Liz sentis fortan timon: li tuj denove foriros aŭ forflugos ien kaj ŝi devos atendi lin sen scii, ĉu li revenos aŭ ne. Kaj ŝi povis nenion fari al si, ŝi konstante pensis pri Oleg kaj eĉ dum noktoj ŝi eliris el la kabano, venis al lia domo kaj staris malantaŭ la maldika muro, por aŭskulti lin malfrue vespere konversacii kun Oldulo aŭ kun la patrino. Kaj poste ŝi aŭskultis lin dormi kaj rezistis la akran deziron sensone veni en lian hejmon kaj kuŝi apud lin, brakumi lin varman kaj obeeman.

    Kaj Oleg jam revenis al Sergejev, kie jam estis Oldulo kaj Vajtkus. Kvazaŭ la konsilio de la setlejo. Ili ne vokis Olegon, sed ankaŭ ne volis forpeli lin. En la setlejo okazis, ke ĉiu mem decidis, ĉu li venu al la konsilio aŭ ne. Kaj nun Dik foriris por dormi, kvankam la konversacio koncernis ankaŭ lin, Marjana estis ĉi tie kaj Linda. Tio estas ilia hejmo, do ili povis nenien foriri. Estis ankaŭ Kazik, sed li ne eniris, li staris ekstere, tremis ĉe la muro kaj aŭskultis. Oleg kapsignis al li:

    — Vi eniru, ne staru ĉi tie.

    Sed Kazik nur svingis la manon. Li pli bone sciis, kion fari decas kaj kion ne.

    — Mi sidos, ĉu ne? — Oleg petis, enirinte la ĉambron.

    Neniu respondis kaj ankaŭ neniu kontraŭis. Sergejev resumis ĉion, kion li diris antaŭe:

    — Tial mi restas ĉe mia opinio. La ordo de la prioritato devas esti rokfirma.

    Ĉiuj silentis.

    "Kiu ordo de la prioritato? — Oleg pensis. — necesas atendi. Iu tuj respondos kaj ĉio fariĝos komprenebla."

    — Sergejev pravas, — Oldulo konsentis. Li movis al si per la sola mano tason kun teo kaj glutis.

    Marjana metis tason antaŭ Olegon.

    — La eterna problemo, — Oldulo daŭrigis, — de aglo kaj pasero. Ni ne povas sendube scii, ĉu ĉi tie laboras ekspedicio aŭ Sergejev kun Oleg vidis nur fatamorganon.

    — Ne, — Oleg oponis.

    — Ne interrompu min. Ni ne scias, kial la skoltilo malleviĝis tie, eble nur por preni specimenojn. Ni ne scias, ĉu tiu ekspedicio restos ĉi tie aŭ intencas forflugi, eble tio estas nur aŭtomata stacio. Ni scias nenion. Tio do estas aglo en aero. Certe, estus agrable renkonti ĉi tie homojn. Tio similas la helan revon. Sed bedaŭrinde, la probablecoj kontraŭas tion. Kompense ni havas en mano paseron — "Poluson". Ĝi estas atingebla. Mi esperas, ke Oleg ne vane pasigis la vintron. Mi kontrolis lin, kaj ne nur mi, ankaŭ vi, Sergejev. Liaj scioj certe ne sufiĉas, sed imponas. Kaj estas la espero, ke vi kun kun li povos ion aranĝi pri la telekomunikilo. Mi finis.

    Oldulo komencis trinki la teon, kaj Oleg ne komprenis, kion li celas. Ĉu oni ne flugu serĉi la ekspedicion?

    — Tio ne estis fatamorgano, — Oleg enmiksiĝis. — Mi certas.

    — Ekzistas ankaŭ la alia problemo, — Vajtkus diris. — Pri kapro, brasiko kaj lupo.

    Oleg sciis ĝin. Sed li ree ne komprenis, kial Vajtkus diris tion. La ceteraj komprenis, Sergejev ridetis kaj rigardis al Oleg.

    — Klarigu, — Oleg petis. — Ĉar vi ĉiam diras enigmojn.

    — Tio estas ne enigmoj, sed problemo, — Sergejv korektis.

    Marjana sidiĝis apud Olegon, kaj li vidis ŝian klaran profilon. La profilo estis tre bela, kaj Oleg ĉesis rigardi ĝin por ne preterlasi la vortojn de Sergejev.

    — Necesas flugi al la ekspedicio, ĉu vi konsentas?

    — Certe necesas. Kaj per la balono, — Oleg konsentis.

    — Dume ni ĉiuj konsentas. Due: kiu flugu?

    — Mi flugos. Eble kun Marjana, eble kun Dik, — Oleg respondis. — Ni havas sperton.

    — Kaj ni opinias, ke vi prefere ne flugu.

    — Kial?

    — Tial. Vi ĵus aŭdis pri la aglo en aero kaj la pasero en mano. Nia setlejo estas tre malgranda kaj ĉi tie loĝas ankaŭ tre malmulte da homoj. Kaj por travivi ni devas laŭeble elimini la riskon.

    — Mi ne komprenas.

    — Vi devos marŝi al "Poluso". Tio estas nepra. Kaj vi jam baldaŭ marŝos. La somero jam komenciĝis.

    — Ni flugos, kaj, se ni neniun trovos, ni revenos kaj flugos al "Poluso". Tio estas tre facila.

    — Tute ne facila! — Sergejev preskaŭ kriis kaj eĉ batis per pugno la tablon tiel, ke eĉ la taso saltis al la rando kaj Marjana apenaŭ sukcesis kapti ĝin. — Ni ne scias, kiom daŭros la flugo al la ekspedicio, ni ne scias, kie ĝi troviĝas, ni tute nenion scias. En la plej bona okazo ni povas esperi, ke la balono portos la homojn trans la riveron kaj la marĉojn. Mi ne kredas, ke en tiuj arbaroj la balono povos alteriĝi kaj ree leviĝi. Plej verŝajne, oni devos forlasi la balonon kaj esti preta al tio, ke la marŝado al la homoj daŭros multe da tempo.

    Oleg aŭdis moviĝon ĉe la pordo. Evidentiĝis, ke Kazik ĵus eniris, ne sukcesinte lukti kontraŭ la scivolemo, aŭ eble, ĉar li frostiĝis ekstere. Li haltis ĉe la pordo kaj staras senmove, kiel arbo.

    — Kaj la ŝipon eblas atingi, — Oldulo daŭrigis. — Ni scias la vojon, ni havas la sperton, tiu vojaĝo estas malfacila, sed ne eksterordinara. Kaj vi estas nepra por ĝi. Vi povos veni tien kun Sergejev. Ĉu klaras?

    — Kaj kiu do flugos per mia balono? — Oleg demandis, akcentinte la vorton "mia".

    — Ĝi estas nia komuna balono, — Marjana korektis lin, kvazaŭ ofendiĝinte.

    — Per la balono flugos Dik kaj Marjana, — Oldulo respondis. — Ili plej bone el ĉiuj povus vivi en la arbaro.

    — Ankaŭ mi, — Kazik aldonis mallaŭte.

    — Dormu, Kazik, — Vajtkus ordonis. — Estas jam malfrue.

    Kazik restis stari ĉe la pordo, kaj lia senmova pozo tiom esprimis la obstinon, ke Vajtkus ŝajnigis, ke li ne plu rimarkas la knabon.

    — Kio do okazas, — Oleg kolere komencis, — mi provis la balonon, mi plej bone scipovas flugi per ĝi. Mi devas flugi per ĝi al la ŝipo, kaj nun oni forprenas ĝin de mi?

    — Kaj kion vi farus sur nia loko? — Oldulo demandis. — Se vi zorgus ne nur pri vi, sed ankaŭ pri la tuta setlejo?

    — Mi rifuzus tiun flugon al la skoltilo. Tie tute mankas skoltiloj.

    — Nu jen, — Sergejev ridetis, — tio estas superflua.

    — Do mi flugos kun Marjana. Kaj sergejev venos al la ŝipo. Ankaŭ li multon scias pri telekomunikiloj.

    Oleg komprenis, ke li ne povas permesi, ke Marjana kun Dik sen li flugu tiom malproksimen — al la marĉoj, al la rivero, kaj li ĉi tie restu kaj atendu la someron. Tial li komencis novan atakon.

    — Kial vi opinias, ke la balono ne povos alteriĝi kaj ree leviĝi? Ni flugos kaj revenos. Ekstremokaze ni revenos sen la balono. Kaj faros la novan. Ĉistopluo helpos al ni, kaj mustangojn ni kaptos.

    — Mustangoj formigras ĝis aŭtuno, — Kazik mallaŭte diris. — Ni ne plu kaptos mustangojn.

    — Nu, tio ne estas vere grava, — Oleg incitite oponis. — Ni tutegale havos la tempon ankaŭ por la ŝipo. La somero estas longa.

    Neniu kontraŭis lin. Ĉiuj silentis kaj ne rigardis lin. Oldulo trinkis la teon, Vajtkus tordis la barbon, kvazaŭ plektante harligon, kaj Sergejev prenis tranĉilon kaj povis forraboti branĉon de la tablo.

    Oleg silentiĝis, kaj al li ŝajnis, ke ĉiuj konsentas kun li. Silento estas konsento, do li konvinkis ilin. Kaj subite Marjana ekparolis.

    — Ili bone decidis, — ŝi diris. — Sed ili timas laŭte diri tion, kion necesas diri.

    — Kion? — Oleg miris pri tio, kiel ŝi parolas. Ili ĉiuj sciis ion evidentan por si, sed malklaran por li. — Kion?

    — Tion, ke ni, tiuj, kiuj marŝos al la skoltilo, povos ne reveni. Ni povos longe ne reveni, aŭ tute. Kaj en tiu okazo nepras, ke vi restu kaj atingu la ŝipon.

    — Vi freneziĝis! — Oleg kriis. — Vi ne rajtas tion diri!

    Kaj la pliaĝuloj silentis, ĉar ili estis konsentaj kun Marjana kaj ĉiam konsideris la malican nepardoneblan varianton, ke Marjana povos ne reveni.

    — Tio estas komprenebla, — Marjana finis. — Ĉu vi volas teon?

    — Mi tute ne plu volas paroli kun vi ĉiuj! — Oleg kriis kaj ĵetis sin al la pordo.

    Kazik apenaŭ sukcesis salti for de lia vojo.

    Oleg kuris kelkajn paŝojn laŭ la strato, la piedo trafis en malvarman flakon. Li paŝis malpli rapide al la barilo laŭ la kota vojo. La maldika glacio krakis sub la piedoj. Oleg ne rimarkis la malvarmon.

    Li haltis ĉe la barilo, rigardante al la malhela arbaro, en kiu flugis etaj bluaj lampiroj. Li aŭdis la ŝtupeton ĉe la domo de Sergejev knari, Oldulon kun Vajtkus eliri. Aŭdiĝis la mallaŭta voĉo de Vajtkus:

    — Kio okazis al li? Ĉu li domaĝas sian balonon?

    — Ankaŭ tio, — Oldulo respondis. — Sed estas ankaŭ alia kaŭzo.

    Sed tiun alian kaŭzon Oleg ne aŭdis, ĉar Oldulo diris flustre la finon de sia frazo.

    — Strange, — Vajtkus diris. — Verŝajne vi pravas, mi ne rimarkas evidentajn aferojn. Ili jam estas preskaŭ adoltoj. Kaj la aferoj, evidentaj kaj naturaj sur la Tero, ĉi tie ial iĝas nerimarkeblaj.

    — Kaj mi kompatas la knabon.

    — Sed mi ne vidas alian vojon.

    — Ankaŭ Oleg komprenos, — Oldulo diris pli laŭte, kaj Oleg kolere pensis, ke Oldulo diris tion intence, ĉar li scias, ke Oleg aŭdas ilin, kaj li volas krii responde al ili: eĉ ne pensu! Mi ne volas eĉ ion kompreni!

    Vajtkus kaj Oldulo ĝisis unu al la alia kaj disiris.

    Pordo knaris. Iu eliris el la domo de Sergejev. Oleg pensis, ke Sergejev iras por admoni lin, sed esperis, ke tio estas ne Sergejev.

    — Oleg, — li aŭdis la voĉon de Marjana. Ŝi serĉis lin.

    Oleg volis respondi, li ĝojis, ke Marjana serĉas lin. Sed ial li ne respondis. Verŝajne, li mem ne komprenis kial. Certe, li povus respondi kaj Marjana tuj komencus admoni lin, same, kiel la aliaj. Ŝi konsentas flugi per lia balono, ŝi konsentas, ke Oleg restu ĉi tie. Sed ĝuste ŝi, sola el ĉiuj homoj de la mondo, devas kompreni, ke oni ne obeu la singardemajn oldulojn. Ili ĉiam timas. Ili timas morti ĉi tie, ili timas riski, ili fajfas pri tio, kion Oleg sentas, kion li deziras, ili ĵetus lin en kavon, se laŭ ilia opinio tio profitigus la setlejon. Kaj kio estas "profito por la setlejo"? Ili ja pensas nur pri si, ĉiu nur pri si. Profito por la setlejo estas nur vanaj vortoj. Verŝajne, ankaŭ tiuj homoj, kiuj komencis militon sur la Tero por konkeri la aliajn homojn, parolis pri profito por sia setlejo. Li devas forgesi pri ĉio, ne atenti ilin. Ĉe la mateniĝo li leviĝu per la balono mem sola kaj forflugu. Li scias la direkton. Li mem venos tien, trovos la ekspedicion. Kaj vere, kio malhelpas lin forflugi ĉe la mateniĝo? Kie estas la balono?

    La balono estas akurate faldita sub la tegmento. Li sola ne povus prepari ĝin.

    Oleg decidis provi dum ĉiuj dormas. En tiu momento li ne pensis pri vento, nek pri tio, ke iu devos malligi la balonon. Li turniĝis kaj ekkuris al la ŝedo. Li havas plenan nokton por tio.

    Tiam Marjana, kiu ne foriris, ĉar ŝi certis, ke Oleg estas ie proksime, rimarkis lin. Ŝi ne vokis lin, sed simple venis al la ŝedo.

    — Kion vi volas fari? — ŝi demandis flustre.

    Oleg ektremis.

    — Kial vi? — Ankaŭ li parolis flustre.

    Marjana ne vestis sin antaŭ eliri eksteren, ŝiaj haroj estis malsekaj pro la pluvneĝo kaj pendis kiel longaj tufoj.

    — Mi timis pri vi. Vi ien forkuris.

    — Iru dormi. Mi mem ĉion faros.

    — Vi volas forflugi sola. Tio estus stulta.

    — Mi estas la plej stulta ulo en la setlejo, — Oleg konsentis. — Vi ĉiuj estas saĝaj, sed mi estas stultulo. Tial mi restu ĉi tie kaj atendu.

    — Vi ja studis dum la tuta vintro. Multego dependas de vi.

    — Se mi scius, kiel ĉio ĉi finiĝos, mi neniaokaze studus.

    — Mi amas vin, ĉar vi estas la plej saĝa.

    — Neniu amas min, oni volas nur uzi min, kiel maŝinon. Kaj neniun interesas, kion pensas mi mem.

    — Ne timu pri mi. Mi flugos kun Dik. Vi ja scias, ke nenio okazos.

    — Se nenio okazos, do ni flugu kune.

    — Kaj se tamen io okazos?

    — Des pli.

    — Oleĉjo, ne kontraŭu. Vi ribelas, ĉar ili pravas. Kaj vi scias, ke ili pravas. Dum ni estos flugantaj tien, vi estos preparanta sin al la marŝado.

    — Se tie estas ekspedicio, do neniu bezonas mian marŝadon. Tio estas trompo.

    — Ne, tio estas pensoj de saĝaj homoj.

    — Ili pensas nur pri si.

    — Estas stulte kaj strange aŭdi tion de vi, Oleĉjo. Ili pensas same, kiel mi. Pri la infanetoj, kiuj kreskas kaj kiuj devas reveni hejmen por lerni. Pri olduloj, kiuj volas vivi. Kaj ankaŭ pri vi.

    — Do vi iru kun mi en la montaron.

    — Kaj kiu flugos?

    — Dik kaj Kazik. Ili sukcesos.

    — Vi tion diru al neniu eĉ iam. Aŭ mi eĉ ne konas vin. Ĉu vi ne hontas alligi min ke mi sidu apud vi!? Kial? Por rigardi al vi? Por tio vi ja havas patrinon.

    — Ili ne bezonas vin.

    — Mi scias ĉiujn herbojn kaj kuracilojn. Mi estas bezonata tie.

    — Mi bezonas vin.

    — Kial?

    — Vi scias. Ĉar mi amas vin.

    Pordo knaris, ŝajne apude.

    — La patro, — Marjana diris. — Iru dormi. Kaj se vi vere amas min, kiel vi diras, vi ĉion komprenos.

    La malhela figuro de Sergejev svage alproksimiĝis tra la pluvneĝo.

    Marjana tiris Olegon je la mano al la domoj. Kaj li obeis.

    Oleg estis tiom konfuzita, ke li mem ne sciis, kion li pensas.

    — Mi jam perdis la paciencon, — Sergejev diris.

    — Ni konversaciis, patro.

    — Do bone. — Sergejev metis la pezan manon sur la ŝultron de Oleg. — Ankaŭ mi sur via loko afliktiĝus. Mi komprenas. Sed ankaŭ vi, Oleg, komprenu nin. Al ni estas tre malfacile. Ĉiujn ĉi jarojn ni vivas apud la morto. Vi estas tro juna, por senti tion same, kiel ni sentas. Ĉu vi opinias, ke mi ne timas forpermesi Marjanjon? Kaj ĉu ankaŭ pasintjare mi ne timis? Vi bonvolu pensi.

* * *

    La sekvan tagon ili komencis prepari la balonon al la fora vojaĝo. Oleg trifoje leviĝis per balono kun Dik kaj Marjana, kaj unu fojon ankaŭ Kazik flugis kun li. Neniu volis forpermesi Kazikon, sed poste ĉiuj rezignaciis pri tio, ke Kazikon ne eblas haltigi. Li tutegale flugos. Kaj Dik kun Marjana ne kontraŭis. Kazik ne estis ŝarĝo.

    Oleg leviĝis kun Dik kaj montris al li, kiel malpliigi la fajron en la brulilo kaj kiel forĵeti la balaston. Dik estis silenta kaj obea, en la aero li perdis sian memfidon. Ili preskaŭ ne konversaciis.

    Ili leviĝis super la nubaron. Ĉi-foje necesis leviĝi multe pli longe, kaj ŝajnis, ke la nuboj neniam finiĝos. Sur la balono ekbrilis glacio. Oleg volis reveni, sed decidis atendi iomete pli, ĉar estis interkonsento, ke en ĉiu flugo li penos levi la balonon super la nubaron, kiel en la unua tago, esperante vidi skoltilon.

    Sed dum la du unuaj flugoj ili ne vidis skoltilon.

    Oleg rigardis al Dik. La tutan vivon li kutimis cedi al Dik la ĉefecon en la arbaro kaj la setlejo. Ĉar Dik estas pli forta kaj pli lerta. Verdire, estis unu fojo, en la ŝipo, kiam Oleg evidentiĝis pli forta ol Dik. Sed tio okazis antaŭ longe kaj nun estas forgesita. Kaj nun, vidante la fingrojn de Dik konvulsie kroĉi la randon de la korbo, Oleg denove sentis sian ĉefecon. Kaj li decidis ne mallevi la balonon. Se Dik petus malleviĝi, do li konsentus kun li. Sed Dik silentis, kaj liaj fingroj estis tute blankaj, pro malvarmo aŭ pro sinstreĉo.

    Kaj la nubaro ne finiĝis. Ĉirkaŭe estis nur grizo. Vento ne estis kaj ne povis esti, ĉar la balono moviĝis kune kun la vento, sed la malvarmo terure turmentis ilin.

    "Ni malleviĝu, — Oleg ripetis pense, ne forturnante la rigardon de la fingroj de Dik, — Alie ni povos esti forportitaj malproksimen."

    Dik levis la kapon, kvazaŭ esperante vidi, ke la nubaro finiĝas. Kaj subite li demandis:

    — Kaj eble ni ne leviĝas?

    — Ne, ni leviĝas, — Oleg respondis, kvankam li jam ne estis certa pri tio, kaj li forĵetis trans la bordon la lastan sakon kun sablo.

    La balono ektremis.

    Dik denove silentiĝis.

    Oleg etendis la manon al la brulilo por malpliigi la fajron. Kaj en tiu momento li komprenis, ke la nubaro finiĝas kaj tra ĝi videblas la ĉielo.

    Supre, sub la ĉielo, ili restis nelonge, ĉar ili tre frostiĝis kaj pasis multe da tempo ekde la starto. Sed Oleg estis preskaŭ feliĉa. Estas malfacile klarigi la kaŭzon. Eble ĉar ili tamen atingis la ĉielon.

    — Vi faris bonan balonon, — Dik diris.

    Kaj Oleg estis danka al Dik pro tiuj vortoj. Se Dik ne dirus tion, Oleg ne komencus:

    — Dik, aŭskultu, mi devas diri al vi unu gravan aferon.

    — Ĉu al mi?

    — Sed vi ne ridu. Mi amas Marjanan.

    — Ĉu Marjanjon? Amas? — Dik ne tuj komprenis, kion signifas tiuj vortoj. — Kiusence?

    — Vere, kiel en la romano. Mi volas edziĝi al ŝi.

    Dik snufis. Li ne sciis, kion diri.

    — Mi tre petas vin, vi zorgu pri ŝi, ĉu en ordo? Ŝi tamen estas ino, ĉu vi komprenas?

    — Stultulo, — Dik respondis. — Kio ŝanĝiĝos? Ĉu mi portu ŝin sur la brakoj? En la arbaro ĉiuj estas egalaj.

    — Mi komprenas. Tamen mi petas.

    — Ŝi restu, — Dik proponis. — Ni kun Kazik povos veni duope.

    — Ne, ŝi flugos. Ne eblas ŝin malkonvinki.

    Dik respondis nenion. Li ŝajne estis malkontenta pri la vortoj de Oleg. Almenaŭ oni povas diri, ke li tute ne ĝojis pri ili.

    — Verŝajne, hodiaŭ ni ne vidos skoltilon, — Oleg decidis. — Mi komencu malsupeniĝi, alie ni frostiĝos.

    Li reduktis la fajron, kaj la balono komencis mergiĝi en la nuban tavolon.

    Dik silentis.

    Ili malleviĝis sen eĉ unu vorto. Nur kiam finiĝis la nuboj kaj la tero iĝis videbla, Oleg diris:

    — Vi rediru al neniu.

    — Ĉu iun tio interesus? — Dik respondis, pensante pri io propra.

    Maldensa arbaro kuŝis sub ili. Ili estis forportitaj relative malproksimen, feliĉe norden, kie estis vastaj malplenaĵoj. Ili alteriĝis sur unu el la placoj. Iam, antaŭ epoko, ili kun Tomaso ĉi tie marŝis al la ŝipo.

    Ekis vento kaj trenis la balonon sur la tero. Ili tre laciĝis, antaŭ sukcesis bridi la balonon.

    — Mi timas, ke ĝi servos nur unu fojon, — Dik diris, kiam ili, senfortaj pro laciĝo, sidiĝis sur la teron, forsvingante la muŝetojn. La balono kuŝis apude kiel amaso de brila ŝtofo. — Estos malfacile leviĝi el la arbaro.

    — Vi prefere revenu ĉi tien per ĝi, — Oleg diris. — Mi ĝuste tial petis flugi kun vi, ĉar mi bone scipovas stiri ĝin.

    — La afero ne estas komplika, — Dik respondis. — Ankaŭ vi ellernis ĝin antaŭ ne longe.

    Aŭdiĝis krioj — infanoj, gvidataj de Kazik, kuris el la setlejo. Ili vidis, ke la balono estis portita al la placo.

* * *

    Malgraŭ la hasto, pasis plenaj dek tagoj, antaŭ la balono leviĝis kaj direktis sin al la sud-oriento. La kvar lastajn tagojn ili atendis favoran venton.

    Aeronaŭtoj, kiel Oldulo nomis ilin, estis tre varme vestitaj. La varmaj vestaĵoj estis kolektitaj en la tuta setlejo, ĉar supre estas tre malvarme.

    En tiuj tagoj Oleg tre laciĝis. Ĉiun tagon li devis prepari la balonon, lanĉi ĝin, leviĝi, poste treni ĝin reen, ripari, plibonigi, forigi mankojn. Kaj Sergejev postulis, ke Oleg daŭre studu radioteknikon. Kaj li studis. Verŝajne Sergejev intence devigis Olegon studi, ke li komprenu la gravecon de sia tasko kaj malpli pensu pri tio, ke oni ne forpermesis lin flugi. Ankaŭ Marjana estis okupita. Manĝaĵoj mankis, ĉar la somero nur ĵus komenciĝis, la neĝo ankoraŭ ne ĉie degelis fungoj preskaŭ tute mankis, kaj la pasintjara nutraĵrezervo estis baldaŭ finiĝonta. En la setlejo oni ne sufiĉe manĝis. Tri fojojn Marjana kun Kazik kaj Fumiko venis en la arbaron, al la lokoj, kiujn konis nur ŝi, kaj serĉis koloniojn de junaj fungoj, kiuj dume nur kaŝiĝas en la tero kaj oni povas trovi ilin nur laŭ la odoro aŭ laŭ la pepo de la pikantaj muŝetoj.

    En la setlejo estis tumulto, ĉiuj hastis ien, ĉiuj estis okupitaj pri io, kaj estis la sento, ke ne nur tiu triopo forflugas, sed ankaŭ ĉiuj kolektas siajn aĵojn kaj preparas sin foriri. Eble ĉiuj vere havis tiun deziron. Eĉ la kaprino sentis tion, ŝi postsekvis la homojn, apenaŭ faligis la domon de Kristina. La kapro ne plu aperis, kaj la kaprino vane venis al la palisaro kaj vokis lin. Ŝi ne sciis kaj neniam scios, ke Pavliŝ mortigis la bonan kapron, sed tio okazis malproksime de ĉi tie, kaj aldone, neniu en la setlejo konis Pavliŝon.

    Oleg kun Marjana certe renkontiĝis kaj konversaciis, sed ĉiam okazis, ke ne estis oportune izoliĝi de la aliaj, ili ĉiam estis vidataj. Oleg eĉ neniun fojon povis veni en la arbaron kun Marjana. Nur en la lasta vespero antaŭ la forflugo, Oleg trovis Marjanan en la ŝedo, kie ŝi selektis por la flugo la plej bonajn, ne putrintajn grenojn. Li eĉ miris, ke ŝi estas sola. Tiun tagon ili kune leviĝis per la balono, sed kun ili estis ankaŭ Dik, sed ĉeestate de li, ili parolis pri nenio. Marjana ne sciis, ke Oleg diris al Dik pri sia amo, kaj nun li bedaŭras pri tio kaj eĉ ne komprenas, kiel li povis elbabili tion.

    — Ĉu vi ne laciĝis? — Oleg demandis.

    — Ne, — Marjana respondis. — Al vi estas pli malfacile.

    — Ne gravas. Kaj kion vi sentas al mi?

    — La samon. Tute samon.

    Li venis pli proksimen al Marjana. Ŝi kaŭris kaj ne levis sin, kiam li venis, sed ŝi ĉesis selekti la grenojn kaj senmoviĝis. Oleg etendis la manon al ŝia kapo. Marjana retroklinis la kapon kaj atente rigardis lin. Lia mano tuŝis ŝian vangon. La vango estis varma. Tiu sento similis baton — ĉio ekhaltis, koncentriĝis en la brusto.

    Kaj tuj Marjana leĝere flankeniĝis. Evidentiĝis, ke ŝarĝa Luiza venis en la ŝedon, enportinte korbon da sekigitaj fungoj, la restaĵojn de la aŭtuna rikolto. Ankaŭ ilin Marjana selektu.

* * *

    Matene vento blovis de la nordo, kaj ne pluvis. Oleg komencis blovi la balonon. Kazik estis en la korbo kaj aranĝis la sakojn kun sablo, ke ili ne malhelpu — la korbo estis malvasta por tri homoj. Kazik preferis ne lasi la balonon, li timis, ke oni forgesos pri li. Poste Dik venis, alportis sakon kun manĝoprovizo, kontrolis sian arbaleston kaj la fajrilon. Sergejev donis al li sian fajrilon — ĝi estis plej bona en la setlejo, ĝi produktis fajron ĉiam, eĉ en la plej malbona vetero kaj havis fermeblan kovrilon.

    — Aŭskultu, — Oleg demandis Sergejevon. — Eble mi tamen flugu?

    Segejev ne respondis. Kaj Oleg ne atendis respondon.

    Oldulo hastigis la aeronaŭtojn, ĉar la vento povos ŝanĝiĝi. Kaj se oni hastas, oni ne havas la tempon por emociiĝi.

    Tagmeze ĉe la placo apud la balono kolektiĝis la tuta setlejo. Nur Liz kun Kristina ne venis. Kristina ree malsanis, kaj Liz ŝatis esti hejme.

    Oleg staris apud la korbo.

    Marjana rigardis al Oleg, sed ŝi estis malproksime, ĉe la alia flanko de la korbo. Oleg ĉirkaŭiris la korbon, kontrolante, ĉu ĝi estas en ordo. Ili staris, disigite de la plektita reto, sed ne tuŝis unu la alian. Ĉirkaŭe estis tro da homoj.

    — Rapide revenu, — Oleg diris. — Se vi ne revenos post semajno, mi foriros serĉi vin.

    — Ne. Vi atendu, sed nenien foriru. Ni revenos. Eble ne baldaŭ.

    — Atenton! — Sergejev kriis. — Kie estas Oleg? Estas la tempo por starti.

    Oleg volis ne rimarki tiujn vortojn, sed Marjana ordonis:

    — Iru.

    Kaj li hastis al la kablo — li respondecis pri la kablo.

    La ceteraj komencis malligi la ŝnurojn, kiuj tenis la balonon.

    La balono aspiris supren. Ĝi estis pufa, fiera kaj tre alta, kvazaŭ ĝi komprenis sian destinon.

    La balono komencis sufiĉe abrupte leviĝi. Vajtkus helpis al Oleg lasi la kablon. Marjana venis al la alia flanko de la korbo, kie eblis vidi ŝin, rigardis al la patro kaj svingis la manon al li.

    La kablo streĉiĝis, la ankro lasis la teron, kaj Oleg apenaŭ sukcesis elturniĝi, ĉar la ankro apenaŭ batis lin.

    — Tiru! — li kriis. — Tiru la kablon!

    La ankro impetis supren.

    La balono komencis malgrandiĝi.

    — Reduktu la fajron! — Oleg kriis.

    La balono, portate de la vento, rapide impetis al la arbaro. Ĝi ankoraŭ neniam flugis tiel rapide, sed super la arbaro la vento videble malfortiĝis, la balono haltis kaj eĉ komencis malleviĝi. Oleg vidis la nigrajn kapojn super la rando de la korbo balanciĝi. Dik pliigis la fajron. La balono ree leviĝis kaj post minuto ĝi malaperis super la arbaro en tiu griza strio, kiu deigis la grizajn nubojn de la arbaj pintoj.

    — Jen, — Sergejev turnis sin al Oleg. — Ni kun vi restis orfoj.

* * *

    Pavliŝ vekiĝis, kiam ankoraŭ estis mallume. Li ne tuj komprenis, kie li estas kaj, rememorinte, afliktiĝis pro tio kaj penis kompreni, pro kio li vekiĝis. Li aŭdis ploron kaj komprenis, ke ploras Klaŭdia. Ŝi iufoje ploras aŭ parolas dormante, eĉ krias. Sed matene ŝi memoras nenion.

    Se Pavliŝ estus libera, li jam antaŭ semajno transloĝiĝus al la laboratorio. Li eĉ provis peti tion, kvankam li timis, ke li dolorigos la sentojn de Klaŭdia per tio, sed Klaŭdia malvarmtone, kvazaŭ ŝi anticipe antaŭvidis tiun demandon kaj preparis la respondon, klarigis, ke la laboratorio ne estas sufiĉe sterila. Ĝi estas plenplena je virusoj kaj bakterioj, kiujn Pavliŝ enportas deekstere. Kaj se Pavliŝ okupiĝus pri riparo de la transirejo inter la laboratorio kaj la tunelo, tio estus multe pli bona kaj utila afero por la stacio.

    Ŝi neniel permesis al si aludi, ke la peto pri transloĝiĝo iel ofendis ŝin. Ŝi eĉ ne demandis, kial li volas loĝi en la laboratorio.

    Certe ne la noktaj koŝmaroj de Klaŭdia estis kaŭzo de tiu deziro de Pavliŝ. Pli ĝuste, ili estis eta ero de tiu kaŭzo. Se la planedo evidentiĝus malpli makabra kaj negastama, se oni povus libere promeni sur ĝi, laciĝi pro tiuj promenoj, ensorbi novajn impresojn, do li ne sentus la fermecon kaj la malvastecon de la loĝkelo. Antaŭ tute nelonge Pavliŝ revis fuĝi de la ŝipo, kiu tedegis post la monatoj da flugo, li revis vidi la ĉielon de la nova mondo. Nun la ŝipo ŝajnis vasta kvieta kaj komforta. Tie li povis naĝi en la baseno, konversacii en la oranĝerio kun bona amiko, muziki en la ŝipsalono...

    Sed la planedo ne allasis la homojn al si. Eĉ pli: ĝi etendis la malicajn brakojn ankaŭ internen de la stacio. Ekzemple tiu oranĝkolora ŝimo, kiu algluiĝis al la krurumo de la skafandro, — la akvo de duŝejo ne forigis ĝin. Pavliŝ provis forskrapi ĝin, atakiginte la atingaĵojn de la kemio. La ŝimo rezistis kaj eĉ urtikis Pavliŝon, kiam li decidis tuŝi ĝin per la montrofingro. Nun la vundita fingro estas plastrita, kaj al Klaŭdia li devis mensogi pri tranĉo, — ŝi ne pardonus tian facilanimecon kaj estus prava.

    Sed fakte okazis nenio eksterordinara. La planedo kaj la ekspedicio similis la aliajn. Ili estis tiom banalaj, ke eblis pensi pri la urtikita fingro. Kaj li ne povis nomi la planedon tre agresema — okazis neniu grava akcidento krom la batalo kontraŭ la monstro, kiu finiĝis malfeliĉe por tiu monstro. Kaj ne nur ĉar Klaŭdia strikte obeis la ordon. Ankaŭ Salli kaj Pavliŝ ne estis jam infanoj kaj sciis, ke estas danĝere promeni en Afriko sen paĉjo kaj panjo. Kaj oni ja povas regi emociojn. Necesas okazigi grandan vojaĝon — ĝi estas en la plano de la esploroj. Ili sidiĝu en la ĉieirilon kaj rigardu, kiel tiu ĉi mondo vivas ekster la placo, kie situis la stacio. Des pli ĉar la programo de la lanĉoj de skoltiloj jam estas plenumita, estas interesaj rezultoj, kvankam li sukcesis trovi ĉi tie nenion eksterordinaran. Dume. Ĉio statas kiel en arkeologia ekspedisio, kie multkvante aperas ceramikaj pecoj aŭ rustaj najloj, estantaj tre interesaj por la scienco, sed malinteresaj por ordinaraj homoj. En la muzeoj ili indiferente preterpasas la vitrinojn kun lancaj bekoj kaj kungluitaj argilaj potoj. Ili volas vidi fabele belan statuon aŭ oran diademon. Ajna arkeologo komencos pruvi al vi, ke diademo ne estas celo de la arkeologio, ke ĝia celo estas trovi laŭeble pli da potpecoj kaj bidoj, por trovi la vojojn de migradoj kaj por scii la nivelon de la materia kulturo. Sed estu certa, ke tiu ajna arkeologo hipokritas. En la fundo de la animo li revas pri diademo, pri subita ekbrilo en la nigra tero, pri tiu rarega sensacio, kies malestimo estas la ĉefa bazo de la arkeologia orgojlo.

    Biologie aktiva planedo ne povas ne kaŝi en si diademon. Sed tio ne signifas, ke tiun diademon trovos ĝuste Pavliŝ. La parteto de la planedo, kiu iom post iom malkovriĝas al li, estis mizere malgranda kompare de tiu tuta moindo, kaj ĉi tien devas veni multe da ekspedicioj kaj multe da Pavliŝoj, por ke estu eble diri, ke tiu planedo estas pli-malpli esplorita kaj komprenita.

    Pavliŝ konfesis, ke li havas nek scion nek komprenon de tiu ĉi planedo. Sed la intuicio ĉiam avertis lin kontraŭ tiu mondo, kaj Pavliŝ kutimas fidi al sia intuicio.

    Li preparis la ĉieirilon al la vojaĝo, kiam Salli venis en la ofican kupolon. Ŝi volis veturi kun Pavliŝ, sed Klaŭdia ne forpermesis ŝin, ĉar ankaŭ ŝi bezonis helpantinon. Ŝi promesis kunpreni Sallin la sekvan tagon al la interesa loko ĉe la alia flanko de la lago, malkovrita de geoskoltiloj.

    — Se vi trovos florojn, — Salli petis, — verajn florojn, — alportu por mi e-e-etan bukedon.

    — Kaj por Klaŭdia?

    — Decidu mem.

    — Mi iom post iom komencas kompreni, ke ŝi pravas.

    — Ĉu vi? Nebridebla ribelanto?

    — Tio estas nur ludo, Salli. Kaj hieraŭ mia ventro subite ekdoloris...

    — Klaras, ne daŭrigu, — Salli diris. — Antaŭ tri tagoj mi febretis kaj iomete malvarmumis. Mi komencas suspekti tiun ĉi insideman planedon pri tio, ke ĝi sukcesis penetrigi siajn bacilojn tra niaj nepenetreblaj muroj.

    — Bedaŭrinde, la antikvaj revoj, ke ni ie renkontos neimageblajn vivajn formojn, dume ne realiĝis. Ĉie la naturaj leĝoj estas unuformaj, la kariotipoj samaj, kaj la ekstera ekzoteco nur maskas la samajn vivajn principojn. Kaj preskaŭ ĉie oni trovas mikroorganismojn, kapablajn komforte vivi en la homa materialo.

    — Salli, ĉu vi estas libera? — ili ambaŭ aŭdis la voĉon de Klaŭdia.

    — Mi iras, — Salli respondis.

    "Eblas pensi, — Pavliŝ apenaŭ diris tion laŭte, — ke Klaŭdia ĵaluzas."

    Pavliŝ veturigis la ĉieirilon el la kupolo kaj direktis ĝin laŭ la bordo de la lago, evitante enprofundiĝi en la arbaron. Li veturis ne haste, rigardante al la flankoj, la kameraoj pace zumis, la analiziloj klakis — la maŝino honeste laboris, ne atentante la pasaĝeron. Pavliŝ volis trovi verajn florojn, kvankam li komprenis, ke li apenaŭ trovos ilin — sur la planedo la superaj kreskaĵoj estis maloftaj, kaj li ankaŭ ne renkontis insektojn, kiuj povus poleni ilin.

    La tago estis varma, de la tero leviĝis vaporo, la neĝo restis nur en la densejoj de la arabaro. La tero estis saturita de akvo, kaj dum la lastaj tagoj la arbaro multe vigliĝis — komenciĝis longa, obskura somero. Pavliŝ ne plu vidos ĉi tie neĝon — ili forflugos pli frue, ol duono de la somero pasos. Sed certe li nepre flugos en la montaron, tie estas glaĉeroj kaj eternaj neĝoj. Nur veindas, ke ili elektis la lokon por la stacio en tiu griza lando: pli sude, ĉe la oceano troviĝas dezerto kaj la klimato tie estas multe pli seka.

    La stranga spektaĵo turnis al si la atenton de Pavliŝ. Li eĉ haltigis la maŝinon, por rigardi la grandegajn insektojn, strange similajn al ĉevaloj. Svarmo de tiuj insektoj verŝajne iris al trinkejo kaj subite trafis la ĉieirilon. La insektoj por momento senmoviĝis, kaj tuj, sur iliaj dorsoj komencis kreski travideblaj vezikoj, brilante kaj iriziĝante. La svarmo ekkuris laŭlonge de la bordo, kaj la vezikoj kreskis ĝis pli ol la monstroj mem kaj atingis tri metrojn diametre. Ĉiu paŝo de la fuĝanto prezentis longan salton, de la longeco kelkajn metrojn — la insektoj kvazaŭ ŝvebis super la tero. Tiu malnatura kuro havis ekzotikan gracion. Poste la tuta svarmo turniĝis al la lago kaj ĵetis sin en la akvon. Super la akvo elstaris nur vezikoj kaj mallarĝaj nigraj kapoj kun blankaj okuloj de la grandeco de bovlo.

    La svarmo ne sukcesis naĝi malproksimen. La akvo antaŭ la unua insekto subite kirliĝis, kaj serpenta kapo kun malfermita faŭko, plena je dentoj, ĵetis sin al la brilanta veziko. La veziko krevis, la nigra muzelo malaperis sub la akvon, kaj tien foriris ankaŭ la serpenta kapo. La aliaj naĝantoj abrupte direktis sin al la bordo.

    Pavliŝ kontrolis, ĉu la kameraoj funkciis, — tiu spektaklo indas je hejma vespera spektado. Klaŭdia diros ion banalan, kiel "severa lukto por la ekzistado". Salli konsterniĝos, eble eĉ simpatios tiujn vezikojn aŭ eble vidos en tio ion amuzan — kvankam ne, kio amuza povas esti en tiu mondo, senigita je humursenso?

    Pavliŝ direktis la ĉieirilon plue laŭ la bordo, pensante, ke ĝuste humursenso devas esti kriterio de civiliziteco. Iufoje eĉ simio povas ridi, sed estas bezonata sufiĉe evoluinta lingvo, por rakonti kaj vidi la ridegantajn vizaĝojn de la konversaciantoj. Ĉi tie povas esti nenio ridinda. Se vi ion preteratentos por ridi, tio manĝos vin.

    Baldaŭ li devis ree bremsi — ĉe la bordo situis montetoj, kovritaj per maldensaj, blankecaj, velkintaj arbustoj Sed inter la arbustoj estis rondoj de loza tero. La rondoj estis tute regulaj, kvazaŭ desegnitaj de cirkelo.

    Pavliŝ haltigis la aŭton rande de unu el la rondoj kaj haltis dum iom da tempo. Okazis nenio interesa. Do li funkciigis la palpilon. Longa fleksebla stango eliĝis el la korpo de la ĉieirilo kaj komencis palpi la teron. Ĝia ekstremaĵo malrapide proksimiĝis al la centro de la rondo. Kaj subite, kiam Pavliŝ jam decidis, ke la rondoj ne estas danĝeraj, la tero eksplodis, io blanka, subtera kaj senforma aperis super ĝi — ne klaris, ĉu tio estis tentaklo aŭ mola senforma oblonga estaĵo —, kaptis la palpilon kaj tiregis ĝin al si tiom forte, ke la palpilo ne eltenis tion kaj rompiĝis. La tentaklo malaperis, la tero denove fariĝis ebena. Pavliŝ bedaŭris pri la palpilo kaj malgaje diris al la rabinto:

    — Vi misglutos mian palpilon, nepre misglutos.

    Li direktis la ĉieirilon flanken, al la deklivoj de la montetoj, rompante la arbustojn.

    Kaj ĉi tie li rimarkis florojn. Aŭ ion similan al floroj.

    La helruĝaj petaloj de la amplekso de polmo ĉirkaŭis la flavan lanugan centron de la floro. Ĝi estis bela. La longaj tigoj iom balanciĝis, fleksiĝante pro la pezo de la petaloj.

    Pavliŝ ĉirkaŭrigardis. Ŝajne nenio minacis lin. Ekstremokaze lia skafandro defendos lin kontraŭ ajna agresanto.

    Li lasis la ĉieirilon kaj venis al la floroj. Estus agrable plezurigi Sallin.

    Sed en la momento, kiam la ganto de Pavliŝ tuŝis la tigon, la floro svingiĝis, kvazaŭ ektiminte la tuŝon, kaj, kunmetinte la petalojn, forglitis sub la teron. Nur mallarĝa trueto en la tero motris la lokon, kie la floro kreskis. Pri la dua floro Pavliŝ decidis ruzi. Li rapide kaptis ĝin, kiel muŝon, kaj tiris.

    La floro ekbaraktis en la mano, penante malaperi sub la teron, sed Pavliŝ firme tenis ĝin. Tiu lukto daŭris duonon de minuto, ĝis la floro rezignaciis kaj senvive ekpendis de la mano de Pavliŝ. Pavliŝ penis malfermi la petalojn, sed tio jam estis ne petaloj, sed muka buleto de la ruĝa protoplasmo.

    Pavliŝ forĵetis la bulon, tiu falis sur la teron kaj subite tuj vigliĝis, la ĵus mola kaj senvola tigo komencis persiste turniĝi, serĉante fendon en la tero. Post kelkaj provoj ĝi sukcesis tion, kaj kiel vermo rampis sub la teron, entirinte post si ankaŭ la ruĝan bulon de la floro.

    — Vivu kiel vi volas, — Pavliŝ diris ne kaŝante la abomenon. — Ni ne plu kolektu la florojn.

    Dekstre situis la muro de arbustoj, multe pli helaj, ol la aliaj arbustoj. La folioj de la arbustoj estis akraj, kiel kudriloj — kvazaŭ junaj pinetoj varmiĝas sub la varma venteto. Al Pavliŝ eĉ ŝajnis, ke se li dismovos la dornajn branĉojn, do tie, interne, li trovos verajn malmolajn glitajn buterfungojn.

    Por disreviĝi pri tio, Pavliŝ venis pli proksimen al la arbustoj. Sed li ne sukcesis tuŝi ilin. La arbustoj montris la longajn dornojn kaj en la sekva momento la dornoj ĵetis sin al Pavliŝ. La dornoj estis tiom akraj, maldikaj kaj firmaj, ke centoj da ili sukcesis eniĝi en la hermetikan ŝtofon de la skafandro, kaj Pavliŝ preskaŭ perdis la ekvilibron pro la komuna bato de centoj da la dornoj.

