Pri vojaĝo per fervojo en Rusio

Ekzistas 2 klasoj de fervojaj vagonoj en Rusio: la kupea kaj tiel nomata "плацкарт" (estu plackarta). En kupeaj vagonoj ĉiuj 4 lokoj havas fermeblan pordon, kuŝbenkoj estas pli longaj kaj la veturo entute estas iom pli komforta ol en plackarto. Se vi havas altan staturon, do mi konsilas al vi veturi per kupea vagono simple pro pli longaj dormobenkoj. Krome en plackartaj vagonoj triono de la lokoj estas tiel nomataj flankaj kaj tute maloportunaj. Bileto por kupea vagono kostas duoble (aŭ je duono) pli ol por la plackarta.

Oni komencas vendi biletojn por trajnoj 45 tagojn antaŭ starto de la trajno. Pli frue tute ne eblas aĉeti nek rezervi biletojn. Se biletoj jam mankas, provu aĉeti bileton 3 tagojn antaŭ forveturo, ĉar 3 tagojn antaŭe oni malrezervas iujn rezervitajn biletojn (mi ne scias detalojn) kaj tiu parto de malrezervataj biletoj estas sufiĉe granda.

En biletvendejo oni demandas vin pri klaso (kupeo, plackarto), tago de starto. Formale vi devas nomi ankaŭ numeron de la trajno, sed preskaŭ ĉiam eblas peti, ke la vendisto mem elektu la oportunan trajnon.

Nepre kunportu vian pasporton! Biletoj ĉi tie estas vendataj nur por konkretaj homoj. Sur la bileto estos printita via nomo kaj numero de via dokumento. Se vi estas eksterlandano kaj venis en Rusion kun vizo, sur la bileto oni printos vian nomon, kiel ĝi estas skribita en via vizo per rusaj literoj. Vendistoj ofte ne povas trovi tiun vizon kaj mem demandas (certe nur ruse) kie estas "traduko" (перевод/perevod) (tiel ili nomas vian nomon per rusaj literoj sur via vizo). Mi ne scias kion ili devas fari, se vi estas civitano de la lando, kies civitanoj ne bezonas vizon por veni en Rusion, sed sur via pasporto via nomo ne estas skribita per rusaj literoj (ekzemple se vi venis ĉi tien el Israelo). Eblas aĉeti bileton laŭ fotokopio de via pasporto (kaj vizo), eble sufiĉas montri nur nomon kaj numeron, sed mi ne certas pri tio. Sed vi nepre devas montri tion por ĉiuj, por kiuj vi aĉetas bileton.


Legu vian bileton:

La unua linio: la unuaj 3 ciferoj (sur la bildo "075"): numero de via trajno. Kvar numeroj poste (sur la bildo "07 09 10 04"): tago, monato, horo kaj minuto de forveturo. La sekva nombro (sur la bildo "05"): numero de via vagono. La sekva litero (sur la bildo "K") - klaso de via vagono ("П" - palckarto "К" - kupeo).

La dua linio: Stacio de via starto-Stacio de alveno (dividitaj per streko).

La tria linio: post la vorto "МЕСТА" estas numero de via loko (sur la bildo 024). Povas okazi (nur se vi veturas de ne la unua stacio de la trajno), ke en tiu loko anstataŭ numero de via loko estos skribita "МЕСТА УКАЗЫВАЕТ ПРОВОДНИК" Tio signifas, ke komputilo ĝuste scias, ke loko tie por vi estas, sed la ĝustan numeron ĝi ne povas indiki. Do aŭ kondukisto de la vagono antaŭ via entrajniĝo diras al vi numeron de via loko aŭ vi mem entrajniĝinte elektas el la liberaj lokoj en la vagono.

La kvina linio: Numero de via dokumento (antaŭata de kodo, signifanta specon de via dokumento) kaj via nomo. Estos utile aĉetinte la bileton tuj kontroli, ĉu la vendisto ne eraris pri tio (Kvankam tio neniam okazis al mi).

El la cetero por vi gravas nur la lastaj vortoj, kio estas skribita post la vorto "ПРИБЫТИЕ". Sur la bildo tio estas la 7a linio ("09.09 В 08.25") sed ŝajnas, ke tio povas esti ankaŭ en la fino de la 6a linio. Tio estas tago, monato, horo kaj minuto de via alveno al via stacio.

Ĉiuj tempoj sur la bileto estas indikitaj laŭ la moskva tempo! Konsideru tion, kiam vi veturos al la stacidomo kaj kiam vi avertos renkontontojn pri via alveno ne pigru aldoni, ke la tempo estas moskva! Eĉ se vi veturas inter 2 urboj de Sibero, situantaj en la sama tempa zono, sur via bileto estos nur la moskva tempo (kaj certe la dato)

Fervojbiletoj en Rusio validas nur por tiu trajno kaj tago, kiu estas printita sur ili.


Numero de via loko

Dormobenkoj en la vagonoj estas duetaĝaj. Se numero de via loko estas para, do vi havos la supran lokon, se ĝi estas nepara, do via loko estas malsupra, sub la loko, kun la numero je 1 pli granda, ol la via.

Por kupeaj vagonoj: la unuaj 4 lokoj (1-4) trovigas en la sama kupeo, apud la eniro en la vagonon, la sekvaj 4 (5-8) - en la sekva, ktp ĝis la lasta (naŭa) kupeo kun la numeroj de lokoj 33-36. Oni diras, ke oni povas vendi bileton por ankoraŭ unu duloka kupeo kun la nuleroj 37 kaj 38, kiu troviĝas antaŭ la unua kupeo, sed mi konas neniun, kiu eĉ iam veturis en tiuj lokoj.

