Kir Buliĉov. Duono de la vivo

    

Duono de la vivo

aŭtoro : Kir Buliĉov

1

    Iom pli supre ol Kalazin, en loko, kie Volgo, barata de la alta maldekstra bordo, fluas laŭ larĝa kruta arko, situas negranda insulo, kovrita per pina arbaro. Tri flankojn de la insulo ĉirkaŭfluas Volgo, kaj la kvaran — rekta kanalo, kiu aperis, kiam en Ugliĉ estis konstruita digo kaj la akvonivelo plialtiĝis. Ekster la insulo, malantaŭ la kanalo, la arbaro daŭriĝas. De la akvo ĝi ŝajnas malhela, densa kaj senlima, sed en realo ĝi ne estas tiom granda kaj densa. Ĝin trapasas vojoj kaj padoj, faritaj el sablo kaj tial ĉiam sekaj, eĉ post abundaj pluvoj.

    Unu el tiaj vojoj etendiĝis inter la rando de la arbaro kaj la sekala kampo kaj finiĝis en la akvo, kontraŭ la insulo. En someraj dimanĉoj, se la vetero estas bona, laŭ tiu vojo buso veturigis ripozantojn al la kanalo. La ripozantoj fiŝkaptis kaj banis sin. Ofte al la bordo ĉe la vojo venis boatoj kaj jaktoj, kaj tiam de la akvo estis videblaj oranĝaj kaj arĝentkoloraj tendoj. Multe pli da turistoj venis en la insulon. Ili opiniis, ke tie eblas trovi izolecon, kaj tial ili pene serĉadis lokon, inter la tendoj, starigitaj antaŭe. Trovinte la lokon, ili kolektis forgesitajn ladvazojn kaj aliajn rubaĵojn, skoldis la antaŭulojn pro la malordo, pro la konvinko, ke malbona trakto de la naturo estas barbareco, kio ne malhelpis al ili mem, forveturante, lasi sur la bordo malplenajn ladvazojn, botelojn kaj paperojn. Vespere la turistoj aranĝis lignojfajrojn kaj trinkis teon, sed, malsame al senboatuloj, kies malavantaĝo estas, ke ili ne povas ĉion forpreni en la dorsosakoj, ili ne kantis kantojn kaj ne tro bruis — plej ofte ili venis tien kun familioj, kun infanoj, katoj, hundoj, provizoj de multaj nutraĵoj kaj primusoj.

    La unubraka forstisto kun morna kripla vizaĝo, kiu havis la kutimon bani sin en la fino de la arbara vojo, ne ofendiĝis pri la turistoj kaj ne timis, ke ili bruligos la arbaron. Li sciis, ke la turistoj estas serioza kaj solida popolo, kaj ili nepre estingos siajn fajrojn per akvo aŭ piedoj.

    La unubraka forstisto demetis sian uniforman jakon kun kverkaj folioj sur kolumo, malbutonumis la pantalonon, lerte demetis la botojn kaj singarde eniris en la akvon, palpante la fundon per la piedo por ne surtreti spliton de botelo aŭ akran ŝtonon. Kiam la akvo estis ĝis lia zono, li haltis, profunde enspiris kaj falis en la akvon. Li naĝis surflanke, remante per la sola brako. Nadeĵda kun Onjo kutime restis sur la bordo. Nadeĵda lavis la manĝilojn, ĉar apud la hejmo de la forstisto, ĉe la alia fino de la vojo, mankis puto. Se ŝi finis sian laboron pli frue, ol la forstisto forlasis la akvon, ŝi sidiĝis sur la ŝtonon kaj atendis lin, rigardante al la akvo kaj al la ceno de lignofajroj sur la alia bordo de la kanalo, kiuj ial rememorigis ŝin pri la nokta urba strato kaj vekis la deziron forveturi en Leningradon aŭ en Moskvon. Kiam Nadeĵda vidis, ke la forstisto revenas, ŝi venis en la akvon ĝisgenue, etendis al li malplenajn sitelojn, kaj li plenigis ilin en pli profunda kaj pura loko.

    Se apude estis turistoj. la forstisto kovris la nudan korpon per la uniforma jako kaj iris al la lignofajroj. Li klopodis ne timigi la homojn kaj konversaciis kun ili trankvile, ĝentile kaj rigardis maldekstren, por ke la cikatro sur lia vango ne estu videbla.

    Sur la revena vojo li haltis, kolektis paperetojn kaj diversajn rubaĵojn kaj portis al la kavo, kiun li ĉiun printempon fosis apud la vojo, kaj kiun uzis neniu krom li.

    Se li ne havis tempon kaj sur la bordo mankis turistoj pro la malĝusta sezono, la unubraka forstisto ne pasis multe da tempo apud la akvo. Li plenigis la sitelojn kaj hastis hejmen. Nadeĵda venadis nur en sabatoj, kaj Onjo, kiu estis ankoraŭ infaneto, timis resti sola vespere.

    Li iris laŭ la elasta rekta vojo, kuŝinta inter rozkoloraj pinaj trunkoj, pli malhelaj ĉe la tero, kie, tra la tavolo de grizaj pingloj, kreskis fungoj kaj mirtelaj arbustetoj.

    La forstisto ne manĝis fungojn, ne ŝatis kaj ne kolektis ilin. Onjo kolektis ilin, kaj, por plezurigi ŝin, la forstisto komencis pekli ilin kaj sekigi en la subtegmento. Kaj poste ili donacis la fungojn al Nadeĵda.

    Onjo estis nevino de la forstisto. Filino de frato-ŝoforo, pereinta antaŭ tri jaroj. Iil ambaŭ, kaj la forstisto, kiu nomiĝis Timofej Fjodoroviĉ, kaj lia frado Nikolaj, devenis de ĉi tiu tereno. Timofej perdis la brakon en la milito kaj dungiĝis en la arbaro, kaj Nikolaj estis pli juna kaj ne trafis en la militon. Timofej restis sola, kaj Nikolaj en kvardek ok edziĝis al Nadeĵda, ĉe ili naskiĝis filino, kaj ili pace kunvivis kun Nadeĵda, sed Nikolaj trafis en akcidenton kaj mortis en hospitalo. Antaŭ la morto de Nikolaj, la forstisto malofte vidis la fraton kaj lian familion, sed, en la unua somero post lia morto. la forstisto ial vizitis la urbon, vizitetis Nadeĵdan kaj invitis ŝin kun la filineto viziti lin en la arbaro. Li sciis, ke al Nadeĵda mankis mono, ŝi ne havis aliajn parencojn kaj laboris en hospitalo kiel flegistino. Do li vokis ŝin viziti lin kaj veturigi la filinon.