    Li saltis, damnante la arbustojn, kaj kekajn minutojn devis forigi de la skafandro la nekredeble firmajn kaj akrajn dornojn.

    Post kelkaj pliaj centoj da metroj la ĉieirilo devis ree halti. La montetoj ĉi tie estis tuj ĉe la bordo kaj el la akvo elstaris akraj ŝtonoj, avertante, ke la naĝado ĉi tie povas esti danĝera. Do Pavliŝ flugigis la ĉieirilon kaj ekŝvebis super la arbaj pintoj.

    Tra la maldikaj bluaj kaj verdetaj branĉoj estis malfacile vidi, kio okazas en la profundo de la arbaro, kaj aldone ekpluvis kaj ĉio dissolviĝis.

    Pavliŝ penis konvinki sin, ke ĉi tie al li estas tre interese, ke li hodiaŭ multon vidis kiel biologo kaj vojaĝanto kaj ke li estas malkovranto, Kolumbo de tiu ĉi mondo kaj tial li tre ĝojas pri sia vojaĝo. Sed vere lia humoro estas abomena, kaj li la tutan tempon vidis sian manon tiri la glitan vivan tigon el la tero kaj la floron transformiĝi en buleton de la ruĝa muko.

    Eble li revenu? Pavliŝ imagis sin eniri la malvastan kupolon, plenan je puraj hejmaj odoroj, Klaŭdian rigardi lin kun severo kaj deklari, ke li verŝajne enirante malbone trapasis la malinfektejon, kaj Sallin komenci klopodi ĉe la forno, obeante la virinan deziron nutri la ĉasiston.

    La arbaro finiĝis apud granda rapida rivero, alfluanta al la lago. La arbaro kreskis tuj ĉe la rivero — estis eĉ ne unu libera placeto, la blankaj trunkoj de la arboj staris en la akvo, kiel malcertaj naĝantoj, hezitantaj inter plonĝi kaj naĝi kaj priŝpruci sian bruston per la polmoj kaj vagi reen al la viŝtuko, sternita sur la bordo.

    Sur la kontraŭa bordo Pavliŝ rimarkis negrandan kabon, kovritan per herbo kaj borderitan per rulŝtonoj. Li direktis sian ĉieirilon tien, decidinte, ke tiu kabo estos ekstrema punkto de lia vojaĝo.

    Kiam Pavliŝ eliris el la ĉieirilo, ĉirkaŭe estis silento. Nur la akvo iomete lirlis, fluante sur la ŝtonoj, kvazaŭ li enirus ĉambron, kie ĵus bolis pasia konveracio, sed vidite de la neatendita gasto ĉiuj silentiĝis kaj rigardas lin malamike, atendante lian foriron.

    — Enue vi vivas, — Pavliŝ diris defie al la rivero, sed la rivero ne respondis.

    Forlasinte la malgajajn pensojn, Pavliŝ komencis rigardi malproksimen. Apude komenciĝis arbaro, malalta kaj maldensa, pli fore ĝi iĝis pli alta, la pintoj estis pli malhelaj. Kaj eĉ pli fore la arbaro kunfandiĝis kun la pluva vualo. Pavliŝ rimarkis gigantan krutan rokon. "Tamen ne, plej verŝajne ĝi ne estas roko", — Pavliŝ pensis. Tio pli similas al kolonoj — du, tri, kvar... La kolonoj malaperis en la nubaro. Tio jam estas pli interesa, — li pensis, — kaj la deziro reveni hejmen malaperis.

    Pavliŝ denove igis la maŝinon flugi kaj direktis ĝin al ili. Post kvin minutoj li proksimiĝis al la kolonoj kaj povis bone pririgardi ilin.

    Plej multe tio similas al arbaj trunkoj, Pavliŝ komprenis. Sed la trunkoj estis kelkajn dekojn da metroj diametre kaj kvazaŭ plektitaj el multaj kabloj, ĉiu el kiuj estis pli ol metron larĝa. Ĉar tiuj plektaĵoj estis hazardaj, sensistemaj, do en iuj lokoj la trunkoj larĝiĝis, formis grandegajn tuberojn, kaj tiu tuta ensemblo estis kovrita per arbustoj, likenoj, etaj arbetoj, kreskintaj el la trunko. Kaj en unu loko Pavliŝ rimarkis eĉ negrandan lageton, okupintan disforkiĝon kaj ĉirkaŭitan per densa kanaro. Poste li vidis groton — kavon, en kiu povus lokiĝi trietaĝa domo, kaj li eĉ havis la deziron plonĝi tien per la ĉieirilo, sed poste Pavliŝ imagis, kian aĉan karakteron povas havi ĝiaj loĝantoj kaj rifuzis tiun ideon.

    Flugante ĉirkaŭ la trunko, Pavliŝ malrapide levis la maŝinon, kaj ĉiu sekva rondo estis pli granda, ĉar ĉe la alteco cent metroj, kurbaj branĉegoj komencis elstari el la trunko, kaj la trunko ĉiam kreskis supren, ĝis malaperis, kaj tiam Pavliŝ komprenis, ke li jam venis en la malaltan nubaron, kaŝintan la pinton de la arbo.

    Pavliŝ ŝaltis la lumĵetilon. La potenca radio kun peno traboris la nebulon kaj Pavliŝ povis nur diveni, ke antaŭ li la branĉegoj kunplektiĝas. Kiam li proksimiĝis al la trunko je kvin metroj, li vidis, ke la radio speguliĝas de la senmovaj okuloj de iu estaĵo, kiu observis la ĉieirilon, atendante, ke ĝi venos pli proksimen, por ke ĝi povu gustumi ĝin.

    La maŝino subite puŝiĝis kaj Pavliŝ batis la kubuton kontraŭ la regpupitro. Li ne tuj komprenis, prenante la stirradon, ke la radaro de la ĉieirilo haltigis la maŝinon kaj movis flanken, por ne kolizii kontraŭ la grandega horizontala branĉego — ponto de la dekmetra larĝeco, foriranta malproksimen, al la sekva arbo.

    Li ne sukcesis vidi pli. Pavliŝ decidis, ke necesas reveni ĉi tien, kiam la vetero estos pli bona. Tamen, se tio ne estas diademo, do almenaŭ arĝenta koliero. Li sukcesis trovi la plej grandajn arbojn en la Galaksio, kaj tio jam estas malkovro.

    Kaj Pavliŝ direktis la pilotaŭtomaton supren, fidante pli al ĝi, ol al siaj sentoj.

    Ĉar li leviĝis malrapide, pasis dek minutoj, antaŭ la ĉieirilo forlasis la nuban tavolon.

    Iĝis tre, nekutime hele.

    Super la kapo brilis la blua ĉielo, pli malluma ol sur la Tero. Sur ĝi brilis kelkaj steloj. Tuj sub la ĉieirilo troviĝis la senfina vato de la nuboj, blanka, trankvila, ĉie egala.

    Do la arbaj pintoj kaŝiĝas ie interne de la nubo.

    "Bone, mi rigardu hejme — la radaro fiksis la konturon de la arbo". Pavliŝ turnis la ĉieirilon kaj direktis ĝin al la bazo, sed dume ne hastis malleviĝi en la nubaron.

    Li bedaŭris, ke antaŭe li ne leviĝis ĉi tien. Li lanĉis en tiun ĉi vastaĵon siajn skoltilojn, sed ne pensis, kia bona psikoterapio por la homo, deprimita per la humida arbaro estas trovi sin sub la vastega ĉielo super la tedintaj nuboj.

    Ĉi tie estis tiel facile spiri...

    Ankaŭ tio estis nur psikologia efekto — Pavliŝ spiris per la sama aero, kiu estis en la skafandro.

    — Bonege, — li diris laŭte. — Nun, kiam mi malbonfartos, mi flugos ĉi tien.

    — Kien? — Klaŭdia demandis.

    Evidentiĝas, ke la komunikilo estis ŝaltita, kaj Klaŭdia tiun tutan tempon aŭdis ĉiujn liajn ĝemojn, damnojn kaj konversaciojn kun si mem.

    — Mi revenas, — Pavliŝ diris.

    — Kiel plaĉis al vi la flugo? — Klaŭdia demandis.

    — La flugo estis tre interesa, — Pavliŝ sincere respondis. — Kaj la ĉielo estas tre bela.

* * *

    Ili bone tagmanĝis. Feliĉe (devas ja esti konsolaĵoj), Salli kunprenis al la ekspedicio amason da bongustaj spicaĵoj kaj frandaĵoj. Klaŭdia estis granda majstro de la ĉina kuirarto, kaj foje Salli diris al Pavliŝ, ke ilia grupo estas fama en la tuta foresplora sekcio pri siaj kulinaraj fajnaĵoj. Kaj diverseco kaj fajneco de la manĝaĵo en fora ekspedicio estas speciala lukso, malofta eĉ en granda ŝipo, ĉar kutime la kuiristoj sekvas la plej facilan vojon, obeante la instrukciojn, skribitajn sur la pakpapero de marinitaj, konservitaj kaj aliaj manĝproduktoj. Oni devas havi deziron kaj fantazion por transformi ordinaran fungan supon en mirindan saŭcon por pufa bifsteko. Kaj ankaŭ la pufecon de la bifsteko eblas akiri nur helpe de la bone evoluinta intuicio: momenton pli aŭ malpli frue la bifsteko iĝas ordinara peco de viando, egala en ĉiuj ŝipoj kaj bazoj.

    Pavliŝ pigre formovis la restaĵojn de la pudingo — li ne plu povis manĝi — kaj diris:

    — Nun mi intencas regali vin, miaj ĉarmaj damoj, per la fabela spektaĵo, al kiu egalan vi ankoraŭ ne renkontis en la Galaksio.

    Li ŝaltis la projekciilon.

    Sur la ekrano malrapide flugis insektoj, portataj de la aeraj vezikoj. Jen ili turniĝas al la akvo kaj naĝas, irize brilante kiel sapaj vezikoj.

    Salli sidis sur la planko, ĉirkaŭinte la genuojn per la diketaj brakoj.

    — Domaĝe ke ni ne estis kune, — ŝi mallaŭte diris.

    Pavliŝ rimarkis la familiarecon de ŝia repliko.

    Klaŭdia plu laboris. Antaŭ ŝi, sur la tablo kuŝis plata segmentita kesto kun specimenoj de grundo. Ŝi rigardis spektrogramojn, mallaŭte fajfante ion apenaŭ aŭdeblan, ŝiaj malobeemaj bukloj liberiĝis de la tro rigida hararanĝo. La lampo konturis sur la tablo klaran rondon. Al Pavliŝ ŝajnis, ke per sia laboro Klaŭdia riproĉas lin pro tio, ke li amuziĝas per la amatoraj filmoj kaj distras Sallin de la grava laboro. Li eraris. Klaŭdia subrigardis ankaŭ la ekranon, ĉar ŝi subite diris:

    — Interese, tiu drako bonege scias trakti tiujn vezikojn. Ĝi tramordas ilin. Do viaj ĉevaletoj havas la kutimon naĝi en la lago, kaj la drako kutimas ĉasi ilin.

    — Kaj mi tuj perdos la palpilon, — avertis Pavliŝ.

    Sur la ekrano aperis la rondoj de loza tero.

    Salli ekkriis.

    — Tre racia maniero embuski la predon, — Klaŭdia konsentis. — En la Universo multaj ĉasantoj faras tiel.

    — Ankaŭ virinoj, — Pavliŝ maltrafe ŝercis.

    Li atendis indignon, sed ĝi ne okazis. Male, Klaŭdia eĉ ridetis.

    — Ne timu nin, Pavliŝ. Sed imagu, ke en vian hejmon oni ŝovas feran stangon, ĉu tio plaĉus al vi?

    Kaj fine venis la vico por la gigantaj arboj.

    Sur la ekrano la arboj aspektis ne same grandioze, kiel en la realo. Pavliŝ eĉ volis peti la spektantinojn, ke ili ne kredu tion, kion ili vidas. La grizaj, svagaj trunkoj, dissolvataj en la nebulo, la gigantaj branĉegoj kaj la lageto en la disforkiĝo...

    — La kamerao ne povas movi la okulojn, malsame ol mi, — Pavliŝ diris. — Ĝia vidkampo estas limigita, sed nia imagipovo estas nutrata per la nelogika moviĝo de niaj okuloj.

    — Vi ne pravas, — Klaŭdia respondis. — La vidaĵo estas ege impona.

    — Kaj ĉu tie estas multe da tiaj arboj? — Salli demandis.

    — Ŝajne tri aŭ kvar en la vido. Eble malantaŭ ili eĉ estas arbaro.

    — Verŝajne ili ne estas arboj, — Klaŭdia supozis. Ili pli similas al simbioza socio, havanta la formon de arbaro. Vidu, ke ĉiu trunko estas plektaĵo el centoj da trunkoj, kiel ŝnurego estas plektita el fibroj.

    — Kaj ĉiu arbo estas aparta mondo, — Salli aldonis. — Tie ja certe vivas estaĵoj, kiuj eĉ ne konjektas, ke ekster ilia arbo vivas io alia.

    — Mi volas iam okazigi apartan ekspedicion al tiu arbaro, — Pavliŝ decidis. — Por kelkaj tagoj.

    — Eble vi lasu tion por pli granda ekspedicio? — Klaŭdia ekdubis.

    — Vi volas senigi min je la malkovro, kiu famigos min.

    — Slava, nepre ne zorgu pri sensacioj. — Klaŭdia denove perdis la humursenson. — Jen vidu, — ŝi donis al li pecon de malhela roko, poluritan de unu flanko. Tra la ŝtono penetris larĝa ora strio. — Ĝi estas vejna oro, — ŝi klarigis. — Miaj skoltiloj trovis ĉi tie monton, plenan je oraj vejnoj. Rarega fenomeno. Romantikulo, simila al vi, tuj verkus sensacian artikolon kaj la profesiaj ĵurnalistoj priskribus vin en centoj da intervjuoj — vi ja estas homo, trovinta oran monton! Sed por mi tio estas nur unu, kaj tute ne grava streko sur la geologia mapo de la planedo.

    Salli metis la manon sur la manon de Pavliŝ, kvazaŭ timante, ke li diros iun ŝercon, kiu ofendus Klaŭdian. Ŝia polmo estis varma kaj mola. Klaŭdia ĉesigis sian monologon, kaj Pavliŝ komprenis, ke al ŝi ne plaĉis la movo de Salli, kiu ne kaŝiĝis de ŝiaj okuloj. Ankaŭ Salli komprenis tion kaj formetis la manon. Ekregis ĝena silento kaj Salli ĉesigis ĝin.

    — Mi volas teon. Ĉu iu trinkos kun mi?

    — Kun plezuro, — Pavliŝ respondis.

    Li malŝaltis la kameraon. Klaŭdia sidis, kliniĝinte super la tablo. Ŝi mediteme turnis per la manoj la rokpecon kun oraj vejnoj.

    Post la teumado Klaŭdia decidis purigi la stacion. Ŝi deklaris, ke en la lastaj tagoj pro la malseriozeco de Pavliŝ, la stacio perdis la sterilecon. Pavliŝ ne partoprenis la purigadon, sed ĉar ne eblas okupiĝi pri io, se en la hejmo oni faras purigadon, li foriris en la laboratorion. Tie li kuŝiĝis por legi libron, ĉar li ne volis labori.

    Malantaŭ la laboratoriaj fenestroj jam mallumiĝis. La aero estis blua. Kaj eblis imagi, ke li sidas en la tera dometo kaj en ajna momento povas foriri por promeni. La humoro estis ne por legado, la enhavo ne facile perceptiĝis. Pavliŝ ekstaris, ŝaltis la eksteran mikrofonon. La arbaro estis kvieta, sed ĝia silento ne estis absoluta, ĝin formis amaso da singardaj sonoj. Jen branĉeto krakis, jen io susuris en la herbo tute proksime de la ŝipo. Elfore venis malalta sono, preskaŭ neperceptebla, sed tre potenca, poste io ekŝmacis, kvazaŭ apude iu vagus en marĉaj botoj kun peno eltirante la piedojn el la marĉo...

    Nia malfeliĉo estas en tio, — Pavliŝ pensis, — ke la homo en siaj vojaĝoj penas ĉiam pli elimini la riskon. La karavelo de Kolumbo estis ludilo de ŝtormoj kaj ventoj, ĉiu rifo pretis pereigi ĝin, ĉiu blovego de vento penis renversi ĝin. Sed la vojaĝantoj ĉiam plu foriris en la maron aŭ gvidis la karavanojn tra la negastamaj montaroj, ĉar ne nur la profitamo vokis ilin. Ili revis ankaŭ vekiĝi sub nekonataj montoj, aŭskulti la bruon de fremda urbo, vidi palmojn sur la bordo de ankoraŭ nemalkovrita insulo... Verŝajne, ni fariĝis multe pli raciaj, ni penas adapti la Universon al niaj sobraj bezonoj, ordometi ĉion en siajn lokojn kaj eĉ koleras, se por io mankas strikta loko. La antikvaj vojaĝantoj kredis je hiperboreoj kaj je hundkapaj homoj, kaj tio ne timigis ilin. Ni ja certas, ke la genetika kodo en la Universo estas universala, kaj vidinte hundkapan homon ni ne krias pro mirego kaj raviĝo, sed komencas kalkuli kromosomojn.

    En la infanaĝo ni legis pri Robinsono, kaj li, same kiel antaŭ ducent jaroj, ĉarmas nin per sia naiveco, per sia fiera soleco kaj defio, kiun portas lia sorto. Li ne humiliĝas antaŭ la naturo, ne atendas aperon de hundkapa homo, sed kalkulas la grenan provizon aŭ kudras por si veston el kapraj feloj. Do Robinsono estu malpermesita, ĝuste li estas fonto de ĉiuj niaj malfeliĉoj, jen kiu, Daniel Defoe, metis la fundamenton de nia racionalismo. Akceptinte tion, Pavliŝ komencis serĉi alternativon kaj konkludis, ke li plej ŝatas Sinbadon la Mariston. Kvankam li estis negocisto, la birdon Roĥo li konsideris kiel parton de la realo en la fabeleco de la mondo. Tial do Pavliŝ komencis plani alpinisman grimpadon sur la gigantan arbon, la grimpadon, kiu plej verŝajne ne kompensos la riskon kaj la malŝparon de tempo, sed kiu tre gravas por Pavliŝ por aranĝi la proprajn interrilatojn kun tiu ĉi planedo.

    Ili estas ĉi tie jam delonge, ekde tri semajnoj, sed atingis nenion krom la reciprokan malamikecon. La ora monto estas senpersona kaj indiferenta. Ĝin eblas trafi ankaŭ sur senatmosfera asteroido. Klaŭdia kutimas labori super la aĵoj senvivaj, do ŝi povas ĉi tie pasigi eĉ jarcenton kaj resti fremda por la planedo. La kompreno estas unu el la devoj de Pavliŝ. Kaj ne eblas akiri la komprenon, kaŝante sin malantaŭ la solidaj muroj de la kupoloj.

    Interne disputante kun Klaŭdia, Pavliŝ, konforme al tia senĉeesta disputo, preskaŭ ne permesis al ŝi respondi. Ĉiuj argumentoj de Klaŭdia, imagataj de li, ne estis konvinkaj, dum la argumentoj de Pavliŝ — nekontesteblaj.

    Alta sovaĝa ŝriko frapis la orelon de Pavliŝ. Li saltleviĝis kaj tuj komprenis, ke la ŝriko venas el la arbaro — el tiu mondo, kiu daŭre vivis, kvazaŭ ne ekzistus Pavliŝ, kun sia tuta tekniko kaj potenco.

    Pavliŝ ĵetis sin al la fenestro. Malantaŭ la fenestro, en la mallumo, tranĉita per la radioj de la malrapide girantaj lumĵetiloj, bolis svarmo de korpoj. Kelkaj rabobestoj — en tia tumulto ne eblis kompreni kiuj ĝuste bestoj, — ŝiris per dentoj dikan verdan mallertan beston, kaj tiu batalo prezentis tiom da praarbara krueleco kaj tian mortan timon, ke Pavliŝ, rigardante la svarmon de korpoj ruliĝi al la arbaro, malŝaltis la sonon kaj foriris de la fenestro. Li pensis malĝojete, ke plej verŝajne li forflugos de ĉi tiu planedo absolute nenion ekkoninte kaj kompreninte, kvankam formale li kunprenos imponan stokon da biologiaj esploroj kaj specimenoj de la flaŭro kaj la faŭno.

    Pavliŝ tute perdis la deziron legi, sed ne rapidis reveni al la loĝa sekcio. La virinoj nun enlitiĝas en siaj ĉeloj, la puremulo Klaŭdia dorlotas sin en la duŝejo jam dounhoron, kaj Salli la kvinan fojon faras paciencludon, kio tute ne decas al la brava skolto. Li volis, ke Salli flankenmetu la paciencludon kaj venu al li ĉi tien, ĉar ŝi enuas, ĉar ŝin tedis aŭskulti Klaŭdian fajfeti en la duŝejo...

    — Ĉu mi ne ĝenos vin? — Salli demandis.

    — Estas bone, ke vi venis.

    — Kio estis tiu bruo? Al mi ŝajnis, ke iu kriis.

    — Mi ŝaltis la eksteran mikrofonon, kaj tie la bestoj okazigis disputon.

    Salli venis al la fenestro.

    — Kviete. Neniu vivas ĉi tie. Ili nur iufoje venas por timigi nin. Kaj ni ja ne estas timemaj?

    — Kun vi, certe.

    — Mi ne ŝercas.

    — La homoj povas loĝi ĉie ajn! Ĉi tie estas haveblaj almenaŭ normala aero kaj normala pluvo.

    Pavliŝ venis al Salli kaj tuŝis per la fingroj ŝian ŝultron.

    — Al vi ne plaĉas ĉi tiu planedo, vi enuas kaj bedaŭras, ke vi aliĝis al nia ekspedicio. Kaj mi estas sola homa amuzo, — Salli komprenis.

    Pavliŝ formetis la manon.

    — Se ni estus sur la Tero...

    — Sur la Tero vi simple ne rimarkus min, — Salli suspiris. — Mi ne scipovas koketi. Kaj tio estas tute ne mirinda.

    Ŝi turnis sin al li kaj rigardis liajn okulojn.

    — Verŝajne mi sentas la samon. Kaj ankaŭ mi ne atentus vin... Ĉu tio estas ofenda?

    — Ne.

    Salli alpremis sin al Pavliŝ, prenis per la manoj lian kapon je la tempioj, kaj kisis lin je la vango, ĉe la angulo de la lipoj.

    — Dankon, — Pavliŝ diris.

    — La respondo estas stulta, sed ne malplej bona, — Salli ridetis.

    Ŝi faris unu paŝon malantaŭen, por liberiĝi de liaj manoj, kaj Pavliŝ rimarkis, ke ili ne estas solaj — malantaŭ la dorso de Salli tra la fenestro rigardas blanka muzelo.

    — Foriru, — Pavliŝ ordonis al la muzelo.

    Salli rigardis malantaŭen kaj ekridis.

    — Klaŭdia demandus, kial vi ne ŝaltis la kameraon.

    — Mi ne donis al vi la kaŭzon moki malantaŭ mia dorso! — Klaŭdia kolere enmiksiĝis.

    Ŝi staris en la transirejo ĉe la sojlo de la laboratorio. Sur ŝi estis banmantelo, la malsekaj haroj estis volvitaj per viŝtuko.

    Pavliŝ eksentis. ke li ruĝiĝas kiel knabo, kaptita dum li ŝtelis bombonojn el la sankta ŝranko de avino.

    Kaj li ne scias, kiom longe Klaŭdia staras ĉi tie.

    — Mi neniam mokas malantaŭ via dorso, — Salli diris. — Vi ja scias tion.

    — Morgaŭ ni devos frue vekiĝi, — Klaŭdia diris.

    "La infanoj estas sendataj al siaj litetoj por dormi". Pavliŝ ne diris tion laŭte. Nun li klopodis laŭeble malofte diri laŭte tion, kio povus inciti Klaŭdian.

    — Morgaŭ ni devos frue vekiĝi, — li konsentis.

    

    

     LA ĈAPITRO KVINA

    La setlejo malkreskis antaŭ la okuloj, la domoj fariĝis pupaj, kiel la modlaĵoj de Vajtkus, kiujn li faris por la infanoj. Li modlis por ili ankaŭ bovinojn, kaprinojn, hundojn kaj aliajn terajn vivajn estaĵojn.

    Poste la setlejon ŝirmis la nebulo, kaj malaperis ĉio: kaj la homoj sur la paŝtejo, kaj la kaprino, ne kompreninta, kien malaperis ŝia adorata Marjanjo, kaj la monteto de la tombejo. Malsupre estis arbaro, senfina kaj ĉie egala.

    La balono flugis glate, kvazaŭ ĝi estus tirata per ŝnuro, ĝian moviĝon eblis rimarki nur ĉar la arboj estis forirantaj malantaŭen. En la korbo regis silento kaj la aero estis senmova.

    Ĉiuj vojaĝantoj jam havis la sperton leviĝi al la nuboj per balono kaj sciis trakti ĝin, sed tio estis la unua vera flugo — ne leviĝo al la nubaro, sed vojaĝo.

    En ajna homa grupo aŭ antaŭkonsentite aŭ memstare formiĝas divido de la laboroj kaj de la devoj. Neniu petis Kazikon stari apud la brulilo kaj stiri la balonon. Tio okazis mem. Kazik flugis ne pli ol la aliaj kaj entute estis ankoraŭ adoleskanto, infano, eĉ laŭ la ĉitieaj mezuroj. Sed en la balona korbo al li tuj okazis mirinda metamorfozo, simia al tiu, kiu okazis al li, kiam li trafis la arbaron. Kazik transformiĝis el la estaĵo ofte senkuraĝa kaj silentema, en la homon, certan pri si, kvazaŭ li la tutan vivon okupiĝus pri la flugoj per balono. Kaj lia certeco estis tiom evidenta, ke Marjana kaj Dik sen ajnaj protestoj cedis al li la ĉefecon pri la stirado de la balono, kiun ili ambaŭ rigardis kun iom da timo.

    Marjana, dum estis la eblo, rigardis en la nebulon malsupre, al ŝi plu ŝajnis, ke ŝi vidas tie Olegon, kiu montris sian kuraĝon dum la lastaj minutoj, kaŝante sian timon pri Marjana kaj sian envion al tiuj, kiuj forflugas. Marjana ne timis pri si — ŝi ne havis tempon por pensi pri tio, kaj ankaŭ ĉar timi pri si estas vanta afero. Nun ŝi deziris nur unu aferon: laŭeble pli rapide flugi tien, eĉ ne gravas, ĉu ili trovos aŭ ne tiun ekspedicion, je kiu ŝi ne povis kredi, kiel antaŭe ŝi ne kredis je la ekzisto de la ŝipo, antaŭ ol ŝi tuŝis ĝin. Sed la ŝipo ĉiam ekzistis en la konversacioj kaj la memoroj de la setlejanoj, dum apero de scienca ekspedicio sur la planedo apartenis al la sfero de sonĝoj. Ĝi estis ia nevera ekspedicio, kaj ĝia malkapablo trovi la setlejon kaj savi ilin nur pliigis tiun senton. Do Marjana timis nur perdi la vojon, flugi tro malproksimen, ĉar ili devis reveni antaŭ tiu tago, kiam Oleg foriros en la montaron al "Poluso" por ke ŝi povu marŝi kun li.

    Ankaŭ por Dik ne estis reala la ekspedicio, serĉi kiun ili flugis. Ĝi neniel konformis al la kosmogonio de lia mondo. Verdire, la pasintjara marŝo al "Poluso" ŝanĝis tiun bildon, sed ne detruis — "Poluso" ja estis mortinta, ĝi estis daŭrigo de la setlejo kaj samtempe ĝia fonto. Dik ne imagis la vivon ekster la planedo, ekster la arbaro. Lia gloramo satiĝis per la lukto kontraŭ la arbaro kaj ĝia konkero. Li neniam imagis la vivon sur iu alia planedo, ekzemple sur la Tero, ĉar tie estis alia arbaro kaj aliaj bestoj.

    Nur Kazik jam estis sur la Tero. La aliaj setlejanoj estis ekkonantaj la balonon iom post iom, dum ĝi estis konstruata kaj formiĝanta, sed Kazik komprenis ĝin multe pli frue ol la aliaj. Intuicie Kazik sciis ĉion, kion eblas scii pri la flugbalonoj. Jam en la unuaj flugoj kun Oleg li komprenis la karakteron de la balono pli ĝuste, ol Oleg mem, sed diris nenion al li pri tio — Kazik eĉ ne pensis, ke li pli bone ol Oleg scias stiri la balonon. En la unuaj minutoj, ĉar Marjana kaj Dik pense ankoraŭ estis malsupre, Kazik bone fiksis la sakojn kun balasto kaj manĝaĵoj, por atingi la maksimuman ekvilibron, aŭ, kiel li tion klarigis al si, por ke al la balono estu oportune porti ilin. Li konsideris la balonon viva delikata estaĵo, al kiu povas esti peze kaj malpeze, gaje kaj eĉ maloportune kaj li helpis al la balono, por ke al ĝi estu agrable.

    Dik rigardis malsupren. Li penis rimarki en la arbaro siajn padojn kaj haltejojn, sed desupre la arbaro aspektis tute alie, kvazaŭ Dik ne estus ĝisfunde esplorinta tiujn lokojn. Subite li rekonis placeton. Li mortigis urson sur ĝi antaŭ jaro, kaj la urso lasis sur lia brako siajn spurojn — tri paralelajn cikatrojn. Dik rigardis la cikatrojn, kaj kiam li denove rigardis malsupren, la placeto jam malaperis.

    La vento kvietiĝis. Kazik ekklopodis apud la brulilo, pliigante la fajron, ĉar li sentis, ke la balono komencis malleviĝi. La videbleco fariĝis eĉ malpli bona, la nebulo dissolvis eĉ la arbojn malsupre.

    — Ĉu ni malleviĝu pli? — Kazik demandis.

    Tio estis la unuaj vortoj, diritaj post la starto, kaj tial ili ŝajnis tre laŭtaj.

    — Ĉu malleviĝu? — Dik ne tuj komprenis la sencon de la demando, ĉar la flugo ankoraŭ ne finiĝis. — Kaj la rivero?

    — Ne estas videble kien ni flugas, — Kazik klarigis.

    — Ni flugas ĝuste, — Marjana konfirmis. — Baldaŭ estos la unua marĉo.

    La balono abrupte elanis kaj tuj kvietiĝis — ŝarĝo de pluvo batis ĝin desupre kaj la vojaĝantoj aŭdis la gutojn laŭte frapi la maldikan ŝelon. La korbo balanciĝis, Dik kroĉis per la manoj ĝian randon kaj Marjana kaŭriĝis — al ŝi ŝajnis, ke la rando de la korbo estas tre malalta kaj ŝi povas fali el la korbo.

    — Mi gvidu la balonon supren, — Kazik decidis. — Ni serĉu venton, aŭ ni estos forpotitaj reen al la setlejo.

    — Mi ne volas reen, — Dik diris. — Ili mokos pri ni.

    Dik ne povis elteni la penson, ke lin eblas primoki.

    Kazik altiris al la rando sakon kun sablo, malligis ĝin kaj elŝutis parton de la sablo malsupren. Li ŝparis la sakojn, ĉar la sakoj povos esti utilaj.

    La balono tuj impetis supren — estis videble ke la arboj malgrandiĝas kaj dronas en la nebulo.

    — Vidu, kiel bele! Mi elŝutis kaj ĝi obeas min, — Kazik ĝoje diris, sed neniu respondis al li.

    Al ili estis timinde, ĉar la balono ne estas fidinda kaj en ĝi kaŝiĝis la severa karaktero. Kaj Dik kaj Marjana sciis, ke ili estas ostaĝoj de la balono, senfortaj ludiloj de ĝiaj kapricoj. Se ĝi deziras — ĝi povas aŭ forporti ilin al la ĉielo aŭ ĵeti kontraŭ la tero. Malsame ol Kazik, ili ne sentis la balonon kaj ne ordonis al ĝi.

    Post kelkaj sekundoj la balono malaperis en la nubaro kaj al ili iĝis eĉ pli malagrable, ĉar ekster la korbo, penetrante en ĝin, pendis netravidebla nebulo, en kiu io kaŝiĝis. Eble flugbesto, eble roko aŭ io mistera.

    — Kaj nun estas tute ne klare, — Kazik laŭte konfesis, — ĉu ni flugas supren aŭ nenien. Mi ne scias.

    — Ni leviĝu, — Dik proponis. — super la nubaron, kiel kun Oleg.

    — Estas tro da balasto, — Kazik oponis, — ĝi povos necesi.

    — Do pliigu la fajron, — Marjana diris.

    — Oleg konsilis ne pufigi ĝin, — Kazik respondis. — Se ĝi krevos, ni falegos malsupren kiel ŝtono.

    Kazik eksentis sian aŭtoritaton super la pliaĝuloj, li komprenis, ke nur li nenion timas, ke al li estas interesege ĝis tremeto en la brusto leviĝi al la nuboj aŭ flugi super la tero, sed por ili tio estas timiga kaj malagrabla.

    — Leviĝu, — Dik ordonis, sentinte la kaŝitan ribelon.

    Kazik levis la mallarĝajn ŝultrojn kaj pliigis la fajron en la brulilo.

    Iĝis pli malvarme, la korbo estis malseka, grandaj gutoj fluis sur la balona ŝelo kaj falis de ĝia malsupra rando.

    Kazik volis glori la solenan senton de flugo, sed li povis glori ĝin nur kante. Kaj se li estus sola, li nepre kantus kaj li eĉ kantus vortojn, kiun li scipovis aranĝi verse. Sed li ĝenis sin fari tion ĉeestate de la aliaj kaj ne aŭdacis ankaŭ nun. Li sensone kantetis, kunpreminte la lipojn.

    Dikon ekregis la malespero pro la senpovo. La nubo neniam finiĝos. Ili perdiĝis. Kaj ili devis ne enterpreni tion. Prefere ili marŝu piede, ili iel transirus la riveron, en tio estas nenio eksterordinara. Kaj nun ili ne plu vidos la riveron, nek la setlejon...

    Kaj subite iĝis pli hele, la balono malmergiĝis en interspacon inter la nuboj — super iliaj kapoj estis plia tavolo, kaj ili estis portataj al preskaŭ nigra grandega nubo, kiu antaŭe baris la vojon kiel muro, kvazaŭ atendante la balonon por formanĝi ĝin. En la nubo tondris kaj brilis fulmoj kaj ĝi ŝajnis viva kaj varma.

    — Ha kiel bele! — Kazik kriis. — Tuj frapegos!

    — Malsupren! — Dik ordonis. — Urĝe malleviĝu, ĉu vi ne komprenas?

    — Domaĝe. — Kazik etendis la manon al la brulilo, por malpliigi la fajron. — Mi ankoraŭ ne vidis tion. Desube tio ne estas tiom interesa.

    — Min tio ne interesas, — Marjana diris.

    La balono ial ne malleviĝis, ĝi plu flugis renkonte al la fulmotondra nubo, kaj la tondro, kiun ĝi estigis, estis preskaŭ seninterrompa, kvazaŭ iu tirus grandegan bastonon preminte al la palisaro de grandega barilo.

    Dik forpuŝis Kazikon kaj abrupte estingis la fajron.

    — Ĝi ne estas ludilo por vi!

    La blovoj de la kontraŭa vento batis la balonon, ĝi baraktis inter la nuboj kaj ne povis malleviĝi.

    — Ne eblas tute estingi! — Kazik kriis. — Vi estas stultuloj!

    — Silentu, — Dik rompis lian krion. — Vi jam tedis.

    Li ŝirmis sian timon per malĝentileco, ĉar li ne volis konfesi eĉ al si, ke li povas timi.

    La balono subite ektremis, trafinte ventkirlon, kaj impetis malsupren.

    — Ekbruligu! — Kazik kriis. — Ĉu vi ne komprenas, nun ĝi malvarmiĝos.

    — Ni havos la tempon. Komence ni devas malleviĝi.

    — Ne eblas abrupte estingi. Kie estas la fajrilo?

    La fajrilo estis ĉe Dik kaj li ne volis doni ĝin al Kazik, ĉar li ne kredis, ke la balonon io minacas malsupre. Li volis nur unu aferon — plej rapide eskapi la fulmotondran nubon.

    — Rigardu, ĝi ja malkreskas! — Kazik montris supren, sed nur liaj okuloj rimarkis, ke la balono perdas sian elastecon kaj kreskas la rapido de ĝia falo.

    — Jen. — Dikon tamen maltrankviligis la insista tono de Kazik kaj li etendis la fajrilon al li.

    La fajrilo klakis, krakis, sed tute ne deziris bruli.

    Estis humide, ĉiuj jam tramalsekiĝis. Ankaŭ la meĉo de la fajrilo malsekiĝis. Se Kazik scius, ke Dik estingos la fajron, li anticipe kaŝus la fajrilon kaj tenus ĝin seka.

    Ĉirkaŭe denove estis nuboj, ree estis duonlume, kaj la tondro, eligata de la fulmotondra nubo, iom kvietiĝis, restis tie, supre, preskaŭ super la kapoj.

    — Bone ke ni sukcesis, — Dik diris, por pravigi sin. Li rigardis, ke rande de lia vido Kazik ĉiam plu klakas per la fajrilo.

    — Permesu al mi. — Dik eltiris la fajrilon el la streĉitaj fingroj de Kazik. La fajrilo malobeis ankaŭ lin. Kazik staris apude kaj rigardis la fajrerojn, elbatatajn el la fajroŝtono. Ili ŝajnis malvarmaj kaj malgrandaj.

    — Ĝi fariĝis malpli granda, — Marjana diris timigite. Ŝi rigardis supren kaj vidis, ke la ŝnuroj de la reto, kiu volvis la balonon, ĉiam pli eniĝas en ĝian ŝelon.

    Dik prenis la fajrilon per la manoj kaj penis froti la meĉon.

    Nun ĉiuj vidis, ke la balono falas ĉiam pli rapide.

    — Eble ni ŝtopu la truon? — Marjana demandis, sed silentiĝis. Ŝi komprenis, ke ili ne povos ŝtopi la truon malsupre de la balono.

    — Kaj via fajrilo! — Kazik tuj kriis. — Ankaŭ vi ja devas havi ĝin!

    — Certe, — Marjana respondis, — kial do mi ne rememoris?. Mi havas ĝin.

    — Donu!

    — Kaj kie estas ĝi?

    — En la saketo sur la kolo, — Kazik diris.

    Marjana rapide malligis la kuracilan saketon, kiu pendis ĉe ŝia brusto kaj prenis fajrilon de tie.

    Kazik elŝiris ĝin el ŝiaj manoj kaj, forpuŝinte Dikon, komencis elbati la fajron.

    Sed la brulado ne ekis.

    — Malŝraŭbu ĝin! — Kazik kriis al Dik. — Vi ja sufokis ĝin.

    La korbo denove puŝiĝis, Dik perdis la ekvilibron kaj apenaŭ sukcesis kapti la randon de la korbo.

    Kazik mem malŝraŭbis la brulilon, apenaŭ ne derompinte la radeton, kaj ĝue enspiris la abomenan odoron de la gaso, kiun eligis la tubo.

    Feliĉe la fajrilo ne estingiĝis kaj fine de la tubo aperis lila fajreto. Kazik tuj pliigis la fajron, la flamo malaperis por momento, kaj tuj reaperis hela kaj certa.

    Kazik enrigardis tra la aperturo de la balono — la varma aero komencis plenigi ĝian malhelan internon.

    Kaj en tiu momento ili elmergiĝis el la nubaro.

    — Tutegale ni falas, — Marjana mallaŭte diris.

    La vento estis neforta, sed nestabila, la balono pulse moviĝis malsupren.

    — Malfrue, — Dik diris. — Restis nur prepariĝi al la bato.

    Li trankviliĝis. La arbaro estis konata al li kaj li ne povis kredi je la potenco de la bato, imagi tion, kion li neniam spertis. Al li ŝajnis, ke la arbaro akceptos ilin kaj ne mortigos.

    — Sakoj! — Marjana kriis, rompante la paŭzon de la fascinanta atendado.

    Ŝi mem ĵetis sin al la sako, kuŝanta apud ŝiaj piedoj kaj kun peno forpuŝis ĝin trans la randon de la korbo kaj apenaŭ mem ne falis kun la sako.

    Ĝuste en tiu momento la balono tuŝis la pintojn de la arboj — estis ĝuste tiu momento, kiam eblis vidi ĉiun folieton sur la arboj, kaj Kazik, kiu rememoris pri la balasto nur aŭdinte Marjanan, fascinite rigardis la teron alproksimiĝi, ne timante pri si, sed kun granda bedaŭro, ke tiom bela balono baldaŭ devos perei.

    La arbaj pintoj, kiuj ĵus estis tiom proksimaj, subite saltis malsupren, kaj la tero, ŝajne kun bedaŭro, pokrastis la renkontiĝon kun la balono.

    Kaj en la sekva momento ĉiuj vigliĝis. Ankaŭ Dik ĵetis sakon. La trian sakon prenis Kazik, tamen ne ĵetis ĝin, sed, rapide rekonsciiĝinte, elŝutis la sablon el la sako, kaj estis tre kontenta, ke li pensis pri tio eĉ en tia momento.

    — La sakojn ni devas ŝpari.

    Sed neniu aŭskultis lin. Marjana kaj Dik rigardis malsupren al la arbaj pintoj, dronantaj en la nebulo. Ili plu estis rigardantaj eĉ kiam Kazik trankvile revenis al siaj aferoj. Neniu ja volis, ke la balono denove trafu la nubaron, des pli ĉar ne plu estis balasto. Kazik agordis la brulilon kaj zorgis, ke la balono ne plu leviĝu. Tio estis malfacila, ĉar la fulmotondro jam komenciĝis kaj la vento ne povis kvietiĝi. La balono plu balanciĝis kiel sapveziko en la nebula spaco inter la arbaro kaj la nubaro.

    — Jen, — Dik diris, — vane vi timis.

    En la korbo estis maloportune stari. Des pli ĉar sen balasto ĝi fariĝis malpli peza kaj ĝi estis ofte ĵetata ĉien. La nubo elkraĉis mallongan kirlon, la balono ĵetiĝis, klininte la korbon, kvazaŭ ĝi dezirus forĵeti el ĝi la homojn, kaj ili falis sur la plankon de la korbo, kroĉinte sin al la vergoj kaj la ŝnuroj, atendante, ke la ŝtormo finiĝos kaj, markinte la finiĝon de la frenezaĵoj, ekos forta pluvego.

    — Malbonŝanco, — Dik diris, levante sin de la planko kaj rigardante malsupren. — Nun tute ne eblas kompreni, kien ni estas alportitaj.

    — Komence ni flugis ĝuste, — Kazik asertis. — Antaŭ ol ekis la vento. Ni flugis ĝuste preskaŭ unu horon, kaj poste ni estis ĵetataj ĉien ajn ĉirkaŭ dek minutojn.

    En la setlejo ne estis horloĝoj, sed la nocioj horo, minuto kaj eĉ sekundo estis. Kazik havis bonan senton pri la tempo, kaj oni kredis al li.

    — Do ni flugas en la ĝustan direkton? — Marjana demandis.

    — Sed ne precize, — Kazik respondis.

    Ili tramalsekiĝis kaj frostiĝis. De tio ilin ne savis eĉ la jakoj kaj la botoj el fiŝa haŭto. Sed ili nur ĵus komprenis, ke ili frostiĝis: antaŭe ili pensis nur pri savo de kraŝo.

    — Ni rugardu malsupren, — Marjana proponis. — Vi ja estas ĉasistoj.

    — Ni devas vidi la riveron, — Kazik diris, — kaj la marĉojn antaŭ ĝi.

    — Se ni ne transflugis ĝin, kiam ni estis supre, — Dik enmiksiĝis. — Ne, vento ne povas havi tian rapidon. La rivero situas kvin tagojn da marŝado for, se marŝi piede.

    La balono nun flugis malrapide.

    — Kiam la pluvo ĉesos, — Kazik diris, — ni denove leviĝos.

    — Kial? — Dik demandis.

    — Por rigardi al la suno kaj orienti nin. Nun mankas eĉ ombroj, nenio estas.

    — Ni prefere malleviĝu kaj orientu nin sur la tero, — Dik malcerte respondis.

    Li komprenis, ke tio ne estas bona solvo, ĉar, se ili trafos en la nekonatan lokon, do trovi la ĝustan direkton sur la tero estos eĉ malpli facile. Sed li ne volis supreniĝi.

    — Ĉu vi estas malsataj? — Marjana demandis.

    — Ne, — Kazik kapneis.

    Sed Marjana prenis krustetojn el la sako, ŝmiris ilin per la funga pasteĉo, kaj la viroj komencis krakmaĉi ilin, rigardante malsupren por vidi ion konatan.

    Foje al Dik ŝajnis, ke li rekonas la monteton, elstarantan surfone de la arbaro, sed Kazik diris, ke tio estas alia monteto. La tempo pasis, la pluvo plu ne ĉesis, kvankam la tondro sonis malproksime kaj netimige. Pasis pliaj horo kaj duono. Marjana gimnastis en la korbo por varmigi sin, ĝis ŝi laciĝis. Sed anstataŭ varmiĝi ŝi komencis anheli. Dik eksidis sur la fundon kaj komencis poluri sian arbaleston. Kazik varmigis la manojn ĉe la brulilo, kaj poste diris al Marjana, ke ankaŭ ŝi varmigu sin. Ĉiuj tre laciĝis pro la malcerteco. Ŝajne ili flugis tiom malproksimen de la setlejo, ke neniam revenos hejmen.

    La pluvo ĉesis. Tuj iĝis malpli brue, ĉar la gutoj ĉesis frapi la ŝelon. La varma balono eligis vaporon.

    Kazik longe rigardis antaŭen kaj subite kriis:

    — Rigardu!

    En la frua krepusko antaŭe ĉe la horizonto estis videbla hela strio.

