Pri publika transporto en aliaj urboj

Metroo:

En Rusio ĉiuj metroj estas projektitaj kaj uzatj ege simile. Diferencoj estas nur en la maniero de pripago (Moskvo kontraŭ ĉiuj aliaj urboj), en la prezo kaj en la skemoj.

En Moskvo en la metroaj kasoj vi aĉetas ne ĵetonojn, sed kartonajn kartojn kun magneta strio por kelkaj veturoj.

En Kazano oni uzas ĵetonojn, sed tiuj ĵetonoj validas nur por la tago de aĉeto!

La metrooj fermiĝas: la moskva je la 1:00; la sankt-peterburga je 0:15; la kazana je 23:00; ĉie alie (Novosibirsko, Jekaterinbigo, Samara, Niĵnij Novgorod) je 24:00

Kiel uzi moskvan metroon


Minibusoj

Ĝuste saman specon de transporto, kiel novosibirskaj minibusoj, mi vidis nur en Moskvo kaj Niĵnij Novgorod. Uzado de moskvaj minibusoj neniel diferencis de la novosibirskaj. La minibusojn de Niĵnij Novgorod mi neniam uzis, sed laŭ mia opinio devas ne esti diferencoj, ĉar tio tute koincidas kun la uzado de minibusoj en Sovetunio.

La vorto маршрутка (marŝrutka) estas uzata ankaŭ en multaj siberiaj urboj (Tomsko, Novokuznecko, eble ankoraŭ ie), sed tie ĝi signifas ordinaran komercan buson (kutime de la modelo PAZ).


Municipa transporto

En multaj urboj de Rusio oni uzas municipan transporton same, kiel oni faris tion en Sovetunio. Ŝajnas ke ĉiuj moskvaj (trole)busoj kaj tramoj estas municipaj kaj estas uzataj same, kiel en Sovetunio. Same oni uzas almenaŭ tramojn en Irkutsko kaj plej verŝajne multajn aliajn transportilojn en multaj rusiaj urboj ĝis nun.

Laŭ tiu maniero vi devas anticipe aĉeti biletojn en specialaj butikoj-biletvendejoj, kiuj ofte troviĝas ĉe la haltejoj. Se tiuj butikoj (jam) estas fermitaj aŭ vi ne povas ilin trovi (en Irkutsko mi neniam vidis tiujn butikojn), enbusiĝinte vi devas veni al la ŝoforo kaj aĉeti tiujn biletojn de li (tie estas etaj giĉetoj). Almenaŭ en Moskvo, bileto, aĉetita de ŝoforo kostas iom pli, ol en tiu butiko, sed tio ne estis kutima praktiko en Sovetunio, do mi kredas, ke tio ne ripetiĝas en multaj urboj. La bileton vi devas trui per specialaj truiloj, troviĝantaj en la buso (similajn, sed pli bone aspektantajn truilojn mi vidis en Hungario en kelkaj busoj). Tiu bileto same, kiel en Novosibirsko, validas nur por tiu veturo, elbusiĝinte vi povas forĵeti ĝin.

Almenaŭ en Sovetunio ofte estis diversaj biletoj kaj prezoj por diversaj specoj de transporto. Tio signifas, ke ekzemple en Novosibirsko por uzi tramojn oni devis aĉeti biletojn por tramoj (po 3 kopekoj), por trolebusoj - biletojn por trolebusoj (po 5 kopekoj) kaj por busoj - biletojn por busoj (po 6 kopekoj). Oni ne rajtis veturi per tramo kun porbusa bileto. Estis ankaŭ urboj kun unueca bileto kaj prezo por ĉiuj transportiloj kaj urboj kun unueca bileto por ekzemple tramoj kaj trolebusoj, sed malsama por busoj. Mi ne scias, kiel statas tiu afero nun en diversaj urboj de Rusio. Ŝajnas ke nun en Moskvo biletoj estas unuecaj por ĉiuj transportiloj, sed eble mi ne pravas. Kaj certe en aliaj urboj tio povas okazi, do estu preta al tio!

Al la starta paĝo

Сайт управляется системой uCoz