    Ekde tiam Nadeĵda ĉiun someron veturigis Onjon al onklo Timofej por monato, aŭ eĉ pli, kaj ŝi mem vizitis ilin en sabatoj, ordigis lian hejmon, balais kaj lavis la plankon kaj klopodis esti utila, ĉar Timofej certe ne prenis monon por Onjo. Kaj la fakto, ke ŝi laboris en lia hejmo anstataŭ ripozi, kaj kolerigis kaj kortuŝis Timofejon.

    Estis jam fino de aŭgusto, la vetero malboniĝis. la noktoj fariĝis malvarmaj kaj malsekaj, la vento blovus de la Ribinska Rezervujo, kvazaŭ el legomkelo. La turistoj disveturis. Estis la lasta somera sabato, post tri tagoj Timofej promesis veturigi Onjon al la lernejo, estis la tempo por ŝi komenci lerni en la unua klaso. Estis la lasta nokto, kiam Nadeĵda dormos en la hejmo de Timofej. Kaj — ĝis la printempo. Eble la forstisto venos en Kalazinon dum la novembraj festoj, kaj eble li ne vidos ilin ĝis la nova jaro.

    Nadeĵda lavis la manĝilojn. Sur la sablo kuŝis peco de sapo por krudaj lavoj. Nadeĵda lavis la tasojn kaj la telerojn, kiuj aperis post la taga kaj la vespera manĝoj, ŝi frotis per la ĉifonon la sapon, kaj poste — la manĝilojn, enirinte en la akvon ĝismaleole. Poste ŝi lavis ĉiun manĝilon per nura akvo. Onjo frostiĝis kaj forkuris ien en la arbustojn, serĉante kantarelojn. La forstisto sidis sur la ŝtono, surmetinte la jakon. Li ne volis naĝi, sed ankaŭ ne volis iri hejmen.

    Lavante la tasojn, Nadeĵda klinis sin, kaj la forstisto vidis ŝian sunbruniĝintajn, fortajn kaj ankoraŭ tre junajn krurojn, kaj li ĝenis sin pro tio, ke li ne povas paroli kun Nadeĵda, por ke tiu restu kun li por ĉiam. Al li estus pli facile, se Nikolaj neniam ekzistus, kaj tial la forstisto klopodis rigardi preter Nadeĵda, al la griza krepuska akvo, al la nigra barilo de la arbaro sur la insulo kaj al la sola lumeto de lignofajro sur la kontraŭa bordo. La lignofajron faris ne turistoj, sed fiŝkaptistoj, lokaj.

    Sed ankaŭ Nadeĵda sin sentis ĝene en tiu vespero, kvazaŭ atendante ion, kaj, kiam la rigardo de la forstisto revenis al ŝi, ŝi rektigis sin kaj kaŝis tufon de la rektaj blondaj haroj sub la kaptukon, blankan kun ruĝaj rondoj. Dum la somero la haroj fariĝis pli helaj ol la haŭto — ili senkoloriĝis, kaj pro la sunbruniĝo ankaŭ la dentoj kaj la okuloj ŝajnis pli blankaj. Precipe nun. Timofej forigis la rigardon — Nadeĵda rigardis lin iel tro sincere, kiel oni ne rajtis rigardi lin, ĉar li estis malbela, ĉar li estis invalido, kaj ankaŭ li estis pliaĝa frato de ŝia pereinta edzo, kaj tial li volis, ke Nadeĵda restu ĉi tie.

    Kaj ŝi staris kaj rigardis lin. Kaj li ne povis ne vidi ŝin, eĉ forturninte la okulojn. Ŝiaj mamoj estis negrandaj, la talio — gracia kaj la kolo — longa. Kaj la kruroj estis fortaj kaj pezaj. Kaj la brakoj estis fortaj kaj dikaj. En la krepusko ŝiaj okuloj brilis — la okulblankoj ŝajnis helbluaj. Timofej nevole respondis al ŝia rigardo, kaj la dolĉa doloro, aperinte en la ŝultro, ekfluis al la brusto kaj venis al la gorĝo atendante tion, kio povas kaj devas okazi hodiaŭ.

    Timofej ne povis forigi la rigardon de Nadeĵda, kaj kiam ŝiaj lipoj ekmoviĝis, li ektimis aperontajn vortojn kaj la sonon de ŝia voĉo.

    — Vi, Timĉjo, iru hejmen, kunprenu Onjon, ŝi frostiĝis. Mi venos baldaŭ. — Nadeĵda diris.

    Timofej tuj levis sin kun malpeziĝo, plena je dankemo al Nadeĵda, ĉar ŝi trovis tiujn sensignifajn, sed bonajn kaj necesajn vortojn.

    Li vokis Onjon kaj direktis sin al la hejmo. Kaj Nadeĵda restis por finlavi la manĝilojn.

2

    Dag oportune sidiĝis en la trivitan fotelon, metis sur la tablon la liston kaj legis ĝin laŭte, markante la liniojn per la ungo. Li iom fermetis la okulojn — la vidado komencis malakriĝi, kvankam li mem ne komprenis tion, aŭ pli ĝuste, ne permesis al si kompreni.

    — Ĉu vi prenis rezervan radiostacion?

    — Jes, Pavliŝ respondis.

    — Kaj pri la dua tendo?

    — Vi komence finlegu. Sato, ĉi vi ne havas nigran fadenfaskon?

    — Ne. Ne plu.

    — Prenu ankaŭ la trian tendon, — Dag diris.

    — Ne necesas.

    — Kaj prenu ankaŭ la duan generatoron.

    — Jen ĝi, la punkto dudek tri.

    — Ĝuste, Kiom da gasboteloj vi kunprenas?

    — Sufiĉas.

    — Densigita lakto? Dentobroso?

    — Ĉu vi sendas min en turistan marŝadon?

    — Prenu la kompoton. Ni ne bezonas.

    — Mi vizitos vin, se mi deziros kompoton.

    — Estos ne tre facile viziti nin.

    — Mi ŝercas, — Pavliŝ diris. — Mi ne planas viziti vin.

    — Nu, laŭ via gusto, — Dag diris.

    Li rigardis al la ekrano. La robotoj rampis sur la kabloj kvazaŭ sur la herberoj.

    — Ĉi vi hodiaŭ transloĝiĝos? — Dag demandis.

    Dag hastis hejmen. Ili perdis jam du tagojn, preparante la predon por transportado. Kaj du pliajn semajnojn por bremsado kaj manovrado.

    Sato venis en la ŝipkomandejon kaj diris, ke la ŝipeto estas preta kaj ŝarĝita.