    Dik streĉis la rigardon kaj diris, ke verŝajne tio estas rivero.

    — Kaj eble la arbaro finiĝas, — Marjana diris.

    Ŝi staris ĉe la alia flanko de la korbo kaj ankaŭ ŝi ekvidis helan strion ĉe la horizonto. Do ili vidis du riverojn.

    Post plia duonhoro da nerapida flugo ili konvinkiĝis, ke antaŭe vere estas rivero — aperis ankaŭ la malhela kontraŭa bordo. La hela strio dekstre estis tre larĝa kaj etendiĝis ĝis la horizonto, kaj la rivero kuniĝis kun ĝi.

    Dik diris, ke tio estas alia, tre granda rivero.

    Kaj Kazik supozis:

    — Prefere tio estu maro.

    — Ĉu maro? — Marjana konis tiun vorton, sed ne imagis, ke sur tiu ĉi planedo povas esti maro kaj eĉ tiom proksime.

    — Aŭ granda lago, — Kazik diris. — Tamen prefere tio estu maro. Tiuokaze ni konstruos ŝipon kaj ekflosos.

    — Gravas, ke la balono ne estu portata al tiu maro, — Dik diris.

    Li ĉiam rigardis antaŭen, penante diveni, ĉu tio estas ĝuste tiu rivero, kiun ili serĉas. Iam, ŝajne en la pasinta jaro, li vidis la riveron, sed ne sukcesis atingi ĝian bordon pro la marĉoj, en kiuj svarmis multnombraj aĉaĵoj. Lia manĝaĵo finiĝis kaj la ĉaso estis malsukcesa, tial li devis reveni. Li memoris montetojn apud la rivero, sed ĉi tie ne estas videblaj tiaj montetoj.

    Ili decidis veni iom pli alten, al la nubaro, por trovi la favoran venton. La balono laciĝis pro la flugo kaj nevole kaj pigre apenaŭ supreniĝis.

    La vento ĉi tie vere estis pli forta, sed ankaŭ ĉi tie ĝi blovis ne tien, kien deziris la vojaĝantoj. Aldone denove ekpluvis. Tio tedis ĉiujn — la pigra balono, la malvarmo, la malsekeco. Kaj estis des pli ĉagrene, ke ili jam estis ĉe la celo, restis nur malmulto — transflugi la riveron, kaj tie jam ili povos sinki, dormi kaj serĉi la homojn.

    Kelkaj grandaj birdoj, kiaj loĝas alte en la ĉielo, kaj tial ilin eblas vidi nur elfore, proksimiĝis al la balono kaj kriĉante kaj frapante per la membranaj flugiloj, komencis flugi ĉirkaŭe, malkontentaj pri tio, ke la balono rompis la limojn de ilia teritorio.

    Unu el ili eĉ sukcesis kroĉi la ŝnurojn per la ungoj kaj kelkfoje batis la ŝelon per la beko, garnita per la akraj dentoj.

    — Tion fari mi malkonsilas al vi, — Dik diris, rapide levante la arbaleston.

    La sago trapikis ĝian bruston kaj la birdo tuj kaŝis la ungojn, lasis la balonon kaj ŝraŭbe glisis malsupren preter la korbo tute proksime al ĝi. Dik eĉ etendis la manon por kapti ĝin, kaj Marjana kaptis lin, ĉar alie Dik falus el la korbo.

    — Domaĝe, — Dik afliktiĝis, — ĝia viando estas bongusta.

    Li pafis en alian birdon, sed maltrafis.

    La birdoj dum iom da tempo postsekvis la balonon kaj fine malaperis malantaŭ la kurteno de la pluvo.

    La riveron jam eblis vidi. Ĝi estis larĝa, malhel-griza, de la koloro de la nubaro, kaj fluis rekte, preskaŭ sen sinuoj, malsame al la rojoj, kiujn ili multe vidis.

    — Se ni ne transflugos ĝin, — Dik avertis, — do estos malfacile trafi la kontraŭan bordon.

    — Eble ni malleviĝu por pasigi la nokton? — Marjana proponis. — Kaj matene, kun favora vento ni plu flugos.

    — Estus bone, — Kazik malcerte respondis. — Eblus ankaŭ kunpreni balaston. Sed mankas loko por alteriĝi.

    Li pravis: malsupre estis nek herbejo nek granda placo, por alterigi la balonon.

    Ili staris, aŭskultante la silenton, regantan super tiu ĉi mondo. La frapo de la gutoj nur pliigis tiun silenton.

    Kaj subite antaŭe aperis griza muro.

    Marjana ekkriis, ĉar ŝi unua rimarkis, ke grandega malglata muro pendas super la balono. La blovo de vento kaptis la balonon kaj eĉ pli akcelis ĝin, kvazaŭ la balono intence volus venĝi al la homoj, ĉar ili devigis ĝin tiom longe flugi.

    — Kazik! — Marjana kriis.

    Ankaŭ Kazik rimarkis la muron, kiu riveliĝis en la pluvo.

    Li maksimume pliigis la fajron.

    — Ĵetu ĉion! Ĵetu ĉion malsupren!

    Jam ne plu estis balasto krom malgranda saketo. Dik ĵetis ĝin trans la randon. Marjana prenis la sakon kun manĝaĵoj, sed hezitis.

    — Rapide! — Kazik ordonis, kaj Dik elŝiris la sakon el la manoj de Marjana kaj ĵetis ĝin malsupren. Ili kaptis desur la planko diversajn aĵojn, sen pensi kio estas ili, kaj ĵetis ilin malsupren.

    La balono, iom pensinte, tamen komencis leviĝi.

    Mirigite, la aeronaŭtoj senmove rigardis la grizan muron iri malsupren.

    Ĝi estis arbo, neimagebla giganta arbo. Ili vidis, ke el la ĉefa trunko elkreskas preskaŭ horizontala branĉego, ĉirkaŭ dudek metrojn larĝa. La balono preterflugis la branĉegon, preskaŭ tuŝinte ĝin. Pli supre la branĉoj kreskis pli kaj pli dense, kaj la balono nur mirakle ne koliziis kontraŭ ili.

    Neniu sciis, kiom da minutoj daŭris tiu supreniro, sed subite mallumiĝis kaj la trunko malaperis el la vido — la balono mergiĝis en la nubaron.

    La arbo estis proksime, ĝi ankoraŭ ne finiĝis, ĝi etendis siajn grizajn manojn al la balono.

    La blovo de vento kaptis la balonon kaj ĵetis ĝin direkte al la arbo.

    — Forte tenu vin! — Dik kriis, falante al la fundo de la korbo kaj tirante kun si Marjanan. Kazik falis super ilin.

    Kaj ĝustatempe.

    Aŭdiĝis tre laŭta krako, la korbo estis ĵetita antaŭen, ĝi koliziis kontraŭ baro, ekbaraktis, kiel birdido, trafinta en kaptilon, io ululis krakinte super la kapoj, kaj la balono faris kelkajn konvulsiajn antaŭmortajn movojn.

    Kaj ekregis silento. Ĉirkaŭe nenio estis videbla.

    La korbo malrapide balanciĝis, krute kliniĝinte.

    — Punktofino, — Kazik triste diris. — Ni ne plu havas flugbalonon.

    — Gravas, ke ni estas vivaj, — Dik kontraŭis. — Kaj ne frakasiĝis. Tio estas pli grava.

* * *

    Ili sidis sur la fundo de la korbo, klopodante ne balanci ĝin, por ne fali malsupren. La langoj de la nubo flosis preter la korbo, jen ŝirmante la malhelan makulon de la malsupra balona aperturo, jen svenante, kaj tiam eblis enrigardi la misteran internon de la veziko. Sed ili neniel sukcesis kompreni, kio okazis al ili. Mateniĝis tiom malrapide, ke ŝajnis, ke la tago neniam venos. La flokoj de la nuboj estis pli helaj, ol la aero, sed iom post iom la aero akiris la saman koloron, kaj ĉio fariĝis egale griza.

    La dormemo lasis la aeronaŭtojn, la profunda dormemo, preskaŭ dormo, kiu katenas la langon kaj la ekstremaĵojn, tamen ne anstataŭas dormon, ĉar oni konstante sentas la malvarmon kaj la malcertecon.

    — Mi neniam pensis, ke povas ekzisti tiaj arboj, — Kazik diris.

    — Verŝajne tiaj ne kreskas eĉ sur la Tero, — Marjana respondis.

    — Sur la Tero la arboj estas eĉ pli grandaj, — Kazik certe oponis. — Ekzemple sekvojo. Ĝi kreskaj en la Roka Montaro.

    — Eble ĝi ne estas arbo, — Dik dubis. — Eble ĝi estas roko?

    — Kun branĉegoj? — Marjana demandis.

    — Ĉu vi vidas?

    — Sed ni ja pendas.

    — Eble ni pendas de sur elstaraĵo. Se ĝi estas arbo, do estas eĉ pli malbone.

    Marjana singarde palpserĉis en la korbo esperante, ke ili ne forĵetis ĉiujn manĝaĵojn kaj io tamen restis. Sed la korbo estis malplena.

    — Estas malbone, ke ni forĵetis la brulaĵon, — Kazik bedaŭris.

    — Ni ne plu flugos, — Dik respondis. — Sufiĉas. Estas pli facile iri piede.

    — Necesas plej rapide veni malsupren, — Marjana decidis. — Kaj trovi la sakojn. Alie iu trovos ilin pli frue kaj ĉion formanĝos.

    — Nu, mi dubas, ke iu formanĝos la brulaĵon.

    Dik rampe venis al la rando de la korbo kaj komencis streĉe rigardi en la nebulon.

    Marjana kriis. Ŝi rektigis la gambon, kaj la gambo tiom rigidiĝis, ke tra la tuta korpo penetris doloro. Dik ektremis, la korbo ŝanceliĝis.

    — Mi opinias, — Dik diris, — ke la balono kroĉiĝis supre kaj ŝiriĝis. Se ni plu balancos la korbon, ĝi povos tute deŝiriĝi, kaj la tero estas malproksima.

    La venteto pelis la flokojn de la nubo, kaj inter ili eblis vidi la branĉojn de la arbo, la grizan muron kun malhelaj makuloj kaj enfaloj. La supro de la balono plu kaŝiĝis en la nebulo.

    — Ni devas foriri, — Dik proponis malcerte.

    Li prenis el la sagujo sagon kun peza beko kaj ĵetis ĝin malsupren.

    Estis silente. Kazik pense kalkulis ĝis dudek. Ili nenion aŭdis.

    — Eble ĝi falis sur la arbon, — Kazik supozis. — Aŭ en muskon. Mi grimpos.

    — Kien? — Marjana demandis.

    — Supren laŭ la branĉoj. Kion ni atendu? Mi krios al vi desupre.

    — Bone, — Dik konsentis. — Vi estas plej malpeza.

    Kazik kontrolis, ĉu la tranĉilo estas bone fiksita. Poste, tenante la ŝnuron, li singarde venis al la rando de la korbo.

    — Tute ne timinde, — li diris. — Nenio estas videbla, tial estas tute ne timinde.

    Li prenis la ŝnuron per ambaŭ manoj kaj altitris sin, por kapti la ŝnuron per la kruroj. Marjana kaj Dik senmoviĝis ĉe la alia rando de la korbo. La korbo pendolis.

    — Mi rakontos la vojon al vi, por ke vi sciu, — Kazik promesis.

    Li grimpis rapide — li spertis pri grimpado laŭ la lianoj. Post duonminuto ili jam ne vidis Kazikon, nur la korbo balanciĝis laŭtakte de liaj movoj.

    — Kaj kio estas tie? — Dik demandis.

    — Mi grimpas. La balono pendas tute senaera, kiel ĉifono.

    Post iom da tempo la korbo ĉesis balanciĝi.

    — Ĉu vi elgrimpis? — Dik demandis.

    — Ne. Mi ripozas. Mi baldaŭ venos.

    "Atendi estas ĉiam malfacile, precipe se oni ne scias, kio estos en la fino de la atendado, — Marjana pensis, — sed ni ial nepre atendas. Eĉ se mankas la tempo. Ĉiuj atendas, kiam ni flugos al la Tero, mi atendas, kiam mi revenos al Oleg. Dik atendas por plej rapide trafi la arbaron. Nun ni atendas, ĉu la balono falos aŭ ne. Estas tre stulte atendi, ĝi estas la plej ordinara kaj plej malĝusta faro. Oni devas vivi eĉ tute sen atendi..."

    La korbo denove komencis balanciĝi. Aŭdiĝis krako. Marjana komprenis, ke ĝi estas krako de la ŝelo de la balono. La korbo puŝiĝis kaj salte falis je duonmetro.

    — Singarde! — Dik kriis.

    — Tuj, — Kazik respondis. Lia voĉo estis obtuza, kvazaŭ la nebulo ronĝus ĝin.

    La korbo puŝiĝis eĉ pli forte.

    — Mi venis! — Kazik diris. — Vi ne timu, la balono bone kroĉiĝis per la ŝnuroj. Ĉi tie estas granda horizontala trunko, de la larĝo de mi. Kaj ankaŭ branĉetoj. Do vi ne timu. Grimpu. Mi atendas vin.

    — Nu, iru, — Dik ordonis al Marjana. Li levis sin kaj fiksis la arbaleston al la dorso, por ke ĝi ne malhelpu dum la grmpado. Li kredis al Kazik kaj ne plu timis, ke la balono falos. — Se vi laciĝos, ripozu. Kaj ne rigardu malsupren.

    — Tutegale nenio estas videbla. Ne timu pri mi.

    — Vi ripozu kaj ne hastu, — Dik ripetis. — Mi grimpus tuj post vi, sed la ŝnuroj povos ne elteni nin ambaŭ.

    Marjana venis al la rando de la korbo, firme tenante la ŝnuron. La ŝnuro estis malseka kaj glita. Sed ne estis efektive timinde. Ankaŭ ŝi scipovis grimpi sur la arboj.

    Post kelkaj minutoj ŝi jam staris apud Kazik sur la larĝa vojo, pendanta super la tero — tiel aspektis la branĉego, kiu kroĉis la balonon. La balono kroĉiĝis je la akraj branĉoj, kiuj kreskis el la ĉefa branĉego, enretiĝis inter ili kaj la folioj, similaj al tranĉiloj, kaj ŝiriĝis, sed la ŝnuroj tenis la balonon forte.

* * *

    Jam plene tagiĝis, kaj nun, kiam la plej malfacila aventuro jam estis finita, ĉiuj sentis la teruran malsaton. Sed por manĝi ili devas plej rapide veni al la tero kaj trovi la sakon kun manĝaĵoj.

    — Ek, — Dik diris, metanta la arbaleston en la manon, por esti preta al surprizoj. — Marjanjo, vi iru meze.

    — Ne, — Kazik oponis.

    — Kial?

    — Vi forgesis. Ni devos iri ankaŭ malsupren.

    — Kaj kio?

    — Mi prenos la ŝnuron.

    Dik haltis. Li komprenis, ke Kazik pravas.

    Sed tuj antaŭ ili aperis la problemo preni tiun ŝnuron. Ili provis tiri unu el la ŝnuroj, sed ĉiuj ili estis tiom forte interplektitaj, ke neniu ŝnuro cedis. Ili ne sukcesis ankaŭ levi supren la tutan balonon — la korbo estis tro peza kaj la piedoj glitis sur la oblikva dorso de la grandega branĉo.

    — Atendu, — Kazik diris kaj, antaŭ ol Dik malfermis la buŝon por kontraŭi, li glitis malsupren laŭ la reto de la balono, malaperis en la nebulo kaj revenis post ĉirkaŭ kvin minutoj, anhelanta kaj kontenta. Li tiris la ŝnuron, laŭ kiu li revenis, kaj ĝi malrapide ekmoviĝis supren.

    La ŝnuro estis fortika kaj longa. Kazik kunvolvis ĝin en ringon kaj pendigis sur la ŝultron. Al li estis peze, sed li ne montris tion.

    Dum la tempo, kiam Kazik estis grimpanta por tranĉi la ŝnuron, Dik promenis antaŭen, al la loko, kie ilia branĉego kuniĝis kun la ĉefa trunko de la arbo. Li renkontis nenion danĝeran. Ankaŭ Marjana ne vane uzis tiun tempon, ŝi kaŭriĝis kaj tranĉis peceton de la branĉego. Ĝi estis arbo, vera arbo kun dika malmola glita ŝelo, densa supre, sed multe malpli kompakta kaj cedanta al tranĉilo interne. Pro tio la branĉego iomete risortis sub la piedoj.

    Ili venis al la ĉefa trunko. Marjana vidis Kazikon kliniĝi pro la pezo de la ŝnuro kaj komprenis, ke li neniuokaze konsentos, ke iu helpu al li. Tial ŝi proponis:

    — Kazik: kial vi portos la ŝnuron sencele? Mi opinias, ke ni prefere kunligu nin per tiu ŝnuro, kaj se iu mispaŝos kaj falos, la aliaj subtenos tiun.

    — Bonege! — Kazik ĝojis. — Kiel alpinistoj, kiuj sturmas Evereston.

    Nek Dik nek Marjana memoris, kio estas Everesto, kaj ankaŭ ne sciis, kion faras alpinistoj, sed ne demandis Kazikon pri tio.

    Ili kunligis sin per la ŝnuro, ĝi estis tiom longa, ke ĝi ne malhelpis iri.

    Tiel ili iris de la komenco de la branĉego, al tiu loko, kie ĝi kuniĝis kun la trunko. Tie evidentiĝis, ke verdire tiu branĉego estas unu el gigantaj lianoj, el kiuj estis plektita tiu arbo. Sed ĝi elkreskis preskaŭ orte al la arbo. La branĉego ne kunfandiĝis kun la arbo, kiel ĉe la ordinaraj arboj, sed plu daŭriĝis, internen de ĝi, disiginte la apudajn lianojn. Tio similis la knabinan harligon, kies unu tufo liberiĝis de la aliaj. En tiu loko super la branĉego estis fendo, malpli larĝa supre, dronanta en la nebulo, kiel malhela kaj morna tunelo, kies muroj estis kovritaj per longa moviĝema musko kaj likeno.

    Ili haltis antaŭ la eniro en la tunelon, ne sciante, kion ili plu faru, ĉu ili venu en la mallumon aŭ serĉu alian vojon malsupren.

    Marjana singarde tuŝis la muskon. Ĝi estis konata al ŝi. La verda maso tremetis post ĉiu tuŝo, premiĝante al la ŝelo. La sama timema musko, sed iom malpli alta, ofte kreskas sur la arboj profunde de la arbaro, ĝi ne estas manĝebla, ĝi estas amara. Sed iufoje en ĝi vivas nuksetoj — ili estas iu malsano de la musko. La nuksetoj estas fortikaj, krakaj, preskaŭ sengustaj. Kutime nur infanoj manĝas ilin, ĉar ili estas malmulte nutraj. Sed nun ankaŭ nuksetoj estus manĝaĵo.

    Dum Marjana estis serĉanta nuksetojn en la musko, Dik singarde venis en la fendon je la longo de la ŝnuro. Post ĉu paŝo la giganta liano pli kaj pli kliniĝis, falante internen de la trunko. Dik glitstumblis kaj falis al la ventro, por ne gliti malsupren, en la nigran abismon kaj ne altiri la aliajn. Li elrampis reen.

    — Ni descendu ekstere, — Dik decidis. — Ĉu vi ion trovis?

    — Ne.

    — Mi volas trinki, — Dik diris.

    Ili malligis la ŝnuron kaj volvis ĝian finon ĉirkaŭ la branĉoj, kiuj kreskis tuj ĉe la bazo de la branĉego, kiel arbustoj. Kazik, fiksinte la alian finon ĉe la zono, komencis malsupreniĝi laŭ la trunko, kroĉante per la fingroj la malglataĵojn de la ŝelo kaj branĉojn, kiuj kreskis el la ŝelo.

    Dik staris ĉiam garde. Li ne esperis, ke la branĉoj estas fidindaj kaj la tutan tempon atendis falon — se la branĉoj rompiĝos, li devos akcepti la tutan pezon de Kazik. Kaj li timis tion, ĉar tiuokaze ne estos facile konservi la ekvilibron sur la glita dekliva surfaco.

    Kazik malsupreniris tre malrapide, ankaŭ li estis singarda. Li rigardis malsupren, penante rimarki en la nebulo placeton aŭ alian branĉegon. Por amuziĝi, li imagis sin alpinisto.

    Subite Kazik rimarkis akran branĉeton, kreskantan el la trunko iom flanke de lia vojo. Li etendis la manon, por preni ĝin. Sed tuj, kiam li tuŝis la branĉeton, ĝi dividiĝis en du breĉetitajn tranĉilojn, kaj nur la superba reakcio de Kazik savis lian manon. Li sukcesis retiri la manon, tamen la tranĉiloj batis ĝin. La ŝnuro tiriĝis. Dik prenis ĝin eĉ pli forte kaj kriis desupre:

    — Kio al vi?

    Kazik ne tuj respondis. La sango verŝiĝis el la manplato, tranĉita per la tranĉiloj, kiuj evidentiĝis makzeloj de granda insekto — ĝi embuskis en kavo, eltranĉita en la ŝelo de la arbo kaj atendis sian predon, ŝajniginte siajn makzelojn ordinara rompita branĉeto.

    Mankis bandaĝo por vindi la manon. Kazik kriis supren:

    — Nenio. La mano vundiĝis. Ĉi tie sidas aĉulo kaj mordas.

    — Estu singarda, — Dik respondis. — Ĉu la vundo ne estas grava?

    — Ne grava. Mi plu iras.

    Sed ŝajne, la sangodoro ekscitis apetiton en la aĉulo, kaj ĝi komencis forlasi sian kavon. La makzeloj nervoze fermiĝis kaj malfermiĝis, kvazaŭ la insekto intencus elprovi la predon. La makzelojn sekvis segmentita korpo, kiu plu kaj plu rampis el sia kavo, kaj ŝajnis, ke ĝi neniam finiĝos.

    — Oho! — Kazik diris.

    — Kio? — Dik demandis.

    — Longa.

    Kazik tenis la ŝnuron per la sana mano, kaj per la vundita li prenis la tranĉilon, kaj, kiam la aĉulo, jam simila al iriza serpento sur la amaso de etaj alkroĉiĝaj kruretoj, venis al li, Kazik batis ĝin per la tranĉilo, fortranĉinte la kapon. La korpo plu kuris sur la trunko, vigle sed sencele, kaj la kapo falis malsupren, kaj tri metrojn malsupre, el la trunko fulme aperis alia tenajlo, kaptis la kapon de la samgentano, kaj altiris ĝin al si.

    La mano doloris, verŝajne pro veneno.

    — Malsupreniĝu tre singarde. Tiuj aĉuloj faris la kavojn por si kaj embuskas. — Kazik avertis.

    — Eble mi levu vin? — Dik demandis.

    — Ne, male, — Kazik respondis. — Mi malleviĝos pli rapide kaj ne tuŝos la trunkon. Tie malsupre io estas.

    Ne atentante la doloron li prenis la ŝnuron per ambaŭ manoj kaj glitis malsupren.

    La klapoj de la kavoj, en kiuj loĝis aĉuloj, krake malfermiĝis, kaj de tie, kiel forpuŝitaj, saltis la tranĉiloj de la makzeloj, celis Kazikon, sed feliĉe malsukcese.

    Subite la blanka vato de la nubo foriris flanken, kaj Kazik ekvidis, ke la fino de la ŝnuro kuŝas en la akvo. En lian kapon eĉ venis la espero, ke la arbo evidentiĝis multe malpli alta, ol ili atendis, kaj ke li jam vidas teron. Sed ĝi estis nur lageto, kiu okupis la lokon inter du kunkreskintaj lianoj. La lageto estis longa kaj mallarĝa, ĉirkaŭ ĝi kreskis arbustoj kaj eĉ du malgrandaj pinetoj.

    Kazik komencis malsupreniri eĉ pli rapide, sed kiam ĝis la lageto restis ĉirkaŭ tri metroj, li ne eltenis la doloron, lasis la ŝnuron, plaŭde falegis en la lagon, kaj tuj mergiĝis en ĝin kun la kapo.

    Kazik elrampis el la akvo, sidiĝis sur la bordon, kovritan per la herbo, kaj tuj revenis la doloro en la mano. Sed li ne volis diri al Dik pri ĝi, tial li komencis trankvile klarigi, ke li trovis lagon, kaj ke kiam Marjana kaj Dik estos irantaj malsupren, ili prefere ne tuŝu la trunkon.

    — Mi forbruligos ilin, — Dik decidis, — mi havas blastron.

    — Ne faru, — Kazik respondis. — La blastro estos pli necesa, kaj ĉi tie estas multe da tiaj aĉuloj. Sed ili ne sukcesas vundi, se oni rapide iras.

* * *

    La akvo en la lageto estis malhela, putreta, en ĝi vivis amaso da etaj estaĵoj. Kiam Marjana, veninte ĉi tien, ŝmiris kaj bandaĝis la ŝvelintan manon de Kazik, ŝi donis al siaj kunvojaĝantoj po unu tablojdon el tiuj, kiujn Oleg prenis en la ŝipo, ĉar nekonata malbona akvo povas kaŭzi disenterion aŭ eĉ veneniĝon.

    Ili ĝissate trinkis la akvon, sed pro tio la malsato nur pliiĝis.

    Marjana venis al la pinoj. La pinoj, kreskantaj ĉi tie, estis nanaj. Verŝajne iam la vento alportis ĉi tien iliajn sporojn, kaj ili enradikiĝis en la mola ŝelo. Sub pinoj ĉiam kaŝiĝas fungoj, sed Marjana ne estis certa, ke ĉi tie estas fungoj, ĉar mankas grundo por enfosi sin en ĝin. Sed ŝi bonŝancis — en la polvo apud la pinetoj ŝi kaptis kelkajn fungojn, anaŭ malgrandajn, sed verajn. Ŝi mordetis unu — ĝi estis vera, dolĉeta. Certe estus preferinde kuiri ilin, por ke la buŝo ne estu pikata, sed nun ili ne povas okupiĝi pri fajro kaj ĉiuj estis tre malsataj. Marjana kaptis ĉiujn fungojn, kiuj kreskis tie (kaj ili nombris du dekojn), donis ilin al la viroj, kaj ili disdividis la fungojn kaj formanĝis.

    Tamen la mano de Kazik ŝveliĝis tiom, ke ĝi iĝis pli dika, ol la kruro. Kaj ankaŭ rigidiĝis. Tio ne estis malbona, ĉar nun ĝi malpli doloris. Kaj li ne febris kaj ne vomis, ankaŭ tio estis bona, ĉar tio signifas, ke la veneno de la makzeloj ne estis tre efika. Estis nur sola problemo, ke Kazik ne povis uzi tiun manon, kaj al li estis malfacile grimpi malsupren per la ŝnuro, sed li devas malsupreniri — la tero estis ankoraŭ malproksima.

    Iĝis pli varme, ĉi tie estis malsupra rando de la nubaro. Tage la nuboj iom leviĝas, tial, kiam ili manĝis, evidentiĝis, ke malsupre estas klare, kaj eĉ eblis rigardi al la tero.

    La tero estis tre malproksime malsupre. De ĉi tie ĝi aspektis same, kiel de la balono. Estis malfacile vidi ĝin, ĉar la trunko pufiĝis en kelkaj lokoj, lianoj disiĝis, formante labirinton de tuneloj. En unu loko, ĉirkaŭ cent metrojn malsupre, estis larĝa placo kun arbareto kaj makuloj de marĉeto.

    La vojaĝantojn ekposedis malĝojo.

    — Prefere ni ne vidu ĝin, — Marjana suspiris. — Antaŭe ŝajnis, ke restis tute nemulte.

    — Nun nia sako nepre estos formanĝita, — Kazik diris. Li estis terure malsata.

    — Tie nepre estos ia ĉasaĵo, — Dik trankviligis lin. Li tenis sin je elasta kaj mola trunko de pino kaj rigaris malsupren, esplorante la arbareton ĉe la disforkiĝo. — Gravas veni tien.

    — Domaĝe, ke Oleg ne faris paraŝuton, — Kazik diris. — Mi petis lin fari paraŝuton por salti de la balono, sed li respondis, ke li faros tion poste.

    — Oleg nepre ion elpensus, — Dik aŭdis riproĉon en tiuj vortoj de Marjana.

    — Estas facile pensi tie, en la setlejo, — li diris. — Sed ĉi tie ni devas agi.

    — Oleg volis flugi kun ni, — Marjana diris. — Sed oni ne forpermesis lin.

    — Do mankas pri kio bedaŭri.

    Sed verdire li ne koleris kontraŭ Oleg. Tio nun ne gravis. Nun gravis nur veni malsupren.

    Kazik iris laŭ la branĉo plu, malantaŭ la lageton, por rigardi malproksimen.

    Kaj vidinte tiun malproksimon li ne sukcesis deteni sin kaj ekkriis:

    — Hastu ĉi tien! Vi nur rigardu!

    Ili alkuris al li.

    Kazik formovis desupre pendantan folion, pli grandan ol li mem, kaj tra tiu fenestro videblis larĝa rivero, kiu ŝajne situis tute proksime. Eblis eĉ vidi, ke la vento pelas sur ĝi ondetojn. La rivero poste dividiĝis en kelkajn brakojn kaj enfluis la lagon, ili nun vidis, ke tio estas ne maro sed lago, ĉar malantaŭ ĝia grandega spegulo estis strio de bluaj montoj, garnitaj per la malhela bordero de arbaro. En la delto de la rivero laŭ sabla terlango iris grego de mustangoj. Io timigis ilin, kaj ili, pufiginte la vezikojn, kuris al la akvo.

    La arbaro malantaŭ la rivero estis alia, de pli malhela koloro, pli blua. Ĝi kovris la malaltajn montetojn kaj la kvietajn valojn, ŝajnis, ke tie rigidiĝis la deklivaj ondoj de la blua maro. Kaj tio estis bela.

    La bazo de la ekspedicio ne estis videbla al ili — ĝi situis je ĉirkaŭ dudek kilometroj, kaj ĝin kaŝis la ondoj de la montetoj. Ili ege deziris vidi ĝin kaj ili longe esplore rigardis la arbaron malantaŭ la rivero.

    — Brilo! — Kazik subite kriis kaj montris tien, al la arbaro.

    Super la arbaro, kiel fajreto surfone de la griza nubaro, leviĝis kaj malaperis brila punkto.

    La aliaj ne vidis tiun fajreton, ĉar ĝi tre rapide malaperis en la nubaro, sed ili kredis al Kazik, ĉar ili tre volis kredi lin. La loko, kie aperis la fajreto ne estis malproksima de la bordo, kaj tial Dik diris:

    — Ni transpasos la riveron proksime de la lago, tie la brakoj ne estas larĝaj kaj estos pli facile transriveriĝi. Kaj poste ni marŝos laŭlonge de la rivero.

    — Ĝuste, — Kazik subtenis lin. — Apud la lago ankaŭ la arbaro ne estas densa.

    Ili poste daŭre staris kaj rigardis al tiu loko, esperante ion rimarki. Sed en tiu mateno Klaŭdia lanĉis nur unu geoskoltilon. Ŝi planis lanĉi ankaŭ la duan, sed decidis, ke ŝi havos sufiĉe da laboro ankaŭ nur kun unu skoltilo. Ŝia humoro estis malbona, kaj ŝi ne volis konfesi al si, ke la kaŭzo de tio estas tio, kion ŝi hieraŭ vidis en la laboratorio. Pli ĝuste ŝi vidis nenion, sed suspektis laŭ la sinĝeno de Pavliŝ kaj Salli kaj laŭ tio, kiel proksime ili staris unu de la alia, ŝi suspektis ke ili havas komunan sekreton, kiun ili ne volas dividi kun ŝi. Tio estis ofenda perfido flanke de Salli.

    Pavliŝ ne suspektis pri tio. Li revis pri la flugo al la montaro. Lin tedis sekci la ĉi-tieajn malicajn bestojn kaj katalogi la senĉesajn speciojn de bakterioj. Li volis trovi sin tie, kie estas blua ĉielo kaj pura neĝo, kie nenio rampas, nenio gvatas, embuskas, kie la fetora malsekeco ne atakas el la trompaj marĉoj, kie li povos demeti la helmon kaj promeni, sen pensi pri malsanoj, ĉar tie estas nur pura neĝo, frosto kaj blua ĉielo.

    En tiu momento, kiam la infanoj sur la giganta arbo rigardis la arbaron, ĉirkaŭantan la stacion, Pavliŝ konversaciis kun Salli, kiu decidis malkonservi la interplanedan ŝipon. Li diris, ke li planas forflugi en la montaron por plena tago. Kaj Salli petis, ke li kunprenu ŝin, ĉar ankaŭ ŝin premis la humida arbaro, kaj ŝi ekĝojis, ke Pavliŝ sentas la samon, kiel ŝi.

* * *

    La sekvan nokton la vojaĝantoj pasigis en la ĉiela arbaro ĉe la granda disforkiĝo de la arbo. Ĝi estis vera arbaro, en kiu kreskis ne nur pinoj, sed ankaŭ malicaj ĵetarbustoj. Verdire, se vi ĝustatempe rimarkis ilin, do ili ne danĝeras por vi. Ĵetarbustoj sentas varmon, kaj se al ili venas nesingarda besto, ili ĵetas al ĝi siajn akrajn longajn dornojn. La dornoj flugas tiom forte, ke ili povas trapiki kapron aŭ eĉ urson. Oni rapide ellernis lukti kontraŭ la ĵetarbustoj. Necesas simple ĵeti al ĝi ion varman veninte al ĝi ne pli proksimen ol je dek paŝoj, Eblas demeti la jakon kaj ĵeti, la arbustoj tuj ĵetos ĉiujn dornojn, kaj poste oni povas sentime veni. Iliaj dornoj estas utiligataj kaj la junaj branĉidoj estas tre bongustaj.

    Vidinte la arbustojn, Marjana ekĝojis. Ŝi rompis iliajn branĉojn, kaj ili manĝis la tutan horon, ĝis tiu manĝaĵo tedis ilin. La branĉoj postrestis en la buŝo dolĉan kromguston. La malsato ne malaperis, sed nur kvietiĝis, kal ili plu volis manĝi ion pli solidan.

    Dik direktis sin al la arbareto por serĉi ĉasaĵojn. Li estis certa, ke ĉi tie io nepre loĝas. Li vagadis plenan horon en la arbaro, sed trovis nenion krom nemanĝeblan serpenton kaj birdon, kiu forflugis tuj, rimarkinte lin.

    Sed hodiaŭ ili ne plu iris malsupren. La vetero ree malboniĝis, kaj, kvankam estis eĉ pli varme, ol kutime, desube leviĝis nebulo. Aldone la mano de Kazik tre doloris, kaj li eĉ la arbaron vizitis ligite al la ŝnuro.

* * *

    Tiun vesperon, dum ankoraŭ ne estis mallume, Pavliŝ decidis promeni per la ĉieirilo laŭlonge de la bordo de la lago, tamen li veturis ne al la rivero, sed en alian direkton, kie li ankoraŭ ne estis.

    Veturinte ĉirkaŭ dek kilometrojn laŭlonge de la bordo, li trovis malgrandan rapidan rivereton, enfluantan en ĝin. Li veturis laŭlonge de tiu rivereto kelkajn pliajn kilometrojn. Poste li ekvidis strangan kaj eĉ agrablan vivan estaĵon, iom pli grandan ol hundo. La estaĵo estis kovrita per densaj, longaj, ĝisteraj algoj. Ĝi iris inter malaltaj arbustoj, tute ne atentante la ĉieirilon, iufoje fosante la teron per la longaj ungoj, serĉante manĝaĵon. Kaj la sekvaĵoj okazis tiom subite, ke Pavliŝ komprenis kio okazis nur reveninte en la laboratorion kaj esplorinte la filmon. Tiu verda urso venis al la aspekte ĉarmaj arbustoj, portantaj la dornojn, al ĝuste tiaj, kiaj kraĉis la dornojn al Pavliŝ. La arbusto tuj ĵetis la dornojn al la urso, kaj tiu falis mortinta, transformiĝinte en erinacon.

    Pavlis ne komprenis, kial la arbusto bezonas tian agresemon. La urso ja neniel minacis ĝin. Tial li prenis kelkajn dornojn el la haŭto de la urso kaj esploris ilin per la mikroskopo en la laboratorio. Kaj li trovis interesan fakton, kiu nur plian fojon konfirmis la faman senkompatan eternan leĝon: en la naturo estas nenio sensenca. Evidentiĝis, ke sur la pintoj de la dornoj troviĝis mikroskopaj sporoj. La sporoj, trafinte la sangon, tuj ĝermis.

* * *

    Matene Kazik vekiĝis pli frue, ol la aliaj. Li maĉis la junajn branĉojn kaj senbrue, por ne veki la aliajn, venis al sia observejo. La lagon plu kovris la nebulo, kaj tial la kontraŭa bordo kaŝiĝis en la blanka senfineco. Kaj estis facile imagi, ke tio estas Pacifiko, kaj li estas angla kapitano Drake, kiu helpe de indiano grimpis sur la altan arbon, kiu kreskas sur la Panama istmo, kaj rigardas desupre al la vasteco de la oceano, kiun li intencas konkeri per sia "Ora cervino". Tie, en la vastaĵoj de la Pacifiko lin atendas atoloj, sur kiuj kokospalmoj svingas siajn luksajn kapojn, renkontiĝo kun hispana arĝenta galiono, la odoro de muskato sur la insuloj de spicoj kaj la misteraj bordoj de Afriko... La mondo estis hela, romantika kaj malfermita por li, granda vojaĝanto.

    Laŭ la malhel-verda folio, kiu povus kovri domon, kuris vico da serpentetoj, la brilantaj krestoj, duoblaj vostoj, rapidis al la matena ĉasado. Violkoloraj dikaj afidoj, svarmantaj sur la folio, ekmoviĝis, sentinte la danĝeron. Stria skarabo naskiĝis el la tigo, antaŭ la okuloj fariĝis fluganta haro kaj ekflugis, pelata de siaj zorgoj. Blanka birdo ĵetis sin al ĝi frapante per la flugiloj. Svarmo da muŝetoj ŝvebis super la kapo. Kazik sentis, ke tuj, el la trunko de la apuda pineto, aperos venena mallertulo. Tial li, strabinte al la pino kaj ne ĉesigante la fluon de la dolĉaj revoj, ĵetis la tranĉilon en la aperturon, malfermatan en la ŝelo, kaj forpelis la mallertulon reen. Ĝis la vespero ĝi ne aŭdacos montri sian pikilon.

    — Kazik, ĉu vi estas ĉi tie? — li aŭdis la voĉon de Marjana.

    — Ĉi tie.

    — Ĉu la mano doloras?

    — Pli bone.

    Aperis la odoro de fumo. Marjana faris la fajron, por rosti la branĉojn de ĵetarbusto kaj fungojn, kiuj nokte ŝovis sin el la musko.

    Kazik ĉesis kontempli "Pacifikon" kaj ordonis al la indiano, atendanta lin malsupre, konduki lin reen al "Ora cervino". Rande de la branĉo, laŭ la deklivo, tenante sin je la maldikaj lianoj, li venis al la griza muro de la ĉefa trunko kaj rampis laŭ la ponteto el seka branĉo al la sekva disforkiĝo. Ĉi tie li bonŝance sukcesis rimarki maljunan lianon, larĝan je duonmetro, kiu spirale ĉirkaŭvolvis la trunkon. Kazik descendis laŭ ĝi ĉirkaŭ tridek metrojn al la enirejo al kavo, amplekse de la metiejo de Sergejev. Kazik prenis la tranĉilon kaj singarde eniris la nigran groton. Li staris ĉe la sojlo, ĝis la okuloj kutimiĝis al la mallumo kaj ĵetis antaŭen pinkonuson. La konuso ruliĝis sur la planko de la kavo, eksaltis, klakante, kaj aŭdiĝis plaŭdo. Do tie estas akvo. Kaj se tie estas akvo, do mankas elirejo — la akvo nepre trovus ĝin. Poste, kvazaŭ responde al la plaŭdo, aŭdiĝis ululo — verŝajne Kazik vekis la posedanton de tiu loĝejo. Eblis atendi, kiam tiu loĝanto montros sin, sed ne estis klare, kio ĝi estas. Kiel la homo de arbaro, Kazik preferis ne riski.

    Kazik revenis al la pliaĝuloj. Manĝinte, ili ĉiuj venis al la kavo kaj, klopodante ne brui, por ne kolerigi la nekonatan loĝanton, komencis atente pririgardi la trunkon, esperante tamen trovi la vojon malsupren. Ili ja ne povas ĉiam resti sur ĉi tiu arbo ĝis la morto.

    — Ekstremokaze, — Dik finfine diris, — ni tranĉos stupojn en la ŝelo. Kaj descendos laŭ ĉi tiu ŝtuparo.

    — Kiom da ŝtupoj estas bezonataj? — Marjana ekkriis. — Tio ja okupos plenan jaron!

    — Ni provu, ĉar mankas alia vojo.

* * *

    Post la tagmanĝo Pavliŝ diris al Klaŭdia, ke li flugos por skolti kaj kunprenos Sallin, ĉar la motoro de la ĉieirilo misfunkcias, kaj li volas, ke Salli rigardu ĝin funkcianta.

    — Bone, — Klaŭdia permesis, — sed ne flugu malproksimen.

    — Dankon, — Salli diris, kiam ili komencis la flugon. — Ĉu vi montros al mi tiujn arbojn?

    — Certe, ankaŭ mi hastas ree rigardi al ili. Mi eĉ ne kredas, ke ili ekzistas.

    La ĉieirilo transflugis la riveron, kaj, kiam Salli ekvidis la strebantajn ĉielen trunkojn, plektitajn el gigantaj ŝnuregoj, ŝi ne povis deteni la admiran ekkrion.

    — Tio ne povas esti. Tion eblas nur sonĝi.

    — Mi volas dispeli la nubojn, — Pavliŝ diris, — por plej efekte filmi ilin.

    — Necesas veturigi ĉi tien Klanjon, — Salli decidis. — Al ŝi tio plaĉos.

    — Ŝi ne lasos la stacion. Mirinda fakto — Al ŝi plej abomena estas tiu planedo, kiun ŝi esploras. En tio estas io maljusta.

    — Kaj ĉu ĝi plaĉas al vi?

    — Evidentas, ke oni ne povas taksi la planedon per tiaj mezuriloj.

    — Certe ne povas, eĉ la vivan estaĵon oni ne povas taksi tiamaniere. La subjektivismo de esploristo estas danĝera... pardonon, mi komencis la parolon de Klaŭdia. Sed ne tio gravas, gravas ke tiu planedo ne plaĉas al ni ĉiuj. Kurtadire ni estas eldorlotitaj de la civilizacio. Ni ĉiam kunprenas nian mondon, inkluzive ĉampinjonan saŭcon, kaj rigardas la novan mondon tra la fortikaj fenestroj de la ĉieirilo. Ili estas okulario de mikroskopo por ni.

    — Do vi ne konsentas kun Klaŭdia?

    — Kie vi vidas konsenton aŭ malkonsenton? Klaŭdia estas, same kiel mi, viktimo de la civilizacio. Kaj krome, ŝi estas homo kun tre evoluinta deva senso. Ŝi faras devo ankaŭ tiujn punktojn de la instrukcio, kiuj estis elpensitaj en la puraj kabinetoj de la Tero-14, elpensitaj fare de la saĝaj homoj...

    — Kiuj siatempe esploris multajn planedojn...

    — Kaj volas, ke la esploroj evitu hazardajn perdojn. Des pli ĉar kontakto kun nekonata pramondo ofte estas pli danĝera por tiu mondo, ol por ni. Ni dume estas absolute sanaj, sed jam mortigis kelkajn reprezentantojn de ĉi tiu mondo.

    — Pro la timo, — Pavliŝ ridetis.

    — Verdire ni ambaŭ bonege komprenas, ke la homoj, kiuj verkis la instrukciojn estas tute pravaj. Dekomence eksciu, kun kio vi kontaktas, kaj nur poste konkludu. Kosto ja estas ne nur ni, kosto inkludas ankaŭ aliajn homojn, kiuj venos post ni, kaj tiujn, kiun ni kontaktos, reveninte hejmen. Mi ne volus porti al la Tero iun sovaĝan viruson.

    — Kaj nin helpas tiu fakto, ke la planedo ne plaĉas al ni, — Pavliŝ finis la parolon.

    — Eble, — Salli konsentis. — Mi proponas iam okazigi grimpadon al tiu arbo, kiel al montaro.

    — Mi revas pri tio la duan tagon.

    Ili levis la ĉieirilon pli, je ducent metroj, al la malsupra rando de la nubaro. Tie kunplektiĝis la branĉoj, kaj la larĝan disforkiĝon okupis lageto kaj eĉ kelkaj malgrandaj arboj.

    — Idilia anguleto, loko por pikniko, — Pavliŝ taksis la bildon.

    — Ne ekscitu min. — Salli metis la manon sur la kubuton de Pavliŝ. — Vi ja scias, kiel mi deziras okazigi piknikon. Sed ne ĉi tie. Ĉi tie vivas skorpioj.

    — Ni surhavas skafandrojn.

    — Kia do povas esti pikniko en skafandroj?

    Ili levis la ĉieirilon eĉ pli supren. Desur grandega horizontala branĉego, kiu etendiĝis laŭlonge de la malsupra rando de la nubaro, kiel viadukto de forpasinta civilizacio, pendis grandega ŝirita ĉifono, volvita per tendenoj, kun korpo, simila al plektita korbo, sufiĉe granda, por enhavi kelkajn homojn. Pavliŝ fotis la ĉifonon kaj diris:

    — Imagu, la naturo ĉi tie inventis flugbalonon.

    — Tute ne similas.

    — Kaj al mi ŝajnas, ke dum sia vivo, tiu estaĵo prezentis grandegan vezikon, plenigitan per aero. Mi vidis ĉi tie similajn, sed malgrandajn estaĵojn, okaze de danĝero ili pufigas grandan vezikon sur la dorso — ĉu vi memoras, mi montris al vi filmon? Kaj ĝi flugas ie en la nubaro... Kaj kiam ni setlos sur ĉi tiu planedo, junaj bravuloj rajdos ilin.