La plackartaj vagonoj, kvankam ne havas pordojn, fermantajn la kupeojn, tamen estas dividitaj en sekciojn. La neflankaj lokoj situas maldekstre de vi, se vi paŝas de la eniro en la vagonon (same maldekstre troviĝas kupeoj en la kupeaj vagonoj) kaj en ĉiu sekcio troviĝas po 4 lokoj same kiel en la kupeaj vagonoj ĝis la loko 36. Se numero de via loko estas pli ol 36, do via loko estas flanka kaj troviĝas dekstre de la vojo en la vagono po du en ĉiu sekcio. La lokoj 37 kaj 38 trovigas en la lasta sekcio kaj 53 kaj 54 - en la unua. Sed nuntempe oni ne vendas biletojn por la lokoj 53-54, do fakte la lastaj lokoj nuntempe estas 51 kaj 52.


En la ĉefa stacidomo trovu la tabulon, montrantran la trajnojn. Orientiĝu laŭ la numero de via trajno, kiu estas skribita sur via bileto en la unua linio. Kiam sur tiu tabulo aperos numero de via kajo, venu al la kajo, trovu vian vagonon kaj entrajniĝu. Entrajniĝonte oni kutime montras siajn biletojn kaj pasportojn al la kondukisto. La kondukisto kontrolas ne nur biletojn, sed ankaŭ ke la datumoj de pasporto koincidu kun la datumoj de la bileto! Kutime poste kondukisto ankoraŭfoje venas al vi kaj jam prenas de vi vian bileton.

Lastatempe kosto de la bileto komencis inkluzivi la koston de la littolaĵo en la trajno. Sed ŝajnas ke eĉ nun tio ne nepras. Ie sur la bileto estas skribite, ĉu vi rajtas je senpaga littolaĵo aŭ ne. Se ne, kondukisto post starto de la trajno venas al vi (por forpreni vian bileton kiel mi jam skribis supre) kaj proponas aĉeti la freŝan littolaĵon. Tio kostas ĉ 30-50 rublojn. Se la littolaĵon vi aĉetis aŭ via bileto inkluzivas ĝin, baldaŭ kondukisto alportos ĝin al vi.

Oni kutime anticipe aĉetas manĝaĵon por ĉiuj tagoj de la trajnvojaĝo. Sed vi povas ankaŭ veni en la restoracian vagonon (mi neniam tion faris) aŭ ĉe la stacioj aĉeti ion freŝan de la homoj, kiuj vendas manĝaĵon por la preterveturantoj (persone mi ofte tion faras, ĉar tiel eblas aĉeti freŝajn varmajn kukojn, berojn, fruktojn, bieron, glaciaĵojn). En la vagono ĉiam devas esti varmega bolaĵo (de la flanko, kie estas eniro en la vagonon se vi iras tien, maldekstre de vi antaŭ la kupeo de kondukistoj situas varma ujo kun bolaĵo). Sed povas okazi, ke la bolaĵo ankoraŭ ne pretas, Kontrolu tion (tie estas termometro, montranta la temperaturon de la akvo). Do vi povas anticpe aĉeti manĝaĵon, eĉ rapidajn nudelojn eblas manĝi en la trajnoj, la akvo estas sufiĉe varma por fari rapidan nudelon (sed ne forgesu kunpreni ankaŭ kuleron!) kaj foje manĝi ankaŭ tion, kion vi aĉetos dum la trajno haltas ĉe diversaj stacioj.

En la rusiaj trajnoj necesejoj simple havas truojn suben. Pro tio estas malpermesite: 1. Uzi la necesejojn, kiam la trajno ne veturas; 2. Uzi la necesejojn proksime de la pli-malpli grandaj urboj. En la malpermesita tempo la kondukisto simple ŝlosas la pordojn de necesejoj. Konsideru tion, se vi planas ekzemple trinki bieron en la trajno. Sur la pordoj de la necesejoj estas skribita la plano de (mal)ŝloso de ĝiaj pordoj. Kutime antaŭ kaj post Moskvo oni ne rajtas uzi la necesejojn (ŝajne) 3 horojn, antaŭ kaj post aliaj grandaj urboj - dum horo. kaj ekzistas sanitaraj zonoj de diversaj ampleksoj ankaŭ ĉirkaŭ malpli grandaj urboj. Konsideru tion, provu kompreni la horaron sur la pordo de necesejo. (kutime tie oni skribas aŭ kiom da tempo apud kiu urbo oni ne uzu la necesejon aŭ ekde kiu stacio ĝis kiu stacio apud kiu urbo oni ne uzu ĝin (tiu stacio ne nepre estas haltata)). La horaro de la trajno (laŭ la moskva tempo) kutime troviĝas apud la kupeo de la kondukistoj (do apud la eniro). Ĉiu vagono nun kutime havas po du necesejojn: unu antaŭ la kupeo de kondukistoj kaj unu post la kupeo (sekcio) kun la numeroj 33-36 (33-38).

Ĉiu vagono ankaŭ havas unu fumejon. Ĝi troviĝas post la vestiblo antaŭ la necesejo post la sekcio (kupeo) 9 (kun la numeroj 33-36 aŭ 33-38 en plackarta vagono).

Al la starta paĝo

Сайт управляется системой uCoz