    — Ĉu laŭ la listo? — Dag demandis.

    — Laŭ la listo. Pavliŝ donis kopion al mi.

    — Tio estas bona. — Dag diris. — Aldonu ankaŭ la trian tendon.

    — Mi jam aldonis, — Sato diris. — Ni havas rezervajn tendojn. Tutegale ili estas senutilaj por ni.

    — Sur via loko, — Dag diris, — mi komencus transloĝiĝi tuj.

    — Mi pretas, — Pavliŝ diris. Dag estis prava. Li prefere tuj transloĝiĝu kaj se io estos malĝusta, do nun estas facile reveni al la ŝipo kaj preni la forgesitajn aĵojn.

    Li devas pasigi kelkajn semajnojn en nedirektebla mortinta ŝipo, forlasita de siaj mastroj en nekonata tempo kaj pro nekonata kaŭzo, kiu flugis sencele kvazaŭ fantomŝipo kaj kiu, se ili ne renkontus ĝin, milionojn da jaroj estus falanta en la nigran vakuon de la kosmo, ĝis ĝi estos altirita de iu stelo aŭ planedo, aŭ ĝis ĝi frakasiĝos, koliziinte kun meteorito.

    La galaksia sektoro, tra kiu ili revenis, estis malplena, troviĝis flanke de la konataj vojoj, kaj la ŝipoj vizitis malofte ĝin. Ĝi estis ekstrema, preskaŭ neeebla trovaĵo. Nedirektebla, forlasita de la ŝipanaro, sed nedifektita kosmoŝipo.

    Dag taksis, ke se treni la predon per kablo, do fuelo ne sufiĉos ĝis la eksteraj bazejoj. Certe, se forĵeti ester la ŝelon la ŝarĝon kaj sendi al la malpleno preskaŭ ĉion, pro kio iii dum dudek monatoj ne vidis la homajn vizaĝojn (la propraj ne enkalkulendas).

    Kaj iu el la triopo devas veni sur la teritorion de la predo, por subteni la komunikadon kaj rigardi, ke ĝi kondutu dece. Pavliŝ konsentis.

    — Mi iras, — Pavliŝ diris. — Mi starigos la tendon kaj kontrolos la komunikadon.

    — Estu singarda, — Dag diris, subite emociiĝinte, — Se io...

    — Gravas, ne perdu, — Pavliŝ respondis.

    Pavliŝ por minuto vizitetis sian kajuton por rigardi, ĉu li ne forgesis ion, kaj ankaŭ por adiaŭi la malvastan kaj jam maloportunan loĝejon, en kiu li pasigis multajn monatojn, kaj kiun li adiaŭis pli frue, ol li supozis. Kaj pro tio li eksentis sentimentalan kulpon antaŭ la malplenaj muroj, konataj ĝis la lasta nito.

    Sato lerte venigis la ŝipeton al la ŝarĝa luko de la mortinta ŝipo. Estis facile kompreni, ke iam tie estis savboato. Nun ĝi tie forestas. Nur iu mekanika aparato briletis flanke.

    Puŝante la pakaĵon kun la tendoj kaj la gasboteloj, Pavliŝ direktis sin laŭ la larĝa koridoro al la kajuto tuj ĉe la regpupitro. Tie li decidis ekloĝi. La formo kaj la amplekso de la ejo sugestis, ke ĝiaj loĝantoj estis malpli altaj ol la homoj, sed eble pli pezaj. Verdire en la kajuto mankis ia meblo, laŭ kiu eblus juĝi, kiaj estia la mastroj de la ŝipo. Eble ĝi estis ne kajuto, sed deponejo. La teranoj ne sukcesis bone esplori la ŝipon. Tion faros Pavliŝ. La ŝipo estis granda kaj la esplorado promesis esti interesa.

    Ili devis fondi la neston. Sato helpis aranĝi la tendon. La transiran ĉelon ili instalis ĉe la pordo kaj kontrolis, ĉu la tendo rapide pleniĝas per aero. Ĉio estis en ordo. Nun Pavliŝ havis hejmon, kie li povos loĝi sen skafandrpo. Tamen la skafandro utilos por promenoj. Dum Pavliŝ dismetis siajn aĵojn en la kajuto, Sato aranĝis elektron kaj kontrolis la radiostacion. Eblis pensi, ke li mem intencas loĝi ĉi tie...

    Ili akcelis la ŝipojn ĉirkaŭ ses horojn. Dag timis pri la fortikeco de la trenkablo. Fine de la akcelo Pavliŝ venis al la regpupitro de la ŝipo kaj rigardis apudflugantajn arĝentajn cilinfrojn (ŝarĝojn, forĵetitajn en la kosmon) ĉiam plu postiĝis, kvazaŭ adiaŭantoj de la fervojkajo. La akcelgravito jam estis tolerebla, kaj li decidis okipiĝi pri sia afero.

    La regpupitro donis malmulte da informoj.

    Ĝi prezentis strangan vidaĵon. Same kiel la tuta stirejo. Ĝin vizitis huligano. Pli ĝuste, tion faris ne huligano, sed junaĝa radioamatoro, kiu ricevis multekostan kaj komplikan ludilon por vicpecoj. Do li faris el ĝi kristalricevilon, uzinte transistorojn kiel najlojn, farinte apogilon el mikrocirkvittabuloj, kaj uzinte kiel tapeton platenajn foliojn, nebezonatajn de lia vidpunkto, por kovri la murojn de sia subtegmeto. Eblis supozi — Dag jam supozis tion, kiam ili unuafoje trafis ĉi tien, — ke antaŭe la stirado de la ŝipo estis plene aŭtomata. Sed poste iu kun certa familiareco forŝiris kovrilojn kaj kapotojn, kurte kontaktis cirkvitojn, kiuj devas ne esti kontaktitaj, — do, faris ĉion eblan, por transformi kronometron en prahorloĝon. Tia vivisekcio produktis tro da superfluaj detaloj, eĉ de imponaj ampleksoj. La ŝercanto disĵetis ilin sur la planko, kvazaŭ li hastis fini la perturbon kaj kaŝi sin pli frue, ol la gepatroj revenos.