    

    

     LA ĈAPITRO SESA

    Pasis tri tagoj post kiam la balono forflugis.

    La setlejon regis la nervoza atendado.

    La vetero estis varma, kiel fine de somero.

    Ili sidis en la metiejo — Oleg, Oldulo kaj Sergejev.

    Videblis, ke Vajtuks kun sia edzino laboras en la ĝardeno, sarkas la legomajn bedojn. La infanoj portas verdaĵojn kaj metas ilin apud la barilon. Tie deĵoras la kaprino, kiu venigis al tiu loko siajn idojn, ili fosas en la folioj, serĉante bongustajn branĉetojn.

    — Malbone, — diris Sergejev, kiu jam maldikiĝis kaj paliĝis en la lastaj tri tagoj. — Okaze de normalaj kondiĉoj ili venus tien en tago aŭ du. Kaj hodiaŭ ni renkontus gastojn.

    Oleg nevole rigardis direkte al la pordego. Dum la lastaj du tagoj li jam multfoje rigardis tien, imagante, ke el la arbaro venas brila flulinia ekspediscia ĉieirilo, iomete balanciĝante, kaj ke ili ĉiuj kuras al ĝi, kaj ke el la ĉieirilo eliras veraj esploristoj kaj miras: ĉu eblas vivi sur tiu ĉi planedo? Kaj eĉ aranĝi legomĝardenon?

    Sed la arbaro estis sensona, kiel ĉiam antaŭe.

    — Eblas, mi volis diri tre verŝajnas, — Oldulo enmiksiĝis, — ke ili mallevis la balonon ie en la arbaro kaj ne povas trovi la bazejon de la ekspedicio, — en la arbaro tio ne estas facila.

    — Mi konsideris ĉiujn ĉi variantojn, — Sergejev respondis.

    La metiejon vizitetis dika Luiza, kaj demandis, ĉu Sergejev riparis la fosilon. Li donis al ŝi la fosilon. Al Oleg tuj ekŝajnis malagrable, ke Luiza povas pensi pri fosilo, dum neniu scias, kio okazis al Marjana.

    Oldulo rimarkis la rigardon de Oleg.

    — Foje Lev Tolstoj, se mi ne eraras ĝuste Lev Tolstoj, trafis en ĥoleran epidemion kaj eniris domon, kie ĵus mortis viro, sola vivtenanto. Kaj tie sidis la edzino de la mortinta viro kaj manxis supon. Kaj iu el la homoj, kiuj venis kun Tolstoj, komencis indigni — kiel eblas en tiom funebra tempo manĝi supon? Kaj la edzino respondis: "Ĉu la manĝaĵo pereu?". Eble mi recitas ne precize, sed vi, Oleĉjo, ne pravas. Luiza suferas ne malpli ol vi. Tamen ŝi komprenas, ke la setlejo devas vivi, kaj ke ni devas ne lasi fali la manojn. Mi memoras la tempojn malpli facilajn, sed ankaŭ tiam ni daŭrigis labori, — alie ni ne vivus.

    — Mi nenion pensis, — Oleg oponis.

    — Do bone, — Segejev respondis. — Kion do ni faru?

    == Verŝajne necesas iri en la arbaron, — Oldulo decidis. — Se ili alteriĝis — ni scias la direkton de la flugo. Ni trovos ilin.

    — Ĝuste, — Oleg konsentis, — Mi iros, ĉu en ordo?

    — Sensence, — Sergejev respondis. — Pensu. La vento povis sanĝiĝi kaj porti ilin malproksime flanken. Tre malproksime.

    — Kaj eble ili akcidente alteriĝis?.. — Al Oleg estis malfacile diri tion, sed li sin devigis diri: — Averiis, kraŝis kaj bezonas helpon.

    — Kie ili bezonas helpon? Montru! — Sergejev malice diris.

    — Ni iros al la rivero, laŭlonge de tiu itinero, kiel flugis la balono. Tio okupus kvar ĝis kvin tagojn.

    — Kaj kiu do iros? — Sergejev demandis.

    Lia voĉo ial estis kolera. Oleg ne komprenis, ke tiu kolero fontas el la konscio de la propra senforteco. Ĉiujn pensojn kaj supozojn de Oleg Segejev dum la lastaj tagoj pesis, taksis kaj rifuzis, kvankam ankaŭ li volis foriri por la aeronaŭtoj kaj serĉi ilin en la senfina arbaro. Gravas nur ne sidi ĉi tie kaj ne atendi.

    — Mi iros, — Oleg proponis. — Kun vi. Kaj ni kunprenu Fumikon. Ŝi bone scias la arbaron.

    — Ĝi estus tre longa marŝado. Eĉ Dik ne foriris en la nekonatan arbaron por tiom da tagoj. Manĝprovizo nun preskaŭ tute mankas, la tuta setlejo malsatas.

    Oleg ne ŝatis komencon de somero, ĉar ĝi ĉiam estis malsatiga. Bestoj tiutempe ankoraŭ ne multis, ankaŭ fungoj mankis, verdaĵoj nur komencis kreski. Kristina diris, ke la setlejo heredis de la kristanismo la antikvan moron — la grandan faston. Ankaŭ en la antikvaj tempoj la homoj malsatis antaŭ la somero, kiam finiĝis la tuta manĝprovizo, kaj la religio elpensis, ke tiu malsato estas dioplaĉa — tio nomiĝis "fasto", kaj dum ĝi oni ne rajtis multe manĝi.

    — Do mankas manĝaĵo por kunpreni. Ĉion, kion ni havis, ni fordonis al la aeronaŭtoj, ĉu? — Sergejev diris.

    — Ni mortigos ion en la arbaro, ni ne pereos... Kiel vi povas nun pensi pri tio?

    — Ĉiam estas utile pensi.

    Oleg rigardis al Oldulo, serĉante subtenon. Oldulo silentis.

    — Sed temas pri niaj... Kaj se ili malbonfartas?

    — Ni ĉiam vivas apud la morto, — Sergejev diris. — Sendi nun en la arbaron vin kaj la aliajn homojn kun vi sen la espero pri sukceso, nur ĉar ni estas maltrankvilaj pri la sorto de la proksimuloj estus tragedio por la setlejo. Kaj la setlejo unuavice estas ne ni kun Boris, kaj eĉ ne vi, sed tiuj infanetoj, kiuj dependas de ni. Nu bone, imagu, ke ni foriris en la arbaron. Kiu restis en la setlejo?

    — Multe da homoj, — Oleg respondis. - Kaj Oldulo kaj Vajtkus, kaj la virinoj, kaj Liz. Do multaj.

    — Vajtkus estas malsana kaj malforta. La samo pri Oldulo. En la setlejo restos neniu defendanto, komprenu, neniu defendanto!

    — Vi ne pravas, — Oldulo oponis. — Se necesos, ni povos batali.

    — Se en la arbaro malsukcesos Dik kun Kazik, — Sergejev daŭrigis, ŝajne ne aŭdinte Oldulon, — do ni kun Oleg tute ne havas la ŝancojn trovi ilin. Kontraste ni havas grandan ŝancon, ke ni ne plu atingos la ŝipon. Ĉu vi forgesis pri tio?

    — La ŝipo atendos, — Oleg obstine diris.

    — Ĉu vi forgesis, kial ni ne forpermesis vin flugi per la balono? Ĉar vi devas veni al la ŝipo.

    — Kaj se mi marŝos al la ŝipo, kiu do defendos la setlejon? — Oleg trovis la tiklan punkton en la argumentoj de Sergejev kaj alkroĉiĝis al ĝi. — Kiu? Ĝuste vi ja diris! Kaj nun ĉu ni sidu kaj atendu?

    — Ni vivas premite de la neceseco, — Sergejev diris. — Ni ĉiam vivas inter du malbonoj, inter tri malbonoj, inter pluraj malbonoj. Kaj ni restas esti homoj, ĉar ni ĉiam pensas.

    — Kaj nun ni ne iras por helpi al Marjana!

    — Silentu do! — Oldulo subite ekkoleris. — Ĉu vi opinias, ke estas facile al Sergejev pensi tiel? Vi jam estas plenaĝulo, vi estas nia sekvanto. La heredanto de nia malgranda regno. Ni esperas al vi. Kaj vi disputas kun ni kiel knabo. Vi enamiĝis en Marjanan...

    — Kio? — Oleg sincere indignis. == Eĉ nenio simila!

    — Tio videblas, — Oldulo ridetis, — sed eĉ vi mem longe ne komprenis tion. Kaj nun vi ŝajne komprenis. Ĝuste tial vi indignis.

    — Sufiĉas, ne disputu, — Sergejev levis sin. — Ne kriu por la tuta setlejo.

    Oleg forturnis sin de ili. Ĉu li enamiĝis aŭ ne, ĝi estas malbela, stulta vorto, tio ne koncernas ilin. Li jam sciis, ke nokte li eskapos el la setlejo, li eskapos kaj mem trovos ilin. Eĉ se li marŝos kvin tagojn aŭ dek, eĉ se ĉiuj monstroj de la arbaro atakos lin, li trovos Marjanan kaj Kazikon. Kaj ankaŭ Dikon. Sed li devas ekregi sin kaj ne disputi. Per la balono li ne povis flugi — li ja ne volis pugnobatali kontraŭ ili, sed neniu malhelpos al li foriri en la arbaron.

    — Mi turnas min al via racio, kiu evidentiĝis negranda, — Sergejev diris. Oleg ne volis lin aŭskulti, sed ankaŭ ne povis ne aŭskulti. — La vojo al la ŝipo estas konata kaj relative, mi ripetas, relative sekura. Kaj tiu vojo estas via, Oleg. Ĝi estas via destino kaj la sorto de la setlejo. Eĉ se okazis tragedio al mia filino ("Li intence diris "al mia filino", por ke mi komprenu", — Oleg pensis)... kaj se ekzistas neniu ekspedicio — ni devas esti pretaj al la malbono, do restas la ŝipo. Kaj restas vi. Ĉu vi komprenis?

    — Mi komprenis, — Oleg senpense respondis, kiel en la lernejo.

    — Nenion li komprenis, diablo lin prenu, — Oldulo diris. — Li ne komprenas, ke li ne apartenas al si. Ke en la vivo ekzistas momentoj, kiam la homo ne rajtas aparteni nur al si. Tio okazas, kiam de ties agoj dependas la sortoj de la aliaj homoj

* * *

    Vespere, kiam mallumiĝis, kaj la patrino gastis ĉe Linda — ili kune okupiĝis pri kudrado, — Oleg preparis sian negrandan sakon. Li prenis el la skatolo sur la breto la tutan farunon kaj dolĉajn radikojn — en la hejmo nenio alia restis, kaj akrigis la tranĉilon. Certe, eblas preni ankaŭ la arbaleston, sed la arbalesto malhelpos — li ja devos iri tre rapide, kaj preskaŭ de ajna ĉasanto de la arbaro eblas forkuri. Oleg estis regata de la obstino. Li komprenis, ke ne li estas prava, ke ĝuste la pliaĝuloj pravas, sed ilia praveco prezentis la malvarman kruelecon, kiun Oleg ne povis akcepti. Li ja ne rifuzis marŝi al la ŝipo, li marŝos al ĝi poste, sed nun ili atendas helpon en la arbaro, sed ni nur konversacias ĉi tie. Li imagis, kiel li marŝos: rekte al la marĉoj, al la rivero. Li ne timis, kvankam se iu dirus al li en la ordinara vivo, ke li sola iru en la arbaron, nokte, al iu nekonata loko, li timiĝus. Sed nun gravas nur unu afero: nerimarkite forlasi la setlejon kaj veni tiom malproksimen, por ke oni ne povu trovi lin kaj revenigi. Ili ja povas trovi kaj revenigi.

    La vespero daŭris tre malrapide. Oleg bruligis la lumilon, verŝis grason en ĝin, malfermis la lernolibron — li jam trifoje tralegis ĝin, kaj Sergejev modlis por li el argilo la spacajn modelojn de la regpupitro, por ke al li estu facile ĉion imagi, sed por Oleg nun gravis pruvi al si mem, ke lia eskapo ne forstrekas la marŝadon al la ŝipo, la marŝado simple prokrastiĝas por iom da tempo.

* * *

    — Ĉu vi ne dormas? — Liz demandis, enirante la kabanon.

    Oleg distris sin de la libro. Evidentiĝis, ke nerimarkite de si, lin absorbis la teksto kaj li pense estis en la ŝipo, en la komunikejo.

    — Mi ne dormas.

    — Ĉu vi studas? Ĉu mi malhelpas vin?

    — Ne. La patrino ne estas hejme. Ŝi estas ĉe Linda.

    — Mi venis al vi.

    — Por kio? (Nur Liz mankis al li!)

    — Mi trovis tian herbon, — Liz diris. — Ĝi kreskas ĉe la barilo kaj mirinde odoras. Mi ŝmiris la manon per ĝi. Jen, flaru.

    Estas stulte flari la manojn.

    Sed Oleg sukcesis nenion diri, ĉar Liz metis la polmojn sur lian vizaĝon kaj preskaŭ sufokis lin, kvankam ŝi metis la polmojn tre tenere. La polmoj agrable odoris, sed estis nenio neordinara — Marjana ofte plukis kaj sekigis tiun herbon. Ĝi taŭgas por kompresoj kontraŭ inflamo.

    — Bone, ĉu ne? Mi mem ĝin trovis.

    — Marjana havas plenan sakon da tiu herbo.

    Liz respondis nenion. Ŝi aŭ ofendiĝis aŭ pensis. kion novan ŝi diru. Ŝi sidiĝis apud Olegon sur la benkon tiel, ke Oleg sentis ŝian varmon. Ŝiaj haroj estis disliberigitaj kaj kuŝis sur la ŝultroj. La haroj estas belaj, neniu alia en la setlejo havis tiajn harojn, orajn, pezajn. Kiam Liz estis infano, Kristina plektis harligojn el ili, kaj Oleg tiris la haligojn, sed tio okazis antaŭ longe, kvazaŭ en alia mondo.

    — Ĉu vi suferas pro ili? — Liz demandis.

    — Kaj ĉu vi ne?

    — Ankaŭ mi suferas. Mi ĉiam timas pri ĉiuj, — Liz sincere diris. — Kiam iu foriras en la arbaron, mi komencas timi. Ne eblas logi min en la arbaron, eĉ per dolĉaĵoj.

    — Mi scias.

    — Kaj viaj haroj kreskis tre longaj, taŭgaj por harligoj. Ĉu vi deziras, ke mi tondu ilin?

    — Ne. La patrino tondos.

    — Mi tiom nervozas.

    — Kial?

    — Mi ne scias.

    — Do iru dormi, — Oleg proponis.

    — Estas frue ankoraŭ. Kaj ankaŭ enue, vi ne imagas kiom enue. Vi tamen havas okupon, sed mi devas ĉiam sidi kun tiu freneza Kristina. Mi enuas, do mi venis al vi. Kaj mi ankaŭ nervozas pro Dik. Kaj pro Marjana kun Kazik. Ili nun estas en la arbaro verŝajne. Aŭ eble ili jam trovis tiun ekspedicion? Ĉu?

    — Se ili estus trovintaj ĝin, do ĝi jam venus ĉi tien.

    — Sed mi opinias, ke ili trovis ĝin nur hodiaŭ. Kaj vespermanĝas tie. Kion vi pensas, ĉu ili kunprenis de la Tero diversajn frandaĵojn? Kiujn ni neniam manĝis?

    — Eble. Mi dubas, ke ili ĉasadas.

    — Kaj kion vi manĝis, estante en la ŝipo?

    — Ĉu vi forgesis, kion ni alportis?

    — Vi alportis densigitan lakton, sed Linda kaŝis ĝin kaj donas ĝin nur al la infanoj, se ili estas malsanaj, sed mi preskaŭ ne malsanis kaj manĝis ĝin ne pli ol unu kuleron.

    — Vi vivas neinterese. — Li pelis de si la trankviligan penson pri tio, ke Marjana jam estas sekura, ke ili simple ne rapidas reveni, ĉar la homoj de la Tero pridemandas ilin kaj volas ĉion scii.

    — Kaj kio povas esti interesa ĉi tie? — Liz miris. — Vi ja ne scias, kiel mi enuas, sed vi tute ne atentas min.

    — Al mi ne estas interese kun vi.

    — Kaj kun ŝi?

    — Kun ŝi male.

    — Ni konversacias iel infanece, — Liz diris.

    Ŝi levis sin de la benko kaj sidiĝis sur la liton.

    — Ĉi tie estas pli mole, — ŝi diris.

    — Kial infanece?

    — Ĉar ni devas pensi pri la estonteco. Sed vi ne scipovas tion. Verŝajne ĉar mi estas pli aĝa.

    — Vi preskaŭ ne estas pli aĝa.

    — Vi ne komprenas, Oleĉjo, vi ankoraŭ estas knabo. Vi kuras en la arbaro kaj konstruas balonetojn. Vi jam estas plenaĝa, sed permesas trakti vin kiel knabon.

    — Ĉu vi ion scias?

    — Mi nenion scias, sed mi ĉion sentas.

    — Ĝi estas via afero. — Olegon tuj ekĝenis sin, ke li parolas pri tiaj aĵoj. — Tio min ne koncernas.

    — Domaĝe. — Liz silentiĝis.

    Ili longe silentis. Oleg ŝajnigis, ke li legas, sed certe li ne legis. Ĉio ŝanĝiĝis en la ĉambro pro tio, ke Liz sidis sur lia lito, kaj altiris al si la piedojn. Io povas okazi, kvankam li komprenis, ke devas nenio okazi.

    — Venu kaj sidiĝu proksime, mi ne volas krii al vi tra la tuta ĉambro.

    — Mi aŭdas, — Oleg respondis. — La ĉambro estas malgranda. Kaj la patrino povas veni.

    — Kaj kio?

    — Nenio. Ŝi miros.

    — Li jam povus ne miri. Sur ŝia loko mi mirus, ke vi plu estas bebo.

    — Ili denove eksilentis. Oleg sidis ĉe la tablo. Li volis, ke Liz plej rapide foriru, sed Liz ne planis foriri.

    Fine Oleg diris:

    — Vi jam devas dormi.

    — Mi scias, — Liz respondis. — Vi volas, ke mi foriru. Kial? Ĉu vi timas min?

    — Mi neniun timas.

    — Do venu ĉi tien, mi frostĝis. Via patrino revenos ne baldaŭ. Ili kun Linda sidos ĝis noktomezo — mi vizitis ilin. Linda ploras, kaj via patrino konsolas ŝin. Ankaŭ Oldulo ne venos, ili ŝakludas kun Vajtkus. Mi scias ĉion pri ĉiuj.

    — Mi devas foriri.

    — Ĉu vi? Nokte?

    Oleg ne respondis.

    — Ha, mi scias. Kial mi tuj ne komprenis! Nia brava knabo kuras en la arbaron por trovi siajn kompatindajn amikojn, kiuj trinkas teon kaj tute forgesis pri li. Ĉu mi pravas?

    — Silentu.

    — Kial mi devas silenti? Mi volas, ke vi ne foriru en la arbaron. Vi nepre pereos tie, kaj mi sentos min malbone sen vi. Vere... — Kaj Liz subite ekploris mallaŭte, sed profunde kaj triste. — Neniu bezonas min, — ŝi ripetis flustre. — Ankaŭ vi volas forlasi min...

    Ŝi ŝrumpis sur la lito, buliĝis kaj ŝiaj ŝultroj tremis.

    Oleg ekkompatis ŝin. Li venis al la lito, haltis, etendis la manon al Liz kaj karesis ŝian ŝultron.

    — Ne ploru. Ĉiuj tiom bone rilatas al vi.

    — Mi bezonas ne ĉiujn, — Liz diris, ĝemante. — Mi bezonas nur vin. Vi ne komprenas tion, vi neniam spertis la veran amon kaj neniam sciis, kiel estas, se vin neniu bezonas.

    Ŝi etendis la manon kaj tenere tiris Olegon al si. Li obeis — estis ĝene lukti kontraŭ ŝi.

    Liz estis varma, kvazaŭ ŝi havus febron. Ŝi tuj brakumis Olegon, komencis karesi lin kaj premi lin al si, tamen ne forte, sed tre tenere. Ŝi estis tiom sendefenda kaj tenera, ke al Oleg estis agrable karesi ŝiajn kapon kaj ŝultrojn, li konsolis ŝin kaj diris, ke ŝi ne afliktiĝu, ke ĉio estos en ordo kaj ke ni flugos al la Tero, nepre, kaj ĉio estos bona. Sed estas timinde pro la amikoj, ĉar se la balono falis, do ili povas perdiĝi en la arbaro. Kaj Liz diris, ke ŝi ĉion komprenas kaj komprenas, kion Oleg sentas, ĉar li estas kuraĝa, tre bona, kaj li zorgas pri la aliaj. Ŝi diris, ke estas tre noble veni nun en la arbaron, sed ŝi neniaokaze forpermesos Olegon sola, ŝi iros kune kun li, ŝi protektos lin, ĉar en la arbaro estus pli bone esti duope, ŝi neniam antaŭe venis en la arbaron, ĉar ŝi terure timis ĝin, sed kun Oleĉjo ŝi timus nenion, ŝi ĉiam estos kun li, kiel nun, ĝuste tiel, en liaj fortaj brakoj. Kaj ŝi iom post iom faris al si oportune en liaj brakoj, aranĝis sin en liaj manoj kaj premiĝis per la tuta korpo. Estis preskaŭ tute mallume — la lumilo prilumis nur la tablon kaj ne estis videbla la sako sub ĝi, kaj ne videblis la vizaĝo de Liz, nur ŝiaj okuloj kaj haroj iom briletis.

    — Venu al mi, — Liz varme flustris, — venu al mi, mia kara, ni estos kune, ĉiam estos kune, mi iros kun vi kien ajn vi deziros, eĉ en la arbaron aŭ al la ŝipo, vi bonvolu kredi al mi, ĉar mi amas vin, vi kisu min tiel, ankoraŭfoje, bonvolu, mi petas vin, ne, ne forturnu vin, ankaŭ mi volas kisi vin...

    Kaj Oleg jam ne komprenis, kie li estas, ĉar estis nenio krom varma Liz — ŝi ĉirkaŭis lin de ĉiuj flankoj, kaj tio estis dolĉa kaj tikla...

    La pordo knaris tiel, kvazaŭ iu gratis feraĵon per segilo, — terure laŭte. La paŝoj de la patrino tuj eksonis proksime.

    Oleg liberiĝis de la manoj de Liz, aŭ eble kun peno malkroĉis siajn fingrojn de ŝi kaj saltleviĝis.

    Liz sidis sur la lito kaj premis la manojn al la brusto. Oleg pli sentis tion, ol ekvidis en la densa mallumo. Kaj li vidis tion per la okuloj de la patrino.

    Kaj la patrino timiĝis pro la surprizo.

    — Kion vi? — ŝi ekkriis. — Kion vi faras ĉi tie? Oleg!

    Al ŝi ŝajnis, ke ŝi vidis Olegon, sed tuj komprenis, ke tiu estas Liz.

    — Mi nenion,.. — Liz diris. Ŝi tuj fariĝis tre malproksima. — Mi venis, ni kun Oleg sidis, konversaciis. Mi foriros, vi ne timu.

    — Tion mi ne atendis, — la patrino diris tiel, kvazaŭ ŝi atendus ion alian, sed ne ĝuste tion.

    — Kion do tion? — Oleg tuj iĝis agresema, ĉar li tre hontis.

    — Vi mem scias. Kaj ankaŭ de vi, Liz mi ne atendis...

    — Pardonon. Mi tiom emociiĝis pro Oleĉjo, li volis eskapi en la arbaron, serĉi Marjanjon kun Dik, tute sola, mi petegis lin...

    — Liz, kial vi! — Oleg indignis.

    Tio estis kovarda perfido.

    — Vi povas koleri kontraŭ mi kiom vi volas, — Liz respondis, — sed mi zorgas nur pri vi, mi scias, ke iri en la arbaron signifas nepran morton. Kredu min, mi tiom volis lin distri, mi eĉ mem proponis veni en la arbaron, vorton de honoro!

    — Stranga distro, — la patrino diris kaj tuj turnis sin al Oleg: — Ĉu vi vere volis eskapi en la arbaron?

    — Ŝi mensogas, — Oleg senpense respondis.

    Li ne scipovis mensogi, sed nun tio ne gravis, estas malbone, ke Liz evidentiĝis perfidulino. Ŝi ektimis la patrinon kaj volis distri ŝin.

    — Ne, Oleĉjo. — Liz ŝajne divenis liajn pensojn. — Ne, mi ne estas perfidulino, mi tre amas vin, kaj mi ne hontas, ke mi amas vin, kaj mi prefere mortos, ol permesos al vi eskapi en la arbaron.

    La patrino subite klinis sin. Ŝi sciis Olegon pli bone ol iu alia. Ŝi prenis la sakon el sub la tablo.

    — Kaj por kio estas tio? — ŝi demandis.

    Liz atingis la deziraĵon. La patrino forgesis pri ŝi.

    Ŝi levis sin, fermis la jakon, trovis la falitan ŝuon.

    — Kio estas tio? Ĉu vi volas mortigi min? Vi nepre volas mortigi min! — la patrino ekscitis sin, por veki la koleron.

    — Mi foriras, — Liz diris, sed neniu atentis ŝin.

    La drasta sceno ankoraŭ ne finiĝis, la bruo atentigis Oldulon, kiu vizitis ilin, eksciis pri ĉio ĉi kaj diris:

    — Mi suspektis, ke vi faros ion similan. Sed vi nenion sukcesus, ĉar mi kun Sergejev interkonsentis hodiaŭ deĵori apud la barilo, kaj sendevigi vin je la deĵorado. Do ni tutegale rimarkus vin. Ho, la homa stultaĵo...

    — Ĝi estas ne stultaĵo.

    — Ĝi estas ne stultaĵo, ĝi estas egoismo, — la patrino kontraŭis.

    — Vere. Irina pravas, ĝuste tio estas egoismo.

    — Mi ne por mi...

    — Vi por vi! Vi volas esti heroo antaŭ vi, vi volas por vi alporti Marjanan sur la brakoj aŭ sur la dorso de Dik.

    — Vi nenion komprenas!

    Oleg kuris el la domo kiel li estis, nur en la ĉemizo. Estis malvarme, li sidis sur la trabo en la placo, li ne volis reveni kaj li per la tuta korpo sentis, ke oni observas lin — oni observas el la kabanoj. Kaj Liz, kaj la patrino, kaj Oldulo, kaj Sergejev. Kaj neniu kredas lin.

    Kaj tie, en la arbaro ili atendas helpon...

    Estis malvarme, li tre volis vesti kaj kaŝi sin, sed li ne volis reveni hejmen. Kaj la insida fantazio komencis bildigi tion, kiel Marjana kun Dik sidas, gastante ĉe la ekspedicio, kaj ridas, kaj manĝas multajn bongustaĵojn... Ĝi estis ne lia penso, ĝin elpensis Liz, sed la penso evidentiĝis tre oportuna, kaj estis malfacile ne cedi ĝin.

    — Oleg! — la patrino kriis de la pordo de la domo. — Iru dormi, alie vi malvarmumos.

    Li povis nur reveni hejmen, ĉar la tuta setlejo aŭskultis lin.

    Oleg ne parolis kun la patrino, ankaŭ ŝi silentis.

    Li kuŝiĝis sur la liton, kaj la lito bedaŭrinde odoris je Liz, je ŝia korpo kaj je tiu herbo, per kiu ŝi ŝmiris la polmojn.

    Oleg volis pensi pri Marjana kaj, ekdormante, li vekis en la memoro ŝian bildon. Tio estis dolĉa, sed kiam li endormiĝis, li sonĝis, ke li brakumas Lizon, kaj li nenion povis fari al si en la dormo, kvankam li komprenis, ke tio ne estas bona.

* * *

    En la sekva tago Kazik komencis haki stupojn en la arba ŝelo. Tio estis laciga teda laboro, kaj aldone Kazik kaj Dik, kiu anstataŭis lin, estis malsataj.

    Dum la unua tago Kazik faris la ŝtupojn por ĉirkaŭ dudek metroj malsupren, ĝis la stumpo de branĉo, elstaranta el la trunko. La branĉo estis fortika. Kazik tranĉis kanaleton sur la ŝelo de la branĉo, por ke eblu fiksi la ŝnuron al ĝi.

    La sekvan tagon ili hakis la ŝtupojn por pliaj tridek metroj malsupren. Dik, same kiel Kazik, povus iri laŭ la ŝtupoj, sed necesis sekurigi la malsupreniron de Marjana, ŝi estis malpli forta ol ili. Marjana diris, ke ili lasu ŝin sur la arbo kaj iru sen ĝi, kaj ŝi atendos, kiam ili vokos helpon, sed Dik rifuzis tion fari. Li diris, ke povas okazi, ke estas neniu ekspedicio, aŭ ke ĝi estos forfluginta. Do ili povos voki helpon nur de la setlejo — kaj tio signifas, ke Marjana devos loĝi sur tiu arbo dek tagojn aŭ eble du semajnojn. Kaj dum tiu tempo, li diris, Marjana fariĝos skeleteto. Li pravis, kaj Marjana ne plu disputis kun li. Kiam ŝi estis konvinkanta ilin lasi ŝin, ŝi timis nur unu solan aferon, — ke ili cedos al ŝiaj admonoj kaj lasos ŝin sola, — tiam ŝi mortus ĉi tie pro la timo kaj la soleco.

    Kazik trovis en la trunko negrandan truon kaj forpelis el ĝi venenan serpenton. Rezultis ankoraŭ unu stacio — loko, kie eblas fiksi la ŝnuron. Kaj estis bezonataj tri aŭ kvar pliaj stacioj: la tero estis tre malproksime.

    En la kvara tago Dik venis al la nubo, al la restaĵoj de la balono, kaj alportis de tie plian ŝnuron. Li sukcesis survoje ankaŭ mortigi arban leporon, kaj ili pli-malpli bone manĝis. Kaj ĉar ili multe suferis pro la malsato, ili poste dormis dekon da horoj. Eterno pasis post kiam ili lasis la setlejon, sed la celo de ilia ekspedicio estis preskaŭ same malproksima, kiel en la unua tago.

    Kiam ili vekiĝis, la vetero estis bonega kaj la videbleco estis bona. Kazik, antaŭ ol veni malsupren — al sia laboro, akrigis la tranĉilon, kiu jam duoble malgrandiĝis pro la forakriĝo. Poste Marjana ŝmiris liajn manojn per la restaĵoj de la ungvento — la fingroj de Kazik sangis kaj ŝvelis, estis bone, ke la vundo de la aĉulo tamen resaniĝis. Kazik venis al sia observejo por rigardi al la direkto, kie devas esti la bazejo de la ekspedicio. Li sidis tie duonhoron, sed neniu pelis lin de tie, ĉiuj bone komprenis, ke Kazik laboras pli ol la aliaj. Li rigardis ĝis li ekvidis brilantan globeton leviĝi — Pavliŝ flugis per la ĉieirilo al la alia bordo de la lago. Nun ili ne dubis, ke ili scias, kien ili iru.

    Kun la dua ŝnuro la laboro progresis pli bone. En tiu tago li sukcesis fari ĉirkaŭ kvindek metrojn da vojo. Restis du tagoj da laboro.

    Tiuj du tagoj pasis angore kaj malinterese. Marjana ofte vizitis la observejon kaj atendis, ke io leviĝos super la bordo de la lago. Ŝi vidis Pavliŝon kun Klaŭdia flugi al la alia bordo de la lago — al la ora monto. Ĝi estis la unua vojaĝo de Klaŭdia sur tiu planedo. Ŝia atento estis streĉita kaj ŝi relasis sin nur kiam ŝi ekvidis la virgan oron, lavitan fare de la rojo apud la monto, kaj dikajn orajn kaj kvarcajn vejnojn, similajn al brilantaj kabloj. Ankaŭ Pavliŝ estis impresita de tiu vidaĵo. Li volis forĝi oran braceleton por Salli, sed bedaŭrinde li ne havis instrumentojn. Kiam ili revenis, Klaŭdia devigis lin dufoje trapasi malinfektejon — Pavliŝ grumblis, nur la multbranĉaj oraj vejnoj konsolis lin. Li dismetis ilin ĉirkaŭe kaj admiris ilin. Li denove devis prokrasti la flugon al la montaro, aŭ eble li mem subkonscie trovis la aferojn por prokrasti ĝin. La flugo al la montaro estos festo, abio, ĉirkaŭ kiu li povos danci. Sed post ĝi revenos la ĉiutageco. Aldone li neniam povis resti duope kun Salli. Klaŭdia ne lasis ilin el la vido. Salli kun humuro rigardis tion, kaj ŝi ankaŭ ŝatis Klaŭdian kaj ne volis aflikti ŝin.

    Kaj venis ankaŭ la naskiĝtago de Pavliŝ. Salli kun Klaŭdia brile klopodis, aranĝis tian festan tablon kun kuko kaj kandeloj, ke Pavliŝ estis kortuŝita.

* * *

    Kaj post du tagoj Kazik finfine venis al tiu loko, kie kvindek metrojn super la tero la trunkoj disiris, formante piramidon. De ĉi tie jam eblis malsupreniri sen ŝnuro.

    Li glitis al la tero, kriinte supren, ke ili estu trankvilaj pri li. Tio estis feliĉo — iri kien vi volas. La tero estas mola, eblas ruliĝi sur ĝi, kuri, kaj ne eblas fali. Kazik ĉirkaŭkuris la trunkon, por trovi la sakon kun manĝaĵoj, forĵetitan antaŭ semajno antaŭ la kraŝo, sed li ne trovis ĝin — ĝi aŭ estis ŝtelita aŭ perdiĝis en la arbustoj. Kazik tiom dekutimiĝis vivi en la arbaro, ke preskaŭ trafis en la ungojn de ŝakalo kaj apenaŭ fuĝis de ĝi. Li ne ŝatis fuĝi de ŝakaloj, sed kion fari, se anstataŭ tranĉilon vi havas nur mizeran stumpon, ne taŭgan eĉ por tranĉi la haŭton de ŝakalo. Kazik sukcesis trovi fungojn kaj li alportis ilin supren, al la disforkiĝo.

    La sekvan matenon ili komencis descendi.

    Dik ligis la ŝnuron supre al la trunko de la arbo, kaj Marjana estis iranta malsupren, tenante la ŝnuron kaj puŝante per la piedoj la neprofundajn ŝtupojn. Ĉe la stumpo de branĉo ŝi haltis. Kazik jam estis pli malsupre, ĉe la sekva stacio. Poste Dik malligis la ŝnuron kaj laŭ la ŝtupoj venis al Marjana. Ripozinte, Marjana komencis plu iri, al Kazik. La descendo estis tre malrapida. Marjana laciĝis, sed la ripozo super la abismo ne multe helpis. Post ĉiu metro ŝiaj manoj laciĝis kaj la genuoj tremis, ŝi ne konfesis pri tio, sed tio videblis.

    Kaj aldone ekis pluvego. La akvostrioj vipis la manojn kaj la kapon, penante forlavi la homojn-formikojn de la grandega trunko kaj mankis la loko por kaŝi sin de la pluvo. La ŝnuro tuj ŝvelis, iĝis peza, glita, la piedoj malpli bone tenis la ŝtupojn.

    Restis du stacioj.

    Dik kriis desupre, ke Marjana haltu kaj ne plu malsupreniĝu, sed ŝi ne volis halti kaj pendi sub la vipantaj akvostrioj, kiuj penis forlavi ŝin, kaj ŝi daŭrigis sian iron. Ŝi preterpasis la antaŭlastan stacion. Restis nur tridek-kvardek metroj, kaj tie la trunko jam pufiĝis kaj la malsupreniro estos pli sekura. Kazik ne sukcesis prepari la ŝnuron, kaj Marjana rampis sen ĝi, serĉante la ŝtupojn per la piedoj kaj premante la gratitan ventron al la glita malglata ŝelo.

    Kazik klopodis iri apud ŝi, li timis, ke ŝi falos, kvankam li komprenis, ke se tio okazos, li ne sukcesos savi ŝin. Sed li tutegale tenis sin proksime kaj diris al ŝi, kien ŝi metu la piedon.

    Kaj Marjana atingis tiun lokon, kie la trunko komencis pufiĝi, kaj komprenis tion, ĉar sube jam estis ne abismo, sed kruta deklivo. Ankaŭ Kazik retrovis la spiron: ĉio finiĝis bonorde. Ŝirmante la okulojn per la manplato de la pluvo li komencis rigardi supren, kie Dik iras.

    Kaj en tiu momento li aŭdis mallongan kaj nelaŭtan krion, kaj Marjana preterflugis, tuŝinte kaj apenaŭ ne kunpreninte lin. Pli ĝuste ŝi ne flugis, sed ruliĝis sur tiu kruta deklivo, kiu tamen estis sufiĉe kruta, ke ne eblis halti sur ĝi. Kazik terurite rigardis ŝian korpon flugi malsupren.

    Li ne komprenis, kiel li mem descendis — li ŝajne eĉ ne rigardis al la ŝtupoj, sed tenis sin je la malglataĵoj de la ŝelo, kiel insekto. Kazik tre rapide venis al la tero kaj tuj ĵetis sin al tiu loko, kie Marjana kuŝis, disetendinte la manojn. Li komencis voki ŝin, sed ŝi ne respondis. Li almetis la orelon al ŝia brusto kaj longe ne aŭdis la batadon de la koro.

    Al li venis Dik. Li formovis Kazikon kaj petis lin teni la jakon super la kapo de Marjana, por ke la pluvo ne falu sur ŝian vizaĝon. Al Kazik estis malvarme kaj la pluvo dolore vipis lin.

    — Ŝi estas viva, — Dik diris.

    Li komencis palpi ŝin, por kompreni, ĉu ŝi rompis ion. Kaj kiam li tuŝis ŝian malĝuste kuŝantan kruron, Marjana, sen malfermi la okulojn, ekĝemis, kaj ili komprenis, ke ŝia kruro estas rompita, kaj tio estas ege malbona.

    Dik venis en la arbaron kaj tranĉis maldikajn branĉojn.

    Marjana estis senkonscia, ŝi batiĝis kaj tial falis svene, sed kiam Dik komencis alligi la branĉojn al ŝia kruro per la ŝnuro, kiun li kunprenis, ŝi ekkriis pro la doloro, ekploris kaj rekonsciiĝis. Dik ne atentis ŝian ploron, kvankam Kazik petis lin ĉesi kaj ne turmenti Marjanan. Sed Dik tamen ligis la kruron tiel, ke ĝi estu senmova.

    Ili garde portis Marjanan al la arbaro, kie sub la densa foliaro la pluvego ne estis tiom terura. Ŝi jam plene rekonciiĝis, ŝi sentis doloron, sed toleris ĝin.

    — Kiom stulte, — Marjana diris, — kiom stulte mi embarasis vin.

    — Silentu, — Dik ordonis. Li penis ekbruligi fajron kaj sendis Kazikon trovi grandan malplenan nukson, por boligi la akvon en ĝi.

    — Ne gravas, — li trankviligis ŝin, — ni ja tamen venis malsupren.

    Marjana estis tiom laca, ke malgraŭ la doloro ŝi vespere ekdormis. Kaj Dik kun Kazik longe sidis ĉe la fajro kaj pensis, kion ili plu faru, ĉar ĉio estis tre malfacila.

    Eblis certe sendi Kazikon reen al la setlejo. Sed necesis iri tien ĉirkaŭ kvin tagojn aŭ eĉ pli, kaj la vojo estos malfacila: marĉoj, densa arbaro, malbonaj lokoj. Ankaŭ danĝere estis por Dik kaj Marjana resti ĉi tie duope. Unu nepre devas ĉasi aŭ iri por ligno, kaj Tiam Marjana restos sola kaj sendefenda. Kaj la arbaro ne ŝatas sendefendecon. Eĉ se doni blastron al ŝi, iu aĉaĵo povas kaŝrampi al ŝi, tion ne ĉiam eblas rimarki.

    — Bone, — Dik finfine decidis, — do ni kun vi faros portilon kaj portos Marjanan al la rivero.

    — Ĝuste, — Kazik tuj konsentis. — Gravas transriverigi ŝin, aŭ ke almenaŭ unu el ni venu trans la riveron. Ĉu vere? Ni trovos la homojn kaj vokos ilin.

    — Jes tion ni faros. La riveron ni atingos en duontago. Tie gravos nur transriveriĝi.

    — Gravas ankaŭ, ke ili ne forflugu, ke ili atendu nin, — Kazik diris pasie, kvazaŭ preĝante. — Ili devas ne forflugi. Ili devas kompreni, ke sen ilia helpo ni pereos. Sed ili ja venis de la Tero, ili estas saĝaj, ili ĉion komprenas.

    — Dormu. Vi dormu kaj mi deĵoros. Poste mi vekos vin. Morgaŭ ni venos al la rivero.

    — Jes.

    — Restis jam nemulte.

    La pluvo frapis kontraŭ la folioj, ĝi estis ĉesanta, la pezaj gutoj falis sur la muskon.

* * *

    Tiun tagon ili ne atingis la riveron, kvankam desupre ĝi ŝajnis tiom proksima. Survoje al ĝi necesis transiri marĉon, kaj aldone ili malŝparis multe da tempo por fari portilon por Marjana.

    Dik tranĉis stangojn por ĝi, sed ne sukcesis trovi maldikajn lianojn por kunligi la stangojn. Marjana sentis sin eĉ malpli bone pro la doloro kaj la cerboskuo. Verdire ili ne sciis, ke ŝi havas cerboskuon, sed ŝi sentis naŭzon, la kapo doloris, kaj ŝi kun peno rekonis siajn amikojn. La batbluaĵoj sur la vango, la brusto kaj la flanko iĝis nigraj.

    Nokte denove ekis ŝtormo, sed feliĉe preskaŭ senpluva. La fulmoj batis la trunkon de la arbo kaj foriris en la teron kiel grandegaj serpentoj. Dik ĝojis, ke ili sukcesis lasi la arbon.

    Blovo de la ŝtormo forŝiris de la arbo la restaĵojn de la balono — ili vidis ĝin falanta kaj komence ne kompprenis en la mallumo kio estas tio: la fulmoj prilumis la brilantan tolon, kiu malrapide falis de la ĉielo.

    Matene Kazik kaŝe venis al la nekonata estaĵo, kiu kuŝis proksime de iii, kaj komprenis, ke ĝi estas ilia iama balono. Ĝi nun tute ne similis sin mem, kaj eĉ estis malfacile imagi, ke ĝi antaŭe povis leviĝi super la arbaron. La ŝelo prezentis nur grandegajn ŝiritajn flokojn, la korbo — mizerajn rompaĵojn. Sed restis la ŝnuroj kaj la membrano de la vezikoj. Do Dik kun Kazik faris bonegan portilon por Marjana, kaj eĉ supre aranĝis ion simian al kurteno, por ke ĉe la rivero Marjana ne suferu pro muŝetoj, kiuj svarmas tie en nigraj nuboj.

    La tutan sekvan tagon okupis la transiro de la marĉo, svarmanta je aĉaĵoj, kaj ili devis pasigi la nokton sur la insuleto, plektita el kanoj kaj algoj. La insuleto kaŝiĝis ĉe la bordo de la rivero.

    Marjana havis deliron, ŝi febris, kaj neniu povis doni kuracilojn al ŝi, ĉar nur ŝi spertis pri medikamentoj.

    La insuleto iom balanciĝis — sub ĝi fluis la rivero, kaj se treti ĝin forte, do la piedo enfalus. Nokte Kazik mortigis grandan serpenton, kiu ankaŭ deziris pasigi la mallumon sur la insuleto. Al Kazik ŝajnis, ke ili forlasis la setlejon antaŭ terure longe — eble eĉ antaŭ jaro, kaj ekde tiam ili ien marŝas, rampas, grimpas, kaj tio neniam finiĝos. Por distri sin, li imagis la allogajn bildojn de la renkontiĝo kun la veraj teranoj, kaj poste komencis rememori la nomojn de ĉiuj teraj montoj, pli altaj ol ok kilometrojn. Tiuj vortoj malmulton signifis por Kazik, — ili estis ekzorcaĵoj, fadeneto, kiu ligis lin kun la Tero.

    Matene ili kuiris kaj manĝis la serpenton kaj komencis serĉi taŭgajn trunkojn por fari floson kaj senfortiĝis pro la vagado sur la marĉa bordo kaj sur la sablaj terlangoj en la densejo de kanoj.

    Ili ne lasis Marjanan sola eĉ por momento. Des pli ĉar la lokoj estis nekonataj kaj danĝeraj. Ĉi tie vivis multaj marĉaj bestoj kaj aĉaĵoj. En profundo de la marĉo, pli supre laŭ la rivero, kien ili ne venis, estis iu tumulto de bestoj — grimpinte sur la arbon eblis vidi, ke tie la akvo bolas, kvazaŭ la tieaj loĝantoj vivis senĉese malamikante kaj interbatalante.

    Nur vespere Dik trovis du faligitajn arbojn, sed ili kuŝis tre maloportune en la marĉa koto kaj ne estis klare, kiel eblas ilin eltiri kaj kunligi. Kazik komprenis, ke eblas fortranĉi la radikojn, kiuj tenis ilian ĉebordan flosantan insuleton kaj venigi la insuleton al tiuj arboj. Kaj poste ili alligis tiun arbojn al la insulo, kaj rezultis ŝipo — malseka, nesolida, preskaŭ nestirebla, tamen ĝi povus flosi.

    Sub Marjanan ili metis multe da seka herbo, branĉoj, kaj korvis tion per la pecoj de la balono — al ŝi fariĝis seke. Marjana ĉion toleris, sed iufoje ĝemis. La kruro estis ruĝa kaj ŝvelis. Kaj al ŝi estis malfacile fari ĉiujn homajn necesaĵojn. Ŝi hontis, malgraŭ la doloro kaj nenion volis manĝi. Ŝi ĝenis sin malpli antaŭ Kazik, do Dik foriris flanken, kaj Kazik flegis ŝin, kiel grandan Luizan, kiam ŝi malsanis, li sciis ĉion. Sed al Dik tio estis timinda, mulple pli timinda, ol la arbaro.