    Estis mirinde, ke nenie li vidis eĉ unu seĝon, fotelon, aŭ ion similan al tiuj objektoj. La mastroj verŝajne ne sciis, kio estas seĝo kaj sidis ekzemple surplanke. Aŭ simple ruliĝis kiel pilkoplantoj. Pavliŝ kunprenis kameraon kaj klopodis filmi ĉion, kion li povis. Por ekstrema okazo. Se io okazos al li, la filmoj povos konserviĝi. La helma lanterno iomete zumis, kaj pro ĝi la silento ŝajnis absoluta. Estis tiom sensone, ke Pavliŝ komencis imagi susurajn paŝojn kaj flustrojn. Li ekhavis la deziron paŝi piedpinte, kvazaŭ li povus iun veki. Li sciis, ke ĉi tie li trovos neniun por veki, kaj volis malŝalti la helmofonon, sed haltigis sin. Se en la sensona ŝipo aperos sono, bruo, voĉo, do prefere li aŭdu ĝin.

    Pro tiu nekredebla eventualeco Pavliŝ eksentis sin tute malagrable kaj kaptis sin je la absurda gesto — li kuŝis la manon sur la tenilon de la blastro.

    — Atavismo. — li diris.

    Evidentiĝis, ke li diris tion laŭte. Ĉar en al helmofono aperis la voĉo de Dag.

    — Pri kio vi?

    — Mi kutimas, ke ni ĉiam estas kune, — Pavliŝ diris. — Malagrable.

    Pavliŝ vidis sin deflanke: malgrana hometo en brila skafandro, skarabeto en grandega vazo, plena je rubaĵoj.

    La koridoro, kiu preterpasis lian kajuton, finiĝis en ronda malplena ejo. Pavliŝ puŝis sin de la luko kaj per du saltoj atingis tiun ejon. Malantaŭ ĝi komenciĝis sama koridoro. Kaj la muroj kaj la planko ĉie estis de la sama blua koloro, iom blanketa, kvazaŭ perdinta la koloron pro la suno. La lumo de la helma lanterno ĵetis larĝan radion, kaj la muroj spegulis ĝin. La koridoro antaŭe kurbiĝis, kaj Pavliŝ markis ĝin en la plano. Dume la plano de la ŝipo prezentis elipson, en kies antaŭa parto estis signita ŝarĝa luko kaj hangaro de forfluginta ŝipeto aŭ savraketo, regpupitro, koridoro, kondukanta de la regpupitro al la ronda halo kaj tri pliaj koridoroj, kondukantaj al la regpupitro. Oni sciis, kie situis la movaparatoj, sed dume ne signis ilin sur la plano. Estis sufiĉe da tempo por ĉion senhaste pririgardi.

    Post ĉirkaŭ cent paŝoj la koridoro finiĝis per dounfermita luko. Apud ĝi kuŝis io blanka kaj plata. Pavliŝ malrapide proksimiĝis al la blankaĵo kaj klinis la kapon por pli bone prilumi ĝin. Ĝi evidentiĝis ordinara ĉifono. Blanka ĉifono, facile rompebla en la vakuo. Pavliŝ levis la piedon super ĝi por transpaŝi ĝin, sed verŝajne li hazarde tuŝis ĝin, kaj la ĉifono disiĝis en polvon.

    — Domaĝe, — li diris.

    — Kio okazis? — Dag demandis.

    — Okupiĝu pri viaj aferoj, — Pavliŝ diris. — Alie mi tute malŝaltos la komunikadon.

    — Eĉ ne pensu. Mi tuj venos por vi. Ne forgesu pri la plano.

    — Mi ne forgesis, — Pavliŝ diris, signante la lukon sur la plano.

    Malantaŭ la luko la koridoro iĝis pli larĝa, kaj ĝiaj branĉoj disforkiĝis en ĉiujn flankojn. Sed Pavliŝ dume eĉ ne signis ilin. Li elektis la plej larĝan centran vojon. Ĝi kondukis lin al plia luko, firme fermita.

    — Sufiĉas por hodiaŭ, — Pavliŝ diris.

    Dag silentis.

    — Kial vi silentas? — Pavliŝ demandis.

    — Mi ne malhelpas vin konversacii kun vi mem.

    — Dankon. Mi venis al fermita luko.

    — Ne hastu malfermi, — Dag diris.

    Pavliŝ prilumis la muron ĉirkaŭ la luko, rimarkis elstarantan kvadraton kaj tuŝis ĝin per la ganto.

    La luko facile venis flanken, kaj Pavliŝ premis sin al la muro, sed nenio okazis.

    Subite li eksentis, ke iu staras malantaŭ li. Pavliŝ rapide returnis sin, ĵetis la luman radion en la koridoron. Malplene. La nervoj trompis lin. Li nenion diris al Dag kaj paŝis trans la lukon.

    Pavliŝ trovis sin en vasta halo, laŭlonge de kies muroj pendis bretoj, sur kelkaj el kiuj staris kestoj. Li enrigardis unu el ili. La kesto estis trione plena je polvo. Ne estis eble kompreni, kio estis en ĝi antaŭe.

    En la malproksima angulo de la halo la lanterno per la radio kaptis plian blankan ĉifonon. Pavliŝ decidis ne veni al ĝi. Li prefere poste prenu konservilon, sur la Tero oni tre interesiĝos, el kio ili faris ŝtofon. Sed kiam Pavliŝ jam forigis flanken la helman radion, al li subite ekŝajnis, ke sur la ŝifono estas io desegnita. Eble, tio nur ŝajnas al li? Li faris paŝon en tiun direkton. La nigra skribaĵo estis klare videbla. Pavliŝ klinis sin kaj kaŭriĝis.

    "Mi estas Nadeĵda" — estis skribaĵo sur la ĉifono. Ruslingva.

    Pavliŝ perdis la ekvilibron, kaj lia mano tuŝis la ĉifonon. La ĉifono polviĝis. Malaperis. Kune kun la skribaĵo.

    — Mi estas Nadeĵda, — Pavliŝ ripetis.

    — Kio? — Dag demandis.

    — Ĉi tie estis skribite: "Mi estas Nadeĵda", — Pavliŝ diris.

    — Kie do?

    — Jam ne plu, — Pavliŝ diris. — Mi tuŝis ĝin kaj ĝi malaperis.

    — Slava, — Dag mallaŭte diris. — Trankviliĝu.

    — Mi estas absolute trankvila, — Pavliŝ diris.

3

    Antaŭ tiu momento, la ŝipo por Pavliŝ estis fantomo, kies realeco estis limigita, kvazaŭ ĝi estus difinita en la regularo de la ludo. Li similis al inteligenta muso en laboratoria labirinto, sed malsame al la vera muso, Pavliŝ sciis, ke la labirinto ne estas senfina, kaj ĝi en iu certa maniero moviĝas en la kosma spaco direkte al la suna sistemo.

    La polviĝinta skribaĵo malkongruis kun la regularo, ĉar ĝi en nenia fabela maniero povus trafi ĉi tien, do ĝi permesis la solan racian konkludon: ĝi ne ekzistis. Dag decidis tiel. Ankaŭ Pavliŝ decidus tiel, se li estus sur lia loko. Sed Pavliŝ ne povis interŝanĝi la lokojn kun Dag.

    — Ĉu ĝuste Nadeĵda? — Dag demandis.

    — Jes, — Pavliŝ respondis.

    — Slava, pensu, — Dag diris. — Vi estas fiziologo. Vi scias. Eble mi prefere anstataŭigu vin? Aŭ la ŝipo restu tute senprizorga?

    — La tuto estas en ordo, — Pavliŝ diris. — Ne zorgu. Mi volas preni konservilon.

    — Por kio?

    — Por konservi novan skribaĵon, se mi trovos ĝin.

    Sekvante la mallongan vojon al sia kajuto kaj prenante konservilon el la kesto kun multaj utilaĵoj, kiujn prudenta Sato donis al li, Pavliŝ ĉiam penis rememori tiun ĉifonon aŭ paperan folion kun la skribaĵo. Sed ĝi ne aperis en la memoro. Kiel la vizaĝo de amata virino: vi penas rememori ĝin, sed la memoro montras la detalojn nur malkoherajn, etajn, tute ne kontentigajn por vi: hartufon super la orelo, sulketon sur la frunto. En la tempo, kiam Pavliŝ jam estis reveninta en la ĉelon, kie la plenmano da blanka polvo atendis lin (li jam komencis timi, ke ĝi estos malaperinta), la certeco pri la skribaĵo ekŝanceliĝis. La racio penis defendi lin kontraŭ mirakloj.

    — Kion vi faras? — Dag demandis.

    — Mi serĉas lukon, — Pavliŝ diris. — Por iri plu.

    — Kaj kiel ĝi estis skribita? — Dag demandis.

    — En la rusa.

    — Kaj la skribmaniero? Per kiaj literoj?

    — Literoj? La literoj estis grandaj, rektaj.

    Li trovis la lukon. Ĝi facile malfermiĝis. Malantaŭ ĝi estis stranga ejo, dividita per vandoj en ĉelojn de malsamaj formoj kaj grandecoj. Iuj estis vitritaj, la aliaj estis dividitaj de la koridoro per maldika drata krado. Meze de la koridoro staris duonsfero ĉirkaŭ sesdek centimetrojn diametre, simila la granda testudo. Pavliŝ tuŝis ĝin, kaj la duonsfero surprize leĝere ekruliĝis laŭ la koridoro, kvazaŭ sub ĝi kaŝiĝus bone lubrikitaj radetoj, koliziis kontraŭ la muro kaj senmoviĝis. La lanterna radio en la mallumo aperigis niĉojn kaj kaŝajn angulojn, sed ili ĉiuj estis malplenaj. Jen estas amaso da ŝtonoj, jen lignaĵoj. Kaj kiam Pavliŝ rigardis pli atente, la lignaĵoj evidentiĝis similaj al restaĵoj de iu granda insekto. Pavliŝ estis paŝanta malrapide, ĉiuminute raportante al la ŝipo pri sia progreso.

    — Jen kia novaĵo, — li aŭdis la voĉon de Dag. — Eblas aserti, ke la ŝipo estis forlasita antaŭ ĉirkaŭ kvardek jaroj.

    — Eble tridek?

    — Kaj eble kvindek. La Cerbo donis la unuajn taksojn.

    — Ne klopodu. — Pavliŝ diris. — Eĉ antaŭ tridek jaroj ni ankoraŭ ne povis lasi la sistemon.

    — Mi scias, — Dag respondis. — Sed mi plu rekontrolos. Certe se tio ne estis viaj halucinoj.

    Sed mankis la senco en la rekontrolo. Ili bonege sciis, ke la ŝipo, kiun ili trovis, estis iranta ne de la Suno. Ĝi dum kelkaj jaroj proksimiĝis al ĝi, kaj pli frue devis malproksimiĝi. Kaj antaŭ kvardek kaj kvindek jaroj la homoj nur penis loĝigi Marson kaj atingis Plutonon. Kaj tie, malantaŭ Plutono, situis kosmo, nekonata, kiel la transmaraj teroj por la antikvaj homoj. Kaj en tiu kosmo neniu kapablis paroli kaj skribi ruse...

    Pavliŝ venis al la sekva etaĝo kaj penis kompreni la labirinton de koridoroj, niĉoj kaj keloj. Post duonhoro li diris:

    — Ili estis rubkolektantoj.

    — Kaj kio pri Nadeĵda?

    — Dume nenio.

    Eble li simple ne rimarkis la spurojn de Nadeĵda, preterpasante ilin. Eĉ sur la Tero, tuj lasinte la kutiman mondon de aerodromoj kaj de grandaj urboj, oni perdas la kapablon kaj la rajton juĝi pri la vera signifo de trafitaj aĵoj kaj fenomenoj. Kaj eĉ pli nekomprenebla estis la senco de la aĵoj de la fremda ŝipo. La senco de la duonsferoj, kiuj vigle ruliĝis for de la piedoj, la senco de la niĉoj, plenaj je diversaj aparatoj, kies funkcio estis nekomprenebla, la senco de la retoj de la kabloj kaj tuboj, la senco de la helaj makuloj sur la muroj kaj de la kradoj sur la plafono, de la sekcioj de glita planko kaj de la krevintaj membranoj. Pavliŝ plu ne povis kompreni, kiaj estis mastroj de la ŝipo, — li trafis jen en la ejon, loĝitan de gigantoj, jen antaŭ la kelon, destinitan por gnomoj, jen al la glaciiĝinta baseno, kaj al li ŝajnis oblongaj korpoj, enfrostiĝintaj en la malklara glacio. Poste li trovis sin en vasta halo, kies kontraŭa muro prezentis iun maŝinon, plenan je ekranoj, kaj la butonaj vicoj sur ĝi estis kaj tuj ĉe la planko kaj apud la plafono, kvin metrojn super la kapo.

    Tiu mallogikeco de la ĉirkaŭajo estis incita, ĉar ĝi neniel permesis krei almenaŭ ian hipotezon, kiu klarigus la faktojn — ĝuste tion postulis la cerbo, laciĝinta pro la vagado en la labirintoj.