    En la sekva tago Dig faris longajn stangojn, sed bedaŭrinde ili estis ne tre rigidaj kaj facile fleksiĝis.

    Kazik donis al la ŝipo nomon — : "Ora cervino". Ili kun Dik forte puŝis la ŝipon per la stangoj, kaj la ŝipo-insuleto pigre forlasis la bordon kaj eknavigis. Ĝi estis portata malsupren, sed tiu unua brako el tri aŭ kvar, kiujn ili devis transiri, estis malprofunda kaj kvieta. Eĉ meze de ĝi ili atingis la fundon per la stangoj.

    La vojaĝo rezultiĝis facila, kaj ĉiuj ekĝojis. Marjana levetis sin per la kubutoj kaj rigardis, kiel ili flosas.

    Ili neniam navigis en la granda akvo, kaj tio estis interesa. Se oni rigardus malsupren, do tra la travidebla akvo videblus la sabla fundo, algoj, kreskantaj supren, kaj iufoje eĉ fiŝoj. Super ili ŝvebis nekonataj malfrandaj kaj bruemaj birdoj, iufoje iu el ili ĵetis sin al la akvo kaj kaptis fiŝeton el ĝi.

    La insulo inter la unua kaj la dua brakoj estis nelarĝa kaj nealta — mallarĝa strio el rulŝtonoj. Ili facile sukcesis treni sian "ŝipon" al la dua brako. Tio okupis preskaŭ tri horojn, kaj Kazik kun Dik tre laciĝis kaj trivis ankaŭ la insuleton. De la rulŝtona strio ili vidis larĝan kaj rapidan riveron, kaj malantaŭ ĝi — la trian brakon, eĉ pli larĝan. Inter la dua kaj la tria brako estis longa monteto, kovrita per herbo, kaj al ili ne estis klare, kiel ili trenos tra ĝi la ŝipon. Do ili decidis, ke ili permesos al la akvo porti la "ŝipon" malsupren, pli proksimen al la lago, tie la brakoj kunfluiĝis.

    Ili dormis ĉe la alia bordo de tiu brako, tuj ĉe la lago — tiom malproksime malsupren ili estis forportitaj.

    Por morgaŭ restis la plej malfacila parto de la transriveriĝo.

    Kazik dormis, Marjana senĉese vekiĝis kaj denove endormiĝis. Dik ne vekis Kazikon kaj mem boligis la akvon en malplena nukso super la fajro, por trinkigi Marjanan. Dik estis konvinkita pri la kuraca forto de la varma akvo. Poste li vagis en la arbustoj serĉante aliajn trunkojn aŭ grandajn branĉojn por fortikigi la insuleton, malgraŭ ke li tre volis dormi.

    Nokte denove gutis pluvo, tamen ne malica, sed varma. Dik kovris ĉiujn per la membrano. Marjana ne dormis. Ŝia kruro doloris, kaj ŝajnis, ke iu martelas ĝin kun la rapido de la batado de la pulso. Ŝi volis forŝiri tiun damnitan, pezan, senmovan kruron. Tra la truo en la membrano Marjana rigardis al la nigra ĉielo. Estis sufoke kaj malseke, apude kuŝis ronkanta Dik kaj Kazik, kiu kriis, kverelis kun iu. Marjana penis ne pensi pri Oleg, kiel li fartas, li verŝajne jam foriris al la ŝipo kaj decidis, ke ŝi pereis. Verŝajne li tre suferas. Ŝi ĝojis, ke li suferas vane — ŝi estas viva kaj revenos al li. Kaj poste tuj ekploris, sensone, por ne veki la aliajn. Ŝi ploris ĉar ŝi imagis, ke ŝi perdos la kruron, ĝi estos fortranxĉita, ĉar ŝi havas gangrenon, kaj ke Oleg nepre ĉesos ami kaj forlasos ŝin. Do li forflugu al la Tero, kaj ŝi restos ĉi tie en la setlejo. La setlejo estos tute malplena, en ĝi plu loĝos nur Marjana kaj blinda Kristina, kaj Marjana zorgos pri Kristina kaj nutros la kaprinon.

* * *

    Ili kunvenis ĉiuj, sed sen la infanoj. Nur Fumiko, la fratino de Kazik venis el inter la infanoj. Ĉiujn ĉi tagojn ŝi kun neniu ludis, sed ŝi ankaŭ ne ploris — ili kun Kazik neniam ploris. Ŝi paŝadis kiel aŭtomato, ne aŭdante nek vidante eĉ ion. Ne venis ankaŭ Oldulo. Li malvarmumis kaj la trian tagon kuŝis en la lito.

    En la granda ĉambro de Sergejev estis vaste: tri forestantaj homoj estas tro por la malgranda setlejo. Senteblis tiu manko, ĉar apude estis neokupitaj lokoj.

    — Ni foriras, — Sergejev diris. — Ni foriras kun Oleg, ĉar ni ne plu povas atendi.

    — Estas tro frue, — Vajtkus diris, — Mi ankoraŭ nenion rikoltis.

    — La infanoj kolektis fungojn, — Sergejev respondis. — En tiu jaro la somero estas tre varma kaj mankas la certeco, ke la varma vetero daŭros longe. Ĉu vi memoras, ke antaŭ du someroj komence estis varmego, kaj poste ekneĝis? Tio povas ripetiĝi. Kaj nun jam dum pli ol semajno estas varme, kaj la neĝo ĉe la montpasejo devas degeleti.

    — Ni marŝos duope, — Oleg aldonis. — Ni ne bezonas multe da manĝaĵo.

    — Oleg pravas, — Sergejev konfirmis.

    — Kaj kiel tio helpos? — la patrino subite enmiksiĝis.

    Oleg kompenis, ke ŝi nun komencas elpensi argumentojn kontraŭ tiu marŝado, li atendis, ke ŝi tuj komencos paroli pri tio. Al ŝi ŝajnis, ke se ŝi parolos saĝe kaj konvinke, do oni komprenos ŝin, konsentos, kaj Oleg restos kun ŝi.

    — Estas nenia garantio, ke vi sukcesos iel ripari la komunikadon.

    — Panjo, mi jam aŭdis ĉion ĉi, — Oleg diris. La aliaj silentis, komprenante, ke ĝuste li devis respondi al la patrino. — Antaŭ dudek jaroj tio ne eblis. La ŝipo estis mortinta, malvarma, pereis ambaŭ telekomunikistoj. vi ja scias, ke ankaŭ la kapitano pereis — pereis ĉiuj, kiuj estis ĉe la regpupitro. Tiam oni devis supervivi, ĉiuj pensis nur pri foriro, neniu volis resti kaj frostiĝi en la ŝipo, ĉu vere?

    — Vere, — Vajtkus konfirmis.

    — Se niaj aeronaŭtoj vojeraris kaj ne povas reveni, do nia ĉefa espero estas la ŝipo.

    — Ne diru stultaĵojn, — la patrino diris. — La ŝipo estas en la montaro.

    — Panjo, ni longe ĉion pridiskutis. Se ni riparos la komunikadon, do oni aŭdos nian signalon, ĉu vi komprenas? Dum tiu ekspedicio estas ĉi tie, estas ŝanco, ke ili kaptos nian elsendon.

    — Ne estas tia ŝanco, — la patrino obstinis. — la signalo de la interkosma komunikado estaS gravigramo. Kaj ili ĉi tie havas nur la interplanedan komunikilon, radion. Por kio vi dorlotas la nerealigeblajn revojn?

    La okuloj de Irina estis malsekaj, ŝi apenaŭ detenis sian ploron, kaj pro tio ŝia vizaĝo estis malica kaj streĉita.

    — Ĝuste tio ja estas plej grava. — Sergejev klarigis. — Ni iros por ripari ne la interkosman komunikadon, sed la interplanedan.

    — Vi ne riparos ĝin.

    — Estas pli facile ripari ĝin. Ĝuste tial ni iras, panjo, ĝuste nun. Kiam ni komprenis tion, mi apenaŭ ne eksaltis pro la ĝojo.

    — Kial vi silentis? — Irina demandis.

    — Vajtkus scias, — Sergejev respondis. — Ankaŭ Oldulo. Sed ni ne volis diri pri tio anticipe.

    — Stultaj sekretoj, — Linda diris. — tute nebezonataj sekretoj.

    Ankaŭ ŝi volis, ke Sergejev ne foriru.

    Oleg rigardis al la pliaĝuloj. Ĉio estis decidita.

    Nun la sorto de la setlejo estis en liaj manoj. Kaj en la manoj de Sergejev. Kaj ili devas sukcesi.

    Kaj en tiu momento la pordo de la kabano malfermiĝis, kaj la ŝnuroj, tenantaj ĝin apenaŭ ne ŝiriĝis.

    Sur la sojlo aperis la granda silueto de Oldulo.

    Li ne eniris la domon. Li malrapide pririgardis ĉiujn, kiuj sidis ĉe la tablo.

    — Boris, nur tio mankis al ni! — La apero de Oldulo ebligis Irinan forpafi al li la koleron kaj eĉ la malamon al la homoj, kiuj minacas la vivon de Oleĉjo. — Vi ja estas malsana! Vi freneziĝis! Foriru!

    Oldulo ekridis. Kaj tio estis stranga. La tempo ne konvenis al rido.

    — Idiotoj, — li diris gaje. — Kaj mi estas la ĉefa idioto.

    — Eksidu, — Linda proponis, levante sin por helpi al Oldulo. Eble ŝi pensis, ke Oldulo deliras.

    — Aŭskultu do min, — Oldulo kriis. Li venis al la tablo, apogis sin kontraŭ ĝi per la sola mano, kaj la lumo de la kandelo speguliĝis en liaj okuloj. — Ni disputis, kiel eblas ripari la interplanedan komunikadon ĉe "Poluso". Ĉu?

    — Certe, — Sergejev konfirmis.

    — Nur sencerbaj idiotoj povis malŝpari la tempon por tio, — Oldulo solene diris. — Ĉar ne necesas ripari la interplanedan komunikadon.

    — Kial? — Vajtkus demandis.

    — Ĉar necasas ĝin simple ŝalti!

    — Kion vi celas? — Sergejev demandis. Li jam komprenis, ke Oldulo ne deliras. Oldulo ion elpensis.

    — Kiu povas respondi, kie, krom en la komunikejo troviĝas sendoricevilo en la ŝipo?

    — Vi pravas, — Sergejev preskaŭ tuj reagis. — Ni estas sencerbaj idiotoj.

    — Kion li celas? — Oleg demandis.

    — Tio estas simplega, — Sergejev respondis. — Sendoricevilo troviĝas en la ŝipeto. En la savŝipeto, kiu restis en "Poluso".

    — Kaj kiom mi scias, — Oldulo aldonis, — la sendilo de la savŝipeto estas absolute nedifektita. Kaj ni ne pensis pri ĝi, ĉar ni ne povis eĉ sonĝi, ke eblas komunikiĝi kun iu sur tiu damnita planedo.

    Iĝis tre silente, kvazaŭ Oldulo dirus tiujn vortojn en nekomprenebla lingvo, kaj ĉiu estis pense tradukantaj ilin.

    — Oho, — Luiza basis en la silento. — Tio ja tute ŝanĝas la situacion.

    Tio ŝanĝas la situacion, Oleg ripetis pense. Tio ŝanĝas la situacion. Minuton antaŭ la vortoj de Oldulo la marŝo al la ŝipo ŝajnis ofero, obeo al la malvarma kaj racia Neceseco. Ĉiu paŝo al la ŝipo malproksimigis lin de Marjana kaj forprenis de ŝi kaj de la aliaj la ŝancojn saviĝi. Antaŭ minuto Oleg, kvankam obeinte la malamatan Necesecon, tamen damnis la marŝon kaj tiujn, kiuj devigis lin marŝi al "Poluso". Ĉiuj estis liaj malamikoj, ĉar ili pretis rezignacii pri la pereo de Marjana... La ideo de Sergejev kvankam donis ian ombron de espero, tamen ne promesis tujan savon... Kiom bonkora estas la vizaĝo de Oldulo. Kiom saĝa kaj bona li estas. Kaj kial ne mi? Kaj tuj, kiel frapo kaj honto, aperis la kompreno, ke pri la sendilo de la interplaneda ŝipeto devis rememori ĝuste Oleg. Kaj ne estis bezonata tiu flugo per la balono al la rivero. Jam antaŭ longe, ekde dek tagoj, ekde semajno ili devis flugi al "Poluso" kaj voki la teran ekspedicion...

    — Mi devis pensi pri tio antaŭe. — Sergejev estis morna, kvazaŭ la vortoj de Oldulo ne ĝojigus lin.

    Kaj Oleg komprenis, kial: li estis patro de Marjana kaj nun pensis ĝuste same kiel Oleg. Kaj tiam Oleg unuafoje sentis sian parencecon kun Sergejev — ili ambaŭ amas Marjanan.

    — Kial do ni atendas? — Oleg komence aŭdis tiun krion, kaj nur poste komprenis, ke ĝi estis lia krio. — Ni devas tuj iri.

    — Sed komence ni kolektu ĉion por la vojo, — Vajtkus diris, — por ke vi ne mortu pro la malsato.

* * *

    — Ĉu vi matene foriros? — Liz demandis, kiam ĉiuj disiris.

    Ŝi ne venis al Oleg dum tiuj tagoj, ŝi silentis kaj rigardis al li elfore fikse kaj kompate. Ankaŭ la patrino ne parolis kun Oleg pri tiu vespero. Oleg ŝajne komprenis, ke li mem kulpas — li devis ne kompati Lizon, kaj tiam li ne fariĝus trompanto, ĉar estas malfacile imagi kanajlon, kiu kisas junulinon, dum la alia junulino, kiun li amas, pereas en la fora arbaro. Kaj tial li simple penis ne pensi pri tio kaj pensi pri Marjana kaj pri la marŝo al la ŝipo. Kaj verdire li bonege sukcesis pri tio, kvazaŭ Liz ne estus en la setlejo. Kaj tial, kiam ŝi venis, Oleg tuj rememoris kaj eksentis sian kulpon, kaj en li estiĝis malkonfido al Liz kaj eĉ al tiu odoro de la aroma herbo, kiun ŝi denove radiis. Kaj verŝajne li dirus ion maljustan kaj ofendan, sed en tiu momento li jam marŝis kaj estis en la montaro kaj ŝaltis la radiostacion.

    — Mi foriras. Ne kompatu min. Mi estas en absoluta ordo.

    — Jes, certe, mi tre ĝojas. Sed mi timas pri vi. Mi ja nenion petas de vi, komprenu, mi volas nur ke vi ne koleru kontraŭ mi kaj memoru min.

    — Bone, — Oleg rigardis ĉirkaŭe, ĉu iu aŭdas ilian konversacion. — Mi memoros. Vi ne nervozu.

    — Ĉu vi volas vespere promeni? — Liz proponis tre mallaŭte, nur per la lipoj. — Ni promenu?

    — Malantuax la barilon, ne malproksime.

    — Ĉu? — Oleg sincere miris. — Mi preparos min dum la tuta nokto kaj ni foriros ĉe la sunleviĝo.

    — Nelonge, — Liz petis. — Kaj vi revenos.

    — Eble.

    Oleg denove kompatis tiun junulinon. En liaj manoj kaj lipoj vivis la hontinda kaj neforigebla memoro pri ŝia haŭto, li komprenis, ke li ne povas ien promeni kun ŝi kaj eĉ ne volas. Li ja vere ne volas tion.

    Kaj li foriris en la metiejon, por helpi al Sergejev fari spronojn — ferajn hokojn por grimpi al la glaciaj deklivoj. Kaj poste li forgesis pri Liz.

    Kaj ŝi longe staris apud la barilo, en la ombro, malproksime de la pordego. Ŝi atendis, kvankam ne kredis, ke li venos. Poste ŝi frostiĝis kaj iris dormi, kaj Oleg revenis hejmen eĉ pli poste, kiam Sergejev forpelis lin, por satdormi antaŭ la foriro.

    Kaj nur enlitiĝinte Oleg rememoris pri Liz kaj pensis kun malpeziĝo: "Bone, ke mi forgesis pri ŝi".

    

    

     LA ĈAPITRO SEPA

    Ĉi-foje ne okazis solena adiaŭo. La humoro kaj marŝado estis aliaj.

    Estis tre frue. La infanoj ankoraŭ dormis, ĉe la pordego kunvenis nur la pliaĝuloj kaj Fumiko, kiu esperis ĝis la lasta momento, ke oni permesos al ŝi kunmarŝi. Ŝi aŭdis, ke Oleg parolos per radio kun tiuj, kiuj savos Kazikon, kaj ŝi volis aŭdi ankaŭ kiel tio okazos. Sed certe oni ne povis eĉ pensi pri tio. Ŝi estas tro malforta kaj nur ŝarĝos la marŝantojn.

    Liz kuris de sia kabano. Ŝi portis saketon. Liz ne preterdormis la foriron, ŝi prokrastiĝis por trovi, kion bongustan ŝi povus doni al Oleĉjo. Ŝi havis la kutimojn de museto — ŝi ĉiam kaŝis bongustajn aĵojn, sed ofte forgesis pri ili. Kaj nun ŝi ĉion elfosis kaj trovis dolĉajn radikojn, bulon de la pasintjara sukero kaj la mizerajn restaĵojn de sia vintra provo baki kukon. Liz volis bele envolvi ĉion, sed ŝi hastis kaj tial malsukcesis — ŝi ŝutis ĉion en ordinaran saketon, kian oni kunprenas por fungoj, kaj ekkuris al la barilo.

    Oleg prenis la saketon kaj al li ŝajnis, ke ĉiuj ridas. Liz staris du paŝojn for kaj rigardis lin tiel, kvazaŭ ŝi volus entiri lin en siajn okulojn.

    La patrino proksimiĝis por stari inter Liz kaj Oleg kaj komencis ordigi la kolumon de lia jako. Oleg ne kontraŭis.

    — Bone, — Oldulo diris, — ni ne malŝparu la tempon.

    — Hodiaŭ ĉiuj laboros en la ĝardeno, — Vajkus diris.

    Lia voĉo tremetis, kaj Oleg komprenis, ke al Vajtkus estas malbone — ĉiuj foriras kaj lasas lin kun la virinoj kaj la infanoj. Li ne povas longe iri. Kaj li faras multon — li sola prizorgas la ĝardenon kaj la tutan farmon.

    Linda ekploris. Ŝi diris eĉ ne unu vorton, sed ploris. Antaŭ tute nelonge ŝi adiaŭis Tomason, kaj Tomaso ne revenis. Nun ŝi estas kun Sergejev, kaj ankaŭ li nun foriras.

    Oleg kun Sergejev prenis la sakojn kaj rapide direktis sin al la montoj. Nebulo kovris la teron, la tero vaporis, la tago devas esti varma. Oleg rapidis. Li divenis la vojon laŭ la pasintjaraj signoj. Sergejev plene obeis lin — li fidis la memoron de Oleg. Ili malmulte parolis. Nur okaze de bezono.

    La fungo-giganto estis en la sama loko. Ĝi eĉ iom kreskis dum la vintro. Ili ne haltis apud ĝi — jam mallumiĝis, sed Oleg volis veni al la groto, kaj eble eĉ pli foren. Ĉiun tagon ili devas marŝi pli, ol en la pasinta jaro.

* * *

    Ili planis komenci transiri la plej larĝgan brakon ĉe la mateniĝo, sed dum ili estis firmigantaj la insuleton, disflosintan nokte, Marjana ekdormis. Ŝi ne satdormis nokte, sed nun al ŝi iĝis varme kaj ŝi ekdormis. Dik kun Kazik decidis ne veki ŝin, ili foriris al la bordo kaj atendis kiam ŝi vekiĝos.

    — Ĉu vi laciĝis? — Dik demandis.

    Kazik miris. Dik neniam demandis pri tiaj aĵoj. Se la viro laciĝis, tio estas liaj problemoj. Se vi tre laciĝis, do Dik prenos vian sakon aŭ ĉasaĵon. Li simple prenos sen diri eĉ unu vorton. "Eble ankaŭ li laciĝis?" — Kazik pensis, sed laŭte respondis:

    — Ne gravas, restis malmulte.

    Dik frapis per la polmo lian ŝultron, ne dolore sed senteble. Kazik pensis: "Jen ni sidas kun Dik kaj li ne scias, kiom mi amas lin. Mi amas lin pli ol la aliajn, eĉ pli ol Marjanan kaj Luizan, ĉar mi volas esti sama, kia li — forta kaj silentema. Estus bone, se ni amikus kun li ankaŭ sur la Tero. Mi ja baldaŭ kreskos kaj iĝos plenaĝa, kaj li ankoraŭ estos sufiĉe juna. Ni povos kune fari longan vojaĝon".

    — Kaj eble ni supreniros sur Evereston, — Kazik diris laŭte.

    — Por kio vi bezonas tiun Evereston? — diris Dik, kiu komprenis, ke Kazik pensas pri la Tero.

    — Nu. Por ĉasi.

    — Oni ne rajtas tie ĉasi. Mi demandis Oldulon. Oni ne ĉasas sur la Tero. Mi ne volas al la Tero.

    — Kaj ĉu vi ne volas eĉ rigardi?

    — Mi volas rigardi, sed ne volas resti tie. Mi enuus. Tie oni ne rajtas tion kaj tion ĉi... Ĉiuj ili estas fortaj kaj belaj, kiel sur la fotoj.

    — Kaj ni estas malpuraj por ili.

    Kazik ĉesis disputi, ĉar li komprenis, kial Dik diris tion. Tio ne malpliigis lian amon al Dik: la kompreno de la mankoj de la amata homo povas nur alproksimigi al li. Dik timis la homojn de la Tero, ĉar li enviis ilin.

    — Ni ne estos tie nenecesaj, — Kazik diris.

    — Kie?

    — Sur la Tero. Niaj talentoj tie estos bezonataj. Ni estos skoltoj. En la Longdistanca Kosma Floto.

    — Ili ne akceptos nin. Ili studas tion ekde la bebaĝo, — Dik oponis.

    — Knaboj, — Marjana vokis. — Kial ni ne naĝas?

    — Ĉu vi vekiĝis? — Dik levis sin. — Kaj ni decidis iomete ripozi, ĉar estos malfacile naĝi. Kiel fartas via kruro? Ĉu ĝi doloras?

    — Malpli, — Marjana mensogis.

    — Ĉu vi volas trinki?

    — Jes.

    Dik portis por ŝi akvon en nuksa ŝelo. Li tenis ŝian kapon, por ke al ŝi estu pli oportune trinki, la nuko de Marjana estis tre varma. Dik timis pri Marjana — ili tute ne havis kuracilojn. Marjana ĉiam plaĉis al Dik, ŝi plaĉis pli ol iu alia en la setlejo. Sed li ĉion komprenis pri Marjana kaj Oleg, kaj sentis maljustecon en tio. Sed li ne ofendiĝis. Estu tio, kion ili volas.

    Ili puŝis la insuleton en la akvon kaj eknavigis, puŝante sin per stangoj kontraŭ la mola fundo. La stangoj enŝlimiĝis, estis malfacile puŝi, kaj ili estis pli kaj pli portataj malsupren. La bordo malproksimiĝis, sed ankaŭ malproksimiĝis la kontraŭa bordo, ĉar la rivero fariĝis ĉiam pli larĝa, antaŭ ol enflui la lagon. La stangoj ne plu atingis la fundon, kaj Dik kun Kazik komencis remi per larĝaj malmolaj folioj, kiujn ili trovis matene ĉe la bordo. La fluo estis forta, kaj ne estis klare, ĉu la remado efikas. Ŝajnas, ke ne.

    Ili laciĝis kaj ekŝvitis. Marjana tre bedaŭris, ke ŝi ne povis helpi ilin. Unu el la traboj malligiĝis, kaj ili perdis multe da tempo antaŭ ol la ŝirita ŝnuro estis ligita kaj la trabo estis remetita en sian lokon. Dum tiu tempo ili estis forportitaj eĉ pli malsupren, dekstre situis la lago, griza kaj glata. Sur ĝi videblis la malhelaj makuloj de insuletoj, formantaj la delton, kaj malantaŭ ili estis nur la grizo, la kontraŭa bordo ne estis videbla de la akvo.

    Ili estis portataj super malprofundaĵo, sed ili ne sukcesis alkroĉiĝi al ĝi, ĉar Dik tro forte puŝis sian stangon, ĝi rompiĝis, kaj Dik apenaŭ ne falis en la akvon. Aldone, la insuleto — la bazo de la floso, konstante disiĝis, kaj nur la traboj kunigis la amason de koto kaj ŝtonoj. Malantaŭ "la ŝipo" sur la rivero flosis la vosto de branĉoj kaj algoj.

    La bordoj rapide disiĝis, ekis vento, malsimila al la arbara vento, freŝa, la floso ekbalanciĝis, kaj la iro de "la ŝipo" malrapidiĝis. La rivero estis malantaŭe.

    — Kio okazis? — Marjana demandis.

    — Nenio, — Dik respondis. — Ni flosas.

    — Tio estas eĉ pli bona, — Kazik diris. — La fluo ĉi tie estas malrapida. Ni baldaŭ venos al la bordo.

    Sed ankaŭ ĉi tie estis fluo, kiu portis ilin ĉiam pli malproksimen de la bordo, ĝis ili trafis malprofundaĵon, kiu antaŭe elstaris el la akvo kiel plata sabla insuleto, preskaŭ samalta kiel la akvo.

    Sen rigardi la mizeran sablan strion, disigantan ilin de la akva vastaĵo, ili povus senti, ke ili plu navigas sur la lago. La buŝo de la rivero, kiu portis ilin ĉi tien, estis tiom larĝa, ke la malaltaj kreskaĵoj sur la bordoj de la riveraj brakoj ŝajnis nur fela bordero de griza ŝtofo, kaj situis tre malproksime. Kaj ĉar ili komencis transriveriĝi malfrue, posttagmeze, jam komencis krepuskiĝi. Ili faris lignofajron sur la insulo — estis bone, ke ligno sufiĉis por varmigi akvon por Marjana. Dik kaj Kazik trinkis senpere el la lago, ili trinkis multe, intence, ĉar abunda trinkado kvietigas la malsaton. Sed nun tio ne helpis al ili.

    Dik vespere penis fiŝkapti — li plu havis iom da sagoj. Sed li neniam antaŭe pafis en fiŝojn per arbalesto, tial li ĉiam mistrafis. Kaj li domaĝis la blastron — li ne sciis, ĉu en ĝi restis sufiĉe da ŝargoj, kaj tial li timis, ke ĝi baldaŭ ĉesos pafi.

    La nokto estis malfacila, ĉar la vento plifortiĝis, kaj la ondoj transsaltis la insuleton. "La ŝipeto" balanciĝis, kaj ili devis ofte puŝi ĝin per la stangoj. Kaj kiam la ondoj fariĝis tute grandaj, Dik kaj Kazik venis en la malvarman akvon kaj per la manoj tenis la floson. Ankaŭ Marjana ne dormis.

* * *

    Oleg kun Sergejev marŝis senŝarĝe, rapide, kaj plej gravis, ke ili marŝis alie. Ilia rilato al la vojo ŝanĝiĝis. En la pasinta jaro ĝi estis preskaŭ neebla ekspedicio, kiun oni povis enterpreni nur pro la malespero. La morto de Tomaso estis natura pago pro la atingo de la neatingebla celo, kaj "Poluso" mem ŝajnis mistera, fora rememoro, kies realeco estis dubinda.

    Nun ili marŝis laŭ la malfacila vojo al la certa celo kun konkretaj intencoj. Nun gravas — veni laŭeble pli rapide kaj kontakti la ekspedicion.

    Sergejev nature kaj trankvile akceptis la ĉefecon de Oleg en la vojo kaj neniel provis montri sian antaŭecon pri la aĝo kaj la sperto. Oleg same trankvile konfesis tiun diferencon. Ĝi estis marŝo de du plenaĝaj viroj.

    Ili ĵus preterpasis la gigantan fungon kaj estis marŝantaj inter rokoj, kiam Sergejev demandis:

    — Ĉu vi vere amas mian Marjanan?

    — Al mi tio ŝajnas, — Oleg respondis. Li opiniss, ke pli certa respondo estos malagrabla por Sergejev.

    Sergejev ŝajne ne rimarkis la diplomatecon de lia respondo.

    — Neniu el ni povis eĉ pensi, ke ni ĝisvivos geedziĝon, la geedziĝon de la sekva generacio.

    — Ni ne parolis kun ŝi pri tio, — Oleg konfuziĝis.

    Li rememoris pri Liz, kaj tuj aperis la deziro kaŝi profunde tiun penson, por ke Sergejev ne rimarku ĝin.

    — Se la tuto finiĝos bone, — Sergejev diris, — do la setlejo ne vidos tiun geedziĝon. La setlejo ne ekzistos. La arbaro forglutos ĝin.

    Oleg retrorigardis. Al li ŝajnis, ke malantaŭe paŝas elefanto. Jam komencis krepuskiĝi, kaj pro la neĝaj strioj la tuta mondo estis enkatenita en grizon. Sergejev paŝis trankvile. Li fidis la sperton de Oleg.

    — Kaj mi ne bedaŭrus pri ĝi, — Oleg diris.

    — Kaj mi bedaŭrus. Tio estas preskaŭ duono de mia vivo kaj plimulto de la konscia vivo.

    — Ĉu vi ne volas reveni hejmen?

    — Temas ne pri tio. Ni longajn jarojn vivis en la mizero kaj la senforteco. La homo de la Tero, vidinte nin kun vi, decidus, ke li observas simiojn. Kaj mi estas certa, ke se ni revenos hejmen, do en la memoro restos ankaŭ la venkoj kaj la momentoj de ĝojo, kiujn vi ne rimarkis.

    — Ĉu mi estis infano?

    — Por vi estis nature, ke ni restas esti homoj, ke vi frekventas lernejon kaj manĝas per kulero. Kaj ĉu vi scias, kia festo estis la tago, kiam mi faris la unuan kuleron?

    Oleg abrupte tiris la manikon de Sergejev, faligis lin, kaj Sergejev ĝemis pro la doloro.

    Super la kapoj preterflugis nigra birdaro. "Kiel la rajdantoj de Apokalipso", — Sergejev pensis, rigardante la impetan kaj sinkronan iron de la nigraj ombroj.

    — Kio estis tio? — li demandis Olegon.

    — Mi ne scias. Mi foje vidis ilin, antaŭ longe, sed mi ne scias, kio estas ili. Vi diris pri kulero?

    — Kaj estis ankaŭ multaj ridindaĵoj. Ni ofte ridis. Antaŭe pli ofte ol nun. Nun ni laciĝis.

    Ili preterpasis la groton, kie en la lasta ekspedicio Oleg havis maltrankvilan nokton. Eble, al ili estus pli bone resti por la nokto ĉi tie — ĝi ja estas ia rifuĝejo, sed ankoraŭ ne estis tute mallume, kaj ili ne sciis, kia vetero estos morgaŭ. La obstino, kun kiu la malseka neĝo kovris la teron, estis maltrankviliga. Sergejev ne disputis kun Oleg, malgraŭ ke li laciĝis pli, ol li. Kaj jam post duonhoro Oleg bedaŭris, ke ili ne haltis en la groto. La neĝo plidensiĝis, kaj Oleg ektimis, ke ili vojeraros. Ili starigis la tendon, venis en ĝin kaj brakumis unu la alian. Nokte fariĝis pli malvarme. Antaŭ ol endormiĝi, Sergejev rakontis, ke la patrino de Marjana ne amis lin kaj eĉ volis foriri de li, sed restis kun li pro Marjanjo. Kaj tio estis stranga: kiel eblas foriri de la homo en la setlejo?

    Vento ekis kaj komencis ĵeti flokojn de neĝo sur la malgrandan tendon.

    Ili vekiĝis, kiam sufiĉe heliĝis por vidi la teron sub la piedoj. Pli ĝuste la truitan kovrilon de la malseka neĝo, el kiu elstaris ŝtonoj kaj malmultaj arbustoj.

    La neĝado kvietiĝis, sed la vento estis plu hurlanta kun la sama forto, ĝi estis malseka kaj malica. Oleg rigardis Sergejevon tremi sub la neĝo, rigardis al liaj kurbaj fingroj, per kiuj li abrupte forigis de la frunto tufon de la longaj ruanaj haroj. Kaj nun Oleg kompenis, ke li timas. Li timas, ĉar dum la pasinta ekspedicio ne li estis respondeca. Dik estas pli bona ĉasisto kaj bone trovis la vojon, Tomaso memoris la revenan vojon, Marjana scipovis kuraci kaj sciis la herbojn. La tasko de Oleg estis nur unusola — marŝi. Kaj kion ili faru, se ili vojeraros? Se ili ne trovos la intermontejon, en kiu fluas la malvarma rojo? Ĉu ili revenu? Tio estus la plej malbona el ĉio, kio povus okazi. Gravas nur ne reveni.

    — La akvo bolas, — Sergejev diris.

    Oleg ŝutis en la vazon manplenon da sekaj fungoj. Ili tuj pufiĝis kaj ekflosis. Sergejev kaj Oleg unu post la alia, brogiĝante, prenis el la vazo la glitajn molajn globetojn, blovis al ili kaj maĉis ilin. Oleg ne volis manĝi, tio estis neceseco, kiun li devas obei, alie li perdos la fortojn. En la setlejo ĉiam mankis salo. Antaŭe ĝi tute forestis, sed nun Vajtkus trovis saletan fonton malantaŭ la marĉo, kaj apud ĝi eblis forskrapi iom da salo. Verdire ĝi estis pli amara ol sala kaj Vajtkus artifike elvaporigis ĝin. La fungoj, kiujn ili maĉis, estis salitaj iomete, sed nesufiĉe por forigi la malbonan, tedan guston.

    — Ek? — Sergejev proponis.

    Oleg ne rimarkis, ke li mem levis sin kaj komencis forigi la tendon — la tolon el fiŝa haŭto.

    Li kontrolis la arbaleston. La tendeno malsekiĝis, kaj li devis streĉi ĝin.

    Ili direktis sin antaŭen, supren sur la deklivo. Oleg ne rekonis la lokojn kaj pensis kun la kolero kontraŭ si, ke estis tre stulte ne restigi signojn, ili ja dufoje marŝis ĉi tie.

    — Povas esti, ke mia humoro estas deprimita, — Sergejev daŭrigis, kiam ili estis trapasintaj ĉirkaŭ kilometron, — ĉar mia valoro tie, sur la Tero, nun estas nula. Oni proponos al mi ripozi.

    — Kial? Vi ja estas ne maljuna kaj forta.

    — Mi jam ne povos adaptiĝi al la mondo, kiu ŝanĝiĝis, en kiu mi estos ne pli ol ekzotika Robinsono, vekanta nur kompaton. Mi povos nur verki memoraĵojn.

    — Memoraĵojn? Pri kio?

    — Pri ni... Mi ŝercas. Mi ne verkos memoraĵojn, mi vartos la nepojn. Al vi kun Marjanjo estos malfacile. Ĉu vi imagas, kiom da diversaj scioj havas viaj samaĝuloj?

    — Mi studos.

    — Certe. Al vi estos malfacilege.

    Sergejev ne komprenis, ke por Oleg la teraj problemoj ne estas argumentitaj per la viditaj bildoj, per la antaŭa sperto — la Tero restis nur la Promesita Lando. Se li devas studi — li studos. La seniluziiĝoj venos nur poste.

    La nekonateco de la loko, kie ili iris pli kaj pli zorgigis Olegon. Tiu intermontejo kun la rojo devis aperi jam antaŭ longe, sed la rokoj ĉirkaŭe estis fremdaj kaj nekonataj.

    Sergejev eksentis la maltrankvilon de Oleg.

    — Ĉu ni perdis la vojon? — li demandis.

    — Ĉio ĉi aspektas alie, ol tiam. Pro la neĝo.

    — Ne afliktiĝu, — Sergejev diris, — ni ne povas tre vojerari. Dum ni scias la proksimuman direkton kaj iras supren, ĉio estas en ordo.

    — Momenton, — Oleg ekaŭdis la lirladon de akvo.

    Denove ekneĝis. Ili venis al la rojo post kelkaj minutoj kaj direktis sin plu, supren laŭ la rojo, kvankam tio ne estis fidinda direkto. La lastan fojon ili venis al la rojo el la intermontejo. Kiom da rojoj povas flui ĉi tie?

    Ili marŝis ĝis la vespero preskaŭ senhalte. Neniuj aventuroj okazis al ili. Oleg pafis en leporon, sed mistrafis. La neĝado ne ĉesis. La neĝo gluiĝis al la vesto, sed ne estis malvarme. Estis nur ĉiam pli malfacile eltiri la piedojn el la neĝo post ĉiu paŝo.

    Kiam krepuskiĝis, ili eniris la intermontejon. Sed ĝi estis tute alia intermontejo. Ĝi pli similis larĝan ravinon. Tie ili restis por pasigi la nokton. Ili ambaŭ komprenis, ke ili perdis la vojon, sed estis malfrue reveni. Se tie, supre, ne estas tro da neĝo, do ili havas la esperon atingi la montpasejon. Sed ili ne volis paroli pri tio. Oleg dividis ĉiujn fungojn en tri partojn. Ili ŝparis la brullignon kaj, post kiam la akvo en la vazo varmiĝis, tuj estingis la fajron kaj remetis en la sakon la nefinbrulintan lignon.

    Ili dormis sub krutaĵo, nokte estis frosto kaj la vento ruliĝis laŭ la ravino, kiel torento de printempa akvo.

* * *

    Matene Pavliŝ preparis sin por veni en la montaron.

    Li vokis ankaŭ Sallin, ĉar ili interkonsentis pri tio, sed Klaŭdia kontraŭiĝis, ĉar proksimiĝis la tago de kontrolado, kaj Salli devas kontroli la aparataron — tio estis ŝia devo. Pavliŝ komencis admoni Klaŭdian prokrasti la kontroladon ĝis alia tago, sed la ĉefino estis rokfirma pri sia decido. Ŝi estis ĝisfunde konvinkita, ke ŝi estas regata de la devosento kaj nur de la devosento. Kaj ŝi ne scias la aliajn sentojn.

    — Klaŭdia, trankviliĝu, — Pavliŝ diris. — Se vi ne volas, ke Salli flugu kun mi, do vi flugu kun mi.

    Al li ŝajnis, ke Salli, aŭdinte tiun proponon, ridetis, sed li ne aŭdacis rigardi en ŝian direkton.

    — Vi freneziĝis, — Klaŭdia diris, subite ruĝiĝinte. Pavliŝ eĉ ne suspektis, ke ŝi povas ruĝiĝi. — Ĉu vi opinias, ke ĝuste mi estas la sola nenifarulo en nia stacio?

    — Mi celis nenion malbonan. Mi pensis nur ke vi pli aŭ malpli frue flugos al la montaro. Ĝi ja estas via laborkampo.

    — Mia laborkampo estas la tuta planedo. La montoj jam estas esploritaj fare de la skoltiloj. La montaro, kiu situas norde de la arbaro, estas relative juna, ne multe efloreskinta. Eĉ se tie estas io nebanala, tion eblus trovi nur post longa borado...

    — Mi volis nur inviti. La loko en la ĉieirilo estas sufiĉa.

    — Dankon pro la invito, ne ĉi-foje...

    Salli preparis por Pavliŝ kelkajn sandviĉojn por la vojo kaj donis termobotelon kun kafo.

    — Ne afliktiĝu, — ŝi diris, kiam Klaŭdia foriris al sia laboratorio. — Mi vere hodiaŭ devas labori. Ni flugos poste.

    — Mi ne scias, kiam tio okazos, — Pavliŝ respondis. — Morgaŭ aperos plia miliono da aferoj.

    — Ni ion elpensos. Hodiaŭ vi trovu iujn tre belajn lokojn, ĉu bone?

    Salli Levis sin sur la piedpintoj kaj leĝere kisis Pavliŝon je la tempio. Ŝia staturo estis alta.

    — Mi scias, kion mi faros. Mi jam ĉion pripensis.

    — Kion?

    — Mi transloĝiĝos en la laboratorion. Kune kun vi.

    — Ĉu kun mi?

    — Jes. Ni havos propran hejmeton, ni povos fermi la pordon post ni. Kial ni devas hipokriti kaj ŝajnigi, ke ni ne plaĉas unu al la alia?

    — Vi ne scipovas hipokriti.

    — Des pli. Klaŭdia ja tutegale estas malkontenta.

    — Certe. Tio estos ruiniĝo de ĉiuj eblaj normoj. Ŝi bonege scias, kiel aperas infanoj, ne rigardu ŝin maljuna knabino. Sed ŝi kutimiĝis, ke en ekspedicioj sur via loko estas Srebrina Taleva. Niaj interrilatoj estas malĝustaj, neatenditaj, kaj tial ŝi neniel povas adaptiĝi al ili. Sed ĉio, al kio oni ne povas adoptiĝi, estas agaca. Ekzemple tiu planedo agacas nin.

    — Ne filozofiu. Ni konfrontu ŝin al la fakto.

    — Nenio rezultos — la laboratorio ne estas sufiĉe sterila. Klaŭdia prefere mortos, ol permesos al iu loĝi tie.

    Ili ne sukcesis fini tiun konversacion, ĉar Klaŭdia revenis. Ŝi alportis flavan paperon.

    — Antaŭ du tagoj, — ŝi diris, — unu el miaj skoltiloj registris metalan anomalion en ĉi tiu kvadrato. Ĝia mesaĝo estas memkontraŭdira, tial mi ne sukcesis kompreni, kio estas tie. Se al vi estas tutegale, kien flugi, do rigardu tiun valon. La anomalio estas surfaca, kaj tio estas des pli stranga.

    — Kun plezuro, — Pavliŝ respondis.

* * *

    Pavliŝ ĉirkaŭflugis la stacion, la vetero estis bona, ankaŭ la videbleco. La trukoj de la gigantaj arboj altis, malaperante en la nubaro. Sur la lago iris nekrutaj ondoj, kaj malproksime de la bordo ili ŝaŭmiĝis. Sur la Tero Pavliŝ certe jam navigus sur la lago per pneŭmata boato por fiŝkapti aŭ naĝi. Tamen li devas fari ekskurson al la fundo de la lago. En la sekva semajno.

    Poste Pavliŝ levis la ĉieirilon pli supren, kaj transiris la nubaron.

    El la nubaro aperis aro da birdoj. Pavliŝ jam vidis tiajn, ili estis strangaj estaĵoj, verŝajne reptilioj. Li devas kapti unu ekzempleron por esplori. La birdoj okazigis malican interbatalon en la aero. Ili buliĝis, ree disflugis kaj ree ĵetadis sin unu al la alia.

    La montaj pintoj, dume malproksimaj, altis super la nubaro. La montoj estas samaj sur ĉiu planedo: proksime — nigraj, senneĝaj, pli fore — neĝkovritaj, masivaj, trankvilaj kaj konataj.

    La ĉieirilo malleviĝis al la montoj. Nun eblis kompreni la strukturon la montaro. La montoj leviĝis stupe de la valo, formante la unuan, relative malaltan kaj malkrutan spinon. Malantaŭ ĝi situis altaj valoj, en kiuj eĉ nun, somere, ne degilis la neĝo. Malantaŭ la valoj altis la ĉeno de pli altaj montoj — de la veraj gigantoj, altaj pli ol kvin kilometrojn. Pli fore, Pavliŝ sciis tion, sed estis malfacile vidi tion elfore, estis impona ornamo de la pintoj, plej altaj sur la planedo, kaj la plej granda monto pli ol dek unu kilometrojn alta, kiu estas iam ricevonta sufiĉe belan kaj fieran nomon.

    Pavliŝ nun ne flugis tien.

    Li mallevis la maŝinon al la malkruta deklivo de la dua spino kaj iomete sidis sen malfermi la lukon.

    Estis tre silente. Kaj tiu silento estis pura kaj solena. Ĝi estis silento, kiun neniu eĉ iam rompis per la sono de voĉo.

    Poste Pavliŝ ŝaltis la komunikilon, kaj demandis, kiel statas la aferoj en la stacio.

    Klaŭdia respondis, ke ĉio estas en ordo kaj petis ne malfruiĝi al la tagmanĝo. Ŝia humoro estis paca kaj ŝi rememorigis al Pavliŝ, ke li rigardu tiun valon, kie estis trovita la anomalio.

    — Nepre, — Pavliŝ certiĝis ŝin. — Sed iom pli poste.

    Li malfermis la lukon kaj eliris eksteren. Vento ne estis. La kruroj tuj mergiĝis en la neĝon — preskaŭ ĝisgenue. La neĝo estis kovrita per brila firma ŝelo: dum la longa tago la somera suno degeligis ĝin. Sed interne ĝi evidentiĝis esti malseka, pulvora kaj tro blanka — ĉi tie Pavliŝ ankoraŭ ne vidis tiom helan blankan neĝon.

    Pavliŝ prenis la neĝon per la mano kaj premis ĝin per la ganto. La neĝo ekŝutiĝis kaj ekfluis al la tero kiel akvo.

    Kaj poste Pavliŝ faris krimon kontraŭ la instrukcioj, sed li, kiel biologo, komprenis, ke ĉi tie mankas ia danĝero por li. Li demetis la helmon.

    La malvarma aero brogis la vizaĝon, kaj Pavliŝ por momento eĉ detenis la spiron por ne lasi la froston en la pulmojn. Kiam li tamen enspiris, ĉiuj liaj atendoj efektiviĝis — ĝi estis kristala, origina, bonega aero.

    Kun la helmo en la mano, Pavliŝ ekiris sur la neĝo, mergiĝante en ĝin ĝisgenue. Li ne hastis. Aŭdeblis nur la sola sono — la sono de la knaranta neĝo. Ĉi tie, alte, la spirado perturbiĝis pro malkutimo — sed li estis je la alto kvar kilometrojn, ne pli.