    Malantaŭ maldensa krado (Pavliŝ povus enŝovi sin inter la stangoj) estis nigra maso, sekigita de la vakuo. Plej verŝajne, iam ĝi estis viva estaĵo de la elefanta grandeco, povas esti, ke eĉ unu el la kosmonaŭtoj. Sed la krado izolis lin de la koridoro. Estas dubinde, ke estis la bezono gardi sin de ĝi. Por momento aperis bela versio: tiu kosmonaŭto estis punita, enkarcerigita. Jes, estis prizono en la ŝipo. Kaj kiam necesis urĝe forlasi la ŝipon, oni forgesis pri li, aŭ ne volis kunpreni lin.

    Pavliŝ diris tion al Dag, sed tiu malkonsentis:

    — La savboato estis destinita por multe malpli grandaj estaĵoj. Vi ja vidis ĝian ejon.

    Dag pravis.

    Sur la planko, apud la nigra maso, kuŝis malplena ronda ujo, ĉirkaŭ dek kvin centimetrojn en la diametro.

    Kaj post plia duonhoro, en la sekva koridoro, post malfermita, sed ne ŝlosita luko, Pavliŝ trovis kajuton, en kiu loĝis Nadeĵda.

    Li ne eniris en ĝin. Li haltis ĉe la sojlo, rigardante la liton, sur kiu estis ordeme sternita griza ŝtofo. Li rigardis la ĵetitan sur la planko malnovan eluzitan kaptukon kun rozkolora ornamo, la breton, sur kiu estis taso kun forrompita tenilo. Poste, dum la revenoj en tiun ĉambron, li ĉiufoje rimarkis ĉiam pli da aĵoj, apartenintaj al Nadeĵda, kaj li trovis ŝiajn spurojn el la aliaj ejoj de la ŝipo. Sed tiam, la unuan fojon, lin impresis nur la rozkolora ornamo sur la kaptuko kaj la taso sen tenilo. Ĉar ĉio ĉi estis multe pli neebla, ol miloj da nekonataj maŝinoj kaj aparatoj.

    — La tuto estas en ordo, — Pavliŝ diris. Li ŝaltis la konservilon por konservi ĉion en la kajuto tia, kia ĝi estis en la momento, antaŭ lia apero.

    — Pri kio vi? — Dag demandis.

    — Mi trovis Nadeĵdan.

    — Kion?

    — Ne, ne ŝin. Mi trovis, kie ŝi loĝis.

    — Ĉu vi ne ŝercas?

    — Tute ne. Jen ŝia taso. Kaj ŝi forgesis ankaŭ la kaptukon.

    — Mi kredas, ke vi ne freneziĝis, — Dag diris, — tamen mi ne povas kredi tion.

    — Ankaŭ mi ne kredas.

    — Imagu, — Dag diris, — ke ni elŝipiĝis sur la luno kaj vidas tie sidantan knabinon. Ŝi sidas kaj, ekzemple, brodas.

    — Jes, simile, — Pavliŝ konsentis. — Sed ĉi tie estas ŝia taso kun forrompita tenilo.

    — Kaj kie estas Nadeĵda? — Sato demandis.

    — Mi ne scias, — Pavliŝ respondis. — Ŝi forestas ĉi tie ekde longe.

    — Kaj kio alia? — Dag demandis. — Bonvolu diri ion. Kia ŝi estis?

    — Ŝi estis bela, — Sato diris.

    — Certe, — Pavliŝ konsentis. — Tre bela.

    Kaj en tiu momento Pavliŝ rimarkis malantaŭ la lito malgrandan keston, plenan je uzaĵoj. Ŝajnis, ke Nadeĵda preparis ĝin por longa vojo, sed io devigis ŝin lasi ĝin kaj foriri kun malplenaj manoj.

    Pavliŝ ŝprucis la uzaĵojn per la konservilo kaj metis ilin sur la liton. En la kesto estis jupo, kudrita el plastiko per maldikaj nilonaj fadenoj, sako kun truoj por la kapo kaj la brakoj, ŝalo aŭ mantelo, plektita el diverskoloraj kabloj.

    — Ŝi longe loĝis ĉi tie, — Pavliŝ diris.

    Sur la fundo de la kesto estis stako da kvadrataj paperaj folioj, plenaj je skribaĵoj per akurata, tre oblikva skribmaniero. Kaj Pavliŝ devigis sin legi nenion, skribitan sur ili, antaŭ li ŝprucis ilin per la konservilo, fiksis ilin kaj konvinkiĝis, ke ili ne polviĝos pro liaj fingroj. Kaj li komencis legi ilin nur reveninte en sian kajuton, kie li povis demeti la skafandron, kuŝiĝi sur la aermatracon kaj ŝalti la lumon je plena forto.

    — Legu laŭte, — Dag petis, sed Pavliŝ rifuzis. Li tre laciĝis. Li promesis, ke li nepre laŭtlegos por ili la plej interesajn lokojn, sed komence li rigardos tion mem, silente. Kaj Dag ne kontraŭis.

4

    — "Mi trovis tiun paperon antaŭ du monatoj, sed ne povis elpensi, per kio mi skribu sur ĝi. Kaj nur hieraŭ mi komprenis, ke tute apude, en la ĉambro, kiun observas stultulĉjo, estas kolektitaj ŝtonoj, similaj al grafito. Mi akrigis unu el ili. Kaj nun mi povas skribi". (Sekvatage Pavliŝ en la kajuto de Nadeĵda rimarkis longajn vicojn da grataĵoj kaj komprenis, kiel ŝi kalkulis la tagojn.)

    — "Mi jam delonge volas teni taglibron, ĉar mi volas esperi, ke iam, eĉ se mi ne ĝisvivos tiun belan momenton, mi estos trovita. Ĉar oni ja ne povas vivi tute sen ia espero. Iam mi bedaŭras, ke mi ne estas dikredantino, ĉar mi povus esperi je la dio kaj pensi, ke ĉio ĉi estas dia elprovo".

    La folio finiĝis per tio. Pavliŝ komprenis, ke la folioj en la stako estas ordigitaj, sed el tio ne sekvas, ke Nadeĵda skribis en la taglibro ĉiutage. Plej verŝajne, iam pasis pluraj semajnoj, antaŭ ol ŝi komencis ree skribi.

    — "Hodiaŭ ili svarmas. Fariĝis pli malpeze. Mi denove tusis. La aero ĉi tie tamen estas ia malviva. Eble la homo povas alkutimiĝi al ĉio, eĉ al mallibero. Sed plej malfacilas esti sola. Mi komencis paroli laŭte. Komence mi ĝenis min, ŝajnis, ke iu povus subaŭskulti min. Sed nun mi ankaŭ kantas. Mi devas skribi, kiel ĉio ĉi okazis al mi, estas terure eĉ pensi, se iu trafos en mian situacion. Sed hodiaŭ estas malpeze, kaj kiam mi iris al la ĝardeno, mi tiom laciĝis dum la vojo, ke mi eĉ sidiĝis ĉe la muro kaj la stultulĉjoj alportis min reen apenaŭ viva".