    Blanka birdo preterflugis malproksime. Do ĉi tie ekzistas ia vivo. Kaj kial ne? la aero ja estas bona.

    La oreloj frostiĝis. Pavliŝ bedaŭris, ke li ne kunprenis varman ĉapon, li kunhavis nur malnovan trikitan ĉapon.

    Pavliŝ surmetis la helmon kaj ŝaltis hejtilon.

    Li ne volis foriri. Li staris, malrapide turnante la kapon, kaj pririgardis unu post la alia la montopintojn, tiom similajn kaj samtempe majeste malsamajn — tio estis aparta, solena kaj perfekta arkitekturo, kiu estas kutima nur por grandaj montoj. La hela blanka suno ŝvebis super la pintoj kaj la ĉielo estis multe pli malhela, ol sur la Tero, kaj eblis vidi la stelojn.

    Pavliŝ revenis al la ĉieirilo, ree levis kaj direktis ĝin al la fora monta spino. Li flugis laŭlonge de la firstolinio, fiksrigardante la detalojn de la gigantoj: la rokan abismon de kilometra alteco, la mallarĝan kreston, super kiu pendis neĝa kornico, la glaĉeran fendon, malaperantan en la blua senfineco... Iuj ŝatas rigardi la fajron, la aliaj — la maron. Pavliŝ plej multe ŝatis rigardi al la montoj.

    Li eksentis lacon kaj malsaton, prenis sandviĉojn, trinkis kafon, denove konversaciis kun la stacio kaj denove ricevis la rememorigon de Klaŭdia rigardi al tiu valo.

    Tial do, antaŭ ol reveni, Pavliŝ direktis sin tien. Dum la flugo li trankvile glutetis kafon, ĝuante la agrablan humoron de la homo, kiu ne disreviĝis pri siaj riĉaj esperoj.

    La ĉieirilo malleviĝis al la deklivo de valo, simila al grandega cirko.

    — Nu, kie estas tiu nia anomalio? — Pavliŝ laŭte diris kaj elrigardis tra la fenestro.

    De tiu flanko estis nenio — nur la blanka deklivo. Li rigardis la alian flankon, malsupren.

    — Jes. Ĝuste tio — li diris.

    El ĉiuj neeblaj vidaĵoj, kiujn povas trafi homo, li trafis la plej neeblan.

    Malsupre, en la valo, sur la areno de la neĝa cirko, kuŝis kosmoŝipo, kiu aspektis eta de ĉi tie, desupre.

    En la unua momento ĝi ŝajnis al Pavliŝ tute sendifekta, kaj li eĉ pensis por momento, ke ĝi estas alia ekspedicio... Kaj poste li komprenis, ke la ŝipo estas pereinta.

    La disko staris kliniĝinte, tuŝante la neĝan kampon per la rando. La neĝglacia ĉapo kovris ĝian pinton.

    Pavliŝ abrupte levis la ĉieirilon kaj ĵetis ĝin al la ŝipo.

    Lasinte la ĉieirilon li rememoris, ke li ne komunikis pri la malkovro al la stacio, nepardoneble malobeinte la instrukciojn, sed li tuj forpelis tiun penson el la kapo.

    Sur la flanko de la ŝipo briletis la surskribo "Poluso".

* * *

    La ŝipo ne volis enlasi Pavliŝon.

    La pasaĝera luko estis malfermita, sed mankis la eblo atingi ĝin — ĝi estis je la alteco tri metroj. Post la kraŝo neniu estis viva aŭ kapabla eligi la ŝtuparon. La kargoluko estis blokita pro la falo. Ĉirkaŭirinte la ŝipon li komprenis, ke lia situacio similas tiun de kato, kiu estas invitita trinki lakton el kruĉo kun mallarĝa gorĝo. Pavliŝ, mergiĝante en la neĝon, malrapide paŝis ĉirkaŭ la ŝipo kaj komprenis, ke li ne hastas penetri en la ŝipon, ke li timas la renkontiĝon kun la vidaĵo de subita morto, frostiĝinta antaŭ longe.

    Kaj samtempe li volis esperi... Kion? Kaj tuj Pavliŝ elpensis respondon: li volas esperi, ke iu restis viva, sukcesis levi la interplanedan ŝipeton kaj foriri en la kosmon.

    La absurdeco de tiu penso igis lin ĉagrene sulkigi la vizaĝon. Pavliŝ ja bonege sciis, kio estas tiu ŝipo, ke ĝi jam antaŭ longe senspure malaperis. La lasta komunikseanco kun ĝi okazis, kiam ĝi preparis fari grandan salton en tute alia sektoro. Io okazis dum tiu salto, la ŝipo ne finis ĝin kaj senspure malaperis, kio okazas ekstreme malofte, eble nur foje en dek jaroj.

    Evidentiĝis, ke la ŝipo finis la salton nur por senforte falegi inter tiujn malvarmajn montojn. Kaj certe, neniu ĝia ŝipano saviĝis. Ĉar se ili startigus la savŝipeton, do ili povus atingi loĝatan planedon. Tio ne okazis.

    Pavliŝ revenis al sia ĉieirilo kaj rememoris, ke verŝajne Klaŭdia jam freneziĝas — li silentas tiom longe.

    Eĉ se Klaŭdia freneziĝis, ŝi bonege regis sin.

    — Ĉu io okazis? — ŝi demandis per la glacia voĉo, aŭdinte Pavliŝon.

    — Mi tuj diros...

    Klaŭdia silentis. La komunikilo funkciis bonege. Pavliŝ eĉ aŭdis ŝian rapidan spiron.

    — Mi trovis "Poluson", — Pavliŝ diris.

    — Kian poluson?

    — Ĉu vi diris al mi pri anomalio? Ĝi ne estas anomalio. Ĝi estas kosma ŝipo "Poluso". Eble vi memoras, ke ĝi malaperis antaŭ dudek jaroj?

    — Oj! — Aŭdiĝis la voĉo de Salli. Verŝajne ŝi staris apud Klaŭdia, zorgante, kien Pavliŝ malaperis. — Kaj la lukoj?

    — Ĝi pereis. Kraŝis. Mi tuj provos penetri en ĝin.

    — Atendu, — Klaŭdia haltigis lin. — Ni ne scias la kaŭzon de la pereo.

    — Ĝi kraŝis, — Pavliŝ ripetis. Pasis dudek jaroj.

    — Do ne hastu. Ni flugos tien kune. Laŭ la instrukcio estas malpermesite iri sola.

    — Mi surhavas skafandron.

    — Certe Slava iros, — Salli diris. — Ankaŭ mi irus.

    — Mi kategorie kontraŭas, — Klaŭdia kriis.

    — Pardonu, — Pavliŝ respondis kaj malŝaltis la komunikilon.

    Tio estis malkaŝa revolucio, ribelo sur la ŝipo.

    Pavliŝ malfermis la keston kun la ekspedicia ekipaĵo. En ekspedicia ŝipo devas esti pratempaj iloj — ŝnuroj, kroĉiloj. Cirkonstancoj povas esti tiom surprizaj, ke la tuta tekniko de la kosma epoko sen peco de kablo fariĝas senforta.

    Pavliŝ tuj trovis idealan ilon por penetri en la ŝipon — reakcian tornistron.

* * *

    La ŝipo bonege konserviĝis interne. Ĝi estis kvazaŭ alkoholigita per la glacia aero.

    Pavliŝ estis malrapide iranta laŭ la koridoroj de la ŝipo, enrigardante la kajutojn. Lia celo estis regpupitro. Tie devas resti taglibro.

    La kajutoj estis malplenaj. Tio estis stranga: Eĉ se plimulto de la ŝipanaro estis en la anabioza ĉelo, en tia ŝipo devas esti ne malpli ol dek vaĉantoj.

    En la kajutoj ĉio restis sama aŭ preskaŭ sama, kia ĝi estis en la momento de la ŝipa pereo: la aĵoj estis en siaj lokoj, sed videblis eĉ ne unu kadavro.

    En la ŝipo flugis familioj. En unu kajuto — Pavliŝ memorfiksis ĝian numeron : 44 — lin kortuŝis la bildo de la konservita momento. Tie staris infana lulilo kaj apud ĝi — malfermita boteleto kun porinfana lakto. Kaj en la lulilo — ludiloj...

    Pavliŝ jam estis certa, ke post la kraŝo, en la ŝipo restis vivaj homoj. Kaj li devas kompreni, kio okazis al ili poste.

    Pavliŝ trovis la regpupitron. Ĝi grave difektiĝis. La stiraparatoj estis frakasitaj. La verda scintilado de la signalo de aŭtomatika serĉado de la Tero ŝajnis miraklo en tiu malviva kaoso. Pavliŝ malŝaltis ĝin — la verda scintilado estis makabra en tiom definitive pereinta ŝipo.

    Pavliŝ neniun trovis en la rega ĉelo kaj en la aliaj servaj ejoj. Mankis ankaŭ taglibro. Mankis homoj en la motora ĉelo, kiu estis plej grave detruita. Kaj fine Pavliŝ venis al la anabioza ĉelo. La pordo al ĝi estis ŝlosita. Sed Pavliŝ estis preta al tio. Li kunprenis rondosegilon de la ŝipo.

    La seruro rapide cedis al la segilo.

    En la anabioza ĉelo estis mallume — la muroj ĉi tie, malsame al la aliaj ejoj, ne estis kovritaj per la lumanta substanco. Pavliŝ ŝaltis la helman lanternon.

    Kaj li tuj ĉon komprenis.

    La homoj en la anabiozaj kuvoj pereis kune kun la ŝipo. Plej verŝajne, post la akcidento tuj malŝaltiĝis la energicentralo, kaj la homoj, kiuj travivis la akcidenton, ne sukcesis revivigi la reanimadaparatojn. Kvankam, ili ŝajne penis tion. Iuj kuvoj estis malfermitaj, sed la penoj evidentiĝis vanaj.

    Kaj poste la solvaĵoj en la kuvoj frostiĝis, kaj tiuj, kiuj dormis en la momento de la pereo de la ŝipo "Poluso" fariĝis katenitaj per la travideblaj glaciaj blokoj.

    Kaj ĉi tie, en la pasejoj inter la kuvoj, Pavliŝ trovis tiujn, kiuj pereis ekster la ĉelo. Iu trovis en si la fortojn kuntreni ilin ĉi tien.

    Pavliŝ ne perdis multe da tempo en la anabioza ĉelo. Al li estis timinde tie. Oni povas esti ĝisfunde racia, sobra kaj eĉ kuraĝa homo, kaj tamen malgraŭ tio interne tremi, aŭdinte imagatajn paŝojn malantaŭ la dorso en la glacia silento aŭ subite vidinte en la tremanta radio de la helma lanterno, ke sub la vitro de la anabioza kuvo ies palpebro ektremos aŭ kurbiĝos ridete la buŝo de homo, pereinta antaŭ dudek jaroj.

    Pavliŝ retiriĝis al la elirejo, ne povante turni la dorson al la tombejo de "Poluso". Kaj post kiam li fermis la pordon de la ĉelo post si, li premis la dorson al la muro de la koridoro kaj staris tiel kelkajn minutojn, ĝis malaperis la damnita malforteco en la gamboj.

    Post iom da tempo li direktis sin al la elirejo, kiu evidentiĝis tre fora. Pavliŝ iris ĉiam pli rapide kaj haltis nur unu fojon por ridardi tra unu malfermita pordo de iu provizejo, ĉar lin mirigis la perturbo, kiu estis tie — kvazaŭ iuj sovaĝuloj aŭ bestoj atingus la kestojn kaj la paketojn, disĵetus ilin sur la planko, malfermus iele-trapele la vazojn kiel per ŝtonoj kaj la ungoj, gustumante kaj forĵetante, se la vazoj ne plaĉis al ili. Eĉ okaze de la ekstrema malsato la ŝipanoj ne povus tion fari nur ĉar ili sciis malfermi la vazojn... Do la ŝipon iu vizitis post kiam la lastaj homoj pereis aŭ forlasis ĝin. Tio ne povas esti klarigita, la klarigo postulus la ekziston de sufiĉe altnivelaj bestoj aŭ eĉ de la prahomoj sur la planedo. Kaj Pavliŝ, kiel biologo, estis tute certa, ke sur la planedo mankas superaj animaloj. Kaj nur post kiam li malproksimiĝis de la perturbita provizejo je kelkaj dekoj da metroj, en lian kapon venis la simpla kaj konvinka penso. Li pelis ĝin de si subkonscie: la homoj en la pereinta ŝipo mortadis iom post iom, unu post la alia, kaj la lastaj aŭ la lasta, dispremita de la senespero kaj la teruro, freneziĝis. Kaj la mortanta frenezulo, sen konscii, kion li faras, rampe venis en ĉi tiun provizejon, ĉar la morto estis malfavora al li...

    Plej rapide al la libero! Kie estas suno kaj freŝa aero. Plej rapide forlasi tiun silentan tombejon, loĝatan de la glaciaj ombroj de la tragedio antaŭlonga, sed konservita per la frosto!

* * *

    Ili tiom senfortiĝis kaj malsekiĝis dum la nokto, ke ĉe la krepuskiĝo, kiam la ondiĝo kvietiĝis kaj la insuleto ĉesis esti inundata, ili svenis kaj endormegiĝis.

    Dik kaj Kazik ĉirkaŭprenis Marjanan kaj premis sin al ŝi de ambaŭ flankoj. Ili opiniis, ke tiel estos pli varme, kaj eĉ dormante klopodis ne moviĝi, por ne dolorigi ŝin, kaj Marjana multfoje vekiĝis kaj ne povis varmiĝi, ŝi tremis en febro kaj devis deteni sin, sed Oleg plu ne venis, li estis ien foriranta, ŝi vokis lin, kuris post li, sed tuj ŝia malsana kruro rezinis obei — ŝi ne plu havis la kruron, kaj Oleg ne returnis sin kaj ŝi ne povis kuratingi lin... La tero balanciĝis, ĉar okazis tertremo kaj supre sur ŝin falis tegmento...

    Marjana rekonsciiĝis — la membrano kovris la vizaĝon kaj malhelpis spiri. Ŝi formovis ĝin. Dik kaj Kazik kuŝis ĉe ambaŭ flankoj, kaj ŝi rememoris, ke ili en la pasinta jaro kuŝis sur la neĝo kaj frostiĝis, kaj la knaboj same metis ŝin en la mezon por varmigi. Kaj tiam ŝi ne sciis, ke ŝi estis ree frostiĝonta tiom malproksime de la hejmo, sed nur unu paŝon for de la Tero — ĉu vere, nur unu paŝon for?

    La insuleto lulis ŝin, kvankam devis ne fari tion.

    — Dik, — Marjana diris. — Ĉu ni estas naĝantaj?

    — Kio? — li demandis endorme, sed vekiĝis post kelkaj sekundoj, eksidis, demetis la membranon kaj diris: — Nur tio mankis al ni!

    Kazik ekmoviĝis, ekĝemis, ne povante vekiĝi. Haŭto kaj ostoj — la virinoj en la setleo ĉiam tion diris pri li, ili nun rigardu al li.

    Marjana penis eksidi. La kubutoj eniĝis en la substernaĵon. La kruro hodiaŭ preskaŭ ne doloris.

    Ĉirkaŭe estis nur akvo kaj nenio alia. Dum ili dormis, ili estis forportitaj.

    Dik ekstaris kaj ĝisgenue mergiĝis en la akvon. Apoginte sin per la manoj li eltiris la kruron kaj komencis ĉirkaŭrigardi, Kazik vekiĝis.

    — Ni bonŝancis, — Dik diris, — sed povus esti vere malbone.

    Dum ili dormis, la fluo fortiris "la ŝipeton" de la insulo. Sed la vento blovis favore, kaj tial ili trovis sin pli proksime al la kontraŭa bordo de la rivero.

    Ili komencis remi al la bordo, uzante la favoran venton, ili remis per la manoj, eĉ Marjana rampis al la rando, kliniĝis al la akvo kaj remis.

    Kazik demetis la truitan pantalonon kaj la jakon, kiu nun prezentis nur ĉifonaĵon, kaj saltis en la akvon. Li naĝis malantaŭ la floso, batante la akvon per la kruroj kaj puŝanta la floson antaŭ si. Kaj pli poste, kiam la bordo jam estis tute proksime kaj ĉiujn ekregis la malpacienco, Dik saltis al li kaj ankaŭ li puŝis la floson, eĉ ne sentante, kiom malvarma estas la akvo.

    Ili anhelante puŝis tiun damnitan pezan floson, kiu rezistis ilin, kvazaŭ viva. Kaj subite Dik per la piedo batis la fundon. Li forte puŝis la floson antaŭen. Kazik perdis ekvilibron kaj apenaŭ ne enspiris la akvon, ĉar por li tie plu estis profunde. Dik levis lin el la akvo, kaj ili iris al la bordo malantaŭ la naĝanta floso. Ili vagis nehaste, puŝetante la floson, kiam ĝi malrapidiĝis, kaj post kelkaj minutoj ili elportis Marjanan sur la malaltan malkrutan bordon, sub la ombron de malaltaj blankecaj pinoj.

    Sub la pinoj odoris je fungoj, insektoj kuris en la musko, la arbustoj susuris, flarante la venintojn.

    Restis tute nemulte ĝis la fino de la vojo.

* * *

    Dum la reveno al la stacio Pavliŝ devis respondi la senfinajn demandojn de Klaŭdia kaj Salli. Neniu ekspedicio antaŭe sukcesis trovi pereintan kosman ŝipon. Kaj la ŝipon, kies malapero fiksiĝis en iliaj memoroj.

    — Ĝi devas ne esti en ĉi tiu sektoro, — Klaŭdia diris, kvazaŭ Pavliŝ intence, nur por agaci ŝin, venigus "Poluson" ĉi tien.

    — Se la akcidento okazis dum la salto, — Pavliŝ oponis, — do ili povis malmergiĝi ankaŭ ĉi tie.

    — Jes, sed la komisiono decidis, ke ili tamen ne malmergiĝis.

    — Ĉu vi certas, ke neniu travivis? — Salli demandis.

    — Mi certas pri nenio, — Pavliŝ respondis. — Sed mi opinias, ke iuj mortis tuj.

    — Eĉ se iuj ne mortis, tiuj ne travivus ĉi tie eĉ unu tagon, — Klaŭdia decidis.

    — Ni esploros la apudajn montojn, — Pavliŝ proponis.

    — Tie estis multe da homoj, — Klaŭdia rememoris.

    — Kaj infanoj, — Salli aldonis. — Ekspedicio kaj kolonianoj.

    La virinoj varmigis la vespermanĝon antaŭ la alveno de Pavliŝ, sed li ne volis manĝi. Li tuj komencis esplori la filmojn.

    ...La ŝipo en la neĝa cirko.

    Denove ĝi, sed pli proksime, La brila flanko pendas super li. Ekstra plano — malhela flanka surfaco, ronĝita de la vento kaj la neĝo. La ŝipa koridoro. Hela lumo de la helma lanterno de Pavliŝ. La regpupitro, splitoj de la aparatoj... La spuroj de eksplodo en la motora ĉelo... La malvarma morta malpleneco.

    Ili trinkis kafon, sidante en la malgranda, varma kaj pura salono de la stacio, kaj ĉiu imagis la mortan malvarmon de la kosmo, kies daŭrigo estis tiuj montoj, kie "Poluso" trovis sian morton.

    — Ĉu ni rigardu la aliajn filmojn? — Pavliŝ demandis.

    — Ne, — Klaŭdia diris. — Morgaŭ. Ni devas ekscii, kion ni devas fari.

    — Kaj kion ni devas? — Pavliŝ komprenis, ke li neniam trafis tian situacion. Sed la reguloj ja ekzistas por ĉio — por eliro en la kosman vakuon kaj por konduto dum renkontiĝo kun indiĝenoj. Eĉ tute neeblaj situacioj havas siajn regulojn.

    — Kion ni povas uzi? — Klaŭdia demandis.

    — Kiel uzi? — Salli ne komprenis.

    — Ĉu la interplanedaj ŝipoj estas nedifektitaj?

    — Ĝi estas difektita. La bato trafis la transportan ĉelon.

    Klaŭdia ŝaltis la informilon. Ĝi montris tekston sur la ekrano. La literoj estis klaraj, striktaj, ne permesantaj malobeon. Klaŭdia legis laŭte la tekston:

    — "Dum evakuado de la esplorata planedo ekspedicio devas konvinkiĝi, ke sur la planedo restas neniu terdevena objekto, krom aparatoj, kies restigo estas intenca por la estonta forpreno..."

    — Tio estas alia kazo, — Pavliŝ diris. — Verŝajne ĉi tie temas pri mia dentobroso.

    — Dentobroso?

    — Mi ne povas trovi ĝin la trian tagon, — Pavliŝ klarigis. — Verŝajne ĝi falis en iun fendon, kaj post milionoj da jaroj, kiam ĉi tie aperos civilizacio, ili elfosos mian broson kaj komprenos, ke ilian planedon vizitis aliplanedanoj.

    — La tempo ne konvenas por la ŝercoj, — Klaŭdia ĉesigis lin, klinante sin al la vidigilo. — Ĉi tie devas esti io kroma. Mi ĝuste memoras. Jen.

    La ekrano de la informilo ree eklumis: "Kaze de trovo sur la esplorata planedo de terdevenaj objektoj, kiuj trafis tien rezulte de fuŝado de antaŭa ekspedicio aŭ rezulte de akcidento, la ekspedicio devas kunpreni ilin, kaj kaze de neeblo fari tion — neniigi".

    — Mi ja diris. — Klaŭdia estis ĝoja, ke ŝia memoro ne perfidis ŝin.

    — Kial do, — Salli oponis. — La homoj ja tie...

    — La homoj pereis antaŭ dudek jaroj.

    — Ni povas ne hasti, — Pavliŝ diris. — Ni ankoraŭ ne intencas forflugi.

    — Ni devas hasti, — Klaŭdia diris.

    Ŝi ree fosis en la indekso.

    Pavliŝ ne komprenis, ke Klaŭdia militas kontraŭ li. Li plene forgesis pri sia ribelo, kiam li eniris "Poluson" malkaŝe malobeinte Klaŭdian, kaj ŝi devas por si mem konfirmi sian ĉefecon.

    — Tio estas ie inter la notoj, — ŝi rememoris. — Tie devas esti piednotoj.

    — Mi ne komprenas, — Salli diris. — Kio povas okazi?

    — Mi povas erari pri la precizaj formuloj, — Klaŭdia diris, — Sed la esenco estas komprenebla por mi kaj devas esti komprenebla ankaŭ por vi. La kraŝinta ŝipo estas fonto de la teraj mikroorganismoj. Ni povas esti kulpintoj de ekologia katastrofo.

    — La mikroboj frostiĝis, — Pavliŝ oponis.

    — Ĉu vi povas garantii tion? Kiel biologo?

    — Ne, mi ne povas, — Pavliŝ konsentis.

    Li komprenis, kion Klaŭdia volas diri. Pavliss estis enirinta tiun ŝipon. Kaj se io, fremda la tiu mondo, restis tie, iuj danĝeraj mikroorganismoj aŭ virusoj, do Pavliŝ donis al ili la ŝancon eskapi eksteren. Kaj nun ne estas tiom malvarme, eĉ alte en la montaro. Kaj ne eblas diri, ĉu io okazos aŭ ne. Plej verŝajne nenio okazos. Sed la instrukcioj estis faritaj de tre saĝaj kaj prudentaj homoj.

    — Tamen ni ja ne povas... — Salli komencis. — Ĝi nun estas kvazaŭ monumento... — Ŝi ĉesis.

    — La homoj estas en la kosmo ne por lasi la monumentojn, kapablajn pereigi la eksterterajn vivojn. Ni estas ne fonto de infekto, — Klaŭdia diris. — La esenco de la vera civilizacio estas humanismo.

    La alta pledo lumigis la okulojn de Klaŭdia per la lumo de profeto.

    "Se vin porti al la ŝtiparo, — Pavliŝ pensis, — la flamo retiriĝus".

    Salli levis sin kaj eliris el la ĉambro por varmigi teon.

    — Vi ĉiam tiom certas pri via praveco, — ŝi haltis ĉe la pordo.

    Klaŭdia ne respondis.

* * *

    Post kiam ili iom ripozis, Kazik intencis iri al la stacio.

    — Atendu iomete por varmiĝi kaj sekiĝi, — Marjana proponis al li.

    — Mi sekiĝos marŝante. Mi marŝas rapide.

    Dik donis al li sian tranĉilon — la tranĉilo de Kazik estis plene eluzita — kaj volis doni ankaŭ la blastron, sed Kazik ne prenis ĝin. Li ne fidis blastron. Li diris:

    — Ĝi estas pli necesa por vi. Mi moviĝos kaj vi devos sidi kaj atendi.

    Kazik marŝis ĝis la vespero, sed survoje li trovis rivereton, ĝi estis tre rapida, kaj li direktis sin supren, por serĉi la lokon por transiri ĝin, tamen li trovis nur marĉon.

    Li revenis nur en mallumo.

    Kazik ekvidis la fajron, kiun Dik faris.

    — Estas mi! — li kriis elfore.

    — Ĉu vi trovis? — Dik demandis, levante sin.

    — Mi trovos morgaŭ. Nun mi scias.

    Marjana kuŝis kun la malfermitaj okuloj kaj silentis. Ŝi sentis doloron, tamen ne en la kruro, sed en la tuta korpo — obtuzan malrapidan doloron.

* * *

    ...Ili vekiĝis, kiam la matena nebulo svenis. La nebulo estis malaperanta, forfluante en la lagon kiel amelsupo kaj kaŝante sin en la arbaro. Inter la nebulaj flokoj estis ankaŭ la fumo de la fajro, per kiu Dik boligis akvon. Pavliŝ, flugante kun Salli al "Poluso" ne rimarkis la fumon. Kaj eĉ se li rimarkus ĝin, li rigardus ĝin nebulo, sed Kazik rigardis al la ĉielo ĝuste en tiu momento, kiam la ŝipo fulmetis super la arbaj pintoj.

    — Jen ili! Forflugas! — li kriis.

    — Ĉu vi vidis? — Marjana demandis.

    — Jes, malgranda ŝipeto.

    — Verŝajne ili flugas por esplori, — Dik decidis.

    — Prefere ili flugu ne ĉiuj, — Kazik respondis. — Kion vi pensas, ĉu estas multe da ili?

    Li estis troekscitita — la rendevuo kun la Tero ŝajnis tiom proksima.

    — Trankviliĝu, trinku teon, — Dik proponis.

    Dik povus lasi ĉi tie Kazikon kaj mem marŝi al la stacio, sed li diris nenion tian. La arbaro estas egale danĝera. Al marŝanta homo ne estas pli danĝere ol al tiu, kiu gardas senhelpan junulinon. Li komprenis, kia feliĉego por Kazik estos vidi verajn teranojn. Sed li mem ne sentis tion. Li zorgis nur pri Marjana: al ŝi estis tute malbone. Li devigis Kazikon trinki varman akvon kaj diris:

    — Bone, kuru.

    Li sciis, ke sur la tuta planedo neniu marŝas en la arbaro pli rapide, ol Maŭgli.

* * *

    Klaŭdia malbone dormis dum tiu nokto.

    Vespere denove eksplodis disputo kun Pavliŝ: Klaŭdia insistis, ke li jam matene okupiĝu pli la likvido de la ŝipo. La vorto "likvido", kiun ŝi aplikis rilate "Poluson", senemociigis la agojn de Pavliŝ kaj helpis al ŝi ne vidi en "Poluso" tion, kion Pavliŝ vidis. Ekzistis objekto, kiu estis danĝera por tiu ĉi planedo. Ekzistis instrukcioj, kiuj ordonis likvidon de la danĝera objekto. La ŝipo "Poluso" jam delonge ne ekzistis. La prudenta likvida akto, kiun ŝi trudis al Pavliŝ, nur finis la eventon, okazintan antaŭ dudek jaroj.

    Klaŭdia mem malfermis la konteneron kun implodigaĵo — detrua substanco, ne aperiganta frapondojn kaj ne detruanta la ekologian ekvilibron. Ŝi trenis la pezan keston en la salonon kaj per la kategoria tono ordonis al Pavliŝ morgaŭ matene laŭ la instrukcio likvidi la ŝipon "Poluso", farinte hologramon de ĝiaj internaj ejoj por raporto al la Stela Komisiono. Se li volos, ŝi konsentis kun la opinio de Salli, Pavliŝ povos kunpreni de "Poluso" ĉiujn aĵojn kaj materialojn, kiuj povus esti valoraj por esploro aŭ havi sentimentalan valoron por la parencoj de la pereintoj.

    Post tio Klaŭdia eltenis la ardan, neorganizitan kaj tro emocian atakon de Pavliŝ, kiu kategorie rifuzis neniigi la ŝipon.

    — Ni laboras, — ŝi diris trankvile kaj certe, — en la fora esplorado, Kiam vi, Pavliŝ, konsentis flugi kun nia ekspedicio, vi bonege sciis, ke en la ekstrema situacio la decidojn faras la estro de la ekspedicio. Kaze de malobeo, la kulpinta ano de la ekspedicio por ĉiam, mi ripetas por ĉiam, seniĝas je la rajto labori en la kosmo. Vi rajtas kontesti mian decidon, vi rajtas opinii ĝin neprudenta. Pri tiu decido respondecas nur mi. Vi ja devas obei ĝin. Vi scias, ke tiu regulo ne havas esceptojn. Ĝi multfoje savis la ekspediciojn.

    — Klanjo, — Salli replikis. — Ĝi estas alia kazo. Nenio minacas nian ekspedicion. Ni povas prokrasti tiun decidon ĝis la forflugo. Ni ja havas tempon.

    — Ni ne povas prokrasti ĝin ĝis la forflugo. Post ĉiu sekundo pliiĝas la risko infekti ĉi tiun planedon.

    Pavliŝ silentis.

    La logiko kaj la fera certeco de Klaŭdia havis ian hipnotan efekton. Li eble daŭre disputus kaj trovadus argumentojn, se li ne estus edukita en la fora floto, kie la aŭtoritato de kapitano, estro de ekspedicio estas nepra kaj preskaŭ ĉefa elemento de la edukado. Klaŭdia estis prava — en la kriza momento ŝipestro aŭ estro de ekspedicio rajtas kaj eĉ devas fari decidon, kiu estu ne diskutinda. La risko de eraro, kiu fontas el tio estas malpli granda ol la risko de anarkio. La homaro povas atingi la stelojn, la ĉies bonstaton, la homoj povas vojaĝi tra la tempo kaj konkeri la aliajn galaksiojn. Sed ili restas samaj homoj, kiaj ili estis antaŭ mil jaroj. La plej humana kaj talenta homo timos la morton kaj strebos al la amo. Iuj sopiros pri la famo, la aliaj pri la kvieto, la homoj elektos siajn amikojn kaj amatojn, tamen renkontos ankaŭ malamikojn kaj rivalojn. Ideala homo kaj ideala socio feliĉe ne povas ekzisti, alie la homaro svenus nirvane kaj malaperus en la dolĉa paco. Do en la kosmo devas regi la Leĝo, elpensita de homoj, nesufiĉe perfekta, eble erara, sed unueca por ĉiuj kaj obeenda.

    Tiun Leĝon nun prezentis Klaŭdia Sun, malgranda obstina virino, certa pri sia praveco same, kiel Pavliŝ estis konvinkita pri la sia. Kaj la praveco de Pavliŝ devas retiriĝi.

    — Mi prefere ne estu trovinta ĝin, — tiaj estis al lastaj vortoj de Pavliŝ.

    Li komprenis, ke li terure laciĝis dum la tago kaj volas neniun vidi. Nek pravan Klaŭdian nek bonkoran Sallin. Ili estas fremdaj al li, se, por obei la leĝon, la homo plu konscias sian malpravecon antaŭ la fortoj pli superaj, ol la leĝo.

    Klaŭdia ne dormis la tutan nokton, ĉar ŝi timis dormi. Ŝi ne estis en la ŝipo, sed vidis la filmojn, kiujn Pavliŝ faris. Ŝia imagipovo estis sufiĉe forta por imagi sin en la morta ŝipo.

    Se ŝi komencis endormiĝi, la morta ŝipo reviviĝis kaj la homoj, kiujn ŝi kondamnis al la dua morto, iris al ŝi, alproksimiĝis al ŝi kaj ion volis diri. Ŝi devis disputi kun ili, pruvi al ili, ke ŝi nur plenumas sian devon, sed ili ne komprenis kaj timigis ŝin, kvankam ŝi jam ne vidis iliajn vizaĝojn, ŝi penis ilin vidi, sed ili ne havis vizaĝojn... Klaŭdia vekiĝis pro la teruro kaj klopodis ne endormiĝi. Al ŝi ŝajnis, ke ŝi ne dormas, kaj nur la nova alveno de tiuj homoj pruvis, ke ŝi ree endormiĝis...

    Matene tiu senfina lukto kun la homoj de "Poluso" tiom lacigis ŝin, ke ŝi komprenis, ke ŝi ne sukcesos konvinki ilin kaj devos simple lasi ilin pace. Kaj tiu penso donis la ŝi tian faciliĝon, ke Klaŭdia tuj ekdormis profunde kaj sen sonĝoj. Kiam ŝi vekiĝis estis ĉirkaŭ la deka horo matene — la stacio estis malplena. Pavliŝ kun Salli forflugis kaj decidis ne veki ŝin.

    Klaŭdia levis sin. La kapo doloris, ŝi penis rememori tiun koŝmaron, sed ĝi estis senforma kaj iom stulta. Ŝi komprenis, ke ŝi ne ordonis al Salli flugi kun Pavliŝ, kvankam certe estis pli prudente flugi duope...

    Klaŭdia lavis sin per la glacia akvo, faris gimnastikon, trinkis tason da forta kafo — tiuj agoj ne plibonigis ŝian abomenan humoron, sed plene forpelis la koŝmarojn el la memoro. Kaj ŝi imagis, ke Pavliŝ flugas, sidante apud Salli, kaj ili ridas, rememorante la hieraŭajn disputojn, eble ili eĉ kun rido priparolas ŝin. Certe kun rido, kaj Salli volonte balancas la kapon, konsentante... Klaŭdia decidis ne komunikiĝi kun "Poluso". La ordono estas donita. Ĝi devas esti plenumita, aŭ morgaŭ en la stacio ekregos anarkio.

    Finfine ĝi ja estas nur epizodo, ne pli ol epizodo. Antaŭ longe pereinta ŝipo kun antaŭ longe pereintaj homoj... La konkero de la kosmo postulas viktimojn. Kaj se oni ne obeas la disciplinon, do la viktimoj triobliĝas.

    Kaj Klaŭdia klopodis okupiĝi pri sia laboro.

* * *

    Kazik hastis, nun li sciis kie li iru — la marĉon li ĉirkaŭiru pli supre, tra la vico de montetoj, kaj poste li direktu sin laŭ la ravino al la loko, kie la rivereto disfluas sur la ŝtonoj kaj fariĝas malprofunda.

    Apud la rivero li haltis, trovis kvietan lokon, kie la akvo similis spegulon. Certe ne tian spegulon, kian Marjana lasis en la setlejo, tamen eblis rigardi sin per ĝi. Li eĉ miris — lia vizaĝo fariĝis tiom mallarĝa kaj malhela, nur la okulblankoj ne estis malpuraj. Kaj la haroj similas rigidiĝintan kaĉon.

    Li ne povis kombi sin, sed li lavis sin ĉirkaŭ kvin minutojn — kaj per la ordinara akvo kaj per la ŝlimo. Li certe komprenis, ke la teranoj estos malkontentaj pri li — Kazik tute ne zorgis pri sia aspekto, Luiza ofte skoldas lin pro tio.

    Li travadis la riveron, en unu loko la akvo preskaŭ atingis la zonon kaj li tute frostiĝis, do en la arbaro li ekkuris. La arbaro estis pina, maldensa, la helaj bluetaj trunkoj kliniĝis for de li, timante la bruon, la ĉaslianojn li kurante fortranĉis per la tranĉilo — la tranĉilo estis bona, espereble Dik poste donacos ĝin al li, ĉar Kazik ja seniĝis je sia tranĉilo... Li nepre petos libron pri geografio de la teraj homoj. Tuj post kiam la tuto finiĝos, li petos de ili libron pri geografio kun koloraj bildoj. Oldulo diris, ke ekzistas libroj kun spacaj kaj moviĝkapablaj bildoj. Kion alian la homo povas bezoni?

* * *

    Oleg ne sentis malvarmon. La neĝo, kiu falis dense kaj obstine, komence penis eltiri la tendon per la rigidaj strioj, kaj poste, transforminte la tendon en monteton, fariĝis peza kaj varma, kvazaŭ kontenta, ke ĝi restarigis la purecon kaj la blankecon de la montara valo.

    Oleg laciĝis, li volis dormi, la pensoj kuris pigre kaj senvole. Hieraŭ ili marŝis la tutan tagon, ili klopodis marŝi ĉiam supren. Ili jam sciis, ke ili perdis la vojon, sed ne ĉesis esperi, ke ili tamen atingos la montpasejon, eble en alia loko, sed tio ne gravas — gravas nur forlasi la nubon, supre, kie ne regas tiu senfina neĝa ŝtormo.

    Ili falis sen atendi la mallumon — la fortoj mankis eĉ por varmigi la akvon. En la grizo ili sternis la tendon silente, kvazaŭ farante iun riton, tenante ĝin, por ke ĝi ne estu forportita de la vento, poste ili volvis sin per ĝi kaj humile kuŝis, sentante, ke ĝia rando iĝas ĉiam pli peza, ŝarĝate per la neĝo.

    Nokte Oleg vekiĝis, aŭ al li ŝajnis, ke li vekiĝis, pro la kompato al la patrino. Li jam komprenis — ĝuste tiam, nokte, dormante, ke li neniam plu vidos sian patrinon. Kaj li eksentis la senliman kompaton al ŝi, ĉar nun la patrino en ĉiuj siaj pensoj restos ĉi tie, sur la planedo, eĉ se oni trovos ilin kaj venigos al la Tero, ŝi ne plu havas eĉ ion. Kaj al li fariĝis honte, ĉar li tiom ofte arogante parolis kun ŝi, malobeis ŝin kaj ne volis aŭskulti la rakontojn pri la patro kaj la antaŭa vivo. Oleg ekploris kaj petis pardonon al la patrino sensone, por ne veki peze spirantan Sergejevon.

* * *

    Klaŭdia sidiĝis al la tablo por labori. Sed ŝi ne sukcesis koncentriĝi pri la laboro.

    Post kelkaj minutoj ŝi rimarkigis sin, ke ŝi senpense rigardas tra la fenestro. La arbaro ŝanĝiĝis dum tiuj ĉi semajnoj: la somero igis la foliojn de la arboj aperi — la etajn verdajn folietojn sur la longaj haroj de la branĉoj. La musko aperigis la freŝajn branĉidojn, kiuj tremetis penante kapti la predon, se apude flugis insekto. La likenoj pufiĝis kaj malrapide spiris, en la arbaro aperis multe pli da bestoj — ili aŭ venis de la sudo aŭ vekiĝis post la vintra dormado. La arbaro vekis abomenon en Klaŭdia, sed samtempe allogis ŝin. Ĝi estis stranga deziro, kiu ekregis Klaŭdian kiel soifo — veni en tiun arbaron kaj promeni en ĝi simple, sen skafandro, nenion timante.

    Ne, tio ne taŭgas, Klaŭdia ekregis sin kaj komencis pensi pri la laboro.

    Nur tiu ŝipo mankis al ili! La tombo de Tutanĥamono!

    Klaŭdia estis facile kortuŝebla kaj impresiĝema virino, sed klopodis kaŝi tion de la homoj, ĉar alie ŝi ne taŭgus por la fora esplorado. Dum la lastaj jaroj ŝi kutimiĝis subpremi la sentojn, kiujn ŝi hontis, kaj la celo de ŝia vivo ŝajne estis la subteno de la reputacio de komputilo, kio elvokis estimon al ŝi kaj multe malpli ofte — simpation. Estis mirinde, ke Klaŭdia ne komprenis, ke Srebrina kaj Salli laboras kun ŝi jam dum kelkaj ekspedicioj ne ĉar Klaŭdia estas laborkapabla kaj akurata. Male, ili amis la alian Klaŭdian, kiun ŝi kaŝis eĉ de si mem. Ili vidis, komprenis ŝin kaj kutime ignoris la sekan ŝelon de estrino. Ili ambaŭ prizorgis Klaŭdian kiel mallertan filon, kiun ne ŝatas la samlernantoj, ĉar li estaS la unua lernanto kaj parkeriganto, ĉar ili scias, ke hejme, kiam neniu lin vidas, li estas tute alia kaj dum horoj prizorgas la malsanan katidon, pentras florojn aŭ faras el lignolameno mezepokan kastelon.

    Klaŭdia ankoraŭ en la ŝipo enamiĝis en la brueman kaj malordeman Pavliŝon, kiam oni ne povis eĉ pensi kunpreni lin en la ekspedicion. Kaj, enamiĝinte, ŝi komencis rilati lin malvarme, krude kaj malamike. Ĉi-foje ŝi sukcesis trompi ne nur sin, sed ankaŭ la sagacan Sallin. Kiam evidentiĝis, ke pro kaprico de la sorto Pavliŝ flugas ĝuste kun ŝi, ŝin ekregis tiom freneza ĝojo, ke ŝi mem, rutine, scipovante lukti kontraŭ si kaj ne komprenante sin, interpretis tiun ĝojon kiel maltrankvilon, ĉar ĝuste tia homo kiel Pavliŝ estas danĝera por la agordita teamo. Sed ĉar Klaŭdia estis homo aferema, ŝi tuj pruvis al si, ke la celoj de la ekspedicio superas ĉion kaj oni devas fari ajnajn oferojn por ke la ekspedicio ne fiasku. Ŝi akceptis Pavliŝon en la stacio kunpreminte la dentojn kaj suferante pro la amo al li. Sed kiam evidentiĝis, ke Pavliŝ kaj Salli, du grandaj, gajaj kaj bonkoraj homoj, altiras unu la alian, kaj ilia interproksimiĝo estas nur demando pri tempo, ĉar ĝi estas natura, Klaŭdia trovis amason da argumentoj, devigantaj ŝin, kiel homon respondecan pri la ekspedicio, kontraŭstari tiun interproksimiĝon.

    Eble ĉar Klaŭdia estis daŭre ekscitita, ne donante al si la ŝancon kompreni la verajn kaŭzojn de tiu ekscitiĝo, ŝi penetriĝis de tiom aktiva abomeno al la planedo. Des pli la planedo vere estis primitiva, danĝera kaj malamika al la homo. Unuafoje en la vivo Klaŭdia volis nur la unusolon — por ke la ekspedicio finiĝu kaj ili povu reveni en la ordinaran mondon de la laboratoriaj laboroj kaj la afera tumulto, en la mondon, en kiu neniu komprenis ŝin, sed ĉiuj opiniis, ke ili komprenas.

    Kaj samtempe tiu mondo malkvietigis ŝin kaj altiris, malgraŭ la tuta abomeneco de tiu planedo kaj malgraŭ ke ĝi tiom maltrankviligis ŝian justan kaj serĉeman animon.

    ...Klaŭdia levis sin. Ŝin ekregis maltrankvilo kaj la nesatigebla deziro agi. Ŝi ne plu povis labori. Ŝi ne povis eĉ pensi pri la laboro.

    Ŝi venis al la forno por varmigi kafon, verŝis akvon, sed ne ŝaltis la fornon.

    Poste ŝi venis al la transirejo kaj surmetis sian skafandron.

    "Mi eliros, — ŝi ripetis al si, — mi eliros por minuto, venos al la arbaro. Kial do mi devas sidi en tiu prizono dum semajnoj?"

    Se en la stacio estus iu krom ŝi, ŝi neniaokaze permesus al si eliri. Nun apude estis neniu. Kaj neniu vidos ŝin. Tial ŝi povas imagi, ke ŝin ne vidos ankaŭ la senkompata Klaŭdia Sun. Ŝi forestas, ankaŭ Klaŭdia forflugis en la montaron. Kaj en la arbaron venis ne ŝi, sed io neleĝa, nekomprenita, formale ne ekzistanta esenco de Klaŭdia, super kiu ŝi havas nenian potencon.

    Klaŭdia kontrolis, ĉu la transirejo estas hermetika — ŝi strikte obeis ĉiujn punktojn de la instrukcio pri eliro, kaj paŝis en la arbaron.

    Ŝi certe jam estis ekstere antaŭe — pro la bezonoj. Ŝi devis jen helpi al la skoltilo malŝarĝi la sondilojn, jen veni en la interplanedan ŝipeton. Sed ŝi neniam estis en la arbaro. Kaj kiam Pavliŝ duonŝerce kaj tre singarde persvadis ŝin veni tien kun li, ŝi seke rifuzis, aludante, ke ŝi ne intencas okupiĝi pri la nenepraj aferoj.

    Klaŭdia trairis la placon kaj retrorigardis. La kupoloj de la stacio kaj de la laboratorio rigardis al ŝi, malaprobante ŝian agon.

    Al ŝi ŝajnis, ke la vento, skuanta la foliojn, blovetis ankaŭ al ŝia vizaĝo. Ŝi eĉ tuŝis la vizieron de la helmo per la ganto, por kontroli, ĉu ĝi estas hermetka. Ĉio estis en ordo.

    Ŝi paŝis en la arbaron. Ŝi malrapide iris en la larĝa maldensejo, rigardante sub la piedojn, por en erari kaj ne surpaŝi iun aĉaĵon, ĉar ŝia vojaĝo en la arbaro tute ne signifis interpaciĝon kun ĝi. Ĝi estis sintesto — se anstataŭ la arbaro antaŭ ŝi estus kratero de vulkano, en tia animstato ŝi verŝajne venus ankaŭ en la krateron.