    Post ĉirkaŭ du tagoj Pavliŝ trovis tion, kion Nadeĵda nomis ĝardeno. Ĝi estis granda hidroponejo kaj io, simila al botanika ĝardeno.

    — "Mi skribas nun, ĉar mi tutegale povas iri nenien, kaj la stultulĉjoj ne permesos al mi iri. Verŝajne, baldaŭ okazos plimultiĝo de nia kompanio. Sed mi ne scias, ĉu mi vidos..."

    La skribmaniero de la tria folio estis pli akurata kaj la literoj estis pli malgrandaj. Nadeĵda ŝparis la paperon.

    — "Se iam la homoj venos ĉi tien, ili sciu pri mi jenon: Mia nomo estas Sidorova Nadeĵda Matvejevna. Mi naskiĝis en 1923 en la Jaroslavla provinco, en la vilaĝo Gorodiŝe. Mi finis mezlernejon en la vilaĝo, kaj poste mi planis studi en instituto, sed mia patro, Matvej Stepanoviĉ, mortis, kaj al la patrino estis malfacile sola labori en la kolĥozo kaj mastrumi hejme. Tial mi komencis labori en la kolĥozo, kvankam mi ne perdis la esperon ricevi plian kleron. Kiam miaj fratinoj, Vera kaj Valentina, plenkreskis, mi tamen plenumis mian revon kaj komencis studi en medicina lernejo en Jaroslavlo, kiun mi finis en 1942, post kio mi estis rekrutita en la armeon kaj la tutan militon mi pasigis en hospitaloj kiel flegistino. Post la fino de la milito mi revenis en Gorodiŝen kaj komencis labori en la tiea hospitalo en la sama posteno. Mi edziniĝis en 1948 kaj ni transloĝiĝis al Kalazin, kaj en la sekva tago mi naskis filinon, Onjon, tamen mia edzo, Nikolaj Ivanov, ŝoforo, mortis en 1953 post trafikakcidento, kaj ni kun Onjo restis solaj".

    Pavliŝ sidis sur la planko, en la angulo de la kelo, tegita per blanka tolo. La aŭtobiografion de Nadeĵda li legis laŭte. La skribmaniero estis komprenebla — ŝi skribis per belaj, rondaj, tre oblikvaj literoj, nur en kelkaj lokoj la grafito malgluiĝis, kaj Pavliŝ turnis la folion flanken al la lumo por legi la literojn laŭ la kavetoj, restintaj sur la folio. Li demetis la folion kaj zorge prenis la sekvan, esperante trovi daŭrigon sur ĝi.

    — Do en la kvindek tria ŝi havis tridek jarojn, — Sato diris.

    — Legu plu, — Dag diris.

    — Ĉi tie temas pri alio, — Pavliŝ diris. — Mi legos pense.

    — Legu laŭte tuj, — Dag ofendiĝis. Kaj Pavliŝ subite komprenis, ke jam tre longe Dag ne enviis lin, kaj ke ili entute tre longe ne enviis unu la alian.

    — "Hodiaŭ estis venigitaj novuloj. Ili estis loĝigitaj en la malsupra etaĝo, malantaŭ la malplenaj kaĝoj. Mi ne sukcesis ekscii, kiom da novuloj entute aperis, sed al mi ŝajnas, ke kelkaj. Stultulĉjo fermis la pordon kaj ne enlasis min. Subite mi komprenis, ke mi tre envias ilin. Jes, mi envias tiujn malfeliĉulojn, por ĉiam disigitajn de siaj familioj kaj hejmoj, enprizonigitajn pro pekoj, kiujn ili ne faris. Ĉar ili ja estas pluraj, eble tri aŭ kvin, sed mi estas tute sola. La tempo ĉi tie iras monotone. Se mi ne kutimus labori, mi jam delonge estus mortinta. Kaj kiom da jaroj mi estas ĉi tie? Al mi ŝajnas, ke pasas la kvara jaro. Mi devas kontroli, rekalkuli la grataĵojn. Sed mi timas, ke mi miskalkulas. Mi ja ne faris ilin, kiam mi malsanis, kaj nur la penso pri Onjo helpis al mi resti viva. Nu, mi tamen laboru. Stultulĉjo portis por mi fadenojn kaj kablojn. Ili ja iom komprenas. Kaj kudrilon mi trovis en la tria etaĝo, kvankam stultulĉjo volis forpreni ĝin. Li, kompatindulo, ektimis".

    — Nu? — Dag demandis.

    — Mi tutegale ne povos legi ĉion, — Pavliŝ respondis. — Momenton. Jen, ŝajne, daŭrigo.

    — "Poste mi ordigos la foliojn. Al mi ŝajnas, ke iu legos tiujn foliojn. Mi ne plu estos, mia polvo flugos al la steloj, sed la paperoj plu vivos. Mi tre petas vin, tiun, kiu legos tiujn paperojn, trovu mian filinjon Onjon. Eble, ŝi jam ne plu estas infano. Rakontu al ŝi, kio okazis al ŝia patrino. Kaj, kvankam ŝi neniam trovos mian tombon, al mi estas facile tion pensi. Se oni iam dirus al mi, ke mi trafos teruran prizonon, plu vivos, kaj la aliaj pensos, ke mi ne plu estas viva, mi estus mortinta pro la teruro. Sed mi vivas. Mi tre esperas, ke Timofej ne pensas, ke mi forlasis la knabinon por liaj zorgoj kaj ke mi fuĝis por serĉi facilan vivon. Ne, plej verŝajne ili traserĉis la tutan kanalon kaj decidis, ke mi dronis. Sed tiu vespero restos antaŭ miaj okuloj ĝis la lastaj tagoj, ĉar ĝi estis stranga kaj eksterordinara. Ne pro la plago, tute ne. Tiam en mia vivo devis io ŝanĝiĝi... Sed la tuto ŝanĝiĝis tute alie".

    — Ne, — Pavliŝ diris, formetante la folion. — Ĉi tie estas io persona.

    — Kio persona?

    — Ĉi tie temas pri Timofej. Ni ne scias, kiu li estas. Iu ŝia konato. Eble el la hospitalo. Mi serĉu plu.

    — Kial vi mem decidas! — Dag kriis. — Hastante, vi nepre preterlasos ion gravan.

    — Mi ne preterlasos la gravan, — Pavliŝ respondis. — Tiuj paperoj havas multajn jarojn. Ni ne povas serĉi ŝin kaj ne povas savi. Tio similas al legi kojnoskribojn. La diferenco ne estas grava.