    Klaŭdian mirigis, ke kun ĉiu paŝo ŝi trovis en la arbaro ion — jen sekan folion, jen bizare kurban radikon, jen luksan movon de likeno, kaj tio altiris ŝin per sia pramonda beleco kaj natureco, per la bunteco de koloroj aŭ per strangeco de formoj... Klaŭdia haltadis, foje eĉ klinis sin, rigardante ridindan strian skarabeton kun longaj kruroj.

    Vidinte Klaŭdian, la skarabeto ekstaris sur la malantaŭajn krurojn kaj saltis. Klaŭdia ne ektimis — ŝi pensis, ke ĝi similas karespetantan hundidon, kiu volas leki ŝiajn lipojn.

    La ĉarma skarabeto mistrafis kaj ofendite ekzumis, forflugante.

    Feliĉe Klaŭdia ne sciis, ke la veneno de tiu striuleto estas kvankam ne mortiga, sed kaŭzas profundajn ulcerojn, kiuj longe ne malaperas. Renkontinte ĝin en la arbaro oni freneze forkuru. Tamen ŝi surhavis skafandron kaj tial ŝin nenio minacis.

    Ridetante al la amuza skarabeto, Klaŭdia akompanis ĝin per la rigardo kaj jam komencis paŝi al la stacio, sed subite ŝi ekvidis florojn.

    Floroj estas maloftaj sur ĉi tiu planedo — ĉi tie estas regno de simplaj vegetaĵoj. Kaj plej ofte la floroj ĉi tie estas nur florsimilaj aliaj estaĵoj, eĉ ne nepre vegetaĵoj.

    Klaŭida haltis sur la negranda placo. Ĝian centron okupis rondeto de smeraldkolora herbo. La herberoj brilis kvazaŭ ŝmiritaj per graso. Proksime al la arboj, sub la superpendanta interplekto de branĉoj, kaŝis sin senhelpaj subtilaj buletoj — leontodetoj, sed multe malpli grandaj ol la teraj kaj pli subtilaj.

    Kiam Klaŭdia alproksmiĝis al la leontodetoj, ili ekbalanciĝis sur la maldikaj tigoj, forklinante sin de la vento. Ili estis leontodetoj por Elinjo-fingreto.

    Klaŭdia ege ekdeziris blovi. Blovi por ke la blankaj lanugeroj flugu.

    Oni ne rajtas fari tion.

    Klaŭdia eĉ retrorigardis — ĉu neniu kaŝrigardas, ĉu neniu vidas la krimon?

    La arbaro estis silenta kaj kvieta.

    Klaŭdia, plu ridetante, iomete levetis la vizieron de la helmo, nur je kelkaj centimetroj, kaj blovis.

    La lanugeroj ekŝvebis en la aeron kiel blanka nubeto, ekturniĝis, disflugante en ĉiujn direktojn.

    Kelkaj senpezaj lanugeroj tuŝis ŝian vizaĝon, kaj Klaŭdia forsvingis tiun malvarman tiklan tuŝon.

    Kaj tuj fermis la vizieron.

    Kvankam la tuŝo estis tenera kaj sendanĝera, tamen ĝi timigis kaj prudentigis ŝin. Ŝi rapide ekstaris.

    La verdaj tigetoj, sur kiuj ĵus kreskis la leontodetoj, kaŝis sin sub la tero kiel vivaj.

    "Idiotino", — Klaŭdia diris al si.

    En la nazo ŝi sentis jukon — ŝi ankaŭ enspiris la arbaran odoron, putran, malpezan kaj fremdan.

    La fascino de la arbaro svenis.

    Klaŭdia retrorigardis. La arbaro staris ĉe ĉiuj flankoj senmove, garde, malamike al ĉio fremda.

    Ŝi ne tuj komprenis, kien ŝi iru — estis la malagrabla momento de hezito. Poste, tra la maldensaĵoj briletis la tegmento de la kupolo — ŝi ja foriris nur je kvindek metroj.

    Ŝi kure venis al la kupolo, forŝiris la skafandron, ĵetis ĝin en la malinfektejon, kaj tuj venis en la duŝejon.

    La varma akvo, odorante je kuracaj herboj batis ŝin. Ŝi lavis la vizaĝon plian kaj plian fojon, ĉiam pli sentante la malestimon al si. Kaj al ŝi ŝajnis, ke tiun teneran tuŝon de la launugeroj ne eblas forlavi.

    Eĉ eta infano en la setlejo ne alproksimiĝus al tiaj leontodetoj kaj, se ĝi vidus ilin elfore, tuj rakontus pri tio al la pliaĝuloj, ĉar ne ekzistas io malpli bona ol trovi neston de neĝaj puloj en la arbaro. Kaj la pliaĝuloj tuj komencus observi la homon, kiu vidis neston de neĝaj puloj en la arbaro, — plej probable li estas infektita kaj post duonhoro aŭ horo perdos la kapon pro la furioza ikto... Preskaŭ ĉiuj en la setlejo spertis tian malagrablaĵon, multaj eĉ multfoje. Pro tio en la pasinta jaro pereis Tomaso Hind, kiam tia ikto okazis al Oleg.

* * *

    Io ne plaĉis al Kazik en la arbaro. Ĝi estis vigla, bolis per la vivo kaj la sonoj — tio okazas somere, sed antaŭe, kien li kuris, estis multe malpli brue. Eble ĉar tie situas la stacio kaj la homoj fortimigis la bestojn? Kazik konsideris tiun version kaj hastis plu.

    Li devis tragrimpi amason da faligitaj arboj — videble ĉi tie estis forta ŝtormo kaj la arboj sur la altaĵo estis faligitaj. Kazik tenis la tranĉilon preta, iris sensone, penante esti nerimarita kaj tragliti giel ombro. Sed li estis prokrastita ĉe tiuj arboj, tutegale tie ne eblas kuri, kaj en putrantaj arboj ŝatas kaŝi sin multaj aĉaĵoj.

    Kazik elfore rimarkis la ĉistopluan loĝejon, tegitan per ŝpinaĵo, kaj ĉirkaŭkuris ĝin malproksime. Kaj tuj li eksentis la odoron de ŝakaloj.

    Ilia odoro estas sentebla malproksime — ili neniun timas kaj pelas la predon. Plej ofte ili atakas unuope, ili estas senlacaj kaj malicaj, sed iufoje ili faras gregon — tia grego pasintjare atakis Dikon kun Marjana. Jen kial la arbaro estas tiom silenta.

    Ne gravas, — Kazik diris al si, — mi forkuros de vi.

    Ankaŭ la ŝakaloj ekflaris Kazikon. La unuan ŝakalon li rimarkis, kiam li trapasis ravinon kaj devis iri malpli rapide.

    La ŝakalo aperis supre dekstre. Li rigardis trankvile, kvazaŭ Kazik ne interesus ĝin, kvazaŭ li rigardus el la arbustoj pro la nura scivolemo, mirante, kiu do bruas en la ravino?

    Sed Kazik sciis, ke ekde nun la ŝakalo ne kvietiĝos — ĝi aŭ pereos aŭ mortigos Kazikon.

    Estus bone, ke la ŝakalo estu sola.

    ...La dua ŝakalo atendis Kazikon sur lia vojo. Kiam li elkuris el la ravino al la ebena loko, la ŝakalo jam atendis lin tie, sidante sur la malantaŭaj piedoj, kun hirtita blanka felo kaj malfermita nigra faŭko, kvazaŭ ridetante.

    — For de la vojo! — Kazik kriis.

    Li sciis, ke tio ne efikos la ŝakalojn, sed almenaŭ kuraĝigos lin.

    Kazik ĵetis sin al la ŝakalo, barinta lian vojon, sed la ŝakalo eĉ ne tremetis, trankvile atendante la frenezan predon, kiu mem kuras en la faŭkon. Ĝi estis pli alta ol Kazik, kaj se ĝi leviĝus sur la malantaŭaj piedoj, do eĉ duoble pli alta.

    En la lasta momento, tuj antaŭ la ŝakala nazo, Kazik saltis flanken kaj sukcesis nur kelkajn centimetrojn for de la ŝakala nazo eskapi la malfermitan faŭkon, kiu impetis la li.

    Kazik transsaltis vivan radikon kaj kuris plu. Malantaŭe frapis la ungoj — la ŝakalo kuris post li, kaj certe ĝi kuris pli rapide ol Kazik. Kaj spite ĉion ĉirkaŭe estis nur pinoj kun molaj rektaj trunkoj — ne eblas surgrimpi ilin por atendi, kiam la sakaloj foriros. Tamen, tio ne estas facila. Ŝakaloj povas atendi eĉ diurnon.

    Kurante, Kazik retrorigardis kaj li ofendiĝis al la fortuno. La ŝakaloj kuris jam triope. Li decidis direkti sin pli dekstre, al la bordo de la lago. Kazik ne sciis, ĉu ŝakaloj povas naĝi, tamen li esperis, ke ne. La stacio ja estas ĉirkaŭ du kilometrojn for — ili nepre kuratingos lin.

    Kruta monteto altis antaŭe. Kazik konsumis la lastajn fortojn por ĵeti sin al la ŝtonoj kaj grimpi supren. Ĉiuj tri ŝakaloj ĉirkaŭis tiun rifuĝejon.

    Kazik spiris profunde kaj rapide — dum la lastaj tagoj li senfortiĝis. Eble se li estus apud la setlejo, li sukcesus eskapi, sed nun tio ne eblas...

    La unua ŝakalo komencis grimpi supren, forĵetante ŝtonojn per la ungoj. Li leviĝis malrapide kaj trankvile. Ŝakaloj ĉion faras malrapide kaj trankvile.

    Kiam la ŝakala muzelo estis jam apud la piedoj de Kazik, tiu batis ĝian gorĝon per la tranĉilo. Gorĝo estas la plej vundebla loko de ŝakalo. La tranĉilo trafis oston. La ŝakalo forsaltis pro la neatendita bato, sed tuj denove ekgrimpis. Kazik sukcesis fari ankoraŭ unu baton, venkan, antaŭ li estis devigita forsalti de la monteto kaj ree ekkuri, ĉar ankaŭ la aliaj ŝakaloj ekgrimpis sur la monteton.

    Nun Kazik havis nur du malamikojn, kaj mem estis sana, sen eĉ unu grataĵo.

    Kazik plu kuris antaŭen, kaj la ŝakaloj ree atingis lin apud granda blua arbo. Li saltis sur la trunkon, sed glitfalis, ĉar urtika ĉasliano tiris lian manon.

    Kaj en tiu momento la dentoj de la unua ŝakalo ŝiris la haŭton sur la ŝultro. Tio estis tre dolora.

    Kazik retroturnis sin kaj komencis bati la ŝakalon per la tranĉilo, kaŝante sin malantaŭ la trunko, kiu fleksiĝis, klopodante foriri, kaj la ŝakalo sukcesis ankoraŭfoje mordi Kazikon. Malgraŭ ke pro la doloro Kazik pensis malbone, li komprenis, ke tiel li ne sukcesos elteni la batalon kaj li devas kuri kaj savi sin.

    Kaj li ekkuris, serpentumante inter la trunkoj...

    Kaj subite li trafis placon.

    Sur la placo trankvile, certe kaj fiere staris veraj teraj kupoloj — brilaj, arĝentaj kaj nevenkeblaj.

* * *

    Pasis ĉirkaŭ horo post la malsukcesa vizito de la arbaro, sed Klaŭdia plu ne povis trankviliĝi. Ŝi ial komencis purigi la aparatojn, poste ŝaltis la lavmaŝinon kaj metis en ĝin la littolaĵojn. Ŝi ne volis, ke Pavliŝ kun Salli revenu, kvazaŭ ŝi ankoraŭ ne estus preta vidi ilin. Poste ŝi konvinkis sin, ke ŝi estas malsata kaj malfermis ekspres-manĝon, sed anstataŭ manĝi, ŝi forĵetis ĝin en la rubaparaton.

    Ŝi klopodis ne rigardi tra la fenestroj, sed ili. spite ŝin, aperadis antaŭ ŝi post ĉiu paŝo, kaj la arbaro, malamika kaj ruza, kaŝrigardis ĉiun ŝian movon.

    Komenciĝis febro. Klaŭdia ne sciis, ke ĝi estas la unua simptomo de piko de neĝa pulo, sed ŝi instinkte sentis, ke al ŝi okazas io malĝusta kaj ĝi estas ligita kun ŝia vizito de la arbaro.

    La vetero plu promesis pluvon, frue mallumiĝis, super la stacio pendis malhelaj nuboj. Al ŝia racio, atakita de la malsano, ŝajnis, ke la arboj moviĝas kaj venas ĉiam pli proksimen al la hejmo, por penetri en ĝin.

    Kaj kiam el la arbaro elkuris sangomakulita simio kaj ĵetis sin al la kupolo, ŝi vidis Kazikon kun la ŝakaloj ĝuste tia — ŝi rigardis tion atenco de la arbaro ataki ŝin.

    Klaŭdia en tiu momento tuj malfermis la ŝrankon, prenis la anblaston, kaj ĉio ĉi daŭris nur unu sekundon — ŝi agis laŭ la instrukcio por la okazo de defendo de la stacio kontraŭ atako de sovaĝaj bestoj. Ŝi faris ĉion ĉi rapide, mekanike, superante la timon kaj la abomenon.

    La bestoj, atakantaj la stacion, buliĝis, kaj Klaŭdia komprenis kun faciliĝo, ke ili havas siajn problemojn: ili okupiĝas unu pri la alia — tio estas daŭrigo de la eterna lukto por ekzisto, en kiu la simio devos perei...

    Ĉar la lumo ene de la stacio estis ŝaltita, Klaŭdia ne sukcesis pririgardi detale la furiozan batalon apud la stacio. Ŝi pensis, ke estus bone ŝalti la kameraojn, kaj ŝi verŝajne ŝaltus ilin, sed la malbonstato kaj la febro ĉiam pli regis ŝin, kaj ŝi ne povus diri, ĉu al ŝi ŝajnis, aŭ ŝi vere en iu momento vidis grandajn, desperajn, raciajn okulojn de la simio, kiu premis sin al la fenestra vitro. La malhela, gratita, sangomakulita muzelo senespere movis la lipojn, kvazaŭ vokante helpon.

    Timinte tiun spektaĵon, timinte la muzelon de la blanka besto, aperinta post ono de sekundo apud la muzelo de la simio, Klaŭdia levis la anblaston por pafi, defendante sin kontraŭ tiuj monstroj, sed ŝin haltigis la kompreno, ke ŝi difektos la hermetikecon de la kupolo kaj enlasos en ĝin la aliplanedan mikrofaŭnon. La simisimila estaĵo rimarkis la movon de Klaŭdia kaj ĵetis sin for.

    Al Klaŭdia ŝajnis, ke ĝi tenas tranĉilon en la manego, sed eble ĝi estis longa ungo. La estaĵo falis kaj la bestoj ĵetis sin al ĝi. La spektaĵo estis abomena, sangoverŝa, tipa por tiu planedo, kaj Klaŭdia ne volis rigardi, tamen rigardis kiel tiu estaĵo en la antaŭŝtorma krepusko sukcesis liberiĝi de la ungoj de la blankaj bestoj kaj ekkuris, falante kaj relevante sin malsupren, al la lago. Al ŝi ŝajnis, ke ĝi havis ne felon, sed ĉifonojn de fela vesto — tiel ludas kun ŝi ŝia fantazio.

* * *

    Ruliĝante malsupren al la lago kaj perdante la lastajn fortojn, Kazik plu vidis antaŭ si la timigitajn okulojn de la tera virino, belega, pura, ĉirkaŭita de la brilo de la teraj, perfektaj objektoj, kiu celis lin per blastro, malgraŭ ke tio tute ne povus esti, kaj liaj manoj, krom la tutkorpa doloro, doloris ankaŭ pro la malespera forto, kun kuu li batadis la fenestron de tiu belega hejmo...

    Kaj la ŝakaloj, kvazaŭ ludante, ŝiris kaj pelis la predon al la griza akvo de la lago...

* * *

    En la ŝipo Salli klopodis ne lasi Pavliŝon sola.

    Li estis morna, preskaŭ ne parolis, eĉ ia vizaĝo maldikiĝis.

    "Strange, — Salli pensis, — tipa sangvinulo, mi vidis lian personan dosieron, li pretas al kompromisoj, cedas al aŭtoritata opinio, serĉas kompensaĵojn en la duagradaj problemoj... Afabla homo, kiu neniam fariĝos gvidanto".

    Salli intuicie komprenis, ke la lasta definitiva decido mortigi "Poluson" dependas ne de nepetegebla Klaŭdia kaj ne de ribelanta Pavliŝ, sed de ŝi, kiun la cirkonstancoj metis en la rolon de arbitracianto, kio estis formulita nek laŭte kaj eĉ nek pense.

    Do ŝi vekiĝis unua, ĉe la mateniĝo, faris matemnaĝon, kaj Pavliŝ, kiu vekiĝis baldaŭ poste kaj rigardis en la kuirejon, kie Salli klopodis, tute ne miris, vidinte, ke ŝi estas vestita por vojaĝo: en strikta malnova jako kaj mallarĝa pantalono por skafandro. Salli kutime en la stacio surmetis sarafanojn aŭ malfermajn robojn, nemodajn, sed komfortajn, hejmajn. Klaŭdia asertis, ke Salli estas sola laboranto de la fora esplorado, kiu vestas sin tiom strange.

    Salli diris al Pavliŝ, ke li ne veku Klaŭdian. Ŝi certe ne dormis la tutan nokton kaj nur ĵus endormiĝis. Pavliŝ obeis ŝin. Li komprenis, ke Salli mem estas gvidata ne nur de la kompato al la estrino, sed ankaŭ de la maldeziro klarigi, kial ŝi, sen peti permeson, flugas kun Pavliŝ en la montaron.

    Pavliŝ morne silentis, rifuzis matenmanĝon, senvorte trenis en la ŝipon la konteneron kun implodigaĵo. Li faris ĉion ĉi, kvazaŭ li ne dubus, ke li neniigos "Poluson", sed Salli tute ne estis certa pri tio. Ŝi suspektis, ke la ribelo de Pavliŝ bezonas katalizilon — ŝian aliancecon. Tamen ŝi mem dume ne sciis, kio superos en ŝia decido.

    Sed en la ŝipo ŝi ŝanĝiĝis. Salli speris multajn ekspediciojn, ŝi vidis homojn perei, ŝi sciis la potencon de furiozaj katastrofoj kaj la nulecon de la homo antaŭ tiuj katastrofoj.. Ŝi sciis, ke la ŝipo estas mortinta kaj jam delonge. Sed ĉio ĉi estis malvero. La ŝipo estas grave malsana, ĝi kuŝis en komato, sed la vivo lasis en ĝi tiom klarajn spurojn, ke eĉ la multjara frosto de tiuj montoj ne sukcesis forpeli ilin.

    Salli helpis al Pavliŝ treni en la ŝipon la konteneron kun implodigaĵo, sed kiam Pavliŝ, anstataŭ laŭinstrukcie dismeti la ŝargojn, ordonis al ŝi lasi la konteneron ĉe la enirejo, ŝi obeis lin kun faciliĝo.

    Ili trairis la tutan ŝipon senŝarĝe, Estis en la regpupitro, en la stira ĉelo, pririgardis la anabiozan ĉelon, poste Pavliŝ venigis Sallin en la kajuton 44, kie staris infana lulilo. Per tiu ekskurso Pavliŝ ne klopodis allogi Sallin al sia flanko. Lin zorgigis io alia. Salli komprenis: Pavliŝ konstante ion serĉas, garde, kiel ĉashundo.

    Li prilumis la plankon apud la enirejo per la hela radio de la lanterno. Poste li longe pririgardis la difektitajn, malfermitajn vazojn kaj ŝiritajn paketojn en la perturbita provizejo, descendis en "garaĝon", kie staris difektita interplaneda ŝipo, venis en ĝian stirejon kaj pasigis tie kelkajn minutojn. Salli eĉ ne eltenis kaj vokis lin:

    — Slava, ĉu io estas tie?

    — Mi tuj venos.

    Poste ili ree venis al la malfermita luko.

    Nur la montaj pintoj altis super la dika griza nuba kovrilo, dense fermanta valojn kaj abismojn. La kovrilo tremis, moviĝis, iris okcidenten, kvazaŭ kaprica giganto tirus ĝin al sia flanko. Salli komprenis, kia neĝventego estas tie, sub la kovrilo kaj eĉ tremetis. Sed ĉi tie, super la nubaro, la vento blovis egale, libere kaj Pavliŝ malfermis la vizieron de la helmo. Salli sekvis lian ekzemplon. La frosto tuj brogis la vangojn kaj la malvarma aero penetris en la pulmojn — Salli ektusis pro la nepreteco kaj kovris la buŝon per la ganto. Estis malvarme eĉ al la okuloj. Sed ŝi ne fermis la vizieron. La aero, eĉ maldensa, portis freŝecon kaj purecon, kiujn la pulmoj tiom sopiris.

    Pavliŝ malkroĉis de la skafandro platan malbrilan aparaton, kiun Salli antaŭe ne vidis.

    — Mi kunprenis bioserĉilon, — li diris. — Ni pririgardos la valon.

    Ial li ne dubis, ke Salli volonte akompanos lin.

    — Kaj... la ordono? — Salli volis diri "neniigo", sed la lango malobeis ŝin.

    — Kaj kion vi opinias?

    — Mi opinias, ke ni devas ne hasti.

    — Mi nenion neniigos, — Pavliŝ diris kuntirinte la brovojn kiel knabo, kiu al neniu fordonos kaptitan skarabon.

    Salli tuj ekvidis, kia knabo li estis, kaj nevole ridetis.

    — Kio? — Pavliŝ miris.

    — Mi nur... vi komprenu, ke Klaŭdia nur pro la estimo al si raportos pri malobeo de ŝia ordono.

    — Mi ne permesos neniigi ĝin ankaŭ al ŝi.

    — Mi celas alion. Ŝi fermos la kosmon por vi.

    — Jes! mi scias!

    Pavliŝ abrupte levis sin. La aparato malhele briletis en la mano.

    — Vi ne respondis, ĉu vi pretas rifuzi la kosmon?

    — Salli, kara, ne diru stultaĵojn. Temas ne pri obeo aŭ malobeo. Kaj kion vi farus?

    — Mi demandis vin, sed vi respondas demande.

    — Jen estas kontenero. Agu.

    — Mi farus la samon, kion vi.

    — Do ni kune ne plu flugos. La restantajn tagojn ni pasigu sur la Tero. Tio ne estas io terura.

    — Vi estas stultulo kaj mi amas vin, — Salli diris.

    Pavliŝ descendis laŭ la eskalo, kiun ili veturigis kun si. La neĝo ĉirkaŭ la ŝipo estis tretita de iliaj piedoj, sed la vento rapide forigis la spurojn.

    — Fermu la helmon! — Pavliŝ kriis demalsupre. — Por ne malvarmumi.

    Salli saltis malsupren. De la trimetra alteco ŝi batis la glacian ŝelon tiel, ke ŝi mergiĝis en la neĝon preskaŭ ĝis la zono, kaj ŝi devis elrampi.

    Al ŝi iĝis gaje. Ĉar nun estis klareco. La klareco ne nur momenta, sed ankaŭ de la definitiva decido.

    — Se ili iris, — Pavliŝ diris, tenante la aparaton per la ganto en la mano, etendita antaŭen, — se ili forlasis la ŝipon, kaj mi preskaŭ ne dubas pri tio, do ili devis klopodi forlasi la montaron. En la valon, al la arbaro. Vintre ĝi estas neplenumebla tasko. Sed ili ne havis alian elekton. Se mi pravas, do ni trovos iun el ili. Sub la neĝo.

    La gajeco de Salli malaperis.

    — Ne faru.

    Sed Pavliŝ jam turnis la bioserĉilon ĉirkaŭ si, atente rigardante la indikilon. Li ŝajne ne aŭdis ŝin.

    — Poste, — Salli petis. — Ne hodiaŭ. Lasu ilin pace.

    — Vi ne komprenis, — Pavliŝ klarigis. — Mi volas scii, kien ili direktis sin.

    — Por kio?

    Pavliŝ rimarkis la indikilon tremi kaj malrapide direktis sin tien sur la neĝa ŝelo.

    Salli iris apude.

    — Ĉar ili povis forlasi la montaron.

    — Tio estas naiva. Tio ne povis okazi.

    — Salli, kara, vi aplikas viajn proprajn spertojn al la homoj. Tiu planedo ŝajnas mortiga al vi. Vi estas certa, ke oni ne povas vivi sur ĝi eĉ minuton sen skafandro. Vi tion opinias, ĉar vi loĝas en la komforta ejo, spiras steriligitan aeron, trinkas distilitan akvon. Imagu, ke vi ne havas elekton. Aŭ morto aŭ adaptiĝo.

    — Do estu prefere morto, — Salli diris certe.

    — La morto neniaokaze estas pleferinda.

    La indikilo tremetis kaj moviĝis maldekstren.

    — Ĝi similas infanan ludon, — Salli subite diris. — Malvarme, varme, pli varme...

    — Ĝia agospaco estas negranda, — Pavliŝ diris. — Tio estas por ne perturbi la bildon per pluraj objektoj. Vi scias — bioserĉilon inventis montogrimpistoj, savservistoj. Komence helpe de ĝi ili serĉis tiujn, kiujn kovris lavangoj... Ĉi tie!

    Pavliŝ haltis antaŭ malkruta altaĵo.

    — Tenu. — Li donis la bioserĉilon al Salli, kaj komencis rompi la glacian ŝelon per la gantoj por atingi pli molan neĝon.

    Salli ordonis al si rigardi la manojn de Pavliŝ, sed poste forturnis sin. Ŝi ne volis vidi tion, kion ŝi estis tuj vidonta.

    — Strange, — Pavliŝ diris,

    Lia voĉo estis nur mirigita kaj nenia alia. Salli returnis sin.

    Ŝi ekvidis flavetan blankan felon sub la neĝo. Tie kuŝis ia granda besto, simila al blanka urso.

    — Kiam ni revenos la sekvan fojon, — Pavliŝ decidis, — ni plene elfosos ĝin.

    — Por kio?

    — Pro la du evidentaj kaŭzoj, mia anĝelo, — Pavliŝ diris. — Unue tiu besto estas nekonata por la scienco. Kaj due por mi gravas scii, pro kio ĝi pereis. Sed mi bezonos fosilon.

    Ili iris ĉirkaŭ la ŝipo laŭ ĉiam pli grandaj cirkloj, ĉiam pli malproksimiĝante de ĝi. Salli laciĝis, la glacia ŝelo ne ĉie eltenis ŝin kaj ŝi iufoje falis en la neĝon. La vento blovis ĉiam pli forte kaj malhelpis iri, ĝi deŝiris la supran tavolon de neĝo kaj ne ĉiam estis facile vidi eĉ tri paŝojn for.

    Post du horoj da serĉado ili trovis nenion.

    Finfine Pavliŝ haltis, rigardis al Salli kaj demandis:

    — Ĉu vi laciĝis?

    — Jes.

    — Pardonu, mi estis absorbita de la serĉado. — Li ridedis kulpe.

    — Mi ne koleras.

    — Ni flugu al la stacio. Post la tagmanĝo mi revenos ĉi tien kaj daŭrigos la serĉadon.

    — Kial vi estas certa, ke iu povis resti viva?

    — En la ŝipo estas neniu kadavro krom tiuj, kiuj estas kaŝitaj en la anabioza ĉelo.

    — Eĉ se ili foriris, do ili pereis en la montaro...

    — Kaj se ili atingis la arbaron?

    — Vi ja scias, kion prezentas la arbaro.

    — Jes. Sed iu ja vizitis la ŝipon antaŭ relative nelonge. Ĉu vi memoras la perturbon en la provizejo?

    — Tion faris ne homoj.

    — Ĉu ne homoj levis sin al la luko, malfermis ĝin, iris laŭ la koridoro al la provizejo, kaj forirante, fermis la lukon post si?

    — Ĝi estas nur via supozo.

    — Sufiĉe grava por flankenigi ĉiuj aferojn por ĝi kaj serĉi!

    Ili venis al la ŝipeto.

    — Klaŭdia verŝajne freneziĝas. Ni forgesis pri ŝi.

    — Nenio terura, — Pavliŝ obstine respondis.

    Salli provis kontakti la stacion.

    Klaŭdia ne respondis.

    Pavliŝ fermis la lukon de la ŝipeto kaj venis al la pilota seĝo.

    — Ŝi silentas, — Salli miris.

    — Ŝi povis foriri de la komunikilo, — Pavliŝ supozis. — Ĉu malmultas lokoj en la stacio, kien homo povus foriri?

    Pavliŝ levis la ŝipeton supren. "Poluso" transformiĝis en la nigran butonon sur la blanka mantelo de la valo. Salli daŭre provis kontakti Klaŭdian, sed senrezulte.

* * *

    Pavliŝ lerte turnis la ŝipeton kaj, pliigante la rapidon, ĵetis ĝin en la nubaron tiel, por ke la malleviĝo al la stacio estu vertikala.

    Sub la nubaro furiozis pluvego kaj estis mallume.

    Pavliŝ lasis la ĉieirilon apud la kupolo de la laboratorio kaj, malŝaltinte la motoron, levis grandan sakon kun aĵoj, prenitaj de "Poluso".

    — Ĉu vi venion forgesis? — li demandis.

    Salli kapneis.

    Ili venis rekte al la enirejo. Interne estis ŝaltita lumo, kaj la fenestroj de la stacio, rondaj, vicigitaj, agrable kaj komforte lumis, ĵetante varman lumon al grizaj oblikvaj strioj de la pluvego.

    La stacio estis fermita. Klaŭdia ne malfermis la pordon, kiam la ŝipeto malleviĝis.

    Salli puŝis la butonon ĉe la pordo. Estis aŭdeble, ke la sonoro sonas en la stacio.

    Pavliŝ enrigardis tra la fenestro.

    Akvaj strioj fluis sur ĝi kaj malhelpis rigardi.

    Salli tajpis la kodon. La pordo al la transirejo flankeniĝis. Ili eniris.

    — Tio ne estas ordo, — Pavliŝ diris.

    La strioj de desinfektaĵo vipis la skafandrojn. Salli malŝaltis la duŝilon, demetis la helmon kaj ĵetis sin en la salonon unua.

    Pavliŝ komencis elgrimpi el la skafandro kaj en tiu momento li ekaŭdis la krion de Salli.

    Li enkuris la ĉambron. La ĉambro estis hele lumita. Ĉe la hela lumo la bildo ŝajnis precipe nekredebla.

    Ĉio en la salono estis plene perturbita, kvazaŭ ĉi tie furiozis plena regimento. La spuroj de batalo estis videblaj ĉie: kaj en la renversitaj mebloj kaj en la frakasitaj manĝilaroj kaj aparatoj. Kaj inter ĉi tiu kaoso sur la planko kuŝis Klaŭdia, etendinte la manon kun anblasto.

    Salli klinis sin super ŝi por aŭskulti la koron.

    — Momenton. — Pavliŝ flankenigis Sallin.

    Li levis la palperbon de Klaŭdia. La reago okazis.

    — Ŝi vivas, — li diris, — sed estas en la profunda ŝoko.

    Pavliŝ rapide palpis per la manoj ŝian korpon, por kompreni, ĉu ŝi estaS vundita, sed li ne trovis gravajn vundojn.

    — Ŝi pafis en la atakantojn, — Salli diris.

    Ankaŭ Pavliŝ rimarkis la spurojn de pafoj sur la mebloj kaj la muroj. La manoj de Klaŭdia estis makulitaj per sango, kovritaj de grataĵoj kaj batbluoj. Pavliŝ ne povis scii, ke dum la furioza ikto, kaŭzita de la piko de neĝa pulo. Klaŭdia batalis kontraŭ nevideblaj malamikoj, kaj Pavliŝ decidis, ke la malamikoj estis veraj, ke iu penetris enen de la stacio kaj apenaŭ ne mortigis Klaŭdian.

    Pavliŝ portis Klaŭdian sur la sofon, poste muntis porteblan diagnozilon, kiu bedaŭrinde neniel sukcesis helpi al li — ĝi nur montris la ĝeneralan bildon de la profunda sveno, nerva malfortiĝo, sed sukcesis indiki nek prognozon nek kuracajn rimedojn, ĉar ĝi ne trafis eĉ analogiojn de tia kazo.

    Ĉiuj provoj de Pavliŝ veki Klaŭdian el la sveno evidentiĝis senfruktaj.

    La tempo pasis. Ili jam dudek minutojn estas en la stacio.

    — Al mi ŝajnas, ke la pulso malfortiĝas, — Salli flustris.

    Pavliŝ rigardis al la aparatoj kaj kapneis.

    — Mi devis senti, — Salli lamentis.

    — Tio malklaras, — Pavliŝ diris, — kiel sekreto de ŝlosita ĉambro. La pordo estas ŝlosita, la seruro estas en ordo, mi vidas spurojn de neniu alia. Kaj tamen iu penetris...

    — Kion ni scias! — Salli respondis amare. — Ni nur gratetis la surfacon de la planedo kaj lasis la kernon netuŝita.

    — Se iu estis singarda, do nur Klaŭdia!

    — Vi prefere diru kion ni faru. Mi ne plu eltenos tion.

    — Evidente ekzistas nur la unusola eliro. Ni levu la interplanedan ŝipon.

    — Ĉu al la signalbuo?

    — Jes, kun la maksimuma rapido ni estos apud la buo post tri horoj.

    La signalbuo situis en la alta kosmo, ekster la gravita kampo de la planedo, kiu malhelpis la kosman interkomunikadon.

    — Verŝajne vi pravas, — Salli decidis.

    Pere de la buo eblas komunikiĝi kun la Galaksia centro kaj kontakti la diagnozan punkton, kiu donos konsilon, kion ili faru.

    Ili portis Klaŭdian en la ŝipon.

    Poste Pavliŝ kure revenis en la kupolon. Povos okazi, ke ili devos rendevui kun iu preterpasanta ŝipo, kaj ili revenos ĉi tien ne baldaŭ, aŭ tute ne revenos.

    Pavliŝ ŝaltis la kameraon kaj filmis la bildon de frakaso — li havis duonon de minuto, dum Salli estis eniganta la flugan programon. La filmo povos helpi, kiam en la Galaksia centro oni analizos la kaŭzojn de la dramo. La kaŭzoj povos esti sufiĉe gravaj, kaj okaze de tio la planedo estos fermita por esploroj kaj alkalkulita al la klaso de danĝeraj mondoj.

    La lasta afero, kiun Pavliŝ faris forirante de la stacio estis, ke li ŝaltis la programon de konservado. La stacio mem kolektos la kontenerojn, pakos ilin, metos en sin kaj preparos al la eventuala evakuado.

    Ĉio. Pavliŝ kure direktis sin al la ŝipeto.

    Salli sidis sur la planko kaj subtenis la kapon de Klaŭdia.

    Pavliŝ singarde levis la ŝipeton.

* * *

    — Dik, — Marjana vokis. — Diĉjo.

    Dik klinis sin super ŝi.

    Ili atendis fulmotondron — tuj komenciĝos pluvego. Dik volis kovri Marjanan per la restaĵoj de la membrano.

    — Mi opiniis, ke vi dormas.

    — Mi ne dormas. Mi naĝis... mi estis malproksime... Kie estas Kazik?

    — Ankaŭ mi timas pri li. Li jam longe forestas.

    — Iru al li. Al Kazik okazis io malbona, ĉu vi komprenas?

    — De kie vi scias?

    — Mi nenion scias, al mi estas malbone, ĉar al li okazis plago.

    — Ne, mi ne povas forlasi vin.

    — Al mi nenio... al mi nenio. Iru.

    Marjana parolis insiste, kvazaŭ sorĉante, kvazaŭ ŝi vidus nek Dikon nek la antaŭŝtorman arbaron — nenion. Ŝi rigardis ien malproksimen, internen de la spaco, kaj en ŝia voĉo sonis ordono.

    — Pluvo, — Dik diris, rezonante laŭte, — ĝi rapide forlavas al spurojn. Iri eblas nur tuj.

    — Hastu, — Marjana pelis lin, — baldaŭ estos tro malfrue, eble jam estas tro malfrue.

    Dik obeis ŝin. Sed komence li fleksis la pintojn de du negrandaj pinetoj, ligis ilin per la ŝnuro kaj levis tien Marjanan. Ĝi estis ne tre fidinda lito kaj ĝi altis ne pli ol metron super la tero, tamen la surteraj rampuloj ne sukcesos atingi Marjanan. Marjana toleris, nur ripetante: "Iru".

    — Mi restigos la blastron por vi.

    — Mi ne bezonas ĝin, mi senmoviĝos kaj kuŝos sensone. — Al Marjana estis malfacile paroli.

    — La butono ĉi tie estas malpeza, estas tre facile ĝin puŝi. Kaj mi havas arbaleston, ĝi estas pli kutima.

    Li metis la blastron en la manon de Marjana.

    Ŝi neniel kontraŭis.

    — Mi kuru, — Dik diris.

    — Hastu.

    Dik kuris laŭ la spuroj.

    Kvankam malalte pendis la nubo, pluvis kaj estis mallume, Dik rimarkis jen rompitan branĉeton, jen renversitan ŝtonon. La tero estis malseka, sed en kelkaj lokoj Dik vidis la spurojn de la piedoj de Kazik — li perdis la botojn ankoraŭ en la lago kaj kuris nudpiede.

    Dik subite senmoviĝis. Li eksentis la odoron de ŝakaloj. La odoro ne estis freŝa, sed ŝakaloj pasis ĉi tie.

    Kaj ĉi tie haltis Kazik. Singarde. Li leviĝis al la piedpintoj, — do ankaŭ li sentis la ŝakalojn, sed por li tiu odoro estis multe pli proksima kaj freŝa.

    Dik fariĝis eĉ pli maltrankvila. Se ŝakalo ne estis sola, do Kazik devas plej rapide hasti al la hejmo de teranoj — per tranĉilo knabo ne venkos eĉ unu ŝakalon.

    Dik preterpasis mallarĝan ravinon kaj komprenis, ke la ŝakalo ne estis sola. Ili estis almenaŭ triope.

    Monteto, amaso de ŝtonoj, sango, la korpo de ŝakalo...

    Jen ili atingis Maŭglin.

    La odoro de la ŝakala sango. La odoro de la sango de Kazik.

    Dik ekkuris eĉ pli rapide. Li estis timiga kaj la arbaro ŝrumpis, kaŝiĝis vidinte lin. La arbaro sentis, ke kuras besto, regata de furiozo, kiu igas timinda eĉ sendanĝeran kaprinon, se ĝi hastas helpi al sia kaprido.

    Kaj same kiel Kazik, neatendite por si, Dik enkuris la placon antaŭ la stacio.

    La stacio estis malhele prilumita, ĝi estis fabela vidaĵo — kelkaj kupoloj, kunligitaj per tuneloj, kaj rondaj fenestroj — lumo. La stacio apartenis al la sama mondo, al kiu apartenis "Poluso", sed en tiu momento Dik ne havis tempon por kompari kaj rezoni.

    Li vidis malhelan kaj rondforman objekton leviĝi supren, kaj tiu potenca sensona akcelanta moviĝo senmovigis lin.

    Li rigardis la interplanedan ŝipeton strebi supren, transformiĝante en helan punkton, eĉ ne sciante, ke ĝi estas interplaneda ŝipeto. Kaj li ne komprenis, kiu kaj kial forlasas la stacion.

    Li alkuris la pordon.

    La aero estis peza, sed la pluvo preskaŭ ĉesis.

    Li puŝis la pordon — ĝi ne cedis lin.

    Li enrigardis internen. Tie estis malplene.

    — Hej! — Dik kriis. — Malfermu!

    Neniu respondis. Dik frotpurigis la fenestron.

    Tra la fenestro li povis vidi, ke interne de la granda hela ĉambro okazis batalo — ĉio estas perturbita, la aĵoj kuŝas rompitaj sur la planko... La spuroj de sango sur la mola tapiŝo. Blastro, sed ne tia, kian Dik havas, — pli longa kaj pli granda, — ankaŭ ĝi kuŝas sur la planko.

    Dik batis la pordon per la pugno. Kie do estas Kazik?

    Kaj subite li komprenis: Ili kunprenis Kazikon kaj veturigis supren, al la ĉielo, kie troviĝas ilia ŝipo. Kazik certe estis vundita pro la atako de la ŝakaloj, kaj ili kunprenis lin al la ŝipo.

    Tiu penso estis multe faciliga.

    Dik ree ekspiris. Nun li devas reveni por Marjana...

    Sed io ĝenis lin. Io estis malĝusta. Ĉu la odoro de ŝakaloj? Jes, sed ĝi ne estas freŝa odoro. Ĉu la odoro de Kazik? Dik rigardis en la direkton de la lago — la odoro de Kazik kondukis tien.

    Dik rigardis sub la piedojn kaj rimarkis la spurojn de Kazik, kovritajn per la spuroj de du ŝakaloj. Tio estis stranga.

    Dik malrapide iris laŭ la spuroj, kaj post ĉiu paŝo la odoro de Kazik iĝis ĉiam pli freŝa. Kial do Kazik ne eniris en la domon? Ili ja estis ĉi tie. Ili leviĝis supren antaŭ la okuloj de Dik.

    Estis videble, ke Kazik kuris per la lastaj fortoj, haltis, rebatis la sakalojn per la tranĉilo — ĉion ĉi Dik povis vidi en la spuroj de la piedoj, — kaj plu strebis al la akvo. Sur lia loko ankaŭ Dik penus strebi al la akvo.

    La vojo de Dik evidentiĝis mallonga.

    Kazik sukcesis enkuri la akvon. Al la ŝtonoj ĉe la bordo.

    Li enkuris tien ĉirkaŭ dudek pliajn paŝojn kaj falis tie. La ŝakaloj ne kuraĝis eniri en la akvon kaj foriris.

    Dik vidis la korpon de Kazik, duone mergiĝintan en la akvon, per kelkaj saltoj venis al ĝi kaj prenis sur la manojn.

    Kaj en tiu momento denove ektorentis pluvego, en la brilo de fulmoj kaj kun akompano de la tondra bruo.

    La kapo de Kazik senforte pendis, kaj Dik klopodis subteni ĝin.

    — Ĉu vi estas viva? — li demandadis. — Nu, diru!, Ĉu vi estas viva?

    Li kuŝigis Kazikon sur la bordon kaj klinis sin por kovri lin kontraŭ la akvaj strioj.

    — Domaĝe, — Kazik subite diris mallaŭte, sed klare. — Mi tiom petis, sed ŝi ne enlasis.

    — Kio? — Dik ne komprenis.

    — Ili ne enlasas nin, — Kazik trankvile diris. — Ili timas. Ni estas sovaĝaj...

    Kaj li silentiĝis.

    Kaj Dik komprenis, ke Kazik mortis.

    Li prenis lin kaj ekkuris supren laŭ la bordo. Al li ŝajnis, ke ankoraŭ eblas fari ion.

    Li komencis bati la vitron de la fenestro, por eniri en la stacion. Sed la vitro senemocie kaj elaste rezistis la batojn de Dik.

    — Merduloj! — Dik kriis. — Vi mortigis lin! Enlasu do min, ne kaŝu vin!

    Li komprenis, ke estas neniu en la stacio, ke la domo estas malplena, sed plu daŭre batadis la pordon.

    Li returnis sin malespere, dekuris de la stacio, levis grandegan ŝtonon, kian li ne povus levi en la normala stato. Brakuminte ĝin, li ĵetis sin ree al la pordo kaj plenforte batis la fenestron.

    Kaj por la vitro kaj por la kupolo mem estis antaŭviditaj pli grandaj ŝarĝoj, sed la metala kadro evidentiĝis tikla punkto. La bato estis tiom forta kaj subita. ke la vitro forlasis ĝin sen frakasiĝi.

    La vitro falis internen sonorinte kaj, saltante, forruliĝis.

    Dik plonĝis en la fenestron, entiris Kazikon internen, kaj klopodis movi la knabon. Sed li neniel reagis.

    Dik enkuris en la alian ĉambron. li malfermadis la ŝrankojn por trovi kuracilojn, sed li ne sciis, kie li povus trovi ĝin kaj kiun kuracilon li bezonas. Kaj kiel eblas doni la kuracilon al la homo, kiu jam mortis?

    — Mi mortigos vin, — li ripetadis. — Vi nur trafu min, mi mortigos vin ĉiujn!

    La stacio estis malplena kaj ne respondis.

    En la malproksima koridoro Dik rimarkis movon: stranga metala aparato — negranda plata platformo malrapide trenis brilan keston. Dik, furioza, ĉar en la unua momento li timiĝis kaj ĉar necesis liberigi al io sian koleron, batis la platformeton per la piedo — ĝi haltis. Li prenis la keston (ĝi estis peza) kaj batis per ĝi la platformon, ĝi fleksiĝis kaj senmoviĝis.

    — Jen al vi! — li kriis.

    Kaj tuj li rememoris pri Marhana. Ŝi estas en la arbaro. Sola.

    Ankaŭ ŝi povas esti atakita.

    Li ĵetis sin sub la pluvon kaj hastis en la mallumon de la malseka arbaro.

* * *

    Salli stiris la interplanedan ŝipeton ekstreme uzante la eblojn de la motoro. Ŝi stiris ĝin tiel, por veni post malpli ol tri horoj.

    Klaŭdia ne rekonsciiĝis, sed Pavliŝ, observante ŝin, konvinkiĝis, ke ŝia stato ne iĝas pli malbona.

    La tuto estis stranga. La strangaĵoj amasiĝis en ŝajne nelogikan ornamon, kiel en kalejdoskopo, kiam ĉiuj vitraĵoj estas diverskoloraj, estis videblaj kaj la ritmo kaj la simetrio, sed ne estis komprenebla senco, kiun prezentas la ornamo.

    Pavliŝ havis la tempon por rezoni.

    Rememorante ĉiujn eventojn kaj bildojn de la planedo, serĉante strangaĵojn kaj nelogikecojn, li rememoris grandegan arbon, kaŝantan sian pinton en la nubaro, kaj ĉifonon, pendantan de sur la branĉo...

    Pavliŝ prenis konteneron kun la filmoj — li ne forgesis ĝin en la stacio.