    — "Post la morto de Nikolaj ni kun Onjo restis tute solaj. Certe, mi havis fratinojn, sed ili loĝis malproksime kaj ili havis siajn familiojn kaj siajn zorgojn. Ni vivis ne riĉe, mi laboris en hospitalo kaj printempe 1956 estis nomumita ĉefflegistino. Onjo devis komenci viziti lernejon, la unuan klason. Mi ricevis proponojn ree edziniĝi, ankaŭ de unu kuracisto el nia hospitalo, kiu estis bona, sed nejuna homo. Sed mi rifuzis lian proponon, ĉar mi opiniis, ke mia junaĝo tutegale forpasis. Al mi kun Onjo estas bone ankaŭ duope. Al mi helpis frato de mia edzo, Timofej Ivanov, militinvalido, kiu laboris kiel forstisto proksime de la urbo. La plago okazis al mi fine de aŭgusto 1956. Nun mi ne memoras la tagon, sed memoras, ke tio okazis sabate vespere... La cirkonstancoj de tio estis jenaj. En nia hospitalo mi havis multe da laboro, ĉar estis la tempo de la someraj ferioj kaj mi anstataŭis la aliajn laborantojn. Feliĉe, Timofej prenis Onjon por tiu tempo al sia hejmo. Kaj mi venadis tien en sabatoj per buso kaj poste perpiede kaj mi tre bone ripozis, se dimanĉo estis libera. Lia hejmo situis en pina arbaro, proksime de Volgo".

    Pavliŝ silentiĝis.

    — Kio do estas plue? — Dag demandis.

    — Atendu, mi serĉas la sekvan folion.

    — "Mi klopodos priskribi tion, kio estis poste kun ĉiuj detaloj, ĉar mi, kiel medicinisto, komprenas, kiom gravas ĝusta diagnozo kaj ke iu povas bezoni tiujn detalojn. Povas esti, ke mia priskribo, se ĝi trafos al spertulo, povos solvi enigmojn ankaŭ de aliaj similaj okazoj, se ili ekzistas. Tiuvespere Timofej kaj Onjo akompanis min al la rivero por lavi la manĝilarojn. En tiu loko la vojo el lia hejmo venas tre proksime al la rivero. Timofej volis atendi min, sed mi timis, ke la Onjo estos malvarme, ĉar la vespero ne estis varma, kaj mi petis lin reveni hajmen kaj diris al li, ke mi baldaŭ revenos. Ankoraŭ en estis tre mallume kaj tri aŭ kvar minutojn post kiam ili foriris, mi ekaŭdis mallaŭtan zumon. Komence mi eĉ ne ektimis, ĉar mi pensis, ke ie malproksime iras motorboato. Sed poste min trafis malagrabla sento, simila al antaŭsento de io malbona. Mi rigardis al la rivero, sed ekvidis neniun motroboaton..."

    Pavliŝ trovis la sekvan folion.

    — "...sed mi ekvidis, ke direkte al mi, iom pli supre ol mia kapo, flugas aerboato sen flugiloj, simila al submarŝipo. Ĝi ŝajnis al mi arĝenta. La aerboato malleviĝis antaŭ mi, barinte min de la vojo. Mi tre miris. Dum la militaj jaroj mi multe vidis diversajn militajn maŝinojn kaj mi komence decidis, ke ĝi estas iu nova aviadilo, kiu krize surteriĝas pro paneo de la motoro. Mi volis iri flanken kaj kaŝi min post pinon, por resti viva se okazos eksplodo. Sed la aerboato eligis ferajn piedojn kaj el ĝi elŝutis stultulĉjoj. Tiam mi ankoraŭ ne sciis, ke ili estas stultulĉjoj, sed en tiu momento mia konscio malklariĝis kaj mi verŝajne falis..."

    — Kio estis poste? — Dag demandis, kiam la paŭzo fariĝis tro longa.

    — Tuto, — Pavliŝ respondis.

    — Kio do estis?

    — Ŝi ne skribas.

    — Kion do ŝi skribas finfine?

    — Pavliŝ silentis. Li pense legis.

    "Mi konas vojon al la malsupra etaĝo. Ekzistas vojo tien el la ĝardeno kaj la stultulĉjoj ne observas ĝin. Mi tre volas vidi la novulojn, ĉar ĉiuj aliaj miaj najbaroj ne estas inteligentaj. Nun mi vizitadas la drakon en la kaĝo. Antaŭe mi timis, sed iam mi vidis, per kio la stultulĉjoj nutras ĝin, ĉio ĉi etis herboj el la ĝardeno. Tiam mi komprenis, ke ĝi ne manĝos min. Verŝajne, mi ne vizitus lin, sed foje mi iris preter ĝi kaj rimarkis, ke ĝi estas malsana. La stultulĉjoj svarmis apude, proponis al ĝi manĝojn, mezuris, tuŝis ion. Sed ĝi kuŝis surflanke kaj spiris malfacile. Tiam mi venis al la krado kaj atente rigardis. Mi ja estas medicinisto kaj mia devo estas malpliigi la suferojn. Mi ne povus helpi al la stultolĉjoj, ili estas feraj, sed la drakon mi pririgardis tra la krado. Ĝi havis vundon — verŝajne ĝi volis liberiĝi kaj batiĝis kontraŭ la krado. Ĝi havas tro da forto kaj maltro da saĝo. Ĉi tie mi fariĝis tro kuraĝa, la vivo ja ne estas bezonata. Mi opinias: ĝi alkutimiĝis al mi, ĝi ja trafis ĉi tien antaŭ mi kaj vidis min milojn da fojoj. Mi diris al la stultulĉjoj, ke ili ne malhelpu min kaj alportu varman akvon. Certe, mi riskis. Ne eblis analizi la sankon aŭ ion similan, sed la vundoj komencis abscesi kaj mi lavis ilin kaj mi bandaĝis ilin, kiel mi povis. La drako ne rezistis, ĝi eĉ turnis sin, por ke al mi estu oportune".

    La sekva folio verŝajne estis el la malsupro de la stako kaj ne estis sence ligita kun la antaŭaj.

    "Hodiaŭ mi komencis skribi, sed la manoj estas malobeemaj. La birdo fuĝis eksteren. La stultulĉjoj kuradis post ĝi en la koridoroj kaj penis kapti per la reto. Ankaŭ mi volis kapti ĝin, ĉar mi timis, ke ĝi pereos. Sed mi vane klopodis. La birdo alflugis en la grandan halon, batiĝis en la flugo kontraŭ la tubo kaj falis.