    La indikilo momente trovis la necesan filmon, kaj Pavliŝ ŝaltis la projekciilon. Sur la ekraneto aperis giganta branĉego, arbustoj sur ĝi kaj pendanta membrano, sub kiu pro la vento balanciĝis bulo... ne, ne bulo, ĝi ne estas besta korpo, je kio Pavliŝ antaŭe devigis sin kredi, — ĝi estas korbo. Pavliŝ stopis la filmon kaj provis pliigi la povumon. Certe en tiun korbon eblas enrigardi, ĝi estas malplena. Kaj la ŝnuroj. Kial do li tuj ne rimarkis, ke tie estas ŝnuroj,,,

    — Salii, rigardu.

    — Kio estas ĝi?

    — Mi opinias, ke flugbalono.

    — Similas, — Salli diris indiferente. Ŝi plene estis absorbita de la zorgoj pri Klaŭdia, de la maltrankvilo pri ŝi.

    "Kio krome? — Pavliŝ pensis sen malŝalti la bildon de la balono. — Estas io krome. Jes, perturbita provizejo en la ŝipo... Mi trovu ankaŭ tiun filmon... Sur la planko estas disĵetitaj malfermitaj boteloj kaj kestoj. Disŝirita paketo, buligita peco de metalfolio... Ĝi estis ne simple buligita. Sur ĝi estas spuro de polmo. Kun ĉiuj kvin fingroj."

    — Salli!

    — Trankvile! Vi timigis min. Kio estas ĝi?

    — Ĉu vi ne vidas?

    — Mano. De kie?

    — Ili estis en la provizejo. Ĉi vi memoras?

    — Al mi ŝajnas, ke ĝi estas mano de simio.

    — Kredu do min, — Pavliŝ firme diris. — Jen estas spuro de dikfingro. Ĉu vi vidas, kiel ĝi situas? Vi trovos tiaĵon ĉe neniu simio — nur ĉe la homo.

    — Do ĉio klaras, — Salli komprenis. — Ili estis mortantaj en la ŝipo, sed savis la infanojn. Restis neniu pliaĝulo, nur infanoj. Tial do la provizejo estis perturbita.

    — Kaj la flugbalono?

    — La flugbalono estas tre libera interpreto.

* * *

    Dik diris nenion al Marjana trovinte ŝin kaj trenante tra la arbaro sur la kovrilo el membrano al la kupolo, al Kazik. Restis neniuj fortoj, sed li devis fari tion. Li ne povis lasi Kazikon kaj ne povis lasi Marjanan, li estis la plej aĝa, la plej forta el ili kaj tial li devas toleri.

    Marjana estis peza, ŝi estis en febra sveno.

    Dik altrenis Marjanan al la kupolo kaj enportis internen.

    Ankaŭ Kazik kuŝis tie sur la sofo.

    La lumo en la kupolo fariĝis pli malhela, kvazaŭ pro finiĝanta kandelo. Kaj estis strange, ke ien malaperis, kunmetiĝis, transformiĝis en volvaĵojn du el la malgrandaj kupoloj, kaj en la granda kupolo restis malpli da aĵoj.

    Dik metis Marjanan sur la liton, kiun li trovis malantaŭ la vando.

    La lito estis kovrita per tre blankaj tolaĵoj, sed Dik ne bedaŭris pri la tolaĵoj.

    Li sidiĝis sur la sofon apud la piedoj de Kazik.

    Li sidis tiel ĉirkaŭ kvin minutojn kaj nenion faris, ĉar li ne havis fortojn kaj ne sciis, kion li faru.

    Plia fera monstreto enveturis la ĉambron kaj komencis volvi la tapiŝon sur la planko.

    Dik, sen ekstari, prenis la blastron kaj regalis la monstreton per la ŝargo.

    Ĝi ŝrumpis, ekfumis kaj senmoviĝis.

    — Se iu eniros... — Dik diris. — Nur eniru!

    Li sidis sur la sofo, apud mortinta Kazik kaj mortanta Marjana, kaj povis fari nenion, kaj nur ĵuris al si, ke li dediĉos sian tutan vivon, tiom, kiom longa ĝi restis, por venĝi al tiuj teranoj, kiuj mortigis Kazikon kaj fuĝis, por ke ankaŭ Marjana mortu.

    Li trovos ilin, li trovos ilin ĉie, kie ajn ili kaŝos sin, por mortigi kiel aĉajn ŝakalojn.

* * *

    — Slava, — Salli diris, — rigardu.

    Ŝi klinis sin al Klaŭdia. Klaŭdia profunde enspiris. La medicinaj aparatoj montris, ke la pulso iom plioftiĝis, la spirado iĝis pli profunda. Ŝi estis rekonsciiĝanta.

    Estis la dua horo de la flugo.

    Pavliŝ injektis koran analeptikon. Laŭ la indikoj de la aparatoj, la stato de Klaŭdia estis preskaŭ normala. Pavliŝ ankoraŭfoje pririgardis la analizon de sango. En la sango restis spuroj de toksa influo. Kiaj — estis malfacile kompreni en la kampaj kondiĉoj. Estas bezonata vera laboratorio.

    Klaŭdia malfermis la okulojn.

    — Salli, — ŝi miris, — kial ni estas ĉi tie?

    Ŝi tuj komprenis, ke ili estas en la ŝipeto.

    Ne moviĝu, al vi tio malutilas, — Salli ordonis. — Ĉio estos en ordo.

    — Sed kio okazis? — Klaŭdia sulkis la frunton, klopodante remememori ĉion. — Estis arbaro, ĉu? Leontodetoj. Tre belaj leontodetoj. Kaj tiu simio. Mi forpelis ĝin — la ĉi-tieaj bestoj konstante klopodas enrampi tra la fenestroj... Kaj kio okazis poste?

    — Ni ne scias, — Pavliŝ diris. Ni opinias, ke vi memoras tion.

    — Mi ne memoras. Mi memoras, kiaj teruraj bestoj enrampis tra la fenestroj. Kaj poste okazis koŝmaroj...

    — Diru, kiaj bestoj? Ĉu ili timigis vin? — Pavliŝ demandis.

    — Ne, mi sentis nur abomenon. La tuto estis tiom abomena. Abomena mondo. Ili ĉiam batalas en la arbaro, ĉiam batalas... Ne, mi ne timis ilin. Kaj kio okazis poste mi ne memoras.

    — Klopodu rememori ĉion laŭorde. Kio okazis?

    — Mi estis en la arbaro.

    — Ĉu vi venis en la arbaron?

    — Mi venis en la arbaron, iom promenis. Tie kreskis leontodetoj... Verŝajne mi malfermis la helmon, mi volis blovi al ili.

    — Ĉu vi demetis la helmon?

    — Mi ne memoras. Ŝajne mi levetis la vizieron.

    — Kaj kio poste?

    — Poste estis aĉa humoro, mi malbone sentis min, kaj tra la fenestro penetras tiu simio, ĝi batalis kontraŭ aliaj bestoj.

    — Kaj poste?

    — Ĝi forkuris, ili ĉiuj forkuris, kaj al mi iĝis tute malbone... Pardonu min. Mi igis vin... maltrankvili. Kial ni estas en la ŝipeto?

    — Ni flugas al la signalbuo. Por kontakti la diagnozan punkton. Eble ni evakuu la stacion?

    — Do ni revenu.

    — Mi tamen volas kontakti la diagnozilon — ĝi esploru vin. Povas ja esti latenta infekto.

    — Mi ne volas. — Klaŭdia sidiĝis kun peno. Ŝi estis pala. — Mi ne eltenus, se pro miaj... malsanetoj fiaskus la laboro de la tuta ekspedicio.

    Kaj Pavliŝ komprenis, ke por Klaŭdia retreti estas nepardonebla malhonoro.

    — Momenton, — li diris, — ĉu vi bone pririgardis tiun... simion?

    — Ne, mi rigardis ne atente.

    — Komprenu do, — Pavliŝ klarigis, — sur tiu planedo devas esti neniaj simioj... Ĉu ĝi povus esti homo?

    — Sovaĝulo? Sed se ne povas esti simioj, de kio devenas sovaĝulo?

    — Mi nun pensas pri homoj.

    — Pri kiaj? De kie ili aperu?

    — Pri la homoj de "Poluso". Imagu, ke iu povus travivi.

    — Tio estas neimagebla. Tiu mondo pereigus iun ajn.

    — Ĝi pereigus iun solan. Kaj se ĉi tie estis ne unu homo? Kaj se ĉi tie vivas kolonio da homoj, kiuj penas travivi, ĝisatendi nin, la homojn de la Tero, ili atendas savon, ĉu vi komprenas?

    — Mi ne kredas.

    — Do rigardu.

    Kaj Pavliŝ puŝis la butonon kaj ankoraŭfoje montris la filmon kun la flugbalono.

* * *

    Oleg volis nenien iri. Al li estis tutegale.

    Sed Sergejev, kiam plene heliĝis kaj la neĝvento iomete kvietiĝis, igis sin ekstari. Li pro nenio ekstarus, se ne estus la infanoj: Marjanjo kaj Oleg. Li sciis, ke se li ne kapablos ekstari, do Oleg kaj Marjana neniam trovos, vidos kaj tuŝos unu la alian. Lia vivo ne havis valoron sen la daŭrigo en Marjanjo kaj Oleg. Sergejev sukcesis admoni sin levi la kapon, sed li havis la forton nur por tio. Feliĉe pro la abruptam konvulsia movo Sergejev batis la kapon kontraŭ la neĝa tegmento de ilia azilo, kiu estis sufiĉe maldika en tiu loko. La tegmento falegis, enlasinte la glacian aeron, la frosto brogis la vizaĝon kaj la ŝultrojn de Sergejev, kaj li tuj rekonsciiĝis.

    Li elgrimpis eksteren kaj longe kaŭris, ĝis li tute frostiĝis. Poste li ordonis al si elfosi el la neĝo sakon kun brulligno kaj aranĝi fajron. Kiam la akvo varmiĝis, li per puŝoj vekis Olegon kaj verŝis en lin varman akvon, malfermante lian buŝon per la kurbaj fingroj. Oleg malvigle rezistis, dormeme balbutante, ke li volas dormi. Sergejev frotis lin, skuis, tute laciĝis kaj ne rimarkis, ke dum tiuj klopodoj li renversis la vazon kun varma akvo, kiu tuj verŝiĝis en la neĝon, lasinte sur ĝia surfaco truon kun fandita griza glacio ĉirkaŭe.

    Sed nun rekonsciiĝis ankaŭ Oleg. Li tiom ekregis sin, ke li sukcesis aranĝi novan fajron, denove boligi la akvon kaj trinkigi Sergejevon. Nun ili interŝanĝis la rolojn, sed Sergejev ne rezistis lin kaj bonege ĉin komprenis — li simple ne havis fortojn.

    Kaj poste ili direktis sin plu, supren, tra la nubo, en la nebulo, gvidataj nur de la nerealigebla espero, ke lia moŝto miraklo gvidos ilin al ĝuste tiu kaldrono, kie kuŝas "Poluso".

    Post paro da horoj ili falis en la neĝon. Al ili ŝajnis, ke ili passis tre multe, sed en realo ili trapasis malpli ol unu kilometron. Ili prenis la lastan lignon kaj denove trinkis varman akvon kiel kuracilon. Ili jam ne parolis, ili ambaŭ estis frostoŝvelintaj, la piedaj kaj la manaj fingroj estis perniitaj. Kaj tamen ili ree leviĝis, sed ĉi-foje ili devis brakumi unu la alian kaj paŝi apude, reciproke apogante unu la alian, pro kio ilia moviĝo antaŭen iĝis tute mizera. Sed al ili ŝajnis, ke ili iras. Kaj ili atendis, ke tuj la nuboj disiĝos, kaj super ili malfermiĝos la ĉielo...

* * *

    Dik vidis la ŝipeton malleviĝi. En la unua momento li sentis ĝojon — ili tamen revenis!

    Sed li tuj rememoris, ke li devas venĝi al ili.

    Li devas mortigi ilin, ĉar ili kulpas pri la morto de Kazik kaj pri tio, ke ankaŭ Marjana mortas. Ili povis savi ilin, ili povis ĉion fari, sed ne volis.

    Neniam antaŭe Dik havis la penson mortigi homon. Estas malmulte da homoj en la mondo. La homoj helpas unu al la alia. Sen tio la homoj pereus, ĉar la arbaro estas pli forta ol iu ajn el la homoj.

    Sed tiuj, el la pura kupolo ne povas esti homoj.

    "Kaj se vi ĉiuj estas tiaj, do ni ne bezonas vian Teron, viajn blankajn tolaĵojn kaj glatajn tablojn. Mi scias — li febre pensis, — vi revenis, ĉar vi forgesis kunpreni viajn aĵojn. Vi volas forpreni ĉion de ni, ĉar ni estas malpuraj kaj malbelaj, ĉar vi hontas eĉ pensi, ke ni, same kiel vi, flugis ĉi tien de la sama Tero. Ni ne bezonas vin! Foriru! Sed mi ne donos tiujn aĵojn, tiuj aĵoj restos ĉi tie. Ni ĉiuj venos ĉi tien, ni loĝos ĉi tie, kaj ni neniam flugos al la Tero!"

    La kolero kontraŭ la homoj, kiuj volas forpreni de la setlejo la stacion, kiel predon, kiun Dik persekutis dum tiom da tagoj, kiel predon, por kiu pereis liaj amikoj, tiu kolero ŝirmis en lia kapo la racian penson: se homoj revenis, do li petu ilin kuraci Marjanan.

    Dik, konsumita ĝis la limo de la animaj fortoj, preskaŭ freneziĝinta, ne povis logike rezoni. Li estis sovaĝulo, ido de la arbaro, ŝakalo, leviĝinta sur la malantaŭajn piedojn super predo... Sed malsame al ŝakalo, Dik havis blastron.

    Pavliŝ, alteriginte la ŝipeton, unua elsaltis el ĝi. Ili jam interkonsentis, kiel ili agu: komence la virinoj lanĉos ĉiujn skoltilojn, tamen ne al la kutima alta orbito, sed sub la nubaron. La zono, kiu devas esti esplorita estis relative negranda. Norde ĝin limis la spino, ĉe kies piedo kuŝis "Poluso", kaj sude — granda lago, ĉe kies bordo situis la stacio. Ajna homa loĝpunkto, kiu estas en tiu zono, estos trovita per la skoltiloj dum unu horo.

    Kaj dume Pavliŝ, preninte anblaston en la stacio, traserĉos la proksiman ĉirkaŭaĵon de la stacio. Homo, sovaĝulo, kiun Klaŭdia vidis, ne povis foriri malproksimen.

    Malferminte la lukon kaj saltinte sur la malsekan herbon, Pavliŝ ekvidis, ke la malgrandaj kupoloj jam estas volvitaj — la stacio komencis sinkonservadon. Verdire, la stacio devis plenumi tiun laboron multe pli rapide. Pavliŝ ne sciis, ke la kaŭzo de la malfruiĝo estas Dik — li mortigis duonon de robotoj. Tamen Pavliŝ ne pensis pri la konservado. Li pensis nur pri tio, ke la tuto estu farita laŭeble plej rapide. Li ne forgesu preni bandaĝon el la kuracilskatolo, kaj en la kuirejo — glukozon kaj ĉokoladon...

    Li ne sukcesis fari eĉ du paŝojn for de la ŝipeto — la virinoj dume restis interne, — kaj li ekvidis en la fenestro malhelan homan silueton.

    Pavliŝ plu iris inercie, jam komprenante, ke li devas diri ion ĝustan, konforman al la momento. "Kiom bone estas, — li pensis, ke ankaŭ ili serĉis nin, kaj ni revenis ĝustatempe..."

    Kaj tuj aŭdiĝis malalta raŭka voĉo:

    — Foriru!

    — Kio? — Pavliŝ ne komprenis. Li plu iris.

    — Foriru. — La voĉo rompiĝis. — Foriru aŭ mi mortigos vin!

    — Momenton, — Pavliŝ diris.

    Li haltis. La lumo ene de la stacio estis pli hela, ol la duonlumo interne, kaj li povis pririgardi la vizaĝon de la homo. La kapo ŝajnis esti tro granda — verŝajne pro la netondita hararo. La menso rimarkis detalojn, bagatelojn. Pavliŝ ne povis kompreni, kio okazas.

    Kie li vidis tiun bildon? Antaŭ longe en la infanaĝo. Jes, en "Robinsono Kruso". Robinsono sur la insulo — la haroj pendas ĝis la zono, la vesto estas fela. Estas bone, ke ili ne perdis la kapablon paroli.

    — Foriru, — Dik ripetis. — Foriru.

    Ĉar li parolis kaj ricevis respondojn, li ne kapablis pafi. Li vidis tiun homon en skafandro, altan, pli altan ol Oldulo. Dik sciis, kio estas skafandro. La helmo estis travidebla globo kaj ne malhelpis vidi la vizaĝon. La vizaĝo estis pura, simpla, ordinara vizaĝo. Ĝi estis razita, kaj ĉar Dik ankoraŭ ne vidis plenaĝan razitan homon, do al li ŝajnis, ke antaŭ li staras tre granda adoleskanto. Eĉ Dik ja nun havis barbon, mallongan, ĉar li tranĉis ĝin. Nur Oleg ankoraŭ ne havis barbon.

    — Foriru, — Dik ripetis tion kiel sorĉaĵon. Li jam ne volis, ke tiu homo foriru, sed li ne havis aliajn vortojn. Estis inercio kaj terura stulteco, kiel dum febra ikto.

    Apud tiu granda homo jam staris du virinoj. La unua estis granda, preskaŭ kiel la viro kaj la dua — malgranda, maldika kiel Marjanjo. Ili ambaŭ surhavis skafandrojn. Sur iliaj vizaĝoj videblis miro kaj eĉ timo. Ili rimarkis blastron en la mano de Dik.

    — Ne! — la malgranda virino subite kriis. — Estas mi, kiu kulpas pri ĉio. Mi ne komprenis! Kiam vi alkuris, mi ne komprenis!

    Ŝi rapide venis al la stacio.

    La viro volis malhelpi al ŝi, sed la malgranda virino evitis lin. Ŝi iris per oftaj, malegalaj paŝoj, kiel malsana.

    Kaj Dik faligis la blastron sur la plankon kaj paŝis al la malproksima muro, al la sofo, sur kiu kuŝis mortinta Kazik. Li staris, mallevinte la fortajn brakojn kaj atendis, kio okazos poste, ĉar nun li ne plu ion decidis kaj tute ne pensis.

    Klaŭdia tajpis la kodon de la pordo per lertaj movoj, por veni normale, ne tra la fenestro. Malgraŭ la astenio, ŝiaj manoj agis ĝuste. Tiu tuta situacio, malgraŭ sia nenormeco, tamen konformas al la klaso de ekstremaj eventoj, kaj Klaŭdia jam multajn jarojn laboris en la fora esplorado. Se situacio povas esti klarigita, do ekzistas ĝia analogaĵo. Homoj spertis katastrofon kaj bezonas helpon — Klaŭdia povis kaj kapablis agi pli rapide ol ajna homo en la Galaksio.

    Pavliŝ kaj Salli estis nur demetantaj la helmojn, kaj Klaŭdia jam sciis, ke en la stacio estas ne sola homo — konsumita sovaĝaspekta longhara junulo en bestaj feloj. Krom li ĉi tie estas pliaj du. Knabo, kuŝanta sur la sofo en la salono kaj tre maldika junulino, senkonscia, deliranta, kun ege ŝvelinta kruro.

    — Sidu kaj ripozu. Ne ĝenu nin. — Klaŭdia trankvile kaj rigore diris al DIk.

    Pavliŝ eniris la salonon, kiam Dik jam obeeme sidiĝis en la fotelon.

    — Komence knabo, — Klaŭdia ordonis al Pavliŝ. — Povas esti, li plu estas viva.

    — Ne, — Dik diris raŭke.

    — Salli! — Klaŭdia ne atentis la vortojn de Dik. — Varman akvon. Multe da varma akvo. Kaj senprokraste tajpu ordonon al la stacio tuj ĉesi la sinkonservadon.

    Feliĉe, la robotoj ankoraŭ ne tuŝis la muran medicinan ŝrankon, kaj, dum Pavliŝ paŝis dek rapidajn paŝojn al Kazik tra la salono, ŝi sukcesis malfermi la ŝrankon, preni la diagnozilon kaj ĵeti ĝin al Pavliŝ, certa, ke tiu divenos etendi la manon kaj kapti la aparaton.

    Certe ŝi pravis.

    Dik ne helpis al ili. Li rigardis kiel rapide kaj certe moviĝas la homoj de la Tero, kaj li ĉiuminute pli kaj pli hontis, ke li kondutis kiel sovaĝulo, kiel besto. La homoj volis helpi. La homoj komence povis erari — ĉiu povus erari, vidinte tian monstron, kia estas ano de la setlejo. Ili verŝajne ne kredis, ke iu loĝas ĉi tie, kial ili povis kompreni tion? Sergejev ja diris, ke estas tre malfaciel trovi la setlejon, eĉ helpe de la plej modernaj aparatoj — ĝi estas kvazaŭ parto de la arbaro.

    Dik volis ekstari kaj rigardi, kion la homoj de la Tero faras al Kazik kaj Marjana. Ili nelaŭte konversaciis, kaj iliaj vortoj ne permesis al li kompreni, ĉu ili helpos al liaj amikoj, aŭ jam estas tro malfrue. Sed Dik sciis, ke se li trankvile sidos kaj atente aŭskultos, do li nepre komprenos tion. Gravas ne enmiksiĝi, ĉar ili verŝajne eĉ nun rigardas lin kiel simion. Eble ili pensas, ke ni estas nur triopo sur la tuta planedo. Tri sovaĝuloj. Ili verŝajne miris, aŭskultinte min krii. Kaj Dik plu sidis senmove, penante kapti la sencon de la vortoj. Li ege volis trinki, sed li ne petis akvon.

    Pavliŝ kaj la virinoj tre malmulte parolis. La pulso de Kazik estis preskaŭ ne palpebla. Li perdis tiom da sango, ke ne estis klare, kial en li plu bruletas la vivo. Kelkaj liaj vundoj estis tre profundaj. La peritoneo estas ŝirita, la ripoj estas rompitaj... La diagnozilo montris tiujn informojn, kaj la teranoj senvorte legis ilin. Salli preparis akvon, aranĝis la aparaton por sanga transfuzo, trovis sekan universalan plasmon, preparis ĝin. Por ĉiuj vundoj de tiu knabo estis nesufiĉe da saniga plastro. Salli dum kelkaj minutoj anstataŭis Pavliŝon, dum li startigis sintezilon. Ili ne atentis Dikon. Fakte, foje aŭ du, enirante en la salonon, Salli ĵetis al li singardan rigardon, sed la sovaĝulo sidis kvazaŭ ŝtoniĝinte — la agresa eksplodo ĉesis. Tamen Salli trovis minuton, gutigis trankviligaĵon en glason kun akvo kaj donis ĝin al Dik. Li obeeme prenis la glason, sed ne trinkis, ĝis Salli ordonis al li trinki. La akvo estis stranga, amareta, sed Dik trinkis ĝin plene. Li devas konduti kiel civilizita homo.

    Pri la junulino zorgis Klaŭdia. Pavliŝ, por momente lasinte Kazikon, rigardis al ŝi. Li ne maltrankvilis pri Marjana — la kazo estis malfacila, sed li sciis, ke ili resanigos la junulinon en kelkaj horoj. Gangrena inflamo, plena kakeksio — tio estas malagrabla, sed tute ne danĝera.

    Ili malvestis Marjanan. Klaŭdia lavis ŝin per spongo. La korpo de la junulino estis tiom madika — la ostoj esltaris, kaj tiom malpura, tiom dense kovrita per grataĵoj kaj cikatroj, ke estis malfacile kompreni ŝian aĝon. Ŝi povis havi dek kvin jarojn aŭ pli.

    Kiam la aparato por sanga transfuzo liberiĝis, Salli portis ĝin en la laboratorion kaj donis al Klaŭdia. En tiu momento Klaŭdia jam preparis kaj injektis nutran likvaĵon al Marjana. La tuto povus esti pli simpla, se la ekspedicio disponus pri du reanimadaparatoj. Sed ili havis nur unu aparaton, kaj ĝi estis pli necesa por la knabo. Ĝi jam ĉirkaŭigis la knabon per la sensiloj kaj malrapide enigis siajn nutrajn fadenojn en liajn angiojn. La sondotentakloj penetris en lian torakon, masaĝante la koron, reguligante ĝian ritmon. Pavliŝ maltrankvilis, ĉu ne estas afekciita la cerbo de la knabo — tiu ja estis reanimata el la stato de la klinika morto. Tial li plu kaj plu ordonis al la diagnozilo raporti, kiel funkcias lia cerbo.

    Dik aŭdis la viron kaj la grandan virinon konversacii en tiu ĉambro apud Marjanjo. Ili parolis tre mallaŭte kaj opiniis, ke li ne aŭdos ilin. Ili ne sciis, ke Dik estas ido de la arbaro kaj lia aŭdosenso estas trioble pli bona, ol la iliaj.

    Komence estis frazoj, plenaj je medicinaj vortoj. Dik komprenis, ke tiuj vortoj estas medicinaj. Laŭ ilia tono li jam komprenis, ke ili kuracos Marjanan.. Iliaj voĉoj iĝis pli maltrankvilaj, kiam ili rigardis Kazikon. Dik komprenis, ke Kazik ne mortis, kaj tiu kompreno vekis en li miron kaj superstiĉan timon. Ĉu tiuj homoj havas la eblon revivigi mortintojn? Dik ne aŭdis tion de Oldulo. Nur en la fabeloj de lia patrino temis pri io simila.

    — Ni nutru lin, — la granda virino en la apuda ĉambro mallaŭte diris.

    — La malgranda virino ien foriris.

    Dik komprenis, ke tiuj vortoj rilatas lin.

    — Ĉu li ne mordos nin? — la granda viro diris eĉ pli mallaŭte per la moka voĉo. La virinoj nomis lin Slava.

    — La problemoj nur komenciĝas, — la virino repondis.

    — Ĉu Maŭgli-fenomeno?

    Dik miris — de kie ili scias pri Maŭgli, sed tuj komprenis, ke ili celas alian Maŭglin, kiu loĝis en arbaro kaj kiun lupoj edukis. Kaj kio estas tiu fenomeno li ne sciis. Sed estis tiom strange aŭdi la konatan nomon, ke li eĉ ne ofendiĝis pri la vortoj de la virino.

    — Estas interese, ĉu li iam vidis teleron? — la virino demandis.

    — Jes, — Dik ne detenis sin. — Kaj ankaŭ kuleron mi vidis.

    — Sed li parolas kompreneble, — la viro diris. — Malgraŭ ke ili travivis ĉi tie dudek jarojn.

    — Ĝi estas iu mistera sekreto, — la granda virino diris. — Kiom da ili estas, kiel ili vivas kaj kie? Kiel ili sukcesas konservi la homan aspekton... ekzemple veston?

    — La flugbalono, — la viro rememoris.

    — Kaj perturbo en la provizejo.

    — Slava, — la virino diris pli laŭte. — Ŝi rekonsciiĝas.

    — Dik, — Dik aŭdis la malfortan voĉon de Marjana. — Diĉjo...

    Li tuj estis kvazaŭ pafita el la seĝo. Li forgesis pri la fiero kaj pri tio, ke li devas silenti.

    Dik enkuris en la ĉambron. Marjana kuŝis sur la sofo. Ŝia vizaĝo estis pala, ili senvestigis ŝin kaj kovris per lita tolaĵo.

    — Marjanjo, — Dik diris, klinante sin al ŝi. — Kiel vi fartas?

    — Mi estas en ordo. — Marjana malfermis la okulojn. — Ĉu Kazik estas viva?

    Ŝia rigardo por momento haltis sur la vizaĝo de Dik, poste moviĝis al Pavliŝ kaj haltis, trafinte la rideton de Salli.

    — Dankon, — Marjana diris. — Ni tiom timis ne trovi vin.

    — Knabino... — Salli subite ekploris. — Mia kara! Via Kazik vivos, nepre. Ĉio estos bona.

    Klaŭdia aperis ĉe la pordo. Ŝi silentis.

    — Ĉu Dik rakontis ĉion al vi? — Marjana demandis.

    — Ne, — Dik respondis. — Mi ne havis tempon por tio. Kaj ili nenion demandis.

    — Eta miso, — Pavliŝ respondis. — Sed ĝi estos lasta.

    — Ĉu vi havas ŝipon por flugi al la setlejo? — Marjana demandis. — La setlejo tiom atendas vin.

* * *

    Salli flugis kun Dik al la setlejo. Pavliŝ kaj Klaŭdia restis kun la malsanuloj.

    Dik estis sata, unuafoje dum multaj tagoj, pro kio li sentis naŭzon. Sed li ne povis plendi, ĉar Salli tre hastis al la setlejo. Kaj ankaŭ Marjana petis al Dik antaŭ endormiĝi, ĉar Pavliŝ donis al ŝi dormigilon:

    — Diĉjo, bonvolu hasti. Ili ja tiom maltrankvilas...

    Dik pensis: ŝi timas, ke Oleg, malsukcesinte atendi ilian revenon, foriris al la ŝipo. Ŝi timas pri Oleg.

    Se li ne sentus tian naŭzon, Dik certe imagus la ŝipeton malleviĝi al la setlejo, ĉiujn elkuri el la domoj, sin elpaŝi kaj diri: jen estas virino de la Tero, kaj ŝia nomo estas Salli. Sed al li estis tutegale. La ŝipeto flugis malalte, seb la nubaro, apenaŭ ne tuŝante la arbajn pintojn. Dik ĝuste sciis la direkton kaj estis certa, ke ili ne mistrafos la setlejon. La arbaro desupre ŝajnis egala griz-verda maro.

    Ili transflugis riveron. Estis malfacile eĉ imagi, ke ĝia transpaso okupis tri iliajn tagojn — ĝi estis tute ne larĝa rivero. La muro de trunkoj de la gigantaj arboj preterflugis maldekstre, malaperante en la nubaro.

    — Ni estis tie, — Dik montris. — Supre.

    — Jes, — Salli respondis, — Ni vidis flugbalonon, sed ne tuj komprenis kio estas ĝi. Kaj mi ne kredis. Estis Slava, kiu komprenis.

    — Domaĝe, — Dik diris. — Vi devis kompreni pli frue.

    Li ĉiam rigardis ŝiajn manojn. La manoj estis tiom blankaj kaj glataj, ke tio ŝajnis nekredebla. Eble ŝi konstante surhavas gantojn? La manoj kuŝis sur la regpupitro kaj ĝiaj facilaj movoj igis la ŝipon kliniĝi aŭ leviĝi. Dik volis peti Sallin, ke ŝi permesu al li sidiĝi en ŝian lokon kaj stiri la ŝipeton. Sed li certe silentis.

    Salli pliigis la rapidon, la verdaĵo malsupre kunfandiĝis en neklaran egalan mason. Kaj Salli unua, pli frue ol Dik, rimarkis la placon en la arbaro kaj la setlejon.

    Ŝi moderigis la rapidon, tamen la ŝipeto preterflugis super la setlejo, kaj ŝi devis fari rondon, malleviĝante al la barilo. Oldulo deĵoris ĉe la pordo de la barilo, kovrinte la kapon per mantelo el fiŝa haŭto, ĉar ree komenciĝis pluvo, kaj li suferis pro malvarmumo. Sed iu sesa senso sugestis lin demeti la mantelon en tiu momento, kiam la ŝipeto tute malalte aperis super la arbaj pintoj kaj komencis fari rondon super la setlejo.

    Oldulo freneze ekkriiegis kaj komencis bati alarmon per martelo, kavazaŭ el la arbaro aperis plena armeo da ŝakaloj. La homoj elsaltadis el la domoj, nenion komprenante, ĉar Oldulo batis, kriiegis kaj ial saltadis, kvazaŭ mordite de serpento.

    Salli rimarkis desupre vastan placon, baritan per longa kliniĝinta barilo. Sur la placo en iuj lokoj kreskis nealtaj arbustoj, estis videblaj malrektaj bedoj, makuloj de flakoj, kiuj spegulis la grizajn nubojn.

    Salli vidis ankaŭ la domojn, en kiuj loĝis tiuj homoj. La kurbaj, mizeraj, oblikvaj kabanoj staris en du vicoj laŭlonge de la kota strio de strato. La strio turniĝis al la pordo de la barilo kaj branĉiĝis al du oblikvaj ŝedoj, super unu el kiuj leviĝis griza fumeto. Verŝajne neniu pentristo kapablus elpensi tiom malgajan bildon, eĉ se li intence dezirus pentri ekstreman malriĉecon kaj mizeron, ĝis kiuj la homo povus fali.

    La ŝipeto malleviĝis sur la placo, apud la lasta domo.

    Salli malŝaltis la motoron kaj rigardis al Dik.

    Dik silentis. Salli rigardis lin, sentante sian kulpon, ĉar ŝi estas en skafandro kaj ne rajtas demeti ĝin. Dik malrapide turniĝis al ŝi kaj embarasite rigardis. Liaj okuloj ekscitite brulis, la buŝo estis firme fermita kaj ŝajnis malica. "Ho dio, — Salli pensis, — vi bezonas duŝon, vi devas esti lavita". La blueta paleco de lia haŭto estis nur imagata sub la tavolo de fulgo kaj koto. La longaj nigraj haroj algluiĝis al la vangoj. Al Dik estis tro varme en la stirejo de ĉieirilo, al li estis malbone, kaj li per la lastaj fortoj penis ne montri al tiu pura virino, kiom malbone estas al li. Kaj Salli ne komprenis lin.

    Dik komencis tiri la lukon de sia flanko, Salli klinis sin kaj helpis al li malfermi la lukon.

    Dik elsaltis el la ĉiirilo. Salli sekvis lin.

    Kaj tuj ŝi ekvidis infanojn. Ili kuris sur la koto, sur la flakoj, nudaj, longharaj. Ili kriis kaj svingis la manojn.

    Kaj ilin sekvis pliaĝuloj. Tri aŭ kvar virinoj, poste viro kun larĝa sovaĝa ruĝa barbo, kiu ŝirmis la tutan vizaĝon, krom la ruĝan nazon. Krom la ruĝan nazon kaj la bluajn okulojn. Unu el la virinoj, en leda kitelo, estis dika, kaj Salli eĉ miris, ke virino povas esti tiom dika. Poste ŝi ekvidis altan ĝibetan unubrakan maljunulon, kiu lamante paŝis kun bastono. La pordo de la lasta domo malfermiĝis, kaj de tie blonda junulino elkondukis blindan virinon — Salli tuj komprenis, ke la virino estas blinda: ŝi per libera mano palpis la aeron antaŭ si, timante kolizii kontraŭ baro.

    Salli staris, atendante ĉiujn alkuri, kaj al li estis timinde pensi, ke ili povis forflugi kaj lasi ciujn ĉi homojn ĉi tie.

    La homoj haltis kelkajn paŝojn for de Salli. Estis silente.

    La silento daŭris plenan minuton.

    Salli vidis la dikan virinon plori. Ŝi ploris sensone, glutante la larmojn, kaj ŝiaj fingroj palpis la bruston, kvazaŭ serĉante butonon.

    Salli rigardis al la infanoj. Estis multe da infanoj. Ŝi ial ne havis eĉ penson, ke homoj ĉi tie, en tiu malpura abismo, povas multiĝi. Kaj tio estis io besta, humiliga ĉar Salli vidis en la setlejo ne daŭrigon de la Tero, sed pereantan plenmanon da malfeliĉaj rifuĝintoj.

    La preman silenton rompis la blinda virino.

    — Kie estas ili? — ŝi demandis laŭte. — Ĉu ili vere alflugis?

    — Saluton, — Salli diris responde. Plej malfacile estis diri la unuajn vortojn. La unuan vorton.

    — Kie estas Kazik? — la dika virino diris. — Ĉu al li nenio okazis?

    — Ili restis tie, Luiza, — Dik respondis, — Li resaniĝos, ili promesis.

    — Iliaj vivoj estas eskter danĝero, — Salli diris.

    — Kaj Oleĉjo? Kie estas Oleĉjo? Li foriris en la montaron! — la maljuna maldika virino subite kriis. — Vi devas trovi lin! Bonvolu!

    — Momenton, Irina, — la unubraka maljunulo kun bastono ĉesigis ŝin. — Mi estas Boris, — li daŭrigis. — Ĉi tie mi estas kvazaŭ ĉefo. Mi ŝatus diri al vi dankon, de ĉiuj ni...

    Dik forkuris flanken, malantaŭ sian domon. Li vomis. Neniu rigardis lin.

    Salli salutis ĉiujn laŭvice, ĉiu etendis la manon kaj prezentis sin, eĉ malgrandaj infanoj. Kaj tiu soleneco de la renkontiĝo prezentis ion, rompantan la bildon kun rifuĝintoj. Salli estis ĝoja, ke ŝi ne surmetis la gantojn, kiam ŝi forflugis de la stacio.

    Terura besto kaptis la atenton de Salli — ŝi rekonis en ĝi la monstron, kiun Pavlis mortigis. Ĉirkaŭite de plena grego da similaj, sed malpli grandaj monstretoj, la monstro peze kaj minace kuregis al la grupo de homoj apud la ŝipeto. Salli volis krii, ke la homoj fuĝu, sed unu el la infanoj kuraĝe elpaŝis renkonten al la monstro, akre kriante:

    — Foriru, kaprino! Ne malhelpu al ni, la homoj venis al ni! Foriru, stultulino!

    "Jes, certe, — Salli subite komprenis, — se ili vivas, kaj vivas malfacile, sed restas esti homoj, ili devas bredi la bestojn, viziti la arbaron, kultivi la bedojn. Kaj kion do alian mi atendis?"

    — Se vi ne tre laciĝis, — la unubraka maljunulo diris, — do ni petus vin flugi en la montaron. Tie estas Oleg kaj Sergejev. Ili foriris al "Poluso", por ripari la komunikilon kaj voki vin per radiostacio. Sed en la montaro la vetero estas tre malbona.

* * *

    Post dudek minutoj — ili ne povis perdi tempon — la ŝipeto ree leviĝis. Al Dik estis pli bone, li flugis kun Salli. Li konis la vojon de la setlejo al "Poluso", laŭ kiu ili marŝis la antaŭan fojon.

    Multaj homoj, precipe infanoj, volis flugi en la montaron por Sergejev kaj Oleg, la patrino de Oleg penis puŝiĝi en la ŝipeton, sed Oldulo diris:

    — Irina, haltu. Ili ne bezonas vin. — Li turnis sin al Salli kaj petis: — Revenu baldaŭ.

    Sed li diris tiujn ordinarajn vortojn tre serioze, zorgante ne nur pri sia digno, sed ankaŭ pri la digno de la tuta setlejo. Li staris tre rekte. Per la sola mano li tenis la kapon de la bastono. La infanetoj ĉesis krii kaj salti ĉirkaŭ la ŝipeto. Kaj la patrino de Oleg paŝis malantaŭen.

    — Bone, Boris, — Salli respondis, — ni penos trovi ilin laŭeble plej rapide.

    Kaj kiam la ŝipo leviĝis, Dik diris:

    — Ĉu vi vidas tiujn ruĝajn rokojn? Ni flugu tien. Malantaŭ ili estas groto. Ni tranoktis tie la unuan fojon. Ne hastu, por ke mi ne perdu la vojon.

    La ŝipeto flugis malrapide. Ĝi leviĝis super la intermontejon, en kiu la rojo lirlis en la glaciaj bordoj. En la intermontejo naĝis nebulaj flokoj kaj ĝi estis ŝutita de neĝo. Dik pensis, kiel malfacile al Oleg ĉi tie estis marŝi.

    La ŝipeto venis super la plataĵon. Dik rekonis la lokon, kie li trovis la ladbotelon kun konjako, kaj poste la lokon, kie Tomaso pereis.

    — Ĉi tie Tomaso falis, — li montris. — Oleg estis pikita de neĝa pulo, Tomaso ne lasis lin, kaj mem falis.

    Salli kapjesis, kvankam ŝi unuafoje aŭdis la nomon de Tomaso. Ŝi sciis, ke plurajn fojojn aŭdos tiun historion, kaj Tomaso estos por ŝi konato, same kiel la travivintoj.

    La ŝipeto flugis ĉirkaŭ cent metrojn super la neĝo, Salli mallevis ĝin pli malalten kaj tute malpliigis la rapidon: la ŝipeto mergiĝis en la dikan tavolon de la nubaro, kaj ŝi timis preteratenti la homojn.

    — Ili devas esti pli malproksime, — Dik diris. — Ili jam estas apud "Poluso". Se ili jam atingis "Poluson", do nenio minacas ilin, ĉar ili povas atendi tie.

    Salli apenaŭ ne konfesis al Dik: "Kaj ni volis neniigi "Poluson"". Kiel klarigi la ekziston de instrukcioj al homo, kiun edukis arbaro?

    Post kelkaj pliaj minutoj ili forlasis la nubaron. Ĉi tie la ĉielo estis blua kaj brilis la steloj. Estis videbla ĉrkaŭe ĉio ĝis la horizonto.

    Dik estis trankvila. Li atendis, kiam aperos "Poluso".

    "Poluso" kuŝis en la kaldrono, sama, kia ĝi estis antaŭ jaro.

    La ŝipeto faris la rondon super ĝi. Estis nenie videblaj spuroj de Sergejev kaj Oleg.

    — Eble ili estas en la ŝipo? — Dik diris. — Estas ja malvarme.

    Salli mallevis la ŝipeton apud la luko. La eskalo de Pavliŝ, kiun li facilanime lasis ĉi tie, pendis el la luko. "Estas bone, ke li estas tiom facilanima", — Salli pensis.

    Ili kun Dik ĉirkaŭiris la ŝipon, enrigardis la strirĉelon kaj la provizejon, poste venis en la ĉelon, kie staris la interplaneda ŝipo, ĉar Sergejev kun Oleg povus esti en ĝi, penante ripari la komunikadon.

    Sed ili trovis neniun.

    Ili eliris el "Poluso". Dik estis morna. Ĉirkaŭe regis malica kosma silento.

    — Ĉu ni plu serĉu? — Dik demandis timante, ke Salli tuj diros, ke ŝi laciĝis kaj devas reveni. Oleg kaj Sergejev ja estas fremduloj por ŝi.

    — Momenton. Komence ni raportu al la stacio.

    Salli vokis la stacion kaj diris al Pavliŝ, ke ŝi estis en la setlejo kaj nun estas ĉe "Poluso", sed ne trovis la homojn. Poste ŝi demandis, kiel fartas la infanoj. Dik ridetis — li ne povis nomi Marjanan infano. Tio estas ridinda.

    Pavliŝ diris, ke ĉio estas en ordo kaj aldonis:

    — Revenu ĉi tien rapide. Mi anstataŭos vin.

    — Mi ne laciĝis.

    — Mi havas bioserĉilon. Vi forgesis. Vi ne trovos ilin sen ĝi. Ili povas esti superŝutitaj de neĝo, ili povis perdi la vojon.

    — Vi pravas, — Salli konsentis.

    — Kion li havas? — Dik demandis kun espero.

    — Aparaton, kiu povas trovi organikaĵojn.

    Salli supozis, ke Dik neniam aŭdis la vorton "organikaĵo", kaj komencis serĉi alian anstataŭ ĝi, sed Dik diris:

    — Mi komprenis.

    Kaj li vere komprenis. Vajtkus instruis kemion al ili.

    La ŝipeto abrupte leviĝis super la kaldronon.

    — Sed mi petas vin, — Dik diris, — ke ni flugu ne rekte, sed komence faru la rondon super la montoj.

    — Pavliŝ pravas, bioserĉilo estas utila.

    — Mi scias.

    — Bone, — Salli kapjesis.

    Ŝi konsentis kun Dik. Neniu diris tion laŭte, sed ili ambaŭ komprenis, ke se la homoj perdis la vojon, do en tiu frosto ĉiu minuto povus esti valora. Certe, Klaŭdia sur la loko de Salli neniam konsentus vane perdi la tempon, fari la rondojn super la neĝaj valoj. Ŝi pruvus, ke por la bono de erarvagantoj, ili prefere perdu duonhoron kaj atingu la stacion, kaj poste uzu bioserĉilon. Sed Salli ne estis tiom racia. Kaj ili flugis malsupren, farante grandajn zigzagojn, esplorante la strion, larĝan kelkajn kilometrojn.

    Kaj ili evidentiĝis pravaj.

    Kiam ili jam malleviĝis al la supra limo de la nubaro kaj komprenis, ke ili tamen devos ĉesigi la serĉadon, la akravida Dik rimarkis nigran punkton sur la neĝo malproksime dekstre.

    — Turnu la maŝinon! — li kriis.

    La punkto estis senmova. Ankaŭ Salli rimarkis ĝin kaj tiom abrupte turnis la ŝipeton, ke Dik apenaŭ ne falis el la seĝo.

    La punkto rapide kreskis, kaj ili rimarkis, ke la punkto moviĝas. Ĝi estis stranga senforma bulo, kiu kreskis kaj pligrandiĝis. Nur kiam ili malleviĝis al ĝi. ili komprenis, ke tiu bulo estas du homoj, kiuj iris, falante kaj ree ekstarante, alkroĉinte unu la alian, ĉar ili prezentis kvazaŭ unu estaĵon.

    Kiam la ŝipeto alteriĝis al la neĝo dudek metrojn antaŭ Sergejev kaj Oleg, tiuj ne rimarkis ĝin — ili blindiĝis pro la neĝa brilo. Antaŭ la okuloj de Salli kaj Dik, kiuj elsaltis el la ŝipeto, ili ree falis, kaj kun peno, graŭlante, komencis leviĝi sur la genuojn.

    — Oleg! — Dik kriis, ĵetante sin al la bulo de korpoj, kiuj malrapide moviĝis. — Oleg, mi estas ĉi tie! Ĉu vi aŭdas min? Oleg, tio estas mi! Tio estas ni! Ni venis!

Сайт управляется системой uCoz